La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 22

La paradon komandos mi

– Mi mortas pro enuo, – diris Ostap, – ni konversacias nur du horoj, sed vi tedis al mi kvazaŭ mi konas vin tutan vivon. Kun tia spitema karaktero bonas esti milionulo en Usono. Ĉe ni milionulo devas esti pli cedema.

– Vi estas frenezulo! – respondis Aleksandr Ivanoviĉ.

– Ne ofendu min, – milde rimarkis Bender. – Mi estas filo de turka civitano, do posteulo de janiĉaroj. Mi ne indulgos se vi min ofendados. Janiĉaroj konas kompaton nek al virinoj, nek al infanoj, nek al kaŝaj sovetiaj milionuloj.

– Foriru, civitano! – diris Korejko per voĉo de herkulesa burokrato. – Estas jam la tria nokte, mi volas dormi, mi devas frue veni en la oficejon.

– Ĝuste, ĝuste, mi ja forgesis! – kriis Ostap. – Vi ne rajtas malfruiĝi. Oni povas maldungi vin sen elirsubvencio.

Sed tio estas dusemajna salajro: dudek tri rubloj! Pro via ŝparemo vi povas vivi duonjaron.

– Ne via problemo. Lasu min. Ĉu vi aŭdas? Iru for!

– Sed tiu ĉi ŝparemo pereigos vin. Certe al vi ne estas sendanĝere montri viajn milionojn. Sed vi troigas. Ĉu vi pensis pri kio okazos se vi, finfine, povos elspezi la monon? Abstinado estas afero danĝera! Mi konis instruistinon de franca lingvo, ŝia nomo estis Ernestina Iosifovna Puankre, kiu neniam en la vivo drinkis vinon. Kaj kio! Dum unu festeno oni regalis ŝin per glaseto da konjako. Ĝi tiel ekplaĉis al ŝi, ke ŝi eldrinkis plenan botelon, kaj sur sama loko, dum la vespermanĝo, freneziĝis. Kaj en la mondo ekestis malpli da instruistinoj de franca lingvo. Samo povas okazi al vi.

– Kion, al diablo, vi volas de mi?

– Samon kion volis atingi amiko de mia infaneco Kola Osten-Baken de amikino, ankaŭ de mia infaneco, pola belulino Inga Zajonc. Li volis akiri amon. Ankaŭ mi agas por akiri amon. Mi volas ke vi, civitano Korejko, ekamu min, kaj por montri vian simpation, donu al mi unu milionon da rubloj.

– For! – nelaŭte diris Korejko.

– Jen, denove vi forgesas ke mi estas posteulo de janiĉaroj.

Kun tiuj ĉi vortoj Ostap leviĝis de la loko. Nun la konversaciantoj staris unu kontraŭ la alia. Ĉe Korejko estis sturma vizaĝo, en la okuloj intermitis blankaj ŝafidoj. La granda kombinanto bonkore ridetis, montrante blankajn maizajn dentojn. La malamikoj proksimiĝis al la surtabla lampo, kaj sur la muro ekkuŝis iliaj gigantaj ombroj.

– Milfoje mi ripetis al vi, – diris Korejko, detenante sin, – ke ĉe mi estis kaj estas neniuj milionoj. Ĉu vi komprenis?

Komprenis? Do iru for! Mi plendos pri vi.

– Vi neniam plendos pri mi, – multsignife diris Ostap, kaj mi povas foriri. Sed eĉ ne sukcesos mi eliri sur vian Etan Tanĝantan straton, kiam vi, plorante, kuros post mi, kaj lekos miajn janiĉarajn kalkanojn, petegante min reveni.

– Kial ja mi petegos vin?

– Vi faros tion. Tiel decas, kiel ŝatas diri mia amiko Vasisualij Liĥankin, ĝuste en tio troviĝas kruda vero. Jen ĝi estas!

La granda kombinanto metis sur la tablon la paperujon kaj, malrapide malligante ĝiajn botetajn laĉojn, daŭrigis:

– Sed, petas mi, ni interkonsentu. Neniujn ekscesojn!

Vi devas nek sufoki min, nek ĵeti vin el la fenestro, kaj, plej grave, ne mortu pro apopleksio. Se vi decidos surloke antaŭtempe morti, vi metos min per tio en tre stultan staton.

Pereos frukto de longa konscienca laboro. Do, priparolu ni la aferon. Jam ne estas sekreto ke vi ne amas min.

Neniam akiros mi tion kion Kola Osten-Baken akiris de Inga Zajonc, amikino de mia infaneco. Tial mi ne vespirados vane, ne kaptados vin je la talio. La serenadon vi opiniu finita. Silentiĝis balalajkoj, psalterioj kaj orizitaj harpoj.

Mi venis al vi estiel jura persono al jura persono. Jen estas pakaĵo pezanta tri aŭ kvar kilogramoj. Ĝi estas vendata, kaj kostas milionon da rubloj, la saman milionon kiun vi, pro via avideco, ne volas donaci al mi. Aĉetu!

Korejko kliniĝis super la tablo kaj pe-legis sur la paperujo:

“Dosiero pri Aleksandr Ivanoviĉ Korejko. Komencita: la 23-an de junio 1930. Pe-ita: la 10-an de aŭgusto 1930.”

– Kiu stultaĵo! – diris li, disigante la manojn. – Kiu malfeliĉo!

Foje vi venis al mi kun iu mono, nun vi iun dosieron elpensis. Tio estas ja ridindaĵo.

– Nu kio, ĉu okazos la aĉetado? – insistis la granda kombinanto. – La prezo ne estas alta. Kontraŭ ĉiu kilogramo da ege rimarkindaj informoj el sfero de kaŝa komerco mi prenas nur tricent mil.

– Kiuj ja informoj? – malĝentile demandis Korejko, etendante la manon al la paperujo.

– Plej interesaj, – respondis Ostap, ĝentile demovante lian manon. – Informoj pri via dua kaj ĉefa vivo, kiu ege diferencas de via unua kvardek-ses-rubla, herkulesa. Via unua vivo estas konata al ĉiuj. De la deka ĝis la kvara vi estas pro sovetia reĝimo. Sed pri via dua vivo, de la kvara ĝis la deka, scias sole mi. Ĉu vi aprezis la situacion?

Korejko ne respondis. Ene de liaj ĉefsoldataj faltoj kuŝis ombro.

– Ne, – decide diris la granda kombinanto, – vi devenas ne de simio, kiel ĉiuj civitanoj, sed de bovino. Vi meditas tre malrapide, ĝuste kiel tiuj parhufaj mamuloj. Tion mi diras al vi estiel specialisto pri kornoj kaj hufoj. Do ankoraŭfoje.

Ĉe vi, laŭ miaj informoj, estas sep aŭ ok milionoj.

La paperujo estas vendata kontraŭ miliono. Se vi ne aĉetos, mi tuj portos ĝin en alian lokon. Tie oni donos al mi nenion kontraŭ ĝi. Eĉ ne kopekon. Sed vi pereos. Tion mi diras al vi estiel jura persono al jura persono. Mi restos sama malriĉa poeto kaj multedzinulo kia mi estis, sed ĝis mia morto mem min plezurigos penso ke mi liberigis la socion de ega avarulo.

– Montru la dosieron, – pripense diris Korejko.

– Ne vantu, – rimarkis Ostap, malfermante la paperujon, – la paradon komandos mi. Siatempe vi estis informita pri tio pere de telegrafo. Do jen, la parado komenciĝis, kaj komandas ĝin, kiel vi povas rimarki, ĝuste mi.

Aleksandr Ivanoviĉ enrigardis unuan paĝon de la dosiero kaj, ekvidinte algluitan en ĝi propran fotografaĵon, malagrable ridetis kaj diris:

– Ial mi ne povas kompreni kion vi volas de mi? Ĉu enrigardu mi, pro scivolemo.

– Ankaŭ mi pro scivolemo, – deklaris la granda kombinanto.

– Nu kio, do komencu ni, movataj per tiu ĉi ĉasta sento. Sinjoroj ĵurianoj, Aleksandr Ivanoviĉ Korejko naskiĝis... Cetere, la feliĉan infanecon oni povas ellasi. En tiu ĉi blueta tempo Saŝa ankoraŭ ne okupiĝis pri komercaj rabadoj. Poste iras rozkolora adoleskado. Forlasu ni ankoraŭ unu paĝon. Kaj jen la juneco, komenco de vivo. Ĉi tie ni povas jam halti. Pro scivolemo. Paĝo sesa de la dosiero...

Ostap foliumis paĝon numero ses, kaj voĉlegis enhavon de paĝoj sepa, oka kaj pli, ĝis dek-dua inkluzive.

– Kaj jen, sinjoroj ĵurianoj, antaŭ vi trairis unuaj gravaj aferetoj de mia defendato, inter ili: vendado de fiskaj medikamentoj dum malsato kaj tifo, kaj laboro pri provizo, kiu venigis al malapero de fervoja trajno kun provianto, iranta en malsatantan ĉe-volgan regionon. Ĉiuj ĉi faktoj, sinjoroj ĵurianoj, interesas nin de vidpunkto de pura scivolemo.

Ostap parolis per aĉa maniero de antaŭrevolucia advokato kiu, kaptinte iun vorteton, jam ne forlasis ĝin el la dentoj, kaj tiris post si dum ĉiuj dek tagoj de granda proceso.

– Ne malhavas ankaŭ scivolemon apero de mia defendato en Moskvo en jaro 1922...

Vizaĝo de Aleksandr Ivanoviĉ konservis neŭtralecon, sed liaj manoj sencele palpis la tablon, kiel ĉe blindulo.

– Permesu, sinjoroj ĵurianoj, unu demandon. Certe pro scivolemo. Kiun enspezon povas alporti al homo du ordinaraj bareloj, plenigitaj per akvokonduka akvo? Ĉu dudek rublojn? Ĉu tri rublojn? Ĉu ok kopekojn? Ne, sinjoroj, ĵurianoj!

Al Aleksandr Ivanoviĉ ili alportis kvarcent mil oraj rubloj nul nul kopekoj. Fakte tiuj ĉi bareloj portis espriman nomon: «Produktiva kooperativo de kemiaĵoj "Kvitiĝo"».

Tamen iru ni pluen. Paĝoj kvardek-dua ĝis kvindek-tria.

Loko de la okazaĵo: eta kredema respubliko. Blua ĉielo, kameloj, oazoj, kaj dandaĉoj en oraj vertoĉapoj. Mia defendato helpas konstrui elektrostacion. Mi substrekas: li helpas. Alrigardu lian vizaĝon, sinjoroj ĵurianoj!...

Entuziasmiĝinta Ostap turniĝis al Aleksandr Ivanoviĉ, kaj montris lin per la fingro. Sed li ne sukcesis desegni per la mano fluan arkon, kion faradis iamaj advokatoj. La defendato kaptis subite lian moviĝantan manon, kaj komencis silente eltordi ĝin. Samtempe, per alia mano, la sinjoro defendato intencis kroĉiĝi je gorĝo de la sinjoro advokato.

Ĉirkaŭ duonminuto la kontraŭuloj rompis manojn unu al la alia, tremante pro la streĉo. Sur Ostap malbutoniĝis la ĉemizo, kaj sub ĝi, dum momento, ekvideblis la tatuo. Napoleono tenis, kiel antaŭe, la bierkruĉon, sed estis tiel ruĝa, kvazaŭ sukcesis jam eldrinkaĉi sufiĉe multe.

– Ne premu sur mian psikon! – diris Ostap, deŝirinte de si na Korejko, kaj rekaptinte la spiron. – Oni malhelpas labori.

– Kanajlo! Kanajlo! – flustris Aleksandr Ivanoviĉ. – Jen kia kanajlo!

Li sidis sur la planko, grimacante pro la doloro, okazigita al li per la posteulo de janiĉaroj.

– La kunsido daŭriĝas! – diris Ostap kvazaŭ okazis nenio. – Do, sinjoroj ĵurianoj, la glacio, kiel vi vidas, ekmoviĝis.

La defendato penis mortigi min. Certe pro infana scivolemo. Li simple volis scii kio troviĝas ene de mi. Mi rapidas satigi tiun ĉi scivolemon. Tie interne estas nobla kaj tre sana koro, perfektaj pulmoj, kaj hepato sen signoj de ŝtonoj. Mi petas enigi tiun fakton en la protokolon. Kaj nun daŭrigu ni niajn ludojn, kiel diris redaktoro de humura revuo, malfermante la vican kunsidon kaj severe rigardante siajn kunlaborantojn.

Tiuj ĉi ludoj ege ne plaĉis al Aleksandr Ivanoviĉ.

Oficvojaĝo, el kiu Ostap revenis, spirante per vino kaj ŝafido, lasis en la dosiero vastajn spurojn. Ĉi tie estis kopio de senĉeesta verdikto, kopiaĵoj de planoj de la filantropa kartelo, ekstraktaĵo el la trusta libro pri profitoj kaj malprofitoj, kaj ankaŭ fotografaĵoj de la elektra montofendejo kaj de kino-reĝoj.

– Kaj fine, sinjoroj ĵurianoj, jen estas tria etapo en agado de mia batalema defendato: modesta kontora laboro en "Herkules" – por la komunumo, kaj kaŝa komerco – por la animo. Simple pro scivolemo ni menciu spekuladojn pri valuto, feloj, ŝtonetoj, kaj pri ceteraj ege bezonataj kompaktaj objektoj. Kaj, fine, ni parolu pri serio da memeksplodantaj akciaj societoj sub koloraj impertinentkooperativaj nomoj: “Intensulo”, “Laborista cedro”, “Seghelpo” kaj “Suda arbohakisto”. Kaj pri ĉio ĉi okupiĝis ne sinjoro Funt, katenulo de privata kapitalo, sed mia amiko defendato.

Dum tio la granda kombinanto denove montris per la mano na Korejko, kaj aerdesegnis per ĝi delonge intencitan efektan arkon.

Poste Ostap per bombastaj frazoj petis de la imagita juĝaro permeson meti antaŭ la juĝato kelkajn demandojn kaj, atendinte pro la ĝentileco unu minuton, li komencis:

– Ĉu havis la juĝato iujn neservajn aferojn kun herkulesano Berlaga? Ne havis. Ĝuste! Kaj kun herkulesano Skombrieviĉ? Ankaŭ ne. Bonege. Kaj kun herkulesano Brulegov?

La milionulo-kontoristo silentis.

– Aliajn demandojn mi ne havas. Fu! Mi laciĝis kaj volas manĝi. Diru, Aleksandr Ivanoviĉ, ĉu vi, hazarde, havas malvarman kotleton sub la ĉemizo? Ne? Mirinda malriĉeco, precipe se konsideri grandecon de sumoj kiujn vi helpe de Brulegov elpumpis el bona "Herkules". Jen propramana atesto de Brulegov, de sola herkulesano kiu scias kiu kaŝiĝas sub aspekto de kvardek-ses-rubla kontoristo.

Sed ankaŭ li ne vere komprenis kio vi estas. Tamen tion scias mi. Jes, sinjoroj ĵurianoj, mia defendato estas peka.

Tio estas pruvite. Sed malgraŭ tio mi permesas al mi peti pri indulgo, sed, tamen, ĉe tiu kondiĉo ke la defendato aĉetos de mi la paperujon. Mi finis.

Ĝis fino de la parolado de la granda kombinanto Aleksandr Ivanoviĉ trankviliĝis. Eniginte la manojn en poŝojn de la facila pantalono li venis al la fenestro. La juna tago jam bruis tra la urbo per tramaj tamburinaj sonoriletoj.

Post la ĉedoma barileto iris osoviaĥim-anoj, tenante diversdirekten fusilojn, kvazaŭ ili portis pioĉojn. Sur zinkizita kornico promenis kolomboj, frapante per la ruĝaj salikaj piedetoj, kaj ĉiuminute deglitante. Aleksandr Ivanoviĉ, kutimiginta sin al ŝparemo, malŝaltis la surtablan lampon kaj diris:

– Do tio estas vi kiu sendis al mi la stultajn telegramojn?

– Mi, – respondis Ostap. – «Enŝarĝu oranĝojn barelojn fratoj Karamazov». Bone, ĉu?

– Stultete.

– Kaj almozulo-duonidioto? – demandis Ostap, sentante ke la parado sukcesis. – Ĉu bone?

– Bubaĉaĵo! Kaj libro pri milionuloj – ankaŭ. Kaj kiam vi venis al mi kiel kieva gardisto mi tuj komprenis ke vi estas eta fripono. Bedaŭrinde mi eraris. Alie vi neniam trovus min.

– Jes, vi eraris. «Iam eĉ maljunulino rompas aman disciplinon», kiel diris pola belulino Inga Zajonc monaton post edziĝo kun amiko de mia infaneco Kola Osten-Baken.

– Jes, rabo, tio ankoraŭ estas komprenebla, sed peziloj!

Por kio vi forŝtelis de mi la pezilojn?

– Kiujn peziloj? Mi ŝtelis neniujn pezilojn.

– Vi simple ĝenas konfesi. Kaj, entute, vi faris amason da stultaĵoj, – Eble, – rimarkis Ostap. – Mi ne estas anĝelo. Mi havas mankojn. Tamen mi tro longe babiladas kun vi. Min atendas mulatoj. Ĉu vi ordonos al mi ricevi la monon?

– Jes, mono! – diris Korejko. Pri mono estas problemeto.

La paperujo estas bona, mi ne rifuzas, oni povas aĉeti, sed kalkulante miajn enspezojn vi tute preterlasis la elspezojn kaj rektajn malgajnojn. Miliono – tio estas sensenca nombro.

– Ĝis revido, – malvarme diris Ostap, – kaj bonvolu resti en la loĝejo nur dum duonhoro. Por preni vin oni alveturos en mirinda kradigita kaleŝo.

– Tiel oni ne ordigas aferojn, – diris Korejko kun vendista rideto.

– Povas esti, – suspiris Ostap, – sed, ĉu vi scias, mi ne estas financisto. Mi estas libera artisto kaj malvarma filozofo.

– Sed kontraŭ kio vi volas ricevi la monon? Mi perlaboris ĝin, sed vi...

– Mi ne nur laboris. Mi eĉ suferis. Post konversacioj kun Berlaga, Skombrieviĉ kaj Brulegov mi perdis kredon je homaro. Ĉu tio ne kostas milionon da rubloj, kredo je homaro?

– Kostas, kostas, – trankviligis Aleksandr Ivanoviĉ.

– Do, ĉu ni iru en la grenejon? – demandis Ostap. – Interalie, kie vi tenas vian kontantan monon? Oni povas supozi ke ne en ŝparkaso, ĉu?

– Iru ni! – respondis Korejko. – Tie vi vidos.

– Povas esti ke malproksime? – vantis Ostap. – Mi povas venigi aŭton.

Sed la milionulo rifuzis de la aŭto, kaj deklaris ke tio ne estas malproksime, kaj, entute, oni ne bezonas superfluan pompon. Li ĝentile tralasis na Bender, kaj eliris, kunpreninte de la tablo iun negrandan pakaĵon, volvitan en ĵurnalan paperon. Sob-irante sur la ŝtuparo, Ostap kantetis:

«En bluĉiela Argentino...»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.