La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 13

Vasisualij Loĥankin kaj lia rolo en rusia revolucio

Ĝuste je la dek-sesa kaj kvardek minutoj Vasisualij Loĥankin deklaris malsat-strikon.

Li kuŝis sur la laktola kanapo, forturniĝante de tuta mondo, vizaĝe al la konveksa kanapa dorseto. Kuŝis li en ŝelkoj kaj en verdaj duonŝtrumpoj, kiujn en Nigramarsk oni nomas ankaŭ karpetkoj.

Malsatante ĉirkaŭ dudek minutoj en tiu ĉi stato Loĥankin ekĝemis, turniĝis sur alian flankon, kaj ekrigardis la edzinon. Dum tio la verdaj karpetkoj desegnis en la aero negrandan arkon.

La edzino ĵetadis en la kolorigitan vojaĝ-sakon siajn aĵojn: figurajn flakonojn, kaŭĉukan rulileton por masaĝo, du robojn kun vostoj, kaj unu malnovan sen vosto, feltan ĉapelon kun vitra duonluno, kuprajn kartoĉojn kun lippomado, kaj trikotan pantalonon.

– Varvara! – diris Loĥankin tra la nazo.

La edzino silentis, laŭte spirante.

– Varvara! – ripetis li. – Ĉu vere vi foriras de mi al Ptiburdukov?

– Jes, – respondis la edzino. – Mi foriras. Tio endas.

– Sed kial ja, kial? – diris Loĥankin kun bovina pasio.

Liaj ankaŭ sen tio grandaj naztruoj ĉagrene disbloviĝis.

Ektremis la faraona barbeto.

– Ĉar mi amas lin.

– Kaj kio pri mi?

– Vasisualij! ankoraŭ hieraŭ mi informis vin. Mi jam ne amas vin.

– Sed mi, mi amas vin, Varvara!

– Tio estas via privata afero, Vasisualij. Mi foriras al Ptiburdukov. Tiel decas.

– Ne! – kriis Loĥankin. Ne decas tiel! Ne povas unu homo foriri se alia amas ĝin!

– Povas, – incite diris Varvara, rigardante la poŝan speguleton. – Kaj, entute, ĉesu viajn stultaĵojn, Vasisualij.

– Tiuokaze mi daŭrigas la malsaton! – kriis la malfeliĉa edzo. – Mi malsatos ĝis kiam vi revenos. Tagon. Semajnon.

Jaron mi malsatos!

Loĥankin denove turniĝis, kaj premis sian dikan nazon al glita kaj malvarma laktolo.

– Jen tiel mi kuŝos en la ŝelkoj, – aŭdiĝis de la kanapo, – ĝis kiam mi mortos. Kaj kulpos pri tio vi kun via inĝeniero Ptiburdukov.

La edzino ekpensis, remetis sur la blankan nebakitan ŝultron la defalintan ŝelketon, kaj subite elvoĉigis laŭte:

– Vi ne rajtas paroli tiel pri Ptiburdukov! Li estas pli bona ol vi!

Tion Loĥankin ne eltenis. Li ŝiriĝis, kvazaŭ elektra kurteno trabatis lin laŭlonge de la ŝelkoj ĝis la verdaj duonŝtrumpoj.

– Vi estas bestino, Varvara, – tire eklamentis li. – Publika virinaĉo vi estas!

– Vasisualij, vi estas stultulo! – trankvile respondis la edzino.

– Lupino estas vi, – daŭrigis Loĥankin per sama tira tono. – Mi malestimas vin. Foriras vi de mi al la konkubo.

Al Ptiburdukov iras vi de mi. Al aĉa Ptiburdukov vi foriras.

Do jen al kiu vi foriras nun! Vi por volupto volas okupiĝi.

Vulpino olda abomena estas vi.

Profundiĝinta en sian malfeliĉon Loĥankin eĉ ne rimarkis ke li parolas per kvinjambo, kvankam li neniam verkis versaĵojn, kaj ne ŝatis legi ilin.

– Vasisualij! Ĉesu arlekenadi, – diris la vulpino, ŝlosante la sakon. – Rigardu kion vi similas. Pli bone vi lavu vin. Mi foriras. Adiaŭ, Vasisualij. Viajn kuponojn por pano mi lasas sur la tablo.

Kaj, preninte la sakon, Varvara ekiris al la pordo.

Vidante ke la lamentoj ne helpis, Loĥankin vigle saltis de la kanapo, alkuris la tablon, kaj kun krio «Savu!» disŝiris la kuponojn. Varvara ektimis. Ŝi imagis la edzon sekiĝintan pro la malsato, kun silentiĝintaj pulsoj kaj malvarmaj piedoj.

– Kion vi faris? – diris ŝi. – Vi ne rajtas malsati!

– Mi faros tion! – obstine deklaris Loĥankin.

– Tio stultas, Vasisualij. Tio estas ribelo de individuulo.

– Kaj mi fieras pri tio, – respondis Loĥankin per suspektinda jambo. – Vi ne sufiĉe aprezas signifon de individueco, kaj de intelektularo entute.

– Sed publika opinio malaprobos vin.

– Malaprobu ĝi, – decide diris Vasisualij, kaj denove falis sur la kanapon.

Varvara senvorte ĵetis la sakon sur la plankon, haste deŝiris de la kapo pajlan ĉapelon kaj, murmurante: «rabiĝinta virbesto», «tirano»,«privatulo», haste faris sandviĉon kun melongena ŝmiraĵo.

– Manĝu! – diris ŝi, alportante la manĝaĵon al puncaj lipoj de la edzo. Ĉu vi aŭdas, Loĥankin? Tuj manĝu. Nu!

– Lasu min, – diris li demovante manon de la edzino.

Uzante momenton dum kiu buŝo de la malsatanto okazis malfermita,Varvara lerte enŝovis la sandviĉon en la spacon, formiĝintan inter la faraona barbeto kaj ĉirkaŭrazitaj moskvaj lipharoj. Sed la malsatanto per forta langobato elpuŝis la manĝon eksteren.

– Manĝu, kanajlo! – senespere kriis Varvara, puŝante la sandviĉon. – Intelektulo!

Sed Loĥankin deturnis la vizaĝon, kaj negative bovin blekis. Post kelkaj minutoj Varvara, ekscitita kaj malpurigita per la verda ŝmiraĵo, rezignis. Ŝi eksidis sur sian sakon, kaj ekploris per glaciaj larmoj.

Loĥankin deĵetis de la barbo eniĝintajn tien panerojn, ĵetis sur la edzinon singardan oblikvan rigardon, kaj silentiĝis sur sia kanapo. Li ege ne volis perdi na Varvara. Apud multaj mankoj ŝi havis du avantaĝojn: grandajn kaj blankajn mamojn, kaj laboron. Vasisualij servis neniam kaj nenie. Servado malhelpus al li pensi pri signifo de rusa intelektularo, al kies socia tavolo li alkalkulis ankaŭ sin. Pro tio longaj meditoj de Loĥankin kondukis lin al agrabla kaj proksima temo: “Vasisualij Loĥankin kaj lia signifo”, “Loĥankin kaj tragedio de rusa liberalismo”, “Loĥankin kaj lia rolo en rusia revolucio”. Pri ĉio ĉi estis agrable kaj trankvile mediti promenante tra la ĉambro en feltaj botoj, aĉetitaj per mono de Varvara, kaj rigardante tempo de tempo la ŝatatan ŝrankon, kie flagretis per preĝeja oro librodorsoj de enciklopedia vortaro de Brokhaus (Brockhaus).

Longe staradis Vasisualij antaŭ la ŝranko, movante la rigardon de unu librodorso sur alian. Laŭrange dispoziciis tie ravaj ekzempleroj de binda arto: Granda medicina enciklopedio, “Vivo de animaloj”, pezega volumo “Viro kaj virino”, kaj ankaŭ “Tero kaj homoj” de Elize Reklu (Reclus)

«Apud tiu ĉi trezorejo de penso», – nehaste meditis Vasisualij, – «oni iĝas pli pura, iel kreskas spirite».

Veninte al tiu ĉi konkludo li ĝoje enspiris, eltiris el sub la ŝranko na “Patrujo” je 1899-a jaro en bindaĵo kolorigita mar-onde kun ŝaŭmo kaj ŝprucoj, pririgardis bildetojn de angla-bura milito, anoncon de nekonata sinjorino, titolitan «Jen kiel mi pligrandigis la mamojn je ses coloj», kaj ceterajn interesajn aferojn.

Kun foriro de Varvara malaperus ankaŭ materia bazo sur kiu apogiĝis bonstato de la plej valora reprezentanto de meditanta homaro.

Vespere venis Ptiburdukov. Li longe ne decidis eniri ĉambrojn de Loĥankin-familio, kaj vagadis tra la kuirejo inter longflamaj primusoj kaj kruce etenditaj ŝnuroj, sur kiuj pendis seka gipsa tolaĵo kun makuloj de bluigaĵo. La loĝejo vigliĝis. Frapadis pordoj, preterkuris ombroj, lumiĝis okuloj de la loĝantoj, kaj ie oni suspiris pasie: viro venis.

Ptiburdukov demetis la kaskedon, ŝiris sin je la inĝeniera liphararo kaj, fine, decidiĝis.

– Varja, – petege diris li, enirante la ĉambron, – ja ni interkonsentis...

– Spektu, Saŝa! – kriis Varvara, kaptante lin je la mano kaj puŝetante al la kanapo. – Jen li! Kuŝas! Masklo!

Malbenita privatulo! Ĉu vi komprenas, tiu ĉi servutisto deklaris malsatstrikon pro tio ke mi volas foriri de li.

Ekvidante na Ptiburdukov, la malsatanto tuj ekuzis la kvinjambon.

– Vin, Ptiburdukov, mi malestimegas, – lamentis li. – Edzinon mian vi ne rajtas tuŝi. Krudulo kaj fiulo estas vi!

Kien edzinon mian vi forprenas?

– Kamarado Loĥankin, – konsterne diris Ptiburdukov, kaptante siajn lipharojn.

– Foriru tuj, mi malamegas vin, – daŭrigis Vasisualij, balanciĝante kiel maljuna preĝanta judo, – vi estas aĉa kaj mizera pedik-ovo. Aĉulo estas vi, sed ne inĝeniero, bastardo, prostituo kaj kanajlo!

– Kial vi ne ĝenas, Vasisualij Andreiĉ, – diris enuiĝinta Ptiburdukov,– tio estas eĉ stulte. Pripensu ja, kion vi faras? Dum dua jaro de la kvinjara plano...

– Kuraĝas diri li ke tio estas stulte! Li, la edzinon mian forŝtelinta! Foriru de ĉi tie, Ptiburdukov, alie vian nukon mi batados.

– Malsana homo, – diris Ptiburdukov, penante resti en kadroj de konveno.

Sed al Varvara tiuj ĉi kadroj estis malvastaj. Ŝi kaptis de la tablo jam sekiĝintan verdan sandviĉon, kaj alpaŝis la malsatulon. Loĥankin defendis sin tiel furioze, kvazaŭ oni intencis kastrigi lin. Ptiburdukov deturniĝis kaj rigardis tra la fenestro la kaŝtanarbon, florantan per blankaj kandeloj.

Post si li aŭdis abomenan blekadon de Loĥankin, kaj kriojn de Varvara: «Manĝu, kanajlo! Manĝu, servutul-mastro!»

Sekvonttage Varvara, ĉagrenita per la neatendita obstaklo, ne iris sian oficejon. La malsatanto eksentis sin pli malbone.

– Jen, jam tranĉdoloroj en la stomako komenciĝis, informis li kontentiĝe,– kaj poste – skorbuto pro nesufiĉa nutrado, forfalo de haroj kaj dentoj.

Ptiburdukov venigis sian fraton-militkuraciston.

Ptiburdukov-dua longe almetadis orelon al korpo de Loĥankin, kaj aŭskultis funkcion de ties organoj kun tia atento kun kiu kato aŭskultas movojn de muso, engrimpinta sukarujon. Dum tiu ĉi pristudo Vasisualij per larmoplenaj okuloj rigardis sian bruston, vilan kiel intersezona palto. Li tre bedaŭris sin. Ptiburdukov-dua alrigardis na Ptiburdukov-unua kaj informis ke la malsanulo ne devas observi dieton. Li povas manĝi ĉion. Ekzemple supon, kotletojn, kompoton. Ankaŭ panon, legomojn kaj fruktojn. Ne ekskluzivas fiŝoj. Fumi li povas, certe ne troigante. Drinki li ne rekomendas, sed por apetito estus bone enigi en la organismon glaseton da bona portovino. Entute la kuracisto malbone komprenis animan dramon de Loĥankin-familio.

Brue spirante kaj frapante per la botoj li foriris, deklarinte adiaŭe ke al la malsanulo ne estas malpermesate bani sin en maro kaj veturi per biciklo.

Sed la malsanulo intencis enigi en sian organismon nek kompoton, nek fiŝojn, nek ceterajn delikataĵojn. Li ne ekiris al la maro por bani sin, sed daŭrigis kuŝi sur la kanapo, superŝutante ĉirkaŭulojn per la insultaj jamboj.

Varvara sentis kompaton al li. «Pro mi li malsatas», – meditis ŝi fiere, – «kia tamen pasio. Ĉu kapablas Saŝa al tiu ĉi alta sento?». Kaj ŝi ĵetadis maltrankvilajn rigardojn sur satan Saŝa, aspekto de kiu montris ke la amaj suferoj ne malhelpas al li regule enigi en la organismon tagajn kaj vesperajn manĝaĵojn. Foje eĉ, kiam Ptiburdukov eliris el la ĉambro, ŝi nomis na Vasisualij «malfeliĉeta». Dum tio ĉe buŝo de la malsatanto denove aperis sandviĉo kiu denove estis malakceptita. «Ankoraŭ iom da eltenemo», – pensis Loĥankin, – «kaj ne vidos Ptiburdukov mian Varvara».

Li plezure aŭskultis voĉojn el la najbara ĉambro:

– Li mortos sen mi, – diris Varvara, – ni devas atendi.

Vi ja vidas ke mi ne povas foriri nun.

Nokte Varvara spektis timigan sonĝon. Sekiĝinta pro la alta sento Vasisualij ronĝis blankajn spronojn sur botoj de la milita kuracisto. Estis terure. Vizaĝo de la kuracisto esprimis humilon kvazaŭ ĉe bovino, kiun melkas vilaĝa ŝtelisto.

La spronoj tondris, la dentoj klakis. Timigita Varvara vekiĝis.

Flava japana suno lumis preme, uzante tutan sian forton por lumigi tiajn bagatelaĵojn kiel flakon-ŝtopilon de parfumo “Turandot”. La laktola kanapo estis malplena. Varvara movis la okulojn, kaj ekvidis na Vasisualij. Li staris ĉe malfermita pordeto de la ŝranko, dorse al la lito, kaj laŭte ŝmacis. Pro senpacienco li kliniĝis, frapetis per la piedo en verda duonŝtrumpo, kaj elnazigis fajfantajn kaj plaŭdajn sonojn. Malpleninte altan vazeton da konservaĵoj, li singarde demetis kovrilon de la kaserolo kaj, eniginte la fingrojn en la malvarman barĉon, eltiris de tie pecon da viando.

Se Varvara kaptus la edzon dum tiu ĉi okupo eĉ en plej bona tempo de ilia geedza vivo, ankaŭ tiam na Vasisualij trafus malbono. Sed nun lia sorto estis decidita.

– Loĥankin! – diris ŝi per terura voĉo.

La malsatanto, pro la timo, ellasis la viandon, kiu plaŭdis reen en la kaserolon, suprenigante ŝpruceton el brasiko kaj karotaj steloj. Kun plenda hurlo Vasisualij ĵetiĝis sur la kanapon. Varvara silente kaj rapide vestiĝis.

– Varvara! – diris li tra la nazo, – ĉu vere vi de mi al Ptiburdukov iras?

Respondo mankis.

– Lupino estas vi, – necerte deklaris Loĥankin, – mi malestimas vin, de mi al Ptiburdukov vi foriras...

Sed estis jam malfrue. Vane ĝemploris Vasisualij pri la amo kaj la malsat-morto. Varvara foriris por ĉiam, tirante post si la vojaĝsakon kun kolora trikot-pantalono, felta ĉapelo, figuraj flakonoj, kaj ceteraj objektoj de virina ĉiutagaĵo.

Kaj en vivon de Vasisualij Andreiĉ venis periodo de turmentaj meditoj kaj moralaj suferoj. Estas homoj kiuj ne scipovas suferi, iel ne sukcesas ili. Eĉ se ili suferas, do penas fari tion kiom eble rapide kaj nerimarke por ĉirkaŭantoj.

Sed Loĥankin suferis aperte, majeste, li drinkaĉis sian suferon per teaj glasoj, li festenis ĝin. La granda funebro donis al li eblecon ankoraŭfoje primediti signifon de rusa intelektularo, kaj ankaŭ tragedion de rusa liberalismo.

«Sed eble tiel decas», – pensis li, – «eble tio estas elsufero, kaj mi eliros el ĝi purigita? Ĉu ne estas tio sorto de ĉiuj homoj kun delikata konstitucio, kiuj staras pli alte ol homamaso? Galilejo, Milukov, A. F. Koni. Jes, jes, Varvara pravas, tiel decas!»

Tamen la anima depresio ne malhelpis al li aperigi gazetan anoncon pri ludono de la dua ĉambro.

«Tio, malgraŭ ĉio, subtenos min materie dum la komenca tempo»,– decidis Vasisualij. Kaj li denove profundiĝis en nebulajn pensojn pri suferoj de karno kaj pri signifo de animo estiel fonto de belo.

De tiu ĉi okupo ne povis delogi lin eĉ insistaj atentigoj de la najbaroj pri endo malŝalti post si lumon en la necesejo.

Troviĝante en malakordo de sentoj, Loĥankin konstante forgesis fari tion, kio tre indignis la ŝparemajn najbarojn.

Tamen loĝantoj de multĉambra komuna loĝejo numero tri, en kiu loĝis Loĥankin, estis opiniataj estiel homoj kapricaj, kaj estis konataj al la tuta domo pro siaj oftaj skandaloj kaj pezaj kvereloj. Loĝejon numero tri oni alinomis eĉ je “Korvejo”. Longa komuna loĝado hardis tiujn ĉi homojn, kaj ili ne konis timon. Loĝejan balancon subtenis aliancoj inter apartaj loĝantoj. Iam la loĝantoj de "Korvejo" kuniĝis kontraŭ iu el si, kaj sorto de tiu iĝis tre malbona. Centrifuga forto de fijuĝado kaptis ĝin, entiris en kancelariojn de juristkonsilistoj, ciklone portis tra fumigitaj juĝejaj koridoroj, kaj enpuŝis en ĉelojn de kamaradaj kaj popolaj juĝejoj. Kaj ankoraŭ longe vagis la malobeema loĝanto en serĉado de justo, venante eĉ ĝis tutsovetia vilaĝestro kamarado Kalinin.

Kaj ĝis sia morto mem tiu ĉi luanto elŝutos jurajn vortetojn, kiujn li akiros en diversaj oficejoj, kaj nomos sin ne «kamarado Ĵukov», kiel li devus nomiĝi de sia naskiĝtago, sed «la viktimiĝinta flanko». Sed plej ofte, kaj kun aparta plezuro, li prononcados frazon «okazigi perjuĝan postulon ». Kaj vivo lia, kiu ankaŭ ĝis tio ne fluis per lakto kaj mielo, ekestos jam tute aĉa.

Aviadisto Sevrjugov kiu, antaŭ la dramo de Loĥankinfamilio ankaŭ loĝis, al sia malfeliĉo, en la loĝejo numero tri, forflugis en urĝan vojaĝon laŭ ordono de Osoviaĥim (Osoviaĥim: “publika organizaĵo por kontribuado al defendo avia kaj kemia”) trans arktan cirklon. Tuta mondo ekscite sekvis flugon de Sevrjugov. Malaperis alilanda ekspedicio, iranta al norda poluso, kaj Sevrjugov devis trovi ĝin. Mondo vivis per espero pri sukcesaj agoj de la piloto. Konversaciis radiostacioj de ĉiuj kontinentoj, meteologoj avertis heroan Sevrjugov pri la magnetaj tempestoj, kurtonduloj plenigis eteron per la fajfado, kaj pola ĵurnalo “Kuriero de Polonio”, proksima al ministerio de eksteraj aferoj, jam postulis disvastigon de Pollando ĝis limoj de 1772-a jaro. Tutan monaton flugadis Sevrjugov super la glacia dezerto, kaj bruego de liaj motoroj estis aŭdebla en tuta mondo.

Finfine Sevrjugov faris tion kio tute konsternigis ĵurnalon, proksiman al pola ministerio pri eksteraj aferoj. Li trovis la ekspedicion, perdiĝintan inter glaciaj rokoj, sukcesis informi pli ĝia ĝusta lokiĝo sed, post tio, subite malaperis mem. Post tiu informo tuta terglobo pleniĝis per krioj. Nomon de Sevrjugov oni prononcis per tricent dudek lingvoj kaj dialektoj, inkluzive lingvon de nigrapiedaj indianoj; portretoj de Sevrjugin en bestaj feloj aperis sur ĉiu libera peco de papero. Gabrielo D’Annuncio, en konversacio kun reprezentantoj de gazetaro, deklaris ke li ĵus pe-is novan romanon, kaj tuj elflugas al serĉado de la heroa ruso.

Aperis ĉarlestono “Al mi kun mia karulino sur nordpoluso estas varme”. Kaj oldaj moskvaj fuŝistoj Malplenulo-Verter, Leonid Babilevskij kaj Boris Amoniakov, kiuj delonge praktikis literaturan dumpingon, elĵetante en la merkaton sian varon je forĵet-prezoj, jam verkis revuon sub titolo:“Ĉu ankaŭ al vi estas malvarme?”. Unuvorte nia planedo travivis grandiozan sensacion.

Sed sensacion eĉ pli grandan elvokis tiu ĉi informo en loĝejo numero tri, pli konata sub nomo "Korvejo", kaj troviĝanta en domo numero ok sur Citrona interstrato .

– Malaperis nia loĝanto, – ĝoje diris eksa stratpurigisto Nikita Prjaĥin, sekigante super primuso sian feltan boton. – Malaperis, karulo. Ne flugu ja, ne flugu! Homo devas ne flugi sed iri. Iri devas ĝi, iri.

Kaj li turnadis la boton super la ĝemanta flamo.

– Ĝisflugis la flavokululo, – balbutis la avino, nomonfamilnomon de kiu konis neniu. – Jen la ĉambro liberiĝis, loĝa spaco!

Ŝi loĝis en mezetaĝo, super la kuirejo kaj, kvankam la tuta loĝejo lumiĝis per elektro, la avino bruligis ĉe si, supre, kerosenan lampon kun reflektilo. Elektron ŝi ne konfidis.

La avino unua prononcis la vorton kiu delonge jam pezigis korojn de «korvejanoj». Pri ĉambro de la malaperinta piloto ekparolis ĉiuj: kaj eksa montara duko, nun orient-devena laboristo civitano Higienoŝvili, kaj Dunja, luanta liton en ĉambro de onklino Paŝa, kaj onklino Paŝa mem, –vendistino kaj alkoholistino, kaj Aleksandr Dmitrieviĉ Suĥovejkin, kiun en tiu ĉi loĝejo oni nomis simple Mitriĉ, kiu estis iam kortegano de lia imperiestra moŝto, kaj ceteraj loĝejaj malgravuloj, kiujn estris respondeca luantino Lucino Francevna Pferd.

– Kio ja, – diris Mitriĉ, ordigante or-kadrigitajn okulvitrojn, kiam la kuirejo pleniĝis per la loĝantoj, – se la kamarado malaperis, oni devas dividi. Mi, ekzemple, delonge havas rajton je aldona spaco.

– Kial doni spacon al viro? – oponis lit-dungitino Dunja. – Oni devas al virino. Ĉe mi dum tuta mia vivo eble neniam ripetiĝos okazo ke viro subite malaperis.

Kaj longe post tio ŝi puŝiĝis inter la kuniĝintoj, donante diversajn pruvojn, kaj precipe ofte prononcante vorton «viro».

Ĉiuokaze opinioj de la loĝantoj kuniĝis al tio ke la ĉambron oni devas forpreni senprokraste.

Samvespere mondo ektremis pro nova sensacio. Kuraĝa Sevrjugov troviĝis, Niĵnij Novgorod, Kvebeko kaj Rejkjaviko aŭdis vokojn de Sevrjugov. Li sidis kun deformita ĉasio sur okdek kvara latitudo. Etero skuiĝis pro informoj:

«La kuraĝa ruso sentas sin perfekte», «Sevrjugov sendas raporton al la aviad-estraro». «Ĉarlz Lindberg (Lindbergh) opinias ke Sevrjugov estas plej bona el nuntempaj aviadistoj ». «Sep glacirompiloj eliris por helpi al Sevrjugov kaj al trovita per li ekspedicio». En spacoj inter tiuj ĉi informoj ĵurnaloj publikigis nur fotografaĵojn de iuj glaciaj randoj kaj bordoj. Senĉese aŭdiĝis vortoj: «Sevrjugov, Nordkap, latitudo, Sevrjugov, Franc-Jozefa insularo, Spicbergo, felaj botoj, brulaĵo, Sevrjugov».

Senkuraĝiĝon, kiu trafis na "Korvejo", baldaŭ ŝanĝis trankvila certeco. La glacirompiloj moviĝis malrapide, pene rompante glaciajn kampojn.

– Depreni la ĉambron kaj fino, – diris Nikita Prjaĥin. – Estas bone al li sidi tie, sur la glacio, sed ĉi tie, ekzemple, Dunja ĉiujn rajtojn havas. Des pli ke, laŭ leĝo, loĝanto ne rajtas foresti pli ol du monatoj.

– Hontu, civitano Prjaĥin! – oponis Varvara, tiam ankoraŭ Loĥankina, svingante ĵurnalon “Novaĵoj”. – Ja tio estas heroo. Li troviĝas nun sur okdek-kvara latitudo!

– Kiu tiu latitudo estas tio, – malklare resonis Mitriĉ. – Eble tiu ĉi latitudo tute ne ekzistas. Tion ni ne scias. Ni en gimnazioj ne lernis.

Mitriĉ diris puran veron. En gimnazio li ne lernis. Li pe-is Paĝian liceon.

– Ja komprenu vi, – ekscitiĝis Varvara, ŝovante al nazo de la kortegano la ĵurnalan paĝon. – Jen artikolo. Ĉu vi vidas? «Inter glaci-rompaĵoj kaj ajsbergoj (ajsberg: (ruse, sed ne nur ) flosanta glaci-monto)».

– Ajsbergoj! – diris Mitriĉ ironie. – Tion ni povas kompreni.

Jam dek jaroj oni ne donas vivi. Ĉie tiuj ĉi Ajsbergoj, Vajnberg-oj kaj ceteraj Rabinoviĉ-oj. Ĝuste diras Prjaĥin. Forpreni – kaj fino. Des pli ke ankaŭ Lucina Francevna konfirmas pri la leĝo.

– Kaj la aĵojn sur la ŝtuparon forĵeti, al diablo hunda! – per brusta voĉo kriis eksa duko kaj nuna orient-devena laboristo civitano Higienoŝvili.

Oni rapide pe-bekis na Varvara, kaj ŝi kuris plendi al sia edzo.

– Sed ĉu ne eblas ke devas esti ĝuste tiel, – respondis la edzo, levante la faraonan barbon, – eble per buŝo de simpla kamparano Mitriĉ parolas majesta kruda vero.

Primeditu vi rolon de rusa intelektularo kaj ĝian signifon.

En la grandan tagon kiam la glacirompiloj atingis finfine tendon de Sevrjugov, civitano Higienoŝvili rompis seruron sur pordo de Sevrjugov, kaj elĵetis en la koridoron tutan havaĵon de la heroo, inter alie ankaŭ pendantan sur la muro ruĝan helicon. La ĉambron enloĝiĝis Dunja, kiu tuj enlasis, kontraŭ pago, seson da lit-luantoj. Sur la akirita spaco dum la tuta nokto daŭriĝis festeno. Nikita Prjaĥin ludis tir-harmonikon, kaj kortegano Mitriĉ dancis «rusan» kun ebria onklino Paŝa.

Se famo de Sevrjugov estus iomete malpli tutmonda ol kiun li akiris per siaj rimarkindaj flugoj super Arktiko, li neniam vidus sian ĉambron, ensuĉus lin centrifuga forto de juĝaĉado, kaj ĝis sia morto mem li nomus sin ne «kuraĝega Sevrjugov», ne «glaci-heroo», sed «la suferanta flanko». Sed ĉi-foje "Korvejo" okazis signife pinĉita. La ĉambron oni redonis (Sevrjugov baldaŭ translokiĝis en novan domon), kaj brava Higienoŝvili pasigis en malliberejo kvar monatojn pro eksterrajta agmaniero, kaj revenis de tie kolera kiel diablo.

Tio estas li kiu prezentis al orfiĝinta Loĥankin unuan postulon pri tio ke lasante la necesejon oni devas regule malŝalti la elektron. Dum tio liaj okuloj estis decide diablaj.

Distriĝema Loĥankin ne aprezis gravecon de la deklaro kiun entreprenis civitano Higienoŝvili, kaj tiamaniere preterrigardis komencon de la konflikto, kiu venigis baldaŭ al evento teruriga, neniam okazinta en loĝeja praktiko.

Jen kiel okazis tio. Vasisualij Andreiĉ daŭre forgesis malŝalti lumon en la ejo de komuna uzado. Ĉu povis li memori pri tiaj estad-malgravaĵoj post kiam foriris la edzino, kiam li restis eĉ sen monereto, kaj kiam ankoraŭ ne estis ĝisfine komprenita tuta multflanka rolo de rusa intelektuaro?

Ĉu povus li imagi ke sensignifa bronza lumaĉo de ok-kandela lampo elvokos ĉe la najbaroj tiel fortan senton?

Unue oni avertis lin kelkfoje tage. Poste alsendis leteron, verkitan per Dmitriĉ, kaj subskribitan per ĉiuj loĝantoj.

Kaj, fine, oni ĉesis averti, kaj jam ne sendis leterojn.

Loĥankin ankoraŭ ne aprezis signifon de la okazantaĵo, sed jam neklare ekŝajnis al li ke iu ringo estas preta fermiĝi.

Marde vespere alkuris knabino de onklino Paŝa kaj unuspire raportis:

– Ili lastfoje diras ke vi malŝaltu.

Sed ial okazis ke Vasisualij Andreiĉ denove forgesis, kaj la lampo daŭrigis sian kriman lumadon tra la araneaĵo kaj malpuraĵo. La loĝejo suspiris. Post minuto en pordo de Loĥankin-ĉambro aperis civitano Higienoŝvili. Li vestis bluajn tolajn botojn kaj platan ĉapon el bruna ŝafida pelto.

– Iru ni, – diris li, invitante na Vasisualij perfingre.

Li forte prenis lin je la mano, kondukis tra la malluma koridoro, kie Vasisualij ial eksopiris kaj komencis eĉ iomete elŝiriĝi, kaj per bato je la dorso enpuŝis lin en mezon de la kuirejo. Kroĉiĝinte je ŝnuroj por tolaĵ-sekigo, Loĥankin retenis la ekvilibron kaj time retrorigardis. Ĉi tie kolektiĝis ĉiuj loĝantoj. Silente staris ĉi tie Lucina Francevna Pferd. Violkoloraj kemiaj sulkoj kuŝis sur potencohava vizaĝo de la respondeca luantino. Apud ŝi, malĝojante, sidis sur la kuir-forno ebrieta onklino Paŝa. Nudpieda Prjaĥin ridetante rigardis iom timiĝintan Loĥankin.

De sur mezetaĝo pendis kapo de nenies avino. Dunja faris gestojn al Mitriĉ. Eksa kortegano ridetis, kaŝante ion post sia dorso.

– Kio? Ĉu okazos komuna kunsido? – demandis Vasisualij Andreiĉ per alteta voĉo.

– Okazos, okazos, – diris Nikita Prjaĥin, proksimiĝante al Loĥankin, – ĉio estos al vi. Kafo estos al vi kaj kakava! Kuŝu! – kriis li subite, elspirante sur Vasisualij ĉu alkoholon, ĉu terebinton.

– En kiu senco kuŝu? – demandis Vasisualij Andreiĉ, komencante tremi.

– Pri kio ja paroli kun la malbona homo! – diris civitano Higienoŝvili. Kaj, kaŭriĝinte, li komencis palpe priserĉi talion de Loĥankin, malfiksante la ŝelkojn.

– Helpu! – flustre prononcis Vasisualij, sendante frenezan rigardon al Lucina Francevna.

– Elektron vi devis malŝalti! – severe respondis civitanino Pferd.

– Ni ne estas burĝoj por vane eluzadi elektron, – aldonis kortegano Mitriĉ, mergante ion en sitelon kun akvo.

– Mi ne kulpas! – elpepis Loĥankin, penante liberiĝi el manoj de eksa duko kaj nuna orient-devena laboristo.

– Ĉiuj ne kulpas! – balbutis Nikita Prjaĥin, altenante la skuiĝantan loĝanton.

– Sed mi nenion tian faris.

– Ĉiuj nenion tian faris.

– Ĉe mi estas anima depresio.

– Ĉe ĉiuj estas anima depresio.

– Vi ne rajtas min tuŝi. Mi estas anemia.

– Ĉiuj, ĉiuj estas anemiaj.

– De mi la edzino foriris! – superstreĉiĝis Vasisualij.

– De ĉiuj la edzino foriris, – respondis Nikita Prjaĥin.

– Agu, agu, Nikita! – klopode diris kortegano Mitriĉ, elprenante al lumo malsekajn brilajn vergojn. Pro la paroladoj eĉ ĝis la vespero ne pe-os ni.

Oni kuŝigis na Vasisualiaj Andreiĉ ventre sur la plankon.

Liaj kruroj eklumis lakte. Higienoŝvili svingis plenforte, kaj la vergo alte fajfis en la aero.

– Panjo! – jelpis Vasisualij.

– Ĉe ĉiuj estas panjoj, – mentore diris Nikita, premante na Loĥankin per la genuo.

Kaj tiam Vasisualij subite eksilentis. «Ĉu, eble, tiel decas », – pensis li, ŝiriĝante pro la batoj, kaj pririgardante grizajn kirasajn ungojn sur piedo de Nikita. – «Eble ĝuste en tio kaŝiĝas elsufero, puriĝo, majesta ofero...».

Tial dum oni vergis lin, dum Dunja konfuze ridis, kaj la avino alkriis de la duonetaĝo: «Tiel lin, bedaŭrindan, tiel lin, karuleton!» – Vasisualij Andreiĉ koncentriĝe pensis pri signifo de rusa intelektularo, kaj pro tio ke ankaŭ Galilejo suferis pro la vero.

Lasta prenis la vergojn Mitriĉ.

– Nu, donu al mi provi, – diris li, suprenigante la manon.

– Gustumu mi la vergojn al liaj lumbaj partoj.

Sed Loĥankin ne gustumis la korteganajn vergojn. Oni frapis je pordo de la malĉefa eniro. Dunja ĵetiĝis malfermi.

(Ĉefa pordo de "Korvejo" estis delonge alnajlita kaŭze de tio ke la loĝantoj neniel povis solvi kiu unua lavu la ŝtuparon.

Pro sama kaŭzo por ĉiam estis ŝlosita ankaŭ la banĉambro.)

– Vasisualij Andreiĉ, pri vi nekonata viro demandas, – diris Dunja, kvazaŭ okazis nenio.

Kaj vere ĉiuj ekvidis nekonatan viron en blanka ĝentlemana pantalono, starantan ĉe la pordo. Vasisualij Andreiĉ vigle saltleviĝis, ordigis la tualeton kaj, kun nebezona rideto, turnis la vizaĝon al eniranta Bender.

– Ĉu mi ne malhelpis? – ĝentile demandis la granda kombinanto, duonfermante la okulojn.

– Jes, jes, – elmurmuris Loĥankin, ĝentile riverencante, – mi, ĉu viscias, estis ĉi tie, kiel diri, iom okupata...

Sed... ŝajnas ke mi jam liberiĝis, ĉu?

Kaj li favorserĉe rigardis la flankojn. Sed en la kuirejo estis jam neniu, krom onklino Paŝa, endormiĝinta sur la kuirforno dum la vergado.

Sur la tabula planko kuŝaĉis apartaj vergetoj, kaj blanka tola butono kun du truetoj.

– Bonvolu al mi, – invitis Vasisualij.

– Sed ĉu ne eblas ke mi, malgraŭ ĉio, delogis vin? – demandis Ostap, okazinte en unua ĉambro de Loĥankin. – Ne? Do bone. Ĉu tio ĉe vi «Lu. bon. ĉa. kn ĉ. bez. k kun m. v. al sol. int. f.». Kaj ĉu ĝi vere estas «bon.» kaj «kn. ĉ. bez.»?

– Tute ĝuste – vigliĝis Vasisualij, – bonega ĉambro kun ĉiuj bezonaĵoj. Kaj mi prenos malmulte. Kvindek rublojn monate.

– Mi ne marĉandos, – ĝentile diris Ostap, sed jen la najbaroj... kio pri ili?

– Bonegaj homoj, – respondis Vasisualij, – kaj entute, ĉiuj bezonaĵoj. Kaj la prezo malaltas.

– Sed ili, ŝajne, enigis ĉi tie korpajn punojn?

– Aĥ! – diris Loĥankin multsignife, – ja kiu finfine scias? Povas esti ke tiel decas. Povas esti ke ĝuste en tio troviĝas majesta krud-tola vero.

– Krud-tola? – enpensiĝe ripetis Bender. – Kiu estas ankaŭ hejme teksita? Jen kiel. Do, el kiu klaso de gimnazio oni forpelis vin pro malsukceso, ĉu el sesa?

– El kvina, – respondis Loĥankin.

– Ora klaso. Do ĝis fiziko de Krajeviĉ vi ne venis? Kaj de tiam vi vivas ekskluzive intelekt-maniere, ĉu? Sed, cetere, por mi tio ne gravas. Vivu kiel vi volas. Morgaŭ mi enloĝiĝos.

– Kaj kio pri la antaŭpago? – demandis la eksa gimnaziano.

– Vi estas ne en preĝejo, oni ne trompos vin, – decide diris la granda kombinanto. – Estos antaŭpago. Post iom da tempo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.