La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 17

La erarinta filo revenas hejmen

La granda kombinanto ne ŝatis katolikajn pastrojn.

Samgrade li negative rilatis al rabenoj, dalai-lamaoj, rusortodoksaj pastroj, muezinoj, ŝamanoj kaj al ceteraj Diservantoj.

– Ankaŭ mi estas inklina al trompo kaj ĉantaĝo, – diris li, – nun, ekzemple, mi okupiĝas pri ellogo de granda monkvanto de unu obstina civitano. Sed mi akompanas miajn dubindajn agojn nek per kantado, nek per muĝo de orgeno, nek per stultaj sorĉaj ritoj, nek per latina aŭ religislava lingvo. Kaj, entute, mi preferas labori sen incensiloj kaj mistikaj sonoriletoj.

Kaj dum Balaganov kaj Panikovskij interrompante unu la alian rakontis pri malbona sorto, trafinta ŝoforon de "Antilopo", heroa koro de Ostap pleniĝadis per kolero kaj domaĝo.

La pastroj kaptis animon de Adam Kozleviĉ en la kamparana gastejo, kie inter duĉevalaj germanaj pakaĵ- kaj moldavaj frukt-ĉaroj, en sterka kaĉo staris "Antilopo". Pastro Kuŝakovskij venadis en la kamparan-gastejon por moralaj konversacioj kun katolikoj-kolonianoj. Rimarkinte na"Antilopo", la kult-servisto ĉirkaŭiris ĝin, kaj kelkfoje per la fingro tuŝetis la pneŭon. Li konversaciis kun Kozleviĉ, kaj eksciis ke Adam Kazimiroviĉ apartenas al pol-katolika eklezio, sed ne konfesis jam ĉirkaŭ dudek jaroj.

Dirinte «Malbone, malbone, pan Kozleviĉ», pastro Kuŝakovskij foriris, levante per la ambaŭ manoj la nigran jupon, kaj saltante trans ŝaŭmaj bieraj urin-flakoj.

Sekvonttage, ege frue, kiam benk-ĉaristoj ekveturigis al foiro en vilaĝon Koŝar maltrankvilantajn et-spekululojn, preninte po dek kvin homoj en unu ĉaron, pastro Kuŝakovskij aperis denove. Ĉi-foje lin akompanis ankoraŭ unu pastro: Aloizij Moroŝek. Dum Kuŝakovskij salutis na Adam Kazimiroviĉ, pastro Moroŝek atente pririgardis la aŭton, kaj ne nur tuŝis per la fingro la pneŭon, sed eĉ premis la hupon, elvokinte sonojn de "maĉiŝ". Post tio la pastroj interrigardis, venis al Kozleviĉ de du flankoj, kaj komencis delogi lin. Ili delogis lin la tutan tagon. Kiam Kuŝakovskij ĉesis paroli, ekparolis Moroŝek. Kaj ne sukcesis li halti, por viŝi la ŝviton, kiam pri Adam denove okupiĝis Kuŝakovskij. Iam Kuŝakovskij levis al ĉielo la flavan montrofingron, kaj Moroŝek dume ŝovetis la bidojn. Sed iam bidojn ŝovetis Kuŝakovskij, kaj la ĉielon montris Moroŝek. Kelkfoje la pastroj komencis mallaŭte kanti latine, kaj jam ĝis vespero de la unua tago Adam Kazimiroviĉ komencis alkanti ilin. Dum tio la ambaŭ pastroj afereme alrigardis la aŭton.

Post iom da tempo Panikovskij rimarkis ŝanĝon en mastro de "Antilopo". Adam Kazimiroviĉ prononcis iujn neklarajn vortojn pri reĝlando surĉiela. Tion konfirmis ankaŭ Balaganov. Poste li komencis foresti dum longa tempo kaj, fine, tute lasis la kamparanan gastejon.

– Sed kial vi ne raportis al mi? – indigniĝis la granda kombinanto.

Ili volis raporti, sed timis koleron de la komandanto. Ili esperis ke Kozleviĉ rekonsciiĝos kaj revenos mem. Sed nun ĉiuj esperoj estas perditaj. La pastroj jam delogis lin.

Jes, ne pli frue ol hieraŭ la kuriero kaj la respondeculo pri hufoj renkontis hazarde na Kozleviĉ. Li sidis ĉe eniro en katolikan preĝejon. Ili ne sukcesis veni al li. El la preĝejo eliris pastro Aloizij Moroŝek kun knabo en puntoj.

– Ĉu vi komprenas, Bender, – diris Ŝura, – ĉiu tiu ĉi anaĉo ensidis nian "Antilopo", bedaŭrinda Kozleviĉ demetis la ĉapon, la knabo ektintis per la sonorileto, kaj ili forveturis. Vere estis bedaŭre rigardi nian Adam. Neniam ni vidos plu na "Antilopo".

La granda kombinanto silente surkapigis sian ŝipestran kaskedon kun lakita viziero, kaj turniĝis al la eliro.

– Funt, – diris li, – vi restas en la kontoro! Kornojn kaj hufojn ricevu neniokaze. Se venos poŝtaĵoj, ŝutu ilin en la korbon. Kontoristino poste ordigos ilin. Ĉu vi komprenas?

Kiam la sid-prezidanto malfermis la buŝon por la respondo (tio okazis ĝuste post kvin minutoj), orfiĝintaj antilopanoj estis jam malproksime. Komence de la procesio rapidegis, farante gigantajn paŝojn, la komandanto. Iam li turnis la kapon malantaŭen, kaj murmuris: «Ne pe-gardis vi teneran Kozleviĉ, melankoluloj! Ĉiujn mi maldungos! Jen kia ĝi estas, tiu ĉi nigra kaj blanka ekleziaro». La ĉefmekanikisto iris silente, ŝajnigante ke tiuj ĉi riproĉoj ne koncernas lin. Panikovskij saltis kiel simio, varmigita per sento de venĝo al ŝtelintoj de Kozleviĉ, kvankam sur lia animo kuŝis granda malvarma rano. Li timis nigrajn pastrojn, al kiuj li atribuis multajn magiajn kvalitojn.

Ĉi-orde la tuta filio pri provizo per kornoj kaj hufoj venis al bazo de la preĝejo. Antaŭ fera reto, plektita el spiraloj kaj krucoj, staris malplena "Antilopo". La preĝejo estis kolosa. Ĝi entranĉiĝis la ĉielon pika, kiel fiŝa osto. Ĝi pikfiksiĝis en la gorĝo. Polurita ruĝa brikaro, tegolaj tegmentdeklivoj, ladaj flagoj, masivaj abutmentoj kaj belaj ŝtonaj idoloj, kaŝantaj sin de pluvo en la niĉoj, tuta tiu ĉi streĉiĝinta soldata gotiko tuj ekpremis la antilopanojn. Ili eksentis sin etaj. Ostap engrimpis la aŭton, enspiris la aeron, kaj kun abomeno diris:

– Fi! Aĉaĵo! Nia "Antilopo" odoras jam per kandeloj, kruĉoj por konstruo de preĝejo, kaj per pastraj botegoj.

Certe veturadi kun preĝilaro en aŭto estas pri agrable ol per fiakro. Krom tio senpage! Sed ne, karaj patroj, niaj aferoj estas pli gravaj!

Kun tiuj ĉi vortoj Bender eniris la preĝejan korton kaj, irinte inter infanoj, ludantaj sur desegnita per kreto asfalto, per granita banka ŝtuparo leviĝis al pordoj de la preĝejo.

Bareliefaj sanktuloj, dismetitaj en kvadratetoj de la dikaj pordo-klapegoj, plakitaj per barel-ringoj, interŝanĝis aerkisojn aŭ montris per la manoj diversflanken, aŭ distriĝis per legado de diketaj libroj, sur kiuj konscienca ĉizisto prezentis eĉ latinajn literojn. La granda kombinanto ŝiris la pordon, sed ĝi ne cedis. El interne aŭdeblis mildaj sonoj de harmoniumo.

– Ili delogas! – kriis Ostap, sobiĝante de la ŝtuparo, – Ĝuste nun oni delogas! Ĉe dolĉ-murmura mandolino.

– Ĉu ni foriru? – demandis Panikovskij, movante en la manoj sian ĉapelon. – Ja malgraŭ ĉio – Dia templo.

Sed Ostap, malatentante lin, venis al "Antilopo", kaj komencis senpacience premadi la hupan pilkon. Li plenumis la "maĉiŝ" ĝis kiam post la dika pordo ekaŭdiĝis tintado de ŝlosiloj. Antilopanoj turnis la kapojn supren. La pordo malfermiĝis ambaŭklape, kaj la gajaj sanktuloj en siaj kverkaj kvadratetoj malrapide ekveturis internen. El mallumo de la portalo sur altan luman peronon elpaŝis Adam Kozleviĉ. Li estis pala. Liaj konduktoraj lipharoj estis humidaj, kaj plore pendis el la naztruoj. En la manoj li tenis preĝlibron. De ambaŭ flankoj lin subtenis la pastroj. De maldekstra flanko – pastro Kuŝakovskij, de la dekstra – Aloizij Moroŝek. Okuloj de la pastroj estis enunditaj per sankta oleo.

– Hola, Kozleviĉ! – kriis de sobe Ostap. – Ĉu vi ankoraŭ ne enuiĝis?

– Saluton, Adam Kazimiroviĉ, – familiare diris Panikovskij, tamen kaŝante sin post dorson de la komandanto.

Balaganov salute levis la manon kaj faris grimacon kiu verŝajne signifis: «Adam, lasu viajn ŝercojn!».

Korpo de la kondukisto de "Antilopo" faris paŝon antaŭen, sed animo lia, de ambaŭ flankoj vipita per penetraj rigardoj de Kuŝakovskij kaj Moroŝek, ŝiriĝis malantaŭen.

Kozleviĉ angore ekrigardis la amikojn, kaj mallevis la okulojn.

Kaj jen komenciĝis grandioza batalo por senmorta animo de la ŝoforo.

– Hej vi, keruboj kaj serafoj, – diris Ostap, vokante la malamikojn al la disputo. – Dio ne ekzistas!

– Ekzistas, – oponis pastro Aloizij Moroŝek, ŝirmante per sia korpo na Kozleviĉ.

– Tio estas nura huliganismo, – elbalbutis pastro Kuŝakovskij.

– Jes, ne ekzistas, – daŭrigis la granda kombinanto, – kaj neniam ekzistis. Tio estas medicina fakto.

– Mi opinias tiun ĉi konversacion nekonvena, – kolere deklaris Kuŝakovskij.

– Sed la aŭton forpreni – tio estas konvene? – kriis sentakta Balaganov. – Adam! Ili simple volas forpreni na "Antilopo".

Aŭdinte tion la ŝoforo demande ekrigardis la pastrojn.

La pastroj ektumultis, kaj fajfante per la silkaj sutanoj penis forkonduki na Kozleviĉ reen. Sed tiu obstinis.

– Do kio okazos pri Dio? – insistis la granda kombinanto.

La pastroj estis devigataj komenci la diskuton. La infanoj ĉesis saltadi sur unu piedo, kaj venis pli proksimen.

– Kial vi asertas ke Dio ne ekzistas, – komencis Aloizij Moroŝek per intima voĉo, – kiam ĉio vivanta estas kreita per Li!..

– Scias mi, scias, diris Ostap, – mi mem estas delonga katolikano kaj latinisto. Puer, socer, vesper, gener, liber, mizer, asper, tener.

Tiuj ĉi latinaj esceptoj, parkeraĉitaj per Ostap en tria klaso de privata gimnazio de Iliadi, kaj ĝis nun senutile sidintaj en lia kapo, efikis na Kozleviĉ magnete. Lia animo kuniĝis kun la korpo kaj, rezulte de tiu ĉi kuniĝo, la ŝoforo nedecide moviĝis antaŭen.

– Filo mia, – diris Kuŝakovskij, kun malamo rigardante na Ostap, – vi eraras, filo mia. Mirakloj Diaj atestas...

– Pastro! Ĉesu babilaĉi! – severe diris la granda kombinanto.

– Mi mem faris miraklojn. Antaŭ ne pli ol kvar jaroj mi, en unu urbeto, estis devigata kelktage esti Jesuo Kristo. Kaj ĉio estis en ordo. Mi eĉ nutris per kvin panoj kelkajn milojn da kredantoj. Jes, mi nutris ilin, sed kia interpuŝiĝo okazis!

La disputo daŭriĝis en sama stranga maniero. Nekonvinkaj sed gajaj argumentoj de Ostap influis na Kozleviĉ plej vivige. Sur vangoj de la ŝoforo ekmateniĝis apenaŭ videbla ruĝo, kaj liaj lipharoj poiome komencis leviĝi.

– Tiel ilin, tiel! – aŭdiĝis aklamo el post spiraloj kaj krucoj de la barilo, kie jam kolektiĝis nemalgranda amaso da scivoluloj. – Vi al ili pri papo diru, pri krucmilitoj.

Ostap diris ankaŭ pri papo. Li malhonorigis na Aleksandr Borĝia (Borgia) pro ties nebona konduto, kaj precipe menciis inkvizicion, persekutintan Galilejon. Li tiel entuziasmiĝis, ke pri malfeliĉoj de la granda sciencisto akuzis na Kuŝakovskij kaj Moroŝek persone. Tio estis lasta guto.

Aŭdinte pri terura sorto de Galilejo, Adam Kazimiroviĉ rapide metis la preĝlibron sur la ŝtupon, kaj falis en vastajn kiel pordego brakumojn de Balaganov. Ankaŭ Panikovskij ĉeestis, karesante vangojn de la erarinta filo. En la aero pendis feliĉaj kisoj.

– Pan Kozleviĉ! – ĝemis la pastroj, – Kien vi iras? Rekonsciiĝu!

Sed herooj de la rapid-veturado jam ensidadis la aŭton.

– Ĉu vi vidas, – kriis Ostap al la malgajiĝintaj pastroj, okupante la komandantan lokon, – mi ja diris al vi ke Dio ne ekzistas. Scienca fakto. Adiaŭ, pastroj! Ĝis revido!

"Antilopo", akompanata per aprobaj krioj de la homamaso forveturis, kaj baldaŭ ladaj flagoj kaj tegolaj tegmentdeklivoj de la preĝejo ekestis nevideblaj. Por celebri la okazaĵon la antilopanoj haltis ĉe biera kiosko.

– Koran dankon, fratoj, – diris Kozleviĉ, tenante en la mano pezan kruĉon. – Preskaŭ pereis mi. Delogis min la pastroj. Precipe Kuŝakovskij. Jen ruzulo, diablo lin prenu!

Ĉu vi kredas, li devigis min fasti! Ĉar alie, laŭ li, ne trafos mi la ĉielon.

– Ĉielo! – diris Ostap. – Ĉielo estas nun neglektita.

Alia epoko. Malsama tempospaco. Anĝeloj deziras nun sur la teron. Sur tero estas bone, tie estas komunumaj servoj, tie estas planetarioj, do oni povas rigardi stelojn kun akompano de kontraŭreligia lekcio.

Post oka kruĉo Kozleviĉ postulis la naŭan, alte levis ĝin super la kapo kaj, suĉinte sian konduktoran lipharon, jubile demandis:

– Forestas Dio, ĉu?

– Jes, – respondis Ostap.

– Tute forestas? Do estu ni sanaj.

Ĝuste same, post tio, li drinkadis, prononcante antaŭ ĉiu nova kruĉo:

– Ĉu estas Dio? Ne? Do estu ni sanaj.

Panikovskij drinkis samkvante al ĉiuj, sed pri Dio li ne parolis. Li ne volis enmiksiĝi tiun ĉi disputindan aferon.

Post reveno de la erarinta filo kaj de "Antilopo" nigramarska filio de Arbatov-kontoro por ŝtat-provizo per kornoj kaj hufoj akceptis la antaŭe mankantan brilon. Ĉe pordo de eksa kartelo de kvin privatuloj nun konstante deĵoris aŭto.

Certe ĝi ne similis bluan bjuik (buick) kaj long-korpan linkoln (lincoln), ĝi estis malproksima eĉ de ford-kaleŝetoj, tamen tio estis aŭto, transportilo kiu, kiel diris Ostap, malgraŭ ĉiuj siaj malavantaĝoj kapablas moviĝi sur stratoj, iam eĉ sen helpo de ĉevaloj.

Ostap laboris entuziasme. Se li uzus siajn fortojn por vera provizo per kornoj aŭ hufoj, do oni povas opinii ke cigaredinga kaj kombila produktado estus provizitaj per la krudmaterialoj minimume ĝis fino de nuna buĝeta jarcento.

Sed estro de la kontoro okupiĝis pri io tute alia.

Depuŝiĝinte de Funt kaj Berlaga, kies informoj estis tre interesaj, sed dume ne gvidis al Korejko persone, Ostap ekintencis, por bono de la afero, amikiĝi kun Zosja Sinickaja kaj, inter paro da ĝentilaj kisoj sub nokta robinarbo, priparoli iom na Aleksandr Ivanoviĉ, kaj ne tiel lin kiel liajn financajn aferojn. Sed longa observo, plenumita per la rajtigito pri hufoj, montris ke inter Zosja kaj Korejko forestas amo, kaj ke tiu ĉi, laŭ esprimo de Ŝura, vane ĉirkaŭpaŝas ŝin.

– Kie ne estas amo, – kun suspiro komentis Ostap, – tie oni ne parolas pri mono. Lasu ni la fraŭlinon flanke.

Dum Korejko kun rideto rememoris la friponon en policista kaskedo, kiu entreprenis mizeran provon de malaltkvalita ĉantaĝo, estro de la fako haste veturadis ene de la urbo en flava aŭto, kaj trovis homojn kaj hometojn pri kiuj milionulo-kontoristo jam delonge forgesis, sed kiuj bone memoris lin. Kelkfoje Ostap telefonis en Moskvon, vokante al la aparato sian konatulon-privatulon, kiu estis aprobita spertulo pri komercaj sekretoj. Nun en la kontoron venis leteroj kaj telegramoj kiujn Ostap rapide elprenis el komunaj poŝtaĵoj kiuj, kiel antaŭe, abundis per invitoj, postuloj pri kornoj, kaj riproĉoj pro ne sufiĉe energia provizo per hufoj. Io el tiuj ĉi leteroj kaj telegramoj trafis en la paperujon kun botetaj laĉoj.

Fine de la julio Ostap preparis sin al oficvojaĝo en Kaŭkazon. La afero postulis personan ĉeeston de la granda kombinanto en unu malgranda vinbera respubliko.

Dum forvetura tago de la estro en la filio okazis skandala evento. Panikovskij, sendita kun trideko da rubloj en havenstacion por aĉeti la bileton, revenis post duonhoro ebria, sen bileto kaj sen la mono. Li nenion povis diri por pravigi sin, nur eltiradis la poŝojn, kiuj pendis ĉe li kiel bilardaj retetoj, kaj senĉese ridegis. Ĉio ridigis lin: kaj kolero de la komandanto, kaj riproĉaj rigardoj de Balaganov, kaj la samovaro, fidinta al lia prizorgo, kaj Funt, dormetanta ĉe sia tablo kun la panam-ĉapelo ŝovita sur la nazon. Sed kiam Panikovskij ekrigardis la cervajn kornojn, fiero kaj plibeligaĵo de la kontoro, lin trafis tia rid-paroksismo, ke li falis sur la plankon, kaj baldaŭ ekdormis kun ĝoja rideto sur la violkoloraj lipoj.

– De nun ĉe ni estas plej vera oficejo, – diris Ostap: ni havas jam propran malversaciulon, kiu estas samtempe pordisto-alkoholulo. Ambaŭ tiuj ĉi tipoj faras realaj ĉiujn niajn okupojn.

Dum foresto de Ostap sub fenestroj de la kontoro kelkfoje aperis Aloizij Moroŝek kaj Kuŝakovskij. Kozleviĉ, vidinte la pastrojn, kaŝis sin en plej malproksiman angulon de la oficejo. La pastroj malfermis la pordon, enrigardis internen, kaj mallaŭte vokis:

– Pan Kozleviĉ! Pan Kozleviĉ! Ĉu vi aŭdas voĉon de la patro ĉiela? Rekonsciiĝu, pan!

Dum tio pastro Kuŝakovskij levis al ĉielo la fingron, kaj pastro Aloizij Moroŝek ŝovetis la bidojn. Tiam renkonten al la Di-servantoj eliris Balaganov, kaj silente montris al ili sian fajran pugnon. Kaj la pastroj foriris, malgaje rigardante na "Antilopo".

Ostap revenis post du semajnoj. Lin renkontis la tuta organizaĵo. De alta nigra muro de la albordiĝanta ŝipo la granda kombinanto rigardis siajn subulojn amike kaj karese. Li odoris per ŝafido kaj per imertina vino.

En Nigramarska filio, krom kontoristino, kiu estis dungita ĝis la oficvojaĝo de Ostap, sidis du junaj homoj en botoj. Tio estis studentoj, senditaj el bestbredada faklernejo por provlaboro.

– Jen kiel bone! – diris Ostap acide. – Venas jam nova generacio. Sed ĉe mi, karaj kamaradoj, estos bezonate laboradi. Vi ja certe scias ke kornoj, tio estas elkreskaĵoj kovritaj per haroj aŭ per firma korna tavolo, estas aldonaĵoj de kranio, kaj renkontiĝas plejparte ĉe mamuloj?

– Tion ni scias, – decide diris la studentoj, – sed ni venis por provlaboro.

Maniero, per kiu oni devis liberiĝi de la studentoj, okazis komplika kaj sufiĉe multekosta. La granda kombinanto sendis ilin en oficvojaĝon en kalmukiajn stepojn por organizado de provizejoj. Tio kostis al la kontoro ses cent rublojn, sed alia eliro forestis: la studentoj malhelpus pe-i la sukcese irantan aferon.

Kiam Panikovskij eksciis kiom kostas la studentoj, li forkondukis na Balaganov flanken, kaj incite flustris:

– Sed min oni ne sendas en oficvojaĝojn. Kaj forpermeson oni ne donas. Mi bezonas veturi na Esentuki por kuraci min. Ankaŭ liberajn tagojn mi ne havas, kaj profesian veston mi ne ricevas. Ne, Ŝura, al mi tiuj ĉi kondiĉoj ne taŭgas. Kaj, entute, mi eksciis ke salajro en "Herkules" estas pli alta. Iru mi tien esti kuriero. Je mia honora nobla vorto, iru mi!

Vespere Ostap denove vokis al si na Berlaga.

– Genuiĝu! – kriis Ostap per voĉo de Nikolao la unua, kiam li ekvidis la libroteniston.

Tamen la konversacio havis amikan karakteron, kaj daŭriĝis du horoj. Post tio Ostap ordonis sekvontmatene venigi na "Antilopo" al enirejo de "Herkules".


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.