La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En Nigramarsk tondris tegmentoj, kaj laŭ la stratoj promenis trablovoj. Per forto de nord-orienta vento, kiu subite atakis la urbon, tenera malfru-somero estis enpelita al rubaĵujoj, defluiloj, kaj dom-elstaraĵoj. Tie ĝi mortis inter karbiĝintaj aceraj folioj kaj disŝiritaj tramaj biletoj. Malvarmaj krizantemoj dronis en teleregoj de florvendistinoj. Frapis verdaj ŝutroj de ŝlositaj kvas-budoj. Kolomboj diris «umru, umru». Paseroj varmiĝis bekante freŝajn ĉevalelĵetaĵojn. Nigramarskanoj treniĝis kontraŭ la vento, mallevinte la kapojn kiel bovoj. Plej malbone estis al tolaj veŝtoj.
La vento deŝiris de ili la panamajn ĉapelojn, kaj ruligis ilin sur pargeta pavimo soben, al la bulvardo. La olduloj postkuris ilin, anhelante kaj indignante. Trotuaraj turnoblovoj kurigis la persekutantojn tiel forte, ke iam ili eĉ lasis post si siajn kapvestojn, kaj rekonsciiĝis nur premiĝinte al malsekaj piedoj de bronza figuro de potenculo el tempo de imperiestrino Ekaterina, kiu staris centre de la placo.
"Antilopo" sur sia haltejo eligis ŝipajn knarojn. Se antaŭe maŝino de Kozleviĉ elvokis gajan embarason, do nun ĝi elvokis bedaŭron: la maldekstra malantaŭa kot-ŝirmilo estis alligita per ŝnuro, sufiĉe granda parto de la ventŝirma vitro estis anstataŭigita per kruclignaĵo, kaj sur loko de perdita dum la katastrofo kaŭĉuka pilko kun "maĉiŝ" pendis, sur ŝnureto, nikelizita prezidanta sonorileto. Eĉ la stirilo, sur kiu ripozis honestaj manoj de Adam Kazimiroviĉ, iom fleksiĝis flanken. Sur trotuaro, apud "Antilopo", staris la granda kombinanto. Apoginte sin je flankon de la aŭto, li diris:
– Mi trompis vin, Adam. Mi povas donaci al vi nek na “izota-fraskini”, nek na “linkoln”, nek na “bjuik”, eĉ nek na “ford”. Mi ne povas aĉeti novan aŭton. La ŝtato ne rekonas min estiel aĉetanton. Mi estas privata persono. Sole kion mi povus akiri, per gazet-anoncoj, estas sama fatraso kiel nia "Antilopo".
– Kial ja, – refutis Kozleviĉ, – mia “loren-ditriĥ” estas bona aŭto. Se mi trovus uzitan oleo-kondukan tubon, tiam neniu “bjuik” estus bezonata al mi.
– La tubon mi venigis al vi, – diris Ostap, – jen ĝi estas.
Kaj tio estas ĉio, kara Adam, per kio mi povas helpi al vi en sfero de mekanika transporto.
Kozleviĉ tre ekĝojis al la tubo, longe turnardis ĝin en la manoj, kaj tuj komencis almunti ĝin. Ostap puŝis la sonorileton kiu eligis konferencan sonoron, kaj varme komencis:
– Ĉu vi scias novaĵon, Adam: sur ĉiun civitanon premas kolono da aero per forto je ducent dek kvar kilogramoj!
– Ne, ne scias, – diris Kozleviĉ, – kio do?
– Kial kio! Tio estas scienc-medicina fakto. Kaj tio, de antaŭnelonge, ekestis malfacila al mi. Nur pripensu!
Ducent dek kvar kilogramoj! Ili premas ĉiam, precipe nokte. Mi malbone dormas. Kio?
– Nenio, mi aŭskultas, – karese respondis Kozleviĉ.
– Estas tre malbone al mi, Adam. Ĉe mi estas tro granda koro.
Ŝoforo de "Antilopo" diris «hm». Ostap daŭrigis babili:
– Hieraŭ, sur strato, al mi venis maljunulino kaj proponis aĉeti eternan nadlon por primuso. Ĉu vi scias, Adam, mi ne aĉetis. Mi ne bezonas eternan nadlon. Mi ne volas vivi eterne. Mi volas morti. Ĉe mi estas ĉiuj vulgaraj signoj de enamiĝo: foresto de apetito, sendormeco, kaj mania strebo verki versaĵojn. Aŭskultu kion mi verkaĉis hieraŭ nokte, ĉe ŝancelanta lumo de elektra lampo: «Memoras mi momenton ravan, kiam alvenis el fabel’ Vi, kiel floro de papavo, kiel geni’ de pura bel’». Bone, talente, ĉu? Kaj nur mateniĝe, kiam mi pe-verkis la lastajn liniojn, mi rememoris ke tiun ĉi versaĵon jam kreis A. Puŝkin. Kiu bato de flanko de la klasikulo! Ĉu?
– Ne, ne, daŭrigu, – diris Kozleviĉ kompate.
– Do tiel mi vivas, – daŭrigis Ostap per vibranta voĉo.
– Korpo mia estas registrita en hotelo “Kairo”, kaj la animo neglektas siajn devojn, eĉ en Rio-de-Ĵanejron ĝi ne volas.
Kaj, krom tio, sufokas la atmosfera kolono.
– Ĉu vi estis ĉe ŝi? – demandis senartifika Kozleviĉ. – Ĉe Zosja Viktorovna?
– Mi ne iros, – diris Ostap, – pro fiera hontemo. En mi vekiĝis janiĉaroj. Al tiu ĉi malbonulino mi sendis el Moskvo telegramojn je kvincent rubloj, sed ricevis respondon eĉ ne duonrublan. Kaj tio estas mi, kiun amis dommastrinoj, hejmservistinoj, vidvinoj, kaj eĉ unu virino: dentprotezisto.
Ne, Adam, mi ne iros tien. Ĝis revido!
La granda kombinanto direktiĝis en la hotelon, eltiris el sub la lito valizon kun la miliono, kiu kuŝaĉis apud eluzitaj ŝuoj. Iom da tempo li rigardis ĝin sufiĉe stulte, kaj poste prenis je la tenilo, kaj eliris surstraten. La vento kaptis na Ostap je la ŝultroj, kaj ektiris lin al Ĉemara bulvardo. Ĉi tie estis dezerte, neniu sidis sur la blankaj benkoj, ĉizitaj dum la somero per amaj surskriboj. En eksteran rodon, ĉirkaŭirante la lumturon, iris malalta ŝarĝulo kun dikaj rektaj mastoj.
– Sufiĉas, – diris Ostap, – la ora bovido estas ne por mi. Prenu ĝin kiu volas. Milioneradu ĝi laŭdezire!
Li rigardis ĉirkaŭen kaj, vidante ke estas neniu, ĵetis la valizon sur la gruzon.
– Bonvolu, – diris li rilatante al la nigraj aceroj, kaj faris ĝentilan piedmovon.
Li iris sur la aleo ne retrorigardante. Komence li iris malrapide, per paŝoj de promenanto, poste enigis la manojn en la poŝojn, ĉar subite ili komencis malhelpi al li, kaj aldonis la rapidecon por venki la ŝanceliĝon. Li igis sin turni post angulon, kaj eĉ ekkanti, sed jam post minuto li ekkuris reen. La valizo kuŝis sur la sama loko. Tamen de kontraŭa flanko al ĝi, kliniĝante kaj etendante la manojn, iris mezaĝa civitano de sufiĉe ordinara eksteraĵo.
– Ja kien ci?! – kriis Ostap ankoraŭ de malproksime. – Mi montros al ci kio estas kapti malproprajn valizojn! Eĉ por sekundo oni ne povas lasi! Kia aĉaĵo!
La civitano malkontente levis la ŝultrojn kaj deiris. Kaj Bender denove ektiriĝis kun la ora bovido en la manoj.
«Kion do mi faru nun?» – meditis li. – «Kion fari pri tiu ĉi malbenita sumo, kiu riĉigas min nur per moralaj turmentoj?
Ĉu bruligi ĝin?»
Sur tiu ĉi penso la granda kombinanto haltis plezure.
«Bonokaze en mia ĉambro estas kameno. Forbruligi ĝin en la kameno! Tio estas majeste! Ago de Kleopatro! En flamon! Faskon post fasko! Kial mi okupaĉu min pri ili?
Kvankam ne, stulte. Forbruligi monon – tio estas dandaĉaĵo! Husareco! Sed kion mi povas fari per ĝi, krom NEP-ula vorado? Stultega situacio! Muzea administranto per tricent rubloj intencas krei Luvron, iu ajn kolektivo de iuj riveristoj aŭ kooperativa korporacio de dramverkistoj povas kontraŭ miliono konstrui duonon da nubskrapulo kun plata tegmento por lekcioj sur freŝa aero. Sed Ostap Bender, posteulo de janiĉaroj, povas fari tute nenion! Jen kiel la reganta hegemonia klaso premegas la milionulonsolulon!
»
Meditante kion fari pri la miliono la granda kombinanto kuris sur la aleoj, sidis sur cementa parapeto, kaj kolere rigardis vaporŝipon, balanciĝantan post la moleo.
«Ne, de la incendio mi devas rifuzi. Bruligi monon estas timide kaj ne gracie. Oni devas elpensi iun efektan geston.
Ĉu krei stipendion nome de Balaganov por studantoj de koresponda mezgrada teknika lernejo? Ĉu aĉeti kvindek-milon da silveraj kuleretoj, gisi el ili statuon de rajdanta Panikovskij, kaj instali ĝin sur lian tombon? Ĉu inkrusti na "Antilopo" per perlamoto? Kaj ĉu...»
La granda kombinanto desaltis de la parapeto, fulmigita per nova penso. Perdante nek minuton li lasis la bulvardon kaj, stoike eltenante premon de frontaj kaj flankaj ventoj, ekiris en poŝtejon.
Tie, laŭ lia peto, oni volvis la valizon per bast-mato, kaj kruce ĉirkaŭligis ĝin per ŝnureto. Rezultiĝis banale aspektanta pakaĵo, milojn da kiuj poŝtoficejo akceptas ĉiutage, en kiuj civitanoj sendas al siaj parencoj lardon, konfitaĵon aŭ pomojn.
Ostap prenis neforviŝeblan krajonon kaj, ekscite svingante ĝin en la aero, surskribis:
VALORA
AL POPOLA KOMISARO PRI FINANCOJ
MOSKVO
Kaj la sendaĵo, ĵetita per mano de fortega poŝtisto, falis sur amason da molaj pakaĵetoj, saketoj kaj skatoloj.
Enpoŝigante la kvitancon, Ostap ekvidis ke lian milionon, kune kun alia ŝarĝo, jam forveturigas sur puŝĉaro maldiligenta maljunulo kun blankaj fulmaj kolum-insignoj.
– La kunsido daŭriĝas, – diris la granda kombinanto, – ĉi-foje sen partopreno de O. Bender, deputito de frenezaj agraruloj.
Ankoraŭ longe staris li sub arko de la poŝtejo, jen pravigante sian agon, jen bedaŭrante pri ĝi. La vento penetris sub pluvmantelon de Ostap. Li eksentis malvarmon, kaj kun ĉagreno rememoris ke ne aĉetis alian peltaĵon.
Antaŭ li, por sekundo, haltis junulino. Levante la kapon ŝi ekrigardis la brilan ciferplaton de la poŝteja horloĝo, kaj ekiris pluen. Sur ŝi estis raspa palteto mapli longa ol la robo, kaj blua bereto kun infana bulkvasto. Per la dekstra mano ŝi altenis deblovatan per la vento baskon de la palto.
Koro de la komandanto ekbalanciĝis eĉ antaŭ ol li rekonis na Zosja, kaj li ekiris post ŝi sur malsekaj trotuaraj platoj, senintence gardante iun distancon. Iam la junulinon ŝirmis la pasantoj, kaj tiam Ostap deiris sur la pavimon, pririgardante na Zosja de flanko, kaj pripensante tezojn de la okazonta interklarigado.
Ĉe angulo Zosja haltis antaŭ galanteria kiosko, kaj komencis pririgardi brunajn virajn ŝtrumpetojn, balanciĝantajn sur la ŝnureto. Ostap ekpatrolis ne malproksime.
Ĉe rando mem de la trotuaro varme konversaciis du viroj kun tekoj. Ili ambaŭ estis en intersezonaj paltoj, el sub kiuj videblis blankaj someraj pantalonoj.
– Vi ĝustatempe foriris el "Herkules", Ivan Pavloviĉ, – diris unu, premante al la brusto sian tekon, – tie nun okazas detruado, oni purigas kiel bestoj.
– Jes, tuta urbo parolas pri tio, – suspiris la alia.
– Hieraŭ oni purigis na Skombrieviĉ – volupte diris unua, – oni eĉ trabatiĝi ne povis. Komence ĉio iris tre civilize.
Skombrieviĉ tiel rakontis sian biografion, ke ĉiuj aplaŭdis lin. «Mi», – diris li, – «naskiĝis inter martelego kaj amboso». Per tio li volis substreki ke liaj gepatroj estis forĝistoj. Kaj poste iu el la publiko demandis: «Diru, ĉu vi memoras, estis iam komerca firmao "Skombrieviĉ kaj filo.
Ferartikloj"? Ĉu vi estas tiu Skombrieviĉ?». Kaj tiam tiu ĉi stultulo diris: «Ne, mi ne estas tiu Skombrieviĉ, mi estas lia filo». Ĉu vi imagas kio nun okazos pri li? Unua kategorio estas jam garantiita.
– Jes, kamarado Vajntorg, tiaj ja severaĵoj. Kaj kiun oni purigas hodiaŭ?
– Hodiaŭ estas granda tago! Hodiaŭ Berlaga, sama kiu saviĝis en frenezulejo. Kaj poste Brulegov mem kaj tiu vipuro Serna Miĥajlovna, lia neleĝa edzino. Al neniu en "Herkules" donis ŝi spiri. Hodiaŭ mi venu du horoj antaŭ la komenco, ĉar poste oni ne trapuŝiĝos. Krom tio Bomze...
Zosja ekiris antaŭen, kaj tial Ostap eksciis nenion pri kio okazis al Adolf Nikolaeviĉ Bomze. Tio, tamen, neniom maltrankviligis lin. Komenca frazo por la konversacio estis jam preta. La komandanto rapide atingis la junulinon.
– Zosja, – diris li, – mi revenis, kaj tiun ĉi fakton oni ne povas jam forsvingi. La frazo estis prononcita kun terura familiareco. La junulino deŝanceliĝis, kaj la granda kombinanto komprenis ke prenis falsan tonon. Li ŝanĝis la intonacion, li parolis rapide kaj multe, plendis pri la cirkonstancoj, diris pri tio ke la juneco pasis tute ne kiel li imagis dum la infanaj jaroj, ke vivo okazis maldelikata kaj malalta kiel muzik-nota bas-signo.
– Ĉu vi scias, Zosja, – diris li fine, – sur ĉiun homon, eĉ sur anon de la partio, premas atmosfera kolono per forto de ducent dek kvar kilogramoj. Ĉu vi rimarkis tion?
Zosja ne respondis.
Dum tio ili preteriris kinejon “Kapitolo”. Ostap rapide ekrigardis oblikve la flankon kie somere troviĝis establita per li kontoro, kaj eligis mallaŭtan krion. Tra la tuta konstruaĵo tiriĝis vasta elpendaĵo:
ŜTATUNUIĜO KORNOJ KAJ HUFOJ
En ĉiuj fenestroj videblis tajpiloj kaj portretoj de la ŝtatgvidantoj. Ĉe la eniro staris, kun venka rideto, bubokuriero, nekomparebla al Panikovskij. En malfermitan pordegon kun plateto “Baza tenejo” enveturis tritunaj ŝarĝaŭtoj plene ŝarĝitaj per laŭnormaj kornoj kaj hufoj. Laŭ ĉio videblis ke la ido de Ostap prenis ĝustan direkton.
– Jen kiel premas la hegemonia klaso, – diris Ostap malgaje, – eĉ tiun ĉi mian facilaniman ideon ĝi eluzis por siaj celoj. Kaj min oni deŝovis, Zosja. Ĉu vi aŭdas, oni deŝovis min. Mi estas malfeliĉa.
– Malgaja enamiĝinto, – prononcis Zosja, unuafoje turniĝinte al Ostap.
– Jes, – respondis Ostap, – mi estas tipa Evgenij Onegin, kaj ankaŭ kavaliro senigita de la heredaĵo per sovetia reĝimo.
– Kiu ja kavaliro vi estas!
– Ne koleru, Zosja. Konsideru la atmosferan kolonon.
Al mi ŝajnas eĉ ke sur min ĝi premas multe pli forte ol sur aliajn civitanojn. Tio pro amo al vi. Krom tio mi ne estas ano de sindikato. Ankaŭ pro tio.
– Krom tio ĉar vi mensogas pli ol aliaj civitanoj.
– Tio ne estas mensogo. Tio estas leĝo de fiziko. Sed, eble, vere ekzistas neniu kolono, kaj tio estas nur mia fantazio?
Zosja haltis kaj komencis detiri de la mano la ganton de grizŝtrumpa koloro.
– Mi aĝas tridek tri jaroj, – haste diris Ostap, – aĝo de Jesuo Kristo. Sed kion mi pe-faris ĝis nun? Instruon mi ne kreis, lernantojn perdis, mortan Panikovskij mi ne revivigis, kaj nur vi...
– Nu, ĝis revido, – diris Zosja, – mi – en la manĝejon.
– Ankaŭ mi tagmanĝos, – deklaris la granda kombinanto, rimarkinte elpendaĵon: “Instru-modela nutraĵ-kartelo ĉe Nigramarska Ŝtata akademio de spacaj artoj”, – pemanĝu mi iun deĵor-modelan legomsupon de tiu ĉi akademio.
Eble eksentos mi min pli bone.
– Ĉi tie nur por anoj de sindikato, – avertis Zosja.
– Do mi simple sidu tie.
Ili sobiĝis per tri ŝtupoj. En profundo de la instrumodela kartelo, sub verda plafono de palmo, sidis nigraokula junulo kaj digne rigardis tagmanĝan karton.
– Periklo! – ankoraŭ de malproksime kriis Zosja. – Mi aĉetis al vi ŝtrumpetojn kun duobla kalkano. Konatiĝu. Tio estas Femidi.
– Femidi, – diris la juna homo, kore premante manon de Ostap.
– Bender-Transdanuba, – malĝentile respondis la granda kombinanto, tuj kompreninte ke li malfruis al festo de la amo, kaj ke la ŝtrumpetoj kun duobla kalkano estas ne simple produkto de iu kooperativa kolektivo de kvazaŭinvalidoj, sed simbolo de feliĉa kaj registrita geedziĝo.
– Kio! Ĉu vi estas ankaŭ Transdanuba? – gaje demandis Zosja.
– Jes, –Transdanuba. Ankaŭ vi ne estas jam nur Sinickaja, ĉu? Se juĝi laŭ la ŝtrumpoj...
– Mi estas Sinickaja-Femidi.
– Jam dudek sep tagoj, – rimarkis la juna homo, frotante la manojn.
– Al mi plaĉas via edzo, – diris la kavaliro senigita de la heredaĵo.
– Ankaŭ al mi li plaĉas, – respondis Zosja ekscite.
Dum la junaj geedzoj manĝis sian maristan barĉon, alte levante la kulerojn kaj interrigardante, Ostap malkontente strabis la kultur-sloganojn, pendantajn sur la muroj.
Sur unu el ili estis skribite:
«Ne deflankiĝu dum la manĝado per konversacioj.
Tio malhelpas al ĝusta sekrecio de stomaka suko».
Alia estis verkita verse:
«Nin sukoj fruktaj kaj tomatoj provizas per karbon-hidratoj».
Jam ne restis kion fari. Li devis foriri, sed malhelpis neniu scias de kie aperinta sinĝeno.
– En tiu ĉi marista barĉo, – elpremiĝe diris Ostap, – flosas restaĵoj de ŝiprompiĝo.
Geedzoj Femidi bonkore ekridis.
– Kaj pri kio, fakte, vi okupiĝas? – demandis Ostap la junan homon.
– Mi, fakte, estas sekretario de plastik-arta kolektivo de fervojaj pentristoj, – respondis Femidi.
La granda kombinanto komencis malrapide leviĝi.
– Ha, reprezentanto de kolektivo! Tion oni povis atendi! Tamen mi ne deflankigu vin per la konversacioj. Tio malhelpos al vi sekrecii la stomakan sukon, tiom bezonatan por la sano.
Li foriris, ne adiaŭante, direktiĝante rekte al la eliro, kaj preterirante angulojn de la tabletoj.
– Forkondukis oni la junulinon, – murmuris li sur la strato. – Senpere el la stalo forkondukis. Femidi! Nemezidi!
Reprezentanto de kolektivo Femidi forkondukis de privatulo-milionulo...
Kaj tiam Bender kun skuiga klareco kaj pureco rememoris ke li havas neniun milionon. Tiun ĉi penson li pemeditadis jam kurante, disŝovante per la manoj preterpasantojn kiel naĝanto – la akvon dum konkuro por nova mondrekordo.
– Ankoraŭ unu apostolo Paŭlo eltroviĝis, – flustris li, transsaltante florbedojn de la urba ĝardeno, – monrifuzulo, f-filo de hundino! Menonito malbenita, adventisto de sepa tago! Stultulo! Se ili jam forsendis la pakaĵon, pendumu mi min! Oni devas mortigi tiujn ĉi tolstoj-istojn!
Glitiĝinte dufoje sur kaĥela planko de la poŝtejo, la granda kombinanto alkuris la giĉeton. Ĉi tie staris negranda severa kaj silenta vico. Ekscitita Ostap penis enigi la kapon en la fenestreton, sed civitano, staranta unua en la vico, nervoze levis la akrajn kubutojn, kaj iom deŝovis la veninton malantaŭen.
Ankaŭ dua civitano, kiel mekanika ludilo, levis la kubutojn, kaj la granda kombinanto okazis iom malpli proksima al la dezirata fenestreto. La kubutoj, en plena silento, leviĝis kaj disiĝis ĝis kiam la arogantulo okazis sur la leĝa loko: ĉe la vosto.
– Mi nur... – komencis Ostap.
Sed li ne daŭrigis. Tio estis senutila. La vico griza, ŝtona, estis nerompebla kiel greka falango. Ĉiu konis sian lokon, kaj estis preta morti por siaj etaj rajtoj.
Nur post kvardek kvin minutoj Ostap enigis la kapon en la poŝtan fenestreton kaj entuziasme ekpostulis la pakaĵon. La poŝtisto indiferente redonis al Ostap lian kvitancon.
– Kamarado, ni ne redonas la sendaĵojn.
– Kio! Ĉu jam forsendis? – demandis la granda kombinanto per vibranta voĉo. – Mi nur antaŭ horo lasis ĝin!
– Kamarado, ni ne redonas la sendaĵojn, – ripetis la poŝta laboranto.
– Sed tio estas mia pakaĵo, – diris Ostap karese, – ĉu vi komprenas, mia. Mi ĝin sendis, kaj mi volas ĝin repreni.
Ĉu vi komprenas, mi forgesis enmeti vazon da konfitaĵo. El pometoj. Mi ege petas vin. La onklo terure ofendiĝos. Ĉu vi komprenas...
– Kamarado, ni ne redonas la sendaĵojn.
Ostap retrorigardis, serĉante helpon. Malantaŭe staris vico, silenta kaj severa, konanta ĉiujn regulojn, ankaŭ tiun laŭ kiu la sendaĵojn oni ne redonas.
– Nur la vazeton enŝovi, – elbalbutis Ostap, – pometojn.
– Kamarado, sendu vian vazeton per aparta pakaĵo, – diris la poŝtisto moliĝinte. – Nenio okazos al via onklo.
– Vi ne konas mian onklon! – varme diris Ostap. – Kaj krom tio mi estas malriĉa studento, kaj mi ne havas monon. Mi petas vin estiel sociaganton.
– Ĉu vi vidas, kamaradoj, – diris la poŝtisto per plora voĉo, – kie mi serĉu ĝin nun! Tie estas tri tunoj da sendaĵoj.
Sed tiam la granda kombinanto komencis elbalbuti ĝis tiom kompat-elvokajn sensencaĵojn, ke la poŝt-laboranto foriris en alian halon serĉi la pakaĵon de la malriĉa studento.
La vico, ĝis tiam silenta, tuj ekkriadis. La grandan kombinanton oni diversmaniere insultis pro nekono de poŝtaj reguloj, kaj unu civitanino, pro la kolero, eĉ pinĉis lin.
– Neniam plu faru tion, – severe diris la poŝtlaboristo, elĵetante al Bender lian valizeton.
– Neniam plu! – diris la komandanto. – Je mia studenta vorto!
Pro la vento frapadis tegmentoj, balanciĝis strataj lanternoj, sur la tero moviĝis ombroj, kaj la pluvon traigis projekciaj radioj de aŭtaj lumĵetiloj.
– Sufiĉe da psikologiaj ekscesoj, – ĝoje diris Bender, – sufiĉe da travivaĵoj kaj psikoanalizo. Venis jam tempo komenci laboran burĝan vivmanieron.
En Rio-de-Ĵanejron! Aĉetu mi farmon kaj, kiel simion, elveturigu na Balaganov. Deŝiru li bananojn por mi!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.