La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En tiun malgajan kaj luman aŭtunan tagon, kiam en moskvaj skvaroj ĝardenistoj detranĉas florojn kaj disdonas ilin al infanoj, ĉefa filo de leŭtenanto Ŝmit, Ŝura Balaganov, dormis sur benko en pasaĝera halo de Rjazana stacidomo.
Li kuŝis, metinte la kapon sur lignan apogilon. La ĉifita kaskedo estis ŝovita sur la nazon. Laŭ ĉio videblis ke la ĉefmekanikisto de "Antilopo" kaj rajtigito pri hufoj estas malfeliĉa kaj almoza. Al lia nerazita vango algluiĝis dispecigita ova ŝelo. Liaj velŝtofaj ŝuoj tute perdis sian formon kaj koloron.
Sub vitrizita plafono de la halo flugis hirundoj. Post grandaj nelavitaj fenestroj videblis relkomutiloj, semaforoj, kaj ceteraj aĵoj necesaj en fervoja mastrumado. Ekkuris portistoj, kaj baldaŭ tra la halo ektiriĝis anaro de la veninta trajno. De la kajo eniris lasta pasaĝero en pura vesto. Sub la malbutonumita malpeza pluvmantelo videblis kostumo kun etetaj kalejdoskopaj kvadratetoj. La pantalono akvofale sobiĝis sur la lakajn ŝuojn. Alilandan aspekton de la pasaĝero kronis mola ĉapelo, iom ŝovita sur la frunton.
Servon de portisto li ne uzis, kaj la valizon portis mem. La pasaĝero maldiligente iris en la malpleniĝinta halo, kaj sendube okazus en la vestiblo, se ne rimarkus subite plorindan figuron de Balaganov. Li duonfermis la okulojn, venis pli proksimen, kaj iom da tempo pririgardis la dormanton.
Poste li singarde, per du fingroj en gantoj, levetis la kaskedon de vizaĝo de la ĉefmekanikisto, kaj ekridetis.
– Vekiĝu, grafo, oni vokas vin el subterejo! – diris li, puŝante na Balaganov.
Ŝura eksidis, frotis la vizaĝon per la mano, kaj nur tiam rekonis la pasaĝeron.
– Komandanto! – kriis li.
– Ne, ne, – rimarkis Bender, gardante sin per la manplato, – ne brakumu min. Nun mi estas fiera.
Balaganov ekturniĝis ĉirkaŭ la komandanto. Li ne rekonis lin. Ŝanĝiĝis ne nur kostumo. Ostap malgrasiĝis, en liaj okuloj aperis distriĝo, la vizaĝo estis kovrita per kolonia sunbruno.
– Zaburel, zaburel! – gaje kriis Balaganov. – Jen kiel zaburel !
– Jes, mi zaburel, – informis Bender digne. Rigardu la pantalonon. Eŭropo-”A”! Kaj ĉu vi vidis tion? Meza fingro de mia maldekstra mano surhavas briliantan ringon. Kvar karatoj. Nu, kaj kio pri viaj atingoj? Ĉu vi ĝis nun estas filo?
– Ne, – konfuziĝis Ŝura, – plej ofte – bagatelaĵoj.
En bufedejo Ostap postulis blankan vinon kaj biskvitojn por si, kaj bieron kun sandviĉoj por la ĉefmekanikisto.
– Diru, Ŝura, honeste, kiom da mono vi bezonas por esti feliĉa? –demandis Ostap. – Sed prikalkulu ĉion.
– Cent rublojn, – respondis Balaganov, kun bedaŭro deŝirante sin de la pano kun kolbaso.
– Sed ne, vi ne komprenis min. Ne por hodiaŭa tago, sed entute. Por feliĉo. Ĉu estas klare? Por ke al vi estu bone en la mondo.
Balaganov pensis longe, nekuraĝe ridetante, kaj, fine, deklaris, ke por plena feliĉo li bezonas ses mil kvarcent rublojn, kaj kun tiu ĉi sumo al li estos tre bone en la mondo.
– Bone, – diris Ostap, – ricevu kvindek mil.
Li malŝlosis sur la genuoj la kvadratan valizeton, kaj ŝovis al Balaganov kvinon da blankaj faskoj, kunligitajn per ŝnureto. Ĉe la ĉefmekanikisto tuj malaperis apetito. Li ĉesis manĝi, kaŝis la monon en la poŝojn, kaj jam ne eltiris de tie la manojn.
– Ĉu vere la telereto? – demandis li rave.
– Jes, jes, telereto, – respondis Ostap indiferente. – Kun blua bordero. La defendato alportis ĝin en la dentoj.
Longe li svingis la voston antaŭ ol mi konsentis preni. Nun mi komandas la paradon! Sentas mi min perfekte.
La lastajn vortojn li prononcis ne tro konvinke.
La parado, se diri veron, ne sukcesis, kaj la granda kombinanto mensogis ke sentas sin perfekte. Pli juste li devus diri ke sentas iun maloportunon, pri kio, tamen, li ne volas konfesi eĉ al si mem.
Pasis jam monato de kiam li separiĝis de Aleksandr Ivanoviĉ ĉe pakaĵ-deponejo, kien la kaŝ-milionulo deponis sian valizaĉon.
Jam en unua urbo, en kiun Ostap enveturis kun sentoj de milit-akiranto, li ne sukcesis trovi lokon en hotelo.
– Mi pagos kiom estas bezonate! – fiere diris la granda kombinanto.
– Ne eblas, civitano, – respondis la akceptisto, – kongreso de grundsciencistoj alveturis komplete por pririgardi la eksperimentan stacion. Ĉio estas rezervita por reprezentantoj de la scienco.
Kaj ĝentila vizaĝo de la akceptisto esprimis estimon al la kongreso. Ostap volis krii ke li esta ĉefa, ke oni devas estimi kaj respekti lin, ke ĉe li en la sako estas miliono, sed li decidis ke pli bone estas deteni sin, tial li eliris en la straton ekstreme incitita.
La tutan tagon veturis li en la urbo per fiakro. En plej bona restoracio li dum horo kaj duono suferis atendante kiam la grund-sciencistoj, manĝantaj tutkongrese, lasos la tablojn. En la teatro oni donis ĉi-tage spektaklon por la grund-sciencistoj, kaj al aliaj civitanoj oni ne vendis biletojn.
Krom tio oni ne enlasus na Ostap en la spektantan halon kun la sako en la manoj, sed estis neniu ebleco por lasi ĝin. Por ne noktumi pro la scienco surstrate, la milionulo samvespere forveturis, kaj ĝissate dormis en unuaklasa vagono.
Matene Bender elvagoniĝis en granda ĉevolga urbo.
De arboj, turniĝante helice, defalis flavaj travideblaj folioj.
Volgo spiris per vento. Libera loko estis eĉ ne en unu hotelo.
– Eble post monato, – dube diris hotelaj estroj kun barbetoj kaj sen barbetoj, kun lipharaj, kaj simple razitaj, – antaŭ ol en la elektrostacio oni pe-muntos la trian turbinon, eĉ ne esperu. Ĉio estas fordonita al specialistoj. Kaj poste – regiona konferenco de junaj komunistoj. Nenion ni povas fari.
Dum la granda kombinanto staraĉis ĉe alta pupitro de la akceptisto, sur hotelaj ŝtuparoj rapidis inĝenieroj, teknikistoj, alilandaj specialistoj, kaj junaj komunistoj – delegitoj de la konferenco.
Kaj denove Ostap pasis la tagon en fiakro, senpacience atendante rapidegan trajnon, kie oni povas lavi sin, ripozi, kaj legi ĵurnaleton.
La granda kombinanto pasigis dek kvin tagojn en diversaj trajnoj, veturante de urbo en urbon, ĉar liberaj ĉambroj estis nenie. En unu loko oni konstruis ferfandan fornegon, en alia – fridujon, en tria – zinkan uzinon.
Ĉio estis superplenigita per aferemaj homoj. En kvara loko vojon de Ostap baris infankomunista kuniĝo, kaj en la ĉambro, kie la milionulo povus senenue pasigi vesperon kun kunulino, bruegis infanoj. Dum la vojaĝo li ekposedis: aĉetis valizon por la miliono, vojaĝajn bezonaĵojn, kaj vestiĝis.
Jam planis Ostap longan kaj trankvilan vojaĝon en Vladivostok, kalkulante ke la ambaŭdirekta veturo prenos tri semajnojn, kiam subite li eksentis ke se li tuj ne ĉesos nomadi, li mortos pro iu mistera fervoja malsano. Kaj li faris tion kion faradis ĉiam, kiam estis feliĉa posedanto de malplenaj poŝoj. Li komencis prezenti sin alie, telegrafante antaŭe ke veturas inĝeniero, aŭ kuracisto-sociaganto, aŭ tenorulo, aŭ verkisto. Al lia miro por ĉiuj homoj alveturintaj afere la ĉambroj troviĝis, kaj Ostap iom ripozis de la trajna balancado. Unufoje, por ricevi ĉambron, li devis eĉ prezenti sin filo de leŭtenanto Ŝmit. Post tiu ĉi epizodo la grandan kombinanton kaptis negajaj meditoj.
«Ĉu tio estas vojo de milionulo?» – pensis li ĉagrene.
– «Kie estases timo, kie estas honoro, famo, potenco?» Eĉ Eŭropo - “A”, per kiu Ostap fanfaronis antaŭ Balaganov, – la kostumo, la ŝuoj kaj la ĉapelo, ĉio estis aĉetita en vendejo de hazardaĵoj, kaj malgraŭ ĉiuj siaj bonaj kvalitoj havis difekton: tio estis aĵoj ne siaj, ne propraj, sed de sur aliaj ŝultroj. Iu jam portis ilin, povas esti ke horon, minuton, tamen iu fremdulo vestaĉis ilin. Ofende estis ke la registaro tute ne atentas mizeran staton de milionuloj, kaj distribuas viv-bonaĵojn nur laŭplane. Kaj entute estis malbone.
Staciestro ne levis la manon sub la vizieron, kion en antaŭa tempo li faris antaŭ ĉiu komercisto kun kvindekmila kapitalo, patroj de la urbo ne alveturis la hotelon por prezenti sin, gazetaro ne rapidis preni intervjuon, kaj anstataŭ fotografaĵoj de milionuloj ĝi publikigis portretojn de iuj avangarduloj, enspezantaj cent dudek rublojn monate.
Ostap ĉiutage kalkulis sian milionon, kaj ĝi ĉiam restis sama miliono sen iu bagatelaĵo. Li penis, tagmanĝis kelkfoje tage, drinkis plej delikatajn vinojn, disdonis enorman trinkmonon, aĉetis ringon, japanan vazon kaj peltaĵon el putoro. La peltaĵon kaj la vazon ekestis necese donaci al ĉambristo, ĉar Ostap ne ŝatis okupiĝi dumvoje pri malkompaktaĵoj. Krom tio, se ekestus bezono, li povus aĉeti ankoraŭ multe da peltaĵoj kaj vazoj. Tamen dum la monato estis elspezitaj nur ses miloj.
Ne! Parado decide ne sukcesis, kvankam ĉio estis surloke.
Ĝustatempe estis elsenditaj spaliranoj, ĝis la indikita tempo venis taĉmentoj, ludis orkestro. Sed regimentoj rigardis ne lin, ne al li ili kriis «hura», ne por li svingis manojn la militdirigento. Sed Ostap ne cedis. Li tre esperis pri Moskvo.
– Kaj kio pri Rio-de-Ĵanejro, – emocie demandis Balaganov.
– Ĉu ni veturu?
– Al diablo ĝin! – kun neatendita kolero diris Ostap. – Ĉio tio estas elpensaĵo. Ekzistas neniu Rio-de-Ĵanejro, kaj Ameriko ne ekzistas, kaj ankaŭ Eŭropo, nenio ekzistas. Kaj entute lasta urbo – tio estas Ŝepetovka, kontraŭ kiu disbatiĝas ondoj de Atlantika oceano.
– Jen kiaj aferoj! – suspiris Balaganov.
– Unu doktoro klarigis al mi ĉion, – daŭrigis Ostap, – eksterlando – tio estas mito pri postmorta vivo. Kiu trafas tien, tiu ne revenas.
– Vera cirko! – kriis Ŝura, komprenante nenion. – Jen kiel mi nun ekvivos! Bedaŭrinda Panikovskij! Jes, certe li rompis la konvencion, sed pardonu lin Dio! Kiel ĝojus la maljunulo!
– Mi proponas honori memoron de la mortinto per ekstaro, – diris Bender.
La laktaj fratoj leviĝis, kaj minuton staris silente, rigardante soben, sur la rompitajn biskvitojn kaj ne pe-manĝitan sandviĉon.
La turmentan silenton rompis Balaganov.
– Ĉu vi scias pri Kozleviĉ? – diris li. – Vera cirko! Malgraŭ ĉio li pe-muntis na "Antilopo", kaj laboras en Nigramarsk.
Leteron li sendis. Jen...
La ĉefmekanikisto elprenis el la kaskedo la leteron.
«Saluton, Ŝura», – skribis ŝoforo de “Antilopo”, – «kiel vi fartas? Ĉu vi daŭre estas filo de L. Ŝ.? Mi vivas bone, nur mono forestas, kaj la aŭto post la riparo ial kapricas kaj funkcias nur unu horon tage. Tuttempe mi riparas ĝin, jam fortojn ne havas. Pasaĝeroj ofendiĝas. Eble vi, kara Ŝura, sendos al mi kaŭĉukan oleo-kondukan tubon, eĉ ne novan. Ĉi tie en pulbazaro tute ne eblas akiri ĝin. Serĉu en Smolensk-bazaro, kie oni vendas malnovajn serurojn kaj ŝlosilojn. Kaj se estas malbone al vi, tiam alveturu, iel elturniĝos ni. Mi staras ĉe angulo de strato Mering, ĉe borso.
Kie nun estas O. B.? Via kun estimo Adam Kozleviĉ. Mi forgesis skribi. Al la borso, kie mi staras, venis pastroj Kuŝakovskij kaj Moroŝek. Estis skandalo. A. K.»
– Kuru mi nun serĉi la kaŭĉukan tubon, – zorgeme diris Balaganov.
– Ne faru tion, – respondis Ostap, – mi aĉetos al li novan aŭton. Veturu ni en “Grand-Otel”, mi, per telefono, rezervis tie ĉambron por dirigento de simfonia orkestro.
Kaj vin, Ŝura, oni devas lavi, vesti, doni al vi seriozan riparon. Antaŭ vi, Ŝura, malfermiĝas pordego de grandiozaj eblecoj.
Ili eliris sur Kalanĉov-placon. Taksio forestis. Veturi per fiakro Ostap rifuzis.
– Tio estas kaleŝo de pasinteco, – diris li naŭze, – en ĝi ne eblas veturi malproksimen. Krom tio en ili, sub la ŝtofaĵo, loĝas etaj musoj.
Do restis tramo. La vagono estis ŝtopita. Tio estis unu el tiuj infektitaj per malpaco vagonoj, kiuj ofte cirkulas tra la ĉefurbo. Kverelon en ili komencas iu venĝema maljunulino dum matenaj horoj de antaŭlabora premiĝo.
Poiome en la kverelon entiriĝis ĉiuj pasaĝeroj de la vagono, eĉ tiuj kiuj trafis tien duonhoron post komenco de la incidento. La malica maljunulino jam delonge eliris, perdiĝis jam kaŭzo de la kverelo, sed krioj kaj reciprokaj ofendoj daŭriĝas, kaj en la interinsultadon daŭre eniras novaj kaj novaj aroj da pasaĝeroj. En tiu vagono ĝis malfrua nokto ne ĉesas la kverelado.
Ekscititaj pasaĝeroj rapide deŝovis na Balaganov de Ostap, kaj baldaŭ la laktaj fratoj ŝanceliĝis en diversaj partoj de la vagono, premitaj per mamoj kaj korboj. Ostap pendis sur rimeno, pene elŝirante la valizon, kiun ĉiam forportis la fluo.
Subite, superigante la ordinaran traman kverelon, de flanko kie balanciĝis Balaganov ekaŭdiĝis ina hurlo:
– Forŝtelis! Tenu! Sed jen li staras!
Ĉiuj turnis la kapojn. Al loko de la incidento, sufokiĝante pro la scivolemo, komencis trapuŝiĝi ŝatantoj. Ostap ekvidis konsternitan vizaĝon de Balaganov. La ĉefmekanikisto ankoraŭ mem ne komprenis kio okazis, sed oni jam tenis lin je la mano, en kiu estis premita senvalora ina saketo kun maldika bronza ĉeneto.
– Bandito! – kriis la virino. – Mi nur deflankiĝis, kaj li...
Posedanto de kvindeko da miloj forŝtelis la saketon, en kiu estis testudŝela pudrujo, sindikata membrokarto, kaj unu rublo sepdek kopekoj da mono. La vagono haltis. La ŝatantoj ektiris na Balaganov al la eliro. Preterirante na Ostap, Ŝura ĉagrene flustris:
– Kio ja okazas? Ja mi aŭtomate.
– Mi montros al vi aŭtomate! – diris ŝatanto en nazumo kaj kun teko, plezure batante la ĉefmekanikiston je la kolo.
Tra fenestro Ostap vidis kiel al la grupo per rapidaj paŝoj venis policisto, kiu sur la pavimo ekkondukis la krimulon.
La granda kombinanto deturniĝis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.