La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 15

Kornoj kaj hufoj

Vivis en la mondo malfeliĉa privatulo. Tio estis sufiĉe riĉa homo, havanto de galanteria vendejo, troviĝanta oblikve de kinejo “Kapitolo”. Li kviete vendis negliĝojn, puntajn enmetaĵojn, kravatojn, butonojn, kaj alian etan sed profitodonan varon. Foje, vespere, li revenis hejmen kun deformita vizaĝo. Li silente malfermis la ŝrankon, prenis de tie kompletan malvarman kokinon kaj, paŝante en la ĉambro, pe-manĝis ĝin tutan. Farinte tion li denove malfermis la ŝrankon, prenis el ĝi ringon da kolbaso pezantan ĝuste duonkilogramon, eksidis sur la seĝon kaj, nevide rigardante saman punkton, malrapide pe-maĉis la tutan duonkilogramon.

Kiam li etendis la manon por preni kuiritajn ovojn, kuŝantajn sur la tablo, la edzino time demandis:

– Kio okazis, Borja?

– Malfeliĉo! – respondis li, enigante en la buŝon malmolan kaŭĉukan ovon. – Oni terure impostis min. Vi eĉ ne povas imagi.

– Sed kial vi manĝas tiom multe?

– Mi devas distriĝi, – respondis la privatulo. – Mi timas.

Kaj la tutan nokton iris la privatulo en siaj ĉambroj, kie nur vestoŝrankoj estis okopaj, kaj manĝis. Li pe-manĝis ĉion kio estis en la hejmo. Li timis.

Sekvonttage li fordonis duonon de la vendejo al vendado de kancelariaj varoj. Nun en la unua ekspon-fenestro troviĝis kravatoj kaj ŝelkoj, sed en la alia, sur du ŝnuretoj, pendis giganta flava krajono.

Poste venis tempo eĉ pli malbona. En la vendejo aperis tria kunhavanto. Tio estis horloĝisto, depuŝinta la krajonon flanken, kaj okupinta duonon de la fenestro per bronza horloĝo kun figuro de Psiĥo, sed sen minuta montrilo.

Kaj kontraŭ malfeliĉa galanteriisto, kiu ne ĉesis jam ironie rideti, sidis nun, krom la ĝenulo-krajonisto, ankaŭ horloĝisto kun nigra lupeo, enpuŝita en la okulon.

Ankoraŭ dufoje post tio vizitis la galanteriiston la malfeliĉo.

La vendejon enveturis ankaŭ akvokondukisto, kiu tuj ekbruligis sian lutilan primuson, kaj jam tute stranga vendisto, decidinta ke ĝuste en 1930-a jaro post naskiĝo de Kristo loĝantaro de Nigramarsk ĵetiĝos aĉeti lian varon: amelitajn kolumojn.

Kaj iam fiera trankvila elpendaĵo de la galanteriisto akceptis abomenan aspekton:

VENDADO DE GALANTERIAJ VAROJ GALANT-KARTEL

B. Kulturtriger RIPARO DE DIVERSAJ HORLOĜOJ B. PAŬLO BURE

Glazus-Ŝenker KANC-PAPERʼ ĈIO POR PENTRISTO KAJ SOVETIA OFICISTO

Leo Sokolovskij RIPARO DE TUBOJ, LAVABOJ KAJ NECESABOJ

N. Fanatjuk PROFESIO: AMELITAJ KOLUMOJ

EL LENINGRADO

Karlo Paviajnen Aĉetantoj kaj mendantoj kun timo eniris la iam aroman vendejon. Horloĝisto Glazius-Ŝenker, ĉirkaŭigita per radetoj, nazumoj kaj risortetoj, sidis sub la horloĝoj, inter kiuj estis eĉ unu tura. En la vendejo ofte kaj akre sonoris vekhorloĝoj.

En profundo de la ejo amasiĝis lernantoj, informiĝantaj pri deficitaj kajeroj. Karlo Paviajnen, atendante tempon kiam venos mendantoj, eltondis siajn kolumojn. Kaj ne sukcesis ĝentila B. Kulturtriger demandi aĉetantinon:

«Kion vi deziras?» kiam akvokondukisto Fanatjuk tondre batis rustan tubon per la martelo, kaj fulgo de lia lutprimuso falis sur la teneran galanterian varon.

Finfine la stranga kartelo de privatuloj disfalis, kaj Karlo Paviajnen forveturis per fiakro en mallumon, kunpreninte sian ne harmonian kun la epoko varon. Post li en maleston falis Galant-kartel kaj Kanc-paper, kiujn persekutis rajdaj financ-inspektoroj. Fanatjuk alkoholismiĝis, Glazius-Ŝenker foriris en horloĝistan kolektivon “Nova tempo”. La feraj kurtenoj frape falis. Malaperis ankaŭ la amuza elpendaĵo.

Tamen, post nelonge, la kurteno denonve leviĝis, kaj super eksa arkeo de privatuloj aperis negranda akurata plato:

NIGRAMARSKA FILIO DE ARBATOV-KONTORO

PRI ŜTAT-PROVIZO

PER KORNOJ KAJ HUFOJ.

Senokupa nigramarskano, enirinta la vendejon, povus rimarki ke vendotabloj kaj bretoj malaperis, planko estas pure lavita, staras ovaj kontoraj tabloj, kaj sur la muroj pendas ordinaraj oficejaj afiŝoj pri horoj de akcepto kaj malutilo de manpremoj. La novaperintan oficejeton jam sekciis bariero, starigita kontraŭ vizitantoj kiuj, tamen, ankoraŭ forestis. Ĉe eta tablo, sur kiu flava samovaro eligadis la vaporojn kaj alte plendis pri sia samovara sorto, sidis kuriero kun ora dento. Reviŝante teajn kruĉojn li incite kantis:

Vere nunaj tempoj ne karesas Vere nunaj tempoj ne karesas:

Oni jam je Dio kredi ĉesas Oni jam je Dio kredi ĉesas.

Post la bariero vagadis rufa bubo. Tempo de tempo li venis al tajpilo, frapis per la dika nefleksa fingro ĝian klavon, kaj ridegis. En profundo mem de la kontoro, sub plateto “Estro de la fako”, sidis la granda kombinanto, lumigita per elektra lampo.

Hotelo “Karlsbad” jam delonge estis lasita. Ĉiuj antilopanoj, krom Kozleviĉ, ekloĝis en "Korvejo", ĉe Vasisualij Loĥankin, kiu estis ege skandalita pri tio. Li eĉ penis protesti, dirante ke li ludonis la ĉambron ne al tri, sed al sola intelekta fraŭlo. «Mon dje, Vasisualij Andreiĉ, – respondis Ostap senzorge, – ne turmentu vi vin. Intelektula el nia triopo estas nur mi, do la kondiĉo estas observita». Al aliaj plendoj de la mastro Bender rezone diris: «Majn got, kara Vasisualij, eble ĝuste en tio troviĝas la majesta kruda vero». Kaj Loĥankin tuj trankviliĝis, elpetinte de Ostap dudekon da rubloj. Panikovskij kaj Balaganov bonege enviviĝis en "Korvejo", kaj iliaj voĉoj konvinke sonis en la komunloĝeja ĥoro. Na Panikovskij oni eĉ sukcesis akuzi pri tio ke li elverŝas nokte kerosenon el malpropraj primusoj.

Mitriĉ ne preterlasis eblecon fari al Ostap iun ofendan rimarkon, responde al kio la granda kombinanto silente puŝis lin je la brusto.

La kontoro pri ŝtat-provizo per kornoj kaj hufoj estis establita pro multaj kaŭzoj.

– Esploro de Korejko-afero, – diris Ostap, – povas preni multe da tempo. Kiom, nur Dio scias. Sed, ĉar Dio forestas, do scias neniu. Terura stato. Povas esti ke tio prenos jaron, sed povas – monaton. Ĉiukaŭze ni bezonas legitimecon. Oni devas miksiĝi kun vigla amaso da oficistoj.

Ĉion tion donos al ni kontoro. Min jam delonge allogas administra agado. En la animo mi estas burokrato kaj napkapulo.

Ni ŝtat-provizos ion tre ridindan, ekzemple tekuleretojn, hundajn kol-identigilojn. Aŭ kornojn kaj hufojn.

Bonege! Kornojn kaj hufojn por bezonoj de kombila kaj cigaredinga industrio. Kial ne? Krom tio en mia valizeto troviĝas mirindaj formularoj por ĉiu okazo, kaj ronda universala stampilo.

Mono, de kiu rezignis Korejko, kaj kiun skrupula Ostap decidis enregistri, estis metita en bankon je konto de la nova oficejo. Panikovskij denove ribelis kaj postulis dividon, do, pune, li ricevis postenon de malalte pagata kuriero, kio estis humiliga por lia liberama karaktero. Balaganov akiris gravan oficon de rajtigito pri hufoj kun salajro je naŭdek du rubloj. En pulbazaro estis aĉetita malnova tajpilo “Adler”, en kiu forestis litero “ko”. Do estis bezonate uzi anstataŭe literon “go”. Tial unua jam oficiala letero, kiun Ostap sendis en vendejon pri kancelariaj varoj sonis tiel:

Bonvolu transdoni al prezentanto de ĉiletero, al guriero de Nigramarska filio, gamarado Panigovskij, gancelariajn varojn je 150 rubloj (cent gvindek) je gonto de Administracio en urbo Arbatov.

Aldonoj: sen aldonoj.

– Jen sendis Dio la stultulon – la rajtigiton pri hufoj! – koleris Ostap. – Nenion oni povas komisii al li: aĉetis tajpilon kun nazkatara akĉento. Do mi estas nun fag-estro, ĉu?

Porko vi estas Ŝura, post tio!

Sed eĉ la tajpilo kun la mirinda prononco ne sukcesis nebuligi luman ĝojon de la granda kombinanto. Al li tre plaĉis lia nova okupo. Ĉiuhore li enkuris la kontoron kun aĉetoj. Li venigis tiel komplikajn kancelariajn maŝinojn kaj aparatojn, ke la kuriero kaj la rajtigito nur aĥis. Ĉi tie estis truigiloj, kopiilaj premiloj, ŝraŭba tabureto kaj multekosta bronza inkujo por diverskolora inko, aspektanta kiel kelkaj kabanoj. Nomo de tiu ĉi verko estis “Vizaĝe al vilaĝo”, kaj kostis ĝi cent kvindek rublojn. Ĉion kronis krudfera fervoja dat-stampilo, kiun Ostap elpostulis de fervojstacio. Fine Bender alportaĉis branĉajn cervajn kornojn. Panikovskij, grakĝemante, kaj plendante pri sia malalta salajro, alnajlis ilin super tablo de la estro. Ĉio iris bone, eĉ bonege. Al la glate iranta laboro ĝenis nur nekomprena foresto de la aŭto kaj de ĝia glora ŝoforo Adam Kozleviĉ.

Dum tria tago de la kontor-ekzisto aperis unua vizitanto.

Al ĉies miro tio estis poŝtisto. Li alportis ok pakaĵojn kaj, post konversacio kun kuriero Panikovskij pri tio kaj alio, foriris. En pakaĵoj okazis tri avizoj, per kiuj reprezentanto de la kontoro estis urĝe vokata al konsiliĝoj kaj kunsidoj, kaj ĉiuj ili substrekis ke la alveno estas deviga. En aliaj paperoj troviĝis postuloj de nekonataj sed, ŝajne, energiaj oficejoj prezenti diversajn informojn, antaŭkalkulojn kaj tabelojn en multaj ekzempleroj, kaj ankaŭ tion urĝe kaj devige.

– Kio estas tio? – kriis Ostap. – Nur antaŭ tri tagoj mi estis libera monta aglo, krakis per la flugiloj kie mi volis, sed nun, rigardu, la ĉeesto devigatas! Okazas ke en tiu ĉi urbo estas multo da homoj al kiuj Ostap Bender estas ege bezonata. Sed kiu gvidos tiun ĉi korespondadon kun la amikoj? Necesas konsenti pri monperdo kaj reordigi la personaron. Estas bezonata sperta kancelariistino. Ŝi ordigu tiujn ĉi aferojn.

Post du horoj okazis nova malfeliĉo. Venis kamparano kun peza sako.

– Kiu akceptos la kornojn? – demandis li, deĵetante la portaĵon sur la plankon.

La granda kombinanto oblikve alrigardis la vizitanton kaj lian havaĵon. Tio estis etaj kurbaj malpuraj kornoj, kaj Ostap rigardis ilin kun abomeno.

– Ĉu la varo estas bona? – singarde demandis la fakestro.

– Sed vi rigardu la kornetojn! – fervoris la kamparano, aligante flavan kornon al nazo de la granda kombinanto. – Altkvalitaj kornetoj. Laŭnormaj.

Kion fari, la laŭnorma varo estis aĉetita. Longe post tio la kamparano trinkis teon kun Panikovskij, rakontis pri la vilaĝa vivo, elvokante en Ostap naturan inciton de homo vane perdinta dek kvin rublojn.

– Se Panikovskij enlasos ankoraŭ iun kornoportanton, – diris Ostap post foriro de la vizitanto, – ne servos Panikovskij plu. Mi maldungos lin sen elira subvencio.

Kaj, entute, sufiĉas por ni tiuj ĉi ŝtataj aferoj. Venis tempo okupiĝi pri veraj gravaĵoj.

Pendinte sur la vitran pordon plateton “Tagmeza interrompo”, estro de la fako prenis el la ŝranko la paperujon kiu, laŭdire, enhavis bluan maron kun blanka ŝipo, kaj, frapante ĝin per la manplato, diris:

– Jen pri kio laboros nia kontoro. Nun en tiu ĉi “dosiero” estas eĉ ne unu paĝo. Sed ni trovos finaĵon de la ŝnureto eĉ se, por akiro de la procesa materialo, bezonatos sendi na Panikovskij kaj na Balaganov en sablojn de Karakuma dezerto aŭ, ekzempe, na Kremenĉug.

Ĉi-minute manilo de la kontora pordo ekŝiriĝis. Post la vitro paŝadis surloke maljunulo en panama ĉapelo, flikita per blanka fadeno, kaj en vasta krudsilka jako, el kiu videblis tola veŝto. La maljunulo eltiradis la kokinan kolon, kaj aligis al la vitro sian grandan orelon.

– Fermite, fermite! – haste elkriis Ostap. – Ŝtatprovizo per hufoj estas portempe ĉesigita.

Tamen la maljunulo daŭrigis la man-signaladon.

Se Ostap ne enlasus la maljunan blank-veŝtulon do, eble, la ĉefa linio de la romano irus alidirekten, kaj neniam okazus tiuj mirindaj eventoj, en kiuj devis partopreni kaj la granda kombinanto, kaj lia ekscitema kuriero, kaj la senzorga rajtigito pri hufoj, kaj ankoraŭ multaj homoj, inter ili ankaŭ iu orienta saĝulo, nepino de maljuna rebusisto, fama socia aktivulo, estro de "Herkules", kaj ankaŭ granda kvanto da sovetiaj kaj alilandaj civitanoj.

Sed Ostap malfermis la pordon. La maljunulo, funebre ridetante, venis post la barieron, kaj malleviĝis sur la seĝon. Li fermis la okulojn, kaj silente sidis sur la seĝo ĉirkaŭ kvin minutoj. Aŭdeblis nur mallongaj fajfoj, kiujn tempo de tempo eligis lia pala nazo.

Kiam la kunlaborantoj decidis ke la vizitanto jam neniam parolos, kaj flustre konsiliĝis kiel pli oportune elporti la korpon sur la straton, la maljunulo malfermis la brunajn palpebrojn, kaj per malalta voĉo diris:

– Mia familnomo estas Funt. Funt.

– Kaj tio, laŭ vi, sufiĉas por enrompiĝi en oficejojn fermitajn por tagmeza interrompo? – gaje diris Bender.

– Jen vi ridas, – respondis la maljunulo, sed mia familnomo estas Funt. Mi estas naŭdek-jara.

– Do kion vi bezonas? – demandis Ostap, komencante perdi la paciencon.

Sed tiam civitano Funt denove eksilentis, kaj silentis sufiĉe longan tempon.

– Ĉe vi estas kontoro, – diris li fine.

– Jes, jes, kontoro, – kuraĝigis Ostap. – Antaŭen, antaŭen.

Sed la maljunulo nur karesis permane sian genuon.

– Ĉu vi vidas sur mi tiun ĉi pantalonon? – diris li post longa silento. – Tio estas paska pantalono. Antaŭe mi vestis ĝin dum pasko, sed nun mi portas ĝin ĉiutage.

Kaj, malgraŭ tio ke Panikovskij frapetis lian dorson por ke la vortoj eliru senĝene, Funt denove eksilentis. Vortojn li prononcis rapide, sed inter la frazoj li faris paŭzojn kiuj daŭriĝis iam ĝis tri minutoj. Por homoj kiuj ne kutimiĝis al tiu ĉi specifo de Funt, konversacio kun li estis neeltenebla.

Ostap jam intencis preni na Funt je lia amelita kolringo kaj montri al li foriran vojon, kiam la maljunulo denove malfermis la buŝon. Post tio la konversacio akceptis ĝis tiom amuzan karakteron, ke Ostap estis devigata paciĝi kun la konversacia maniero de Funt.

– Ĉu vi bezonas prezidanton? – demandis Funt.

– Kiun prezidanton? – elkriis Bender.

– Oficialan. Unuvorte estron de la oficejo.

– Mi mem estas la estro.

– Do vi intencas prizoniĝi mem? Sed vi devis tuj diri tion. Kial vi jam du horoj ĝenas min?

La maljunulo en la paska pantalono koleriĝis, sed intervaloj inter la la frazoj ne malpliiĝis.

– Mi estas Funt, – ripetis li signifoplene. Mi estas naŭdek-jara. Tutan vivon mi prizoniĝis anstataŭ aliaj. Tio estas mia profesio, – suferi anstataŭ aliaj.

– Ho, vi estas do ŝajna respondeculo, ĉu?

– Jes, – diris la maljunulo, fiere skuante la kapon. – Mi estas sidprezidanto Funt. Mi sidis ĉiam. Mi sidis ĉe Aleksandr la dua “Liberigulo”, ĉe Aleksandr la tria “Paciganto”, ĉe Nikolao la dua “Sanga”. Kaj la oldulo malrapide fleksis la fingrojn, kalkulante la carojn.

– Ĉe Kerenskij mi ankaŭ sidis. Dum milita komunismo mi, fakte, tute ne sidis: malaperis pura komerco, forestis laboro. Tamen kiel mi sidis ĉe NEP! Kiel mi sidis ĉe NEP!

Tio estis plej bonaj tagoj de mia vivo. Dum kvar jaroj mi pasigis en libero ne pli ol tri monatoj. Mi edzinigis mian nepinon, na Golkonda Evseevna, kaj donis dote horizontalan pianon, arĝentan birdeton, kaj okdek rublojn per oraj moneroj. Sed nun mi iras kaj ne rekonas nian Nigramarsk.

Kie estas ĉio? Kie estas privata kapitalo? Kie estas unua societo de reciproka kredito? Kie, demandas mi vin, estas dua societo de reciproka kredito? Kie estas konfida kompanio?

Kie estas akciaj kompanioj kun miksita kapitalo?

Kie ĉio ĉi estas? Maldecaĵo!

Tiu ĉi kurta parolado daŭriĝis relative nelonge: duonhoron.

Aŭskultante na Funt Panikovskij kortuŝiĝis. Li forkondukis na Balaganov flanken kaj estime flustris:

– Oni tuj vidas homon el antaŭa tempo. Ili jam ne ekzistas nun kaj, post nelonge, ili tute malaperos.

Kaj li ĝentile prezentis al la maljunulo kruĉon da dolĉa teo.

Ostap altiris la sid-prezidanton al sia estra tablo, ordonis fermi la kontoron, kaj komencis pacience pridemandi la eternan malliberulon, fordonintan sian vivon al «proksimuloj siaj». La sid-prezidanto parolis plezure. Se li ne ripozus tiel longe inter la frazoj, oni povus diri eĉ ke li babiladas senhalte.

– Ĉu vi konas tiun: Korejko Aleksandr Ivanoviĉ? – demandis Ostap, enrigardinte la paperujon kun botetaj laĉoj.

– Ne konas, – respondis la maljunulo. – Tiun mi ne konas.

– Kaj ĉu vi havis aferojn kun "Herkules"?

Ĉe vorto "Herkules" la sid-prezidanto iom moviĝetis.

Ostap eĉ ne rimarkis tiun ĉi moveton, sed se sur lia loko estus iu alia tola veŝto el kafejo "Florido", konanta na Funt delonge, ekzemple Valiadis, do li ekpensus: «Funt ege ardiĝis, li fakte eĉ ekscitiĝis».

Kial Funt ne sciu na "Herkules", se liaj lastaj kvar prizonadoj estis ligitaj ĝuste kun tiu ĉi entrepreno! Ĉirkaŭ "Herkules" nutris sin kelkaj privataj akciaj kompanioj. Estis, ekzemple, kompanio “Intensivnik”. Sur lokon de prezidanto estis invitita Funt. “Intensivnik” ricevis de "Herkules" grandan antaŭpagon por provizo de io arbara: sid-prezidanto ne endas scii kion. Kaj tuj kreviĝis. Iu alŝovelis monon, kaj Funt prizoniĝis je duonjaro. Post “Intensivnik” ordiĝis konfida kompanio “Laborula cedro” sub, kompreneble, prezidanteco de digne-aspekta Funt. Temis, certe, pri antaŭpago el "Herkules" por provizo per altkvalitaj cedroj. Kaj, certe: neatendita bankrotiĝo; iu riĉiĝis, kaj Funt prilaboras la prezidantan salajron: sidas en prizono. Poste estis “Segil-helpo”: "Herkules", antaŭpago, bankrotiĝo, iu alŝovelis, prizonado. Kaj denove: avanco, "Herkules", “Suda hakisto”. Por Funt – prizonado, al iu – mono.

– Sed al kiu? – demandadis Ostap, irante ĉirkaŭ la maljunulo. – Kiu vere gvidis tion?

La maljunulo silente suĉis teon el la kruĉo, malfacile malfermante la pezajn palpebrojn.

– Kiu scias? – diris li ĉagrene. – De Funt oni kaŝis ĉion. Mi devis nur sidi. Tio estas mia profesio. Mi sidis ĉe Aleksandr la dua, kaj ĉe la tria, kaj ĉe Nikolaj Aleksandroviĉ Romanov, kaj ĉe Aleksandr Fjodoroviĉ Kerenskij. Kaj ĉe NEP, antaŭ haladzo de NEP, kaj post la haladzo. Kaj nun mi estas senlaborulo, kaj devas vesti la paskan pantalonon.

Ankoraŭ longe daŭrigis Ostap eltiradon de vortetoj el la maljunulo. Li agis kiel orserĉisto, senlace tralavanta tunojn da koto kaj sablo por trovi sur la fundo kelkajn orajn grajnetojn. Li puŝetis na Funt je la ŝultro, vekis lin, kaj eĉ tiklis liajn akselojn. Post ĉiuj ĉi artifikoj li sukcesis ekscii ke, laŭ opinio de Funt, post ĉiuj tiuj ĉi krevintaj societoj kaj kompanioj sendube kaŝiĝas iu sama persono. Se paroli pri "Herkules", do el ĝi oni elmelkis ne unu centon da miloj.

– Ĉiuokaze, – aldonis la antikva sid-prezidanto, – ĉiuokaze tiu ĉi nekonato estas kapo. Ĉu vi konas na Valiadis?

Al tiu ĉi homo Valiadis ne enbuŝigus sian fingron.

– Kaj al Brian? – demandis Ostap kun rideto, rememorinte kunvenon de tolaj veŝtoj ĉe eksa kafejo “Florido”. – Ĉu Valiadis metus sian fingron en buŝon de Brian? Kion vi opinias?

– Nenikaze! – respondis Funt. – Brian, tio estas kapo.

Tri minutoj li sensone movis la lipojn, kaj poste aldonis:

– Huver – tio estas kapo. Huver kaj Hindenburg – tio estas du kapoj.

Na Ostap ekposedis timo. Plej aĝa el la tolaj veŝtoj profundiĝis en marĉon de alta politiko. Aperis danĝero ke li tuj parolos pri pakto de Kelloga aŭ pri hispana diktatoro Primo de Rivera, kaj tiam neniu forto povos delogi lin de tiu ĉi respektinda okupo. En liaj okuloj jam aperis idiota brilo, kaj super la flaveta ameligita kolumo jam ektremis la gorĝa pomo, aŭgurante naskiĝon de nova frazo, kiam Bender elŝraŭbis la elektran lampon kaj ĵetis ĝin sur la plankon. La lampo rompiĝis kun malvarma krako de fusila elpafo. Kaj nur tiu ĉi evento delogis la sidprezidanton de internaciaj aferoj. Ostap rapide eluzis tion.

– Sed kun iu el "Herkules" vi malgraŭ ĉio renkontiĝis, ĉu? – demandis li. – Pri antaŭpagaj aferoj?

– Kun mi kontaktis nur herkulesa librotenisto Berlaga.

Li ricevis salajron de ili. Sed mi scias nenion. Oni ĉion kaŝis de mi. Mi estas bezonata al homoj nur por prizoniĝi.

Mi sidis ĉe carismo, kaj ĉe socialismo, kaj ĉe hetmano, kaj dum franca okupacio. Brian estas kapo.

El la maljunulo oni povis jam elpremi nenion plu. Sed ankaŭ la dirito donis eblecon komenci la serĉojn.

«Ĉi tie sentiĝas manaĉo de Korejko» – pensis Ostap.

Estro de Nigramarska filio de Arbatov-kontoro pri ŝtatprovizo per kornoj kaj hufoj alsidis la skribotablon, kaj surpaperigis paroladon de sidprezidanto Funt. Meditojn pri rilatoj inter Valiadis kaj Briand li ellasis.

Unua paĝo de la kaŝa esploro pri la kaŝa milionulo estis numerigita, truigita en koncernaj lokoj, kaj enigita la paperujon.

– Do kio, ĉu vi dungos la prezidanton? – demandis la maljunulo, surkapigante sian flikitan panam-ĉapelon. – Mi vidas ke via kontoro bezonas prezidanton. Mi prenas malmulte: cent dudek rublojn monate ĉe libero, kaj ducent kvardek – en prizono. Cent procentoj – tio estas aldono pro la san-malutilo.

– Mi opinias ke jes, – diris Ostap. – Prezentu la petskribon al la rajtigito pri hufoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.