La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Varvara Ptiburdukova estis feliĉa. Sidante ĉe la ronda tablo ŝi ĉirkaŭrigardis sian mastrumejon. En ĉambro de Ptiburdukov-familio staris multe da mebloj, do libera spaco preskaŭ forestis. Sed la spaco kiu restis estis tute sufiĉa por feliĉo. La lampo sendis sian lumon en la transfenestron kie, kiel ina broĉo, tremis verda branĉeto. Sur la tablo kuŝis biskvitoj, bombonoj, kaj marinita sandro en ronda lada skatoleto. La elektra tekaldrono kolektis sur sia kurba surfaco tutan komforton de la Ptiburdukov-nesto. En ĝi respegulis kaj la lito, kaj la blankaj kurtenetoj, kaj la noktotablo.
Respeguliĝis en ĝi ankaŭ Ptiburdukov mem, sidanta kontraŭ la edzino en blua piĵamo kun ŝnuretoj. Ankaŭ li estis feliĉa. Eligante tra la lipharoj cigaredan fumon li segis kruclignon por fari imitan eksterdoman necesejon. La laboro estis skrupula. Estis necese elsegi la murojn, surmeti la oblikvan tegmenton, fari internan instalaĵon, vitrigi la fenestreton, kaj fiksi sur la pordon mikroskopan hoketon.
Ptiburdukov laboris pasie; li opiniis la elsegadon plej bona ripozo.
Pe-inte la laboron la inĝeniero ĝoje ekridis, frapetis la edzinon je ŝia dika varma dorso, kaj ŝovetis al si skatoleton kun la sandro. Sed tiuminute ekaŭdiĝis forta frapo je la pordo, ekflagretis la lampo, la tekaldrono ŝoviĝis de la drata submetaĵo.
– Kiu ja povas esti tiel malfrue? – diris Ptiburdukov, malfermante la pordon.
Sur la ŝtupara placeto staris Vasisualij Loĥankin. Ĝis la barbo mem li estis envolvita en blankan marsejlan litkovrilon, el sub kiu videblis la harozaj piedoj. Al la brusto li premis libron “Viro kaj virino”, dikan kaj orizitan kiel ikono.
Okuloj de Vasisualij vagadis.
– Bonvenon, – konsterne diris la inĝeniero, farante paŝon retren. –Varvara, kio estas tio?
– Al vi mi venis por ĉe vi ekloĝi, – respondis Loĥankin per tomba jambo, – esperas mi ĉe vi rifuĝon trovi.
– Kial rifuĝon? – diris Ptiburdukov, ruĝiĝante. – Kion vi bezonas, Vasisualij Andreiĉ?
Sur la placeton elkuris Varvara.
– Saŝa! Rigardu, li estas nuda! – kriis ŝi. – Kio okazis Vasisualij? Ja eniru, eniru.
Loĥankin transiris la sojlon per la nudaj piedoj kaj, balbutante: «Malfeliĉo,malfeliĉo» komencis tumulti en la ĉambro. Per sia litkovrilo li tuj deĵetis sur la plankon la delikatan lignan verkon de Ptiburdukov. La inĝeniero deiris en la angulon, sentante ke antaŭvideblas jam nenio bona.
– Kiu malfeliĉo? – esploris Varvara. – Kial vi en nura litkovrilo?
– Al vi mi venis por ĉe vi ekloĝi, – ripetis Loĥankin per bovina voĉo.
Lia flava tambura kalkano elfrapis sur la pura vaksa planko alarman krakadon.
– Kion vi elbalbutas? – atakis Varvara la eksan edzon.
– Iru hejmen kaj dormaĉu. For de ĉi tie! Iru, iru hejmen!
– Forestas jam la domo, – diris Vasisualij, daŭre tremante.
– Ĝi forbrulis. La incendio pelis min ĉi tien. Nur litkovrilon savi mi sukcesis, kaj libron tiun mian plej ŝatatan.
Sed se al mi vi tiel malbonkoras, foriros mi, kaj damnos vin pro tio.
Vasisualij, malfeliĉe ŝanceliĝante, ekiris al la eliro.
Sed Varvara kun la edzo haltis lin. Ili petis pardonon, diris ke ne tuj komprenis, kaj entute ekklopodis. Estis eligitaj nova kostumo de Ptiburdukov, tolaĵo kaj botetoj.
Dum Loĥankin vestiĝis, la geedzoj interkonsiliĝis en la koridoro.
– Kien ni ordigu lin? – flustris Varvara. – Li ne povas dormi ĉe ni, ĉe ni estas nur unu ĉambro.
– Mi miras pri vi, – diris la bonkora inĝeniero, – al la homo okazis malfeliĉo, sed vi pensas nur pri via bonstato.
Kiam la geedzoj revenis en la ĉambron, la incendiviktimo sidis ĉe la tablo, kaj senpere el la fera skatoleto manĝis la marinitan fiŝon. Krom tio de la libro-breteto estis deĵetitaj du volumoj de “Rezisto de materialoj”, kaj ilian lokon okupis orizita “Viro kaj virino”.
– Ĉu vere la tuta domo forbrulis? – kompate demandis Ptiburdukov. – Jen la teruro!
– Sed mi opinias ke, eble, tiel decas, – diris Vasisualij, pe-manĝante vespermanĝon de la mastroj, – eble mi eliros el la flamo aliiĝinta, ĉu?
Sed li ne aliiĝis.
Kiam ĉio estis jam priparolita, geedzoj Ptiburdukov komencis enlitiĝi. Por Vasisualij oni sternis matraceton sur tiu resto de la spaco kiu nur antaŭ unu horo estis sufiĉa por la feliĉo. La fenestron oni fermis, la lumon malŝaltis, kaj en la ĉambron eniris nokto. Ĉirkaŭ dudek minutoj ĉiuj kuŝis silente, tempo de tempo turniĝante kaj ĝene suspirante.
Poste de la planko ekaŭdiĝis tenaca flustro de Loĥankin:
– Varvara! Varvara! Aŭskultu, Varvara!
– Kion vi volas? – indigne demandis la eksa edzino.
– Kial vi foriris de mi, Varvara?
Ne ricevinte respondon al tiu ĉi principa demando Vasisualij eklamentis:
– Bestino estas vi kaj filupino! Jen kial vi forlasis min, Varvara...
La inĝeniero senmove kuŝis sur la lito, sufokiĝante pro la kolero kaj pugnante la manojn.
"Korvejo" ekbrulis la dek-duan nokte, en saman tempon kiam Ostap Bender dancis tangon en la malplena kontoro, kaj kiam laktaj fratoj Balaganov kaj Panikovskij eliris el la urbo, kurbiĝante sub pezo de la oraj peziloj.
Komenca ĉenero en longa ĉeno da aventuroj, kiuj antaŭis la incendion en loĝejo numero tri, estis nenies avino.
Ŝi, kiel oni scias, bruligis sur sia duonetaĝo kerosenon, ĉar ŝi ne fidis je elektro. En la loĝejo, post vergado de Vasisualij Andreiĉ, jam delonge okazis nenio interesa, do maltrankvila cerbo de kortegano Mitriĉ suferis pro la deviga nenifarado. Pripensinte bone kutimojn de la avino li ekmaltrankviliĝis.
– Forbruligos ŝi, olda, la loĝejon! – balbutis li. – Ĉu ŝi zorgas? Sed ĉe mi nur horizontala piano kostas, eble, du milojn.
Veninte al tiu ĉi konkludo Mitriĉ asekuris kontraŭ fajro ĉiun sian moveblan havaĵon. Nun li povis esti trankvila, kaj indiferente rigardis kiel la avino pene portas al si supren grandan malklaran botelegon kun keroseno, tenante ĝin en la manoj kiel bebon. Unua pri tiu ĉi singarda ago de Mitriĉ eksciis civitano Higienoŝvili, kiu tuj interpretis ĝin simaniere.
Li alpaŝis na Mitriĉ en la koridoro kaj, kaptinte je la brusto, minace diris:
– Ĉu vi forbruligi la tutan loĝejon volas? Ĉu vi asekurpremion ricevi volas? Ĉu vi opinias ke Higienoŝvili estas stultulo? Higienoŝvili ĉion komprenas.
Kaj la pasia loĝanto samtage asekuriĝis mem je granda sumo. Informo pri tio terurigis tutan "Korvejo". Lucina Francevna Pferd enkuris la kuirejon kun elstreĉitaj okuloj.
– Ili forbruligos nin, tiuj ĉi kanajloj. Vi, civitanoj, agu kiel vi volas, sed mi tuj iru asekuri min. Certe ni brulos, do, se tiel, mi almenaŭ asekurpremion ricevos. Mi ne deziras almozpetadi pro ili.
Sekvonttage asekuriĝis la tuta loĝejo, krom Loĥankin kaj nenies avino. Loĥankin legis na “Patrujo” kaj rimarkis nenion, kaj la avino ne kredis je asekuro same kiel ŝi ne kredis je elektro. Nikita Prjaĥin alportis hejmen la asekuran polison kun blua bordero, kaj longe pririgardis ĝiajn akvomarkojn.
– Tio signifas do ke la ŝtato zorgas pri ni? – diris li minace.
– Helpas ĝi al loĝantoj, ĉu? Dankon! Do kion ni deziros, tion ni faros nun.
Kaj, kaŝinte la polison sub la ĉemizon, Prjaĥin malproksimiĝis en sian ĉambron. Liaj vortoj enigis tian timon, ke ĉi-nokte en "Korvejo" dormis neniu. Dunja ligis sian havaĵon en tukojn, kaj aliaj lit-anoj disiris dormi ĉe la konatuloj.
Tage ĉiuj observis unu la alian, kaj poparte elportis la havaĵon el la domo.
Ĉio estis klara. La domo estis kondamnita. Ĝi ne povis ne forbruli.
Kaj vere, en la dek-dua nokte ĝi ekflamegis, bruligita samtempe de ses flankoj.
Lasta el la domo, kiu jam pleniĝadis per samovara fumo kun vejnoj da flamo, elsaltis Loĥankin, kovrante sin per la blanka litkovrilo. El ĉiuj fortoj li kriis: «Incendio! Incendio!
», kvankam per tiu ĉi novaĵo li povis mirigi neniun.
Ĉiuj loĝantoj de "Korvejo" estis jam kuniĝintaj. Ebria Prjaĥin sidis sur sia kofro kun forĝigitaj anguloj. Li sensence rigardis la flagrantajn fenestrojn alparolante:
«Kion ni deziros, tion ni faros». Higienoŝvili naŭze flaris siajn manojn, kiuj odoris per keroseno, kaj ĉiufoje post tio purigis ilin je la pantalono. Flama risorto elŝiriĝis el la ventola subtegmenta fenestreto kaj, faligante fajrerojn, vastiĝis sub la ligna kornico. Krevis kaj elfalis tintante unua vitro. Nenies avino timige ekhurlis.
– Kvardek jaroj staris la domo, – senhaste klarigis Mitriĉ, promenante en la homamaso, – dum ĉiuj reĝimoj ĝi staris, bona domo estis tio. Sed dum sovetia reĝimo ĝi forbrulis.
Tia estas ja malĝoja fakto, civitanoj.
Virina parto de "Korvejo" kuniĝis en unu grupon kaj ne forigis la okulojn de la fajro. Kanona flamo elŝiriĝis jam el ĉiuj fenestroj. Iam la flamo malaperis, kaj tiam mallumiĝinta domo, ŝajne, retrosaltis, kiel kanona korpo post la elpafo.
Kaj denove ruĝ-flava ombro elimpetis eksteren, parade lumigante Citronan interstraton. Ekestis varmege.
Apud la domo jam ne eblis stari, kaj la komunumo denomadis sur kontraŭan trotuaron.
Nur Nikita Prjaĥin dormetis sur la kofreto meze de la pavimo. Subite li saltleviĝis, nudpieda kaj timiga.
– Ortodoksuloj! – kriis li, ŝirante sur si la ĉemizon. – Civitanoj!
Li flanke ekkuris for de la flamo, entranĉiĝis la homamason kaj, elkriante nekomprenajn vortojn, komencis montri la brulantan domon. En la homamaso aperis tumulto.
– Oni infanon forgesis, – konvinke diris virino en pajla ĉapelo.
Oni ĉirkaŭigis na Nikita. Li forpuŝiĝis per la manoj kaj ŝiriĝis al la domo.
– Sur la lito kuŝas! – furioze kriis Prjaĥin. – Lasu, mi diras!
Sur lia vizaĝo ruliĝis fajraj larmoj. Li batis kapon de Higienoŝvili, kiu baris al li vojon, kaj ĵetiĝis en la korton.
Post minuto li elkuris de tie, portante ŝtuparon.
– Haltu lin! – kriis la virino en pajla ĉapelo. – Li forbrulos!
– Foriru, mi diras! – kriegis Nikita Prjaĥin, almetante la ŝtuparon al la muro, kaj depuŝante junajn homojn el la homamaso, kiuj kaptis lin je la piedoj. – Ne donu mi ke malaperu ĝi. La animo brulas.
Li kalcitris kaj grimpis supren, al fumanta fenestro de la dua etaĝo.
– Reen! – oni kriis el la amaso. – Por kio vi grimpas?
Forbrulos vi!
– Sur la lito ĝi kuŝas! – daŭre kriis Nikita. – Kompleta ansero, tri-litraĵo da vodko. Kio, ortodoksuloj, ĉu ni donu malaperi al tio?
Kun neatendita lerteco Prjaĥin kaptis la fenestrobreton, kaj tuj malaperis, entirita enen per aera pumpilo. Liaj lastaj vortoj estis: «Kion ni deziros, tion ni faros». En la interstraton venis silento, rompita per sonorilo kaj trumpetaj signaloj de fajrobrigada ĉararo. En la korton enkuris hakistoj en neflekseblaj krudtolaj kostumoj kun vastaj bluaj zonoj.
Minuto post kiam Nikita Prjaĥin okazigis solan en sia vivo heroaĵon, de la domo apartiĝis kaj brue frapiĝis sur la teron brulanta trabo. La tegmento, krakante, disiĝis kaj falis enen de la domo. Al ĉielo leviĝis radianta fosto, kvazaŭ oni ellasis el la domo kuglegon al luno.
Tiel pereis loĝejo numero tri, pli bone konata estiel "Korvejo".
Subite en la interstrato ekaŭdiĝis sonoro de hufoj. En brilo de la incendio preterhastis en fiakro inĝeniero Talmudovskij. Sur liaj genuoj kuŝis la valizo ĉirkaŭgluita per etikedoj. Saltante sur la sidloko la inĝeniero kliniĝis al la fiakristo kaj kriis:
– Pro tiu ĉi salajro mi eĉ minuton ne restos ĉi tie! Pli rapide!
Kaj tuj lia grasa dorso, lumigita per la incendio kaj la fajrobrigadistaj torĉoj, malaperis post la stratangulo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.