La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2025 Geo |
La Enhavo |
La instrukcio estis plej simpla:
1. Hazarde, surstrate, renkonti civitanon Korejko.
2. Neniokaze bati lin, kaj entute apliki neniun fizikan forton.
3. Depreni ĉion kio estos trovita en poŝoj de la nomita civitano.
4. Raporti plenumon de la tasko.
Malgraŭ ekstremaj simpleco kaj klareco de instrukcioj far granda kombinanto, Balaganov kaj Panikovskij ekis pasian kverelon. Filoj de la leŭtenanto sidis sur verda benko en la urba ĝardeno, multsignife rigardante enirejon de "Herkules". Kverelante ili ne rimarkis eĉ ke vento, kurbiganta fajroestingistan ŝprucon de la fontano, ŝutas sur ilin kribritajn akverojn. Ili nur konvulsie movis la kapojn, sensence rigardis la puran ĉielon, kaj daŭrigis la disputon.
Panikovskij, kiu pro la varmego ŝanĝis dikŝtofan jakon de fajrobrigadisto je katunan ĉemizeton kun mola kolumo, tenis sin digne. li tre fieris pri tasko komisiita al li.
– Nur ŝtelo, – diris li.
– Nur rabo, – refutis Balaganov, kiu ankaŭ estis fiera pri konfido de la komandanto.
– Vi estas mizera sensignifa persono, – deklaris Panikovskij, abomene rigardante la konversacianton.
– Kaj vi estas kriplulo, – rimarkis Balaganov. – Nun mi estas estro!
– Kiu estas estro?
– Mi estas estro. Al mi estas komisiite.
– Ĉu al vi?
– Al mi.
– Ĉu al ci?
– Sed al kiu? Ĉu eble al ci?
Kaj la konversacio eniris la sferon kiu havis nenion komunan kun la ricevitaj instrukcioj. La friponoj tiel entuziasmiĝis, ke komencis eĉ iomete forŝovi unu la alian per la plandoj kaj krii: «Sed vi, kio vi estas?». Tiuj agoj kutime antaŭas ĉefan pugnobatalon, dum kiu la kontraŭuloj ĵetas la ĉapojn surteren, vokas preterirantojn esti atestantoj, kaj disŝmiras sur la nerazitaj vizaĝaĉoj siajn infanajn larmojn.
Sed pugnobatalo ne okazis. Kiam venis plej taŭga momento por unua vangofrapo, Panikovskij subite forigis la manojn kaj konsentis opinii na Balaganov sia senpera estro.
Verŝajne li rememoris ke lin ofte batis apartaj personoj kaj tutaj kolektivoj, kaj ke al li, dum tio, estis tre dolore. Kaptinte la potencon en siajn manojn Balaganov tuj moliĝis.
– Sed kial ne prirabi? – diris li malpli persiste. – Ĉu tio malfacilas? Korejko iras vespere sur la strato. Mallume. Mi venas de maldekstre. Vi venas de dekstre. Mi puŝas lian livan flankon, vi puŝas la dekstran. Tiu ĉi stultulo haltas kaj diras al mi: «Huligano!». – «Kiu estas huligano?» – demandas mi. Kaj ankaŭ vi demandas kiu estas huligano, kaj premas de dekstre. Tiam mi frapas lian muzelaĉon... Ne, tio ne permeseblas!
– Ĝuste tio problemas ke oni ne povas bati, – hipokrite suspiris Panikovskij. – Bender ne premesas.
– Jes, mi scias... Entute, mi kaptas liajn manojn, kaj vi kontrolas ĉu ne estas en liaj poŝoj io superflua. Li, laŭkutime, krias «polico», kaj tiam mi... Diablo, batoj ne estas permesataj! Do ni revenos hejmen. Nu, kia la plano?
Sed Panikovskij evitis rektan respondon. Li prenis el manoj de Balaganov la tajlitan promenbastoneton kun vodisbranĉiĝo anstataŭ bastonkapo kaj, desegninte sur la sablo rektan linion diris:
– Rigardu. Unue, ni atendu ĝis la vespero. Due...
Kaj de dekstra finaĵo de la linio Panikovskij suprenigis ondan perpendiklon.
– Due, hodiaŭ vespere li povas simple ne eliri surstraten. Kaj eĉ se li eliros, tiam...
Ĉi tie Panikovskij kunigis la du liniojn per tria tiel, ke sur la sablo aperis io simila al triangulo, kaj finis:
– Kiu lin scias? Eble li promenos en granda kompanio.
Kiel tio ŝajnas al vi?
Balaganov ekrigardis la triangulon kun estimo. Pruvoj de Panikovskij ŝajnis al li ne tre konvinkaj, sed la triangulo sentigis tiel veran senesperon, ke Balaganov ekhezitis.
Rimarkinte tion, Panikovskij ne prokrastis.
– Veturu Kievon! – diris li subite. – Kaj tiam vi komprenos ke mi pravas. Nepre venuru Kievon!
– Kiun Kievon! – balbutis Ŝura. – Kial?
– Veturu vi Kievon kaj demandu tie kion Panikovskij faris ĝis la revolucio. Nepre demandu!
– Kial vi kroĉiĝas al mi? – malserene diris Balaganov.
– Ne, vi demandu! – postulis Panikovskij. – Veturu kaj demandu! Kaj oni diros al vi ke ĝis la revolucio Panikovskij estis blindulo. Kion vi opinias, ĉu mi irus en infanojn de leŭtenanto Ŝmit se ne la revolucio? Ja mi estis riĉa homo.
Ĉe mi estis familio, kaj sur la tablo staris nikelizita samovaro.
Kaj kio nutris min? Bluaj okulvitroj kaj bastoneto.
Li elpoŝigis kartonan ingon, ĉirkaŭgluitan per nigra papero kun malhelaj arĝentaj steletoj, kaj montris bluajn okulvitrojn.
– Per tiuj ĉi okulvitroj, – diris li suspirante, – mi nutriĝis multajn jarojn. Kun la okulvitroj mi iris Kresĉatikstraton, (Kresĉatik-strato: sur tiu ĉi ĉefa strato de ukrainia ĉefurbo staras nun bronza plenstatura monumento al... Panikovskij. Ĝi prezentas blindulon kun bastono, kaj estis skulptita de fama sovetia aktoro, kiu ludis rolon de Panikovskij en filmo “Ora bovido”) kaj petis iun sinjoron, vestitan pli malpli pure, helpi al la malfeliĉa blindulo transiri la straton. La sinjoro prenis min je la brako kaj kondukis. Sur alia trotuaro al li mankis horloĝo, se li havis horloĝon, aŭ monujo. Estis kiuj portis tiam monujojn.
– Sed kial vi lasis tiun ĉi okupon? – demandis Balaganov vigliĝinte.
– Revolucio, – respondis la eksa blindulo. – Al policisto, kiu staris tiam ĉe angulo de Kresĉatik kaj Proreznaja-stratoj, mi pagis kvin rublojn monate, kaj neniu tuŝis min. La policisto observis eĉ ke oni ne ofendu min.
Bona li estis homo. Familnomo lia estas Nebaba, Semjon Vasileviĉ. Antaŭ nelonge mi renkontis lin. Li ekestis muzikkritikisto.
Kaj nun? Ĉu oni povas nun ligiĝi kun polico? Pli malbonan popolon mi ne vidis. Iaj ideaj ili ekestis, iaj kulturportantaj.
Kaj jen, Balaganov, mi, en miaj maljunaj jaroj, endis ekesti fiaferulo. Sed por tiu ĉi eksterordinara afero mi povas reuzi miajn malnovajn okulvitrojn. Tio estas pli fidinde ol rabo.
Post kvin minutoj el la publika necesejo, ĉirkaŭplantita per floroj, eliris blindulo kun bluaj okulvitroj. Suprenigante la mentonon al ĉielo, kaj ofte frapante antaŭ si per la ripozloka bastoneto, li direktiĝis al la ĝardena eliro. Post li moviĝis Balaganov. Oni ne povis rekoni na Panikovskij.
Fleksinte malantaŭen la ŝultrojn, kaj singarde metante la piedojn sur la trotuaron, li kontakte aliris domojn, frapante per la bastoneto eksponfenestrajn bariletojn, stumblis je la pasantoj kaj, rigardante trans ilin, paŝadis pluen. Li laboris ĝis tiom konscience, ke eĉ ĉifigis longan vicon, kapo de kiu apogis sin je fosteto kun surskribo “Aŭtobusa haltejo”.
Balaganov nur miris, rigardante la energian blindulon.
Panikovskij fiagadis ĝis kiam el herkulesa pordo eliris Korejko. Balaganov ektumultis. Komence li alsaltis tro proksimen al la agadtereno, poste dekuris tro malproksimen. Nur post tio li, ĉe frukta butiko, prenis pozicion oportunan por la observado. En lia buŝo ial aperis aĉa gusto, kvazaŭ li duonhore suĉis kupran pordan manilon.
Sed rigardante movojn de Panikovskij li trankviliĝis.
Balaganov vidis ke la blindulo turniĝis al la milionulo, kroĉis lin per la bastoneto je la kruro, kaj batis per la ŝultro.
Post tio ili interŝanĝis, verŝajne, kelkajn vortojn. Poste Korejko ridetis, prenis la blindulon je la brako, kaj helpis al li surpaŝi la pavimon. Por plia kredebleco Panikovskij plenforte frapis per la bastoneto la pavimajn ŝtonojn, kaj tiris la kapon supren, kvazaŭ li estis bridita. Postaj agoj de la blindulo distingiĝis per tia pureco kaj precizeco, ke Balaganov eksentis eĉ envion. Panikovskij ĉirkaŭprenis sian kuniranton je talio. Lia mano glitis laŭ liva flanko de Korejko, kaj por iu parto de sekundo ĝi prokrastis super la velŝtofa poŝo de la milionulo-kontoristo.
– Nu, nu! – flustris Balaganov. – Agu, maljunulo, agu!
Sed sammomente ekbrilis vitroj, alarme ekmuĝis hupo, ektremis la tero, kaj granda blanka buso, pene tenanta sin sur la radoj, abrupte haltis meze de la pavimo.
Samtempe eksonis du krioj:
– Idioto! Buson li ne vidas! – jelpis Panikovskij, saltante el sub la rado, kaj minacante al la ŝoforo per la okulvitroj, deŝiritaj de la nazo.
– Sed li ne estas blindulo, – mire kriis Korejko. – Ŝtelaĉulo!
Ĉio kovriĝis per blua fumo, la buso ekruliĝis pluen kaj, kiam la benzina kurteno disŝiriĝis, Balaganov ekvidis ke Panikovskij estas ĉirkaŭigita per negranda amaso da civitanoj.
Ĉirkaŭ la kvazaŭ-blindulo komenciĝis iu tumulto.
Balaganov alkuris pli proksimen. Sur vizaĝo de Panikovskij vagis malbela rideto. Li estis strange indiferenta al ĉio okazanta, kvankam unu lia orelo estis tiel ruĝa ke, verŝajne, lumus en obskuro, do ĉe ĝia lumo oni povus eĉ riveli fotografajn plataĵojn.
Dispuŝante de ĉie kunkurantajn civitanojn, Balaganov ĵetiĝis en hotelon “Karlsbad”.
La granda kombinanto sidis ĉe la bambua tableto kaj skribis.
– Na Panikovskij oni batas! – kriis Balaganov, pitoreske aperante en la eniro.
– Jam? – afereme demandis Bender. – Ial tro frue.
– Na Panikovskij oni batas! – malespere ripetis rufa Ŝura. – Apud "Herkules".
– Kial vi muĝas kiel blanka urso dum varma vetero? – severe diris Ostap. – Ĉu oni delonge batas?
– Ĉirkaŭ kvin minutoj.
– Sed kial vi ne diris tion tuj? Jen kverelema maljunulo!
Nu, iru ni spekti. Rakontu dum la vojo.
Kiam la granda kombinanto venis al loko de la okazaĵo, Korejko jam forestis, sed ĉirkaŭ Panikovskij ondiĝis grandega amaso, baranta la straton. Senpacience grakis aŭtoj, apogante sin je la homamasa masivo. El fenestroj de malsanulejo rigardis flegistinoj en blankaj kiteloj. Kuris hundoj kun kurbitaj sabraj vostoj. En la urba ĝardeno ĉesis ŝpruci la fontano. Decide suspirinte, Bender enpenetris la homamason.
– Pardonon, – diris li, – ankoraŭ pardonon! Pardonu, madam, ĉu tio estas vi kiu perdis ĉe la angulo kuponon por marmelado? Kuru rapide, ĝi ankoraŭ kuŝas tie. Tralasu la ekspertiziston vi, viroj! Ja enlasu min vi, senrajtigito!
Uzante tiamaniere politikon de vipo kaj kuko, Ostap penetris la centron kie suferis Panikovskij. Ĝis tiu tempo ĉe lumo de ankaŭ alia orelo de la konvenci-rompanto oni povus procedi diversajn fotografajn laborojn.
Ekvidante la komandanton Panikovskij plende klinis la kapon.
– Ĉu tiu? – Seke demandis Ostap, puŝante na Panikovskij je la dorso.
– Ĝuste, tiu, – gaje konfirmis multnombraj verŝatantoj.
Per propraj okuloj ni vidis.
Ostap alvokis civitanojn al trankvilo, elpoŝigis notlibron kaj, rigardinte na Panikovskij, diris per potencula voĉo:
– Mi petas atestantojn indiki la familnomojn kaj adresojn.
Atestantoj, enskribiĝu!
Ŝajnis ke civitanoj, montrintaj tiun aktivadon en kapto de Panikovskij, ne prokrastos pruvi la krimon per siaj atestoj.
Sed okazis ke post vorto «atestantoj» ĉiuj ver-ŝatantoj ekmalgajis, stulte ektumultis, kaj komencis retiriĝi. En la homamaso aperis elfluaĵoj kaj kirlaĵoj. Ĝi evidente disfalis.
– Sed kie estas atestantoj? – ripetis Ostap.
Komenciĝis paniko. Laborante per la kubutoj la atestantoj elgrimpis for kaj, post minuto, la strato akceptis sian kutiman aspekton. Aŭtoj ŝiriĝis de la lokoj, fenestroj de la malsanulejo frape fermiĝis, la hundoj komencis atente pririgardi bazojn de ĉe-trotuaraj ŝtonoj, kaj en la urba ĝardeno kun gassaturita jelpo denove leviĝis ŝpruco de la fontano.
Konvinkiĝinte ke la strato estas purigita, kaj ke al Panikovskij jam ne minacas danĝero, la granda kombinanto grumble diris:
– Sentalenta maljunulo! Sentalenta frenezulo. Ankoraŭ unu granda blindulo aperis: Panikovskij! – Homero, Milton kaj Panikovskij! Bona kompanio! Kaj Balaganov?
Jen matroso de rompita ŝipo! Na Panikovskij oni batas! Na Panikovskij oni batas! Kaj mem... Iru ni la urban ĝardenon.
Tie mi ordigos al vi scenon ĉe fontano.
Ĉe fontano Balaganov tuj metis tutan kulpon sur Panikovskij. La kompromitiĝinta blindulo atentigis pri siaj nervoj, difektiĝintaj dum la nigraj jaroj kaj, bonokaze, deklaris ke pri ĉio kulpas Balaganov, persono, kiel sciate, mizera kaj sensignifa. La fratoj tuj komencis deŝovi unu la alian per la manplatoj. Jam aŭdiĝis unuformecaj krioj: «Kaj vi, kio vi estas?»,kaj el okuloj de Panikovskij elŝiriĝis jam granda larmo, antaŭsigno de serioza pugna batalo, kiam la granda kombinanto, dirante «brek», kiel boks-juĝisto, disigis la kontraŭulojn.
– Vi boksados dum dimanĉoj, – diris li. – Beleta paro:
Balaganov en pezo de koko, Panikovskij en pezo de kokino!
Sed, sinjoroj ĉampionoj, laborantoj vi estas samaj al kribrilo, farita el hunda vosto. Tio finiĝos malbone. Mi maldungos vin, des pli ke socie vi prezentas nenion valoran.
Panikovskij kaj Balaganov, forgesinte pri la kverelo, komencis ĵuri kaj certigi ke jam hodiaŭ vespere ili, malgraŭ ĉio, priserĉos na Korejko. Bender nur ridetis.
– Ja vidos vi, – paradis Balaganov. – Surstrata atako.
Sub vualo de nokta mallumo. Ĉu vere, Miĥail Samueleviĉ?
– Honora nobla vorto, – subtenis Panikovskij. – Mi kaj Ŝura... Ne maltrankviliĝu! Vi ja havas rilatojn kun Panikovskij.
– Ĝuste tio malĝojigas min, – diris Bender, – kvankam, bonvolu... Kiel vi diras? Sub vualo de nokta mallumo?
Faru sub la vualo. Certe la penso estas primitiva.
Ankaŭ la plenumo, verŝajne, estos mizera.
Post kelkaj horoj de surstrata deĵorado aperis, finfine, ĉiuj necesaj donitaĵoj: vualo de nokta mallumo, kaj la paciento mem, elirinta kun junulino el domo kie loĝas la maljuna rebusisto. La junulino ne konformis al la plano. Ekestis bezonate sekvi dume la promenantojn, kiuj direktiĝis al la maro.
Brulanta rompaĵo de luno malalte pendis super la malvarmiĝanta bordo. Sur la rokoj sidis nigraj bazaltaj, por eterne brakumiĝintaj paroj. La maro flustris pri ĝisĉerka amo, pri senrevena feliĉo, pri suferoj de koro, kaj pri ceteraj neaktualaj malgravaĵoj. Stelo parolis kun stelo telegrafe, bruliĝante kaj estingiĝante. Tunelo de lumĵetilo kunigis bordojn de la golfo. Kiam ĝi malaperis, sur ĝia loko ankoraŭ longe tenis sin nigra fosto.
– Mi laciĝis, – ploretis Panikovskij, trenante sin sur klifoj post Aleksandr Ivanoviĉ kaj ties damo. – Mi estas maljuna.
Al mi estas malfacile.
Li stumblis je teraj nestoj de zizeloj kaj falis, kaptante per la manoj sekajn bovajn fekaĵojn. Li volis en la kamparan-gastejon, al Kozleviĉ, kun kiu estis tiel agrable trinki teon kaj babileti pri io ajn.
Sed saman momenton kiam Panikovskij jam firme decidis iri hejmen, proponante al Balaganov sole pe-i la aferon, de antaŭe oni diris:
– Kiel varme! Ĉu vi baniĝas nokte, Aleksandr Ivanoviĉ?
Do atendu ĉi tie. Mi nur enakviĝos kaj – reen.
Ekaŭdiĝis bruo de ŝtonetoj, ŝutiĝantaj de la deklivo, la blanka robo malaperis, kaj Korejko restis sola.
– Rapide! – flustris Balaganov, ŝirante na Panikovskij je la brako. – Do mi venas de maldekstra flanko, kaj vi – de la dekstra. Nur rapide.
– Mi de maldekstra, – timeme diris rompanto de la konvencio.
– Bone, bone, vi de maldekstra. Mi puŝas lian livan flankon, ne, dekstran, kaj vi premas de la maldekstre.
– Kial de maldekstre?
– Ja kio vi! Nu de dekstre. Li diras «Huligano», kaj vi respondas: «Kiu estas huligano?»
– Ne, vi respondos unua.
– Bone. Pri ĉio mi diros al Bender. Iru ni, iru. Do vi de maldekstre...
Kaj la heroaj filoj de la leŭtenanto proksimiĝis, ege timante, al Aleksandr Ivanoviĉ.
La plano estis rompita je la komenco mem. Anstataŭ ol proksimiĝi, laŭ la dispozicio, de dekstre kaj puŝi la milionulon je la dekstran flankon, Balaganov fars kelkajn paŝojn surloke, kaj neatendite diris:
– Permesu peti fajron.
– Mi ne fumas, – respondis Korejko malvarme.
– Tiel do, – stulte diris Ŝura retrorigardante na Panikovskij.
– Ĉu vi scias kioma horo estas nun?
– Ĉirkaŭ dek-dua.
– Dekdua, – ripetis Balaganov. – Hm... Mi tute ne sciis.
– Varma vespero, ĉu, – favorserĉe diris Panikovskij.
Venis paŭzo, dum kiu furiozis griloj. La luno blankiĝis, kaj ĉe ĝia lumo oni povis rimarki bone formitajn ŝultrojn de Aleksandr Ivanoviĉ. Panikovskij ne eltenis la streĉon, venis post dorson de Korejko kaj jelpe elkriis:
– Manojn supren!
– Kio? – mire demandis Korejko.
– Manojn supren, – ripetis Panikovskij per falinta voĉo.
Li tuj ricevis mallongan, tre doloran baton je la ŝultro, kaj falis surteren. Kiam li ekstaris, Korejko jam kunkroĉiĝis kun Balaganov. Ili ambaŭ spiris malfacile, kvazaŭ relokigis koncertan pianon. De sobe venis najada rido kaj plaŭdo.
– Sed kial vi batas min? – kriegis Balaganov. – Mi nur demandis kioma horo!..
– Mi montros al vi kioma horo! – siblis Korejko, enigante en siajn batojn multcentjaran malamon de riĉulo al rabisto.
Panikovskij manpiede ŝteliĝis al loko de la batalo, kaj de malantaŭe enigis ambaŭ manojn en poŝojn de la herkulesano.
Korejko piedbatis lin, sed estis jam malfrue. Fera skatoleto de cigaredoj “Kaŭkazo” eknomadis el lia liva poŝo en manojn de Panikovskij. El alia poŝo elŝutiĝis surteren paperaĉoj kaj membrokartoj.
– Kuru ni! – kriis Panikovskij ie el la mallumo.
Lastan baton Balaganov ricevis je la dorson.
Post kelkaj minutoj ĉifita kaj ekscitita Aleksandr Ivanoviĉ ekvidis alte super si du lunajn bluajn figurojn. Ili kuris sur montospino, direktante sin en la urbon.
Freŝa, odoranta per jodo Zosja trovis na Aleksandr Ivanoviĉ ĉe stranga okupo. Li staris sur la genuoj, bruligante alumetojn, kaj per la tremantaj fingroj deprenis de la herboj iujn paperaĉojn. Sed antaŭ ol Zosja sukcesis demandi kio okazis, li jam trovis la kvitancon por la valizaĉo, kiu troviĝis en la pakaĵdeponeja fako, inter kana korbo kun merizo kaj flanela plejdo.
– Hazarde elfalis, – diris li, streĉe ridetante, kaj atente kaŝante la kvitancon.
Pri cigared-skatoleto “Kaŭkazo” kun deko da miloj, kiujn li ankoraŭ ne sukcesis enigi en la valizon, li rememoris nur enirante la urbon.
Dum tiu ĉi titana marborda lukto Ostap Bender decidis ke troviĝado en la hotelo, sub rigardoj de la tuta urbo, eliĝas el kadroj de la entreprenita afero, kaj aldonas al ĝi nebezonatan oficialigon. Tial, traleginte en nigramarska vesperaĵo anoncon: «Lu. bon. ĉa. kn ĉ. bez. k kun m. v. al sol. int. fr.», kaj momente kompreninte ke la anonco signifas:
“Luiĝas bonega ĉambro kun ĉiuj bezonaĵoj kaj kun marvidaĵo al sola intelektula fraŭlo”, Ostap ekpensis: «Nun mi, ŝajne, estas fraŭlo, ĉar antaŭnelonge mi ricevis el Stargorod informon pri tio ke mia geedzeco kun civitanino Gricacujeva estas nuligita pro deklaro de ŝia flanko, kaj ke al mi atribuiĝas antaŭgeedziĝa familnomo O. Bender. Do vivu mi antaŭedziĝe. Mi estas fraŭlo, solulo kaj intelektulo.
La ĉambro sendube estos mia».
Kaj, surtirinte malvarmetan blankan pantalonon, la granda kombinanto ekiris laŭ adreso indikita en la anonco.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.