La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"Antilopo" fartis malbone. Ĝi haltis eĉ sur facilaj ascendoj, kaj senvole ruliĝis malantaŭen. En la motoro aŭdiĝis nekutimaj bruoj kaj raŭkoj, kvazaŭ sub la flava kapoto de la aŭto oni sufokas iun. La aŭto estis troŝarĝita. Krom la personaro ĝi portis sur si grandan provizon da karburaĵo.
En kanistroj kaj botelegoj, kiuj plenigis ĉiun liberan lokon, gluglis benzino. Kozleviĉ balancis la kapon, premis la gaspedalon, kaj ĉagrene rigardis naOstap.
– Adam, – diris la komandanto, – vi estas nia patro, ni – viaj infanoj. Direktiĝu al oriento! Ĉe vi estas perfekta naviga brelok-kompaso. Ne perdu la direkton!
Antilopanoj ruliĝis jam trian tagon sed, krom Ostap, neniu sciis ĝuste celon de la nova vojaĝo. Panikovskij angore rigardis la vilajn maizajn kampojn, kaj nekuraĝe lispis:
– Por kio ni denove veturas? Por kio ĉio ĉi tio? Tiel bone estis en Nigramarsk.
Kaj ĉe rememoro pri la rava femino li konvulsie suspiris.
Krom tio li volis manĝi, sed nutraĵo forestis: finiĝis la mono.
– Antaŭen! – respondis Ostap. – Ne lamentu, oldulo.
Vin atendas oraj dentar-protezoj, diketa vidvineto, kaj plena baseno da kefiro. Al Balaganov mi aĉetos matrosan kostumeton kaj sendos lin en lernejon de unua ŝtupo. Tie li lernos legi kaj skribi, kio en lia aĝo estas absolute necesa.
Kaj Kozleviĉ, nia fidela Adam, ricevos novan aŭton. Kiun vi preferas, Adam Kazimiroviĉ? Ĉu na “studebeker”? Ĉu na “linkoln”? Na “rojs”? Ĉu na “hispano-suizo”?
–Na “izota-fraskini”, – diris Kozleviĉ, vangruĝinte.
– Bone. Vi ricevos ĝin. Ĝi nomiĝos “Antilopo la dua” aŭ “Filino de Antilopo”, laŭ via deziro. Kaj nun ni ne senkuraĝiĝu.
Per nutraĵo mi vin provizos. Jes, mia valizeto forbrulis, tamen restis la brulrezistaj ideoj. Se estos ege malbone, ni haltos en iu feliĉa urbeto, kaj ordigos tie sevilan taŭrobatalon. Panikovskij estos pikadoro. Tio sola elvokos malsanan intereson ĉe publiko kaj, sekve, egan profiton.
La aŭto moviĝis sur vasta vojo, signita per spuroj de traktoraj spronoj. Subite la ŝoforo bremsis.
– Kien veturi? – demandis li. Triopo da vojoj.
La pasaĝeroj elaŭtiĝis kaj, malrigidante la senfortiĝintajn krurojn, ekiris iom antaŭen. Ĉe la voja disbranĉiĝo oblikve staris ŝtonego, sur kiu sidis dika korvo (dika korvo: aludo al fama en Rusio pentraĵo far Vasnecov: tri rajdaj epos-kavaliroj antaŭ disbranĉiĝa vojŝtono). Platiĝinta suno malleviĝis en post maizaj vilaĵoj. Malvasta ombro de Balaganov foriris al horizonto. La teron tuŝetis nigra farbo, kaj avana stelo ĝustatempe signalis pri veno de nokto.
Antaŭ antilopanoj sterniĝis tri vojoj: asfalta, gruza kaj grunda. Asfalto ankoraŭ flaviĝis pro la suno, blua vaporo staris super la gruza vojo, la grunda vojo estis tute malluma, kaj perdiĝis en la kampo tuj post la ŝtono. Ostap alkriis la korvon, kiu tre ektimis, sed ne forflugis. Li vagadetis enpensiĝe ĉe la voj-disbranĉiĝo kaj diris:
– Konferencon de rusaj kavaliroj mi deklaras malfermita.
Ĉeestantoj: Ilja el Murom – Ostap Bender; Dobrinja Nikitiĉ – Balaganov; kaj Aloŝa Popoviĉ – estimata per ni ĉiuj Miĥail Panikovskij.
Kozleviĉ, uzante la halton, engrimpis sub na "Antilopo" kun universala deŝraŭbilo, kaj tial ne estis inkluzivita en aron da kavaliroj.
– Kara Dobrinja, – diris Ostap, – bonvolu stari dekstre!
Mesje Popoviĉ, prenu vian lokon maldekstre! Almetu la plandojn al viaj fruntoj kaj enrigardu antaŭen.
– Por kio tiuj ĉi ŝercoj? – indigniĝis Aloŝa Popoviĉ. – Mi estas malsata. Rapidu ni ien!
– Hontu, kara Aloŝa, – diris Ostap, – staru kiel decas al sagaa kavaliro. Kaj enpensiĝu. Rigardu kiel Dobrinja kondutas sin. De li oni povas eĉ nun verki sagaon. Do, kavaliroj, sur kiu el la vojoj ni veturu? Sur kiu el ili kuŝaĉas mono, bezonata al ni por kurantaj elspezoj? Mi scias, Kozleviĉ veturus sur la asfalto, ŝoforoj ŝatas bonajn vojojn.
Sed Adam estas honesta homo, li malbone konas vivon.
Kavaliroj ne bezonas asfalton. Ĝi gvidas, verŝajne, al iu greneja giganto. Ni perdiĝos tie en bruo de maŝinoj. Tie nin povas eĉ pe-premi iu “Katerpiler” aŭ kombajno. Morti sub kombajno estas enue. Ne, kavaliroj, ni ne veturu sur la asfalta vojo. Nun –. la gruza ŝoseo. Kozleviĉ, certe, ankaŭ de ĝi ne rifuzus. Sed kredu al Ilja el Murom: ŝoseo ne taŭgas al ni. Ni ne veturu tiun ĉi vojon, eĉ se oni akuzos nin pri malprogresemo. La intuicio antaŭdiras al mi renkonton kun malĝentilaj kolĥozanoj kaj kun ceteraj imitindaj civitanoj.
Krom tio ili ne havas nun tempon por ni. Sur iliaj komunigitaj teroj vagas nun multnombraj literaturaj kaj muzikaj brigadoj, kolektante materialojn por agro-poemoj kaj legom-ĝardenaj kantatoj. Restas la grunda vojo, civitanoj kavaliroj! Jen ĝi estas, antikva fabela vojo, sur kiu veturos nia "Antilopo". Ĉi tie ĝi troviĝas, animo rusa! Rusio mem odoras ĉi tie! Ĝis nun flugas ĉi tie fabela fajra sed jam estingiĝanta birdo, kaj homoj de nia profesio povas tempo de tempo akiri orajn plumetojn de ĝi. Ĉi tie ankoraŭ sidas sur siaj kofroj kulako Kasĉej (Kulako Kasĉej: la aŭtoroj komparas fabelan negativan personaĵon Kasĉej-senmorta kun tiamaj “riĉaj” kamparanoj (kulakoj), de kiuj oni komencis jam forpreni tutan ilian havaĵon kun tutfamilia forpelo en Siberion), kiu opiniis sin senmorta, kaj nun, kun teruro, konvinkiĝis ke venas fino al li.
Sed ni, herooj, ankoraŭ povas ion ricevi de li, precipe se ni prezentos nin vagantaj monaĥoj. Vidpunkte de voja tekniko tiu ĉi fabela vojo estas abomena. Sed alia vojo forestas por ni. Adam! Ni veturu!
Kozleviĉ malgaje engvidis la aŭton sur la grundan vojon, kie ĝi tuj komencis desegni kurbaĵojn, kliniĝi flanken kaj suprenĵeti la pasaĝerojn. Antilopanoj kaptis unu la alian, premiĝe blasfemis, kaj frapiĝis per la genuoj je la firmaj kanistroj.
– Mi volas manĝi, – ĝemis Panikovskij. – Mi volas anseron!
Kial ni forveturis el Nigramarsk?
Ĉiuj aliaj kamparanoj, kun iliaj teroj, brutoj kaj laborrimedoj, ekestis parto de kolĥozoj.
La aŭto jelpis, elŝirante sin el la profunda vojsulko, kaj denove falante en ĝin.
– Tenu vin, Adam! – kriis Bender. – Spite al ĉio tenu vin! Tasko de"Antilopo" estas veturigi nin ĝis Orienta Ĉefvojo, kaj tiam ni premios ĝin per oraj pneŭoj kun glavoj kaj bantoj!
Kozleviĉ ne aŭskultis. Pro la frenezaj ĵetiĝoj la stirilo forŝiriĝis el liaj manoj. Panikovskij daŭrigis angori.
– Bender, – ekraŭkis li subite, – vi scias kiel mi estimas vin, sed vi komprenas nenion! Vi ne scias kio estas ansero! Ho, kiel mi ŝatas tiun ĉi birdon! Tio estas mirinda grasa birdo, je mia honora nobla vorto. Ansero! Bender!
Flugileto! Koleto! Krureto! Ĉu vi scias, Bender, kiel mi kaptas anseron? Mi mortigas ĝin kiel matadoro, – per unu bato. Tio estas opero, kiam mi iras kontraŭ ansero! “Karmen”!..
– Scias, – diris la komandanto, – vidis ni en Arbatov.
Mi ne konsilas ripeti..
Panikovskij eksilentis, sed jam post minuto, kiam nova puŝo de la aŭto ĵetis lin sur Bender, denove ekaŭdiĝis lia delira flustro:
– Bender! Ĝi promenadas sur vojo. Ansero! Tiu ĉi mirinda birdo promenas, sed mi staras kaj faras aspekton ke tio ne koncernas min. Ĝi alvenas. Nun ĝi siblos sur min.
Tiuj birdoj opinias ke ili estas plej fortaj, kaj en tio troviĝas ilia malforta flanko!..
Nun la rompanto de la konvencio preskaŭ kantis:
– Ĝi iras sur min kaj siblas kvazaŭ gramofono. Sed mi ne estas unu el timuloj. Iu ajn sur mia loko forkurus, sed mi staras kaj atendas. Jen ĝi alvenas kaj etendas la kolon, blankan anseran kolon kun flava beko. Ĝi volas mordi min.
Rimarku, Bender, morala avantaĝo estas sur mia flanko.
Ne mi atakis ĝin, ĝi min atakas. Kaj tiam, defendante min, mi ĝin kapt...
Sed Panikovskij ne sukcesis pe-i sian paroladon.
Ekaŭdiĝis terura naŭziga krako, kaj antilopanoj, dum sekundo, trovis sin sur la vojo en plej diversaj pozoj.
Piedoj de Balaganov elstaris el la defluilo. Sur ventro de la granda kombinanto kuŝis kanistro kun benzino.
Panikovskij ĝemis, iom premita per risorto. Kozleviĉ leviĝis kaj, ŝanceliĝante, faris kelkajn paŝojn.
"Antilopo" forestis. Sur la vojo kuŝaĉis monstra amaso da rompaĵoj: piŝtoj, kusenoj, risortoj. Kupraj intestetoj brilis sub la luno. Disfalinta karoserio deŝoviĝis en la defluilon kaj kuŝis apud rekonsciiĝinta Balaganov. La ĉeno enrampadis la vojsulkon kvazaŭ vipuro. En veninta silento ekaŭdiĝis alta sonoro, kaj de iu altaĵeto alruliĝis rado, verŝajne malproksimen ĵetita per la frapo. La rado desegnis arkon, kaj mole kuŝiĝis ĉe piedoj de Kozleviĉ.
Nur tiam la ŝoforo komprenis ke ĉio finiĝis. "Antilopo" pereis. Adam Kazimiroviĉ eksidis sur la teron, kaj kaptis la kapon per la manoj. Post kelkaj minutoj la komandanto tuŝis lian ŝultron kaj diris per aliiĝinta voĉo:
– Adam, ni devas iri.
Kozleviĉ leviĝis kaj tuj sobiĝis sur saman lokon.
– Ni devas iri, – ripetis Ostap. – "Antilopo" estis fidela aŭto, sed en mondo estas ankoraŭ multe da aŭtoj. Post nelonge vi povos elekti iun ajn. Iru, ni devas rapidi. Ni devas trovi noktejon, manĝi, akiri monon por biletoj. Ni devos veturu longe. Iru, ni iru, Kozleviĉ! Vivo estas belega, malgraŭ kelkaj ĝiaj mankoj. Kie estas Panikovskij? Kie estas tiu ĉi anser-ŝtelisto? Ŝura! Kondutu na Adam!
Ili ektiris na Kozleviĉ, tenante lin je la brakoj. Li sentis sin kiel rajdanto ĉe kiu, pro lia kulpo, pereis la ĉevalo. Al li ŝajnis ke ĉiuj piedirantoj ridos nun pri li.
Post pereo de "Antilopo" la vivo tuj komplikiĝis. Ili devis noktumi en kampo.
Ostap tuj kolere ekdormis, ekdormis ankaŭ Balaganov kaj Kozleviĉ, sed Panikovskij la tutan nokton sidis ĉe la fajro kaj tremis.
Antilopanoj leviĝis dum mateniĝo, sed plej proksiman vilaĝon ili pene atingis nur ĝis la dek-sesa. La tutan vojon Panikovskij tiriĝis malantaŭe. Li lametis. Pro la malsato liaj okuloj akiris katan brilon, kaj li senĉese plendis pri sia sorto kaj pri la komandanto.
En la vilaĝo Ostap ordonis al la personaro atendi sur Tria strato, deiri nenien, kaj direktiĝis en la Unuan, en la vilaĝestrejon. De tie li revenis sufiĉe rapide.
– Ĉio estas aranĝita, – diris li per pli gaja voĉo, – nun oni loĝigos nin kaj donos tagmanĝon. Post la tagmanĝo ni dorlotos nin sur fojno. Ĉu vi memoras: lakto kaj fojno? Kaj vespere ni donos spektaklon. Mi jam vendis ĝin per dek kvin rubloj. La mono estas ricevita. Ŝura! Vi devos deklami ion el “Leg-deklamisto”, mi montros antireligiajn kartajn trukojn, kaj Panikovskij... Sed kie estas Panikovskij? Kien li malaperis?
– Li ĵus estis ĉi tie, – diris Kozleviĉ.
Sed tiam, post plektobarilo apud kiu staris antilopanoj, ekaŭdiĝis ansera gakado kaj kamparanina jelpo, ekflugis blankaj plumoj, kaj en la straton elkuris Panikovskij. Verŝajnas ke mano malfidelis al la matadoro, kaj li, defendante sin, aplikis kontraŭ la birdo malĝustan baton. Post li kuris la mastrino, svingante ŝtipon.
– Mizera sensignifa virino! – kriis Panikovskij, – impetante for el la vilaĝo.
– Kia fiulo! – kriis Ostap, ne kaŝante la ĉagrenon. – Tiu ĉi kanajlo fiaskigis nian spektaklon. Kuru ni, ĝis oni ne reprenis la dek kvin rublojn.
Dume la kolerigita mastrino kuratingis na Panikovskij, lertiĝis, kaj frapis lian spinon per la ŝtipo. Rompanto de la konvencio falis sur la teron, sed tuj leviĝis, kaj ekkuris nenature rapide. Okaziginte tiun ĉi akton de revenĝo, la mastrino ĝoje turniĝis reen. Preterkurante antilopanojn ŝi minacis al ili per la ŝtipo.
– Nun nia aktora kariero finiĝis, – diris Ostap, – per rapidaj paŝoj lasante la vilaĝon. – Tagmanĝo, ripozo, ĉio ruiniĝis.
Na Panikovskij ili atingis nur post ĉirkaŭ tri kilometroj.
Li kuŝis en voja defluilo kaj laŭte plendis. Pro laco, timo kaj doloro li paliĝis, kaj la multnombraj maljunulaj vangruĝoj lasis lian vizaĝon. Li estis tiom kompatinda, ke la komandanto nuligis la venĝon kiun li intencis efektivigi.
– Frapetis oni na Aloŝa Popoviĉ je la fortega dorsego lia! – diris Ostap, preterirante.
Ĉiuj alrigardis na Panikovskij kun abomeno. Kaj li denove ektiriĝis post la kolono, ĝemante kaj balbutante:
– Atendu min, ne rapidu. Mi estas maljuna, malsana, mi fartas malbone!.. Ansero! Femureto! Koleto! Femina!..
Mizeraj sensignifaj homoj!
Sed antilopanoj tiel kutimis al plendoj de la maljunulo, ke ne atentis ilin. La malsato pelis ilin antaŭen. Neniam estis al ili tiel malvaste kaj neoportune en la mondo. La vojo tiriĝis senfine, kaj Panikovskij postrestis pli kaj pli. La amikoj jam sobiĝis en nevastan flavan valon, sed rompanto de la konvencio daŭre nigriĝis sur monteta spino sur fono de verdeta krepuska ĉielo.
– La oldulo ekestis neeltenebla, – diris malsata Bender. – Oni devas maldungi lin. Iru, Ŝura, altiru tiun ĉi simululon!
Malkontenta Balaganov iris plenumi la taskon. Dum li surkuris la altaĵeton, figuro de Panikovskij malaperis.
– Io okazis, – diris Kozleviĉ post ioma tempo, rigardante spinon de la altaĵeto, de kiu Balaganov semaforis per la manoj.
La ŝoforo kaj la komandanto leviĝis supren.
Rompanto de la konvencio kuŝis meze de la vojo senmove, kiel pupo. Rozkolora strio de la kravato oblikve strekis lian bruston. Unu lia mano estis enigita sub la dorson.
Liaj okuloj impertinente rigardis la ĉielon. Panikovskij estis morta.
– Paralizo de la koro, – diris Ostap, por diri eĉ ion. – Tion mi povas difini sen stetoskopo. Kompatinda maljunulo!
Li deturniĝis. Balaganov ne povis demeti sian rigardon de la mortinto. Subite lia vizaĝo tordiĝis, kaj li diris malfacile:
– Sed mi batis lin pro la peziloj. Ankaŭ pli antaŭe mi interbatiĝis kun li.
Kozleviĉ rememoris pereintan "Antilopo", kun teruro ekrigardis na Panikovskij, kaj ekkantis latinan preĝon.
– Ĉesu, Adam! – diris la granda kombinanto. – Mi scias ĉion kion vi intencas fari. Post la psalmo vi diros:
«Dio donis, Dio prenis», poste: «Ĉiujni sub Dio iras», kaj poste ankoraŭ ion sensencan, ekzemple: «Tamen al li estas nun pli bone ol al ni». Ĉio tio ne estas bezonata, Adam Kazimiroviĉ. Antaŭ ni staras simpla tasko: la korpon oni devas fordoni al tero.
Estis jam tute malfrue kiam por la rompanto de la konvencio ekestis trovita lasta azilo. Tio estis natura tombo, elpluvigita ĉe bazo de vertikale staranta ŝtona plato. Verŝajnas ke delonge staras tiu ĉi plata ŝtonego ĉe la vojo. Povas esti ke iam plibeligis ĝin surskribo: «Tio estas posedejo de bienulo eksmajoro Georgij Afanasjeviĉ Lupo-Vulpickij», sed eblas ke tio estis simple antikva interkampara signo, sed tio tute ne estis grava. Panikovskij estis metita en la kavon, kaj superŝutita per tero, elfosita per bastonoj. Poste antilopanoj surpremis per la ŝultroj la ŝtonegon, pro la tempo starantan ne tro fortike, kaj faligis ĝin soben. Nun la tombo ekestis preta. Ĉe ekflamo de alumetoj la granda kombinanto per peco de briko surskribis sur la ŝtonego epitafon:
ĈI TIE KUŜAS
MIĤAIL SAMUELEVIĈ PANIKOVSKI J
HOMO SEN PASPORTO
Ostap demetis sian ŝipestran kaskedon kaj diris:
– Mi ofte estis maljusta al la mortinto. Sed ĉu estis la mortinto morala homo? Ne, li ne estis morala. Tio estis iama blindulo, falsnomulo kaj anser-ŝtelisto. Ĉiujn siajn fortojn li eluzis por vivi je kosto de komunumo. Sed komunumo ne volis ke li vivu je ĝia kosto. Miĥail Samueleviĉ ne povis toleri tiujn ĉi kontraŭ-opiniojn, ĉar li havis kolereman karakteron. Tial li mortis. Ĉio!
Kozleviĉ kaj Balaganov restis malkontentaj per la ĉetomba parolado de Ostap. Ili opiniis ke estus pli ĝustaloke se la granda kombinanto priparolus bonajn agojn kiujn la mortinto okazigis al komunumo, pri lia helpo al malriĉuloj, pri sentema animo de la mortinto, pri lia amo al infanoj, kaj ankaŭ pri ĉio tio kion oni atribuas al ĉiu mortinto. Balaganov eĉ alvenis la tombon por diri tion, sed la komandanto jam surmetis la kaskedon, kaj malproksimiĝis per rapidaj paŝoj.
Kiam restaĵoj de antilopana armeo transiris la valon, kaj suriris alian altaĵeton, tuj post ĝi aperis eta fervoja stacio.
– Jen estas civilizacio, – diris Ostap, – eblas bufedo, manĝo. Ni dormu sur la benkoj. Matene ni ekmoviĝu orienten.
Kion vi opinias? La ŝoforo kaj la ĉefmekanikisto silentis.
– Kial vi silentas kvazaŭ fianĉoj?
– Ĉu vi scias, Bender, – diris fine Balaganov, – mi ne veturos. Vi ne ofendiĝu, sed mi ne kredas. Mi ne scias kien oni devas veturi. Ni ĉiuj pereos tie. Mi restas.
– Ĝuste tion mi volis diri al vi, – subtenis Kozleviĉ.
– Kiel vi volas, – rimarkis Ostap kun subita sekeco.
Bufedo en la stacio forestis. Brulis granda kerosena lampo. En pasaĝera halo dormetis sur la sakoj du kamparaninoj.
Tuta fervoja personaro vagadis sur la ligna kajo, maltrankvile enrigardante antaŭmatenan mallumon post la semoforo.
– Kiu trajno? – demandis Ostap.
– Speciala, – nervoze respondis la staciestro, ordigante la ruĝan kaskedon kun arĝenta pasamento. – De specifa destino. Ĝi estas haltigata por du minutoj. Disvojiĝo ne donas la permeson.
Ekaŭdiĝis obtuza bruo, ektremis dratoj, el la bruo elkoviĝis lupaj okuletoj, kaj mallonga brila trajno svinge enflugis la stacion. Eklumiĝis vastaj vitroj de la litvagonoj, antaŭ antilopanoj preterkuris bukedoj kaj vinboteloj de vagono-restoracio, dum la veturo desaltis konduktoroj kun la lanternoj, kaj la kajo tuj pleniĝis per gaja rusa kaj alilanda parolado. Sur la vagonoj pendis koniferpinglaj arkoj kaj sloganoj: – «Saluton al herooj konstruantoj de Orienta Ĉefvojo!» La speciala trajno kun gastoj iris al malfermo de la fervojo.
La granda kombinanto malaperis. Post duonminuto li denove aperis kaj ekflustris:
– Mi veturas! Kiel, mi ne scias, sed mi veturas! Ĉu vi volas kun mi? Lastfoje mi demandas.
– Ne, – diris Balaganov.
– Mi ne veturos, – diris Kozleviĉ, – mi ne povas plu.
– Sed kion vi faros?
– Kion mi povas fari? – respondis Ŝura. – Iru mi esti filo de leŭtenanto Ŝmit, jen kion.
– Kaj mi intencas remunti na "Antilopo", – plende diris Adam Kazimiroviĉ,– iru mi al ĝi, rigardu, riparu ĝin.
Ostap volis diri ion, sed longa fajfo ŝtopis lian buŝon.
Li altiris al si na Balaganov, karesis lian dorson, interkisis kun Kozleviĉ, svingis la manon, kaj ekkuris al la trajno, vagonoj de kiu jam kunpuŝiĝis pro unua puŝo de la vaporlokomotivo.
Sed, ne ĝiskurante, li revenis, enŝovis en manon de Kozleviĉ dek kvin rublojn, ricevitajn por la vendita spektaklo, kaj sursaltis ŝtupeton de jam moviĝanta trajno.
Retrorigardante li ekvidis du etajn figurojn, en la violkolora mallumo suprenirantajn la taluson. Balaganov revenis maltrankvilan anaron de filoj de leŭtenanto Ŝmit. Kozleviĉ tiriĝis al restaĵoj de "Antilopo".
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.