La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Pri kio ne okupiĝas homoj!
Paralele al granda mondo, en kiu loĝas grandaj homoj kaj grandaj aĵoj, ekzistas eta mondo kun etaj homoj kaj etaj aĵoj. En granda mondo estas inventita dizel-motoro, verkita romano “Mortaj animoj”, konstruita Dnepra hidrostacio, kaj efektivita ĉirkaŭmonda flugo. En eta mondo estas inventita krianta veziko “ŭi-ŭi”, verkita kanteto “Briketoj”, kaj konstruita pantalono de fasono “politik-reprezentanto”. En granda mondo homojn movas strebo prifeliĉigi homaron.
Eta mondo estas malproksima de tiuj altaj materioj. Ĝiaj loĝantoj strebas nur elvivi ne sentante malsaton.
Etaj homoj hastas post la grandaj. Ili komprenas ke devas esti kongruaj kun la epoko, ĉar nur tiam ilia varaĉo povos trovi debiton. Dum la sovetia tempo, kiam en la granda mondo estas kreitaj ideologiaj solidaĵoj, en eta mondo rimarkiĝas vigliĝo. Sub ĉiujn inventetojn de la formika mondo oni subigas granitan bazon de «komunisma» ideologio. Sur veziko “ŭi-ŭi” oni bildigas na Ĉemberlen, tre similan al ties portreto en “Novaĵoj”. En unu populara kanteto saĝa laboristo, por akiri amon de juna komunistino, dum tri refrenoj plenumas kaj eĉ superplenumas industrifinancan planon. Kaj dum en la granda mondo iras furioza disputo pri aspekto de nova vivstilo, en eta mondo ĉio jam estas preta: estas kravato “Revo de labor-avangardulo”, gipsa skulptaĵeto “Baniĝanta kolĥozino” kaj inaj korkaj subbrakaĵoj “Amo de abeloj laboraj”.
Ankaŭ sferon de rebusoj, ŝaradoj, ŝaradoidoj kaj enigmaj bildoj eniris jam novaj influoj. Labori malnovmaniere ekestis nemode. Estroj de ĵurnalaj aŭ revuaj sekcioj “En horoj de libera tempo” aŭ “Movu la cerban kurbaĵon” decide ĉesis preni senideologian varon. Kaj dum la giganta lando bruis, dum oni konstruis traktor-uzinojn kaj kreis grandiozajn gren-fabrikojn, maljunulo Sinickij, rebusisto laŭ profesio, sidis en sia ĉambro kaj, fiksrigardante la plafonon per siaj vitriĝintaj okuloj, verkis ŝaradon pri moda vorto «industriigo».
Sinickij aspektis kiel gnomo. Pentristoj, kutime, figuras tiajn gnomojn sur elpendaĵoj de ombrel-vendejoj. La elpendaĵaj gnomoj staras en ruĝaj pintaj ĉapoj kaj amike okulumas la pasantojn, kvazaŭ invitante ilin tuj aĉeti silkan ombrelon aŭ irbastonon kun silvera tenilo en formo de hunda kapo. Longa flaveta barbo de Sinickij sinkis sub la tablon, en la paperkorbon.
– Industriigo, – malĝoje flustris li, movante la maljunulajn lipojn, palajn kiel krudaj kotletoj. Kaj kutimmaniere li dividis la vorton (ruse: indus-tri-ali-za-cija) je ŝaradajn partojn:
– Indus. Tri. Ali. Za...
Ĉio iris bonege. Sinickij jam imagis al si pompan ŝaradon, signifoplenan laŭ enhavo kaj malfacilan por diveno.
Problemis nur ĝia lasta parto:«cija».
– Kio estas tiu ĉi «cija»? – streĉiĝis la maljunulo. Se tio estus «ákcija» (= akcio), tiam estus perfekte: indus-trializ-ákcija.
Turmentiĝinte duonhoron kaj ne elpensinte kion fari pri la kaprica finaĵo Sinickij decidis ke la finaĵo venos memstare, kaj ekis labori. Li komencis verki sian poemon sur paĝo elŝirita el librotenista kajero kun surskribo “debeto”.
Tra blanka vitrizita pordo de la balkono videblis florantaj akacioj, flikitaj tegmentoj de domoj, kaj klara blua linio de la mara horizonto. Nigramarska tagmezo superverŝis la urbon per glua varmego.
La maljunulo pripensis kaj surpaperigis la unuajn liniojn:
Silab’ unua, en turban’, en lando loĝas orienta.
(indus-tri-ali-za-cija. Temas pri rusaĵo «indus» = hindo).
– En lando loĝas orienta, – plezure prononcis la maljunulo.
Al li plaĉis la verkaĵo, malfacilis nur trovi rimon por vortoj «turban’» kaj «orienta». La rebusisto iradis tra la ĉambro kaj tuŝis per la manoj sian barbon. Subite venis ideo:
Silabon duan konas mi, ja estas ĝi cifer aŭtenta.
(indus-tri-ali-za-cija.)
Ankaŭ pri «Ali» kaj «Za» li sukcesis:
Silabo tria, en turban’, Ĝi same loĝas oriente.
Silabo kvara, helpu Di’, ĝi estas ja prepozici’.
(indus-tri-ali-za-cija. Ruse “za”, E-e: post)
Lacigita pro la lasta streĉo Sinickij apogis sin je dorso de la seĝo, kaj fermis la okulojn. Li estis jam sepdekjara.
Dum kvindeko da jaroj li verkis rebusojn, ŝaradojn, enigmajn desegnojn kaj ŝaradoidojn. Sed neniam al la estimata rebusisto estis tiel malfacile. Li malavanciĝis de la okazaĵoj, estis politike analfabeta, kaj junaj konkurantoj superadis lin tre facile. Ili alportis en redakciojn enigmojn kun tiom perfekta ideologia bazo, ke la maljunulo, legante ilin, ploris pro envio. Li ne povis superi tiun, ekzemple,problemon:
ENIGMO-ARITMETIKOIDO
En tri stacioj: Pasera, Frugilega kaj Kornika estis po sama kvanto da laborantoj. Sur stacio Kornika estis sesfoje malpli da junaj komunistoj ol en du aliaj stacioj kune, kaj en stacio Pasera partianoj estis je 2 homoj pli multaj ol en stacio Frugilega. Sed en tiu ĉi lasta estis je 6 senpartianoj pli ol en aliaj du. Kiom da laborantoj estis en ĉiu el la stacioj, kaj kiom da partianoj kaj junkomunistoj estis tie?
Rekonsciiĝinte de siaj malgajaj pensoj la maljunulo denove prenis la folion kun surskribo “debeto”, sed en tiu ĉi minuto la ĉambron eniris junulino kun malsekaj tonditaj haroj, kaj kun nigra bana kostumo sur la ŝultro.
Ŝi silente eniris la balkonon, pendigis la malsekan kostumon sur la defarbiĝintan parapeton, kaj ekrigardis soben. La junulino ekvidis malriĉan korton, kiun ŝi vidis jam multajn jarojn: almozan korton kie kuŝaĉas disbatitaj kestoj, vagas malpuraj pro karbo katoj, kaj ladisto tondre riparas sitelon. En tera etaĝo dommastrinoj konversaciis pri sia malfacila vivo.
Tiujn ĉi konversaciojn la junulino aŭdis jam ne unuan fojon, ankaŭ nomojn de la katoj ŝi konis, kaj la ladisto, kiel ŝajnis al ŝi, riparas tiun ĉi sitelon jam multajn jarojn seninterrompe.
Zosja Sinickaja revenis la ĉambron.
– Ideologio turmentas, – aŭdis ŝi balbuton de la avo, – sed ĉu povas en rebusa afero troviĝi ideologio? Rebusa afero...
Zosja enrigardis la maljunulan fuŝskribaĵon kaj tuj elkriis:
– Kion vi skribis ĉi tie? Kio estas tio? «Silabo kvara, helpu Di’, ĝi estas ja prepozici». Kial Di’? Ja vi mem diris ke redakcioj ne prenas nun ŝaradojn kun preĝejaj esprimoj.
Sinickij aĥis. Kriante: «Kie estas Dio, kie, ne estas ĉi tie Dio», li per la tremantaj manoj surtiris la okulvitrojn en blankaj kadroj, kaj kaptis la folion.
– Estas Dio, – diris li aflikte. – Troviĝas... Denove mi eraris. Aĥ, kiom bedaŭre! Ĉar bona rimo defalas.
– Enigu vi na «sort’» anstataŭ «Di’», – diris Zosja.
Sed timigita Sinickij rifuzis de «sort’».
– Ankaŭ tio estas mistiko. Mi scias. Ho kiel mi eraris!
Do kio nun estos, Zosja?
Zosja indiferente alrigardis la avon kaj konsilis verki alian ŝaradon.
– Nenion vi perdas, – diris ŝi, – vorto kun finaĵo «cija» ne prosperas al vi. Ĉu vi memoras kiom vi turmentis pri vorto «elektrofikacija» (elektrigo)?
– Kial ne, – vigliĝis la maljunulo, – tria silabo tiam estis «kac», kaj mi skribis tiel: «Silabo tria, sankta Galilejo! signifas familnomon de hebreo». Ne prenis ili la ŝaradon.
Diris: «malforta, ne taŭgas». Eraris mi!
Kaj la maljunulo, eksidinte ĉe sia tablo, komencis prilabori grandan, ideologie ĝustan rebuson. Antaŭ ĉio li vigle desegnis anseron, kiu tenis en la beko literon (rusan)
“Г”, grandan kaj pezan kiel pendigilo. La laboro progresis.
Zosja komencis surtabligi por la tagmanĝo. Ŝi iris de telerŝranko kun spegulaj ŝipfenestretoj al la tablo, kaj metis manĝilaron. Aperis fajenca porsupa vazo kun derompitaj teniloj, teleroj kun kaj sen floroj, flaviĝintaj forkoj, kaj eĉ kompotujo, kvankam al la tagmanĝo antaŭvideblis neniu kompoto.
Stato de Sinickij-familio, entute, estis malbona. Rebusoj kaj ŝaradoj venigis en la domon pli da ekscitoj ol da mono. Hejmaj tagmanĝoj, kiujn la maljuna rebusisto prezentis al la konataj civitanoj, kaj kiuj estis ĉefa parto de la familia enspezo, ankaŭ ne prosperis. Podvisotskij kaj Bomze forveturis forpermesi, Seĝjan edziniĝis je grekino, kaj komencis tagmanĝi hejme, kaj na Almozulov oni maldungis el la oficejo laŭ dua kategorio, do, pro la eksciteco, li perdis la apetiton. Nun li vagadis tra la urbo, haltis konatulojn, kaj prononcis la saman frazon, plenan per kaŝita sarkasmo: «Ĉu vi aŭdis la novaĵon? Oni elpurigis min laŭ dua kategorio». Iuj el la konatuloj kunsente respondis: «Jen kion alfaraĉis tiuj ĉi Marks kaj Engels!».
Kaj iuj respondis nenion, strabis na Almozulov per sia fajra okulo, kaj preterhastis, skuante la paperujojn. Do el ĉiuj tagmanĝuloj restis unu, sed ankaŭ li ne pagis jam semajnon, klarigante tion per prokrasto de la salajro.
Malkontente movinte la ŝultrojn Zosja eniris la kuirejon kaj, kiam ŝi revenis, ĉe la manĝotablo sidis jam lasta manĝulo: Aleksandr Ivanoviĉ Korejko.
Ekster la oficejo Aleksandr Ivanoviĉ ne ŝajnis homo timida kaj humila. Tamen lian vizaĝon eĉ ne por minuto lasis singardema mieno. Nun li atente pririgardis novan rebuson de Sinickij. Inter aliaj enigmaj desegnoj tie estis desegnita papersako, el kiu ŝutiĝis literoj “To”, abio, el de post kiu eliris suno, kaj pasero, sidanta sur nota linio. La rebuso finiĝis per renversita komo.
– Tiu ĉi rebuso ne estas facile divenebla, – diris Sinickij, promenante apud la manĝulo. – Longe vi devos peni pri ĝi.
– Devos mi, devos, – respondis Korejko kun rideto, – jen la ansero konfuzas min. Por kio ja tiu ĉi ansero? A-a-a!
Prete! «La rajtojn por si en luktad’ vi akiros», ĉu?
– J-es, – elreviĝe tiris la maljunulo, – kiel vi divenis tiel rapide? Talentulo. Tuj oni vidas kontiston de unua kategorio.
– De dua, – korektis Korejko. – Sed por kio vi tiun ĉi rebuson verkis? Ĉu por publikigo?
– Por publikigo.
– Kaj tute vane, – diris Korejko, scivole rigardante la barĉon, en kiu naĝis oraj medaloj da graso. Estis en tiu ĉi barĉo io merita, io suboficira. – «La rajtojn por si en luktad’ vi akiros» – tio estas slogano de iamaj socialistojrevoluciuloj.
Por publikigo tio ne taŭgas.
– Dio mia, – ĝemis la maljunulo, – Dipatrino! Denove eraro. Ĉu vi aŭdas, Zosja? Eraris mi. Do kion fari nun?
Ili trankviligis la maljunulon. Malatente manĝinte li leviĝis, kolektis la enigmojn, verkitajn dum la semajno, surkapigis la ĉevalan pajlan ĉapelon kaj diris:
– Nu, Zosja, iru mi na “Junularaj novaĵoj”. Iom maltrankviliĝas mi pri la algebroido, sed, entute, monon mi tie akiros.
En junkomunista revuo “Junularaj novaĵoj” oni ofte malakceptis verkojn de la maljunulo, insultetis lin pro la malbona kono de nuntempo, tamen ne ofendis, kaj tiu ĉi revuo estis sola loko el kiu al la maljunulo lirlis eta mona fonteto. Sinickij kunprenis ŝaradon, komenciĝantan per vortoj:«Silab’ unua sur marfundo kuŝas», du kolĥozajn lotogrifojn, kaj unu algebroidon kiu, post tre komplikaj multiplikoj kaj dividoj pruvis avantaĝon de sovetia reĝimo antaŭ ĉiuj aliaj reĝimoj.
Kiam la rebusisto foriris, Aleksandr Ivavoviĉ komencis malserene pririgardi na Zosja. Komence Aleksandr Ivanoviĉ tagmanĝis ĉe Sinickij familio ĉar manĝaĵoj tie estis malmultekostaj kaj bongustaj. Krom tio plej baza lia regulo estis eĉ ne por minuto forgesi ke li estas nur eta oficisto. Li ŝatis paroli pri tio kiel malfacilas vivi en granda urbo per la almoza salajro. Sed antaŭ iom da tempo prezo kaj gusto de la tagmanĝoj perdis por li tiun abstraktan kaj elmontran signifon kiun li atribuis al ili. Se oni postulus de li, kaj se li povus fari tion senkaŝe, tiam li pagus por la tagmanĝo ne sesdek kopekoj, kion li faris nun, sed tri aŭ eĉ kvin mil rublojn.
Aleksandr Ivanoviĉ, asketo, konscie turmentanta sin per financaj ĉenoj, malpermesanta al si tuŝi ĉion kio kostas pli ol duonrublo, kaj samtempe ekscitita per tio ke pro timo perdi milionojn li ne povas libere elspezi centon da rubloj, enamiĝis kun tiu decidemo, al kiu kapablas homo forta, rigora, kaj malicigita per senfina atendado.
Hodiaŭ, finfine, li decidis deklari al Zosja pri siaj sentoj, kaj proponi al ŝi sian manon, kie batiĝas pulso eta kaj malica kiel furo, kaj sian koron, kuntiritan per fabelaj ringoj.
– Jes, – diris li, – jen kiaj aferoj, Zosja Viktorovna.
Farinte tiun ĉi informon, civitano Korejko kaptis de la tablo cindrujon, sur kiu estis skribita antaŭrevolucia slogano:
«Edzo, ne kolerigu la edzinon», kaj komencis atente enrigardi ĝin.
Ĉi tie oni devas klarigi ke ne ekzistas en mondo junulino, kiu ne scius minimume antaŭ semajno pri pretiĝanta eldiro de la sentoj. Tial Zosja Viktorovna zorgeme suspiris, haltinte antaŭ la spegulo. Ŝi havis tiun sportan aspekton kiun dum lastaj jaroj akiris ĉiuj belaj junulinoj.
Kontrolinte tiun ĉi cirkonstancon ŝi eksidis kontraŭ Aleksandr Ivanoviĉ kaj prepariĝis aŭskulti. Sed Aleksandr Ivanoviĉ diris nenion. Li konis nur du rolojn: de oficisto kaj de kaŝ-milionulo. Trian li ne konis.
– Ĉu vi aŭdis novaĵon? – demandis Zosja. – Oni elpurigis na Almozulov.
– Ankaŭ ĉe ni komenciĝis la purigado, – respondis Korejko, – multaj forflugos. Ekzemple Lapidus-juna. Ankaŭ Lapidus-maljuna, verŝajne...
Ĉi tie Korejko rimarkis ke iras sur pado de malriĉa oficisto.
Plumba enpensiĝo denove ekposedis lin.
– Jes, – diris li, – vivas mi tiel, sole, ne konante delicojn.
– Kion, kion ne konante? – vigliĝis Zosja.
– Ne konante virinan proksimecon, – rimarkis Korejko per premita voĉo.
Trovinte neniun subtenon de flanko de Zosja li disvolvis sian penson.
Li estas jam maljuna. Tio estas ne maljuna, sed ne juna. Kaj eĉ ne tio ke ne juna, sed simple tempo pasas.
Pasas jaroj. Kaj tiu ĉi movo de tempo sugestas al li diversajn pensojn. Pri edziĝo, ekzemple. Oni ne pensu ke li estas iel tia. Li estas bona, entute. Tute senofendiga homo.
Oni devas bedaŭri lin. Kaj al li ŝajnas eĉ ke oni povas lin ami. Li ne estas dandaĉo, kiel aliaj, kaj ne ŝatas disĵeti la vortojn. Kial do certa junulino ne konsentu edziniĝi kun li?
Espriminte siajn sentojn en tia nekuraĝa formo, Aleksandr Ivanoviĉ kolere alrigardis na Zosja.
– Ĉu vere oni povas elpurigi na Lapidus-juna? – demandis nepino de la rebusisto.
Kaj, ne ricevinte respondon, ŝi ekparolis pri la afero.
Ŝi bonege komprenas ĉion. Estas vero ke tempo iras terure rapide. Antaŭ tiom nelonge ŝi estis dek-naŭ-jara, sed nun ŝi estas jam dudek-jara. Kaj post unu jaro ŝi estos dudek-unu-jara. Ŝi neniam opiniis ke Aleksandr Ivanoviĉ estas ia ne tia. Inverse, ŝi estas certa ke li estas bona. Pli bona ol multaj aliaj. Kaj certe li indas ĉion. Sed ĝuste nun ĉe ŝi estas iuj serĉoj, ŝi mem ankoraŭ ne scias kiaj. Se paroli entute, ŝi nuntempe ne povas edziniĝi kun li. Kaj kia vivo okazos ĉe ili? Ĉe ŝi estas serĉoj. Kaj ĉe li, se diri honeste kaj malkaŝe, nur kvardek-ses-rubla salajro. Kaj, krome, ŝi ankoraŭ ne amas lin, kio, se paroli entute, tre gravas.
– Kiuj kvardek ses rubloj! – per terura voĉo diris subite Aleksandr Ivanoviĉ, ekstarante plenstature, – Ĉe mi... al mi...
Li nenion diris plu. Li ektimis. Komenciĝis rolo de milionulo, kaj tio povis finiĝi nur per pereo. Lia timo estis tiom forta, ke li komencis eĉ balbuti ion pri tio ke ne mono alportas feliĉon. Sed tiutempe post la pordo ekaŭdiĝis ies snufado. Zosja elkuris en la koridoron.
Tie staris la avo en sia granda ĉapelo, brilanta per pajlaj kristaloj. Li ne decidiĝis eniri. Pro la malfeliĉo lia barbo disiĝis kiel balailo.
– Kial tiel rapide? – kriis Zosja. – Kio okazis?
La maljunulo levis sur ŝin la okulojn plenajn da larmoj.
Timigita Zosja kaptis la maljunulon je la pikaj ŝultroj, kaj entiris lin en la ĉambron. Duonhoron kuŝis Sinickij sur la sofo kaj tremis.
Post longaj petegoj la avo komencis rakonti.
Ĉio estis bonega. Redakcion mem de “Junularaj novaĵoj” li atingis sen iuj ajn aventuroj. Fakestro de “Cerbaj ekzercoj” renkontis la rebusiston ege ĝentile.
– Manon li donis al mi, Zosja, – suspiris la maljunulo.
– Sidu, – diras li, – kamarado Sinickij. Kaj ĉi tie li surprizis min. Sed nian fakon, – diras li, – oni fermas. Venis nova redaktoro kaj deklaris ke niaj legantoj ne bezonas cerbajn ekzercojn, sed bezonas ili, Zosja, specifan fakon pri damludo.
Sed kio nun estos, demandas mi. Ja nenio, diras la estro, nur tio ke ne estos via materialo prenita. Sed la ŝaradon mian li laŭdis. Vere, diras li, kvazaŭ ĉe Puŝkin.
Precipe tiun ĉi lokon: «Silab’ unua sur marfundo kuŝas, silabo dua same sur marfundo».
La maljuna rebusisto ankoraŭ longe konvulsiiĝis sur la sofo, kaj plendis pri superpremo de sovetia ideologio.
– Denove dramo! – kriis Zosja.
Ŝi surkapigis la ĉapeleton kaj direktiĝis al la eliro.
Aleksandr Ivanoviĉ ekmoviĝis post ŝi, kvankam li komprenis ke pli bone estus ne iri.
Sur la strato Zosja prenis brakon de Korejko sub sian brakon:
– Ni tamen amikados. Ĉu?
– Pli bone estus se vi konsentus edziniĝi kun mi, – malkaŝe elgrumblis Korejko.
En vaste malfermitaj bufedoj de artefaritaj mineralaj akvoj amasiĝis junaj homoj sen ĉapeloj, en blankaj ĉemizoj kun manikoj, kuspitaj post la kubutojn. Bluaj sifonoj kun metalaj kranoj staris sur la bretoj. Longaj vitraj cilindroj kun siropoj sur turniĝebla bazo flagretis per apoteka lumo.
Persoj kun ĉagrenaj vizaĝoj rostis nuksojn sur la karbujoj, kaj la haladza fumo allogis la promenantojn.
– En kinejon mi volas, – kaprice diris Zosja. – Nuksojn mi volas, gasakvon kun siropo.
Korejko estis preta je ĉio por Zosja. Li eĉ decidiĝus iom rompeti sian konspiron, elspezante ĉirkaŭ kvin rublojn por la diboĉo. En lia poŝo, en plata fera skatoleto de cigaredoj “Kaŭkazo” kuŝis nun dek mil rubloj per ducentkvindek-rublaj bankbiletoj ĉiu. Sed eĉ se li freneziĝus, kaj decidus evidentigi eĉ unu bankbileton, oni povus monŝanĝi ĝin en neniu kinejo.
– La salajron oni prokrastas, – diris li en plena malespero, – oni elpagas ĝin ekstreme neakurate.
En tiu ĉi minuto el amaso de la promenantoj deiris juna homo en belegaj rimen-ŝuoj sur nuda piedo. Li salutis na Zosja suprenigante la manon.
– Saluton, saluton, – diris li, – mi havas du senpagajn biletojn en la kinejon. Ĉu vi volas? Sed momente.
Kaj la juna homo en la rimarkindaj rimenŝuoj enlogis na Zosja sub nebrilan elpendaĵon de la kinejo, kiu antaŭe nomiĝis “Kvo vadis”.
Tiun ĉi nokton la kontoristo-milionulo ne dormis hejme. Ĝis la mateno mem li vagis tra la urbo, stulte pririgardis fotografaĵojn de nudetaj beboj en vitrinoj de fotografistoj, disĵetis per la piedoj gruzon sur la bulvardoj, kaj rigardis nigran abrupton de la haveno. Tie konversaciis nevideblaj ŝipoj, aŭdiĝis fajfoj de policistoj, kaj turniĝis ruĝa lumtura lumeto.
– Malbenita lando! – murmuris Korejko. – Lando en kiu milionulo ne povas venigi sian fianĉinon en kinejon.
Zosja jam ŝajnis al li fianĉino.
Mateniĝe, blankiĝinta pro la sendormo, Aleksandr Ivanoviĉ envagis la urban limkvartalon. Kiam li iris sur Besarabia strato, li ekaŭdis sonojn de "maĉiŝ". Mirigita li haltis.
Renkonte al li de la deklivo malsupreniĝis flava aŭto.
Ĉe la stirilo, kliniĝinte, sidis laca ŝoforo en leda jako. Apud li dormetis larĝŝultra bubo, pendigante flanken la kapon en ĉapelo kun truetoj. Sur malantaŭa sidloko liberpoze sidis ankoraŭ du pasaĝeroj: fajrobrigadisto en plena libertempa uniformo, kaj atletike-statura viro en mara kaskedo kun blanka supro.
– Saluton al unua Nigramarskano! – kriis Ostap, kiam la aŭto kun traktora bruego preterkuris na Korejko. – Ĉu varmaj enmaraj banadoj ankoraŭ funkcias? Ĉu funkcias la urba teatro? Ĉu oni jam deklaris na Nigramarsk libera urbo?
Sed Ostap ne ricevis respondon. Kozleviĉ malfermis la dampilon, kaj "Antilopo" dronigis la unuan Nigramarskanon en nubo da blua fumo.
– Nu, – diris Ostap al rekonsciiĝinta Balaganov, – la kunsido daŭriĝas. Donu al mi tiun ĉi vian kaŝan Rokfeler (Rockfeller). Nun mi komencos senvestigi lin. Ho tiuj ĉi princoj kaj almozuloj!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.