La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĉiuj penoj de ofte ŝanĝataj estroj elpeli el "Herkules" la hotelan spiriton estis vanaj. Kiom ajn la mastrumistoj superfarbis la malnovajn surskribojn, ili tamen elrigardis de ĉie. Jen, en venda fako, elsaltis vorto: “Kabinetoj”, jen subite, sur vitra netravidebla pordo de tajpa fako rimarkiĝis filigranaj signoj “Deĵora ĉambristino”, foje evidentiĝis oraj montraj fingroj desegnitaj sur la muroj, kun franca teksto “Por damoj”. La hotelo elŝiriĝis eksteren.
Oficistoj negravaj okupis unurublajn ĉambrojn de la kvara etaĝo kie, siatempe, gastis vilaĝaj pastroj, venintaj al regionaj konferencoj, aŭ etaj vetur-agentoj kun varsoviaj lipharetoj. Tie ankoraŭ odoris subbrakoj, kaj staris rozkoloraj feraj lavtabloj. En ĉambroj pli puraj, kien enveturis bilardaj reĝoj kaj provincaj dramaj aktoroj, lokiĝis estroj de sekcioj, iliaj helpantoj kaj mastrumestro. Ĉi tie estis jam pli bone: staris vestaj ŝrankoj kun speguloj, kaj la planko estis kovrita per rufa linoleumo. En luksaj ĉambroj kun bankuvoj kaj alkovoj nestiĝis la estraro. En blankaj bankuvoj kuŝaĉis paperujoj, kaj en duonlumaj alkovoj pendis diagramoj kaj skemoj, demonstrantaj strukturon de "Herkules", kaj ankaŭ ĝian ligojn kun periferio. Ĉi tie konserviĝis stultaj orumitaj sofetoj, tapiŝoj, kaj noktaj tabletoj kun marmoraj bretoj. En kelkaj alkovoj staris eĉ maŝ-kirasaj nikelizitaj litoj kun globetoj. Ankaŭ sur ili kuŝis paperujoj kaj diversaj bezonataj korespondaĵoj. Tio estis ege oportune, ĉar la paperoj ĉiam estis facile atingeblaj.
En unu el tiuj ĉambroj, en ĉambro numero kvin, gastis, en jaro 1911, fama verkisto Leonid Andreev. Ĉiuj herkulesanoj sciis pri tio, kaj ĉambro numero kvin akiris ial malbonan famon.
Al ĉiuj respondeculoj, establintaj ĉi tie sian kabineton, nepre okazis iu malfeliĉo. Ankoraŭ ne sukcesis ĉambro kvin enprofundiĝi en siajn taskojn, sed oni jam malfunkciigis lin, kaj sendis labori aliloken. Bone se sen malaprobo. Ĉar okazis ke kun malaprobo, kaj kun publikigo en ĵurnaloj, okazis ankaŭ pli malbone, pri kio eĉ mencii ne agrablas.
– Diabla ĉambro, – unuanime asertis suferitoj. – Sed kiu povis supozi?
Kaj sur kapon de la verkisto, aŭtoro de timiga “Rakonto pri sepo da pendigitoj”, falis teruregaj akuzoj, kvazaŭ ĝuste li kulpas pri tio ke kamarado Lapŝin dungis sepon da propraj fratoj - for teguloj, ke kamarado Spravĉenko, respondeca pri provizado per arboŝeloj, kaj esperinta ke la afero ordiĝos memstare, fiaskigis per tio tutan tiun ĉi provizadon, kaj ke kamarado Hindoĉina malgajnis, ludante kartojn, 7384 rublojn kaj 03 kopekojn da fiska mono. Malgraŭ ĉiuj penoj de Hindoĉina pruvi al koncernaj instancoj ke 03 kopekoj li elspezis kun utilo por la ŝtato, kaj ke li povas prezenti pravigajn dokumentojn por tiu ĉi sumo, nenio helpis al li. Ombro de la mortinta verkisto estis senindulga, kaj dum unu aŭtuna vespero oni forkondukis na Hindoĉina en malliberejon. Vere malbona estis tiu ĉi ĉambro numero kvin.
Estro de tuta "Herkules", kamarado Brulegov troviĝis en eksa vintra ĝardeno, lia sekretariino Serna Miĥajlovna ofte intermitis inter ĝisvivintaj tie palmoj kaj platanoj. Tie staris ankaŭ longa, kiel stacidoma kajo tablo, kovrita per framba drapo, ĉe kiu okazis oftaj kaj longaj kunsidoj de la estraro. Kaj, antaŭnelonge, en ĉambro numero 262, kie iam troviĝis eta manĝejo, eksidis komisiono pri la purigo, en kvanto de ok grizetokulaj kamaradoj, laŭaspekte elstaraj per nenio. Ili venadis akurate ĉiutage, kaj daŭre legis iujn oficajn paperaĉojn.
Kiam Ostap kaj Balaganov leviĝis laŭ la ŝtuparo, eksonis alarma sonoro, kaj tuj el ĉiuj ĉambroj elsaltis oficistoj.
Impeto de tiu ĉi amas-moviĝo memorigis ŝipan krizostaton.
Sed tio estis ne krizostato sed matenmanĝa interrompo.
Iuj el la oficistoj rapidis en bufedejon por sukcesi elkapti sandviĉojn kun ruĝa kaviaro. Aliaj faris promenadon, manĝante dum la irado.
El plana fako eliris oficisto kun ekstreme nobla aspekto.
Juna ronda barbo pendis de sur lia pala karesa vizaĝo.
En mano li tenis malvarman kotleton, kiun li tempo de tempo alportis al la buŝo, ĉiufoje atente pririgardante ĝin.
Balaganov, deziranta scii sur kiu etaĝo troviĝas financkalkula fako, preskaŭ malhelpis al li en ĉi okupo.
– Ĉu vi ne vidas, kamarado, ke mi manĝetas? – diris la oficisto, kun indigno turniĝante sin de Balaganov.
Kaj, dediĉante plu neniun atenton al la laktaj fratoj, li enprofundiĝis en pririgardo de lasta peceto de sia kotleto.
Pririgardinte ĝin plej zorgeme de ĉiuj flankoj, kaj eĉ flarinte ĝin adiaŭe, la oficisto sendis ĝin en la buŝon, eligis la bruston, forskuis de la jako panerojn, kaj nerapide alvenis alian oficiston, starantan ĉe pordo de sia fako.
– Nu kio, – demandis li, retrorigardante, – kiel vi fartas?
– Ja ne demandu, kamarado Bomze, – respondis tiu kaj, ankaŭ retrorigardante aldonis: – Ĉu tio estas vivo?
Neniu vasteco por individuo. Ĉiam samo: kvinjaran planon dum kvar jaroj, kvinjaran planon dum tri jaroj.
– Jes, jes, – flustris Bomze, – terure! Mi tute konsentas kun vi. Ĝuste neniu vasteco por individuo, neniu stimulo, neniu persona perspektivo. Mia edzino, vi ja komprenas, dommastrino, ankaŭ ŝi diras ke forestas stimuloj, forestas personaj perspektivoj.
Suspirinte, Bomze ekmoviĝis renkonten al alia oficisto.
– Nu kio, – demandis li malgaje antaŭ-ridetante, – kiel vi fartas?
– Ĉu vi scias, – diris la konversacianto, – hodiaŭ matene mi revenis el oficvojaĝo. Sukcesis mi ekvidi sovĥozon.
Grandioze. Grenfabriko! Vi eĉ ne povas imagi, kara mia, kio estas kvinjara plano, kio estas volo de kolektivo!
– Sed mi ĵus diris ĝuste samon! – arde kriis Bomze. – Ĝuste volo de kolektivo! Kvinjaran planon dum kvar, aŭ eĉ tri jaroj! Jen estas stimulo kiu... Prenu eĉ mian edzinon.
Dommastrino, sed ankaŭ ŝi digne rilatas al la industriigo.
Fakte antaŭ niaj okuloj mem elkreskas nova vivo!
Deirinte flanken li ĝoje turnetis la kapon. Post minuto li jam tenis manikon de milda Borisoĥlebskij kaj diris:
– Vi pravas, ankaŭ mi pensas same. Por kio konstrui ferindustrion, sovĥozojn kaj diversajn rikoltajn kombinmaŝinojn kiam oni sufokas individuecon?
Kaj ankoraŭ post minuto lia obtuzeta voĉo gluglis sur ŝtupara placeto:
– Sed ĝuste tion mi diris ĵus al kamarado Borisoĥlebskij.
Kial priplori individuecon, personan vivon, kiam antaŭ niaj okuloj kreskas gren-fabrikoj, ferkombinumoj, diversaj agrikulturaj maŝinoj, betonmiksiloj, kiam kolektivo...
Dum la interromo Bomze, kiu ŝatis animan interrilaton, sukcesis konversacieti kun deko da kunlaborantoj. Enhavon de ĉiu el la konversacioj oni povis kompreni laŭ mieno de lia vizaĝo, sur kiu amaro pro subpremo de individueco rapide ŝanĝiĝis je hela rideto de entuziasmo. Sed senlige al la sentoj, regantaj na Bomze, lian vizaĝon ne lasis esprimo de naturdevena nobleco. Kaj ĉiuj, komencante de konsekvencaj kamaradoj el loka sindikata komitato, ĝis politike nematura Kukuŝkind, opiniis na Bomze honesta, kaj grave, principa homo. Cetere ankaŭ li opiniis sin tia.
Nova sonoro, informanta pri fino de la krizostato, revenigis la oficistojn en la ĉambrojn. La laboro renoviĝis.
Fakte vortoj «la laboro renoviĝis» ne havis rilaton al rektaj okupoj de "Herkules" kiu, laŭ la statuto, devis okupiĝi pri diversaj financaj operacioj en sfero de arbar- kaj seg-materialoj. Dum lasta jaro herkulesanoj, forĵetinte ĉiujn pensojn pri enuaj traboj, kruclignaj platoj, eksportaj cedroj kaj ceteraj neinteresaj aferoj, fordonis sin al interesega okupo: ili luktis pri la ejo, pri sia ŝatata hotelo.
Ĉio komenciĝis de papereto kiun en diktola distribua libro alportis maldiligenta kuriero el komunuma fako de la urbestraro.
«Post ricevo de tio ĉi», – tekstis la paperaĉo, – «estas proponate al vi dum unu semajno liberigi ejon de eksa hotelo "Kairo" kaj transdoni ĝin, kun ĉiu hotela inventaro, en disponon de la hotela trusto. Al vi estas disponata ejo de eksa akcia kompanio “Lado kaj lardo”. Bazo: decido de la urbestraro de 12 /1929 jaro».
Vespere oni metis tiun ĉi paperaĉon sur tablon aŭtaŭ vizaĝo de kamarado Brulegov, sidanta en elektra ombro de palmoj kaj platanoj.
– Kio! – nervume eksklamaciis estro de "Herkules". – Ili skribas al mi «estas proponate»! Al mi, kiu subordiĝas rekte al centro! Kio, ĉu ili freneziĝis tie?
– Bone ke ili ne skribis «estas ordonate», – aldonis ardon Serna Miĥajlovna. – Kamparanaĉoj!
– Tio estas ja vera anekdoto, – diris Brulegov, minace ridetante.
Senprokraste estis diktita respondo de plej decida karaktero. Estro de "Herkules" absolute rifuzis liberigi la ejon.
– Alifoje ili scios ke mi ne estas ilia nokta gardisto, kaj ke neniujn «estas proponate» oni skribu al mi, – murmuris kamarado Brulegov, elpoŝigante kaŭĉukan stampileton kun sia faksimila subskribo kaj, pro ekscitiĝo, stampante inverse.
Kaj denove maldiligenta kuriero, ĉi foje herkulesa, treniĝis sur sunaj stratoj, haltante ĉe kvasaj vendobudetoj, enmiksiĝante ĉiujn stratajn skandalojn, kaj furioze svingante la distribuan libron.
Tutan semajnon post tio herkulesanoj pridiskutis la estiĝintan situacion. La oficistoj kunopiniis ke Brulegov ne toleros tiun subfoson de sia aŭtoritato.
– Vi ankoraŭ ne konas nian Brulegov, – diris bravuloj el finkalkulo, – li estas lavita-relavita. Per simpla decido oni lin ne prenos.
Baldaŭ post tio kamarado Bomze eliris el kabineto de la estro kun listeto de elitaj kunlaborantoj. Li paŝis el fako en fakon, kliniĝis ĉe indikita en la listo persono, kaj mistere flustris:
– Eta vesperfesteno. Po tri rubloj de persono. Adiaŭo kun Brulegov.
– Kio? – timiĝis la kunlaboranto, – Ĉu Brulegov foriras?
Ĉu oni depostenas lin?
– Ja ne. Li veturas por semajno en centron por klopodi pri la ejo. Do ne malfruiĝu. Ĝuste je la oka, ĉe mi.
La adiaŭo pasis tre gaje. La kunlaborantoj fidele rigardis na Brulegov kiu sidis kun pokaleto en la mano. Ili ritme klakis per la manplatoj kaj kantis:
– Drin-ku-ĝis-fun-de, drin-ku-ĝis-fun-de, drinkuĝisfunde.
Oni kantis ĝis kiam la amata estro elsekigis sufiĉe multajn pokaletojn kaj altajn glasetojn, post kio, siavice, komencis per la vibranta voĉo kanton: «Sur vojo al urbo Kaluga, proksime al versto kvardek». Tamen neniu eksciis kio okazis ĉe tiu ĉi versto, ĉar Brulegov, neatendite por ĉiuj, ekiris al alia kanto:
Iris tramo preter horto.
En la tram’ okazis morto.
Oni trenas la kadavron ne ĉesante la palavron.
Post forveturo de Brulegov laborproduktiveco en "Herkules" iom malpliiĝis. Estus ja ridinde labori plenforte ne sciante ĉu oni restos en sama ejo, aŭ estos devigataj kun ĉiuj siaj kancelariaj laboriloj treniĝi na “Lado kaj lardo”.
Sed eĉ pli ridinde estus labori plenforte post reveno de Brulegov. Li revenis, laŭ esprimo de Bomze, sur ŝildo, la ejo restis ĉe "Herkules", kaj la kunlaborantoj dediĉis la laborhorojn al prirido de la komunuma fako.
La venkita organizaĵo petis transdoni almenaŭ la lavtablojn kaj la maŝkirasajn litojn, sed Brulegov, ekscitita per la sukceso, eĉ ne respondis. Tiam la batalo renoviĝis kun nova forto. En la centron flugadis plendoj. Brulegov proprapersone elveturadis refuti ilin. Pli kaj pli ofte en loĝejo de Bomze aŭdiĝis venka «drinkuĝisfunde», pli kaj pli vastaj tavoloj de la personaro entiriĝis en la ejo-luktan laboron.
Poiome forgesiĝis arbar- kaj seg-materialoj. Kiam Brulegov trovis subite sur sia tablo paperaĉon koncernantan eksportajn cedrojn aŭ kruclignajn platojn, li tiel miris, ke iom da tempo eĉ ne komprenis kion oni volas de li. Nun li estis absorbita per plenumo de ekstreme grava tasko: per plej alta salajro li delogis al si duopon da precipe danĝeraj komunfakuloj.
– Al vi prosperis, – diris Ostap al sia kuniranto. – Vi partoprenas ridindan okazaĵon: Ostap Bender postiras varman spuron. Lernu! Eta krimulo, kiel Panikovskij, sendus leteron al Korejko: «Sub la enkortan rubujon metu sescent rublojn, alie estos malbone», kaj aldesegnus sube krucon, kranion kaj kandelon. Sonja Ora Maneto, kies kvalitojn mi tute ne volas malpliigi, uzus finfine ordinaran ĉantaĝon, kio profitigus al ŝi ĉirkaŭ milon kaj duonon. Ina konduto. Prenu ni, fine, leŭtenanton Savin. Elstara krimaferulo.
Kiel oni diras, ne restis eĉ loko por meti titrostampon.
Sed kion li farus? Li alveturus loĝejon de Korejko aspektante sin bulgara caro, skandalus en la domadministrejo, kaj difektigus la tutan aferon. Sed mi, kiel vi vidas, ne rapidas. Ni troviĝas en Nigramarsk jam dum semajno, sed nur hodiaŭ mi iras al la unua rendevuo. Jes, jen ĝi estas, la financkalkula halo! Nu, ĉefmekanikisto, montru al mi la malsanulon. Ja vi estas spertulo pri Korejko.
Ili eniris blekantan ansere, plenan per vizitantoj halon, kaj Balaganov kondukis na Bender en angulon, kie post flava barilo sidis Ĉevaĵevskaja, Korejko, Kukuŝkind kaj Drejfus. Balaganov jam levis la manon por montri la milionulon, sed Ostap kolere elflustris:
– Vi jam pretas elkriaĉi plengorĝe: «Jen li estas, riĉulo!
Kaptu lin!». Trankvilon. Mi divenos mem. Kiu el la kvaro?
Ostap sidis sur malvarmetan marmoran fenestrobreton kaj, infane balancante la krurojn, komencis rezoni:
– La junulino – ekster la pripensoj. Restis triopo: la ruĝmuzela flatulo kun blankaj okuloj, la maljunulo-fungeto kun feraj okulvitroj, kaj dika hundaĉo, aspektanta plej serioze.
Maljunulon-fungeton mi indigne forbalaas. Li havas neniujn valoraĵojn krom la vato, per kiu li ŝtopas siajn vilajn orelojn. Restas duopo: la hundaĉo kaj la blank-okula flatulo. Kiu el ili estas Korejko? Endas pripensi tion.
Ostap etendis la kolon kaj komencis kompari la kandidatojn.
Li tiel rapide turnadis la kapon, kvazaŭ spektis tenisludon, akompanante per la rigardo ĉiun pilkon.
– Jen kio, ĉefmekanikisto, – diris li fine, – la dika hundaĉo pli taŭgas al rolo de kaŝ-milionulo ol la blankokula flatulo. Rimarku maltrankvilan brilon en okuloj de la hundaĉo.
Estas malfacile al li sidi sur la loko, li ne toleras tion, li volus tuj kuri hejmen kaj enigi siajn ungojn en pakaĵojn da dekrublaĵoj. Certe tio estas li, kolektanto da karatoj kaj dolaroj. Ĉu vi ne vidas ke tiu ĉi dika muzelaĉo estas nenio alia ol demokratia kombinaĵo el Ŝejlok (Shylock), Avara Kavaliro kaj Harpagon? Kaj tiu, blankokula, estas simple nenio, sovetia museto. Certe ankaŭ ĉe li estas havaĵo: dek du rubloj en ŝparkaso. Pinto de liaj noktaj revoj estas aĉeto de haroza palto kun bovida kolumo. Tio ne estas Korejko.
Tio estas muso kiu...
Sed ĉi tie la plena de brilo parolo de la granda kombinanto estis rompita per aŭdaca krio, kiu venis el profundoj de la financ-kalkula halo kaj, sendube, apartenis al laboranto kiu havis rajton krii:
– Kamarado Korejko! Kie estas cifer-donitaĵoj pri ŝuldoj de la komunuma fako al ni? Kamarado Brulegov urĝe postulas ilin.
Ostap puŝis na Balaganov per piedo. Sed la hundaĉo trankvile daŭrigis knari per sia plumo. Lia vizaĝo, kiu portis plej distingajn trajtojn de Ŝejlok, Harpagono kaj Avara Kavaliro, ne ŝanĝiĝis. Tamen la ruĝmuzelaĉa blondulo kun blankaj okuloj, tiu ĉi nenio, tiu ĉi sovetia museto, kiun gvidis revo pri palto kun bovida kolumo, elmontris nekutiman aktivadon. Li klopode ekfrapadis kestojn de sia tablo, kaptis iun paperaĉon, kaj rapide ekkuris al la voko.
La granda kombinanto grakis kaj ekzamene alrigardis na Balaganov.
Ŝura ekridis.
– Jes, – diris Ostap post ioma silento. – Tiu ĉi ne alportos monon sur telereto. Eble nur se mi ege petos lin.
Subjekto meritanta estimon. Kaj nun – rapide al freŝa aero.
En mia cerbo naskiĝis amuza kombinaĵo. Hodiaŭ vespere ni, kun Dia helpo, unuafoje tuŝados mamon de sinjoro Korejko.
Tuŝos vi, Ŝura.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.