La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Antaŭ ol transiri straton pririgardu la ambaŭ flankojn.(El leĝoj de trafikado).
Piedirantojn oni devas ŝati.
Piedirantoj estas plej granda parto de homaro. Eĉ pli: ili estas plej bona parto de ĝi. Piedirantoj kreis la mondon.
Tio estas ili kiuj konstruis urbojn, altigis multetaĝajn domojn, instalis akvoduktojn kaj kloakojn, pavimis stratojn kaj lumigis ilin per elektraj lampoj. Tio estas ili kiuj disvastigis civilizon tra la tuta mondo, inventis libropresadon, elpensis pulvon, transĵetis pontojn, deĉifris egiptajn hieroglifojn, kreis sendanĝeran razilon, neniigis sklav-komercadon, kaj evidentigis ke el faboj de sojo oni povas prepari cent-dekkvaron da bongustaj kaj nutraj manĝaĵoj.
Kaj kiam ĉio estis jam preta, kiam nia kara planedo ekaspektis relative komforte, aperis aŭtistoj.
Oni devas mencii ke ankaŭ aŭto estas inventita far piedirantoj. Sed aŭtistoj ial tuj forgesis pri tio. La mildajn kaj saĝajn piedirantojn oni komencis elvivigi. Stratoj, kreitaj per piedirantoj, transiris sub regadon de aŭtistoj. Pavimoj ekestis duoble pli vastaj, trotuaroj ŝrumpiĝis. Kaj piedirantoj ekis time premiĝi al muroj de la domoj.
En granda urbo piedirantoj vivas martire. Oni enigis
ilin en iun transportan geton. Transiri straton estas permesate nur ĉe vojkrucoj, tio estas ĝuste en lokoj kie trafiko das vivo de piediranto, estas plej disŝirebla.
Ordinara aŭto, laŭ pensoj de piedirantoj destinita al paca transportado de homoj kaj varoj, akceptis en nia vasta lando minacajn trajtojn de fratmortigilo. Ĝi eligas el vicoj tutajn spalirojn da sindikatanoj kaj anoj de iliaj familioj.
Se piediranto iufoje sukcesas elflirti el de arĝenta nazo de aŭto, lin monpunas polico pro rompo de trafikkateĥ ismo.
Kaj, entute, aŭtoritato de piedirantoj forte ŝanceliĝis.
Ili, donintaj al nia mondo tiel rimarkindajn homojn kiel Goracij (Horacio), Bojl (Boyle), Mariot (Mariotte), Lobaĉevskij, Gutenberg kaj Anatol Frans (France), estas nun devigataj klounadi plej vulgare nur por ke oni rimarku ilian ekziston.
Dio, ĝis kio humiligis Vi piediranton!
Jen iras li el Vladivostoko en Moskvon sur siberia vojo, per unu mano tenante flagon kun teksto: «Reordigu ni vivmanieron de teksistoj», kaj metinte sur la ŝultron bastonon, sur pinto de kiu pendas rezervaj sandaloj “Onklo Ivano”, kaj lada tekaldrono sen kovrilo. Tio estas sovetia piediranto-sportisto, kiu junaĝe eliris el Vladivostoko kaj, estiel oldulo, estos dispremita ĉe pordegoj de Moskvo mem per peza ŝarĝaŭto, numeron de kiu oni ne sukcesos rimarki.
Aŭ alia, eŭropa ekzemplero de ŝrumpanta piedirantaro.
Li paŝas ĉirkaŭ tuta mondo, ruligante antaŭ si barelon.
Li volonte irus sen la barelo, sed tiam neniu rimarkos ke li vere estas longdistanca piediranto, kaj oni ne skribos pri li en ĵurnaloj. Do tutan sian vivon ruligos li la malbenitan ujon sur kiu, krom tio, (malhonoro, malhonoro!) estas pentrita granda flava surskribo laŭdanta superbajn kvalitojn de aŭtooleo “Revoj de ŝoforo”.
Tiel degradiĝis piediranto.
Kaj nur en etaj rusiaj urboj oni ĝis nun estimas kaj ŝatas piediranton. Tie ĝi daŭre estas mastro de la stratoj, senzorge vagas sur la pavimo, kaj transiras stratojn iu ajn loke kaj iu ajn direkte.
Civitano en kaskedo kun blanka supro, kiun plej ofte portas administrantoj de publikaj somerĝardenoj, kaj koncert-anoncistoj, sendube apartenis al pli granda kaj pli bona parto de homaro. Sur stratoj de urbo Arbatov li moviĝis piede, kun degna scivolemo rigardante diversflanken.
En la mano li tenis negrandan akuŝistan valizeton.
La urbo, ŝajne, per nenio konsternis la piediranton en la aktora kaskedo.
Li ekvidis ĉirkaŭ dekon da bluaj kaj ruĝetaj sonorilturoj; lian atenton trafis multloke jam deplakiĝinta surogata oro de preĝejaj kupoloj. Super oficiala konstruaĵo kraketis flago.
Ĉe blankaj turaj pordegoj de la provinca kremlo du rigoraj maljunulinoj konversaciis france, plendis pri sovetia reĝimo, kaj rememoris la amatajn filinojn. El preĝeja keletaĝo blovis malvarmo, frapis de tie acida vina odoro. Tie, ŝajne, oni deponis terpomojn.
– Templo de Savo sur Terpomoj, – nelaŭte diris la piediranto.
Subirinte kruclignan arkon kun freŝa kalka slogano «Saluton al 5-a distrikta konferenco de virinoj kaj junulinoj» li okazis komence de longa aleo, nomata Bulvardo de Junaj Talentoj.
– Ne, – diris li ĉagrene, – tio ne estas Rio-de-Ĵanejro, tio estas io multe pli malbona.
Preskaŭ sur ĉiuj benkoj de Bulvardo de Junaj Talentoj sidis solaj fraŭlinoj kun malfermitaj libroj en la manoj. Truaj ombroj falis sur paĝojn de la libroj, sur la nudajn kubutojn, sur la kortuŝajn fruntajn franĝ-haretojn. Kiam la alveturinto surpaŝis la malvarmetan aleon, sur la benkoj okazis videbla moviĝo. La fraŭlinoj, ŝirmante sin per verkoj far Gladkov, Oĵeŝko kaj Sejfulina, ĵetis sur la veninton timidajn rigardojn.
Li paradpaŝe preteriris la ekscititajn legantinojn, kaj venis al la urbodomo – celo de sia promeno.
Ĉi-momente el post la angulo elveturis fiakro. Apud ĝi, tenante sin je la polva deplakita radkovrilo, kaj svingante pufan paperujon kun prempresita surskribo “Musiĉue”, rapide iris homo en longbaska jako. Li varme pruvis ion al la pasaĝero. La pasaĝero, nejuna viro kun nazo, pendanta kiel banano, kunpremis per siaj genuoj la valizon, kaj tempo de tempo montris al sia konversacianto maldecan fingrogeston. Pro ardo de la disputo lia inĝeniera kaskedo, rubando de kiu brilis per verda kanapa pluŝo, deŝoviĝis. La ambaŭ disputantaj flankoj ofte kaj speciale laŭte prononcis vorton “salajro”.
Poste ekaŭdeblis ankaŭ aliaj vortoj.
– Vi respondecos pri tio, kamarado Talmudovskij! – kriis la longbaskulo, forigante de sia vizaĝo la inĝenieran fingrogeston.
– Kaj mi diras al vi, ke pro tiuj ĉi kondiĉoj neniu kontentiga specialisto venos labori ĉi tien, – respondis Talmudovskij, penante revenigi la maldecan fingraĵon al antaŭa pozicio.
– Ĉu vi denove pri salajro? Tio jam devigas nin pridiskuti vian elŝiremon.
– Kraĉis mi pri la salajro! Mi eĉ senpage laboros! – kriis la inĝeniero, ekscite desegnante plej diversajn kurbaĵojn per sia fingraĵo. – Se mi volos, eĉ pensiiĝos mi.
Lasu vi tiujn ĉi viajn sklavigajn rajtojn! Ĉie oni skribas «libereco, egaleco, frateco», sed min oni volas igi labori en tiu ĉi rata truo.
Ĉi tie inĝeniero Talmudovskij rapide demetis sian signon, kaj komencis kalkuli per la fingroj:
– La loĝejo – porkejo, teatro forestas, la salajro...
Fiakristo! Al la stacidomo!
– Halt! – jelpis la longbaskulo, vante antaŭkurante la ĉevalon kaj kaptante ĝin je la brido. Mi, estiel sekretario de inĝeniera kaj teknikista sekcio... Kondrat Ivanoviĉ, komprenu, la tuta fabriko restos sen specialistoj... Timu vi Dion... La socio ne permesos tion, inĝeniero Talmudovskij...
Ĉe mi en la paperujo estas protokolo.
Kaj sekretario de la sekcio, disigante la piedojn, ekis rapide malligi laĉojn de sia “Musiĉue”.
Tiu ĉi nesingardo decidis sorton de la disputo. Vidante ke la vojo estas libera, Talmudovskij surpiediĝis, kaj per ĉiuj fortoj elkriis:
– Al la stacidomo!
– Kien? Kien? – balbutis la sekretario, impetante post la veturilo. – Vi estas dizertulo de labora fronto!
El paperujo “Musiĉue” elflugis folioj de maldika tajppapero kun iuj bluetaj «aŭskultis – decidis».
La alveturinto, kun intereso observinta la incidenton, dum minuto staris sur la malpleniĝinta placo, kaj plendecide diris:
– Ne, tio ne estas Rio-de-Ĵanejro.
Post minuto li frapis jam pordon de la urbestra kabineto.
– Vi al kiu? – demandis lin sekretario, sidanta ĉe sia tablo apud la pordo. – Por kio al la urbestro? Kun kiu afero?
La vizitanto, ŝajne, detale konis sistemon de rilatoj kun sekretarioj de registaraj, mastrumaj kaj sociaj organizaĵoj. Li ne ekis kredigi ke venis pro iu urĝa ŝtata afero.
– Private, – diris li seke, ne retrorigardante la sekretarion, kaj enŝovante la kapon en la pordan fendon. – Ĉu oni povas al vi?
Kaj, ne atendante la respondon, li proksimiĝis al la skribotablo:
– Saluton, ĉu vi rekonas min?
La urbestro, nigraokula grandkapa homo en blua jako kaj samaj pantalonoj, enigitaj en botojn kun altaj kalkanumoj, rigardetis la vizitanton sufiĉe malatente, kaj deklaris ke ne rekonas.
– Ĉu vere vi ne rekonas? Tamen tre multaj trovas ke mi mirinde similas mian patron.
– Ankaŭ mi similas mian patron, – senpacience diris la urbestro. – Kion vi volas, kamarado?
– Ĉi tie gravas kiu estas la patro, – malgaje rimarkis la vizitanto. – Mi estas filo de leŭtenanto Ŝmit.
La urbestro konfuziĝis kaj ekstaris. Li vigle rememoris faman aspekton de la revolucia leŭtenanto kun pala vizaĝo kaj en nigra pelerino kun bronzaj leonaj agrafoj. Dum li kolektis la pensojn por trovi taŭgan demandon al filo de la nigramara heroo, la vizitanto pririgardis meblaron de la kabineto per okuloj de postulema aĉetanto.
Antaŭe, dum cara reĝimo, oni mebligis ŝtatoficejojn ŝablone. Estis elkreskita specifa raso da fiska meblaro: plataj, forirantaj al plafono ŝrankoj, lignaj benkoj kun tricolaj poluritaj sidlokoj, tabloj sur dikaj bilardaj piedoj, kaj kverkaj bariloj, dividantaj la oficejon de maltrankvila ekstera mondo. Dum la revolucio tiu ĉi raso de meblo preskaŭ malaperis, kaj sekreto de ĝia produktado perdiĝis.
Homoj forgesis kiel oni mebligu ejojn de oficialaj personoj, tial en oficaj kabinetoj aperis aĵoj opiniataj ĝis nun parto de privata loĝejo. En oficejoj aperis risortaj advokataj sofoj kun spegulaj bretetoj por sepo da porcelanaj elefantoj, kiuj onidire alportas feliĉon, vitroŝrankoj por vazaro, etaĝeretoj, disŝoveblaj ledaj brakseĝoj por reŭmatuloj, kaj bluaj japanaj vazoj. En kabineto de Arbatov-urbestro enloĝiĝis, krom kutima skribotablo, du pufseĝetoj, tegitaj per krevita rozkolora silko, stria mola benketo, atlasa ekrano kun Fuĵimonto kaj floranta ĉerizo, kaj spegula slava ŝranko de kruda bazara laboro.
«Sed speco de la ŝranko estas “Hej, slavoj!”» – pensis la vizitanto. – «Ĉi tie oni ne prenos multe. Ne, tio ne estas Rio-de-Ĵanejro».
– Estas tre bone ke vi venis, – diris finfine la urbestro.
– Vi, verŝajne,el Moskvo?
– Jes, preterveture, – respondis la vizitanto, pririgardante la benketon, kaj daŭre konvinkiĝante ke financaj aferoj de la urbestraro estas malbonaj. Li preferis urbestrarojn kun nova sveda meblaro, produkto de leningrada lignaĵa trusto.
La urbestro intencis demandi la leŭtenantan filon pri celo de lia alveturo na Arbatov sed, neatendite por si mem, li ridetis kompat-pete kaj diris:
– Preĝejoj ĉe ni estas mirindaj. Oni jam el Ĉefscienco vizitis nin, intencas restaŭri ilin. Diru, kaj vi, vi mem, ĉu vi memoras ribelon sur kirasŝipo “Oĉakov”?
– Neklare, neklare, – respondis la vizitanto. – Dum tiu heroa tempo mi estis ekstreme eta. Mi estis bebo.
– Kio estas, pardonu, via nomo?
– Nikolaj... Nikolaj Ŝmit.
– Kaj la patronomo?
«Aĥ, kiel nebone», – pensis la vizitanto, kiu mem ne konis nomon de sia patro.
– Je-es, – diris li, flankiĝante de la rekta respondo, – nun multaj ne konas jam nomojn de la herooj. Haladzo de NEP. Forestas jam iama entuziasmo. Mi, fakte, trafis vian urbon tute hazarde. Dumvoja malagrablaĵo. Restis sen kopeko.
La urbestro tre ekĝojis pri ŝanĝo de la paroltemo. Al li ŝajnis malhonora tiu ĉi forgeso de nomo de la heroo.
«Vere», – pensis li, ame rigardante inspiran vizaĝon de la heroo, – «degeneras mi ĉi tie pro la laboro. Majestaj vojsignoj jam forgesiĝas».
– Kion vi diras? Sen kopeko? Interese.
– Certe mi povus turni min al privata persono, – diris la vizitanto, – al mi ĉiu donos; sed, vi ja komprenas ke tio ne tre konvenas de politika vidpunkto. Filo de revoluciulo, kiu subite petas monon de privatulo, de NEP-ulo...
Tiujn ĉi lastajn vortojn la filo de la leŭtenanto prononcis kun super-streĉo. La urbestro maltrankvile fiksaŭskultis la novan tonakcenton en voĉo de la vizitanto. «Kio se li estas paroksismulo?» – pensis li. –«Klopodoj sur mian kapon...»
– Jes, tre bone ke vi ne turnis vin al privatulo, – diris la tute konfuziĝinta urbestro.
Poste filo de la nigramara heroo mole, sen premo, venis al la afero. Li petis kvindek rublojn. La urbestro, limigita per malvastaj kadroj de loka buĝeto, povis doni nur ok rublojn kaj tri tagmanĝajn kuponojn en kooperativan restoracion “Eksa stomakamiko”.
Filo de la heroo enmetis la monon kaj la kuponojn en profundan poŝon de sia eluzita griza jako, kaj intencis jam leviĝi de la rozkolora pufseĝeto, kiam post la pordo de la kabineto ekaŭdiĝis piedfrapoj kaj gardanta krio de la sekretario.
La pordo haste malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis nova vizitanto.
– Kiu estas ĉefa ĉi tie? – demandis li, malfacile spirante, kaj serĉe vagante tra la ĉambro per siaj maldecaj okuloj.
– Nu mi, – diris la urbestro.
– Saluton, estro! – kriis la novveninto, etendante la fosilsimilan manplaton. – Estu ni konataj. Filo de leŭtenanto Ŝmit.
– Kio? – demandis la urbestro, vaste malfermante la okulojn.
– Filo de fama neforgesebla heroo leŭtenanto Ŝmit, – ripetis la veninto.
– Sed jen la kamarado sidas – filo de kamarado Ŝmit, Nikolaj Ŝmit.
Kaj la urbestro en plena konsterno montris la unuan vizitanton, vizaĝo de kiu subite akceptis dormeman aspekton.
En vivon de la du friponoj venis tikla momento. En manoj de la modesta kaj kredema urbestro ĉiumomente povis ekbrili longa kaj malagrabla glavo de Nemeza. Sorto donis nur unu sekundon por kreo de iu sava kombinaĵo. En okuloj de dua filo de leŭtenanto Ŝmit respegulis teruro.
Lia staturo en somera ĉemizo “Paragvajo”, en marista pantalono kaj bluetaj veltolaj ŝuoj, nur antaŭ minuto bruska kaj anguleca, komencis dissolviĝi, perdis siajn minacajn konturojn, kaj jam decide sugestis neniun estimon. Sur vizaĝo de la urbestro aperis aĉa rideto.
Kaj jen, kiam al dua filo de la leŭtenanto ŝajnis ke ĉio jam estas perdita, kaj ke terura urbestra kolero tuj falos sur lian rufan kapon, de la rozkolora pufseĝeto venis savo.
– Vasja! – kriis unua filo de leŭtenanto Ŝmit, saltante.
– Frateto mia! Ĉu vi rekonas fraton Kola?
Kaj la unua filo enigis la duan en siajn brakojn.
– Jes, mi rekonas! – kriis la elblindiĝinta Vasja. – Mi rekonas fraton Kola.
La feliĉan renkonton akompanis tiel senordaj karesoj, kaj tiom nekutimaj pro la forto brakumoj, ke dua filo de la nigramara revoluciulo eliris el ili kun paliĝinta pro la doloro vizaĝo. Frato Kola, pro la ĝojo, ĉifis lin sufiĉe forte.
Brakumiĝante, la ambaŭ fratoj strabe rigardis la urbestron, de vizaĝo de kiu ne foriris vinagra esprimo. Tial tuj, surloke, oni endis disvolvi la savigan kombinaĵon, plenigi ĝin per ĉiutagaĵoj kaj per novaj detaloj pri ribelo de matrosoj en jaro 1905, kiuj forglitis de partiaj historiistoj. Tenante la manojn, la fratoj sidis sur la benketon kaj, ne forigante la flatajn okulojn de la urbestro, enprofundiĝis la rememorojn.
– Ĝis kiom mirindas la renkonto! – false elkriis la unua filo, per la rigardo invitante la urbestron aliĝi la familian jubilon.
– Jes, – diris la estro per frostigita voĉo. – Okazas, okazas.
Vidante ke la urbestro daŭre troviĝas en ungegoj de la dubo, la unua filo tuŝis rufajn, kiel ĉe setero, buklojn de la dua, kaj karese demandis:
– Sed kiam vi forveturis el Mariupol, kie vi loĝis ĉe nia avino?
– Jes, mi loĝis, – elmurmuris la dua filo de la leŭtenanto, – ĉe ŝi.
– Sed kial vi tiel malofte skribis al mi? Mi tre maltrankviliĝis.
– Okupata mi estis, – malserene respondis la rufharulo.
Kaj, timante ke la senlaca frato tuj ekinteresiĝos pri kio li estis okupata (ĉar okupata li estis plejparte per tio ke sidis en prizonoj de diversaj regionoj kaj aŭtonomaj respublikoj), la dua filo de leŭtenanto Ŝmit elŝiris la iniciaton kaj demandis mem:
– Kaj vi, kial vi ne skribis?
– Mi skribis, – neatende respondis la frateto, sentanta nekutiman atakon de gajeco, – registritajn leterojn sendis.
Mi eĉ poŝtajn kvitancojn havas.
Kaj li enigis la manon en la flankan poŝon, kaj vere eltiris multon da ĉifitaj paperaĉoj, sed ial li montris ilin ne al la frato sed, de malproksime, al la urbestro.
Kvankam tio strangas, sed aspekto de la paperaĉoj iom trankviligis la urbestron, do rememoroj de la fratoj ekestis pli viglaj. La rufharulo jam tute adaptiĝis, kaj sufiĉe klare, kvankam iom monotone, rerakontis enhavon de amasa broŝuro «Ribelo sur “Oĉakov”». La frato plibeligis lian sekan rerakonton per detaloj tiel pitoreskaj, ke la estro, jam preskaŭ trankviliĝinta, denove streĉis la orelojn.
Tamen li pace liberigis la fratojn, kaj ili elkuris sur la straton, sentante grandan malstreĉiĝon.
Post angulo de la urbestra domo ili haltis.
– Bonokaze, pri infaneco, – diris la unua filo, – tiajn kiel vi, infanaĝe, mi mortigis surloke. El stonetĵetilo.
– Kial? – ĝoje demandis dua filo de la fama patro.
– Tiaj estas severaj leĝoj de vivo. Aŭ, pli kurte, vivo diktas al ni siajn severajn leĝojn. Kial vi enrampis la kabineton?
Ĉu vi ne vidis ke la estro estas okupata?
– Mi pensis...
– Ha, vi pensis? Do iam vi pensas? Vi estas pensulo.
Kio estas via nomo, pensulo? Ĉu Spinozo? Ĵan Ĵak Ruso (Rousseau)? Marko Aŭrelio?
La rufharulo silentis, premita per la justa akuzo.
– Nu, bone, mi pardonas vin. Vivu. Kaj nun konatiĝu ni. Tiel aŭ aliel, sed ni estas fratoj, kaj parenceco devigas.
Mia nomo estas Ostap Bender. Permesu ekscii vian unuan familnomon.
– Balaganov, – prezentis sin la rufharulo, – Ŝura Balaganov.
– Pri profesio mi ne demandas, – ĝentile diris Bender, – sed konjektas. Verŝajne io intelekta, ĉu? Kiom da aljuĝoj ĉi-jare?
– Du, – libere respondis Balaganov.
– Tio ne estas bone. Kial vi vendas sian senmortan animon? Homo ne devas esti juĝata. Tio estas vulgara okupo.
Mi konsideras ŝtelojn. Ne parolante eĉ pri tio ke ŝtelo estas peko – la patrino, verŝajne, konatigis vin infanaĝe kun tiu ĉi doktrino – tio, krome, estas sencela perdo de fortoj kaj energio.
Ostap ankoraŭ longe disvolvus sian vivkredon, se Balaganov ne interrompus lin.
– Rigardu, – diris li, montrante la verdajn profundojn de Bulvardo de Junaj Talentoj. – Ĉu vi vidas, jen iras homo en pajla ĉapelo?
– Jes, mi vidas, – digne diris Ostap. – Kio do? Ĉu tio estas guberniestro de insulo Borneo?
– Tio estas Panikovskij, – diris Ŝura. – Filo de leŭtenanto Ŝmit.
Sur la aleo, en ombro de nobelegaj tilioj iris, iom kliniĝinte flanken, ne juna jam civitano. Dura pajla ĉapelo kun orligita rando sidis sur lia kapo flanke. La pantalono estis tiel mallonga, ke nudigis blankajn laĉojn de la kalsono.
Sub lipharoj de la civitano flamis, simile al cigareda lumeto, la ora dento.
– Kio, ĉu ankoraŭ unu filo? – diris Ostap. – Tio iĝas amuza.
Panikovskij venis al la urbodomo, medite irdesegnis ok-similaĵon ĉe la eniro, prenis per la du manoj randon de sia ĉapelo, ĝustigis ĝin sur la kapo, ĉirkaŭtiretis la jakon kaj, peze suspirinte, eniris.
– Ĉe la leŭtenanto estis tri filoj, – rimarkis Bender, – unuaj du estis saĝaj, sed tria – stultulo. Oni devas averti lin.
– Ne, – diris Balaganov, – sekvontfoje li scios ke oni ne rompu konvencion.
– Kio estas tiu konvencio?
– Atendu. Mi poste rakontos. Li eniris, eniris!
– Mi estas homo enviema, – konfesis Bender, – sed ĉi tie estas nenio enviinda. Ĉu vi iam spektis toreadon? Iru ni spekti.
La amikiĝintaj filoj de leŭtenanto Ŝmit eliris el post la angulo kaj alpaŝis fenestron de la urbestra kabineto.
Post la nebula nelavita vitro sidis la urbestro. Li rapide skribis. Same al ĉiuj skribantoj lia vizaĝo estis funebra.
Subite li suprenigis la kapon. La pordo vaste malfermiĝis, kaj la ĉambron enpenetris Panikovskij. Premante la ĉapelon al la malpura jako li haltis apud la tablo, kaj longe movis la dikajn lipojn. Post tio la urbestro eksaltis de sur la seĝo, kaj vaste malfermis la buŝon. La amikoj ekaŭdis longan krion.
Kun vortoj «ĉiuj malantaŭen» Ostap fortiris post si na Balaganov. Ili alkuris la bulvardon, kaj kaŝis sin post arbo.
– Demetu ĉapelojn, – diris Ostap, nudigu la kapojn.
Post nelonge okazos elporto de la korpo.
Li ne eraris. Ankoraŭ ne silentiĝis tondradoj kaj modulaĵoj de la urbestra voĉo, kiam en portalo de la urbestrejo aperis du fortegaj laborantoj. Ili portis na Panikovskij. Unua tenis lin je la manoj, dua – je la kruroj.
– Korpo de la forpasinto, – komentis Ostap, – estis elportata sur manoj de proksimuloj kaj amikoj.
La laborantoj eltiris la trian malsaĝan idon de leŭtenanto Ŝmit sur la peroneton, kaj komencis nerapide balancigi lin. Panikovskij silentis, humile rigardante bluan ĉielon.
– Post nelonga funebra kunveno... – komencis Ostap.
Ĉi-momente la kunlaborantoj, aldonante al korpo de Panikovskij sufiĉan svingon kaj inercion, forĵetis lin sur la straton.
– ... la korpo estis enterigita, – finis Bender.
Panikovskij falaĉis sur la teron kiel bufo. Li rapide leviĝis kaj, kliniĝante flanken pli ol antaŭe, kuris sur Bulvardo de Junaj Talentoj kun neverŝajna rapideco.
– Nu, kaj nun rakontu, – diris Ostap,– kiamaniere tiu ĉi rampulo rompis la konvencion, kaj kio estas tiu ĉi konvencio.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.