La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Labortago en financ-kalkula fako de "Herkules" komenciĝis, kiel kutime, ĝuste je la naŭa.
Kukuŝkind jam levis baskon de sia jako por purigi per ĝi la okulvitrojn, kaj samtempe informi la kunlaborantojn pri tio ke labori en banka kontoro “Sikimorov kaj Cezarido” estis senkompare pli trankvile, ol en tiu ĉi herkulesa sodomo;
Tezoimenickij turniĝis jam sur sia ŝraŭba tabureto al la muro, kaj etendis la manon por deŝiri paĝon de la kalendaro, Lapidus-juna malfermis jam la buŝon al peco da pano kun haringa ŝmiraĵo, kiam la pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis neniu alia ol librotenisto Berlaga.
Tiu ĉi neatendita apero elvokis konfuzon en la financkalkula halo.
Tezoimenickij glitiĝis sur sia ŝraŭba telereto, kaj la kalendara folio unue, povas esti, dum tri jaroj, restis ne deŝirita.
Lapidus-juna, forgesinte ekmordi la sandviĉon, vane ekmovadis la makzelojn. Drejfus, Ĉevaĵevskaja kaj Saĥarkov senmezure ekmiris. Korejko levis kaj mallevis la kapon.
Kaj maljuna Kukuŝkind rapide surmetis la okulvitrojn, forgesinte purigi ilin, kio neniam okazis dum tridek jaroj de lia ofica servo. Berlaga, kvazaŭ okazis nenio, eksidis ĉe sia tablo kaj, ne respondante al kaŝa rideto de Lapidusjuna, malfermis siajn librojn.
– Kiel vi fartas? – demandis Lapidus malgraŭ ĉio. – Kio pri la kalkana nervo?
– Ĉio pasis, – respondis Berlaga, ne levante la kapon.
– Mi eĉ nekredas ke tiu ĉi nervo vere ekzistas ĉe homoj.
Ĝis la tagmanĝa paŭzo mem tuta financ-kalkularo ŝoviĝis sur siaj taburetoj kaj kusenetoj, turmentata per scivolo. Kaj kiam eksonis la kriza sonorilo, elito de la librotenista mondo ĉirkaŭigis na Berlaga. Sed la fuĝanto preskaŭ ne respondis al la demandoj. Li forkondukis flanken plej fidelajn kaj, evidentiĝinte ke proksime estas neniu superflua, rakontis al ili pri siaj eksterordinaraj aventuroj en frenezulejo. Sian rakonton la fuĝa librotenisto akompanis per multaj kiaj malsimplaj esprimoj kaj interjekcioj, kiuj estas ellasitaj ĉi tie por senĝena fluo de la rakonto.
RAKONTO DE LIBROTENISTO BERLAGA, KIUN LI, SUB STRIKTA SEKRETO, KOMUNIKIS AL BORISOĤLEBSKIJ, DREJFUS, SAĤARKOV KAJ AL LAPIDUS-JUNA PRI KIO OKAZIS AL LI EN LA FRENEZULEJO.
Librotenisto Berlaga, kio estas jam informita, fuĝis frenezulejon por eviti danĝeron de la purigado. En tiu ĉi kuraca establo li intencis sidi ĝis preterpaso de la alarma periodo, kaj reveni na "Herkules" kiam la tondro kvietiĝos, kaj la oko da kamaradoj kun grizetaj okuloj fornomados en najbaran entreprenon.
La tutan aferon ordigaĉis lia bofrato. Li akiris libron pri moroj kaj kutimoj de mensmalsanuloj kaj, post longaj disputoj, el ĉiuj fiksaj ideoj estis elektita deliro de megalomanio.
– Vi nenion devas fari, – enkapigis la bofrato, – nur kriu en orelojn de ĉiu ajn: «Mi estas Napoleono!», aŭ: «Mi estas Emil Zola!», aŭ «Mahometo!», se vi volas.
– Ĉu oni povas esti vicreĝo de Hindio? – konfide demandis Berlaga.
– Povas, povas. Frenezulo ĉion povas. Do vicreĝo de Hindio, ĉu?
La bofrato parolis tiel konvinke kvazaŭ li estus, minimume, studento-asistanto en psikiatria kliniko. Sed li estis fakte modesta agento pri disvastigo de luksaj aboneldonaĵoj de ŝtata eldonejo, kaj de lia pasinta komerca majesteco restis nur, en lia kofreto, viena melon-ĉapelo kun blanka silka reverso.
La bofrato ekkuris al la telefono por voki ambulancon, kaj la nova vic-reĝo de Hindio demetis la jakon, disŝiris sur si kotonan ĉemizon kaj, por iu ajn okazo, elverŝis sur la kapon boteleton de plej bona unuaklasa por-kopia ferogala inko. Poste li ekkuŝis ventre sur la plankon kaj, peatendinte venon de subflegistoj, komencis krii:
– Mi estas ne pli ol vicreĝo de Hindio! Kie estas miaj fidelaj nababoj,maharaĝoj, miaj abrekoj (abrek: kontraŭrusia militanto dum okupaciado de Kaŭkazo), kunakoj (kunak: amiko (el lingvoj de kaŭkaz-regiono)), kaj miaj elefantoj?
Aŭskultante tiun ĉi deliron de megalomanio la bofrato dube balancis la kapon. Laŭ lia opinio abrekoj kaj kunakoj ne eniris agosferon de hindia vicreĝo. Sed la subflegistoj nur viŝis per malseka tuko vizaĝon de la librotenisto, malpurigitan per la unuaklasa inko kaj, akorde preninte, enigis lin en la ambulancon. Frapis lakigitaj pordoklapoj, eksonis alarma kuracista sireno, kaj la aŭto haste forveturigis vicreĝon Berlaga en lian novan posedejon.
Dum la vojo la malsanulo svingis per la manoj, balbutis ion, ne ĉesante time pensi pri unua renkonto kun veraj frenezuloj. Li tre timis ke ili ofendados, aŭ eĉ murdos lin.
La malsanulejo okazis tute alia ol Berlaga imagis ĝin.
En longa luma halo sidis sur kanapoj, kuŝis sur litoj, kaj promenadis homoj en bluetaj kiteloj. La librotenisto rimarkis ke la frenezuloj preskaŭ ne konversacias unu kun alia. Ili ne havas tempon por konversacioj. Ili meditas. Ili meditas konstante. Ĉe ili estas multe da pensoj, oni devas rememori ion, ion plej gravan, de kio dependas la feliĉo.
Sed la pensoj disfalas kaj, plej grave, malaperas, svinginte per la vosteto. Kaj oni devas denove pripensi ĉion, kompreni kio okazis, kial ĉio ekestis malbona, kvankam antaŭe ĉio estis bona.
Preter Berlaga jam kelkfoje iris frenezulo nekombita kaj malfeliĉa. Kaptinte per la fingroj sian mentonon li iris sur unu linio: de la fenestro al la pordo, kaj denove al la fenestro. Kaj tiom da pensoj tondris el lia kompatinda kapo, ke li almetadis alian sian manon al la frunto kaj rapidigis la paŝojn.
– Mi estas vicreĝo de Hindio! – kriis Berlaga, retrorigardante la subflegiston.
La frenezulo eĉ ne rigardis flankon de la librotenisto.
Dolore sulkiĝinte li denove komencis kolekti siajn pensojn, diskurintajn pro la sovaĝa krio de Berlaga. Sed, anstataŭe, al la vicreĝo venis malalta idioto kaj, konfide ĉirkaŭbrakumante lian talion, diris kelkajn vortojn per birda lingvo.
– Kio? – flate demandis timigita Berlaga, – Ene, bene raba, kvinter, finter ĵaba, – klare pronincis la nova konato.
Dirinte: «oj», Berlaga deiris malproksimen de la idioto.
Farante tion ĉi li proksimiĝis al homo kun citrona kalvaĵo.
Tiu tuj turniĝis al la muro kaj singarde ekrigardis la libroteniston.
– Kie estas miaj maharaĝoj? – demandis lin Berlaga, sentante bezonon subteni reputacion de frenezulo.
Sed tiam malsanulo, sidanta sur lito en profundo de la halo, leviĝis sur siajn piedojn, maldiketajn kaj flavajn kiel preĝejaj kandeloj, kaj sufere ekkriis:
– En liberon! En liberon! En pampon!
Poste la librotenisto eksciis ke pri veno en pampon petis maljuna instruisto pri geografio, laŭ lernolibro de kiu juna Berlaga konatiĝis, siatempe, kun vulkanoj, kaboj kaj terkoloj. La geografo freneziĝis tute neatendite: foje li rigardis mapon de ambaŭ duonsferoj, kaj ne trovis sur ĝi Beringan markolon. Tutan tagon ekzamenis maljuna instruisto la mapon. Ĉio estis surloke: kaj Novlando, kaj Sueza kanalo, kaj Madagaskaro, kaj Havaja insularo kun ĉefurbo Honolulo, kaj eĉ vulkano Popokatepetlo, sed Beringa markolo forestis. Do samloke, apud la mapo, la maljunulo mensŝoviĝis. (Laŭ informoj, troviĝantaj ĉe la aŭtoroj, sur tiu ĉi mapo, kiu frenezigis la malfeliĉan geografon, Beringa markolo vere forestis. Foreston de la markolo elvokis napkapuleco de eldonejo “Libro kaj poluso”. La kulpulojn trafis meritita puno. Estro de la eldonejo estis depostenita kaj sendita al posteno malpli grava, kaj aliajn trafis skriba riproĉo kun averto). Tio estis bonanima frenezulo, al neniu faranta iun malbonon, sed Berlaga ege ektimis. La krio ŝiris lian animon.
– En liberon! – daŭre kriis la geografo, – en pampon!
Plej bone en la mondo sciis li kio estas libero. Li estis geografo, do konis tiajn vastejojn, pri kiuj ordinaraj homoj, okupataj per siaj enuaj aferoj, eĉ ne supozas. Li volis liberon, li volis rajdi tra kreskaĵejoj sur la ŝvita mustango.
En la ĉambregon eniris juna kuracistino kun plendaj bluaj okuloj, kaj direktiĝis rekte al Berlaga.
– Nu, kiel vi fartas, kolombeto? – demandis ŝi, per la varma mano tuŝante pulson de la librotenisto. – Nun vi sentas sin pli bone, ĉu?
– Mi estas vicreĝo de Hindio, – raportis li, ruĝiĝante. – Redonu al mi mian ŝatatan elefanton!
– Tio estas deliro ĉe vi, – karese diris la kuracistino, – vi estas en malsanulejo, ni pe-kuracos vin.
– Ho-o! Mia elefanto! – defie kriis Berlaga.
– Sed komprenu vi, – eĉ pli karese diris la kuracistino, – vi ne estas reĝo, tio estas deliro, komprenu, deliro!
– Ne, ne deliro, – oponis Berlaga, scianta ke antaŭ ĉio oni devas obstini.
– Jes, deliro!
– Ne, ne deliro!
– Deliro!
– Ne deliro!
La librotenisto, vidante ke la fero estas arda, komencis forĝi ĝin. Li puŝis la bonaniman kuracistinon kaj eligis tiran kriaĉon, kiu ekscitis ĉiujn malsanulojn, precipe la malgrandan idioton, kiu eksidis sur la plankon kaj, eligante salivon, diris:
– En, den, truakatr, mademuazel Ĵurovatr.
Kaj Berlaga kontentiĝe aŭskultis post sia dorso voĉon de la kuracistino, kiu alparolis subflegiston:
– Oni devas relokigi lin al tiuj tri; se ne, li ĉi tie la tutan halon pe-timigos.
Du paciencaj subflegistoj forkondukis la kvereleman vicreĝon en negrandan ĉambron por malsanuloj kun neregula konduto, kie kviete kuŝis tri homoj. Nur ĉi tie la librotenisto komprenis kio estas veraj frenezuloj.
Ekvidinte la vizitantojn la malsanuloj elmontris nekutiman aktivadon. Dika viro deruliĝis de sia lito, rapide manpiediĝis kaj, altigante la tegitan, kiel mandolino, postaĵon, komencis abrupte boji, kaj disŝovi la pargeton per malantaŭaj piedoj en malsanulejaj pantofloj. Alia envolviĝis en la litkovrilon, kaj komencis krii: «Ankaŭ vi, Bruto, vendis sin al komunistoj!». Tiu ĉi homo sendube imagis sin Gaj Julio Cezaro (Gaius Julio Cezaro). Tamen iam, en lia kirlita kapo desaltis iu butono, kaj li erare kriis: «Mi estas Henriko Julio Cimerman!»
– Foriru! Mi estas nuda! – kriis la tria. – Ne rigardu min. Mi hontas. Mi estas nuda virino.
Tamen tio estis vestita liphara viro.
La subflegistoj foriris. La vicreĝon de Hindio kaptis tia teruro, ke li nekuraĝis jam postuli redonon de la ŝatata elefanto, de maharaĝoj, de fidelaj nababoj kaj enigmaj abrekoj kaj kunakoj.
«Tiuj senprobleme sufokos», – pensis li glaciiĝinte.
Kaj ege bedaŭris li pri tio ke skandalis en la trankvila halo. Tiom agrable estus sidi nun ĉe piedoj de bona instruisto pri geografio, kaj aŭskulti teneran balbuton de la malgranta idioto: «Ene, bene raba, kvinter finter ĵaba». Sed okazis nenio terura. Homo-hundo elbojis ankoraŭ kelkfoje kaj, grumblante, surgrimpis sian liton. Gaj Julio deĵetis sian litkovrilon, fortege oscedis, kaj streĉiĝis per la tuta korpo.
Virino kun la lipharoj ekfumis la pipon, kaj dolĉa odoro de “Nia ŝipestro” venigis trankvilon en tumultan animon de Berlaga.
– Mi estas vicreĝo de Hindio, – deklaris li, kuraĝinte.
– Silentu, fatraso, – maldiligente respondis Gaj Julio.
Kaj kun senartifikeco de romiano aldonis: – Murdos mi vin!
Animon eligos!
Tiu rimarko de plej kuraĝa el imperiestroj kaj batalantoj sobrigis la forkurintan libroteniston. Li kaŝiĝis sub la litkovrilon kaj, melankolie meditante pri sia vivo, plena per maltrankviloj, ekdormetis.
Matene, tra la dormo, Berlaga ekaŭdis strangajn vortojn:
– Enigis oni frenezulon sur niajn kapojn. Tiel bone estis triope, sed subite... Turmentiĝos ni nun pro li! Eblas eĉ ke tiu ĉi malbenita vicreĝo mordados nin ĉiujn.
Laŭ la voĉo Berlaga komprenis ke la vortojn prononcis Gaj Julio Cezaro. Post iom da tempo, malferminte la okulojn, li ekvidis ke lin, kun esprimo de viglega scivolo, rigardas la homo-hundo.
«Fino», – ekpensis la vicreĝo, – «nun li mordos!»
Sed la homo-hundo neatendite dissvingis la manojn kaj demandis per homa voĉo:
– Diru, ĉu vi ne estas filo de Foma Berlaga?
– Jes, filo, – respondis la librotenisto kaj, subite rekonsciiĝinte, tuj elkriaĉis: – Fordonu al la malfeliĉa vicreĝo lian fidelan elefanton!
– Rigardu, – proponis la homo-strathundo. – Ĉu vi vere ne rekonas min?
– Miĥail Aleksandroviĉ! – kriis elblindiĝinta librotenisto.
– Jen la renkonto!
La vicreĝo kaj la homo-hundo plenkore kisis unu la alian. Dum tio ili svinge frapiĝis per la fruntoj, produktante bilardan sonon. En okuloj de Miĥail Aleksandroviĉ videblis larmoj.
– Do vi ne estas frenezulo, – demandis Berlaga. – Sed kial vi stultadis?
– Kaj vi kial stultadis? Jen, elefantojn oni donu al li!
Sed, amiko mia Berlaga, mi devas diri al vi ke por bona frenezulo vicreĝo estas primitive, tro primitive.
– Sed mia bofrato diris ke oni povas, – malĝojis Berlaga.
– Prenu, ekzemple min, – diris Miĥail Aleksandroviĉ, – subtila ludo. Homo-hundo. Skizofrenia deliro, komplikigita per mani-depresia psikozo kaj, krom tio rimarku, Berlaga, krepuska stato de animo. Ĉu vi opinias ke tio venis al mi facile? Mi studis aŭtoritatajn fontojn. Ĉu vi legis libron de profesoro Blejler “Aŭtisma pensmaniero”?
– N-ne, – respondis Berlaga per voĉo de vicreĝo, de kiu oni deŝiris ordenon de “Krurzono”, kaj degradis lin je oficir-serviston.
– Sinjoroj! – kriis Miĥail Aleksandroviĉ. – Li ne legis libron de Blejler! Ja ne timu vi, iru ĉi tien. Li estas sama reĝo kiel vi – Cezaro.
Duo da aliaj prizorgatoj de la eta ĉambro por personoj kun neregula konduto proksimiĝis.
– Ĉu vi ne legis na Blejler? – demandis Gaj Julio mirigite. Do, pardonu, laŭ kiuj materialoj vi prepariĝis?
– Verŝajne li abonis germanan revuon “Jahrbuch für Psychoanalytik und Psychopathologik” esprimis la supozon neplenvalora lipharulo.
Berlaga staris kiel kraĉita. Kaj la spertuloj daŭre elŝutis saĝegajn frazojn el sfero de teorio kaj praktiko de psikoanalizo. Ĉiuj venis al konkludo ke al Berlaga estos malbone, kaj ke ĉefa kuracisto Titanetov, revenon de kiu el oficvojaĝo oni atendis post unu-du tagoj, senmaskos lin dum kvin minutoj. Pri tio ke reveno de Titanetov venigas angoron ankaŭ sur ilin, ili ne paroladis.
– Ĉu, eble, mi ŝanĝu la deliron? – time demandis Berlaga.
– Kio se mi estu Emil Zola aŭ Mahometo?
– Malfrue, – diris Gaj Julio. – En historion de la malsano jam estas enskribite ke vi estas vicreĝo, kaj frenezulo ne povas ŝanĝi siajn maniojn kiel ŝtrumpetojn. Nun vi tutan vian vivon troviĝos en stulta stato de la vicreĝo. Ni sidas ĉi tie jam semajnon, kaj konas la regulojn.
Post unu horo Berlaga sciis jam ĉiujn detalojn kaj verajn malsan-historiojn de siaj samĉambranoj.
Apero de Miĥail Aleksandroviĉ en la frenezulejo klariĝis per aferoj sufiĉe simplaj, eĉ banalaj. Li estis riĉa NEP-ulo, kiu hazarde ne elpagis kvardek tri mil rublojn de la enspeza imposto. Tio minacis per kontraŭvola veturo en nordan regionon, sed la aferoj insiste postulis ĉeeston de Miĥail Alekseeviĉ en Nigramarsk. Duvanov, tio estis nomo de viro kiu prezentis sin virino, estis, ŝajne, eta sabotanto, kiu havis kaŭzon timi areston. Sed tute alia estis Gaj Julio Cezaro kiu, laŭ pasporto, estis eksa advokato I. N. Malnovvulgarulov.
Gaj Julio Malnovvulgarulov venis en la frenezulejon pro la altaj ideaj konsideroj.
– En Sovetio, – diris li, drapirante sin per la litkovrilo, – frenezulejo estas sola loko kie povas vivi normala homo.
Ĉio alia estas pandemonio. Ne, mi ne povas vivi kun komunistoj. Pli bone mi vivos ĉi tie, apud ordinaraj frenezuloj.
Tiuj ĉi, kontraste al aliaj, ne konstruas socialismon.
Krom tio oni nutras ĉi tie. Sed tie, en ilia frenezulejo, oni devas labori. Sed mi ne intencas labori por ilia socialismo.
Krom tio ĉi tie mi havas, finfine, personan liberon. Liberon je religio. Parolliberon.
Rimarkinte preterirantan subflegiston Gaj Julio Malnovvulgarulov jelpe elkriis:
– Vivu Konstitucia Asembleo! Ĉiuj en la forumon!
Ankaŭ vi, Brutus, vendis sin al respondeculoj! – Kaj, turniĝinte al Berlaga, li aldonis: – Ĉu vi vidis? Kion mi volas, tion mi krias. Sed provu tion surstrate!
La tutan tagon kaj plimulton de la nokto kvaro da malsanuloj kun neregula konduto ludadis na “sesdek ses” sen dudeko kaj kvardeko, je ludo ruza, kiu postulas memregadon, sagacon, purecon de animo kaj klarecon de pensado.
Matene el la oficvojaĝo revenis profesoro Titanetov. Li rapide pririgardis la kvaropon kaj samloke ordonis elĵeti ilin el la malsanulejo. Helpis nek libro far Blejler, nek krepuska stato de la animo, komplikita per mani-depresia psikozo, nek “Jahrbuch für Psychoanalytik und Psychopathologik”.
Profesoro Titanetov ne ŝatis simululojn.
Kaj ili ekkuris surstrate, dispuŝante pasantojn per la kubutoj. Antaŭe moviĝis Gaj Julio. Post li rapidis la viro-ino kaj la homo-hundo. Post ili ĉiuj tiriĝis la dekronita vicreĝo, damnante la bofraton, kaj kun teruro pensante pri tio kio okazos nun.
Pe-rakontinte tiun ĉi instruan historion librotenisto Berlaga angore rigardis komence na Borisoĥlebskij, poste na Drejfus, post tio na Saĥarkov, kaj fine na Lapidus-juna, kapoj de kiuj, kiel ŝajnis al li, kondolence balanciĝis en duonlumo de la koridoro.
– Nu, ĉu vi vidas kion vi atingis per viaj fantaziaĵoj, – diris krudkora Lapidus-juna, – vi volis eviti unu purigon, kaj trafis nun en alian. Malbonas viaj aferoj. Se oni elpurigis vin el la frenezulejo, do el "Herkules" oni vin certe elpurigos.
Borisoĥlebskij, Drejfus kaj Saĥarkov diris nenion. Kaj, nenion dirinte ili komencis malrapide fornaĝi en la mallumon.
– Amikoj! – feble kriis la librotenisto. – Ja kien vi!
Sed la amikoj jam kuregis tutforte, kaj iliaj orfaj pantalonoj malaperis, lastfoje brilinte sur la ŝtuparo.
– Malbone, Berlaga, – malvarme diris Lapidus, – vane vi implikas min en viajn malpurajn antisovetiajn friponaĵojn.
Adje!
Kaj la vicreĝo de Hindio restis sola.
Kion vi faris, librotenisto Berlaga? Kie estis viaj okuloj, librotenisto? Kion dirus al vi via patro Foma, se li ekscius ke lia filo, jam ne juna, iris esti vicreĝo? Jen kien venigis vin, librotenisto, viaj strangaj rilatoj kun sinjoro Funt, kiu estis prezidanto de multaj akciaj kompanioj kun miksita kaj malpura kapitalo. Estas time eĉ pensi kion dirus maljuna Foma pri la faraĉoj de sia amata filo. Sed jam delonge kuŝas Foma en dua kristana tombejo sub ŝtona serafo kun derompita flugilo, kaj nur knabaĉoj, enkurantaj ĉi tien ŝteli siring-florojn, ĵetas iam nescivolan rigardon sur la tomban surskribon: «Por vi estingis lumo taga, do pace dormu F.
Berlaga». Sed povas okazi ke nenion dirus la maljunulo. Ja certe dirus nenion, ĉar li mem vivis ne tro juste. Simple li konsilus konduti sin pli singarde, kaj en gravaj aferoj ne konfidi sian bofraton. Jes, diablo scias kion vi faraĉis, librotenisto Berlaga!
La pezaj meditoj, kaptintaj eksan reprezentanton de Henriko la kvina en Hindio estis rompitaj per krioj, venintaj de la ŝtuparo:
– Berlaga! Ja kie li estas? Iu demandas pri li. Ha, jen li staras! Eniru, civitano!
En koridoro aperis la rajtigito pri hufoj. Soldate svingante la manojn Balaganov venis al Berlaga kaj enmanigis al li avizon:
«Gamarado Berlaga. Post ricevo de tio ĉi estas proponate al vi tuj veni por glarigo de gelkaj cirkonstancoj.»
La papero estis provizita per stampo de Nigramarska filio de Arbatov-kontoro pri ŝtat-provizo per kornoj kaj hufoj, kaj per ronda stampo, enhavon de kiu estis ne tro simple diveni, eĉ se fari tion venus en kapon de Berlaga. Sed la fuĝa librotenisto estis tiel premita per falintaj sur lin malfeliĉoj, ke nur demandis:
– Ĉu eblas telefoni hejmen?
– Pri kio jam telefoni, – severe diris la respondeculo pri hufoj.
Post ĉirkaŭ du horoj homamaso, staranta ĉe kinejo “Kapitolo”, atendante unuan prezenton, kaj pro nenifarado gapanta ion ajn, rimarkis ke el pordo de kontoro pri ŝtatprovizo per kornoj eliris homo kaj, kaptante la koron, malrapide ekiris for. Tio estis librotenisto Berlaga. Komence li apatie trenis la piedojn, poste poiome komencis plirapidigi la paŝadon. Turniĝinte post angulon la librotenisto nerimarke faris krucsignon, kaj ekkuris ege rapide. Post nelonge li sidis jam ĉe sia tablo en financ-kalkula halo kaj senkomprene rigardis na “Ĉefa libro”. La ciferoj flugis kaj turniĝis en liaj okuloj.
La granda kombinanto frape fermis paperujon “Dosiero de Korejko”, ekrigardis na Funt, kiu sidis sub nova surskribo “Prezidanto de la administracio”, kaj diris:
– Kiam mi estis tre juna, tre malriĉa, kaj nutriĝis per tio ke montris en ĥersona foiro dikan grandbrustan monaĥon, asertante ke tio estas virino kun barbo, neklarigebla natura fenomeno, ankaŭ tiam mi ne falis en tiujn moralajn profundaĵojn kiel tiu ĉi vulgara Berlaga.
– Mizera sensignifa homo, – konfirmis Panikovskij, disportante teon al la tabloj. Al li estis agrable konscii ke en la mondo estas homoj eĉ pli sensignifaj ol li mem.
– Berlaga – tio ne estas kapo, – informis sidprezidanto Funt kun karaktera por li senrapideco. – Mak-Donald – tio estas homo. Lia ideo pri klasa paco en industrio...
– Sufiĉe, sufiĉe, – diris Bender. – Ni fiksos specifan kunsidon por evidentigi vian opinion pri MakDonald, kaj pri aliaj burĝaj politikistoj. Nun mi ne havas tempon. Berlaga, tio vere ne estas kapo, tamen li informis nin pri io el vivo kaj ago de memeksplodantaj akciaj kompanioj.
Subite la granda kombinanto eksentis gajon. Ĉio iris perfekte. Fiodorajn kornojn oni plu ne alportis. Laboron de Nigramarska filio oni povis opinii kontentiga, kvankam la poŝto denove alportis en la kontoron amason da novaj oficialaj leteroj, cirkuleroj kaj postuloj, kaj Panikovskij jam dufoje kuris en dung-oficejon por trovi kontoristinon.
– Sed! – kriis subite Ostap. – Kie estas Kozleviĉ? Kie estas "Antilopo"? Ĉu oficejo sen aŭto estas oficejo? Mi devas veturi al kunsidoj. Ĉiu jinvitas min, eĉ vivi sen mi oni ne povas. Kie estas Kozleviĉ?
Panikovskij demovis la rigardon, kaj kun suspiro diris:
– Stato de Kozleviĉ ne estas bona.
– Kion tio signifas? Ĉu li estas ebria?
– Pli malbone, – respondis Panikovskij, – ni timis diri al vi pri tio. Lin delogis katolikaj pastroj.
Dum tio la kuriero ekrigardis la rajtigiton pri hufoj, kaj ili ambaŭ malgaje balancis la kapojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.