La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 24

La vetero favoris al amo

Pri ĉio kion la granda kombinanto faris dum la tagoj sekvantaj translokiĝon en la kamparan-gastejon, Panikovskij parolis kun granda malaprobo.

– Bender frenezadas! – diris li al Balaganov. – Li tute pereigos nin!

Kaj vere, anstataŭ ŝpari kiel eble longe restintajn tridek kvar rublojn, kaj uzi ilin ekskluzive por aĉeto de nutraĵoj, Ostap direktiĝis en flor-vendejon, kaj per tridek kvin rubloj aĉetis grandan kiel florbedo, moviĝantan bukedon da rozoj. Mankantan rublon li prenis de Balaganov. Inter la floroj li metis skribaĵeton: «Ĉu aŭdas vi kiel batiĝas mia granda koro?». Al Balaganov estis ordonite alporti la florojn al Zosja Sinickaja.

– Kion vi faras? – diris Balaganov, svingante la bukedon.

– Por kio tiu ĉi ŝiko?

– Tio endas, Ŝura, endas, – respondis Ostap. – Ne eblas alie! Ĉe mi estas granda koro. Kiel ĉe bovido. Krom tio ne mono gravas. Gravas ideo.

Post tio Ostap eksidis na "Antilopo" kaj petis na Kozleviĉ veturigi lin ien transurben.

– Mi devas, – diris Ostap, – filozofadi pri ĉio okazinta kaj fari necesajn prognozojn pri la estonto.

La tutan tagon veturigis fidela Adam la grandan kombinanton sur blankaj ĉemaraj vojoj, preter ripozejoj, sanatorioj, kie ripozantoj frapetis per la pantofloj, frapadis per marteloj kroketajn kuglojn, aŭ saltis ĉe la retpilkaj retoj. Telegrafa drato eligis violonĉelajn sonojn. Somer-feriulinoj pene portadis en la ŝtofaj mansakoj bluajn melongenojn kaj melonojn. Junaj homoj kun naztukoj sur la malsekaj post banado haroj arogante enrigardis okulojn de la virinoj kaj diris afablaĵojn, plenan kompleton de kiuj havis ĉiu nigramarskano en aĝo ĝis dudek kvin jaroj. Se iris du feriulinoj, junaj nigramarskanoj diris post ilin: «Aĥ, ĝis kiom beletas tiu, kiu iras flanke!». Dum tio ili plezure ridegis. Ilin ridigis ke la feriulinoj ne sukcesos diveni al kiu el ili rilatas la komplimento. Sed se oni renkontis feriulinon solan, tiam la ŝercemuloj haltis, kvazaŭ trafitaj per tondro, kaj longe ŝmacis per la lipoj, aspektante la aman suferon. La juna feriulino ruĝiĝis, kaj transkuris la vojon, elfaligante la bluajn melongenojn, kio elvokis ĉe la amindumuloj homeran ridegon.

Ostap duonkuŝis sur malmolaj antilopaj kusenoj kaj meditis. Elŝiri monon de Brulegov aŭ Skombrieviĉ ne eblis: la herkulesanoj forveturis ferii. Freneza librotenisto Berlaga ne estis enkalkulebla: de li oni ne povis atendi bonan melkadon. Sed malgraŭ tio planoj de Ostap kaj lia granda koro postulis de Ostap ĉeeston en Nigramarsk. Kiom longe daŭros tiu ĉi ĉeesto, estis malfacile supozi.

Ekaŭdinte la konatan transtomban voĉon Ostap alrigardis la trotuaron. Post vico da poploj paŝadis mano ĉe mano ne juna jam paro. La geedzoj, verŝajne, iris al marbordo.

Post ili treniĝis Loĥankin. Li portis en la manoj inan ombrelon kaj korbon, el kiu elstaris termoso kaj elpendis bana tola tuko.

– Varvara, – tenace diris li, – aŭskultu, Varvara!

– Kion vi volas, malfeliĉo vi mia, – demandis Ptiburdukova, ne turniĝante.

– Mi ekposedi volas vin, Varvara!..

– Ja kia kanajlo! – rimarkis Ptiburdukov, ankaŭ ne turniĝante.

Kaj la stranga familio malaperis en polvo de "Antilopo".

Kiam la polvo falis sur la teron Bender ekvidis sur fono de la maro kaj la flora partero grandan vitran atelieron.

Gipsaj leonoj kun malpurigitaj muzeloj sidis ĉe sojlo de la vasta ŝtuparo. El la ateliero frapis maltrankviliga odoro de pira esenco. Ostap ekflaris la aeron kaj petis na Kozleviĉ halti. Li eliris el la aŭto kaj denove komencis entiri per la naztruoj vivigan odoron de la esenco.

– Kiel mi ne konjektis tuj! – elmurmuris li, vagante ĉe la enirejo.

Li sendis la rigardon sur elpendaĵon “1-a Nigramarska kinofabriko”, karesetis la ŝtuparan leonon je ties varma kolhararo kaj, dirinte «Golkondo (Golkondo: regno en Hindio, 16-17 jarcento, fama per siaj valoraj produktaĵoj)», rapide direktiĝis reen, en la kamparan-gastejon.

La tutan nokton sidis li ĉe la fenestra breto, kaj skribis ĉe lumo de kerosena lampo. La vento, enkuranta iam la fenestron, foliumis la pe-skribitajn paĝojn. Antaŭ la verkanto malfermiĝis ne tro alloga pejzaĝo. La delikata luno lumigis tute ne palacon. La kamparan-gastejo spiris, moviĝis kaj raŭkis en la dormo. En mallumaj anguloj interfrapadis nevideblaj ĉevaloj. Etaj spekulantoj dormis sur la ĉaroj, metinte sub sin sian mizeran vararon. Elkomplikiĝinta ĉevalino vagadis en la korto, singarde transpaŝante timonojn, tirante post si la kaprimenon kaj, en serĉo dehordeo, enŝovante la muzelon en la ĉarojn. Venis ĝi ankaŭ al fenestro de la verkanto kaj, metinte la kapon sur la fenestrobreton, malgaje rigardis na Ostap.

– Iru, iru, ĉevalino, – rimarkis la granda kombinanto, – ne por via menskapablo estas la afero!

Antaŭ la mateniĝo, kiam la kamparan-gastejo komencis viviĝi, kaj inter la ĉaroj jam vagadis knabo kun sitelo da akvo, per alteta voĉo elkrianta:«Al kiu mi la ĉevalojn drinkigu?», Ostap pe-is sian laboron, prenis el Korejkodosiero blankan paĝon de papero, kaj kaligrafie skribis sur ĝi la titolon:

“KOLO”

PLENDAŬRA FILMO

Scenaro de O. Bender.

En 1-a Nigramarska kinofabriko estis tiu malordaĉo kiu okazas nur ene de ĉeval-foiroj, kaj ĝuste en tiu momento kiam la tuta komunumo persekutas poŝ-ŝteliston.

Ĉe la eniro sidis gardisto. De ĉiuj enirantoj li strikte postulis paspermesilon, sed, se oni ne donis al li la permesilon, li enlasis ankaŭ sen ĝi.

Homoj en bluaj biretoj kunpuŝiĝis kun homoj en laboristaj kombinvestoj, diskuris per multnombraj ŝtuparoj kaj, senprokraste, per la samaj ŝtuparoj, kuris soben. En vestiblo ili kurdesegnis rondon, haltis pormomente, konsterniĝe rigardante antaŭ si, kaj denove impetis supren kun tia vervo, kvazaŭ oni vipis ilin de malantaŭe per malseka ŝnuro. Preterhastis asistantoj, konsilantoj, ekspertoj, administrantoj, reĝisoroj kun siaj adjutantinoj, lumigistoj, redaktoroj-muntistoj, maljunaj scenaristinoj, administrantoj pri komoj, kaj gardantoj de granda krudfera stampilo.

Ostap, kiu komencis promenadi en la kinofabriko per siaj ordinaraj paŝoj, baldaŭ rimarkis ke li neniel povas ekesti parto de tiu ĉi turniĝanta mondo. Neniu respondis liajn demandojn, neniu haltis.

– Necesas adaptiĝi al specifaĵoj de la malamiko, – diris Ostap.

Li nerapide ekkuris, kaj tuj eksentes mildiĝon. Li sukcesis eĉ interĵeti kelkajn vortetojn kun iu adjutantino. Tiam la granda kombinanto ekkuris plej rapide, kaj baldaŭ rimarkis ke li jam akordiĝas al la ritmo. Nun li kuris nazo ĉe nazo kun administranto pri literatura fako.

– Scenaro! – kriis Ostap.

– Kia? – demandis la administranto, frapante solidan troton.

– Bona! – respondis Ostap, eligante sin je duonkorpo.

– Mi ja demandas vin: kia? Silenta, aŭ parola?

– Silenta.

Facile elĵetante la piedojn en dikaj ŝtrumpoj, la literatur-faka administranto preteriris na Ostap ĉe turno kaj kriis:

– Ne estas bezonata!

– Kial ja ne estas bezonata? – demandis la granda kombinanto, komencante peze saltadi.

– Ja tial! Silenta kino jam ne ekzistas. Turnu vin al sonigistoj.

Ili ambaŭ haltis dum momento, konsterne ekrigardis unu la alian, kaj diskuris diversflanken. Post kvin minutoj Bender, svingante la manuskripton, denove kuris en taŭga kompanio, inter du trotulaj konsilistoj.

– Scenaro! – informis ilin Ostap, malfacile spirante.

La konsilistoj, akorde movante la krurojn, turniĝis al Ostap:

– Kia scenaro?

– Parola.

– Ne estas bezonata, – respondis la konsilistoj, plirapidiĝante.

La granda kombinanto denove perdis la ritmon, kaj malhonore eksaltadis.

– Kial ja ne estas bezonata?

– Tial ja. Parola kino ankoraŭ ne ekzistas.

Dum duonhoro de la konscienca trotado Bender venis al kompreno pri tikla stato de aferoj en 1-a Nigramarska kinofabriko. Tiu ĉi tikleco formiĝis pro tio ke silenta kino jam ne funkciis pro veno de parol-kina erao, sed parola kino ankoraŭ ne funkciis pro organizaj malglataĵoj, okazintaj pro likvidado de silent-kina erao.

Dum kulmino de la labora tago, kiam kuro de la asistantoj, konsilantoj, ekspertoj, administrantoj, reĝisoroj, adjutantinoj, lumigistoj, scenaristoj, kaj gardantoj de granda krudfera stampilo atingis rapidecon de fama siatempe kurĉevalo “Fortikulo”, disvastiĝis onidiro ke ie, en iu ĉambro sidas homo kiu urĝe konstrukcias parolan kinon. Ostap plenrapide ensaltis la grandan kabineton, kaj haltis, konsternita pro la silento. Ĉe tablo flanke sidis malgranda homo kun beduena barbeto kaj or-kadrigita nazumo kun ŝnureto. Kliniĝinte, li pene demetis de la piedo la boteton.

– Saluton, kamarado! – laŭte diris la granda kombinanto.

Sed la homo ne respondis. Li demetis la boteton, kaj komencis deŝuti el ĝi sablon.

– Saluton! – ripetis Ostap. – Mi alportis scenaron!

La homo kun beduena barbeto malhaste surmetis la boteton, kaj silente komencis laĉadi ĝin. Pe-ininte tiun ĉi aferon li turniĝis al siaj paperoj kaj, ferminte unu okulon, komencis skribi bidetajn literaĉojn.

– Kial vi silentas? – elkriaĉis Bender per tiu forto ke sur tablo de la kinoaganto ektintis telefona aŭskultilo.

Nur tiam la kinoaganto levis la kapon, ekrigardis na Ostap kaj diris:

– Bonvolu paroli pli laŭte. Mi ne aŭdas.

– Vi skribu al li, – rekomendis preterimpetanta konsultisto en bunta veŝto, – li estas surda.

Ostap alsidis la tablon kaj pe-skribis sur peco de papero:

«Ĉu vi estas sonigisto?»– Jes, – respondis la surdulo.

«Mi alportis parolan scenaron. Ĝi nomiĝas “Kolo”. Popola tragedio en ses partoj», – rapide pe-skribis Ostap.

La surdulo ekrigardis la skribaĵeton tra la ora nazumo kaj diris:

– Bonege! Ni tuj entiros vin en la laboron. Ni bezonas freŝajn fortojn.

«Mi estas ĝoja kontribuadi. Kio pri la antaŭpago?» peskribis Bender.

– “Kolo” – tio estas ĝuste kion ni bezonas! – diris la surdulo. – Sidu ĉi tie, mi baldaŭ revenos. Nur ne foriru. Mi revenos precize post minuto.

La surdulo kunprenis scenaron de plendaŭra filmo “Kolo”, kaj elglitis el la ĉambro.

– Ni entiros vin en parolan grupon! – kriis li, malaperante post la pordo. – Post minuto mi revenos.

Post tio Ostap sidis en la kabineto horon kaj duono, sed la surdulo ne revenis. Nur elirinte sur la ŝtuparon, kaj akordiĝinte al la ritmo, Ostap eksciis ke la surdulo jam delonge forveturis per aŭto, kaj hodiaŭ ne revenos. Kaj entute li ne revenos ĉi tien, ĉar oni subite transĵetis lin en urbeton Uman por gvidi kulturan laboron inter ŝarĝ-ĉaristoj.

Sed plej terura estis tio ke la surdulo forveturigis scenaron de plendaŭra filmo “Kolo”. La granda kombinanto eltiriĝis el rondo de kurantoj, kaj malleviĝis sur benkon, premiĝinte al ŝultro de sidanta tie pordisto.

– Jen mi, ekzemple, – diris subite la pordisto disvolvigante, ŝajne, delonge turmentantan lin penson. – Diris al mi helpreĝisoro Terentev elkreskigi barbon. Ludos vi, li diras, na Nebukadnecar aŭ na Baltazar en filmo, nomon de kiu mi ne memoras. Do pe-kreskigis mi, rigardu kia barbego patriarka! Sed kion mi faru nun pri ĝi, pri la barbo!

Helpreĝisoro diras: ne estos plu silenta filmo, sed en parola, diras li, vi ludi ne povas, voĉo ĉe vi estas malagrabla.

Do sidas mi kun la barbo, sput! kiel kapro. Forrazi estas domaĝe, kaj porti – honte. Tiel do vivas mi.

– Kaj ĉu efektiviĝas ĉe vi filmadoj? – demandis Bender, poiome rekonsciiĝante.

– Kiuj povas esti filmadoj? – grave respondis la barbula pordisto. – Pasintan someron oni pe-filmis ĉi tie silentan filmon el romia vivo. Ĝis nun oni ne povas liberiĝi de juĝo pro la okazinta krim-afero.

– Sed kial do ili ĉiuj kuradas? – ekinteresiĝis la granda kombinanto, montrante la ŝtuparon.

– Ne ĉiuj ĉe ni kuras, – rimarkis la pordisto, – jen kamarado Geedzov ne kuradas. Agema homo. Ĉiam mi pensas veni al li pro la barbo, kiel oni pagos pri ĝi: per salajra listo aŭ per aparta mandato...

Aŭdinte vorton “mandato”, Ostap ekiris al Geedzov. La pordisto ne mensogis. Geedzov ne saltis tra la etaĝoj, ne portis alpan bereton, ne portis eĉ alilandan pufpantalonon “golfo”. Sur li agrable ripozis rigardo.

La grandan kombinanton li renkontis ekstreme seke.

– Mi estas okupata, – diris li per pava voĉo, – al vi mi povas dediĉi nur du minutojn.

– Tio tute sufiĉas, – komencis Ostap. – Mia scenaro “Kolo”...

– Pli kurte, – diris Geedzov.

– Scenaro “Kolo”...

– Diru klare, kion vi volas?

– “Kolo”...

– Pli kurte. Kiom oni ŝuldas al vi?

– Ĉe mi iu surdulo...

– Kamarado! Se vi tuj ne diros kiom vi devas ricevi, mi petos vin foriri. Mi estas okupata.

– Naŭcent rublojn, – elmurmuris la granda kombinanto.

– Tricent! – kategorie deklaris Geedzov. – Prenu kaj foriru. Kaj sciu: vi forŝtelis de mi superfluajn minuton kaj duonon.

Geedzov svinge pe-skribis letereton en librotenistejon, donis ĝin al Ostap, kaj kaptis la telefonan aŭskultilon.

Elirinte el la librotenistejo Ostap enŝovis la monon en la poŝon kaj diris:

– Nebukadnecar estas prava. Sola agema homo ĉi tie, ve, estas Geedzov.

Dume kurado sur ŝtuparoj, rotaciado, akutkrioj kaj gakoj en 1-a Nigramarska kinofabriko atingis la apogeon.

Adjutantinoj nudigis la dentojn. Helpreĝisoroj kondukis nigran kapron, admirante ĝiajn fotograf-ecojn. Konsilantoj, ekspertoj, kaj gardantoj de granda krudfera stampilo kunpuŝiĝis kaj raŭke ridegis. Pretertanĝis kurierino kun balailo. Al la granda kombinanto ekŝajnis eĉ ke unu el asistantoj-aspirantoj en blua pantalono ekflugis super la amaso kaj, preterfluginte la lustron, eksidis sur la kornico (Ĉi tie estas priludata timige-mistikeca verko de Gogol “Vij”).

Kaj samminute ekaŭdiĝis sonoro de la vestibla horloĝo.

«Bamm!» – batis la horloĝo.

Hurloj kaj kriĉoj ektremigis la vitran atelieron. Asistantoj, konsilistoj, ekspertoj kaj redaktoroj-muntistoj ruliĝis soben sur la ŝtuparoj. Ĉe elira pordo komenciĝis baraktado.

«Bamm! Bamm!» batis la horloĝo.

Silento eliradis el anguloj. Malaperis gardantoj de granda stampilo, fakestroj pri komoj, administrantoj kaj adjutantinoj.

Lastfoje preterhastis balailo de la kurieristino.

«Bamm!» – batis la horloĝo kvaran fojon.

En la ateliero estis jam neniu. Kaj nur ĉe pordo, kroĉiĝinte je la kupra manilo per la jaka poŝo, ĵetiĝis, plende jelpis kaj fosis per la hufetoj la marmoran plankon la asistanto-aspiranto en blua pantalono.

La labora tago pe-iĝis.

De mara bordo, el fiŝista vilaĝo, venis krio de koko.

Kiam antilopa kaso pleniĝis per kinomono, aŭtoritato de la komandanto, iom paliĝinta post forkuro de Korejko, plifortiĝis. Al Panikovskij estis donita negranda sumo por kefiro, kaj estis promesitaj oraj dentarprotezoj. Al Balaganov Ostap aĉetis jakon kaj, aldone al ĝi, ledan monujon, knarantan kiel selo. Kvankam la monujo estis malplena, Ŝura ofte elpoŝigis kaj enrigardis ĝin. Kozleviĉ ricevis kvindek rublojn por aĉeti benzinon.

Antilopanoj vivis pure, konscience, preskaŭ vilaĝe. Ili helpis al administranto de la kamparan-gastejo subteni ordon, kaj informiĝis pri prezoj de hordeo kaj acidkremo.

Panikovskij iam eniris la korton, zorgeme malfermis buŝon de plej proksima tirbesto, pririgardis la dentojn kaj murmuris:

«Bona ĉevalo», kvankam antaŭ li staris bona ĉevalino.

Nur la komandanto malaperadis tuttage kaj, kiam venis en la kamparan-gastejon, estis li gaja kaj distriĝa. Li alsidis la amikojn, kiuj trinkis teon en malpura vitra galerio, metis sur la genuon sian fortan piedon en la ruĝa ŝuo, kaj diris amike:

– Ĉu vere vivo estas bela, Panikovskij, aŭ tio nur ŝajnas al mi?

– Sed kie vi frenezadas? – ĵaluze demandis rompanto de la konvencio.

– Maljunulo! Tiu ĉi junulino ne estas por vi, – respondis Ostap.

Dum tio Balaganov kunsente ridegis kaj pririgardis la novan monujon, kaj Kozleviĉ ridetis en siajn konduktorajn lipharojn. Li jam ne unufoje veturigis na Zosja sur Ĉemara ŝoseo.

La vetero favoris al amo. La tolaj veŝtoj asertis ke tia aŭguso ne okazis eĉ de tempo de «porto-franko». Nokto montris puran teleskopan ĉielon, kaj tago alruligis en la urbon freŝigan maran ondon. Kortistoj, ĉe siaj pordegoj, vendis striajn monaĥejajn akvomelonojn, kaj civitanoj penegadis, premante la akvomelonojn je la polusoj, kaj mallevante la orelon por ekaŭdi deziratan krakon. Dum vesperoj de sportaj kampoj revenis ŝvitaj kaj feliĉaj piedpilkistoj. Post ili, suprenigante polvon, kuris knaboj. Ili montris per la fingroj faman golulon, kaj iam eĉ levis lin sur la ŝultrojn kaj portis estime.

Foje vespere la komandanto avertis personaron de "Antilopo" ke morgaŭ okazos granda distra eksterurba promenado kun disdono de donacoj.

– Pro tio ke nian porinfanan matenprezentadon vizitos unu junulino, – diris Ostap multsignife, – mi petus la sinjorojn volontulojn lavi la vizaĝojn, purigi sin kaj, grave, dum la veturo ne uzadi krudajn vortojn.

Panikovskij tre ekscitiĝis, elpetis de la komandanto tri rublojn, haste vizitis banejon, kaj poste tutan nokton purigis kaj gratis sin kiel soldato antaŭ parado. Li ellitiĝis antaŭ ĉiuj, kaj tre rapidigis na Kozleviĉ. Antilopanoj mire rigardis na Panikovskij. Li estis razita, pudrigita tiel, ke similis eks-anonciston. Li ĉiuminute ordigis sur si la jakon, kaj malfacile turnis la kolon en oskar-ŭajlda (›ilde) kolumo.

Dum la promeno Panikovskij tenis sin tre strikte. Kiam oni konatigis lin kun Zosja, li elegante kliniĝis, sed dum tio tiel konfuziĝis, ke ruĝiĝis eĉ pudro sur liaj vangoj. Sidante en la aŭto li subtiris maldekstran piedon, kaŝante la ŝiritan boteton, el kiu elrigardis la granda piedfingro. Zosja estis en blanka robo, ĉirkaŭkudrita per ruĝa fadeno. Antilopanoj tre ekplaĉis al ŝi. Ŝin ridigis kruda Ŝura Balaganov, kiu tutan vojon kombis sian hararon per kombilo “Sobinov”.

Sed iam li purigis la nazon per la fingro kaj, post tio, nepre elpoŝigis la naztukon kaj lactenere ventumis sin. Adam Kazimiroviĉ instruis na Zosja stiri na "Antilopo", per kio ankaŭ li gajnis ŝian favoron. Iom konfuzis ŝin Panikovskij.

Ŝi opiniis ke li ne parolas kun ŝi pro la fiero. Sed plej ofte ŝi haltis sian rigardon sur medala vizaĝo de la komandanto.

Dum sunsubiro Ostap disdonis promesitajn donacojn.

Kozleviĉ ricevis brelok-kompason, kiu tre konvenis al lia dika arĝenta horloĝo. Al Balaganov estis prezentita “Legdeklamisto” en imit-leda kovrilo, kaj al Panikovskij – rozkolora kravato kun bluaj floroj.

– Kaj nun, amikoj miaj, – diris Bender, kiam "Antilopo" revenis en la urbon, – mi kaj Zosja Viktorovna iom promenados, kaj al vi venis tempo reveni la kamparanan gastejon kaj lu-lu-iĝi.

Jam endormiĝis la kamparana gastejo, Balaganov kaj Kozleviĉ eligis jam arpeĝon per la nazoj, sed Panikovskij, kun nova kravato sur la kolo, vagis inter la ĉaroj, tordante la manojn en muta angoro.

– Kia femino! – flustris li. – Mi amas ŝin kiel sian filinon!

Ostap sidis kun Zosja sur ŝtupoj de muzeo de antikvaĵoj. Sur la placo, pavimita per lafo, promenadis junaj homoj, amindumante kaj ridante. Post vico da platanoj lumiĝis fenestroj de internacia klubo de maristoj. Alilandaj matrosoj en molaj ĉapeloj promenadis duope, triope, interŝanĝante mallongajn rimarkojn.

– Kial vi ekamis min? – demandis Zosja, tuŝante na Ostap je la mano.

– Vi estas tenera kaj mirinda, – respondis la komandanto, – vi estas plej bona en la mondo.

Longe kaj silente sidis ili en nigra ombro de la muzeaj kolonoj, pensante pri sia eta feliĉo. Estis varme kaj mallume kiel inter manplatoj.

– Ĉu vi memoras, mi rakontis al vi pri Korejko? – diris Zosja subite. – Pri tiu kiu proponis edziniĝon al mi.

– Jes, – diris Ostap distriĝe.

– Li estas tre amuza homo, – daŭrigis Zosja. – Ĉu vi memoras, mi rakontis al vi kiel neatendite li forveturis.

– Jes, – diris Ostap pli atente, – li estas tre amuza.

– Imagu, hodiaŭ mi ricevis de li leteron, tre amuzan...

– Kio? – kriis la amanto, leviĝante de la loko.

– Ĉu vi ĵaluzas? – ruzete demandis Zosja.

– M-m, iomete. Kion do skribas al vi tiu ĉi vulgarulo?

– Li tute ne estas vulgarulo. Li simple estas tre malfeliĉa kaj bedaŭrinda homo. Sidu, Ostap. Kial vi ekstaris. Serioze, mi tute ne amas lin. Li petas min veturi al li.

– Kien, kien veturi? – kriis Ostap. – Kie li estas?

– Ne, mi ne diros al vi. Vi estas ĵaluzulo. Vi, povas okazi, eĉ mortigos lin.

– Ja pri kio vi, Zosja! – singarde diris la komandanto.

– Simple estas interese scii kie homoj scipovas aranĝi sian vivon.

– Ho, li estas tre malproksima! Li skribas ke trovis tre profitan servon, ke ĉi tie oni pagis al li malmulte. Li estas nun en konstruo de Orienta Ĉefvojo.

– En kiu loko?

– Je mia vorto, vi estas tro scivola! Ne decas esti tia Otelo!

– Je Dio, Zosja, vi ridigas min. Ĉu mi similas tiun ĉi maljunan kaj stultan maŭron? Simple estus interese scii en kiu parto de Orienta Ĉefvojo oni sukcesas ordiĝi.

– Mi diros, se vi volas. Li laboras estiel registristo en Norda instala urbeto, – milde diris la junulino, – sed ĝi nur nomiĝas tiel: urbeto. Fakte tio estas trajno. Aleksandr Ivanoviĉ tre interese priskribis al mi tion. Tiu ĉi trajno surmetas relojn. Ĉu vi komprenas? Kaj sur samaj reloj ĝi moviĝas. Kaj renkonten al ĝi, de sudo, iras alia, simila urbeto.

Post nelonge ili renkontiĝos. Kaj tiam okazos solena relkuniĝo. Kaj ĉio tio okazas en dezerto, li skribas, kameloj... interese, ĉu?

– Eksterordinare interese, – diris la granda kombinanto, kurante sub la kolonoj. – Ĉu vi scias, Zosja, mi devas iri. Estas jam malfrue. Kaj malvarme. Kaj, entute, iru ni!

Li levis na Zosja de la ŝtupoj, kondukis ŝin sur la placon, kaj ĉi tie konfuziĝis.

– Ĉu vi ne akompanos min hejmen? – maltrankvile demandis la junulino.

– Kio? – diris Ostap. – Ha, hejmen? Ĉu vi scias, mi...

– Bone, – seke diris Zosja, – ĝis revido. Kaj plu ne venu al mi. Ĉu vi aŭdas?

Sed la granda kombinanto aŭdis jam nenion.

Nur pe-kurinte kvartalon li haltis.

– Tenera kaj mirinda! – elmurmuris li.

Ostap returnis kaj ekkuris post la amatino. Ĉirkaŭ du minutoj kuregis li sub la nigraj arboj. Poste li denove haltis, demetis la ŝipestran kaskedon kaj ekpaŝis surloke.

– Ne, tio ne estas Rio-de-Ĵanejro! – diris li fine.

Li faris ankoraŭ du hezitajn paŝojn, denove haltis, surkapigis la kaskedon kaj, jam ne rezonante, ekkuregis en la kamparan-gastejon.

Samnokte el pordoj de la kamparan-gastejo, pale lumante per la antaŭaj lanternoj, elveturis "Antilopo". Dormema Kozleviĉ pene turnadis la stiran radon. Balaganov, dum la mallongaj preparoj, sukcesis ekdormi en la aŭto, Panikovskij malgaje movis la okuletojn, tremetante pro la nokta malvarmeto. Sur lia vizaĝo ankoraŭ videblis restaĵoj de la festa pudro.

– La karnavalo finiĝis! – kriis la komandanto, kiam "Antilopo", frapante, subveturis la relvojan ponton. – Komenciĝas rigora ĉiutageco.

Kaj en ĉambro de la maljuna rebusisto ĉe bukedo de sekiĝintaj rozoj ploris la tenera kaj mirinda.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.