La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 34

Amikado kun juneco

La trajno iris na Nigramarsk.

Unua pasaĝero demetis la jakon, pendis ĝin sur kupran spiralaĵon de la pakaĵujo, poste detiris la botetojn, laŭvice aligante siajn dikajn piedetojn preskaŭ al la vizaĝo mem, kaj surmetis pantoflojn kun langoj.

– Ĉu vi aŭdis historion pri unu termezuristo el Voroneĵ, kiu okazis parenco de japana imperiestro? – demandis li, antaŭ-ridetante.

Dua kaj tria pasaĝeroj alŝoviĝis pli proksimen. La kvara pasaĝero jam kuŝis sur supra divano sub pika frambkolora litkovrilo, malkontente rigardante ilustritan gazeton.

– Ĉu vere ne aŭdis? Iom da tempo oni multe parolis pri tio. Tio estis ordinara termezuristo: edzino, unu ĉambro, cent-dudek-rubla salajro. Familnomo Bigusov. Ordinara, se vi volas scii, tute nerimarkinda homo, eĉ krudulo, inter ni parolate. Revenis li foje el la oficejo, sed ĉe li en la ĉambro sidas japano kun okulvitroj, en tia, inter ni parolate, perfekta kostumo kaj, se vi volas scii, en botetoj el serpenta haŭto, lasta novaĵo. «Ĉu via familnomo estas Bigusov?» – demandas la japano. – «Jes», – diras Bigusov.

– «Kaj nomo-patronomo?» – «Tia kaj tia», – respondas Bigusov. – «Ĝuste», – diras la japano, – «ĉi-okaze ĉu vi ne estos afabla demeti la jakon: mi devas pririgardi vian nudan torson». – «Bonvolu», – diras li. Nu, inter ni parolate, se vi volas scii, la japano eĉ ne pririgardis la torson, sed tuj ĵetiĝis al nask-makuleto. Estis ĉe Bigusov tiu makuleto sur la flanko. Ekrigardis ĝin la japano tra lupeo, paliĝis, kaj diras: «Mi gratulas vin,civitano Bigusov, kaj permesu enmanigi al vi la keston kaj la pakaĵon».La edzino, certe, malfermis la keston. Kaj tie, se vi volas scii, kuŝas sur rabotaĵoj japana duklinga glavo. «Kial ja glavon al mi?» – demandis la termezuristo. «Sed vi» – diras la japano, – «pe-legu la leteron. Tie ĉio estas skribite. Vi estas samurajo». Ĉi tie ankaŭ Bigusov paliĝis. Voroneĵ, se vi volas scii, estas ne tre granda urbo. Kia, inter ni parolate, povas esti tie rilato al samurajoj? Plej negativa. Sed kion li povas fari. Bigusov prenas la leteron, malfermas dek kvar vaksajn sigelojn, kaj legas ĝin. Kaj kion vi opinias? Evidentiĝis ke ĝuste antaŭ tridek ses jaroj Voroneĵ-gubernion preterveturis unu japana duonprinco-inkognito. Kaj certe, inter ni parolate, kuniĝadis lia moŝto kun unu junulino el Voroneĵ, kaj ŝi naskis infanon, inkognite. Li eĉ volis edziĝi, sed la imperiestro malpermesis tion per ĉifrita telegramo.

La duonprinco estis devigata forveturi, kaj la infano restis neleĝa. Tio ja estis Bigusov. Kaj jen post tiom da jaroj la duonprinco komencis morti kaj, kvazaŭ speciale, leĝaj infanoj forestas, ne estas al kiu transdoni la heredaĵon. Kaj, krom tio, malaperas la fama gento, kio por japano estas plej malbone. Do ekestis bezonate rememori pri Bigusov.

Jen falis feliĉo sur la homon! Nun, onidire, li estas jam en Japanio. La maljunulo mortis. Kaj Bigusov estas nun princo, parenco de la imperiestro kaj, krom tio, inter ni parolate, li ricevis kontante milionon da jenoj. Milionon! Tiu ĉi stultulo!

– Se oni donus al mi milionon da rubloj! – diris la dua pasaĝero, interfrotante la piedojn. – Mi montrus al ili kion oni faru per miliono!

Inter la du supraj divanoj aperis kapo de la kvara pasaĝero. Li atente pririgardis homon ĝuste sciantan kion oni povas fari per miliono kaj, nenion dirante, denove fermis sin per la gazeto.

– Jes, – diris la tria pasaĝero, malfermante fervojan pakaĵeton kun du personaj krakenoj, – diversaj faktoj okazas en sfero de mona cirkulado. Ĉe unu moskva fraŭlino mortis en Varsovio onklo, kaj lasis al ŝi milionan heredaĵon, kaj ŝi eĉ ne sciis pri tio. Sed tie, eksterlande, oni elflaris, kaj jam post monato en Moskvo aperis sufiĉe konvena alilandano. Tiu ĉi knabo decidis edzinigi ŝin, ĝis ŝi ekscios pri la heredaĵo. Sed ĉe ŝi, en Moskvo, estis fianĉo, ankaŭ sufiĉe bela juna homo el Kontrolejo pri pesiloj kaj mezuriloj. Ŝi tre amis lin kaj, nature, ne volis edziniĝi kun iu alia. Kaj tiu, alilandano, fakte frenezadas, sendas al ŝi bukedojn, bombonojn, kaj silkajn ŝtrumpojn. Okazis ke la alilandano venis ne private, sed de akcia kompanio, kiun oni establis speciale por ekspluati la onklan heredaĵon. Ili eĉ havis bazan kapitalon je dek ok mil zlotoj. Tiu ĉi ilia rajtigito devis nepre edzinigi la junulinon kaj elveturigi ŝin eksterlanden! Tre romantika historio! Imagu al vi staton de la rajtigito. Tia respondeco! Li ja antaŭpagon prenis, sed ne povas pravigi ĝin pro tiu ĉi sovetia fianĉo. Kaj tie, en Varsovio, koŝmaro! La akciuloj atendas, nervoziĝas, akcioj falas. Entute ĉio finiĝis per fiasko. La junulino edziniĝis kun sia, sovetia. Tial ŝi eksciis nenion.

– Jen stultulino! – diris la dua pasaĝero. – Se oni donus al mi tiun ĉi milionon!

Pro la emociiĝo li eĉ elŝiris el manoj de la najbaro la krakenon kaj nervoze pe-manĝis ĝin.

Okupanto de la supra divano riproĉe ektusis. Ŝajne la konversacio malhelpis al li ekdormi.

Sobe oni komencis paroli malpli laŭte. Nun la pasaĝeroj sidis premiĝe, kapo ĉe kapo kaj, sufokiĝante, flustris:

– Antaŭnelonge internacia asocio de Ruĝa Kruco publikigis en ĵurnaloj anoncon pri tio ke oni serĉas heredantojn de usona soldato Hari Kovalĉuk, pereinta en mil-naŭcentdekoka jaro dum la milito. Heredaĵo – miliono! Fakte estis malpli ol miliono, sed alkreskis procentoj... Kaj jen en iu perdita vilaĝeto en Volino...

Sur supra divano ĵetiĝis la framba litkovrilo. Bender sentis sin malbone. Lin tedis supraj kaj subaj divanoj, tuta skuiĝanta mondo de vojaĝoj. Li senprobleme donus duonmilionon por ekdormi, sed desoba flustro ne ĉesiĝis:

– ... Ĉu vi komprenas, en unu loĝeja kooperativo aperis maljunulino kaj diras: «Mi», – diras ŝi, – «trovis en mia kelo poteton, ne scias mi kio estas en la poteto, do estu bonaj rigardu vi mem». Enrigardis la kooperativestraro en tiun ĉi poteton, kaj tie estas oraj hindiaj rupioj, miliono da rupioj...

– Jen stultulino! Trovis ŝi al kiu rakonti! Se oni donus al mi tiun ĉi milionon, do mi...

– Inter ni parolate, se vi volas scii, mono – tio estas ĉio.

– Kaj en unu kaverno apud Moĵajsk...

De supre ekaŭdiĝis ĝemo, sonora ĝemo de pereanta individuo.

La rakontantoj pormomente konsterniĝis, sed ĉarmo de subitaj riĉaĵoj, verŝantaj el poŝoj de japanaj princoj, varsoviaj parencoj aŭ usonaj soldatoj, estis tiom granda, ke ili denove komencis kapti unu alian je la genuoj, balbutante:

– Kaj jen kiam oni malfermis la mumiaĵon, oni trovis tie, inter ni parolate, milionon da...

Matene Ostap, ankoraŭ inundita per la sonĝo, ekaŭdis sonon de disŝovantaj fenestro-kurtenetoj, kaj voĉon:

– Miliono! Ĉu vi komprenas, tuta miliono...

Tio estis tro. La granda kombinanto kolere ekrigardis soben. Sed hieraŭaj pasaĝeroj jam forestis. Ili elvagoniĝis mateniĝe en Ĥarkovo, lasinte post si ĉifitajn litaĵojn, grasiĝintan folion de aritmetika papero, kotletajn kaj panajn pecetojn, kaj ankaŭ ŝnureton. Nova pasaĝero, staranta ĉe la fenestro, indiferente alrigardis na Ostap kaj daŭrigis, rilatante al du siaj kunvojaĝantoj:

– Milion tunoj da kruda fero. Ĝis fino de la jaro. La komisio trovis, ke la trusto povas doni tion. Kaj kio estas plej ridinda: Ĥarkovo konfirmis!

Ostap trovis en tiu ĉi deklaro nenion ridindan. Sed la novaj pasaĝeroj tuj komencis ridegi. Dum tio sur la tuta triopo ekknaris kaŭĉukaj manteloj, kiujn ili ankoraŭ ne sukcesis demeti.

– Kaj kio pri Ivan Nikolaeviĉ Bubeŝko,? – demandis plej juna el la pasaĝeroj kun entuziasmo. – Verŝajne li teron per la nazo fosas?

– Jam ne fosas. Li okazis en stulta situacio. Sed kio estis! Komence li ŝoviĝis interbatiĝi... vi ja scias, Ivan Nikolaeviĉ, – karaktero... Okcent dudek kvin mil tunoj kaj eĉ ne unu tunon pli. Kaj ĉi tie komenciĝis jam serioza afero.

Malpliigo de eblecoj... Fakto! Uzado de preteksto pri problemaj lokoj – fakto! La homo devus tuj plene konfesi pri sia eraro. Sed ne! Ambicio! Aristokrateco! Konfesu vi, – kaj ĉio. Sed li komencis poparte. Decidis li gardi sian aŭtoritaton.

Kaj jen komenciĝas muziko, dostojevskij-eca:«De unu flanko mi konfesas, sed, de alia flanko, mi substrekas».

Sed kion vi substreku, por kio tiu ĉi senspina svingado! Do estis devigita nia Bubeŝko skribi duan leteron.

La pasaĝeroj denove ekridis.

– Sed ankaŭ tie eĉ ne unu vorton li diris pri sia oportunismo.

Kaj ekskribadis li. Ĉiutage venas letero. Oni intencas jam establi por li specialan fakon: “Korektoj kaj deflankiĝoj”.

Fakte li mem scias ke kaptiĝis, kaj volas elgrimpi, sed tiom li amasigis, ke ne povas jam. Kaj lastfoje ĝis tio li venis,ke eĉ skribis: «Tial kaj tial... la eraron mi konfesas, kaj tiun ĉi leteron mi opinias ne sufiĉa».

Ostap jam delonge foriris lavi sin, sed la novaj pasaĝeroj daŭre ridadis. Kiam li revenis, la kupeo estis balaita, la divanoj levitaj, kaj la konduktoro malproksimiĝis, premante per la mentono plenbrakon da litotukoj kaj litkovriloj. Junaj homoj, ne timantaj trablovon, malfermis la fenestron, kaj en la kupeo, kvazaŭ mara ondo, ŝlosita en keston, saltis kaj baraktadis aŭtuna vento.

Ostap enĵetis valizon kun la miliono en la bagaĝan reton, kaj sidis sube, amike rigardante la novajn najbarojn, kiuj iel aparte energie envivis ĉiutagecon de la unuaklasa vagono: ili ofte rigardis sin en la porda spegulo, saltadis sur la divano, kontrolante elastecon de ĝiaj risortoj, aprobis kvaliton de la ruĝa polurita plakaĵo, kaj premis la butonojn.

Tempo de tempo unu el ili malaperis por kelkaj minutoj kaj, reveninte, interflustris kun la kamaradoj. Fine en la pordo aperis junulino en drapa vira palto kaj gimnastikaj pantofloj kun ŝnuretoj, ĉirkaŭigantaj ŝiajn maleolojn en maniero de antikva grekio.

– Kamaradoj! – diris ŝi decide. – Tio estas porkaĵo.

Ankaŭ ni volas veturi ene de lukso. En unua ja stacio ni devas interŝanĝi.

La kunvojaĝantoj de Bender minace ekbruegis.

– Negrave, negrave. Ĉiuj havas samajn rajtojn, – daŭrigis la junulino. – Ni jam lotis. Gajnis Tarasov, Parovickij kaj mi. Elbalaiĝu en la trian klason.

El la okazinta bruo Ostap komprenis ke na Nigramarsk, post la somera praktiko, revenas per la trajno granda grupo da studentoj de politeknika instituto. Lokoj en triaklasa vagono ne sufiĉis por ĉiuj, do ili estis devigataj aĉeti tri biletojn en unuaklasa vagono, kun distribuo de la diferenco sur la tutan kompanion.

Rezulte la junulino restis en la kupeo, kaj triopo da unuaj loĝantoj kun iom malfrua digno lasis la lokon. Sur iliaj lokoj tuj aperis Tarasov kaj Parovickij. Ili senprokraste komencis saltadi sur la divanoj kaj premi la butonojn. La junulino klopode saltis kune kun ili. Pasis eĉ ne duonhoro kiamen la kupeon enfalis la unua triopo. Ĝin alpelis reen sopiro pri la perdita pompo. Post ili kun ĝenaj ridetoj ekvideblis duopo, kaj poste ankoraŭ unu junulo, liphara. Vico de la lipharulo veturi ene de la lukso estis nur por dua tago, sed li ne povis elteni. Lia apero elvokis aparte ekscitajn kriojn, al kiuj ne prokrastis aperi la konduktoro.

– Kio estas tio, civitanoj, – diris li per fiska voĉo, – tuta bando kolektiĝis ĉi tie. Foriru kiuj el tria klaso. Se ne, mi iros al la ĉefulo.

La bando konsterniĝis.

– Tio estas gastoj, – diris la junulino, malgajiĝinte, – ili venis nur por iom sidi kun ni.

– Laŭ la reguloj tio estas malpermesate, – deklaris la konduktoro, –foriru.

La lipharulo ekis retroiri al la eliro, sed tiam en la konflikton enmiksiĝis la granda kombinanto.

– Kio vi, paĉjo, – diris li al la konduktoro, – ne estas bezonate linĉi pasaĝerojn sen aparta bezono. Kial tiel strikte agi laŭ litero de leĝo? Oni devas esti gastama. Ĉu vi scias, kiel en Oriento! Iru ni, mi ĉion klarigos al vi.

La konduktoro, konversaciinte en la koridoro kun Ostap, ekestis ĝis tiom saturita per spirito de Oriento ke, ne pensante jam pri elpelo de la bando, alportis al ĝi naŭ glasojn da teo en pezaj glasingoj, kaj tutan sian stokon da individuaj krakenoj. Li eĉ ne prenis monon.

– Laŭ orienta kutimo, – diris Ostap al la komunumo, laŭ leĝoj de gastamo, kiel diris unu laboranto de kulinaria sektoro.

La komplezo estis prezentita kun tia facileco kaj simpleco, ke oni ne povis rifuzi ĝin. Krakis la disŝirataj krakenaj pakaĵetoj, Ostap mastre disdonis la teon, kaj baldaŭ amikiĝis kun ĉiuj ok studentoj kaj unu studentino.

– Min delonge interesas problemo de universala, egala, kaj sekreta instruado, – babilis li gaje, – antaŭnelonge mi eĉ konversaciis pri tiu ĉi temo kun unu hinda filozofo-hobiulo. Tio estis homo de ekstrema klereco. Tial ĉion kion li diras oni tuj registras sur gramofonajn diskojn.

Kaj, ĉar la maljunulo ŝatas paroladi, estas ĉe li tiu peketo, – do amasiĝis jam ok vagonoj da diskoj, kaj nun oni jam faras el ili butonojn.

Komencinte de tiu ĉi libera improvizo, la granda kombinanto prenis en la manojn krakenon.

– Al tiu ĉi krakeno – diris li, – restis nur unu paŝo por iĝi akriga ŝtono. Kaj tiu ĉi paŝo jam estas farita.

La amikeco, varmigita per ĉi-manieraj ŝercoj, disvolviĝis tre rapide, kaj baldaŭ la tuta bando sub gvido de Ostap jam kantis:

Ĉe ruslanda caro Petro (Temas pri monumento al Petro la granda en Peterburgo: ĉevalo, sur kiu sidas la caro, tretas serpentegon) tre malmultas proksimuloj:

Nur ĉevalo, serpentego kaj... finiĝis la kalkulo.

Ĝis la vespero Ostap konis jam nomojn de ĉiuj, kaj kun kelkaj ligis jam «ci»-rilatojn. Sed multon el tio kion diris la junaj homoj li ne komprenis. Subite li eksentis sin ege maljuna. Antaŭ li sidis juneco, iom kruda, senartifika, iel ofende simpla. Li estis alia en siaj dudekaj jaroj. Li konfesis al si ke li estis multe pli diversflanka kaj malbona. Tiam li ne ridis sed ridetis. Sed tiuj ĉi ridegas.

«Kio tiel ĝojigas ĝin, tiun grandmuzelan junecon?» – pensis li kun subita agaco. – «Je mia vorto, mi komencas envii».

Kvankam Ostap sendube estis centro de atento de la tuta kupeo, kaj lia parolo fluis senhalte, kvankam la ĉirkaŭantoj rilatis al li plej bone, estis ĉi tie nek adoro de Balaganov, nek timema subiĝo de Panikovskij, nek fidela amo de Kozleviĉ. En la studentoj sentiĝis supereco de spektanto antaŭ anoncisto. Spektanto aŭskultas la civitanon en frako, iam ridas, maldiligente aplaŭdas al li, sed fine foriras hejmen, kaj tute ne interesiĝas plu pri tiu ĉi anoncisto. Kaj la anoncisto, post la spektaklo, venas en aktoran klubon, malgaje sidas super la kotleto, kaj plendas al la kunulo, opereta komikisto, ke publiko ne komprenas lin, kaj la registaro ne aprezas. La komikisto drinkas vodkon, kaj ankaŭ plendas ke oni lin ne komprenas. Sed kion ja estas kompreni?

La ŝercoj estas malnovaj, kaj la maniero estas malnova, sed relerni estas jam malfrue. Ŝajnas ke ĉio estas klara.

Historio pri Bubeŝko, kiu penis malpliigi la planon, estis rakontita denove, ĉi foje speciale por Ostap. Kune kun siaj novaj amikoj li iris en vagonon de tria klaso konvinki studentinon Lida Pisarevskaja veni al ili por esti gasto, kaj paroladis li tiel konvinke, ke ĝenema Lida venis kaj prenis parton en la komuna bruado. La subita kredemo diskreskis eĉ ĝis tiom ke antaŭvespere, promenante kun la junulino en vira palto sur kajo de granda fervoja stacio, la granda kombinanto alkondukis ŝin preskaŭ al elira semaforo, kaj ĉi tie, surprize por si mem, elverŝis al ŝi sian animon per sufiĉe vulgaraj frazoj.

– Ĉu vi komprenas, – klarigis li – lumis luno, reĝino de la pejzaĝo. Ni sidis sur ŝtupoj de muzeo de antikvaĵoj, kaj jen mi eksentis ke amas ŝin.

Sed mi devis samvespere forveturi, do la afero ruiniĝis.

Ŝi ŝajne ofendiĝis. Eĉ certe ofendiĝis.

– Ĉu oni sendis vin en oficvojaĝon? – demandis la junulino.

– M-jes. Simile al tio. Tio estis ne tiom oficvojaĝo kiom urĝa afero. Kaj nun mi suferas. Majeste kaj stulte suferas.

– Tio ne estas terura, – diris la junulino, – reŝaltu vian superfluan energion al plenumo de iu labora procedo.

Segu vi brulaĵ-ŝtipojn, ekzemple. Ekzistas nun tiu metodo.

Ostap promesis reŝalti sin kaj, kvankam ne imagis al si kiel li anstataŭos na Zosja per segado de brulaĵ-ŝtipoj, eksentis grandan mildiĝon. Ili revenis en la vagonon kun mistera aspekto, kaj poste kelkfoje eliris en la koridoron interflustri pri nereciproka amo kaj pri novaj fluoj en tiu ĉi sfero.

En la kupeo Ostap daŭre penadis plaĉi al la kompanio.

Kaj li atingis tion ke la studentoj komencis opinii lin samulo. Kaj malĝentila Parovickij plenforte frapis na Ostap je la ŝultro kaj kriis:

– Aniĝu nian politeknikan. Je Dio! Ricevados vi stipendion sepdek kvin rublojn. Vivos vi kiel Dio. Ĉe ni manĝejo – ĉiutage viando. Poste en Uralon veturu ni por praktikado.

– Mi jam pe-lernis unu humanisman universitaton, – rapide diris la granda kombinanto.

– Kaj kion ci faras nun? – demandis Parovickij.

– Ion pri financoj.

– Ĉu ci servas en banko?

Ostap satire ekrigardis la studenton kaj subite diris:

– Ne, mi ne servas. Mi estas milionulo.

Certe tiu ĉi deklaro devigis na Ostap al nenio, kaj li povus transformi ĉion en ŝercon, sed Parovickij ekridis kun tiu penado, ke la granda kombinanto eksentis sin ofendita.

Lin kaptis deziro konsterni la kunvojaĝantojn, elvoki ĉe ili eĉ pli grandan admiron.

– Kiom da milionoj vi havas? – demandis junulino en gimnastikaj pantofloj, provokante lin al gaja respondo.

– Unu, – diris Ostap, pala pro la fiero.

– Ial malmulte, – deklaris la lipharulo.

– Malmulte, malmulte! – kriis ĉiuj.

– Al mi sufiĉas, – diris Ostap solene.

Kun tiuj ĉi vortoj li prenis sian valizon, klakis per la nikelizitaj seruretoj, kaj elŝutis sur la divanon tutan ĝian enhavon.

La paperaj platetoj ekkuŝis per disfaliĝanta monteto.

Ostap fleksis unu el ili, kaj la volvaĵeto krevis kun ludkarta krako.

– En ĉiu pakaĵo po dek miloj. Ĉu sufiĉas al vi? Miliono sen iu malgravaĵo. Ĉio estas surloke. Subskriboj, kontrola reteto kaj akvomarkoj.

Ĉe komuna silento Ostap enŝovis la monon reen en la valizon, kaj surĵetis ĝin en la bagaĝujon per gesto kiu ŝajnis al Ostap reĝa. Li denove eksidis sur la divanon, apogis sin je la muro, vaste dismetis la piedojn, kaj ekrigardis la bandon.

– Kiel vi vidas, ankaŭ humanismaj sciencoj venigas fruktojn, – diris la milionulo, invitante la studentojn gaji kune kun li.

La studentoj silentis, rigardante diversajn butonojn kaj hoketojn sur la ornamentitaj muroj de la kupeo.

– Vivas mi kiel Dio, – daŭrigis Ostap, – aŭ kiel duondio, kio fakte estas la samo.

Iom atendinte, la granda kombinanto maltrankvile ekmoviĝis kaj kriis per plej amika tono:

– Kial vi eksilentis?

– Nu, mi iru, – diris la lipharulo post ioma pripenso, – iru mi al mia loko, rigardu kio, kiel.

Kaj li elsaltis el la kupeo.

– Mirinda afero, rimarkinda afero, – diris Ostap, – ankoraŭ hodiaŭ matene ni eĉ ne estis konatoj, sed nun ni sentas nin kvazaŭ konas unu la alian dek jaroj. Kio estas tio, ĉu fluidoj agas?

– Kiom ni ŝuldas pro teo? – demandis Parovickij. – Kiom ni eltrinkis, kamaradoj? Naŭ glasojn aŭ dek? Mi informiĝos ĉe la konduktoro. Tuj mi revenos.

Post li ekmoviĝis ankoraŭ kvar personoj, tirataj per deziro helpi al Parovickij en kont-egaligo kun la konduktoro.

– Ĉu ni kantu ion? – proponis Ostap. – Ion feran.

Ekzemple, «Sergej pop’, Sergej pop’!». Ĉu vi volas? Ĉe mi estas mirinda volga baso.

Kaj, ne atendante la respondon, la granda kombinanto ekkantis: «Sur la rivero, sur Kazan-rivero naĝas viranaso griza kaj fiera». Kiam venis tempo subkapti la refrenon, Ostap dirigente svingis la manojn kaj frapis per la piedo, sed la minaca korusa krio ne sekvis. Nur Lida Pisarevskaja, pro la konfuziĝemo, elpepis: «Sergej pop’, Sergej pop’», sed tuj ŝi stumblis kaj elkuris.

La amikeco pereis antaŭ la okuloj. Post nelonge en la kupeo restis nur bonkora kaj kompatema junulino en gimnastikaj pantofloj.

– Kien ja forkuris ĉiuj? – demandis Bender.

– Vere, – flustris la junulino, – oni devas sciiĝi.

Ŝi vigle ĵetiĝis al la pordo, sed malfeliĉa milionulo kaptis ŝin je la mano.

– Mi ŝercis, – balbutis li, – mi estas laboristo. Mi estas dirigento de simfonia orkestro!.. Mi estas filo de leŭtenanto Ŝmit!.. Mia patro estas turkia civitano. Kredu al mi!..

– Lasu min! – flustris la junulino.

La granda kombinanto restis sola.

La kupeo skuiĝis kaj grincis. La kuleretoj turniĝis en la malplenaj teaj glasoj, kaj la tuta te-glasa gregeto poiome ŝoviĝis al rando de la tableto. En la pordo aperis la konduktoro, premante per la mentono staketon da litkovriloj kaj litotukoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.