La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En varmigita kaj malluma ŝarĝvagono aero estis densa kaj stabila, kiel en malnova boteto. Staris odoro de ledo kaj piedoj. Korejko lumigis konduktoran lanternon, kaj ekgrimpis sub la liton. Ostap pripense rigardis lin, sidante sur malplena kesto de makaronioj. La ambaŭ kombinantoj estis lacigitaj per la lukto, kaj rilatis al la okazaĵo, kiun Korejko ege timis, kaj kiun Bender atendis la tutan vivon, kun iu fiska trankvilo. Povis eĉ ŝajni ke la afero okazas en kooperativa vendejo: aĉetanto petas kapveston, kaj la vendisto maldiligente elĵetas sur la vendotablon vilan kaskedon de pavimŝtona koloro. Al li estas tute egale ĉu prenos la aĉetanto la kaskedon aŭ ne prenos. Kaj ankaŭ la aĉetanto ne tre ardas, demandante nur por trankviligi la konsciencon: «Eble estas aliaj?» al kio kutime sekvas respondo:
«Prenu, prenu, ĉar ankaŭ tio forestos». Kaj ambaŭ ili rigardas unu la alian kun plena indiferento. Korejko longe okupiĝis sub la lito, malŝlosante ŝajne kovrilon de la valizo, kaj serĉante en ĝi palpe.
– Hej tie, sur la skuno! – lace kriis Ostap. – Kia feliĉo ke vi ne fumas! Peti cigaredon de avarulo estiel vi estus tre turmente. Vi neniam etendus la cigaredujon, timante ke anstataŭ unu oni prenos de vi kelkajn, kaj longe serĉus palpe en la poŝo, malfacile malfermante la skatoleton kaj eltirante el ĝi kompatindan kurbigitan cigaredon. Nebona vi estas homo. Kial vi ne eltiru la tutan valizon!
– Jen kio! – elgrumblis Korejko, sufokiĝante sub la lito.
Komparo kun avarulo-fumanto estis malagrabla al li.
Ĝuste tiumomente li eltiris el la valizo diketajn faskojn. Nikelizita langeto de la seruro gratis liajn nudigitajn ĝis la kubuto brakojn. Por oportuneco li ekkuŝis sur la dorson, kaj daŭrigis la laboron kiel karboministo. En okulojn de la milionulo ŝutiĝis, el la matraco, spik-pikiloj, iu pulvoro, kaj ceteraj pajlaj aĉaĵoj.
«Ho kiel malbone», – pensis Aleksandr Ivanoviĉ, – «malbone kaj time! Kio se li subite sufokos min kaj prenos la tutan monon? Tre simple. Distranĉos la korpon je pecoj kaj sendos per malrapida poŝto en diversajn urbojn. Kaj la kapon fermentigos en barelo kun brasiko».
Na Korejko traigis kela malsekeco. Li elrigardis time el sub la lito.
Bender dormetis sur sia kesto, klininte la kapon al la fervoja lanterno.
«Kaj eble mi lin... per malrapida poŝto...» – pensis Aleksandr Ivanoviĉ, daŭrigante eltiri la faskojn kaj teruriĝante – «en diversajn urbojn? Tute sekrete. Ĉu?»
Li denove elrigardis. La granda kombinanto etendiĝis, kaj oscedis furioze, kiel dogo. Poste li prenis la konduktoran lanternon, kaj komencis svingi ĝin, elkriante:
– Stacio Ĥacepetovka! Eliru, civitano! Alveturis ni! Bonokaze, mi tute forgesis diri al vi: eble vi intencas pe-tranĉi min? Do sciu: mi ne konsentas. Krom tio oni jam mortigis min unufoje. Estis tia malracia maljunulo el bona familio, iama gvidanto de nobelaro, kaj poste registristo de civilaj aktoj Kisa Vorobjaninov. Ni, kontraktiĝinte, serĉadis feliĉon je sumo da cent kvindek mil rubloj. Kaj jen, antaŭ divido mem de la akirita sumo, la stulta gvidanto tranĉ-batis mian kolon per razilo. Ho kiel tio estis banale, Korejko! Banale kaj dolore! Kirurgoj longe penis savi mian junan vivon, pro kio mi estas ege danka al ili.
Fine Korejko elgrimpis el sub la lito, alŝovante al piedoj de Ostap faskojn da monbiletoj. Ĉiu fasko estis akurate ĉirkaŭgluita per blanka papero kaj ligita per ŝnureto.
– Naŭdek naŭ faskoj, – diris Korejko malgaje, – je dek mil ĉiu. Per bankbiletoj ducent-kvindek-rublaj. Vi povas ne kontroli, ĉe mi – kiel en banko.
– Kaj kie estas centa fasko? – demandis Ostap entuziasme.
– Dek mil mi deprenis. Konte al prirabo sur la mara bordo.
– Nu, tio estas porkaĵo. La mono estis eluzita por vi.
Ne okupiĝu pri formalaĵoj.
Korejko, suspirante, eldonis la mankantan monon, anstataŭ kio li ricevis sian vivpriskribon en flava paperujo kun botetaj laĉoj. La vivpriskribon li tuj forbrulis en fera forno, tubo de kiu eliris tra tegmento de la vagono. Ostap dume prenis, por kontroli, unu el la faskoj, deŝiris la volvaĵon kaj, konvinkiĝinte ke Korejko ne trompis, enŝovis ĝin en la poŝon.
– Sed kie estas valuto? – riproĉe diris la granda kombinanto.
Kie estas meksikiaj dolaroj, turkiaj liroj, kie estas pundoj, rupioj, pesetoj, rumaniaj levoj, kaj zlotoj? Donu eĉ parton per valuto!
– Prenu, prenu kio estas, – respondis Korejko, sidante antaŭ la forno kaj rigardante la dokumentojn, konvulsiantajn en la flamo, – prenu, ĉar post nelonge ankaŭ tio forestos.
Mi ne tenas valuton.
– Jen mi estas milionulo! – elkriis Ostap kun gaja miro. – Efektiviĝis revoj de idioto!
Subite Ostap malgajiĝis. Lin konsternis ordinareco de la medio, al li ŝajnis strange ke mondo ne ŝanĝiĝis samsekunde, kaj ke nenio, tute nenio okazis ĉirkaŭe. Kaj, kvankam li sciis ke en nia severa tempo estas rajtigitaj neniuj misteraj kavernoj, bareletoj kun oro, kaj lampoj de Aladino, malgraŭ tio li bedaŭris ion. Al li ekestis iom enue, same kiel al Roald (Rual) Amundsen kiam tiu, transflugante en zepelino “Norge” nordan poluson, kiun li penis atingi tutan sian vivon, diris sen entuziasmo al siaj kunuloj:
«Nu, jen ni venis». Sube estis rompita glacio, fendoj, malvarmo kaj malpleno. La mistero estas jam malkaŝita, la celo atingita, ne restis kion fari plu, kaj necesas ŝanĝi la profesion. Sed la malĝojo estas minuta, ĉar antaŭe estas famo, honoro kaj estimo: sonas ĥoroj, staras spaliroj da gimnaziinoj en blankaj antaŭtukoj, ploras maljunulinojpatrinoj de polusregionaj esploristoj, kiujn pe-manĝis iliaj ekspedici-kamaradoj, oni plenumas naciajn himnojn, elpafas raketojn, kaj maljuna reĝo premas la esploriston al siaj pikaj ordenoj kaj steloj.
La minuta malforteco pasis. Ostap enĵetis la faskojn en saketon, afable proponitan per Aleksandr Ivanoviĉ, prenis ĝin sub la brakon, kaj deruligis pezan pordon de la ŝarĝa vagono.
La festeno finiĝadis. Raketoj kiel oraj fiŝhokoj estis enĵetataj en la ĉielon, elkaptante de tie ruĝajn kaj verdajn fiŝetojn, malvarma flamo ŝprucis en okulojn, turniĝis piroteknikaj sunoj. Sur ligna scenejo, post kabano de la telegrafo, iris spektaklo por la namadoj. Kelkaj el ili sidis sur benkoj, kaj aliaj spektis de alto de siaj seloj. Ofte henis ĉevaloj.
La speciala trajno estis lumigita de vosto ĝis la kapo.
– Hej! – kriis Ostap. – Bankedo en vogono-restoracio!
Mi forgesis! Kia ĝojo! Iru, Korejko, mi vin regalos, mi ĉiujn regalos! Laŭ leĝoj de gastamo! Konjako kun citroneto, buloj el ĉasaĵo, frikando kun ĉampinjonoj, malnova hungara, nova hungara, ĉampana vino!..
– Frikando, frikando, – diris Korejko malice, – kaj poste oni arestos. Mi ne volas reklami min!
– Mi promesas al vi paradizan vespermanĝon sur blanka tablotuko,– insistis Ostap. – Iru ni, iru! Kaj, entute, lasu vi vian ermitecon, rapidu eldrinki vian parton da alkoholaĵoj, formanĝi viajn dudek mil kotletojn. Alie alkuros eksteraj personoj, kaj pe-voros vian porcion. Mi ordigos vin en la specialan trajnon, mi estas plenrajtulo tie, kaj jam morgaŭ ni estos en relative civiliza loko. Kaj tie, kun niaj milionoj... Aleksandr Ivanoviĉ!..
La granda kombinanto deziris nun fari bonon al ĉiuj, li volis ke al ĉiuj estu gaje. Malluma vizaĝo de Korejko ĝenis lin. Kaj li komencis konvinki na Aleksandr Ivanoviĉ. Li estis konsenta pri tio ke oni ne decas afiŝi sin, sed por kio turmenti sin per malsato? Ostap mem ne tro bone komprenis por kio li volas gajigi la registriston, sed, komencinte, li ne povis jam halti. Fine li komencis eĉ minaci:
– Ja sidos vi sur via valizo, kaj en unu bela tageto venos al vi la ostula kaj, per la falĉilo – la kolon. Ha? Ĉu vi imagas tiun ĉi atrakcion? Rapidu, Aleksandr Ivanoviĉ, la kotletoj ankoraŭ troviĝas sur la tablo. Ne estu obstina.
Post perdo de la miliono Korejko ekestis pli mola kaj akceptema.
– Eble mi vere iom aerumu min? – diris li nekonvinke.
– Veturu mi en civilizon, ĉu? Sed, certe, sen ŝiko, sen husareco.
– Kiu ja husareco! Simple du kuracistoj soci-agantoj veturas en Moskvon por viziti Artan teatron, kaj propraokule pririgardi mumion en Muzeo de elegantaj artoj.
Prenu la valizon.
La milionuloj ekiris al la trajno. Ostap malzorge, kiel incensilon svingis sian sakon. Aleksandr Ivanoviĉ ridetis plej stulte. Special-trajnaj pasaĝeroj promenis, penante teni sin pli proksime al la vagonoj, ĉar oni jam alkroĉadis la lokomotivon. En mallumo lumetis blankaj pantalonoj de ĵurnalistoj.
En la kupeo, sur supra litbenko de Ostap, sub li totuko kuŝis kaj legis ĵurnalon nekonata al li homo.
– Nu, degrimpu, – amike diris Ostap. – Venis la mastro.
– Tio estas mia loko, kamarado, – rimarkis la nekonato.
– Mi estas Lev Ĉemizov.
– Ĉu vi scias, Lev Ĉemizov, ne veku en mi beston, foriru de ĉi tie.
La grandan kombinanton puŝis al la lukto mira rigardo de Aleksandr Ivanoviĉ.
– Jen novaĵo, – diris la ĵurnalisto arogante. – Kio vi estas?
– Ne via hunda afero! Oni diras al vi degrimpu, do degrimpu!
– Ĉiu ebriulo, – jelpe komencis Ĉemizov, – huliganados ĉi tie...
Ostap silente kaptis nudan piedon de la korespondanto.
Al krioj de Ĉemizov kunkuris la tuta vagono. Korejko por iu ajn okazo fuĝis en enirejon.
– Ĉu vi interbatiĝas? – demandis Plimalbonigov. – Nu, nu.
Na Ostap, kiu jam sukcesis frapi per la sako kapon de Ĉemizov, tenis je la brakoj Hargantua kaj dika verkisto en infana jaketo.
– Montru li la bileton! – kriaĉis la granda kombinanto.
– Porlokan karton li montru!
Ĉemizov, tute nuda, saltis de benko sur benkon kaj postulis intendanton. Ostap, deŝiriĝinta de realeco, ankaŭ postulis voki estrojn. La skandalon kronis granda malagrablaĵo. Ĉemizov montris la bileton kaj la lok-karton, post kio per tragedia voĉo li ekpostulis samon de Bender.
– Sed mi ne montros pro la principo! – deklaris la granda kombinanto, haste lasante lokon de la okazaĵo. – Tiaj estas miaj principoj!
– Leporo! – jelpis Lev Ĉemizov, nude elsaltanta en la koridoron. – Mi rimarkigas vin, kamarado intendanto, ke ĉi tie veturis leporo (leporo: Ĉu nur en Rusio senbiletuln oni mok-nomas “leporo”?)!
– Kie estas leporo? – kriis la intendanto, en okuloj de kiu aperis ĉasist-hunda brilo.
Aleksandr Ivanoviĉ, time kaŝinta sin post elstaraĵo de la tribuno, enrigardis la mallumon, sed povis distingi nenion.
Apud la vagono baraktis figuroj, saltis cigaredlumetoj, kaj aŭdiĝis voĉoj: «Bonvolu prezenti!» –«Sed mi diras al vi ke el principo!» – «Huliganismo!» – «Ĉu vere? Ĉu ĝuste?»
– «Sed devas iu veturi sen bileto!». Frapiĝis la intervagonaj teleregoj; ĉe tero mem, siblante, preterkuris bremsa aero, kaj lumaj fenestroj de la vagonoj ekmoviĝis. Ostap daŭre kuraĝadis, sed preter li jam veturis striigitaj divanoj, bagaĝaj retetoj, konduktoroj kun la lanternoj, bukedoj, kaj plafonaj helicoj de vagono-restoracio. Forveturis la bankedo kun ĉampagna vino, kun la malnova kaj nova hungara. Buloj el ĉasaĵo elŝiriĝis el la manoj, kaj forhastis en la nokton. Frikando, tenera frikando, pri kiu tiel varme parolis Ostap, lasis na Tondranta Fonto. Aleksandr Ivanoviĉ proksimiĝis.
– Tio ne restos senpuna, – grumblis Ostap. – Oni lasis en dezerto korespondanton de sovetia gazetaro! Mi alarmigos tutan socion. Korejko! Ni elveturu per unua jam rapidega trajno! Ni aĉetos ĉiujn lokojn en unuaklasa vagono!
– Pri kio vi, – diris Korejko, – kiu ja rapidega! De ĉi tie iras neniuj trajnoj. La ekspluatado, laŭ plano, komenciĝos nur post du monatoj.
Ostap levis la kapon. Li ekvidis nigran abisenan ĉielon, sovaĝajn stelojn, kaj komprenis ĉion. Sed timida memorigo de Korejko pri bankedo aldonis al li novajn fortojn.
– Post la monteto staras avio, – diris Bender, – kiu alflugis por la solenaĵo. Ĝi forflugos nur mateniĝe. Ni sukcesos.
La milionuloj, por ne malfruiĝi, ekiris per grandaj dromaderaj paŝoj. Brulis fajroj de nomadoj, la piedoj disŝoviĝis en la sablo, porti la valizon kaj la sakon estis ne tiom malfacile kiel ekstreme abomene. Dum ili grimpis sur la monteton de flanko de Tondranta Fonto, de transa flanko, ĉe krakado de la helicoj, almoviĝis la mateniĝo. Soben de la monteto Bender kaj Korejko jam kuris, timante ke la avio forflugos sen ili.
Sub la altaj kiel tegmento ripigitaj flugiloj de la avio iris etaj mekanikistoj en ledaj paltoj. Tri helicoj malforte turniĝis, ventumante la dezerton.
Sur kvadrataj fenestroj de la pasaĝera kupeo pendis kurtenoj kun pluŝaj globetoj. La piloto apogis sian dorson al la aluminia ŝtupeto, kaj manĝis kuketon, posttrinkante ĝin per elbotela gasakvo.
– Ni estas pasaĝeroj, – kriis Ostap sufokiĝante, – du biletojn de unua klaso!
Neniu respondis al li. La piloto forĵetis la botelon, kaj komencis surtiri la gantojn.
– Ĉu estas lokoj? – ripetis Ostap, kaptante la piloton je la brako.
– Ni ne prenas pasaĝerojn, – diris la piloto, prenante per la mano balustradon de la ŝtuparo. – Tio estas speciala flugo.
– Mi aĉetas la avion! – haste diris la granda kombinanto.
– Volvu ĝin en paperon.
– For de la vojo! – kriis la mekanikisto, leviĝante post la piloto.
La helicoj malaperis en rapida turniĝo. Tremante kaj balanc-irante, la avio komencis turniĝi kontraŭ la vento. La aeraj turnoblovoj forpuŝis la milionulojn reen al la monteto.
De Ostap forŝiriĝis la ŝipestra kaskedo kaj ekruliĝis en direkton de Hindio kun tiu rapideco, ke ĝian venon na Kalkuto oni devis atendi ne pli malfrue ol post tri horoj. Tiel ĝi enruliĝus sur ĉefan straton de Kalkato, elvokante per sia enigma apero atenton de rondoj, proksimaj al Inteliĝens-Servis, se la avio ne forflugus kaj la tempesto ne ĉesiĝus.
La avio ekbriletis en la aero per la flugilaj ripoj, kaj malaperis en la suna lumo. Ostap kuris post la kaskedo, kiu ekpendis sur dezerta arbusteto, kaj diris:
– Transportiloj ĉesis obeadi nin. Kun fervojo ni kvereliĝis.
Flugtransporto estas fermita por ni. Ĉu ni iru piede?
Kvarcent kilometroj. Tio ne emociigas. Restis nur akcepti islamon kaj rajdi sur kameloj.
Islamon Korejko prisilentis, sed ideo pri kameloj al li ekplaĉis. Alloga aspekto de la vagono-restoracio kaj de la avio plifortigis lin en deziro okazigi distran veturadon de kuracisto soci-aganto, certe sen diboĉo, sed ne sen ioma braveco.
Portempaj loĝejoj de nomadoj, venintaj al la relkuniĝo, ankoraŭ ne malaperis, do ili, proksime al Tondranta Fonto, sukcesis aĉeti kamelojn. Ŝipoj de dezerto kostis po cent okdek rubloj.
– Kiel ĉipe! – elflustris Ostap. – Aĉetu ni kvindek kamelojn. Aŭ cent!
– Tio estas husareco – malserene diris Aleksandr Ivanoviĉ.
– Kion fari pri ili? Ankaŭ du sufiĉas.
La kazaĥoj kun krioj sidigis la vojaĝantojn inter la ĝiboj, helpis alligi la valizon, sakon, kaj provianton por la vojo: felsakon kun kumiso, kaj du ŝafojn. La kameloj leviĝis komence per la malantaŭaj piedoj, pro kio la milionuloj profunde kliniĝis, kaj poste per la antaŭaj piedoj, kaj ekiris laŭ Orienta Ĉefvojo. La ŝafoj, alligitaj per ŝnuretoj, kuretis malantaŭe, tempo de tempo elruligante globetojn, kaj korŝire blekante.
– Hej, ŝejko Korejko! – kriis Ostap. – Aleksandr Ibn-Ivanoviĉ! Ĉu la vivo estas belega? La ŝejko respondis nenion.
Lia kamelo okazis maldiligenta, kaj li furioze batis ĝian kalvan postaĵon per arbusta bastono.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.