La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Sep tagoj trenigis la kameloj la novaperintajn ŝejkojn trans la dezerton. Komence de la vojaĝo Ostap gajis plenanime.
Ĉio ridigis lin: kaj baraktanta inter la kamelaj buloj Aleksandr Ibn-Ivanoviĉ, kaj la maldiligenta dezert-ŝipo, kiu penis eviti siajn taskojn, kaj la sako kun miliono, per batoj de kiu la granda kombinanto tempo de tempo vigligis la nehumilajn ŝafojn. Ostap nomis sin kolonelo Lourens (La‹rence).
– Mi estas emiro-dinamito! – kriis li, balanciĝante sur la alta spino. Se post du tagoj ni ne ricevos taŭgan manĝaĵon, mi ribeligos iujn ajn tribojn. Je mia vorto! Mi oficigos min rajtigito de la profeto, kaj deklaros sanktan militon, na ĝihad . Ekzemple al Danio. Kial la danlandanoj peturmentis sian princon Hamlet? Ĉe nunaj politikaj cirkonstancoj eĉ Ligo de Nacioj konsentos kun tiu ĉi preteksto al la milito. Je Dio, aĉetos mi de angloj milionon da fusiloj, ili ŝatas vendi paf-armilojn al triboj, kaj marŝ-marŝ en Danion.
Germanio tralasos – je kosto de la reparacioj. Ĉu vi imagas al vi invadon de la triboj en na Kopenhag? Antaŭ ĉiuj mi, sur blanka kamelo. Aĥ! Panikovskij forestas! Danian anseron al li!..
Sed post kelkaj tagoj, kiam de la ŝafoj restis nur ŝnuretoj, kaj la kumiso estis eltrinkita, eĉ la emiro-dinamito malgajiĝis, kaj nur melankolie murmuris:
– Tri palmoj fieraj en land’ orienta kreskaĉis por io en sabla dezerto.
La ambaŭ ŝejkoj signife malgrasiĝis, ĉirkaŭkreskis per barbetoj, kaj estis similaj al derviŝoj el neriĉa paroĥo.
– Ankoraŭ iom da tolero, Ibn-Korejko, – kaj ni atingos urbeton kiu ne cedas al Bagdado. Plataj tegmentoj, aborigenaj orkestroj, restoracietoj en orienta stilo, dolĉaj vinoj, legendaj junulinoj, kaj kvardek mil rostostangoj kun ŝaŝlikoj kaŭkazaj, turkaj, mezopotamiaj kaj odesaj. Kaj, krom tio, fervojo.
Dum oka tago la vojaĝantoj alveturis antikvan tombejon.
Ĝis horizonto mem treniĝis, per ŝtoniĝintaj ondoj, linioj da duonrondaj tomboj. Mortintojn ĉi tie oni ne enterigis.
Oni metis ilin sur la teron, ĉirkaŭkonstruante ŝtonajn duonsferojn. Super la cindra urbo de mortintoj brilis terura suno. Antikva Oriento kuŝis en siaj varmegaj ĉerkoj.
La kombinantoj bat-instigis la kamelojn, kaj baldaŭ enrajdis la oazon.
Ĉirkaŭe videblis verdaj torĉoj da poploj, kiuj lumigis la urbon, respeguliĝante en akvigitaj kvadratoj de rizaj kampoj.
Sole staris arboj nomataj tie «karagaĉ», kiuj reproduktis formon de giganta globuso sur ligna stangeto. Komencis renkontiĝi azenetoj, portantaj sur si dikajn rajdantojn en roboj, kaj faskojn da trifolio.
Korejko kaj Bender veturis preter butikoj, vendantaj verdan pulvoran tabakon, kaj fetoran konusan sapon, similan al kapetoj de ŝrapneloj. Metiistoj kun blankaj muslinaj barboj okupiĝis pri kupraj folioj, volvante ilin en pelvojn kaj mallarĝkolajn vazojn. Ŝuistoj sekigis sub suno etajn ledojn, farbitajn per inko. Malhelbluaj, flavaj kaj helbluaj kaheloj de moskeoj brilis per likva vitra lumo.
Reston de la tago kaj nokto la milionuloj peze kaj sensente dormis en gastejo. Matene ili banis sin en blankaj kuvoj, raziĝis, kaj eliris la urbon. Sennuban humoron de la ŝejkoj difektis neceso tiri kun si la valizon kaj la sakon.
– Mi opinias ke mia unuagrada devo – diris Bender fanfarone, – estas konatigi vin kun mirakla keleto. “Sub luno”. Mi estis ĉi tie antaŭ kvin jaroj, proksimume, prezentis lekcion pri lukto kontraŭ abortoj. Kia keleto! Duonlumo, malvarmeto, mastro el Tiflis, loka orkestro, malvarma vodko, dancistinoj kun karooj kaj cimbaloj. Enruliĝu ni tien por tuta tago. Povas ja ĉe kuracistoj soci-agantoj esti siaj miniaturaj malfortaĵoj? Mi regalas. Ora bovido respondecas pri ĉio.
Kaj la granda kombinanto ekskuis la sakon.
Sed keleto “Sub luno” jam forestis. Al miro de Ostap forestis eĉ la strato, kie sonis ĝiaj karooj kaj cimbaloj. Ĉi tie iris rekta eŭropa strato, kiun oni konstruadis je tuta ĝia longo samtempe. Staris bariloj, pendadis gipsa polvo, kaj ŝarĝaŭtoj ardigis ankaŭ sen tio varmegan aeron. Rigardante minuton la griz-brikajn fasadojn kun longaj kuŝaj fenestroj, Ostap puŝetis na Korejko kaj, dirinte: «Estas ankoraŭ unu loketo, tenas ĝin iu el Baku», kondukis lin en alian flankon de la urbo. Sed sur la loketo forestis jam versaĵa elpendaĵo, verkita persone far la tavernisto el Baku:
ESTIMU VI VIN
ESTIMU VI NIN, ESTIMU KAŬKAZON, VIZITU VI NIN
Anstataŭ tio al okuloj de la ŝejkoj prezentiĝis kartona elpendaĵo kun arabaj kaj rusaj literoj:
URBA MUZEO DE ELEGANTAJ ARTOJ
– Eniru ni, – malgaje diris Ostap, – tie minimume estas malvarmete. Krom tio viziti muzeojn estas programparto de vojaĝantaj kuracistoj soci-agantoj.
Ili enpaŝis grandan blankigitan per kreto ĉambron, ellasis sur la plankon siajn milionojn, kaj longe defrotis la varmegajn fruntojn per la manikoj. En la muzeo estis nur ok eksponaĵoj: dento de mamuto, donaco al la juna muzeo far urbo Taŝkent, olea pentraĵo “Kunpuŝiĝo kun basmaĉoj (basmaĉ: kontraŭsovetia centr-azia gerilulo)”, du roboj de emiro, ora fiŝeto en akvario, vitrino kun sekigita akrido, porcelana skulptaĵeto far fabriko de Kuznecov kaj, fine, modelo de obelisko, kiun la urbo intencis instali sur la ĉefa placo. Samloke, ĉe bazo de la projekto, kuŝis granda lada krono kun rubandoj. Ĝin alvenigis antaŭnelonge speciala delegacio el najbara respubliko, sed, ĉar la obelisko anoraŭ forestis (rimedoj asignitaj por ĝi foriris por konstrui banejon, kiu okazis multe pli necesa), la delegacio, prononcinte konvenajn paroladojn, metis la kronon ĉe la projekto.
Al la vizitantoj tuj alvenis junulo en tapiŝa buĥara vertoĉapo sur la razita kapo, kiu emociiĝante kiel aŭtoro, demandis:
– Viaj impresoj, kamaradoj?
– Ne malbone, – diris Ostap.
La juna homo estris la muzeon, kaj senprokraste komencis paroli pri la malfacilaĵoj, kiuj trafas lian idon.
Kreditoj ne sufiĉas. Taŝkento kontentiĝis per unu dento, kaj estas neniu kiu kolektus lokajn artajn kaj historiajn valoraĵojn. Oni ne alsendas profesiulon.
– Se oni donus al mi tricent rublojn! – kriis la administranto.
– Mi Luvron ĉi tie farus!
– Diru, ĉu vi bone konas la urbon? – demandis Ostap, palpebruminte al Aleksandr Ivanoviĉ. – Ĉu vi povus indiki al ni kelkajn rimarkindaĵojn? Mi konis vian urbon, sed ĝi iel ŝanĝiĝis.
La administranto tre ekĝojis. Kriante ke ĉion li montros persone, li ŝlosis la muzeon per seruro, kaj kondukis la milionulojn sur saman straton, kie ili antaŭ duonhoro serĉis keleton “Sub luno”.
– Prospekto je nomo de Socialismo! – diris li, plezure enspirante la gipsan polvon. – Aĥ! Kiel mirindas la aero!
Kio estos ĉi tie post jaro! Asfalto! Aŭtobuso! Instituto pri irigacio! Tropika instituto! Sed se ankaŭ ĉifojeTaŝkento ne donos sciencajn fortojn... Ĉu vi scias, ĉe ili estas tiom da ostoj de mamuto, sed al mi ili sendis nur unu denton, dum en nia respubliko estas tia interesiĝo pri naturscienco.
– Ĉu tiel? – rimarkis Korejko, riproĉe rigardante na Ostap.
– Kaj ĉu vi scias, – ekflustris la entuziasto, – mi suspektas ke tio ne estas dento de mamuto. Ili ŝovis al mi la elefantan!
– Kaj kiel statas ĉe vi pri... tavernetoj en azia stilo, vi ja scias, kun timbaloj kaj flutoj? – senpacience demandis la granda kombinanto.
– Elvivigis ni, – indiferente respondis la junulo, – jam delonge oni devis ekstermi tiujn ĉi infektejojn, fontojn de epidemioj. Ĝuste ĉi-printempe ni pe-sufoketis lastan malĉastulejon. Ĝi nomiĝis “Sub luno”.
– Pe-sufoketis? – aĥis Korejko.
– Je mia vorto! Sed kompense estas malfermita fabriko-kuirejo. Eŭropaj manĝaĵoj. Teleroj estas lavataj kaj sekigataj per elektro. Kurbo de stomakaj malsanoj krute ekfalis.
– Kio okazas! – kriis la granda kombinanto, fermante la vizaĝon per la manoj.
– Sed vi ankoraŭ vidis nenion, – diris la administranto de la muzeo, konfuze ridante. – Veturu ni en la fabrikonmanĝejon tagmanĝi.
Ili eksidis benk-ĉaron sub tolan baldakenon borderitan blue, kaj ekveturis. Dum la vojo la afabla kondukanto ĉiuminute igis la milionulojn elŝoviĝi el sub la baldakeno, kaj montris al ili konstruaĵojn jam pe-itajn, konstruaĵojn komencitajn, kaj la lokojn kie ili estos konstruataj. Korejko rigardis na Ostap per malicaj okuloj. Ostap deturniĝadis kaj diris:
– Kia mirinda bazareto! Bagdado!
– La dek-sepan de ĉi-monato ni komencos detrui ĝin, – diris la juna homo, – ĉi tie estos hospitalo kaj kooperativa centro.
– Ĉu vi ne bedaŭras tiun ĉi ekzotikon? Ja tio estas Bagdad!
– Tre bele, – suspiris Korejko.
La juna homo ekkoleris:
– Tio por vi estas bele, por alveturantoj, sed ni ja devas vivi ĉi tie.
En granda halo de la fabriko-kuirejo, inter kahelaj muroj, sub paperaj glu-rubandaj muŝ-kaptiloj, kiuj pendis de la plafono, la vojaĝantoj manĝis hordean supon kaj etajn brunajn viandobulojn. Ostap informiĝis pri vino, sed ricevis entuziasman respondon ke, antaŭnelonge, apud la urbo estas trovita fonto de minerala akvo kiu, laŭ sia gusta kvalito, superas plej famajn el ili. Por pruvi tion estis postulita botelo da nova akvo, kaj pe-trinkita ĉe funebra silento.
– Kaj kio pri kurbo de prostituado? – kun espero demandis Aleksandr Ibn-Ivanoviĉ.
– Abrupte ekiris soben, – respondis la senindulga junulo.
– Aj, kio okazas! – diris Ostap kun falsa rido.
Sed li vere ne sciis kio okazas. Kiam ili eliris de ĉe la tablo, evidentiĝis ke la juna homo sukcesis pagi por ĉiuj. Li decide ne volis preni monon de la milionuloj, kredigante ke jam postmorgaŭ li ricevos salajron, kaj ĝis tiu tempo iel ajn elturniĝos.
– Nu, kaj kio pri gajeco? Kiel la urbo gajiĝas? – jam sen ekstazo demandis Ostap. Timbaloj, cimbaloj, ĉu?
– Ĉu vi ne scias! – miris administranto de la muzeo.
Antaŭ semajno ĉe ni malfermiĝis urba filharmonio. Granda simfonia kvarteto nome de Bebel kaj Paganini. Veturu ni tuj. Kiel mi forgesis tion!
Post tio ke li pripagis la tagmanĝon, rifuzi de vizito en la filharmonion estis neeble pro etikaj konsideroj. Elirante de tie Aleksandr Ibn-Ivanoviĉ diris per voĉo de stratpurigisto:
– Urba harmoniumo!
La granda kombinanto ruĝiĝis.
Dum vojo en la gastejon la juna homo subite haltis la veturigiston, elirigis la milionulojn, prenis ilin je la manoj kaj, leviĝante pro disblovanta lin jubilo sur pintojn de la piedoj, alkondukis ilin al eta ŝtono, ĉirkaŭbarita per reteto.
– Ĉi tie staros la obelisko! – diris li signifoplene. – Kolono de marksismo!
Adiaŭante, la juna homo petis alveturi pli ofte. Bonanima Ostap promesis nepre alveturi, ĉar ĝis nun li neniam havis tiom ĝojan tagon kiel la hodiaŭa.
– Mi – en la stacidomon, – diris Korejko, restante sola kun Bender.
– Veturu ni en alian urbon diboĉi, ĉu? – demandis Ostap. – En Taŝkent oni povas gaje pasigi tri tagojn.
– Por mi sufiĉas, – respondis Aleksandr Ivanoviĉ, – mi veturu en la stacidomon deponi mian valizon, servu mi ie ĉi tie estiel kontoristo. Atendu mi kapitalismon. Jen kiam mi distriĝos.
– Do atendu, – diris Ostap sufiĉe krude, – kaj mi veturu. Hodiaŭa tago – tio estas domaĝa miskompreno, surloka troigo. Ora bovido en nia lando havas ankoraŭ iun ajn potencon!
Sur la stacidoma placo ili ekvidis amason da specialtrajnaj korespondantoj kiuj, post la relkuniĝo, ekskursis en Centra Azio. Ili ĉirkaŭigis na Plimalbonigov. Posedanto de la solena kompleto memkontente turnis sin ĉiudirekten, montrante siajn akiraĵojn. Sur li estis velura ĉapo, randaĵita per ŝakala vosto, kaj robo, tajlita el vata litkovrilo.
Profetaĵoj de la pluŝa profeto daŭre efektiviĝis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.