La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 27

«Permesu eniri al la dungito de kapitalo»

Nokte Ostap sonĝis malgajan kaj iom nebulan vizaĝon de Zosja, kaj poste aperis Panikovskij. Rompanto de la konvencio estis en fiakrista ĉapelo kun plumo, kaj diris, tordante la manojn: «Bender! Bender! Vi ne scias kio estas kokino! Tio estas admirinda grasa birdo, kokino!». Ostap ne komprenis kaj koleris: «Kial kokino? Ja via specialeco estas ansero!». Sed Panikovskij insistis pri sia: «Kokino, kokino, kokino!».

Bender vekiĝis. Malalte super la kapo li ekvidis plafonon, fleksitan kiel kovrilo de avina kofro. Ĉe nazo mem de la granda kombinanto balanciĝis bagaĝa reteto. En la kupeo estis tre lume. Tra la duonsobigitan fenestron enŝiriĝis varmega aero de orenburga stepo.

– Kokino! – aŭdiĝis de sobe. – Kien malaperis mia kokino? Krom ni en la kupeo estas neniu! Ĉu vere? Permesu, sed kies piedoj estas tio? Ostap fermis la okulojn per la mano kaj tuj malkontente rememoris ke ankaŭ Panikovskij faris tion, kiam lin trafis minaco. Demetinte la manon, la granda kombinanto ekvidis kapojn, aperintajn nivele de lia litbenko.

– Ĉu vi dormas? Nu, nu, – diris unua kapo.

– Diru, kara, – bonvole demandis la dua, ĉu tio estas vi kiu pe-manĝis mian kokinon? Ĉu vere? Ĉu ĝuste?

Fotoĵurnalisto Menŝov sidis sube, ĝis kubuto eniginte la ambaŭ manojn en la nigran fotografan sakon. Li reŝargis fotografajn kasedojn.

– Jes, diskrete diris Ostap, – mi pe-manĝis ĝin.

– Dankon al vi! – neatendite kriis Hargantua. – Mi jam ne sciis kion fari pri ĝi. Ja estas varmege, la kokino povis difektiĝi. Vere, ĉu? Bedaŭrindas forĵeti! Ĝuste, ĉu?

– Certe, – diris Ostap singarde, – mi tre ĝojas ke povis okazigi al vi tiun ĉi etan servon.

– Vi de kiu ĵurnalo? – demandis la fotoĵurnalisto, daŭrigante kun dolĉelaca rideto serĉadi ion en la sako. – Ĉu vi envagoniĝis ne en Moskvo?

– Vi, vidas mi, estas fotografisto, – diris Ostap, evitante rektan respondon,– mi konis iun provincan fotografiston kiu eĉ konservaĵojn malfermis nur ĉe ruĝa lumo: li timis ke ili difektiĝos.

Menŝov ekridis. Ŝerco de la nova pasaĝero plaĉis al li.

Kaj dum tiu mateno neniu plu venis al la granda kombinanto kun glitaj demandoj. Li desaltis de la litbenko kaj, karesante siajn vangojn, sur kiuj dum la tri tagoj elkreskis rabista hirtaĵo, demande alrigardis bonkoran Hargantua.

Versaĵ-felietonisto elpakis la valizon, prenis el ĝi razilkompleton kaj, etendinte ĝin al Ostap, longe klarigis ion, bekante nevideblan nutraĵon kaj ĉiuminute postulante konfirmon de siaj vortoj.

Dum Ostap razis, lavis kaj purigis sin, Menŝov, ĉirkaŭzonita per fotografistaj rimenoj, disvastigis tra la tuta vagono informon ke en ilia kupeo veturas nova provinca ĵurnalisto, atinginta nokte la trajnon per avio, kaj pemanĝinta kokinon de Hargantua. Rakonto pri la kokino elvokis grandan viglecon. Preskaŭ ĉiuj ĵurnalistoj kunprenis en la vojon hejmajn manĝaĵojn: sekajn kuketojn, hakitajn kotletojn, panbulojn kaj pe-kuiritajn ovojn. Tiun ĉi nutraĵon manĝis neniu. La ĵurnalistoj preferis viziti la restoracion.

Do Bender eĉ ne sukcesis pe-i sian tualeton, kiam en la kupeo aperis dika verkisto en mola infana jaketo. Li metis antaŭ Ostap, sur la tablon, dek-duon da ovoj kaj diris:

– Manĝu. Tio estas ovoj. Se ovoj ekzistas, do iu devas pe-manĝi ilin,ĉu?

Poste la verkisto elŝovetis sin el la fenestro, rigardis la verukitan stepon, kaj amare diris:

– Dezerto – tio estas sentalentaĵo! Sed ĝi ekzistas.

Kaj oni devas konsideri tion.

Li estis filozofo. Aŭskultinte dankon de Ostap la verkisto skuis la kapon, kaj iris al si pe-skribi rakonton. Estante homo akurata, li firme decidis nepre verki po rakonto ĉiutage.

Tiun decidon li plenumis kun diligenteco de unua lernanto.

Verŝajne lin inspiris penso ke se papero ekzistas,do iu devas skribi sur ĝi.

Ekzemplon de la filozofo sekvis ankaŭ aliaj pasaĝeroj.

Navrockij alportis farĉitan kapsikon en vitra vazo, Lavuazjan – kotletojn kun algluitaj al ili ĵurnalaj linioj, Sapegin – haringon kaj kuketojn, kaj Dnestrov – glason da poma marmelado. Venis ankaŭ aliaj, sed Ostap ĉesis la akceptadon.

– Mi ne povas, ne povas, amikoj miaj, – diris li: provu nur fari bonon al unu – ĉiuj alamasiĝas.

La ĵurnalistoj tre plaĉis al li. Ostap estis preta kortuŝiĝi, sed li tiel satiĝis, ke ekestis ne kapabla fordoni sin al iuj ajn sentoj. Li malfacile engrimpis sian litbenkon, kaj dormis preskaŭ tutan tagon.

Iris tria tagnokto de la vojaĝo. Speciala trajno suferetis, atendante okazintaĵojn. Ĝis la Ĉefvojo estis ankoraŭ malproksime, okazis nenio menciinda sed, malgraŭ tio, moskvaj ĵurnalistoj, turmentataj per la kontraŭvola senokupeco, suspekte rigardis unu la alian.

«Ĉu ne eksciis iu ion kaj ĉu ne sendis li urĝan telegramon pri tio en sian redaktejon?»

Fine Lavuazjan ne eltenis, kaj sendis telegrafan informon:

«Preterveturis Orenburgon pkt lokomotiva tubo elamasiĝas fumo pkt humoro vigla komo delegit-vagonoj konversacias nur orienta ĉefvojo pkt telegrafu instrukciojn arala maro lavuazjan».

La sekreto baldaŭ evidentiĝis, kaj sur sekvonta jam stacio ĉe telegrafa giĉeto ordiĝis vico. Ĉiuj sendis mallongajn informojn pri la vigla humoro, kaj pri tubo de la lokomotivo el kiu elamasiĝas fumo.

Por alilandanoj vasta kampo de agado malfermiĝis tuj post Orenburgo, kiam ili ekvidis unuan kamelon, unuan jurton, kaj unuan kazaĥon en pinta fela ĉapo, kun vipo en la mano. En stacieto, kie la trajno hazarde ekestis haltigita, minimume dudeko da fotografiloj ekcelis kamelan muzelon.

Komenciĝis ekzotiko, ŝipoj de dezerto, liberaj filoj de stepoj, kaj cetera romantika ĉiutageco.

Usonino el antikva familio eliris el la vagono en rondaj malhelaj okulvitroj. De suna lumo ŝin gardis ankaŭ verda ombrelo. En tiu aspekto ŝin longe fotografis per portebla kamerao “Ajmo” griza usonano. Komence ŝi staris apud la kamelo, poste antaŭ ĝi kaj, fine, sur ĝi, lokiĝinte inter la buloj, pri kiuj tiel varme rakontis la konduktoro. Eta kaj malica Hejnriĥ vagaĉis en la amaso kaj al ĉiuj diris:

– Vi pririgardu ŝin, ĉar ŝi povas hazarde postresti en la stacio, kaj denove okazos sensacio en usona gazetaro:

«Kuraĝega ĵurnalistino en ungoj de freneziĝinta kamelo».

Japana diplomato staris du paŝoj de la kazaĥo. Ambaŭ silente rigardis unu la alian. Ĉe ili estis tute samaj, iom platigitaj vizaĝoj, hirtaj lipharoj, flaveta lakita haŭto kaj okuloj, iomete ŝvelaj kaj nevastaj. Oni povus opinii ilin ĝemeloj, se la kazaĥo ne estus en ŝafa peltaĵo, zonigita per katuna tuko, kaj la japano – en griza londona kostumo, kaj se la kazaĥo ne komencus legi nur en pasinta jaro, kaj la japano ne pe-us, antaŭ dudek jaroj, du universitatojn: en Tokio kaj en Parizo. La diplomato retroiris unu paŝon, klinis la kapon al sia reflekta fotografilo, kaj klakis per la obturilo.

La kazaĥo ekridis, eksidis sian raspan ĉevaleton, kaj forrajdis en la stepon.

Sed jam sur sekvanta stacio en la romantikan rakonton eniris novaj elementoj. Post la staciejo kuŝis ruĝaj cilindraj bareloj: feraj ujoj por brulaĵo, flavis nova ligna konstruaĵo, kaj antaŭ ĝi liniiĝis spaliro da traktoroj, peze eniĝinte en la teron siajn raŭpojn. Sur krada staplo da ŝpaloj staris junulino-traktoristino en nigra labora pantalono kaj feltaj botoj. Ĉi tie revanĉon prenis sovetiaj ĵurnalistoj. Tenante la fotografilojn sur nivelo de la okuloj ili komencis kaŝiri al la junulino. Antaŭ ĉiuj ŝteliris Menŝov.

En la dentoj li tenis aluminian kasedon, kaj per siaj movoj memorigis soldaton, farantan kuradojn ene de atakanta ĉeno. Sed se la kamelo fotografiĝis kun plena konscio pri sia rajto je fameco, la traktoristino okazis pli modesta. Ĉirkaŭ kvin fotografadojn ŝi eltenis trankvile, sed poste ruĝiĝis kaj foriris. La fotografistoj transiris al la traktoroj.

Bonokaze sur lahorizonto, malantaŭ la maŝinoj, videblis ĉeneto da kameloj. Ĉio tio: la traktoroj kaj la kameloj perfekte aranĝis sceneton sub nomo “Malnovo kaj novo” aŭ “Kiu kiun?”.

Ostap vekiĝis antaŭ sunsubiro. La trajno daŭrigis kuri en la dezerto. En la koridoro vagadis Lavuazjan, konvinkigante la kamaradojn eldoni specialan trajnan ĵurnalon. Li eĉ elpensis la titolon: “Plenvapore”.

– Ĉu tio estas nomo! – diris Ostap. – Foje mi vidis en fajrobrigadejo murĵurnalon kiu nomiĝis “El fajro en flamegon”.

Tio estis esence.

– Ja vi estas plum-profesiulo! – kriis Lavuazjan. – Konfesu ke vi simple maldiligentas verki por organo de la trajna komunumo.

La granda kombinanto ne neis ke li estas plumprofesiulo.

Se estus bezonate li povus glate klarigi kiun organon li prezentas en tiu ĉi trajno: na “Nigramarska ĵurnalo”.

Tamen tio ne estis bezonata, ĉar la trajno estis speciala, kaj ĝin ne vizitis koleraj kontrolistoj kun nikelizitaj truigiloj. Sed Lavuazjan sidis jam ĉe sia tajpilo en vagono de la avangarduloj, kie lia propono elvokis tumulton. Maljunulo de Treĥgorka per neforviŝebla krajono skribis jam artikoleton pri bezono aranĝi en la trajno vesperon pri interŝanĝo de spertoj, kaj literaturan voĉlegadon; oni jam serĉis karikaturiston kaj mobilizis na Navrockij por aranĝi demandadon pri tio kiu entrepreno, el prezentitaj per la delegitoj, pli bone plenumis sian produktad-financan planon.

Vespere, en kupeo de Hargantua, Menŝov, Plimalbonigov kaj Bender, kolektiĝis multe da ĵurnalista popolo.

Ili sidis premiĝe, po ses homoj sur litbenko. De supre pendis kapoj kaj kruroj. Sufiĉe malvarmeta nokto trankviligis la ĵurnalistojn, kiujn turmentis la tuttaga varmego, kaj longaj taktoj de la radoj, ne ĉesantaj jam tri tagoj, vokis al amikeco. Oni parolis pri Orienta Ĉefvojo, rememoris siajn redaktorojn kaj sekretariojn, rakontis ridindaj ĵurnalajn fuŝaĵojn, kaj ĉiuj kune insultetis na Plimalbonigov pro foresto de ĵurnalisma inklino en lia karaktero. Plimalbonigov alte levis la kapon kaj superece respondis:

– Babilaĉas vi? Nu, nu!

Dum kulmino de la gajeco aperis sinjoro Hejnriĥ.

– Permesu eniri al la dungito de kapitalo, – vigle diris li.

Hejnriĥ aranĝiĝis sur genuoj de la dika verkisto, pro kio la verkisto suspiretis kaj stoike pensis: «Se ĉe mi estas genuoj, do iu devas sidi sur ili, ĉu? Do jen li sidas».

– Nu, kiel konstruiĝas la socialismo? – impertinente demandis la reprezentanto de liberala ĵurnalo.

Iel okazis ke al ĉiuj entrajnaj alilandanoj oni rilatis ĝentile, aldonante al la familnomoj «mister», «her» aŭ «sinjoro», sed la ĵurnaliston de liberala ĵurnalo oni nomis simple Hejnriĥ, opiniis lin babilulo, kaj ne prenis lin serioze.

Tial al la rekte starigita demando Palamidov respondis:

– Hejnriĥ, vane vi klopodas! Nun vi denove insultos sovetian reĝimon, sed tio estas enue kaj neinterese. Krom tio ni povas aŭdi tion de malica oldulino staranta en ĉebutika vico.

– Temas ne pri tio, – diris Hejnriĥ, – mi volas rakonti biblian historion pri Adamo kaj Eva. Ĉu vi permesos?

– Aŭskultu, Hejnriĥ, kial vi tiel bone parolas ruse? – demandis Sapegin.

– Mi pe-lernis la lingvon en Odeso, kiam en milnaŭcentdek-oka jaro, ene de armeo de generalo fon Belc, mi okupaciis tiun ĉi mirindan urbon. Mi havis tiam rangon de leŭtenanto. Vi verŝajne aŭdis pri fon Belc?

– Ne nur aŭdis, – diris Palamidov, – sed ankaŭ vidis.

Via fon Belc kuŝis en sia ora kabineto en palaco de komandanto de Odesa milita regiono kun trapafita kapo. Li pafmortigis sin, eksciinte ke en via patrolando okazis revolucio.

Dum vorto «revolucio», sinjoro Hejnriĥ oficiale ridetis kaj diris:

– La generalo estis fidela al la ĵuro.

– Kaj vi, Hejnriĥ, kial vi ne pafmortigis vin? – oni demandis de supra litbenko. – Kio okazis ĉe vi pri la ĵuro?

– Nu, kio, ĉu vi aŭskultos la biblian historion? – incite diris reprezentanto de liberala ĵurnalo.

Tamen iom da tempo oni ankoraŭ penis pridemandi lin pri la ĵuro. Kaj nur kiam li tute jam ofendiĝis, kaj decidis foriri, oni konsentis aŭskulti la historion.

RAKONTO DE SINJORO HEJNRIĤ PRI ADAMO KAJ EVA

– Estis en Moskvo, sinjoroj, junulo, jun-komunisto. Lia nomo estis Adamo. Kaj estis en sama urbo junulino, junkomunistino Eva. Kaj jen tiuj ĉi junaj homoj ekiris foje promeni en moskvan paradizon: en Parkon de kulturo kaj ripozo. Mi ne scias pri kio ili konversaciis tie. Ĉe ni junaj homoj parolas kutime pri la amo. Sed viaj Adamo kaj Eva estis marksistoj kaj, eble, konversaciis pri tutmonda revolucio.

Sed okazis tiel ke promenante en iama Ne-enua parko ili eksidis sur herbon sub iu arbo. Mi ne scias kiu arbo estis tio. Povas esti ke tio estis arbo de percepto de bono kaj malbono. Sed marksistoj, kiel estas sciate al vi, ne ŝatas mistikon. Al ili, eble, ŝajnis ke tio estas ordinara sorpo. Daŭrigante konversacii, Eva deŝiris de la arbo branĉeton kaj donacis ĝin al Adamo. Sed tiam aperis homo, kiun senimagemaj junaj marksistoj opiniis esti parka gardisto. Tamen tio, verŝajne, estis anĝelo kun flama glavo. La anĝelo, insultante kaj grumblante, kondukis na Adamo kaj Eva en kontoron por enprotokoli fakton de la difekto, okazigita al la parka mastrumejo. Tiu ĉi sensignifa ĉiutageca okazaĵo delogis la gejunulojn de alta politiko, kaj Adam ekvidis ke antaŭ li staras tenera Eva, kaj Eva rimarkis ke antaŭ ŝi staras vireca Adamo. Kaj la junaj homoj ekamis unu la alian. Post tri jaroj ĉe ili estis jam du filoj.

Veninte al tiu ĉi loko sinjoro Hejnriĥ subite eksilentis, ŝovante en la manikojn la molajn striigitajn manumojn.

– Nu, sed kio ja? – demandis Lavuazjan.

– Ja tio, – fiere diris Hejnriĥ, – ke unu el la filoj nomiĝis Kaino, kaj alia – Habelo, kaj ke post certa tempo Kaino mortigos Habelon, Abrahamo naskos Isaakon, Isaak naskos Jakobon kaj, entute, la biblia historio komenciĝos denove, kaj neniu marksismo sukcesos malhelpi al tio. Ĉio ripetiĝas. Ankaŭ diluvo okazos, estos Noa kun siaj tri filoj, kaj Ĥamo ofendos Noan, estos ankaŭ Babilona turo, sinjoroj, kiu neniam pe-konstruiĝos. Kaj tiel plu. Nenio nova okazos en la mondo. Do vane vi boladas pri via nova vivo.

Kaj Hejnriĥ kontentiĝe retrokliniĝis, preminte per sia malvasta haringa dorso la dikan bonaniman verkiston.

– Ĉio tio estus bonega, – diris Palamidov, – se estus pruvigita. Sed pruvi vi povas nenion. Simple vi volas ke estu tiel. Tute ne estas bezonate malpermesi al vi kredi je miraklo. Kredu, preĝu.

– Kaj ĉu ĉe vi estas pruvoj ke ĉio iros alie? – kriis la reprezentanto de liberala ĵurnalo.

– Estas, – respondis Palamidov, – unu el ili vi vidos postmorgaŭ, ĉe relkuniĝo de Orienta Ĉefvojo.

– Nu-u, komenciĝas! – grumblis Hejnriĥ. – Konstruaĵoj! Fabrikoj! Kvinjara plano! Kial vi ŝovas en miajn okulojn viajn feraĵojn? Gravas spirito! Ĉio ripetiĝos! Estos kaj tridekjara milito, kaj centjara milito, kaj denove oni bruligos homojn, kiuj aŭdacos diri ke Tero estas globa. Kaj denove oni trompos bedaŭrindan Jakobon, igante lin labori sep jaroj senpage, kaj ŝovinte al li nebelan miopan edzinon Lea anstataŭ grandmama Raĥel. Ĉio, ĉio ripetiĝos. Kaj Eterna Judo, Ahasvero, kiel antaŭe vagados en la mondo...

– Ahasfero neniam vagados plu! – diris subite la granda kombinanto, ĉirkaŭrigardante la kuniĝintojn per la gaja rigardo.

– Kaj ĉu ankaŭ al tio vi povas dum du tagoj prezenti pruvojn? – kriis Hejnriĥ.

– Eĉ nun, – ĝentile respondis Ostap. – Se la komunumo permesos, mi rakontos pri tio kio okazis pri tiel nomata Eterna Judaĉo.

La komunumo volonte permesis. Ĉiuj preparis sin aŭskulti rakonton de la nova kunvojaĝanto, kaj Plimalbonigov eĉ diris: «Rakontas vi? Nu,nu».

Kaj la granda kombinanto komencis.

RAKONTO DE OSTAP BENDER PRI ETERNA JUDAĈO

– Mi ne rememorigos al vi longan kaj enuan historion de Eterna Judaĉo. Mi diros nur ke ĉirkaŭ du mil jaroj tiu ĉi vulgara oldulo vagadis en tuta mondo, ne registrante sin en hoteloj, kaj ĝenante civitanojn per siaj plendoj pri alteco de fervojaj prezoj, pro kio li estas devigata vagadi piede.

Oni vidis lin multfoje. Li partoprenis historian konferencon kie Kolumbo malsukcesis defendi elspezon de antaŭpagitaj sumoj, prenitaj por malkovro de Ameriko. Estante ankoraŭ juna homo li spektis incendion de Romo. Ĉirkaŭ cent kvindek jaroj li vivis en Hindio, eksterordinare konsternante joganojn per sia vivkapablo kaj kverelema karaktero.

Unuvorte, la oldulo povus rakonti multe da interesaĵoj, se post ĉiu centjariĝo li eldonus la memorverkojn. Sed Eterna Judaĉo ne sciis legi kaj, krom tio, havis aĉan memorkapablon.

Antaŭnelonge la oldulo loĝis en rava urbo Rio-de-Ĵanejro, trinkis malvarmetajn trinkaĵojn, rigardis oceanajn ŝipojn, kaj promenadis en blanka pantalono sub tieaj palmoj.

Tiun ĉi pantalonon li aĉetis antaŭ okcent jaroj en Palestino ĉe iu kavaliro, elmilitinta Dian Ĉerkon, kaj ĝi estis ankoraŭ kiel nova. Sed subite la oldulo maltrankviliĝis. Li ekvolis en Rusion (Fakte en Ukrainion. Temas ĉi tie pri nelonga tempo inter aparteno de Ukrainio al cara Rusio, kaj poste al Sovetio), al Dnepro. Li estis jam ĉie: kaj ĉe Rejno, kaj ĉe Gango, kaj ĉe Misisipo, kaj ĉe Jangzio kaj ĉe Niĝero, kaj ĉe Volgo. Nur ĉe Dnepro li ne estis. Kaj, vidu, ekvolis li ĵeti rigardon ankaŭ sur tiun ĉi vastan riveron.

Ĝuste en jaro 1919 Eterna Judaĉo en sia kavalira pantalono neleĝe transiris rumanian limon. Ĉu valoras paroli pri tio ke sur lia brusto kaŝiĝis ok paroj da silkaj ŝtrumpoj kaj boteleto da pariza parfumo, kiun unu sinjorino el Kiŝinevo petis transdoni al siaj kievaj parencoj. Dum tiu ŝtorma tempo portado de kontrabando surventre nomiĝis «porti kompreson». Tiun ĉi aferon oni rapide instruis al la oldulo en Kiŝinevo. Kiam Eterna Judaĉo, pe-inte la taskon, staris sur bordo de Dnepro, pendigante sian malordan verdan barbon, al li venis homo kun flavbluaj pantalon-strioj, petlur-anaj epoletoj, kaj severe demandis:

– Ĉu judaĉo?

– Judaĉo, – respondis la maljunulo.

– Nu, iru ni, – invitis la homo kun la strioj.

Kaj li alkondukis lin al la kozaka hetmano.

– Judaĉon ni kaptis, – raportis li, alpuŝante la oldulon per la genuo.

– Ĉu judaĉo? – demandis la hetmano kun gaja miro.

– Judaĉo, – respondis la vaganto.

– Do almetu vi lin al muro, – karese diris la estro.

– Sed mi estas eterna! – kriis la oldulo.

Du mil jaroj li senpacience atendis la morton, sed nun li subite tre ekvolis vivi.

– Silentu, ĵidaĉa muzelo! – gaje kriis la diklipa estro. – Haku lin, buboj-bravuloj!

Kaj la eterna vaganto malaperis.

– Jen estas ĉio, – finis Ostap.

– Mi opinias ke al vi, sinjoro Hejnriĥ, estiel eksa leŭtenanto de aŭstria armeo, estas konata konduto de viaj amikoj-petluranoj? – diris Palamidov.

Hejnriĥ respondis nenion, kaj tuj foriris. Komence ĉiuj opiniis ke li ofendiĝis, sed jam dum sekvonta tago evidentiĝis ke el la sovetia vagono la korespondanto de liberala ĵurnalo direktiĝis rekte al sinjoro Hiram Burman, al kiu li vendis la historion pri Eterna Judaĉo per kvardek dolaroj.

Kaj Ĥiram telegrafe, sur unua jam stacio, sendis rakonton de Ostap Bender en sian ĵurnalon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.