La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 19

Universala stampilo

Ĝis dekdua horo de sekvanta tago tra "Herkules" ekrampis onidiro ke la estro fermiĝis en sia palma halo kun iu vizitanto, kaj jam tri horoj reagas nek pord-frapetojn de Serna Miĥajlovna, nek vokojn de la interna telefono.

Herkulesanoj penis diveni la okazaĵon. Ili kutimiĝis al tio ke na Brulegov oni tuttage promenigas tenante je la kruro, sidigas lin sur fenestrobretojn, aŭ entiras sub la ŝtuparon, kie fakte solviĝas ĉiuj aferoj. Aperis eĉ supozo ke la estro forlasis kategorion de laborantoj kiuj «ĵus eliris», kaj enviciĝis influan kategorion de «fermiĝuloj», kiuj kutime penetras siajn kabinetojn frumatene, ŝlosiĝas tie, malfunkciigas la telefonon kaj, bariĝinte ĉi-maniere de tuta mondo, verkas plej diversajn raportojn.

Tamen laboro daŭriĝis, paperoj postulis subskribojn, respondojn kaj rezoluciojn. Serna Miĥajlovna malkontente venadis al pordo de Brulegov kaj aŭskultadis. Dum tio en ŝiaj grandaj oreloj balanciĝis facilaj perlaj globetoj.

– Fakto ne havanta precedencon, – profund-pense diris la sekretariino.

– Sed kiu ja, kiu sidas ĉe li? – demandis Bomze, kiu mikse odoris per parfumo kaj kotletoj. – Ĉu iu el inspekcio?

– Sed ne, mi jam diris al vi, ordinara vizitanto.

– Kaj Brulegov sidas kun li jam tri horoj?

– Fakto ne havanta precedencon, – ripetis Serna Miĥajlovna.

– Sed kie estas eliro el tiu ĉi senelirejo? – eknervoziĝis Bomze. – Mi urĝe bezonas rezolucion de Brulegov.

Ĉe mi estas detala raporto pri sentaŭgeco de ejo de eksa "Lado kaj lardo" al labor-kondiĉoj de "Herkules". Mi ne povas sen rezolucio.

Na Serna Miĥajlovna de ĉiuj flankoj sieĝigis kunlaborantoj.

Ili ĉiuj tenis en la manoj grandajn kaj malgrandajn paperojn. Atendinte ankoraŭ unu horon, dum kiu postporda obtuza bruo ne ĉesiĝis, Serna Miĥajlovna eksidis ĉe sia tablo kaj humile diris:

– Bone, kamaradoj, alvenu kun viaj paperoj.

Ŝi elprenis el la ŝranko longan lignan tenaĵeton, sur kiu balanciĝis tridek ses stampiloj kun diketaj lakigitaj teniloj kaj, lerte elprenante necesajn el ili, komencis stampi la paperojn ne tolerantajn prokraston.

Estro de "Herkules" jam delonge ne subskribis paperojn propramane. En okazo de neceso li elprenis el la veŝta poŝo stampilon kaj, ame spirinte sur ĝin, premsignis la bluetan nom-faksimilon. Tiu ĉi labora procedo tre plaĉis al li, kaj eĉ puŝetis lin al penso ke estus bone transigi sur kaŭĉukon ankaŭ kelkajn plej ofte uzatajn rezoluciojn.

Tiel aperis unuaj kaŭĉukaj aforismoj:

«Ne kontraŭas. Brulegov».

«Konsentas. Brulegov».

«Bonega ideo. Brulegov».

«Efektivigu. Brulegov».

Provinte la novan ilon praktike, estro de "Herkules" venis al konkludo ke ĝi signife simpligas lian laboron, kaj bezonas daŭran stimulon kaj disvolvon. Post nelonge ekestis uzata nova grupo da kaŭĉukaĵoj. Ĉi-foje rezolucioj estis pli multvortaj:

«Deklari malaprobon per ordono. Brulegov».

«Atentigi riproĉe. Brulegov».

«Forsendi en periferion. Brulegov».

«Maldungi sen subvencio. Brulegov».

La lukto, kiun estro de "Herkules" gvidis kontraŭ la komunuma fako pri la ejo, inspiris lin al novaj normaj tekstoj:

«Al la komunuma fako mi ne estas subigata.

Brulegov».

«Kio, ĉu ili freneziĝis tie? Brulegov».

«Ne malhelpu labori. Brulegov».

«Mi ne estas via nokta gardisto. Brulegov».

«La hotelo apartenas al ni kaj punkto. Brulegov».

«Konas mi viajn artifikojn. Brulegov».

«Mi fordonos nek litojn nek lavtablojn. Brulegov».

Tiu ĉi serio estis mendita trikomplete. Antaŭvideblis longa lukto, kaj la sagaca estro ne senkaŭze timis ke unu kompleto ne sufiĉos.

Poste estis mendita kompleto da rezolucioj por internaj herkulesaj bezonoj.

«Demandu na Serna Miĥajlovna. Brulegov».

«Ne ĉagrenaĉu min. Brulegov».

«Ju malpli rapide, des pli certe. Brulegov».

«Ja iru vi ĉiuj..! Brulegov».

Certe krea penso de la estro ne limiĝis nur per administra flanko de la afero. Estante homo de vasta imagopovo li ne povis preterpasi temojn de aktuala momento. Do li mendis bonegan universalan stampilon, tekston de kiu li verkis dum kelkaj tagoj. Tio estis brila kaŭĉuka penso, kiun Brulegov povis apliki al iu ajn kazo de la vivo. Krom tio ke ĝi donis eblecon reagi tuj al okazaĵoj, ĝi ankaŭ liberigis lin de ĉiufoja turmenta pensado. La stampilo estis konstruita tiel oportune, ke sufiĉis nur plenigi lasitan en ĝi spacon por produkti aktualan rezolucion:

Reage al:

............................................................................... ni, herkulesanoj, unuanime respondos: a) per altigo de kvalito de la ofica korespondado, b) per pligrandigo de la laborproduktado, c) per plifortigo de lukto kontraŭ burokratismo, prokrastado, nepotismo kaj flataĉismo. d) per neniigo de senkaŭzaj forestoj kaj nomtagoj, e) per malpliigo de suplementaj elspezoj dum aĉeto de kalendaroj kaj portretoj, f) per komuna kresko de sindikata aktivado, g) per rifuzo festi kristnaskon, paskon, pentokoston, anunciacion, bapton, kurban-bajramon, jom-kipuron, ramadanon, purimon kaj aliajn religiajn festojn, h) per senindulga lukto kun napkapuleco, huliganismo, drinkado, foresto de persona respondeco, senspineco kaj Pereverzev-ismo, i) per senescepta enviciĝo en societon “For rutinon de operaj scenejoj!”, j) per senescepta transiro al sojo, k) per senescepta transigo de ofic-aktivado je latinan abocon, kaj ankaŭ per ĉio kio okazos necesa.

La punktolinion Brulegov plenigis persone, laŭ postuloj de aktuala momento.

Poiome Brulegov komencis pli kaj pli ofte uzi sian universalan rezolucion. Venis ĝis tio ke li respondis per ĝi al malamikaj agoj, intrigoj, eliratakoj kaj ekscesoj de propraj subuloj.

Ekzemple: «Reage al aroganta eksceso de librotenisto Kukuŝkind, postulinta pripagon de supernormaj horoj, ni respondos...». Aŭ: «Reage al aĉaj intrigoj kaj kovardaj atakoj de kunlaboranto Borisoĥlebskij, petinta ekstervican forpermeson, ni respondos...» ktp.

Kaj al ĉio tio estis bezonate senprokraste respondi per altigo, pligrandigo, plifortigo, neniigo, malpliigo, komuna kresko, rifuzo de, senindulga lukto, senescepta enviciĝo, senescepta transiro, unuanima ŝanĝo, kaj ankaŭ per tio kio okazos necesa.

Kaj nur post ĉi-maniera riproĉo al Kukuŝkind kaj Borisoĥ lebskij, la estro uzadis mallongan kaŭĉukaĵon: «Atentigi skribe. Brulegov». Aŭ:«Forsendi en periferion. Brulegov».

Ĉe unua konatiĝo kun la kaŭĉuka rezolucio iuj herkulesanoj malgajiĝis. Ilin timigis abundo da punktoj. Precipe konfuzis ilin punkto pri latina aboco kaj pri senescepta enviciĝo en societon “For rutinon de operaj scenejoj!”. Sed ĉio, tamen, pasis tute pace. Kvankam Skombrieviĉ ekagis svinge, kaj organizis, krom la nomita societo ankaŭ rondeton «For operon "Ĥovansĉina”», ĉio limiĝis nur per tio.

Do, dum el post de Brulegov-pordo aŭdiĝis ventumila zumado de voĉoj, Serna Miĥajlovna vigle laboris. Tenaĵeto kun la stampiloj, aranĝitaj laŭstature: de plej eta: «Ne kontraŭas.

Brulegov.» ĝis plej granda, universala, memorigis malsimplan cirkan instrumenton, per kiu blanka klaŭno kun suno subdorse, plenumas per bastonetoj serenadon de Braga. La sekretariino elektis stampilon, proksimume taŭgan enhave, kaj stampis per ĝi la paperojn. Plej ofte ŝi uzis singardan kaŭĉukaĵon «Ju malpli rapide, des pli certe», memorante ke tio estas plej ŝatata rezolucio de la estro.

La laboro prosperis senpaŭze. Kaŭĉuko perfekte anstataŭigis la homon. Kaŭĉuka Brulegov tute ne cedis al Brulegov viva.

Jam malpleniĝis "Herkules", kaj nudpiedaj purigistinoj iradis sur la koridoroj kun malpuraj siteloj, jam foriris lasta tajpistino, restinta unuhore por retajpi por si persone liniojn de Jesenin: «Bast-maton origitan vestaĉante, al vi mi teneraĵon volus diri», Jam Serna Miĥajlovna, kiu tedis atendi, leviĝis kaj, antaŭ eliri sur la straton, komencis masaĝi la palpebrojn per la malvarmaj fingroj, kiam pordo de Brulegov-kabineto ektremis, kaj de tie maldiligente eliris Ostap Bender. Li dormeme rigardis na Serna Miĥajlovna, kaj ekiris for, svingante la flavan paperujon kun botetaj laĉoj. Post li, el sub viviga ombro de palmoj kaj sikomoroj, elplonĝis Brulegov. Serna alrigardis sian altan amikon, kaj silente mallevĝis sur la kvadratan matraceton, mildigantan malmolecon de ŝia seĝo. Kiel bone ke laborantoj jam disiris kaj ne povis vidi ĉi-momente sian estron! Sur liaj lipharoj, kiel birdeto en branĉoj, sidis diamanta larmo.

Brulegov mirinde rapide palpebrumis, kaj tiel energie frotadis la manojn, kvazaŭ volis frote akiri fajron laŭ maniero akceptita inter indiĝenoj de Oceanio. Li kuris post Ostap, malhonore ridetante kaj kurbigante la dorson.

– Sed kio okazos? – balbutis li, alkurante ĉu de tiu ĉu de alia flanko. – Ja mi ne pereos, ĉu? Diru ja, ora mia, arĝenta, mi ne pereos, ĉu? Ĉu mi povas esti trankvila?

Li volis aldoni ke ĉe li estas edzino, infanoj, Serna, infanoj de Serna, kaj de ankoraŭ unu virino kiu loĝas en Rostov-Dono, sed en gorĝo lia io senintence elkvivitis, kaj li pretersilentis.

Plore hurletante li akompanis na Ostap ĝis la vestiblo mem. En malpleniĝinta konstruaĵo ili renkontis nur du homojn.

Fine de la koridoro staris Jegor Skombrieviĉ. Ekvidinte la grandan kombinanton li kaptis sin je la makzelo, kaj retropaŝis en niĉon. Sobe, sur ŝtuparo, el post la marmora junulino kun elektra torĉo, elrigardis librotenisto Berlaga. Li humilege kliniĝis antaŭ Ostap kaj eĉ diris «Saluton al vi», sed Ostap ne respondis al saluto de la vicreĝo.

Ĉe eliro mem Brulegov kaptis na Ostap je la maniko kaj elbalbutis:

– Mi kaŝis nenion. Honora vorto! Do mi povas esti trankvila, ĉu?

– Plenan trankvilon donas nur asekura poliso, – respondis Ostap, ne malrapidigante la iron. – Tion diros al vi ĉiu agento pri vivasekuro. Al mi persone vi jam ne estas bezonata. Sed la ŝtato, ĝi, verŝajne, post nelonge ekinteresiĝos pri vi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.