La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Komandanto de la rapid-veturado, la ŝoforo, la ĉefmekanikisto kaj la servisto pri ĉio, ĉiuj sentis sin bonege.
La mateno estis malvarmeta. En perla ĉielo komplikiĝis la pala suno. En herbaro kriadis etbirda kanajlaro.
Survojaj birdetoj “paŝtistinoj” malrapide transiris la vojon antaŭ la aŭtoradoj mem. La stepaj horizontoj eligis ĝis tiom vigligajn odorojn, ke iu kamparana mezvalora verkisto, el unuiĝo “Ŝtala best-mamo”, se li estus sur loko de Ostap, ne eltenus, elirus el la aŭto, sidus sur herbon, kaj surloke komencus verki sur paĝoj de la vojaĝa not-libro novan novelon, komencantan per vortoj: «Kaj elŝvitadis la aŭtunsemitaĵoj. Eljungiĝis la sunjo, kaj ekdisĵetadis ĝi siajn radietojn tra tuta nia vasta mondeto. Ekflaris oldulo Romuald sian piedtukon, kaj eĉ stuporiĝis...»
Sed Ostap kaj liaj kunuloj estis malproksimaj de percepto de poeziaj sentoj. Jam noktotagon hastis ili antaŭ la rapid-veturado. Oni renkontis ilin per muziko kaj paroladoj.
Infanoj tamburadis por ili. Plenkreskuloj nutris ilin per tagkaj vespermanĝoj, provizis ilin per antaŭe preparitaj aŭtopartoj, kaj en unu el urbetoj prezentis al ili panon-salon sur kverka gravurita plado kun mantuko, brodita krucetmaniere.
Pano-salo kuŝis sur aŭta fundo inter piedoj de Panikovskij. Li ĉiam depinĉis de la panbulo pecetojn, kaj fine faris en ĝi musan truon. Post tio naŭziĝema Ostap elĵetis la panon-salon sur la vojon. La nokton la antilopanoj pasigis en vilaĝeto, ĉirkaŭigitaj per prizorgo de la vilaĝa aktivularo. Ili forveturigis de tie grandan kruĉon da kuirita lakto kaj dolĉajn rememorojn pri parfuma odoro de fojno, sur kiu ili dormis.
– Lakto kaj fojno, – diris Ostap, kiam “Antilopo” lasis mateniĝe la vilaĝon, – kio povas esti pli bona! Ĉiam oni pensas: «Tion mi ne malhavos. Ankoraŭ multe da lakto kaj fojno estos en mia vivo». Sed en reala vivo tio jam okazos neniam. Do, miaj kompatindaj amikoj, sciu: tio estis plej bona nokto en nia vivo. Kaj vi eĉ ne rimarkis tion.
Kunvojaĝantoj de Bender rigardis lin kun estimo. Ilin admirigis la facila vivo, aperinta antaŭ ili.
– Estas tiel bone vivi! – diris Balaganov. – Jen ni veturas, ni estas sataj. Eble nin atendas feliĉo...
– Ĉu vi estas firme konvinkita pri tio? – demandis Ostap. – Ĉu vere feliĉo atendas nin survoje? Povas esti ke ĝi eĉ svingetas la flugiletojn pro la malpacienco? «Kie», – diras ĝi, – «estas admiralo Balaganov? Kial li ĝis nun ne venis?». Vi estas frenezulo, Balaganov! Feliĉo atendas neniun. Ĝi vagas en la lando en longaj blankaj vestoj, kantante infanan kanteton:«Ho, Usono, – lando kie oni festenas, kaj drinkas sen postmanĝeti». Sed tiun ĉi naivan infaneton oni devas ĉasi, oni devas ekplaĉi al ŝi, oni devas ŝin amindumi. Kaj vi, Balaganov, ne sukcesos pri amindumo de tiu ĉi infaneto. Vi estas ĉifonvestulo. Rigardu kiun vi similas! Homo en viaj vestoj neniam atingos feliĉon.
Krom tio, devas mi diri, tuta personaro de “Antilopo” estas vestita abomene. Mi miras ke oni ĝis nun opinias nin anoj de la aŭta rapid-veturado.
Ostap kun bedaŭro ĉirkaŭrigardis siajn kunulojn kaj daŭrigis:
– Ĉapelo de Panikovskij decide konsternas min. Kaj entute li estas vestita kun provoka lukso. Tiu ĉi valorega dento, tiuj ĉi kalsonaj laĉoj, tiu ĉi harkovrita brusto sub la kravato... Vi, Panikovskij, devas vestiĝi pli simple. Vi estas estimata maljunulo. Vi bezonas nigran surtuton kaj feltan ĉapelon. Al Balaganov konvenos kvadratigita vakera ĉemizo kaj ledaj botoj. Li tuj aspektos kiel studento-sportulo.
Sed nun li similas matroson de komerca ŝipo, maldungitan pro drinkado. Pri nia estimata ŝoforo mi eĉ ne parolas. La gravaj malfacilaĵoj, kiujn la sorto sendis al li, malhelpis al li vestiĝi konforme al sia rango. Ĉu vere vi ne vidas kiel konvenus al lia inspira vizaĝo, iomete malpurigita per oleo, leda kombin-vesto kaj nigra leda kaskedo? Jes, knabetoj miaj, vi devas alivestiĝi.
– Mono forestas, – diris Kozleviĉ, turniĝante.
– La ŝoforo pravas, – afable respondis Ostap, – mono vere forestas. Forestas tiuj ĉi etaj metalaj rondetoj, kiujn mi tiel ŝatas.
“Antilopo-Gnu” deglitis de altaĵeto. Kampoj daŭrigis la malrapidan turniĝadon ambaŭflanke de la aŭto. Granda rufa strigo sidis ĉe la vojo mem, turniginte la kapon flanken, kaj stulte eliginte siajn flavajn nevidantajn okulojn.
La birdo, maltrankviligita per knarado de “Antilopo”, etendis la flugilojn, ekŝvebis super la aŭto, kaj baldaŭ forflugis al siaj enuaj strigaj aferoj. Nenio meritanta atenton okazis plu dum la veturado.
– Rigardu! – kriis subite Balaganov. – Aŭto!
Por iu ajn okazo Ostap ordonis forigi la sloganon, kiu admonis civitanojn frapi napkapecon per la rapid-veturado.
Dum Panikovskij plenumis la ordonon, “Antilopo” proksimiĝis al la renkontita aŭto.
Fermita griza “kadilak” iom kliniĝinte staris ĉe la voja flanko. Mezrusia naturo, respegulanta en ĝiaj dikaj poluritaj vitroj, aspektis pli pura kaj bela ol ĝi estis efektive. Surgenuiĝinta ŝovoro demetadis pneŭon de la antaŭa rado. Super li, atendante, suferis tri personoj en sablokoloraj vojaĝaj paltoj.
– Ĉu vi toleras paneon? – demandis Ostap, ĝentile levante la kaskedon.
La ŝoforo levis la streĉitan vizaĝon kaj, respondinte nenion, denove profundiĝis en la laboron.
Antilopanoj elgrimpis el sia verda kaleŝo. Kozleviĉ kelkfoje ĉirkaŭiris la mirindan aŭton, envie suspirante kaŭriĝis apud la ŝoforo, kaj baldaŭ komencis specifan konversacion.
Panikovskij kaj Balaganov kun infana scivolo pririgardis la pasaĝerojn, du el kiuj havis sufiĉe fieran alilandan aspekton. Tria, se juĝi laŭ sveniga galoŝa odoro, kiun eligis lia gum-trusta pluvmantelo, estis samlandano.
– Ĉu vi toleras paneon? – ripetis Ostap, delikate tuŝinte guman ŝultron de la samlandano kaj, samtempe, mediteme rigardante la alilandanojn.
La samlandano incite ekparolis pri la krevinta pneŭo, sed lia balbutado preterflugis orelojn de Ostap. Sur ĉefa vojo, cent-tridek kilometroj de proksima regiona centro, en mezo mem de eŭropa Rusio promenadis apud sia aŭto du diketaj alilandaj kokidoj. Tio emociigis la grandan kombinanton.
– Diru, – interrompis li, – ĉu tiu ĉi duopo venis el Riode-Ĵ anejro?
– Ne, respondis la samlandano, – ili el Ĉikago. Kaj mi estas tradukisto el “Aliland-tur”.
– Sed kion ili faras ĉi tie, en la sovaĝa antikva kampo, malproksime de Moskvo, de baleto “Ruĝa papavo”, de antikvaĵaj butikoj, kaj de fama pentraĵo de Repin “Ivan la severa mortigas sian filon”? Mi ne komprenas! Por kio vi venigis ilin ĉi tien?
– Al diablo ilin! – funebre diris la tradukisto. – Jam trian tagon hastas ni el vilaĝo en vilaĝon. Pe-turmentis ili min. Mi multe laboris kun alilandanoj, sed tiajn mi ankoraŭ ne vidis, – kaj li svingis la manon en direkton de siaj ruĝvangaj kunveturantoj. – Ĉiuj turistoj kondutas sin turisme, kuras en Moskvo, aĉetas en metiistaj butikoj lignajn drinkkuvojn. Sed tiu ĉi duopo deflankiĝas. Ekis veturadi en vilaĝojn.
– Laŭdinde, – diris Ostap. – Vastaj tavoloj da miliarduloj konatiĝas kun vivmaniero de nova sovetia vilaĝo.
La civitanoj de urbo Ĉikago digne observis riparon de la aŭto.
Ili vestis silverajn ĉapelojn, frostiĝintajn amelitajn kolumetojn, kaj ruĝajn nebrilajn ŝuojn.
La tradukisto indigne alrigardis na Ostap kaj elkriis:
– Ĉu! Ili tute ne interesiĝas pri nova vilaĝo! Vilaĝan memdistilaĵon ili bezonas, sed ne vilaĝon.
Ĉe vorto «memdistilaĵo», kiun la tradukisto prononcis kun akcento, la ĝentlemanoj maltrankvile retrorigardis, kaj komencis proksimiĝi al la konversaciantoj.
– Ĉu vi vidas! – diris la tradukisto. – Eĉ vorton tiun ili ne povas aŭskulti trankvile.
– Jes. Ĉi tie estas iu mistero, – diris Ostap, – aŭ perversaj gustoj. Mi ne komprenas kiel oni povas ŝati memdistilaĵon, kiam en nia patrolando troviĝas tiom granda sortimento da noblaj fortaj drinkaĵoj.
– Tio estas multe pli simple ol ŝajnas al vi, – diris la tradukisto – ili serĉas recepton por produkti bonan memdistilitan vodkon.
– Jes, certe! – kriis Ostap. – Ja ĉe ili regas “abstina leĝo”. Nun ĉio klaras... Ĉu ili trovis la recepton?.. Ne, ne trovis? Certe. Kial vi ne venis eĉ per tri aŭtoj! Sendube oni opinias vin estraranoj. Do mi kuraĝas kredigi vin ke vi ne trovos la recepton.
La tradukisto ekplendis kontraŭ la alilandanoj.
– Ĉu vi kredas, eĉ sur min ili komencis ĵetiĝi: rakontu mi al ili sekreton de memdistilado. Sed mi ne estas memdistilulo.
Mi estas ano de sindikato de klerigistoj. Ĉe mi en Moskvo estas maljuna patrino.
– Ĉu vi tre volas reen en Moskvon? Al la patrino?
La tradukisto ĉagrene suspiris.
– Tiuokaze la kunsido daŭriĝas, – diris Ostap. – Kiom donos viaj ĉefoj kontraŭ la recepto? Ĉu cent-kvindekon ili donos?
– Ili donos ducenton, – flustris la tradukisto. – Ĉu vi vere havas la recepton?
– Mi tuj diktos ĝin al vi, tio estas tuj post ricevo de mono. Kiun vi volas: terpoman, tritikan, abrikotan, hordean, el morus-beroj, el fagopira kaĉo. Eĉ el ordinara tabureto oni povas distili drinkaĵon. Estas kiuj ŝatas taburetaĵon. Eblas fari ankaŭ simplan sekvinberaĵon aŭ prunaĵon.
Unuvorte iun ajn el cent-kvindeko da receptoj kiujn mi konas.
Ostap estis prezentita al la usonanoj. En la aero longe ŝvebis ĝentile levigataj ĉapeloj. Poste oni venis al la afero.
La usonanoj elektis tritikan memdistilitan brandon, kiu allogis ilin per simpleco de produktado. La recepton oni longe registris en la notlibrojn. Estiel senpaga premio Ostap informis la usonanojn pri plej bona konstruo de kabineta distil-aparato, kiun oni senprobleme povas kaŝi de eksterulaj rigardoj en kesto de la labortablo. La receptserĉantoj certigis na Ostap ke por usona tekniko produkti tiun ĉi aparaton estas afero tute senproblema. Ostap, de sia flanko, informis la usonanojn ke aparato de lia konstruo donas ĉiutage sitelon da ĉarma aroma pervaĉ (Pervaĉ (ruse): memdistilita vodko produktita komence de distilado).
– Ho! – kriis la usonanoj.
Ili jam aŭdis tiun ĉi vorton en unu estimata familio en Ĉikago. Tie pri la «pervaĉ» estis donitaj superbaj recenzoj.
La familiestro estis iam ano de usona okupada korpuso en Arĥangelsk (Arĥangelsk: nordrusia havenurbo. tradukiston. Kaj, fine, mi kontentigis la animan soifon de civitanoj de la lando, kun kiu ni, tiel-aliel, havas komercajn ligojn), drinkis tie «pervatsch», kaj de tiu tempo ne povas forgesi ĉarman percepton kiun li spertis tiam.
En plenumo de la ravitaj turistoj kruda vorto «pervaĉ» sonis tenere kaj alloge.
La usonanoj facile fordonis ducent rublojn, kaj longe skuis manon de Bender. Panikovskij kaj Balaganov ankaŭ sukcesis adiaŭi permane la civitanojn de la transatlantika respubliko, turmentatajn per “abstina leĝo”. La tradukisto, pro la ĝojo, kisetis na Ostap je ties firman vangon, kaj petis envenadi, aldonante ke la maljuna patrino estos tre ĝoja. Sed la adreson, iukaŭze, li ne lasis.
La amikiĝintaj vojaĝantoj dissidis en siajn aŭtojn. Kozleviĉ, adiaŭe, elhupis "maĉiŝ", kaj ĉe ĝiaj gajaj sonoj la aŭtoj disflugis diversdirekten.
– Ĉu vi vidas, – diris Ostap, kiam la usonan aŭton vualigis la polvo,– ĉio okazis kiel mi diris al vi. Ni veturis. Sur la vojo kuŝaĉis mono. Mi prenis ĝin. Rigardu, ĝi eĉ ne polviĝis.
Kaj li ekkrakis per pakaĵeto da monbiletoj.
– Verdire ne estas pri kio fanfaroni, la kombinaĵo estis simpleta. Sed puremo, honesto, jen kio valoras. Ducent rublojn. Dum kvin minutoj. Kaj mi ne nur evitis rompon de leĝoj, sed eĉ faris agrablaĵojn. Personaron de“Antilopo” mi provizis per mono. Al maljuna patrino mi redonis la filon.
Proksimiĝis tagmanĝa tempo. Ostap enprofundiĝis mapon de la aŭtokuro, kiun li elŝiris el aŭto-revuo, kaj informis proksimiĝon de urbo Luĉansk.
– La urbo estas malgranda, – diris Bender, – kaj tio malbonas. Ju malpli grandas la urbo, des pli longas la salutaj paroladoj. Tial ni petos estimatajn estrojn de la urbo ke por unua plado estu tagmanĝo, kaj la paroladoj – por la dua. Dum interakto mi provizos vin per vestaĵoj. Panikovskij, vi komencas forgesi viajn taskojn. Restarigu la sloganon.
Kozleviĉ, sperta jam pri la solenaj alveturoj, brave bremsis la aŭton antaŭ la tribuno mem. Ĉi tie Bender limigis sin per mallonga saluto. Oni interkonsentis prokrasti la mitingon je du horoj. Plifortiĝinte per senpaga tagmanĝo, la aŭtistoj, en tre agrabla humoro, ekiris al vestaĵ-vendejo.
Ilin ĉirkaŭigis scivoluloj. Antilopanoj digne portis falintan sur ilin dolĉan ŝarĝon de famo. Ili iris meze de la strato, intertenante la manojn, kaj balanciĝante kiel matrosoj en alilanda haveno. Rufa Balaganov, vere simila al juna ĉefserĝento, kantis maristan kanton.
Vendejo “Vestaĵoj viraj, virinaj kaj infanaj” troviĝis sub grandega elpendaĵo, okupanta tutan duetaĝan domon. Sur la elpendaĵo estis pentritaj dekoj da figuroj: flavvizaĝaj viroj kun maldikaj lipharoj, en peltaĵoj kun falditaj eksteren putorigitaj baskoj, sinjorinoj kun mufoj en la manoj, mallongpiedaj infanoj en matrosaj kostumoj, jun-komunistinoj en ruĝaj kaptukoj, kaj malgajaj mastrumistoj, profundiĝintaj ĝis femuroj en feltajn botojn.
Ĉiu tiu ĉi luksaĵo rompiĝis je papereton, algluitan al enirpordo de la vendejo:
PANTALONOJ FORESTAS
– Fi, kiel krude, – diris Ostap, enirante, – tuj videblas provinco. Prefere ili skribus kiel oni skribas en Moskvo:
«Pantalonoj dume ne aĉeteblas». Dece kaj noble. Civitanoj kontente disiras al siaj hejmoj.
En la vendejo la aŭtistoj troviĝis nelonge. Por Balaganov estis trovita vakera ĉemizo kun vastaj kanari-koloraj kvadratoj, kaj firma ĉapelo kun truetoj. Kozleviĉ devis kontentiĝi per promesita leda kaskedo kaj sama jako, brilanta kiel dispremita kaviaro. Oni longe okupiĝis pri Panikovskij.
Pastra longbaska surtuto kaj mola ĉapelo kiuj laŭ intenco de Bender devus nobligi aspekton de la rompanto de la konvencio, defalis dum unua minuto. La vendejo povis proponi nur kostumon de fajrobrigadisto: jakon kun oraj kolum-insignaj pumpiloj, harozan duonlanan pantalonon, kaj kaskedon kun blua pasamento. Panikovskij longe saltis antaŭ la onda spegulo.
– Mi ne komprenas, diris Ostap, – kial al vi ne plaĉas kostumo de fajrobrigadisto? Malgraŭ ĉio ĝi estas pli bona ol kostumo de reĝo en ekzilo, kiun vi portas nun. Turniĝu, fileto mia. Perfekte! Mi diru rekte. Tio konvenas al vi pli ol projektitaj per mi surtuto kaj ĉapelo.
Sur straton ili eliris en la novaj vestoj.
– Mi bezonas smokingon, – diris Ostap, sed ĉi tie ĝi forestas. Atendu ni pli bonan tempon.
Ostap malfermis la mitingon en plibonigita humoro, ne suspektante kiu tempesto proksimiĝas al anaro de “Antilopo”.
Li spritis, rakontis ridindajn vojaĝajn aventurojn kaj judajn anekdotojn, per kio gajnis favoron de la publiko. Finon de la parolado li dediĉis al jam delonge maturiĝinta problemo.
– Aŭto, – kriis li per la trumpeta voĉo, – estas ne luksaĵo, sed...
Tiuminute li ekvidis ke prezidanto de komisio pri la akcepto prenis el manoj de alkurinta knabo telegramon.
Elparolante vortojn: «ne luksaĵo sed transportilo», Ostap kliniĝis maldekstren kaj trans ŝultro de la prezidanto enrigardis la telegrafan folion. Tio kion li pe-legis trafis lin.
Li opiniis ke ili ankoraŭ havas en sia dispono tutan tagon.
Lia konscio momente registris vicon da vilaĝoj kaj urboj, en kiuj “Antilopo” profitis per malpropraj materialoj kaj rimedoj.
La prezidanto ankoraŭ longe movis la lipharojn, penante penetri enhavon de la telegramo, sed Ostap, dum duonvorto desaltinta de la tribuno, jam penetradis tra la homamaso. "Antilopo" verdis sur la krucvojo. Feliĉe la pasaĝeroj sidis sur siaj lokoj kaj, enuante, atendis la momenton kiam Ostap ordonos transporti en la aŭton donacojn de la urbo. Tio kutime okazis post mitingo.
Finfine senco de la telegramo atingis konscion de la prezidanto.
Li levis la okulojn kaj ekvidis forkurantan komandanton.
– Tio estas friponoj! – kriis li sufere.
Tutan nokton laboris li por verki la salutan paroladon, kaj nun lia aŭtora memestimo estis trafita.
– Kaptu ilin, knaboj!
La krio de la prezidanto atingis orelojn de antilopanoj.
Ili nervoze ektumultis. Kozleviĉ funkciigis la motoron, kaj per unu salto enflugis sian sidaĵon. La aŭto ĵetiĝis antaŭen, ne atendante na Ostap. Antilopanoj, pro la hasto, eĉ ne komprenis ke lasas en la danĝero sian komandanton.
– Haltu! – kriis Ostap, farante gigantajn saltojn. – Atingos mi kaj ĉiujn maldungos!
– Haltu! – kriis la prezidanto.
– Haltu, stultulo! – kriis Balaganov al Kozleviĉ, – ĉu vi ne vidas ke ni la ĉefon perdis!
Adam Kazimiroviĉ premis la pedalojn, "Antilopo" ekgrincis kaj haltis. La komandanto transkapiĝis en la aŭton kun senespera krio: «Plenan rapidecon!». Malgraŭ multflankeco kaj trankvileco de sia karaktero li ne toleris fizikan punadon. Freneziĝinta Kozleviĉ enigis trian rapidumon, la aŭto eksaltis, kaj el la malfermiĝinta pordeto elfalis Balaganov.
Ĉio okazis dum unu momento. Dum Kozleviĉ denove bremsis, sur Balaganov falis jam ombro de la alkuranta homamaso. Jam etendiĝis al li fortegaj manoj kiam "Antilopo", veturante malantaŭen, proksimiĝis al li, kaj fera mano de la komandanto kaptis lin je la vakera ĉemizo.
– Plej rapide! – elhurlis Ostap.
Kaj tiam loĝantoj de Luĉansk unue komprenis avantaĝon de mekanika transporto antaŭ ĉevala. La aŭto ektintis per ĉiuj siaj partoj, kaj rapide forkuregis, forportante de justa puno kvaron da deliktuloj.
Dum unua kilometro la friponoj pene spiris. Balaganov, aprezanta sian belecon, pririgardis per la poŝa speguleto frambkolorajn gratvundojn, ricevitajn dum la elfalo.
Panikovskij tremis en sia kostumo de fajrobrigadisto.
Li timis venĝon de la komandanto. Kaj ĝi venis senprokraste.
– Ĉu tio estas vi kiu ekpelis la aŭton antaŭ ol mi sukcesis ensidi? –demandis la komandanto minace.
– Je Dio... – komencis Panikovskij.
– Ne, ne malkonfesu! Tio estas viaj artifikoj. Do vi estas ankaŭ timulo? Ĉu mi trafis en kompanion de ŝtelisto kaj timulo? Bone! Mi degrados vin. Ĝis nun vi, en miaj okuloj, estis ĉefestingisto. De nun vi estas simpla hakisto.
Kaj Ostap solene deŝiris de la ruĝaj kolumekstremoj la orajn pumpilojn.
Post tiu ĉi procedo Ostap konatigis la kunulojn kun enhavo de la telegramo.
– La afero malbonas. En la telegramo oni preskribas halti la verdan aŭton kiu iras antaŭ la rapid-veturado. Oni devas tuj turniĝi en iun ajn flankon. Finiĝis por ni triumfoj, palmaj branĉoj kaj senpagaj tagmanĝoj kun oleo. La ideo elĉerpiĝis. Turniĝi ni povas nur sur Grjaĵan ŝoseon. Sed ĝis la ŝoseo estas tri horoj da veturo. Mi estas certa ke varma akcepto pretiĝas jam en ĉiuj proksimaj loĝlokoj.
Malbenita telegrafo ĉie enŝovaĉis siajn fostojn kun dratoj.
La komandanto ne eraris.
Sur ilia vojo troviĝis urbeto, nomon de kiu antilopanoj eksciis neniam, kvankam volus scii ĝin, por rememori per malbona vorto. La vojon, ĉe eniro mem en la urbeton, baris peza trabo. "Antilopo" turniĝis, kaj kiel blinda hundido komencis ekzameni flankojn, serĉante ĉirkaŭan vojon. Sed ĝi forestis.
– Iru ni malantaŭen – diris Ostap, estinta tre serioza.
Kaj tiam la friponoj ekaŭdis tre malproksiman kulan kanton de motoroj. Ŝajne iris aŭtoj de vera rapid-veturado.
Moviĝi malantaŭen ne eblis, do antilopanoj denove ĵetiĝis antaŭen.
Kozleviĉ faltis la frunton kaj rapide algvidis la aŭton al la trabo mem. La civitanoj starantaj ĉirkaŭe time deŝoviĝis, atendante paneon. Sed Kozleviĉ neatendite malpliigis la rapidecon, kaj malrapide transveturis la obstaklon. Kiam "Antilopo" veturis tra la urbo, la piedirantoj kverele insultis la aŭtanojn, sed Ostap eĉ ne respondis.
Al Grjaĵa ŝoseo "Antilopo" venis ĉe ĉiam fortiĝanta muĝo de ankoraŭ nevideblaj aŭtoj. Tuj post kiam ili sukcesis turniĝi de la malbenita ĉefvojo, kaj ĉe veninta mallumo kaŝi la aŭton post altaĵeton, ekaŭdiĝis eksplodoj kaj pafadoj de motoroj, kaj en fostoj de lumo aperis avana aŭto. La friponoj kaŝiĝis en herboj ĉe la vojo mem kaj, subite perdinte sian kutiman arogantecon, senvorte rigardis la preterirantan kolonon.
Toloj da blindiga lumo verŝiĝis sur la vojon. La aŭtoj mole knaris, preterkurante la surterigitajn antilopanojn.
Polvo flugis el sub la radoj. Longsone hurlis la hupoj.
Vento tumultis ĉiudirekten. Post minuto ĉio malaperis, kaj nur longe balanciĝis kaj saltis en la mallumo rubena lanterneto de la lasta aŭto.
Vera vivo preterflugis ilin, ĝoje trumpetante kaj brilante per siaj lakaj flugiloj.
Al la aventur-serĉantoj restis nur benzina vosto.
Longe post tio sidis ili en la herboj, ternante kaj deskuante la polvon.
– Jes, – diris Ostap, – nun ankaŭ mi vidas ke aŭto estas ne luksaĵo, sed transportilo. Ĉu vi envias, Balaganov?
Mi envias.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.