La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 23

Koro de la ŝoforo

Sur la strato Ostap prenis na Aleksandr Ivanoviĉ je la brako, kaj la ambaŭ kombinantoj rapide ekiris direkte al la stacidomo.

– Sed vi estas pli bona ol mi opiniis, – amike diris Bender. – Kaj ĝuste. Kun mono oni devas separiĝi libere, sen ĝemoj.

– Al bona homo oni povas doni eĉ milionon, – respondis la kontoristo, fiksaŭskultante ion.

Kiam ili turnis sur straton Mering, super la urbo trahastis hurla sono de sireno. La sono estis longa, onda kaj malgaja. Pro tiu ĉi sono, dum nebulaj noktoj, humoro de maristoj ial malboniĝas, kaj aperas deziro peti aldonon al la salajro pro danĝeroj de la servo. La sireno daŭrigis la penadon. Al ĝi aliĝis surteraj fajfegoj kaj aliaj sirenoj, pli malproksimaj kaj eĉ pli malgajaj. La pasantoj subite ekrapidis, kvazaŭ ilin ekpelis pluvego. Dum tio ĉiuj ridetaĉis kaj rigardetis la ĉielon. Vendistinoj de sunfloraj semoj, grasaj maljunulinoj, kuris, eligante la ventrojn, kaj en iliaj kanaj korboj saltetis, inter la ŝutebla varo, la vitraj glasetoj.

Trans la straton, oblikve,kuregis Adolf Nikolaeviĉ Bomze.

Li sukcesis bonorde trasalti la turneblan pordon de "Herkules".

Sur diverskoloraj ĉevaletoj pretergalopis plotono da surĉevala rezervo de polico. Preterhastis ruĝkruca aŭto. La strato subite malpleniĝis. Ostap rimarkis ke malproksime, de iama kafejo "Florido", deiĝis gregeto da tolaj veŝtoj. La maljunuloj, svingante ĵurnalojn kaj la panamajn ĉapelojn, kuretis sur la pavimo. Sed antaŭ ol ili sukcesis atingi la angulon, eksonis surdiga krevanta kanona pafo; la tolaj veŝtoj klinis la kapojn, haltis, kaj tuj ekkuris reen. Baskoj de iliaj silkaj jakoj disflugadis.

Konduto de la tolaj veŝtoj ridigis na Ostap. Dum li admiris iliajn mirindajn gestojn kaj saltojn, Aleksandr Ivanoviĉ sukcesis malvolvi la pakaĵon, prenitan el la domo.

– Maldecaj olduloj! Operetaj komikuloj! – diris Ostap, turniĝante al Korejko.

Sed Korejko forestis. Anstataŭ li sur grandan kombinanton rigardis konsterniga muzelaĉo kun vitraj skafandraj okuloj kaj kaŭĉuka rostro, fine de kiu pendaĉis lada kakikolora cilindro. Ostap tiel miris ke eĉ eksaltis.

– Lasu la ŝercojn – severe diris li, etendante la manon al la gasa masko. – Sinjoro defendato, mi alvokas vin al ordo.

Sed ĉi-minute alkuris grupo da homoj en samaj gasmaskoj, kaj inter deko da samaj kaŭĉukaj muzelaĉoj jam ne eblis trovi na Korejko. Subtenante sian paperujon Ostap tuj komencis rigardi piedojn de la monstroj, sed apenaŭ ekŝajnis al li ke li jam difinis vidvinan pantalonon de Aleksandr Ivanoviĉ, oni prenis lin je la brakoj, kaj bravula voĉo diris:

– Kamarado! Vi estas venenigita!

– Kiu estas venenigita? – kriis Ostap, elŝiriĝante. – Lasu min!

– Kamarado, vi estas venenigita per gaso! – ĝoje ripetis la subflegisto. – Vi trafis venenigitan zonon. Ĉu vi vidas, jen la gasa bombo.

Kaj vere, sur la pavimo kuŝis skatoleto el kiu haste eliĝis densa fumo. La suspektinda pantalono estis jam malproksima. Lastfoje briletis ĝi inter du strioj de la fumo, kaj malaperis. Ostap elŝiriĝadis silente kaj furioze. Lin tenis jam ses maskoj.

– Krom tio, kamarado, vi estas vundita per obus-ero en la brakon. Ne koleriĝu, kamarado! Vi ja scias ke okazas manovro. Nun ni bandaĝos vin, kaj portos en gasrifuĝejon.

La granda kombinanto neniel povis kompreni ke la rezisto senutilas. La ludanto, kaptinta mateniĝe kartludan feliĉon, kaj miriginta la tutan tablon, subite, dum dek minutoj, malgajnis ĉion al iu juna homo kiu hazarde enkuris pro scivolemo. Kaj jam ne sidas li, pala kaj solena, kaj jam ne interpuŝiĝas ĉirkaŭe dezirantoj elpetaĉi monereton por feliĉo. Hejmen li iros piede.

Al Ostap alkuris junkomunistino kun ruĝa kruco sur la antaŭtuko. El la krudtola saketo ŝi eltiris panso-bendojn, vaton kaj, sulkigante la brovojn, por ne ridi, bandaĝis manon de la granda kombinanto super la maniko. Pe-inte tiun ĉi agon de kompato la junulino ekridis kaj forkuris al alia vundito, kiu humile donis al ŝi sian kruron. Oni ektiris na Ostap al brankardo. Tie okazis nova bataleto, dum kiu balanciĝis la rostroj, kaj la unua subflegisto-ordonanto per laŭta lektora voĉo daŭrigis veki ene de Ostap konsciencon kaj aliajn civitanajn virtojn.

– Fratetoj! – balbutis la granda kombinanto, dum oni per rimenoj bukis lin al la brankardo. – Fratetoj, komuniku al mia mortinta patro, turka civitano, ke lia ŝatata filo, iama spertulo pri kornoj kaj hufoj, pereis heroe sur batala kampo.

Lastaj vortoj de la suferito sur la batalkampo estis:

– Dormu, la agloj batalaj!

Post tio oni ekportis na Ostap, kaj li silentiĝis, direktante siajn okulojn en la ĉielon, kie komenciĝis tumulto.

Ruliĝis densaj, helaj, kor-similaj buloj da fumo. Je granda alteco per ne tro regula angulo iris travideblaj celuloidaj avioj. De ili disvastiĝis sonora vibrado, kvazaŭ ĉiuj ili estis interligitaj per feraj fadenoj. Dum mallongaj intervaloj inter kanonaj batoj daŭriĝis hurlo de sirenoj.

Ostap devis elteni ankoraŭ unu humiliĝon. Oni portis lin preter "Herkules". El fenestroj de la kvaretaĝa lignaĵinstitucio elrigardis oficistoj. Tuta financ-kalkulo staris sur fenestraj bretoj. Lapidus-juna timigis na Kukuŝkind, aspektante ke volas puŝi lin soben. Berlaga faris grandajn okulojn, kaj kliniĝis antaŭ la brankardo. En fenestro de dua etaĝo, sur fono de palmoj, brakumiĝinte staris Brulegov kaj Skombrieviĉ. Rimarkinte ĉirkaŭligitan Ostap, ili ekflustris, kaj rapide batfermis la fenestron.

Antaŭ elpendaĵo “Gasrifuĝejo numero 34” la brankardo haltis. Oni helpis al Ostap leviĝi kaj, ĉar li denove penis elŝiriĝi, la subflegisto-ordonanto devis ankoraŭfoje alvoki lin al konscienco.

La gasrifuĝejo troviĝis en doma klubo. Tio estis longa kaj luma duonkelo kun ripigita plafono al kiu, per dratoj, estis alligitaj modeloj de militaj kaj poŝtaj avioj. En profundo de la klubo troviĝis eta scenejo, sur muro de kiu estis desegnitaj du bluaj fenestroj kun luno kaj steloj, kaj bruna pordo. Ĉe la muro kun slogano: «Militon ni ne volas, sed al defendo ni pretas» – turmentiĝis la tolaj veŝtoj, kaptitaj tut-gregete. Sur la podio promenadis lektoro en verda milit-jaketo kaj, malkontente rigardante la pordon, kun bruo enlasanta novajn grupojn da venenitoj, kun zorga militista prononco diris:

– Batalaj venenoj, laŭ la efekto, dividiĝas je sufokigaj, larmigaj, komunvenenigaj, abscesigaj, iritigaj ktp. Inter larmigaj venenaĵoj ni povas mencii klor-pikraton, brombenzolon, brom-acetonon...

Ostap deigis la morozan rigardon de la lektoro al aŭskultantoj. Junaj homoj rigardis en buŝon de la lektoro, aŭ enskribis la lekcion en la notlibrojn, aŭ okupiĝis apud stando kun fusilaj pecoj. Sur dua vico sole sidis junulino aspektanta sportiste, pripense rigardanta la teatran lunon.

«Bona junulino», – decidis Ostap, – «Bedaŭrindas ke la tempo forestas. Pri kio ŝi pensas? Certe ne pri brombenzolo.

Aj-aj-aj! Ankoraŭ hodiaŭ matene mi povus kun tia junulino elŝiriĝi ien en Oceanion, sur Fiĝiojn, sur iujn insulojn de Moluk, aŭ en Rio-de-Ĵanejron.»

Pro penso pri perdita Rio Ostap ektumultis en la rifuĝejo.

La tolaj veŝtoj, nombre kvardeko da homoj, jam rekonsciiĝis de la konsterno, reŝraŭbis siajn amelitajn kolumojn, kaj entuziasme konversaciis pri Tuteŭropo, pri mara konferenco de tri ŝtatoj, kaj pri Gandiismo.

– Ĉu vi aŭdis? – diris unu veŝto al alia. – Gandi ekveturis en Dandi (Dundee).

– Gandi – tio estas kapo! – suspiris tiu. – Ankaŭ Dandi estas kapo.

Aperis disputo. Iuj el la veŝtoj asertis ke Dandi estas urbo, do ĝi ne povas esti kapo. Aliaj kun freneza obstino pruvis kontraŭon. Tamen ĉiuj akordiĝis pri tio ke dum proksimaj tagoj Nigramarsk estos deklarita libera urbo.

La lektoro denove faltigis la vizaĝon, ĉar la pordo malfermiĝis, kaj en la ejon kun frapo venis novaj loĝantoj:

Balaganov kaj Panikovskij. La gasa atako kaptis ilin dum reveno el la nokta ekspedicio. Post laboro pri la peziloj ili estis malpuraj kiel senhejmaj katoj. Ĉe vido de la komandanto la laktaj fratoj mallevis la okulojn.

– Kio, ĉu vi festis nomtagon ĉe episkopo? – severe demandis Ostap.

Timante demandojn pri progreso de Korejko-afero li kolere kunigis la brovojn kaj atakis.

– Nu, cignoj-anseroj, kion vi faradis?

– Je Dio, – diris Balaganov, metante la manon al la brusto. – Ĉion ĉi tion iniciatis Panikovskij.

– Panikovskij! – severe diris la komandanto.

– Je mia honora nobla vorto! – kriis rompanto de la konvencio. – Vi ja scias, Bender, kiel mi estimas vin! Tio estas faraĉoj de Balaganov.

– Ŝura! – pli severe diris Ostap.

– Kaj vi kredas al li! – riproĉe diris la rajtigito pri hufoj.

– Ja kiel vi pensas, ĉu sen via permeso mi prenus tiujn ĉi pezilojn?

– Do tio estas vi kiuj prenis la pezilojn? – kriis Ostap.

– Sed por kio?

– Panikovskij diris ke ili estas oraj.

Ostap ekrigardis na Panikovskij. Nur nun li rimarkis ke sub ties jako forestas jam la duonrubla fals-ĉemizo, kaj ke tie videblas jam nuda brusto. Dirante eĉ ne vorton la granda kombinanto falis sur la seĝon. Li ektremis, kaptante per la manoj aeron. Poste el lia gorzo elŝiriĝis vulkanaj tondradoj, el la okuloj ekfluis larmoj, kaj rido, en kiu respegulis la nokta laciĝo kaj la tuta disiluziiĝo pri lukto kontraŭ Korejko, tiel mizere parodiita per la laktaj fratoj; terura rido eksonis en la gasrifuĝejo. Tolaj veŝtoj ektremis, kaj la lektoro pli laŭte kaj pli zorg-prononce ekparoladis pri la batalaj venenaĵoj.

La rido ankoraŭ piketis na Ostap per milo da gasakvaj kudriletoj, sed li jam sentis sin plifreŝita kaj plijunigita, kiel homo kiu trapasis ĉiujn frizistejajn instancojn: kaj amikecon kun razilo, kaj konatecon kun tondiloj, kaj parfuman pluveton, kaj eĉ kombadon de la brovoj per speciala broseto.

Laka oceana ondo plaŭdis jam en lian koron, do al demando de Balaganov pri la aferoj li respondis ke ĉio iras perfekte, se ne enkalkuli neatenditan fuĝon de la milionulo en nekonatan direkton.

La laktaj fratoj preteratentis la vortojn de Ostap. Ili ĝojis ke la afero pri la peziloj pasis tiel glate.

– Rigardu, Bender, – diris la rajtigito pri hufoj, – jen fraŭlino sidas. Tio kun ŝi promenadis Korejko.

– Do tio estas Zosja Sinickaja? – kun akcento prononcis Ostap. –Jen vere: «En balo bruega, hazarde...».

Ostap trapuŝiĝis al la scenejo, ĝentile haltis la oratoron kaj, sciinte ke la gasa kaptiteco daŭriĝos ankoraŭ de unu kaj duono ĝis du horoj, dankis, kaj eksidis tie, ĉe la scenejo, apud Zosja. Post iom da tempo la junulino jam ne rigardis la pentraĉitan fenestron. Malĝentile laŭte ridante ŝi elŝiradis sian kombilon el manoj de Ostap. Kio koncernas la grandan kombinanton, do li, se juĝi laŭ movoj de liaj lipoj, parolis senhalte.

En la gasrifuĝejon oni entiris inĝenieron Talmudovskij.

Li defendis sin per du valizoj. Lia ruĝkolora frunto estis malseka pro ŝvito kaj brilis kiel flano.

– Nenion mi povas fari, kamarado! – diris la ordiganto.

– Manovroj! Vi trafis la venenitan zonon.

– Sed mi veturis per fiakro! – ekscitiĝis la inĝeniero. – Per fi-ak-ro! Mi rapidas al stacidomo pro la aferbezonoj.

Nokte mi malfruis al la trajno. Kio, ĉu ankaŭ nun mi malfruiĝu?

– Kamarado, estu vi konscienca!

– Kial mi estu konscienca se mi veturis per fiakro! – indigniĝis Talmudovskij.

Li tiel emfazis tiun ĉi cirkonstancon, kvazaŭ veturo per fiakro faras la veturanton imuna, kaj senigas klor-pikraton, brom-benzolon kaj brom-acetonon de iliaj pereigaj ecoj. Ne estas sciate kiom da tempo Talmudovskij interkverelus kun la osoaviaĥim-anoj, se en la gasrifuĝejon ne enirus nova venenigito kaj vundito, se juĝi laŭ kapo, ĉirkaŭvolvita per bandaĝa bendo. Vidinte la novan gaston Talmudovskij eksilentis, kaj vigle plonĝis en grupon da tolaj veŝtoj. Sed homo kun la bandaĝo tuj rimarkis pezan figuron de la inĝeniero, kaj direktiĝis rekte al li.

– Finfine mi kaptis vin, inĝeniero Talmudovskij! – diris li malbonpromese. – Sur kio vi baziĝis, lasinte la fabrikon?

Talmudovskij ekmovis diversdirekten la etajn aprajn okuletojn. Konvinkiĝinte ke forkuro ne eblas, li eksidis sur siajn valizojn, kaj ekfumis cigaredon.

– Alveturas mi al li en hotelon, – plenvoĉe daŭrigis homo en la bandaĝo,– oni diras: forveturis li. Kial forveturis, se li nur hieraŭ vespere venis kaj, laŭ kontrakto, devas labori jaron? Li forveturis en Kazanon, oni diras, kun la valizoj. Mi pensis jam ke ĉio finiĝis, ke denove ni serĉu specialiston, sed jen, kaptis; sidas li, ĉu vi vidas, fumetas.

Vi estas fluganto, inĝeniero Talmudovskij! Vi ruinigas la produktadon!

La inĝeniero desaltis de la valizoj kaj kun krioj «Tio estas vi kiu ruinigas la produktadon!» kaptis la senvualiganton je la talio, kondukis lin en angulon, kaj ekzumis sur lin kiel granda muŝo. Post nelonge el la angulo ekaŭdiĝis pecoj de frazoj: «Ĉe tiu salajro...», «Iru kaj serĉu», «Kaj pripago de oficvojaĝoj?». La bandaĝulo angore rigardis la inĝenieron.

La lektoro jam finis siajn instrukciojn, montrante fine kiel oni uzu gasmaskon, jam malfermiĝis pordoj de la gasrifuĝejo, kaj la tolaj veŝtoj, tenante unu je alia, kuris al "Florido", jam Talmudovskij, deĵetinte sian persekutanton, elŝiriĝis al libero, vokante plengorĝe fiakriston, sed la granda kombinanto daŭre babilis kun Zosja.

– Kia femino! – ĵaluze diris Panikovskij, elirante kun Balaganov sur la straton. – Aĥ, se la peziloj estus oraj! Je mia honora nobla vorto, mi edzinigus ŝin!

Dum memorigo pri la malbonfamaj peziloj Balaganov dolore puŝis na Panikovskij per la kubuto. Tio estis tute ĝustatempe. En pordoj de la gasrifuĝejo aperis Ostap kun la femino brako ĉe la brako. Li longe adiaŭis, tenere kaj rekte rigardante ŝin. Zosja lastfoje ridetis kaj foriris.

– Pri kio vi parolis kun ŝi? – suspekte demandis Panikovskij.

– Ja pri nenio, fakte, – respondis Ostap. – Nu, ora roto, je laboro! Estas necese trovi la defendaton.

Panikovskij estis sendita en "Herkules", Balaganov – en loĝejon de Aleksandr Ivanoviĉ. Ostap mem ĵetiĝis en la stacidomojn. Sed milionulo-kontoristo malaperis. En "Herkules" lia ĵetono ne estis prenita de la kontrola tabulo, en la loĝejon li ne revenis, kaj dum tempo de la gasa atako de la stacidomoj foriris ok malproksim-irantaj trajnoj. Sed Ostap ne atendis alian rezulton.

– Finfine, – diris li negaje, – okazis nenio timiga. Jes, en Ĉinio ne estas simple trovi necesan homon: tie loĝas kvarcent milionoj da homoj. Sed ĉe ni – tre facile: nur cent sesdek milionoj, trifoje pli simple ol en Ĉinio. Gravas ke estu mono. Kaj ni havas ĝin.

Tamen el la banko Ostap eliris tenante en la manoj tridek kvar rublojn.

– Tio estas ĉio kio restis de deko da miloj, – diris li kun neesprimebla malĝojo, – sed mi opiniis ke en la kuranta konto estas ses aŭ sep miloj... Sed kiel okazis tio?

Ĉio iris tre gaje, ni provizadis kornojn kaj hufojn, la vivo estis ekstaza, terglobo rotaciis speciale por ni – kaj jen subite...

Mi komprenas! Komprenas! Administra aparato! La aparato pe-manĝis la tutan monon.

Kaj li riproĉe ekrigardis la laktajn fratojn. Panikovskij levis la ŝultrojn, kvazaŭ dirante: «Vi ja scias, Bender, kiel mi estimas vin! Mi ĉiam diris ke vi estas azeno!». Balaganov konsterne ordigis siajn buklojn kaj demandis:

– Do kion ni faru nun?

– Kial «kion»! – kriis Ostap. – Ĉu ni ne havas kontoron por provizo per kornoj kaj hufoj? Kaj la ilaron? Kontraŭ nur inkuja kompleto “Vizaĝe al vilaĝo” iu ajn organizaĵo ĝoje donos al ni cent rublojn! Kaj la tajpilo! Kaj truigilo, cervaj kornoj, tabloj, bariero, samovaro! Ĉion tion ni povas vendi.

Fine ni havas, estiel rezervo, oran denton de Panikovskij.

Certe ĝi cedas per grandeco al la peziloj sed, malgraŭ ĉio, tio estas molekulo da oro, de multvalora metalo.

Ĉe la kontoro la amikoj haltis. El la malfermita pordo aŭdiĝis junaj leonaj voĉoj de la studentoj de bestbredada faklernejo, kiuj revenis el la oficvojaĝo, dorma murmuro de Funt, kaj ankoraŭ iuj nekonataj basoj kaj baritonoj sendube de bestbredada tembro.

– Tio estas krimaĵo! – kriis la praktikantoj. – Ni ankoraŭ tiam miris. Dum tuta kampanjo estas provizita nur dudek kilogramoj da eksterkvalitaj kornoj.

– Vi estos juĝata! – tondris basoj kaj baritonoj. – Kie estas estro de la kontoro? Kie estas rajtigito pri kornoj?

Balaganov ektremis.

– La kontoro mortis, – flustris Ostap, – kaj ni ne estas jam bezonataj ĉi tie. Ni iros sur vojo verŝita per suno, sed na Funt oni kondukos en ruĝbrikan domon, al fenestroj de kiu, pro stranga kaprico de la arkitekto, estas alŝraŭbitaj dikaj kradoj.

Eks-estro de la fako ne eraris. Kiam la faligitaj anĝeloj sukcesis malproksimiĝi ne pli ol je tri kvartaloj, ili ekaŭdis post si krakon de fiakro. En la fiakro veturis Funt. Li estus tute simila al bona avo, veturanta post longaj preparoj al la edziĝinta nepo, se ne policisto, kiu starante sur la ŝtupeto subtenis la oldulon je ties pika dorso.

– Funt ĉiam sidis, – aŭdis ili malaltan obtuzan voĉon de la maljunulo, kiam la veturilo preterveturis ilin. – Funt sidis ĉe Aleksandr la dua, “Liberiganto”,ĉe Aleksandr la tria, “Pacfaranto”, ĉe Nikolaj la dua “Sanga”, ĉe Aleksandr Fjodoroviĉ Kerenskij...

Kaj, kalkulante la regantojn, Funt fleksis la fingrojn.

– Do kion ni faru nun? – demandis Balaganov.

– Mi petas ne forgesi ke vi kaj Ostap Bender vivas ene de sama tempospaco,– malgaje diris la granda kombinanto.

– Mi petas memori ke ĉe li estas rimarkinda valizeto, en kiu troviĝas ĉio por akiro de poŝa mono. Iru ni hejmen, al Loĥankin.

En Citrona interstrato ilin atendis nova bato.

– Sed kie estas la domo? – kriis Ostap. – Ja nur hieraŭ vespere ĉi tie estis domo, ĉu?

Sed la domo forestis, forestis "Korvejo". Sur la bruligitaj traboj paŝadis nur asekura inspektoro. Trovinte sur la malantaŭa korto kerosenujon li ekflaris ĝin, kaj kun dubo balancis la kapon.

– Kaj kio nun? – demandis Balaganov, time ridetante.

La granda kombinanto ne respondis. Li estis premita per perdo de la valizeto. Forbrulis la mirinda sako, en kiu estis hinda turbano, afiŝo “Venis Kriŝna-pastro”, kuracista kitelo kaj stetoskopo. Kiom da mirindaĵoj estis tie!

– Jen, – diris fine Ostap, – sorto ludas pri homo, kaj homo ludas trumpeton.

Ili ekvagis sur la stratoj, palaj, seniluziitaj, stultiĝintaj pro la ĉagreno.

Ilin puŝis pasantoj, sed ili eĉ ne reagis. Panikovskij, kiu levis la ŝultrojn ankoraŭ dum malsukceso en la banko, jam ne mallevis ilin de tiam. Balaganov taŭzis siajn ruĝajn krispojn, kaj aflikte suspiris. Bender iris post ĉiuj, mallevinte la kapon kaj mekanike zumante: «Jam pasis, pasis tago rava, do pafu mia et-zuavo». En tia stato ili altiriĝis en kamparan-gastejon. En ĝia profundo, sub la baldakeno, flaviĝis "Antilopo". Sur peroneto de la manĝoĉambro sidis Kozleviĉ. Dolĉe spirante li suĉis el subtaso varman teon.

Ĉe li estis ruĝa pota vizaĝo. Li ĝuadis.

– Adam! – diris la granda kombinanto, haltante antaŭ la ŝoforo. – Ĉe ni restis nenio. Ni estas almozuloj, Adam!

Akceptu nin! Ni pereas.

Kozleviĉ leviĝis. La komandanto, humiligita kaj malriĉa, staris antaŭ li kun nekovrita kapo. Helaj polaj okuloj de Adam Kazimiroviĉ ekbrilis pro larmoj. Li deiris de la ŝtupetoj, kaj laŭvice ĉirkaŭbrakis ĉiujn antilopanojn.

– La taksio estas libera! – diris li, – glutante larmojn de kompato. –Ensidu, mi petas.

– Sed povas esti ke ni devos veturi malproksimen, tre malproksimen,– diris Ostap, – povas esti ke ĝis rando de la mondo, aŭ eĉ pli malproksimen. Pripensu!

– Kien vi volas! – respondis fidela Kozleviĉ. – La taksio estas libera!

Panikovskij ploris, fermante la vizaĝon per la pugnetoj kaj flustrante:

– Kia koro! Je mia honora nobla vorto! Kia koro!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.