La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La verda kesto kun kvaro da friponoj salte kuregis sur la fuma vojo.
La aŭto subiĝis al premo de samaj fortoj kiujn toleras homo naĝanta dum ŝtorma vetero. Ĝi estis depuŝata per subite alfluginta terbulo, entirata en kavojn, ĵetata de flanko al flanko, kaj ŝutata per ruĝa sunsubira polvo.
– Aŭskultu, studento, – rilatis Ostap al la nova pasaĝero, kiu jam liberiĝis de la antaŭnelonga teruro, kaj senzorge sidis apud la komandanto, – kial vi aŭdacis rompi Suĥarev-konvencion, tiun estimatan pakton, konfirmitan per tribunalo de Ligo de Nacioj?
Panikovskij ŝajnigis ke li ne aŭdas, kaj eĉ turniĝis flanken.
– Kaj entute, – daŭrigis Ostap, – vi agas malhoneste.
Ĵus ni estis atestantoj de abomena sceno. Vin postkuris arbatovanoj, de kiuj vi forkondukis anseron.
– Mizeraj sensignifaj homoj! – kolere elbalbutis Panikovskij.
– Jen kiel! – diris Ostap. – Kaj vin vi opinias, ŝajne, socia kuracisto? Ĝentlemano, ĉu? Tial jen kio: se al vi, same al vera ĝentlemano, venos ideo fari notojn sur la manumoj, vi devos skribi ilin per kreto.
– Kial? – incite demandis la nova pasaĝero.
– Ĉar ili ĉe vi estas tute nigraj. Ĉu pro malpureco?
– Vi estas mizera sensignifa homo! – rapide deklaris Panikovskij.
– Kaj tion vi diras al mi, al via savanto? – milde demandis Ostap. – Adam Kazimiroviĉ, haltu por momento vian aŭton. Dankon. Ŝura, kara mia, bonvolu restarigi status kvo.
Balaganov ne komprenis kion signifas “status kvo”.
Sed li orientiĝis laŭ voĉtono per kiu la vortoj estis prononcitaj.
Aĉe ridetante li prenis na Panikovskij sub la brakojn, elportis el la aŭto, kaj sidigis lin sur la vojon.
– Studento, – seke diris Ostap, – iru reen, en Arbatov.
Tie vin senpacience atendas mastroj de la ansero. Ni ne bezonas krudulojn. Ni mem estas kruduloj. Veturu ni.
– Plu mi ne faros tion! – petegis Panikovskij. – Mi estas nervuma!
– Genuiĝu, – diris Ostap.
Panikovskij tiel haste falis sur la genuojn, kvazaŭ oni hakis liajn krurojn.
– Bone! – diris Ostap. – Via pozo kontentigas min. Vi estas prenita kondiĉe, ĝis unua rompo de disciplino, kun meto sur vin taskoj de servisto pri ĉio.
“Antilopo-Gnu” akceptis la obeiĝintan krudulon, kaj ekruliĝis pluen,balanciĝante kiel funebra ĉaro.
Post duonhoro la aŭto turnis sur Nov-leporan trafikvojon kaj, ne malpliigante la rapidecon, enveturis vilaĝon. Ĉe traba domo, sur tegmento de kiu kreskis branĉa kaj malrekta radio-masto, kunvenis homoj.
El la amaso decide elŝoviĝis senbarba viro. En la mano la senbarbulo tenis paperfolion.
– Kamaradoj, – kolere diris li, – la solenan konferencon mi deklaras malfermita! Permesu, kamaradoj, tiujn ĉi viajn aplaŭdojn opinii...
Li, ŝajne, preparis sian paroladon, kaj jam enrigardis la paperon sed, rimarkinte ke la aŭto ne haltas, lasis ĝin.
– Ĉiuj ni enviciĝu Aŭto-voj-organizaĵon! rapide diris li, rigardante preterveturantan Ostap. – Ordigu ni serian produktadon de sovetiaj aŭtoj. Fera ĉevalo iras por anstataŭigi kamparanan ĉevalineton.
Kaj jam al dorson de la malproksimiĝanta aŭto, superante aproban bruon de la homamaso, li elkriis lastan sloganon:
– Aŭto estas ne luksaĵo sed transportilo.
Ĉiuj antilopanoj, krom Ostap, estis iom maltrankviligitaj per la solena akcepto. Komprenante nenion ili turniĝis en la aŭto kiel paseridoj en sia nesto. Panikovskij, kiu entute ne ŝatis grandajn kuniĝojn da honestaj homoj, kaŭriĝis tiel, ke al okuloj de la vilaĝanoj prezentiĝis nur malpura pajla tegmento de lia ĉapelo. Sed Ostap neniom konfuziĝis.
Li demetis la kaskedon kun blanka supraĵo, kaj respondis al la salutoj per fiera turno de la kapo jen dekstren, jen maldekstren.
– Plibonigu la vojojn! – kriis li adiaŭe. – Mersi pri la akcepto!
Kaj la aŭto denove okazis sur la blanka vojo, distranĉanta la grandan trankvilan kamparon.
– Ĉu ili ne postkuros nin? – zorgoplene demandis Panikovskij. – Kial homamaso? Kio okazis?
– Simple la homoj neniam vidis aŭton, – diris Balaganov.
– Interŝanĝo de la impresoj daŭriĝas, – rimarkis Bender. – Vorto al la stiristo. Via opinio, Adam Kazimiroviĉ?
La ŝoforo ekpensis, fortimigis per sonoj de la "maĉiŝ" hundon, pro la stulteco elkurantan sur la vojon, kaj diris ke kaŭzo de la kunveno estas verŝajne religia festo.
– Tiaspecaj festoj, – klarigis ŝoforo de “Antilopo” – ofte okazas ĉe vilaĝanoj.
– Jes, – diris Ostap. – Nun mi klare vidas ke mi trafis komunumon de nekulturaj homoj, tio estas de trampoj sen supera klereco. Aĥ infanoj, amindaj infanoj de leŭtenanto Ŝmit, kial vi ne legas ĵurnalojn? Oni devas legi ilin. Ili sufiĉe ofte semas saĝan, bonkoran, eternan.
Ostap elpoŝigis na “Novaĵoj”, kaj plenvoĉe pe-legis al personaro de “Antilopo” artikoleton pri aŭta rapid-veturado Moskvo – Ĥarkovo –Moskvo.
– Nun, – memkontente diris li, – ni troviĝas sur etinero de la rapidveturado, ĉirkaŭ cent-kvindeko da kilometroj antaŭ la avana aŭto. Mi opinias ke vi jam komprenis pri kio mi parolas?
Malaltranguloj de “Antilopo” silentis. Panikovskij malbutonumis la jakon, kaj gratis la nudan bruston sub la malpura silka kravato.
– Do vi ne komprenis? Ŝajnas ke en kelkaj okazoj ne helpas eĉ lego de ĵurnaloj. Bone, mi esprimos min pli detale, kvankam tio ne estas parto de miaj reguloj. Unue: la kamparanoj opiniis ke “Antilopo” estas avana aŭto de la rapid-veturado. Due: ni ne rifuzas de tiu ĉi rango; pli ol tio, ni turnos nin al ĉiuj organizaĵoj kaj personoj kun peto okazigi al ni koncernan helpon ĝuste pro tio ke ni estas avana aŭto. Trie... Cetere, sufiĉas al vi ankaŭ la du punktoj. Estas tute klare ke iom da tempo ni sukcesos teni nin antaŭ la rapid-veturado, deprenante kremon kaj ceterajn laktaĵojn de tiu ĉi altkultura entrepreno.
La parolaĵo de la granda kombinanto okazigis grandegan impreson. Kozleviĉ ĵetadis sur la komandanton fidelajn rigardojn. Balaganov frotis per la manplatoj sian flavruĝan hararon kaj ridegis. Panikovskij, antaŭĝuante sekuran gajnon, kriis «hura».
– Nu, ĉesu emocii, – diris Ostap, – Pro veno de la mallumo mi proklamas la vesperon malfermita. Halt!
La aŭto haltis, kaj lacaj antilopanoj surteriĝis. Ene de la maturiĝanta grenejo ĉirpis lokustoj. La pasaĝeroj sidis jam ronde ĉe la vojo mem, sed maljuna “Antilopo” daŭre boladis: iam, sen videbla kaŭzo, krakis la korpo, iam aŭdiĝis mallonga enmotora klako.
Nesperta Panikovskij aranĝis ĝis tiom grandan fajron, ke ŝajnis ke brulas vilaĝo. La flamo, siblante, ĵetiĝis ĉiujn flankojn. Dum la vojaĝantoj militis kontraŭ la flama kolono, Panikovskij, kliniĝinte, forkuris en kampon, kaj revenis tenante en la mano varman kurban kukumon. Ostap rapide elŝiris ĝin el manoj de Panikovskij, dirante:
– Ne faru el manĝado kulton.
Post tio li mem pe-manĝis la kukumon. Ili vespermanĝis per kolbaso, kiun mastrumema Kozleviĉ kunprenis el la hejmo, kaj ekdormis sub la steloj.
– Nu, – diris mateniĝe Ostap al Kozleviĉ, – prepariĝu bone. Tagon, kiu venos hodiaŭ, via mekanika lavkuvo ankoraŭ ne vidis, kaj vidos neniam.
Balaganov kaptis cilindran sitelon kun surskribo “Arbatov-akuŝejo”, kaj kuris al la rivero por preni akvon.
Adam Kazimiroviĉ levis la kapoton, fajfante enigis la manojn en la motoron, kaj komencis pristudi ĝiajn kuprajn intestetojn.
Panikovskij apogis la dorson je la aŭta rado kaj, melankolie, sen palpebrumi, rigardis la oksikokan sunan segmenton, aperantan super la horizonto. Okazis ke vizaĝo de Panikovskij estas sulka, kun multo da maljunulaj detaloj: saketoj, pulsantaj angietoj, kaj fragaj vangruĝoj. Tian vizaĝon havas homo kiu vivis longe kaj honeste, kiu havas plenkreskajn infanojn, trinkas matene sanigan kafon “Glano”, kaj verkadas por la oficeja murĵurnalo sub pseŭdonomo «Antikristo».
– Ĉu mi rakontu al vi, Panikovskij, kiel vi mortos? – diris subite Ostap.
La maljunulo ektremis kaj retrorigardis.
– Vi mortos tiel. Foje, kiam vi revenos en malplenan kaj malvarman ĉambron de hotelo “Marsejlo” (tio okazos ie en provinca urbo, kien venigos vin via profesio), vi sentos vin malbone. Ĉe vi malfunkciiĝos kruro. Malsata kaj nerazita kuŝos vi sur la ligna litaĉo, kaj neniu venos al vi. Neniu kompatos vin, Panikovskij. Infanojn vi ne naskis pro ŝparemo, kaj la edzinojn forlasadis. Vi turmentiĝos tutan semajnon. Agonio via estos terura. Vi mortados longe, kaj tio tedos al ĉiuj. Vi mortos ankoraŭ ne tute, sed burokrato, administranta la hotelon, jam skribos peton en sekcion de la komunuma fako pri alsendo de senpaga ĉerko... Kio estas viaj nomo kaj patronomo?
– Miĥail Samueleviĉ, – respondis konsternita Panikovskij.
– ... pri alsendo de senpaga ĉerko por civitano M. S.
Panikovskij. Tamen larmojn for, ĉirkaŭ du jaroj vi ankoraŭ vivos. Nun – al la afero. Oni devas prizorgi kultur-agitan flankon de nia kampanjo.
Ostap prenis el la aŭto sian akuŝistan valizeton, kaj metis ĝin sur la herbon.
– Mia ĉefa helpanto, – diris la granda kombinanto, frapetante la valizeton je ĝia dika kolbasa flanko. Ĉi tie estas ĉio kion povas bezoni eleganta civitano de miaj jaroj kaj larĝaj kadroj de mia agado.
Bender kaŭriĝis super la valizeto, kiel vaganta ĉina iluziisto super sia mirakla sako, kaj unu post alia komencis elpreni diversajn aĵojn. Komence li elprenis ruĝan brakligaĵon kun ore brodita vorto “Administranto”.
Poste sur la herbon estis metita polica kaskedo kun blazono de urbo Kievo, kvar ludkartaroj kun sama reverso, kaj pakaĵeto da dokumentoj kun rondaj lilak-koloraj sigeloj.
Tuta personaro de “Antilopo-Gnu” kun estimo rigardis la valizeton. Kaj el ĝi daŭre aperadis novaj aĵoj.
– Vi, kolomboj, – diris Ostap, – vi certe neniam komprenos ke honesta sovetia pilgrimo, sama al mi, ne povas agi sen kuracista kitelo.
Krom la kitelo en la valizeto okazis ankaŭ stetoskopo.
– Mi ne estas kirurgo, – rimarkis Ostap. Mi estas neŭrologo, mi estas psikiatro. Mi pristudas animojn de miaj pacientoj. Kaj, ial, mi ĉiam trafas tre stultajn animojn.
Poste estis eligitaj: aboco por surd-mutuloj, filantropiaj poŝtkartoj, emajlitaj surbrustaj insignoj, kaj afiŝo kun portreto de Bender mem en vasta orienta pantalono kaj turbano. La afiŝo tekstis:
VENIS KRIŜNA-PASTRO
(Fama bramano-jogano el Bombajo)
Filo de Fortikulo Ŝatato de Rabindranat Tagor JOKANAAN MARUSIDZE
(Honora aktoro de sovetiaj respublikoj)
Prezentoj laŭ sperto de Ŝerlok Holms.
– Hindia fakiro. – Nevidebla kokino. – Kandeloj de Atlantido – Infera tendo. – Profeto Samuelo respondas al demandoj de la publiko Materiigo de animoj kaj disdono de elefantoj.
Enirbileto de 50 kopekoj ĝis 2 rubloj.
Malpura eluzita turbano aperis post la afiŝo.
– Tiun ĉi amuzaĵon mi uzas tre malofte, – diris Ostap.
– Imagu al vi, sed per la Kriŝno-pastro kaptiĝas ĝis tiom progresemaj homoj estiel administrantoj de fervojistaj kluboj. La laboro estas facila, sed abomena. Mi, persone, ne ŝatas esti ŝatato de Rabindranat Tagor. Kaj al profeto Samuelo oni ĉiam turnas kun samaj demandoj: «Kial en vendejoj forestas butero?» aŭ: «Ĉu vi estas judo?».
Fine Ostap trovis kion serĉis: ladan lakitan skatolon kun mielaj farboj en porcelanaj kuvetoj, kaj du peniketojn.
– Aŭton kiu iras avane oni devas plibeligi per minimume unu slogano,– diris Ostap.
Kaj sur longa strio de flaveta kotonaĵo, elprenita el sama valizeto, li surskribis brunlitere:
Per la rapid-veturado frapu ni senvojecon kaj napkapecon!
La sloganon oni fiksis super la aŭto sur du branĉetoj.
Tuj kiam la aŭto ekveturis, la slogano kurbiĝetis pro la ventopremo, kaj akceptis ĝis tiom bravan aspekton, ke jam ne eblis dubi pri bezono frapi per la rapidveturado senvojecon, napkapecon, kaj eble eĉ burokratismon. Pasaĝeroj de “Antilopo” eksidis iom pli digne. Balaganov vestis sur sian rufan kapon la kaskedon, kiun li konstante tenis en la poŝo. Panikovskij reversis la manumojn kaj eligis ilin el la manikoj je du centimetroj. Kozleviĉ pli zorgis pri la aŭto ol pri si mem. Antaŭ la forveturo li lavis ĝin per akvo, kaj sur neregulaj flankoj de “Antilopo” ekbrilis suno. La komandanto mem gaje duonfermetis la okulojn kaj incitetis la kunulojn.
– De maldekstra ŝiprando – vilaĝo! – kriis Balaganov, aligante la manplaton al sia frunto. – Ĉu ni haltos?
– Post ni, – diris Ostap, – iras kvin unuaklasaj aŭtoj.
Rendevuo kun ili ne eniras niajn planojn. Ni devas kiel eble rapide depreni kremon. Tial mi planas halti en urbo Udojev.
Tie, interalie, devas atendi nin barelo kun la brulaĵo.
Rapidu, Kazimiroviĉ.
– Ĉu respondi al bonvenigoj? – zorge demandis Balaganov.
– Respondu nur per kliniĝoj kaj ridetoj. La buŝojn, mi petas, ne malfermu. Alie vi elparolaĉos diablo scias kion.
La vilaĝo renkontis la avanan aŭton varme. Sed kutima gastamo akceptis ĉi tie sufiĉe strangan karakteron.
Verŝajne la vilaĝa komunumo estis informita pri tio ke iu preterveturos, sed kiu, kaj kun kiu celo – ĝi ne sciis. Tial por iu ajn okazo estis elprenitaj ĉiuj sentencoj kaj devizoj produktitaj dum kelkaj lastaj jaroj. Laŭ la strato staris lernantoj kun diverskalibraj malnovmodaj sloganoj: «Saluton al Ligo de Tempo kaj al ĝia fondinto kara kamarado Kerĵencev», «Ne timigas ultimato de Kerzon – aristokrato», «Por plibonigi de l’ infanoj farton, konstruu ejojn por ilia varto».
Krom tio estis multaj sloganoj, plenumitaj per malnovslava preĝeja literaro kun sama vorto sur ĉiuj: «Bonvenon!
».
Ĉio ĉi rapide preterkuris la veturantojn. Ĉi foje ili memfide svingis siajn kapvestojn. Panikovskij ne eltenis kaj, spite al la malpermeso saltleviĝis, kaj malbonprononce elkriis politike analfabetan saluton. Sed pro bruo de la motoro kaj krioj de la homamaso oni komprenis nenion.
– Hura, hura! – kriis Ostap.
Kozleviĉ malfermis la dampilon, kaj la aŭto liberigis strion da blua fumo, pro kiu ekternis la hundoj, kurantaj post la aŭto.
– Kio pri la benzino? – demandis Ostap. – Ĉu ĝis Udojev sufiĉos? Restis nur tridek kilometroj. Poste ni forprenos ĉion.
– Devas sufiĉi, – nekonvinke diris Kozleviĉ.
– Atentu, – diris Ostap, severe ĉirkaŭrigardante sian militistaron, – mi ne toleros maroderadon. Neniujn rompojn de leĝaro. La paradon komandos mi.
Panikovskij kaj Balaganov konfuziĝis.
– Udojev-anoj mem fordonos al ni cion kion ni bezonas.
Nun vi vidos tion. Preparu lokon por la donacoj.
La tridek kilometrojn “Antilopo” trakuris dum horo kaj duono. Dum la lasta kilometro Kozleviĉ tre vantis, premis la akcelilon, kaj domaĝe turnadis la kapon. Sed ĉiuj penoj kaj ankaŭ krioj kaj instigoj de Balaganov rezultis nenion.
Brila alveturo, kiun planis Adam Kazimiroviĉ, ne sukcesis pro nesufiĉo da benzino. La aŭto malglore haltis ene de la strato, ne veninte centon da metroj ĝis la katedro, plibeligita, honore al la bravegaj aŭtistoj, per koniferaj girlandoj.
La kunvenintoj kun laŭtaj krioj ĵetis sin renkonten al la “loren-ditriĥ”, veninta el nebulo de jarcentoj. Dornoj de gloro tuj eniĝis noblajn fruntojn de la veturantoj. Oni kruele eltiris ilin el la aŭto, kaj komencis suprenĵeti kun tiu krudeco, kvazaŭ ili estis dronintoj, kiujn oni nepre devas revivigi.
Kozleviĉ restis ĉe la aŭto, kaj ĉiujn aliajn oni kondukis al la katedro kie, laŭ plano, devis okazi spontana trihora mitingo. Al Ostap trapuŝiĝis juna homo de ŝofora tipo kaj demandis:
– Kio pri aliaj aŭtoj?
– Prokrastas, – indiferente respondis Ostap. – Trapikoj, rompoj, entuziasmo de loĝantaro. Ĉio ĉi detenas.
– Ĉu vi venis per avana aŭto? – ne lasis lin la amatora ŝoforo. – Ĉu Kleptunov veturas kun vi?
– Mi forpostenigis na Kleptunov, – diris Ostap malkontente.
– Kaj profesoro Pesoĉnikov? Ĉu en “pakard”?
– En “pakard”.
– Kaj verkistino Vera Kruc? – scivolis la duonŝoforo. – Estus tiel bone ekvidi ŝin. Ŝin kaj kamaradon Neĵinskij. Ĉu ankaŭ ili estas kunaj al vi?
– Ĉu vi scias, – diris Ostap, – mi estas lacigita per la veturo.
– Kaj vi, ĉu vi veturas per “studebeker” (studebaker)?
– Vi povas opinii nian aŭton “studebeker”, – diris Ostap malice, – sed ĝis nun ĝi nomiĝis “loren-ditriĥ”. Ĉu vi kontentiĝis?
Sed la amatora ŝoforo ne estis kontentigita.
– Permesu, – kriis li kun junula altrudeco, – sed en la rapid-veturado estas neniuj “loren-ditriĥ”! En ĵurnalo mi legis ke iras du “pakard”-oj, du “fiat”-oj, kaj unu “studebeker”.
– Iru vi al diabla patrino kun via “studebeker”! – kriaĉis Ostap. – Kio estas Studebeker? Ĉu Studebeker estas via parenco? Ĉu patro via estas Studebeker? Kial vi algluiĝas al la homo? Ja per klara lingvaĵo oni diras al li ke lastmomente la “studebeker” estis anstataŭigita per “loren-ditriĥ”, sed li ĝenas! “studebeker”!
La junulon jam delonge forpuŝis la administrantoj, sed Ostap ankoraŭ longe svingis manojn kaj murmuris:
– Sciuloj! Oni devas mortigi tiujn sciulojn! studebeker oni donu al li!
Prezidanto de la komisiono pri akcepto de la rapidveturado enigis en sian salutan paroladon ĝis tiom longan ĉenon da kunorditaj propozicioj, ke ne scipovis elgrimpi el ili dum duonhoro. Ĉiun ĉi tempon la komandanto de la veturado pasigis en granda maltrankvilo. De la alta katedro li sekvis suspektajn agojn de Balaganov kaj Panikovskij, kiuj tro vigle moviĝis ene de la homamaso. Bender faris terurajn okulojn kaj, fine, per sia signalado li alpinglis idojn de leŭtenanto Ŝmit al unu loko.
– Mi estas ĝoja, kamaradoj, – deklaris Ostap en sia responda parolado,– rompi per la aŭta hupo patriarkecan trankvilon de urbo Udojev. Aŭto, kamaradoj, estas ne luksaĵo sed transportilo. Fera ĉevalo iras anstataŭigi kamparanan ĉevalineton. Ordigu ni serian produktadon de sovetiaj aŭtoj. Per tiu ĉi aŭta rapid-veturado ni batu senvojecon kaj senzorgecon. Mi finas, kamaradoj. Tuj post ioma manĝeto ni daŭrigu nian malproksiman vojon.
Dum la homamaso, senmove pozicianta ĉirkaŭ la katedro absorbis vortojn de la komandanto, Kozleviĉ disvolvis vastan agadon. Li plenigis la benzinujon per la benzino kiu, kiel diris Ostap, okazis ege altkvalita, senhonte prenis tri grandajn ladskatolojn da brulaĵo, ŝanĝis pneŭojn de ĉiuj kvar radoj, prenis pumpilon kaj eĉ krikon. Per tio li ĝisfine malplenigis kiel bazajn tiel portempajn deponejojn de Udojev-filio de Aŭto-organizaĵo.
Vojo ĝis Nigramarsk ekestis provizita per bezonaĵoj.
Forestis nur mono. Sed tio ne maltrankviligis la komandanton.
En Udojev la vojaĝantoj bonege tagmanĝis.
– Pri poŝaj monbiletoj oni ne zorgu, – diris Ostap. – Ili kuŝaĉas sur la vojo, kaj ni prenos ilin laŭbezone.
Distanco inter antikva Udojev, fondita en jaro 794, kaj Nigramarsk, fondita en jaro 1794, enkalkulas milon da jaroj kaj milon da kilometroj de grunda kaj ŝosea vojo.
Dum tiu ĉi milo da jaroj sur ĉefa vojo Udojev – Nigra maro aperadis diversaj personoj.
Moviĝis sur ĝi vojaĝantaj oficistoj kun varoj de Bizancaj komercaj firmaoj. Renkonten al ili el zumanta arbaro eliris Najtingalo-rabisto, kruda viro en astrakana ĉapo. La varojn li forprenis, kaj la oficistojn neniigis. Treniĝis sur tiu ĉi vojo konkerantoj kun siaj taĉmentoj, veturadis kamparanoj, kantante paŝadis pilgrimuloj.
Vivo de la lando ŝanĝiĝis kun ĉiu jarcento. Ŝanĝiĝis vestoj, perfektiĝis armiloj, estis subpremitaj terpomaj ribeloj.
Homoj ellernis razi barbojn. Ekflugis unua aerostato.
Estis inventitaj feraj ĝemeloj: vaporŝipo kaj vaporlokomotivo.
Ektrumpetis aŭtoj.
Sed la vojo restis ĝuste sama kia ĝi estis dum Najtingalo-rabisto. Ĝiba, kovrita per vulkana koto aŭ superŝutita per polvo, venena kiel pulvoro kontraŭ cimoj, etendiĝas tiu ĉi patruja vojo preter vilaĝoj, urbetoj, fabrikoj kaj kolĥozoj, etendiĝas per milkilometra kaptilo. Ĉe ambaŭ ĝiaj flankoj, en flaviĝintaj malpurigitaj herboj, kuŝaĉas ostaroj de kamparanaj ĉaroj, kaj pe-torturitaj mortaĉantaj aŭtoj.
Povas esti ke elmigrinto, fuĝinta de la revolucio, kaj freneziĝinta pro ĵurnal-vendado sur asfaltaj kampoj de Parizo, rememoras rusian grundvojon kiel ĉarman detalon de la intima pejzaĝo: en flaketo sidas luno, laŭte preĝas griloj, kaj tintetas malplena sitelo, ligita al kamparana ĉaro.
Sed al luna lumo estas donita jam alia tasko. Luno povas bonege brili sur gudrigitaj ŝoseoj. Aŭtaj sirenoj kaj hupoj anstataŭigos la simfonian tintadon de kamparana siteleto. Kaj grilojn oni povos aŭskulti en specialaj rezervejoj; tie estos konstruitaj tribunoj, kaj la civitanoj, preparitaj per antaŭvortoj de iu griza gril-profesiulo, povos ĝissate ĝui kantadon de la ŝatataj insektoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.