La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 29

Tondranta Fonto

Suno leviĝis super la monteta dezerto je la 5-a 02 minutoj 46 sekundoj. Ostap leviĝis post unu minuto. Fotoĵurnalisto Menŝov jam ĉirkaŭpendigis sin per saketoj kaj rimenoj.

La kaskedon li surkapigis inverse, por ke la viziero ne malhelpu rigardi en la celilon. La fotografisto anticipis grandan tagon. Ankaŭ Ostap esperis pri granda tago, do, eĉ ne lavinte sin, li elsaltis el la vagono. La flavan paperujon li prenis kun si.

Trajnoj, venigintaj gastojn el Moskvo, Siberio kaj Centra Azio, estigis stratojn kaj interstratojn. La vagonaroj de ĉiuj flankoj siegis la tribunon, raŭkis vapor-lokomotivoj, la blanka vaporo haltetis sur longa tola slogano: «La Ĉefvojo – unua ido de la kvinjara plano».

Ĉiuj ankoraŭ dormis, kaj malvarmeta vento frapis per flagoj sur la malplena tribuno kiam Ostap ekvidis ke pura horizonto de la tre diversnivela ĉirkaŭaĵo subite malklariĝas pro eksplodoj da polvo. El post la montetoj de ĉiuj flankoj eliĝis pintaj ĉapoj. Miloj da rajdantoj, sidante sur la lignaj seloj, kaj instigante la multharajn ĉevaletojn, rapidis al la ligna fosto, kiu troviĝis sur la loko kiu antaŭ du jaroj estis elektita estiel loko de estonta relkuniĝo.

La nomadoj rajdis tut-klane. Moviĝis patroj de familioj, virece rajdis la edzinoj, infanoj moviĝis triope sur propraj ĉevaletoj, kaj eĉ malicaj bopatrinoj, ankaŭ tiuj sendis antaŭen siajn fidelajn ĉevalojn, batante ilin per la kalkanumoj sub la ventron. La rajdaj grupoj turniĝis en la polvo, galopis en la kampo kun ruĝaj flagoj, etendiĝis sur la piedingoj kaj, turniĝinte flanken, scivole pririgardis la miraklaĵojn.

Miraklaĵoj estis multaj: trajnoj, reloj, bravulaj figuroj de kinofilmistoj, krada manĝejo, subite elkreskita sur la malplena loko, kaj laŭtparoliloj, el kiuj aŭdiĝis freŝa voĉo «unu, du, tri, kvar, kvin, ses»: oni kontrolis pretecon de la radioaparataro.

Du instalaj urbetoj, du konstruaj entreprenoj sur la radoj, kun remizoj de materialoj, kun manĝejoj, kancelarioj, banejoj, kaj loĝejoj por la laboristoj, staris ĉe la tribuno unu kontraŭ la alia, dividitaj nur per dudek metroj da ŝpaloj, ankoraŭ ne trakudritaj per reloj. Sur tiu ĉi loko kuŝos lasta relo, kaj estos enmarteligita lasta najlego. Sur kapo de Suda urbeto pendis slogano: «Donu Nordon!».

Sur kapo de la Norda – «Donu Sudon!».

Laboristoj de la ambaŭ urbetoj kuniĝis en unu amason.

Ili renkontiĝis unue, kvankam konis kaj memoris unu pri la alia de komenco mem de la konstruado, kiam ilin dividis milo kaj duono da kilometroj de dezerto, rokoj, lagoj kaj riveroj. Konkuro dum la laboro plirapidigis la rendevuon je unu jaro. Dum lasta monato oni muntis relojn kure. Kaj Nordo kaj Sudo vervis eniri Tondrantan Fonton unua.

Gajnis Nordo.

Ostap ekkuris al vagonoj de Norda urbeto, sed la urbeto estis malplena. Ĉiuj ĝiaj loĝantoj foriris al la tribuno, antaŭ kiu sidis jam muzikistoj. Brulvundante la lipojn per la varmegaj metalaj buŝpecoj ili ludis uverturon.

Sovetiaj ĵurnalistoj okupis maldekstran alon de la tribuno.

Lavuazjan, kliniĝinte soben, petegis na Menŝov fotografi lin dum plenumo de la oficaj taskoj. Sed Menŝov ne havis tempon por tio. Li fotografis avangardulojn de Ĉefvojo grupe kaj aparte, igante la martelistojn svingi la martelegojn, kaj fosistojn apogi la fosilojn. Sur dekstra alo sidis alilandanoj.

Soldatoj, ĉe eniroj sur la tribunon, kontrolis invitbiletojn.

Ostap ne havis la bileton. Intendanto de la trajno disdonis ilin laŭ listo kie reprezentanto de “Nigramarska gazeto” O. Bender ne estis registrita. Vane Hargantua logis la grandan kombinanton veni supren, kriante: «Ĉu vere, ĉu ĝuste?» – Ostap nee turnis la kapon, movante la rigardon sur la tribunon kie malvaste sidis la herooj kaj gastoj. En la unua vico trankvile sidis registristo de Norda instala urbeto Aleksandr Korejko. Por gardi la kapon de suno li ŝirmis ĝin per ĵurnalpapera triangula ĉapo. Li iom eligis la orelon por pli bone aŭdi unuan parolanton, kiu jam trapuŝiĝis al la mikrofono.

– Aleksandr Ivanoviĉ! – kriis Ostap, kuniginte la manojn tube.

Korejko ekrigardis soben kaj leviĝis. La muzikistoj ekludis himnon “Internacio”. Sed la riĉa registristo aŭskultis ĝin neatente. Tumulta figuro de la granda kombinanto, kiu kuradis sur la terpeco platigita por la lastaj reloj, tuj senigis lin de la anima trankvilo. Li rigardis trans kapojn de la amaso, meditante kien forkuri, sed ĉirkaŭe estis dezerto.

Dek kvin mil rajdantoj senĉese moviĝis antaŭen kaj malantaŭen, dekfoje travadis la malvarman rivereton, kaj nur al komenco de la mitingo lokiĝis surĉevale post la tribuno.

Sed kelkaj, sinĝenaj kaj fieraj, ĝis fino de la tago mem intermitis sur pintoj de la montetoj, ne decidante proksimiĝi al la murmuranta kaj muĝanta mitingo.

Konstruistoj de la Ĉefvojo festis sian venkon brue, gaje, kun krioj, kun muziko kaj suprenĵetado de la ŝatatoj kaj herooj. Sur la taluson sonore ekfalis la reloj. Dum minuto ili estis lokigitaj, kaj laboristoj-muntistoj, enmarteligintaj milionojn da najlegoj, prezentis rajton de lastaj batoj al siaj estroj.

– Laŭ leĝoj de gastamo, – diris la bufedisto, sidanta kun la kuiristoj sur tegmento de la vagono-restoracio.

Inĝeniero-orden-portanto retroŝovis la grandan feltan ĉapelon, kaptis la martelegon kun longa tenilo kaj, farante ploran mienon, ekbatis... la teron. Tiun ĉi proceduron akompanis amika rido de najlegistoj, inter kiuj estis forteguloj, enigantaj najlegon per unu bato. Tamen molaj batoj sur la teron baldaŭ ekestis intermitaj kun batoj sonoraj, kiuj atestis ke la martelo iam kontaktas la najlegon. La martelegojn svingis regiona sekretario de la partio, anoj de la registaro, estroj de Nordo kaj Sudo. Kaj la gastoj. Lastan najlegon, dum nur ĉirkaŭ duonhoro, enigis en la ŝpalon estro de la konstruado.

Komenciĝis paroladoj. Ilin oni prononcis dufoje: kazaĥe kaj ruse.

– Kamaradoj, – mal rapide diris najlegis toavangardulo, penante ne rigardi ordenon de Ruĝa Standardo, ĵus fiksitan sur lian ĉemizon, – kio estas farita, tion oni faris, kaj ne valoras multe paroli pri tio. Sed de ĉiu nia instala kolektivo jen peto al la registaro: ni petas senprokraste sendi nin al nova konstruado. Ni bone kunlaboris, kaj dum lastaj monatoj muntis po kvin kilometroj da reloj tage. Ni promesas tiun ĉi normon teni kaj altigi. Kaj vivu nia tutmonda revolucio! Kaj krom tio, kamaradoj, mi volis diri ke ŝpaloj venadis kun multe da difektoj, oni devis deĵeti ilin. Tiun ĉi aferon oni devas meti sur pli altan nivelon.

Korespondantoj jam ne povis plendi pri foresto da okazaĵoj. Ekestis varmege, polve kaj afereme. La mitingo en la dezerto ekfumis kiel grandega fajro. Lavuazjan, skribaĉinte dekon da linioj, kuris al la telegrafo, sendis urĝan telegramon, kaj denove komencis registri. Plimalbonigov registris nenion kaj telegramojn ne sendis. En lia poŝo kuŝis “Solena kompleto”, kiu donis eblecon dum kvin minutoj verki perfektan korespondaĵon kun azia ornamaĵo. Estonto de Plimalbonigov estis garantiita. Tial li kun pli alta ol kutime satira noto en la voĉo diris al la kunfratoj:

– Penadas vi? Nu, nu!

Subite en loĝio de sovetiaj ĵurnalistoj aperis postrestintaj en Moskvo Lev Ĉemizov kaj Jan Sidbenkov. Ilin prenis kun si avio, kiu frumatene alflugis la relkuniĝon. Ĝi alteriĝis dek kilometroj de Tondranta Fonto post malproksima monteto, sur natura aerodromo, kaj la fratojkorespondantoj nur nun venis de tie piede. Apenaŭ salutante, Lev Ĉemizov kaj Jan Sidbenkov haste elpoŝigis la notlibretojn, kaj komencis kompensi la preterlasitan tempon.

Fotografiloj de alilandanoj klakis senĉese. Gorĝoj sekiĝis pro la paroladoj kaj la suno. La partoprenantoj pli kaj pli ofte rigardis soben, sur malvarman rivereton, sur la manĝejon, kie striaj ombroj kuŝis sur longegaj bankedaj tabloj, sur kiujn estis metitaj verdaj boteloj kun natura gasakvo. Apude lokiĝis kioskoj, kien tempo de tempo kuris trinki partoprenantoj de la mitingo. Na Korejko turmentis soifo, sed li penis elteni tion sub sia infana triangulaĵo. La granda kombinanto de malproksime incitis lin, tenante super la kapo botelon da limonado kaj la flavan paperujon kun botetaj laĉoj.

Sur la tablon, apud la karafo kaj mikrofono, oni starigis knabinon infan-komunistinon.

– Nu, knabino, – gaje diris estro de la konstruado, – diru al ni, kion vi opinias pri Orienta Ĉefvojo?

Ne estus mirinde se la knabino subite frapus per la piedo kaj komencus: «Kamaradoj! Permesu al mi sumigi la atingojn, kiujn...» – kaj tiel plu, ĉar renkontiĝas ĉe ni modelaj infanoj, kiuj kun malgaja penado eldiras duhorajn paroladojn.

Sed la infankomunistino de Tondranta Fonto per siaj malfortaj manetoj tuj kaptis bovon je la kornoj, kaj per alta ridinda voĉeto elkriis:

– Vivu la kvinjara plano!

Palamidov venis al la alilanda profesoro-ekonomiisto, dezirante ricevi de li intervjuon.

– Mi estas ravita, – diris la profesoro, – tuta konstruado, kiun mi vidis en Sovetio, estas grandioza. Mi ne dubas ke la kvinjara plano estos plenumita. Mi skribos pri tio.

Kaj, post duonjaro, li vere eldonis libron, en kiu li sur ducent paĝoj pruvis ke la kvinjara plano estos plenumita dum antaŭ nomita tempo, kaj ke Sovetio estos unu el plej potencaj industriaj regnoj. Kaj sur ducent-unua paĝo la profesoro deklaris ke ĝuste pro tio oni devas kiom eble pli frue neniigi Sovetion, alie ĝi alportos naturan pereon al kapitalisma komunumo. La profesoro okazis persono pli agema ol babilema Hejnriĥ.

El post la monteto leviĝis la blanka avio. La kazaĥoj ĵetiĝis ĉiudirekten. La granda ombro de la avio traflugis la tribunon kaj, fleksiĝante, ekkuris en la dezerton. La kazaĥ oj, kriante kaj levante la skurĝojn, ekgalopis post la ombro. La kinofilmistoj alarme ekturnadis siajn aparatetojn.

Ekestis eĉ pli malorde kaj polve. La mitingo finiĝis.

– Jen kio, kamaradoj, – diris Palamidov, hastante kune kun la plumfratoj en la manĝejon, – mi proponas interkonsenton: ne verku ni vulgaraĵojn.

– Vulgaraĵoj estas abomenaj! – subtenis Lavuazjan. – Ili estas teruraj.

Kaj dum vojo en la manĝejon la ĵurnalistoj unuvoĉe decidis ne mencii Uzun-Kulak, kio signifas Longa Orelo, kio siavice signifas: stepa telegrafo. Pri tio verkis ĉiuj kiuj vizitis Orienton, kaj estas turmente jam legi pri tio. Ne verku ni ankaŭ rakontojn sub titolo «Legendo de lago Isik-Kul».

Tedis jam vulgaraĵoj en orienta stilo!

Sur la malplena tribuno, inter cigared-stumpoj, disŝiritaj skribaĵetoj kaj alportita el la dezerto sablo, sole sidis Korejko. Li ne decidiĝis sobiĝi.

– Deiru, Aleksandr Ivanoviĉ! – kriis Ostap. – kompatu vi vin! Gluto da malvarma gasita akvo! Ĉu? Vi ne volas?

Do min kompatu! Mi volas manĝi! Ja malgraŭ ĉio mi ne foriros!

Eble vi deziras ke mi kantu al vi serenadon de Ŝubert (Schubert) «Facilpaŝe alvenu vi, ho amikino»? Mi povas!

Sed Korejko ĉesis prokrasti. Ankaŭ sen serenado al li estis klare ke la mono estas fordoninda. Kliniĝinte kaj haltante sur ĉiu ŝtupo li komencis malsupreniĝi.

– Sur vi estas triangula ĉapo, ĉu? – petolis Ostap. – Sed kie la griza kampara jako? Vi eĉ ne kredos kiel mi enuis sen vi. Nu, saluton, saluton! Ĉu ni interkisu? Aŭ ni iru rekte en la grenejon, en la kavernon kie vi gardas viajn luidorojn!

– Antaŭ ĉio – tagmanĝi, – diris Korejko, lango de kiu sekiĝis pro la soifo kaj gratis kiel fajlilo.

– Jes, oni povas tagmanĝi. Sed ĉi-foje sen petolaĵoj.

Cetere vi havas neniujn ŝancojn. Post la montetoj kuŝas miaj bravuloj, – por iu ajn okazo mensogis Ostap.

Kaj, rememorinte la bravulojn, li ekmalĝojetis.

La tagmanĝo por la konstruantoj kaj la gastoj estis prezentita en eŭro-azia stilo. Kazaĥoj lokiĝis sur tapiŝoj, subtirante la piedojn, kion en oriento faras ĉiuj, kaj en okcidento nur tajloroj. La kazaĥoj manĝis riz-pladojn el blankaj teleroj, posttrinkis ilin per limonado. La eŭropanoj eksidis ĉe la tabloj.

Multe da laboro, zorgoj kaj nervoziĝoj eltenis konstruantoj de Ĉefvojo dum tiuj du jaroj da laboro. Sed ne malmulte da zorgoj okazigis al ili ordigo de la festa tagmanĝo en mezo de la dezerto. Oni longe priparolis menuon, azian kaj eŭropan. Longan disputon elvokis problemo de alkoholaĵoj. Dum kelkaj tagoj administracio de la konstruado similis Usonon antaŭ baloto de prezidento. Komenciĝis lukto inter subtenantoj de sekeco kaj malsekeco. Fine la partia ĉelo malaprobis alkoholaĵojn. Tiam aperis nova cirkonstanco: alilandanoj, diplomatoj, moskvanoj! Kiel nutri ilin pli elegante? Ja ili tie, en Londonoj kaj Nov-Jorkoj kutimiĝis al diversaj kulinariaj ekscesoj. Kaj jen el Taŝkento estis elvokita maljuna specialisto Ivan Osipoviĉ. Iam li estis ĉefkelnero en Moskvo ĉe fama Martjaniĉ, kaj nun ĝisvivadis siajn jarojn estante estro de ŝtata bufedejo ĉe Kokina bazaro.

– Do vi pripensu ĉion, Ivan Osipoviĉ, – oni diris al li en la administrejo,– por ne okazu fuŝaĵo. Alilandanoj estos.

Oni devas fari ĉion iom pli bone, pli fasone.

– Kredu al mia vorto, – murmuris la maljunulo kun larmoj sur la okuloj,– ja kiujn homojn mi nutris! Princon de Vurtenbergo priservis mi! Oni eĉ ne pagu al mi. Kial mi ne nutru homojn fine de mia vivo? Nutru mi ilin kaj mortu!

Ivan Osipoviĉ ege nervumis. Eksciinte pri difinitiva rifuzo de alkoholaĵoj li preskaŭ malsaniĝis, sed lasi eŭropon sen tagmanĝo li ne kuraĝis. La prezentitan de li antaŭkalkulon oni tre limigis, kaj la oldulo, flustrante al si «Nutru mi kaj mortu», aldonis sesdek rublojn el sia ŝparmono.

En tago de la tagmanĝo Ivan Osipoviĉ venis en naftalenigita frako. Dum la mitingo li nervumis, rigardis la sunon, kaj alkrietis la nomadojn, kiuj pro nura scivolemo penis enrajdi la manĝejon. La oldulo minace svingis sur ilin la telertukon, kaj tintadis:

– Deiru, Ĝingiso, ĉu vi ne vidas kio okazas! Ho, Dio!

Saŭco pikan staros tro longe. Kaj konsomeo kun paŝoto ne estas preta!

Sur la tablo jam staris antaŭmanĝo. Ĉio estis aranĝita ege bele kaj kun granda scipovo. Elstaris firmaj buŝtukoj, sur vitraj teleretoj kuŝis en glacio butero, tordita je florburĝonoj, haringoj tenis en la buŝoj ringetojn da cepo aŭ olivojn, estis floroj, kaj eĉ ordinara griza pano aspektis sufiĉe feste.

Fine la gastoj venis al la tablo. Ĉiuj estis polvitaj, ruĝaj pro la varmego, kaj tre malsataj. Neniu el ili similis princon de Vurtenbergo. Subite Ivan Osipoviĉ eksentis proksimiĝon de malfeliĉo.

– Mi petas pardonon de la gastoj, – diris li pete, – ankoraŭ kvin minutetoj, kaj ni komencos tagmanĝi. Mi havas personan peton al vi – tuŝu nenion ĝis la komenco, por ke ĉio estu kiel decas.

Por unu minuto li forkuris en la kuirejon, mondume aldancante kaj, kiam revenis, portante sur plado iun paradan fiŝon, li ekvidis teruran scenon de disrabo de la tablo.

Tio ĝis tiom ne similis prilaboritan far Ivan Osipoviĉ ceremonion de akcepto de la nutraĵoj, ke li haltis. Anglo kun tenisa talio senzorge manĝis panon kun butero, kaj Hejnriĥ, kliniĝinte super la tablo, eltiradis per la fingroj olivon el haringa buŝo. Sur la tablo ĉio miksiĝis. La gastoj, trankviligantaj la unuan malsaton, gaje interŝanĝis la impresojn.

– Kio estas tio? – demandis la oldulo per falinta voĉo.

– Sed kie estas supo, patreto? – kriis Hejnriĥ kun plenŝtopita buŝo.

Ivan Osipoviĉ respondis nenion. Li nur svingis la telertukon, kaj foriris. Postajn zorgojn li lasis al siaj subuloj.

Kiam la kombinantoj trapuŝiĝis al la tablo, dika homo kun nazo, pendanta kiel banano, prononcis unuan toston.

Al sia ekstrema miro Ostap rekonis en li inĝenieron Talmudovskij.

– Jes! Ni estas herooj! – kriis Talmudovskij, etendante antaŭen glason da gasakvo. – Saluton al ni, konstruantoj de Ĉefvojo! Sed kiaj estas kondiĉoj de nia laboro, civitanoj!

Mi diru, ekzemple, pri salajro. Mi ne kontraŭas, en la Ĉefvojo salajro estas pli bona ol en aliaj lokoj, sed kio pri kulturaj oportunaĵoj? Teatro forestas! Dezerto! Neniu kloako!.. Ne, en tiuj kondiĉoj mi labori ne povas!

– Kio li estas! – demandis unu alian la konstruistoj. – Ĉu vi konas lin?

Dume Talmudovskij jam eltiris el sub la tablo siajn valizojn.

– Kraĉis mi pri la kontrakto! – kriis li direktiĝante al la eliro. – Kio? Redoni translokiĝan monon? Nur per juĝo, nur per juĝo!

Kaj eĉ puŝante la manĝantojn per siaj valizoj, anstataŭ «pardonu» li krude kriis «nur per juĝo!».

Malfrunokte li jam ruliĝis en motora drezino, aliĝinte al laboristoj, veturantaj ofice al suda elfluo de Ĉefvojo. Talmudovskij sidis rajdiste sur la valizoj, kaj klarigis al la laboristoj kaŭzojn, pro kiuj honesta specialisto ne povas labori en tiu ĉi truo. Kun ili veturis hejmen ĉefkelnero Ivan Osipoviĉ. Pro la ĉagreno li ne sukcesis eĉ demeti la frakon.

Li estis ege ebria.

– Barbaroj! – kriis li, elŝovante sin al la razanta vento, kaj minacante per la pugno derekte al Tondranta Fonto. – Tutan aranĝadon al porkoj hundaj!.. Na Anton Pavloviĉ Ĉeĥov mi nutris, ankaŭ princon de Vurtenbergo!.. Revenu mi hejmen kaj mortu! Oni rememoros tiam na Ivan Osipoviĉ.

Aranĝu, oni diros, bankedan tablon por okdek kvar personoj, al porkoj hundaj. Sed estos neniu por fari tion!

Forestas Ivan Osipoviĉ Trikartov! Mortis! Foriris li en mondon pli bonan, kie estas nek malsanoj, nek ve-spiroj, sed vivo senfina... E-ter-na memo-oro!

Kaj dum la oldulo funebradis sin mem, vostoj de lia frako krakis sur la vento kiel kojnoflagoj.

Ostap, ne donante al Korejko pe-manĝi la kompoton, levis lin de la tablo kaj ektiris kvitiĝi. Per almetita ŝtupareto la kombinantoj engrimpis la ŝarĝvagonon, kie troviĝis kancelario de Norda instala urbeto, kaj kie staris faldebla tola lito de la registristo. Ĉi tie ili ŝlosiĝis.

Post la tagmanĝo, kiam specialaj pasaĝeroj ripozis, akumulante fortojn por partopreni la vesperan festadon, felietonisto Hargantua kaptis fratojn-korespondantojn ĉe malpermesita okupo. Lev Ĉemizov kaj Jan Sidbenkov portis al telegrafo du paperfoliojn. Sur unu el ili estis mallonga informo:

«urĝe moskvo stepa telegrafo streko uzun-kulak disportis aulojn sciigon okazinta relkuniĝo ĉemizov».

La dua folio estis plenskribita. Jen kion ĝi enhavis:

LEGENDO PRI LAGO ISIK-KUL

Maljuna karakalpako Uĥum Buĥeev rakontis al mi tiun ĉi legendon, kovritan per spiro de centjaroj. Antaŭ ducent mil kvarcent okdek kvin lunoj juna, rapidkura kiel ĝejran (monta ŝafo), edzino de la ĥano belulino Sumburun arde ekamis junan nukeron (soldaton) Aj-Bulak. Ega estis ĉagreno de la maljuna ĥano, kiam li eksciis pri perfido de la pasie amata edzino. Dudek lunoj preĝis la maljunulo, kaj poste kun larmoj sur la okuloj sigelfermis li la belulinon en barelon kaj, alliginte al ĝi fandblokon da pura oro pezantan sep ĝasasin (18 kilogramojn) ĵetis li la valoregan portaĵon en la montan lagon. De tiam la lago ricevis sian nomon Isik-Kul, kio signifas «Koro de junulino inklinas al perfido»...

Jan Sidbenkov-Sarmatskij (Piŝto).

– Ĉu vere? –demandis Hargantua, montrante la foliojn elŝiritajn de la fratoj. – Ĉu ĝuste?

– Certe tio estas indignaĵo! – respondis Palamidov. – Kiel vi aŭdacis skribi la legendon post ĉio kio estis parolita?

Laŭ vi, Isik-Kul tradukiĝas estiel «Koro de junulino inkliniĝas al perfido». Ĉu vere? Ĉu ne mensogis al vi neekzistanta karakalpako Uĥum Buĥeev? Ĉu ne signifas nomo de la lago tion: «Ne ĵetu junajn belulinojn en la lagon, sed ĵetu en ĝin kredemajn ĵurnalistojn, kiuj cedas al pereiga influo de ekzotiko»?

Verkisto en infana jaketo ruĝiĝis. En lia notlibro jam troviĝis kaj Uzun-Kulak, kaj du aromaj legendoj, provizitaj per orienta ornamo.

– Sed laŭ mi, – diris li, – en tio ĉi estas nenio timiga.

Se Uzun-Kulak ekzistas, do iu devas verki pri ĝi, ĉu?

– Sed oni jam milfoje verkis! – diris Lavuazjan.

– Uzun-Kulak ekzistas, – suspiris la verkisto, – kaj tion oni devas rekoni.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.