La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO DUA

DU KOMBINANTOJ

ĈAPITRO 10

Telegramo de fratoj Karamazov

De iu tempo la kaŝ-milionulo eksentis sur sin ies konstantan atenton. Komence okazis nenio konkreta. Malaperis nur kutima kaj trankvila sento de soleco. Poste ekis evidentiĝi signoj pli timigaj.

Foje, kiam Korejko per ordinara ritma paŝado iris al sia oficejo, ĉe "Herkules” (Herkules: ruslingve vorto “Herkules” (Геркулес) signifas Herkulo) mem haltis lin impertinenta almozulo kun ora dento. Surpaŝante tiriĝantajn post si laĉojn de la kalsonoj, la almozulo kaptis na Aleksandr Ivanoviĉ je la brako kaj rapide ekbalbutis:

– Milionon, donu milionon, milionon donu!

Post tio la almozulo eligis la dikan malpuran langon, kaj ekparolaĉis tute sensence. Tio estis ordinara almozulo, kiuj ofte renkontiĝas en sudaj urboj. Tamen Korejko leviĝis al si, en finac-kalkulan halon, kun konsternita animo.

De tiu ĉi renkonto komenciĝis mistikaĵoj.

Oni vekis na Aleksandr Ivanoviĉ je la tria nokte. Venis telegramo. Frapante per la dentoj pro la matena malvarmeto, la milionulo malfermis la sendaĵon kaj tralegis:

Samtempe ĝiaj tri lastaj literoj (les) signifas “arbaro”, aludante okupon de la entrepreno pri lignaĵ-produktoj. grafino kun ŝanĝita vizaĝo kuras lageto – Kiu grafino? – senraciiĝe flustris Korejko, starante nudpieda en la koridoro.

Sed respondis neniu. La poŝtisto foriris. En korta ĝardeneto pasie muĝis kolomboj. La loĝantoj dormis. Aleksandr Ivanoviĉ ĉirkaŭrigardis la grizan blankon. Adreso estis ĝusta. Ankaŭ la familnomo. eta tanĝanta () al aleksandr korejko grafino kun ŝanĝita vizaĝo kuras lageto Aleksandr Ivanoviĉ komprenis nenion, sed tiomgrade maltrankviliĝis, ke pe-bruligis la telegramon en kandela flamo.

Je la deksepa tridek kvin minutoj de la sama tago venis dua sendaĵo: la kunsido daŭriĝas komo miliono da kisoj Aleksandr Ivanoviĉ paliĝis pro la kolero kaj disŝiris la telegramon je pecetoj. Sed samnokte oni alportis ankoraŭ du urĝajn telegramojn.

Unua: ŝarĝu oranĝojn barelojn fratoj karamazov Kaj dua: glacio ekmoviĝis komo la paradon komandos mi Post tio na Aleksandr Ivanoviĉ trafis ofenda okazo en la laborejo.

Multiplikante mense, laŭ peto de Ĉevaĵevskaja, naŭcent okdek kvin je dek tri, li eraris kaj diris malĝustan produton, kio okazis al li neniam antaŭe. Sed nun ne aritmetikaj ekzercoj estis gravaj al li. La frenezaj telegramoj ne lasis lin trankvila.

– Bareloj, – flustris li, rigardante maljunulon Kukuŝkind.

– Fratoj Karamazov. Vera porkaĵo.

Li penis trankviligi sin per penso ke tio estas agrablaj ŝercoj de iuj amikoj, sed ekestis necese tuj forĵeti tiun ĉi version. Li ne havis amikojn. Koncerne la kunlaborantoj, tio estis homoj seriozaj, kaj ŝercis nur foje jare: la unuan de aprilo. Ankaŭ dum tiu ĉi tago de gajaj petoloj kaj mistifikoj ili operaciis nur per sama malgaja ŝerco: fabrikis, per tajpilo, falsan ordonon pri maldungo de Kukuŝkind, kaj metis ĝin sur ties tablon. Kaj ĉiufoje dum lastaj sep jaroj la maljunulo kaptis la koron, kio tre ridigis ĉiujn. Krom tio ili estis ne tiom riĉaj por elspezi por urĝaj sendaĵoj.

Post telegramo en kiu nekonata civitano informis ke la paradon komandos ĝuste li, kaj neniu alia, oni ne maltrankviligis na Aleksandr Ivanoviĉ dum tri tagoj. Li jam komencis kutimiĝi al penso ke ĉio okazinta neniom rilatas lin, kiam venis dika registrita pakaĵo. Ĝi enhavis libron nomatan “Kapitalismaj ŝarkoj” kun subtitolo: “Biografioj de usonaj milionuloj”.

Alitempe Korejko mem aĉetus tiun atentokaptan libron, sed nun li eĉ grimaciĝis pro teruro. La unua frazo estis substrekita per blua krajono kaj tekstis:

«Ĉiuj grandaj nuntempaj riĉaĵoj estas akiritaj per plej malhonestaj rimedoj».

Aleksandr Ivanoviĉ decidis, por iu ajn okazo, ne viziti dume sian karan enstacidoman valizeton. Lia animstato estis sufiĉe alarma.

– Plej gravas, – diris Ostap, promenante en vasta ĉambro de hotelo “Karlsbad”, – enigi panikon en tendaron de la kontraŭulo. La malamiko devas perdi la animan ekvilibron. Fari tion estas facile. Homojn pli ol io alia timigas nekomprenaĵoj. Mi mem foje estis mistikulo-solulo, kaj venis ĝis tiu stato ke oni povus timigi min per ordinara ponardo. Jes, jes. Pli da nekomprenaĵoj. Mi estas certa ke mia lasta telegramo «Mense ni estas kunaj» skue impresis nian kontraŭagenton. Ĉio ĉi estas superfosfato, sterko. Li maltrankviliĝu. Oni devas alkutimigi la klienton al penso ke li endas fordoni la monon. Oni devas morale senarmigi lin, sufoki en li reakciajn propraĵajn instinktojn.

Elparolinte tion Bender severe ekrigardis siajn subulojn.

Balaganov, Panikovskij kaj Kozleviĉ sidis sur ruĝaj pluŝaj brakseĝoj, provizitaj per franĝoj kaj kvastoj. Ili ĝenis.

Ilin konfuzis la vivmaniero de la komandanto, konfuzis orizitaj lambrekinoj, tapiŝoj, radiantaj per helaj kemiaj koloroj, kaj gravuraĵo “Revelacio de Kristo antaŭ la popolo”. Ili, kune kun "Antilopo", loĝis en kamparan-gastejo, kaj venis en la hotelon nur por ricevi instrukciojn.

– Panikovskij, – diris Ostap, – al vi estis komisiite renkonti hodiaŭ nian klienton, kaj denove peti de li milionon, akompanante la peton per idiota rido, ĉu?

– Tuj kiam li ekvidis min, li transiris sur kontraŭan trotuaron, –memkontente respondis Panikovskij.

– Bone. Ĉio iras korekte. La kliento komencas nervoziĝi.

Nun li trairas de stulta nekompreno al senkaŭza timo. Mi ne dubas ke li saltas nokte en sia lito kaj plende balbutas «Panjo, panjo». Ankoraŭ iom, vera malgravaĵo, lasta penik-frapo, kaj li maturiĝos ĝisfine. Kun ploro rampos li al la telerŝranko, kaj elprenos el ĝi telereton kun blua bordero...

Ostap okulumis al Balaganov, Balaganov okulumis al Panikovskij, Panikovskij okulumis al Kozleviĉ, sed malgraŭ tio ke honesta Kozleviĉ komprenis tute nenion, ankaŭ li komencis palpebrumi per la ambaŭ okuloj.

Kaj ankoraŭ longe en ĉambro de hotelo “Karlsbad” daŭriĝis la amika okulumado, akompanata per elridoj, langoklakoj, kaj eĉ saltado en la ruĝaj pluŝaj brakseĝoj.

– Ĉesi la ĝojon! – diris Ostap. – Dume la telereto kun la mono troviĝas en manoj de Korejko, se ĝi vere ekzistas, tiu ĉi mirakla telereto.

Poste Bender forsendis na Panikovskij kaj Kozleviĉ en la kamparan-gastejon, ordonante teni na "Antilopo" preta.

– Nu, Ŝura, – diris li, restinte kun Balaganov, – telegramoj ne estas jam bezonataj. La preparan labonon oni povas opinii pe-ita. Komenciĝas aktiva lukto. Nun ni iru rigardi la trezoran bovidon ĉe plenumo per li siaj oficaj taskoj.

Tenante sin en travidebla ombro de akacioj, la laktaj fratoj trairis la urban ĝardenon, kie supraĵo de dika ŝpruco de la fontano degelis kiel kandelo; preteriris kelkajn spegulajn bierejojn, kaj haltis sur angulo de strato Mering. Floristinoj kun ruĝaj matrosaj vizaĝoj banis sian teneran varon en emajlitaj pelvoj. Asfalto, varmiĝinta pro suno, siblis sub la piedoj. El blua kahela laktejo eliris civitanoj, viŝante dumire la lipojn malpurigitajn per kefiro.

Dikaj makaroniaj literoj el ligna oro, ordigantaj vorton “Herkules” brilis alloge. Suno saltis sur grandegaj vitroj de la turniĝanta pordo. Ostap kaj Balaganov eniris la vestiblon, kaj miksiĝis kun homamaso da aferaj homoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.