La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ORA BOVIDO

Aŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 2

Trideko da filoj de leŭtenanto Ŝmit

La klopode pasigita mateno finiĝis. Bender kaj Balaganov, sen iu ajn interkonsento, rapide iris for de la urbestraro.

Sur la ĉefa strato oni per plilongita kamparana ĉaro veturigis longan bluan relon. Tiaj sonoro kaj kantado plenigis la ĉefan straton, kvazaŭ la veturigisto, vestita fiŝistan krudtolan laborveston, veturigis ne relon sed surdigan muzikan noton. La suno rompiĝis en ekspon-fenestron de vendejo de lernejaj varoj kie, super globusoj, kranioj, kaj kartona, gaje pentrita hepato de alkoholulo, amike interbrakumis du skeletoj. En malriĉa fenestro de stampilmetiejo plej vastan lokon okupis emajlitaj plataĵoj kun surskriboj “Tagmanĝa interrompo”, “Interrompo de 2-a ĝis 3-a horo tage”, “Fermite por tagmeza interrompo”, simple “Fermite”, “La vendejo estas fermita” kaj, fine, nigra fundamenta tabulo kun oraj literoj: “Fermite por reregistrado de la varoj”. Ŝajne tiuj ĉi decidaj tekstoj ĝuis plej vastan aĉetemon. Al ceteraj fenomenoj de vivo la metiejo reagis nur per unu blua plateto “Deĵora vartistino”.

Poste lokiĝis tri vendejoj de blovmuzikiloj, mandolinoj kaj basaj balalajkoj. Kupraj blovmuzikiloj, malĉaste brilante, digne kuŝadis sur la eksponfenestraj ŝtupetoj, tegitaj per ruĝa ŝtofo. Precipe bela estis basa tubjo. Ĝi estis tiel herkula, tiel maldiligente varmiĝis sub la suno, volviĝinte spirale, ke oni decus teni ĝin ne en la eksponfenestro, sed en ĉefurba zooparko, ie inter elefanto kaj sufok-serpento.

Por ke gepatroj, dum la ripoztagoj, konduku al ĝi la infanojn kaj diru al ili: «Jen, infaneto, tio estas pavilono de tubjo. Nun la tubjo dormas. Sed kiam vekiĝos, ĝi nepre ektrumpetos». Kaj ke infanoj rigardu la miraklan tubjon per siaj grandaj mirindaj okuloj.

Alitempe Ostap Bender atentus kaj la freŝe elhakitajn balalajkojn, grandajn kiel traba vilaĝa domo, kaj ruliĝintajn pro la suna varmego gramofonajn diskojn, kaj ankaŭ la infankomunistajn tamburojn, kiuj per siaj bravaj koloroj venigis al penso ke kuglo estas stultulo, sed bajoneto – bravulo, sed ĉi-foje ne tio interesis lin. Li volis manĝi.

– Vi certe staras sur rando de financa abismo, ĉu? – demandis li na Balaganov.

– Ĉu vi pri mono? – diris Ŝura. – Mono ĉe mi forestas jam tutan semajnon.

– Ĉi-okaze vi finos malbone, juna homo, – edife diris Ostap. – Financa abismo estas plej profunda el ĉiuj, oni povas fali en ĝin la tutan vivon. Sed bone, ne ĉagrenu.

Malgraŭ ĉio mi forportis en mia beko tri tagmanĝajn kuponojn.

La urbestro ekamis min de unua rigardo.

Sed la samlaktaj fratoj ne sukcesis eluzi bonkorecon de la urbestro. Sur pordo de restoracio “Eksa stomakamiko” pendis granda seruro, kovrita ĉu per rusto, ĉu per fagopira kaĉo.

– Certe, – amare diris Ostap, – okaze de reregistrado de kotletoj la restoracio estas fermita por ĉiam. Ni estas devigataj fordoni niajn korpojn al disŝiro de privatuloj.

– Privatuloj ŝatas kontantan monon, – oponis Balaganov obtuze.

– Nu, nu, mi ne turmentu vin. La urbestro superŝutis min per ora pluvo sume ok rubloj. Sed sciu, estimata Ŝura, mi ne intencas nutri vin sen rekompenco. Kontraŭ ĉiu vitamino kiun mi formanĝigos al vi, mi postulos de vi multon da etaj servoj.

Tamen okazis ke en la urbo forestas privata manĝeja sektoro, do la fratoj tagmanĝis en somera kooperativa ĝardeno, kie specialaj afiŝoj informis la civitanojn pri lasta novaranĝo en sfero de popolnutrado:

BIERO ESTAS VENDATA NUR AL ANOJ DE SINDIKATO

– Do ni kontentiĝos per kvaso, – diris Balaganov.

– Des pli – aldonis Ostap, – ke lokan kvason produktas privata metia kolektivo simpatianta sovetian reĝimon.

Kaj nun rakontu pri kio kulpas bandito Panikovskij. Mi ŝatas rakontojn pri etaj friponaĵoj.

Satiĝinta Balaganov dankeme alrigardis sian savanton, kaj komencis la rakonton. La rakonto daŭriĝis ĉirkaŭ du horoj, kaj enhavis speciale interesajn informojn.

En ĉiuj sferoj de homa aktivado propono kaj postulo pri laborforto reguliĝas per specialaj organoj. Aktoro veturos na Omsk nur kiam estos klare ke li ne devas timi konkurencon, kaj ke por lia rolo de malvarma amanto aŭ «la manĝo estas surtabligita» forestas aliaj pretendantoj.

Fervojistojn prizorgas iliaj karaj personar-sindikatuloj, zorge publikigantaj en ĵurnaloj informojn pri tio ke senlaboraj pakaĵ-distribuantoj ne povas esperi pri ricevo de laboro en regiono de Sizran-Vjazma relvojo, aŭ pri tio ke Centr-Azia relvojo bezonas kvar barierajn gardistinojn. Vareksperto publikigas anoncon en ĵurnalo, kaj la tuta lando informiĝas ke ekzistas en la mondo vareksperto kun dekjara laborsperto, kiu, pro familiaj cirkonstancoj, ŝanĝas servon en Moskvo al laboro en provinco.

Ĉio reguliĝas, fluas ene de prizorgitaj fluejoj, funkcias plenkonkorde kun leĝo, kaj sub ĝia defendo.

Kaj nur merkato de specifa kategorio de friponoj, nomantaj sin infanoj de leŭtenanto Ŝmit, troviĝis en ĥaosa stato. Anarĥio disŝiris la korporacion de la leŭtenantaj infanoj. Do ili ne povis akiri per sia profesio tiujn profitojn kiujn, sendube, povis alporti al ili minuta konatiĝo kun administrantoj, mastrumantoj, sociaj agantoj, homoj, plejparte, mirinde kredemaj.

Tra la tuta lando, ĉantaĝante kaj petaĉante, moviĝas falsaj nepoj de Karlo Markso, neekzistantaj genevoj de Fridriĥ Engels, fratoj de Lunaĉarskij, kuzoj de Klara Cetkin (Zetkin), aŭ, malbonokaze, posteuloj de fama anarĥisto princo Kropotkin.

De Minsko ĝis Beringa markolo, de Naĥiĉevan sur Araks-rivero ĝis Franc-Jozefaj insuloj, eniras regionajn estrejojn, eltrajniĝas sur staciajn kajojn, kaj zorgoplene veturas per fiakroj parencoj de famaj personoj. Ili rapidas. Ili havas multe da laboro.

Sed venis momento kiam propono de parencoj superis la postulon, kaj al tiu ĉi specifa merkato venis depresio.

Sentiĝis bezono pri reformoj. Poiome ordigis sian agadon nepoj de Karlo Markso, kropotkinanoj, engelsanoj kaj similaj al ili, sed ne senbrida korporacio de filoj de leŭtenanto Ŝmit, kiun, same al polan parlamenton, ĉiam disŝiris anarĥio. La gefiloj, iukaŭze, estis arogantaj, avidaj, obstinaj, kaj malhelpis unu al alia plenigi la grenejojn.

Ŝura Balaganov, kiu opiniis sin unuanaskito de la leŭtenanto, serioze maltrankviliĝis pri la okazinta konjunkturo.

Pli kaj pli ofte li kunpuŝiĝis kun kolegoj de la korporacio, tute difektintaj fekundajn stepojn de Ukrainio kaj kuracajn altaĵojn de Kaŭkazo, kie li kutimis labori profite.

– Do vi ektimis la kreskantajn malfacilaĵojn? – mokete demandis Ostap.

Sed Balaganov ne rimarkis la ironion. Trinkante la malvarman kvason li daŭrigis sian rakonton.

Eliro el tiu ĉi streĉa situacio estis nur unu: konferenco.

Pri ĝia kunvoko Balaganov laboris la tutan vintron. Li korespondis kun kolegoj kiujn li konis persone. Al nekonatoj li transdonis invitojn per renkontitaj survoje nepoj de Markso.

Kaj jen, fruprintempe de jaro 1928, preskaŭ ĉiuj konataj filoj de leŭtenanto Ŝmit kunvenis en Moskva taverno, ĉe Suĥarev turo.

Nombro da partoprenantoj estis alta: ĉe leŭtenanto Ŝmit okazis tridek filoj, aĝo de kiuj variis de dek ok ĝis kvindek du jaroj, kaj kvar filinoj, stultaj, ne junaj, kaj malbelaj.

En sia kurta malferma parolado Balaganov esprimis esperon ke la gefratoj trovos komunan lingvon, kaj ellaboros finfine konvencion, neceson de kiu diktas la vivo mem.

Tuta Sovetio, laŭ projekto de Balaganov, devis esti dividata je tridek kvar ekspluataj terenoj, laŭ nombro de la kunvenintoj. Ĉiun terenon oni transdonu por longtempa uzado al unu el la idoj. Neniu el anoj de la korporacio havas rajton transiri la limojn kaj invadi fremdan teritorion profitcele.

La novajn principojn de la laboro kontraŭis neniu, se ne kalkuli na Panikovskij, kiu jam tiam deklaris ke li scipovas vivi ankaŭ sen konvencio. Sed dum divido de la lando disvolviĝis bruskaj scenoj. La altaj kontrakt-flankoj diskverelis dum la unua minuto mem kaj, post tio, rilatis unu al alia nur per aldono de insultaj epitetoj.

La tutan kverelon elvokis divido de terenoj. Neniu volis preni universitatajn centrojn.

Neniu bezonis multe vidintajn Moskvon, Leningradon kaj Ĥarkovon.

Tre malbonan reputacion havis ankaŭ malproksimaj ensabliĝintaj orientaj regionoj. Oni akuzis ilin pri malklereco kaj nekono de personeco de leŭtenanto Ŝmit.

– Serĉu vi aliajn stultulojn, – jelpe kriis Panikovskij. – Donu al mi Mezrusian altaĵon, kaj tiam mi subskribos la konvencion.

– Ĉu? La tutan altaĵon? – refutis Balaganov. – Eble vi konsentas preni aldone na Melitopol kaj na Bobrujsk?

Ĉe vorto “Bobrujsk” la kunveno dolore ekĝemis. Ĉiuj konsentis eĉ tuj veturi na Bobrujsk. Oni taksis na Bobrujsk estiel bonega, civilizita loko.

– Nu, se ne la tutan altaĵon, – insistis avida Panikovskij, do almenaŭ duonon. Mi estas ja homo edziĝinta, mi havas du familiojn.

Sed oni donis al li eĉ ne duonon.

Post longaj kriadoj oni decidis distribui la terenojn lote. Estis eltranĉitaj tridek-kvaro da paperetoj kun geografia nomo sur ĉiu el ili. Fekunda Kursk kaj dubinda Ĥerson, ne sufiĉe prilaborita Minusinsk, kaj preskaŭ malesperaj Aŝĥabad, Kiev, Petrozavodsk kaj Ĉita – ĉiuj respublikoj kaj ĉiuj regionoj kuŝis en ies lepora ĉapo kun orelŝirmiloj, kaj atendis la mastrojn.

Gajaj krioj, obtuzaj ĝemoj kaj insultoj akompanis la lotadon.

Kruela stelo de Panikovskij influis la rezulton. Li ellotis Volga-regionon. Al la konvencio li aliĝis estante ege kolera.

– Mi veturos, – kriis li, – sed mi avertaŝ: se oni rilatos al mi malbone, mi rompos la konvencion kaj transiros la limon!

Balaganov, kiu gajnis oran terenon de Arbatov, maltrankviliĝis, kaj jam tiam deklaris ke li toleros neniun rompon de ekspluat-normoj.

Tiel aŭ aliel, sed la afero estis aranĝita, post kio trideko da filoj kaj tri filinoj de leŭtenanto Ŝmit forveturis al siaj labor-terenoj.

– Kaj nun vi mem vidis, Bender, kiel tiu ĉi rampulo rompis la konvencion,– finis sian rakonton Ŝura Balaganov.

– Li delonge rampis sur mia tereno, sed ĝis nun mi ne povis kapti lin.

La malbona ago de Panikovskij, kontraŭ atendo de la rakontanto, ne elvokis mallaŭdon de Ostap. Bender sidis sur la seĝo duonkuŝe, malatente rigardante antaŭ si.

Sur alta malantaŭa muro de la restoracia ĝardeno estis desegnitaj arboj, multlaŭbaj kaj rektaj, simile al bildoj en krestomatio. Veraj arboj en la ĝardeno forestis, sed ombro, ĵetita de la muro, donis vivigan malvarmeton, kiu tute kontentigis la civitanojn. La civitanoj, ŝajne, senescepte estis anoj de sindikato, ĉar ili drinkis nur bieron, kaj eĉ ne postmanĝis ĝin.

Al pordego de la ĝardeno, eligante senĉese aĥ- kaj paf-sonojn, alveturis verda aŭto, sur pordeto de kiu estis pentrita blanka arka frazo: «Hej, ekveturu ni!». Sube lokiĝis kondiĉoj de promeno per tiu ĉi gaja aŭto. Unu horo – tri rublojn. Unudirekte – laŭ interkonsento. Pasaĝeroj en la aŭto forestis.

Klientaro de la ĝardeno maltrankvile ekinterflustradis.

La ŝoforo ĉirkaŭ kvin minutoj pete rigardis tra la ĝardena krado kaj, perdinte verŝajne esperon akiri pasaĝeron, defie elkriis:

– La taksio estas libera! Mi petas ensidi!

Sed neniu el la civitanoj esprimis deziron eniri la aŭton «Hej, ekveturu ni!». Eĉ la invito mem efikis ilin tre strange. Ili klinis la kapojn, kaj penis ne rigardi la aŭton. La ŝoforo balancis la kapon, kaj malrapide deveturis. La arbatov-anoj malgaje sekvis lin per la rigardoj. Post kvin minutoj la verda aŭto furioze preterhastis la ĝardenon alidirekten.

La ŝoforo saltadis sur sia sidloko kaj kriis ion neklaran.

La aŭto, kiel antaŭe, estis malplena.

Ostap rigard-akompanis ĝin kaj diris:

– Do jen kio, Balaganov, vi estas dandaĉo. Ne ofendiĝu.

Mi volas nur ĝuste indiki la lokon kiun vi okupas sub suno.

– Iru al diablo! – krude diris Balaganov.

– Do vi ofendiĝis? Ĉu, laŭ vi, posteno de leŭtenanta filo ne estas dandaĉaĵo?

– Sed vi mem estas filo de leŭtenanto Ŝmit! – kriis Balaganov.

– Vi estas dandaĉo, – ripetis Ostap, – kaj filo de dandaĉo.

Ankaŭ idoj viaj estos dandaĉoj. Knabo! Kio okazis hodiaŭ matene, tio estas eĉ ne epizodo, sed pura hazardaĵo, kaprico de artisto. Ĝentlemano serĉanta dekrublaĵon.

Kapti per tiuj ĉi mizeraj ŝancoj estas ekster mia karaktero.

Kio ja, pardonu min Dio, estas tiu ĉi profesio! Filo de leŭtenanto Ŝmit! Nu jaro ankoraŭ, nu du. Kaj poste? Poste viaj rufaj bukloj ekestos konataj, kaj oni komencos simple bati vin.

– Do kion fari, – maltrankviliĝis Balaganov, – kiel perlabori la panon ĉiutagan?

– Oni devas mediti, – severe diris Ostap. – Min, ekzemple, nutras ideoj. Mi ne etendas la manon por acida urbestrara rublo. Miaj interesoj estas pli vastaj. Vi, kiel mi vidas, senprofite ŝatas monon. Diru, kiu kvanto da ĝi plaĉas al vi?

– Kvin mil, – rapide respondis Balaganov.

– Ĉu monate?

– Po jare.

– Se tiel, ni ne estas samvojanoj. Mi bezonas kvincent mil. Kaj, se eblas, tuj, ne poparte.

– Tamen, eble, vi konsentos preni poparte? – demandis venĝema Balaganov.

Ostap atente alrigardis sian konversaciulon, kaj tute serioze respondis:

– Mi prenus poparte. Sed mi bezonas tuj.

Balaganov volis jam priŝerci ankaŭ tiun ĉi frazon, sed, levante na Ostap sian rigardon, tuj stumblis. Antaŭ li sidis atleto kun preciza, kvazaŭ stampita sur monero vizaĝo. La sunbrunan gorĝon tranĉis rompebla blanka cikatro. La okuloj brilis per minaca ĝojo.

Balaganov eksentis subite nesupereblan deziron ekstari kun manoj malsupren. Li eĉ ekvolis tuseti, kio okazas al homoj de meza respondeco dum konversacio kun kamarado pli altpostena. Kaj vere, post ioma tusado li demandis konfuze:

– Por kio al vi tiom da mono... kaj tuj?

– Se paroli ĝenerale, mi bezonas pli, – diris Ostap, – kvincent mil –tio estas mia minimumo. Mi volas forveturi, kamarado Ŝura, forveturi tre malproksimen, en Rio-de-Ĵanejron.

– Ĉu vi havas tie parencojn? – demandis Balaganov.

– Kio, ĉu mi similas homon kiu povas havi parencojn?

– Ne, sed mi...

– Mi ne havas parencojn, kamarado Ŝura, – mi estas sola en tuta mondo. Havis mi patron, civitanon de Turkio, sed ankaŭ li delonge forpasis ene de teruraj konvulsioj.

Sed ne tio gravas. En Rio-de-Ĵanejron mi volas de la infaneco.

Vi, certe, ne scias pri ekzisto de tiu ĉi urbo.

Balaganov funebre balancis la kapon. El mondskalaj centroj de civilizo li konis, krom Moskvo, nur Kievon, na Melitopol kaj Ĵmerinka. Kaj entute li kredis ke Tero estas plata.

Ostap ĵetis sur la tablon paĝon, elŝiritan el libro.

– Tio estas eltranĉaĵo el “Mezgranda Sovetia Enciklopedio”.

Jen kio estas skribite ĉi tie pri Rio-de-Ĵanejro:

«1360 mil loĝantoj...» tiel...«Konsiderinda kvanto da mulatoj... ĉe vasta golfo de Atlantika oceano...». Jen, jen! «Ĉefaj stratoj de la urbo, laŭ riĉeco de la vendejoj kaj lukso de la konstruaĵoj ne cedas al ĉefaj urboj de la mondo». Ĉu vi imagas, Ŝura, Ne cedas! Mulatoj, golfo, eksporto de kafo, ĉarlestono nomata «Ĉe mia knabino estas unu eta objekto » kaj... pri kio paroli! Vi mem vidas kio okazas. Unu punkto kvin milionoj da homoj, kaj ĉiuj senescepte en blankaj pantalonoj. Mi volas forveturi de ĉi tie. Inter mi kaj sovetia reĝimo aperis dum lasta jaro gravega malkonsento.

Ĝi volas konstrui socialismon, sed mi – ne. Al mi estas enue konstrui socialismon. Ĉu nun klaras al vi por kio mi bezonas tiom da mono?

– Sed kie vi prenos kvincent mil? – mallaŭte demandis Balaganov.

– Ie ajn, – respondis Ostap. – Oni nur montru al mi riĉan homon, kaj mi deprenos monon de li.

– Kiel? Ĉu mortigo? – eĉ pli mallaŭte demandis Balaganov, kaj ĵetis la rigardon sur la najbarajn tabletojn, kie arbatovanoj suprenigis la tostkruĉojn.

– Ĉu vi scias, – diris Ostap, – estus pli bone se vi ne subskribus tiel nomatan Suĥarev-konvencion. Tiu ĉi mensa streĉo, ŝajne, ege elĉerpigis vin. Vi stultiĝas surloke. Rimarku, Ostap Bender neniam neniun mortigis. Lin oni jes mortigis – tio okazis. Sed li mem estas pura antaŭ leĝo.

Certe mi ne estas kerubo. Ĉe mi forestas flugiloj, sed mi estimas kriminalan kodon. Tio estas mia malfortaĵo.

– Do kiel vi intencas depreni la monon?

– Kiel mi intencas? Forpreno aŭ depreno de mono varias laŭ cirkonstancoj. Mi, presone, havas kvarcenton da relative honestaj manieroj de la forpreno. Sed ne manieroj gravas. Problemas tio ke nun forestas riĉaj homoj. Tio estas teruro de mia stato. Iu alia ĵetus sin, certe, sur iun sengardan ŝtatan institucion, sed tio estas ekster miaj reguloj.

Vi konas jam mian estimon al kriminala kodo. Ne valoras rabi kolektivon. Donu al mi kiom eble pli riĉan individuon.

Sed li, tiu ĉi individuo, li forestas.

– Kion vi diras! – kriis Balaganov. – Estas tre riĉaj homoj.

– Ĉu vi konas ilin? – tuj diris Ostap. – Ĉu vi povas doni familnomon kaj ĝustan adreson de eĉ unu sovetia milionulo?

Sed ili estas, ili devas esti. Se ene de la lando vagas iuj ajn bankaj biletoj, do devas esti homoj ĉe kiuj ili estas multaj. Sed kiel trovi tiun ĉi lertulon?

Ostap eĉ suspiris. Revoj pri riĉa individuo, verŝajne, jam delonge maltrankviligas lin.

– Kiel agrable, – diris li enpensiĝe, – labori kun laŭleĝa milionulo en bone organizita burĝa ŝtato kun antikvaj kapitalismaj tradicioj. Tie milionulo estas persono populara.

Lia adreso estas konata. Li loĝas en vilao, ie en Riode-Ĵanejro. Vi iras rekte en lian akceptejon, kaj jam en la enirĉambro, post unuaj salutoj, vi deprenas de li monon.

Kaj ĉio, rimarku, bonmaniere, ĝentile: «Halo, sinjoro, ne nervumu. Mi devos iom maltrankviligi vin. Ol rajt. Prete».

Jen estas ĉio. Civilizo! Kio povas esti pli simpla? Ĝentlemano en komunumo de ĝentlemanoj okupiĝas pri sia eta komerco. Nur oni ne pafu lustron. Tio superfluas. Sed ĉe ni... Dio, Dio! En kiel malvarma lando ni loĝas! Ĉe ni ĉio estas sekreta, ĉio estas kaŝa. Sovetian milionulon povas trovi eĉ ne Financkomisarejo, kun ĝia superpotenca imposta aparato. Kaj la milionulo, eble, sidas nun en tiu ĉi tiel nomata somerĝardeno ĉe najbara tableto, kaj drinkas kvardek-kopekan bieron “Tip-Top”. Jen kio ofendigas!

– Do vi opinias, – demandis Balaganov postiome, – ke se vi trovus tiun ĉi kaŝan milionulon...

– Ne daŭrigu. Mi scias kion vi volas diri. Ne, tute ne tiel. Mi ne sufokos lin per kuseno, kaj ne batos lian kapon per nigra revolvero. Kaj entute okazos nenio stulta. Ho, se mi trovus la individuon! Mi ordigus tiel ke li mem alportu monon al mi, en subtaso kun blua bordero.

– Tio estas bone. – Balaganov kredeme ekridetis. – Kvincent mil sur subtaso kun blua bordero.

Li leviĝis, kaj komencis turniĝadi ĉirkaŭ la tableto. Li plende ŝmacis per la lango, haltis, eĉ malfermis la buŝon, kavazaŭ dezirante prononci ion, sed, nenion dirante, sidiĝis kaj denove ekstaris. Ostap indiferente sekvis la evoluojn de Balaganov.

– Ĉu mem alportos? – demandis subite Balaganov per knara voĉo. – Sur subtaso? Kaj kio se li ne alportos? Kie estas tiu Rio-de-Ĵanejro? Ĉu malproksime? Ne povas esti ke ĉiuj portas blankajn pantalonojn. Vi lasu tion, Bender.

Kun kvincent mil rubloj oni ankaŭ ĉe ni povas vivi bone.

– Certe, certe, – gaje diris Ostap, – oni povas vivi.

Sed vi ne kraku per la flugiloj senpretekste. Vi ja ne havas kvincent-milon.

Sur la senzorga neplugita frunto de Balaganov aperis profunda sulko. Li nekonvinke alrigardis na Ostap kaj diris:

– Mi konas tian milionulon.

Vizaĝon de Bender momente lasis vigleco. La vizaĝo tuj ekestis firma, kaj denove akceptis medalajn konturojn.

– Iru, iru, – diris li, – almozon mi disdonas nur sabate.

– Je mia honora vorto, mesje Bender...

– Aŭskultu, Ŝura, se vi decide transiris francan lingvon, do nomu min ne mesje, sed situajen,kio signifas: civitano. Bonokaze, kio estas adreso de via milionulo?

– Li loĝas en Nigramarsk.

– Nu certe, ĝuste tion mi supozis. Nigramarsk! Tie eĉ dum antaŭmilita tempo homo kun deko da miloj nomiĝis milionulo. Kaj nun... Mi povas imagi! Ne, tio estas sensencaĵo!

– Sed ne, donu al mi diri. Tio estas vera milionulo. Ĉu vi komprenas, Bender, okazis al mi sidi en tiea prizono...

Post dek minutoj la laktaj fratoj lasis la kunbieran someran kooperativ-ĝardenon. La granda kombinanto sentis sin en pozicio de kirurgo, kiu staras antaŭ sufiĉe serioza operacio. Ĉio estas jam preta. En elektraj kaseroletoj vaporiĝas tuketoj kaj pansaĵoj. Flegistino en blanka togo senbrue moviĝas sur la ceramika planko, brilas medicinaj fajenco kaj nikelo, la malsanulo kuŝas sur vitra tablo, tenere levante la okulojn al la plafono, en speciale varmigita aero sentiĝas odoro de germana maĉgumo. La kirurgo kun disigitaj manoj alvenas la operacian tablon, akceptas de la asistanto steriligitan poŝtranĉilon, kaj seke diras al la malsanulo:

«Nu-s, demetu la burnuson (Rabaj senvestigoj estis ordinaraj tiam)».

– Ĉe mi ĉiam estas same, – diris Bender, brilante per la okuloj, – milionan aferon mi devas komenci ĉe sentebla nesufiĉo da monbiletoj. Tuta mia kapitalo, fiksa, cirkula kaj rezerva enkalkulas kvin rublojn... Kio, vi diris, estas nomo de la kaŝ-milionulo?

– Korejko, – respondis Balaganov.

– Jes, jes, Korejko. Bonega familnomo. Do vi asertas ke neniu scias pri liaj milionoj?

– Neniu, krom mi kaj Pruĵanskij. Sed Pruĵanskij, mi ja diris al vi, ankoraŭ du aŭ tri jaroj sidos en la prizono. Se vi vidus kiel li ĉagrenis kaj ploris kiam oni liberigis min. Verŝajne li sentis ke ne decis rakonti al mi pri Korejko.

– Tio ke li malkaŝis sian sekreton al vi estas sensencaĵo. Ne pro tio li ĉagrenis kaj ploris. Li, verŝajne, antaŭsentis ke vi rakontos tiun ĉi historion al mi. Kaj tio estas vera malgajno al kompatinda Pruĵanskij. Kiam Pruĵanskij eliros el la prizono Korejko serĉos la konsolon nur en banala proverbo «Malriĉeco ne estas malvirto».

Ostap demetis sian someran kaskedon, svingis ĝin en la aero, kaj demandis:

– Ĉu estas ĉe mi grizaj haroj?

Balaganov entiris la ventron, disigis la ŝupintojn laŭ vasteco de fusila kolbo, kaj per voĉo de dekstraflankulo respondis:

– Tute ne!

– Do estos. Nin atendas grandaj bataloj. Ankaŭ vi griziĝos, Balaganov.

Subite Balaganov ekridis stultete:

– Kion vi diras? La monon li alportos mem, sur subtaso kun blua bordero?

– Al mi – sur subtaso, al vi – sur telereto.

– Kaj kio pri Rio-de-Ĵanejro? Ankaŭ mi volas blankan pantalonon.

– Rio-de-Ĵanejro estas kristala revo de mia infaneco, – severe respondis la granda kombinanto, – ne tuŝu ĝin per viaj manaĉoj. Al la afero. Sendu la gvardion en mian disponon. Regimentoj venu na Nigramarsk ekstrem-frue.

Uniformo garda. Nu, trumpetu marŝon! La paradon komandos mi!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.