La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ORA BOVIDOAŭtoroj: Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kamarado Skombrieviĉ venis sur la plaĝon tenante en la manoj premian tekon. Al la teko estis alforĝita silvera vizitkarto kun fleksita angulo kaj kun longega kursivo, el kiu sekvis ke Jegor Skombrieviĉ sukcesis jam festeni sian kvinjaran jubileon de servado en "Herkules".
Lia vizaĝo estis pura, rekta, aŭdaca, kiel ĉe razanta sin anglo sur reklamaj paneloj. Skombrieviĉ haltis ĉe la tabulo, kie per kreto oni indikas temperaturon de la akvo, kaj ekiris, malfacile liberigante la piedojn el la varmega sablo, elekti oportunan loketon.
Tendaro da banantoj estis multnombra. Ĝiaj facilaj konstruaĵoj aperis matene, por malaperi kune kun sunmalleviĝo, lasinte sur la sablo urbajn forĵetaĵojn: velkitajn melonajn kaj ov-ŝeletojn, kaj ĵurnalpecojn, kiuj poste tutnokte vivas sur la malplena bordo sekretan vivon, pri io susuras, kaj flugas sub la rokoj.
Skombrieviĉ penetris inter viŝtukaj kabanetoj, ombreletoj kaj litotukoj, streĉitaj sur bastonoj. Sub ili kaŝiĝis junulinoj en banjupetoj. Ankaŭ viroj estis en kostumoj, sed ne ĉiuj. Iuj el ili limigis sin nur per figarbaj folioj, sed ankaŭ ĉi tiuj kovris ne bibliajn lokojn, sed nazojn de la nigramarskaj ĝentlemanoj. Oni faris tion por ke de la nazoj ne deŝeliĝu la haŭto. Ordiĝinte tiel, la viroj kuŝis en diversaj liberaj pozoj. Iam ili, kovrante per la mano la bibliajn lokon, eniris la akvon, mergis sin, kaj rapide kuris al siaj enpremitaj en la sablon kuŝejoj, por perdi eĉ ne unu kuban centimetron de la saniga sunbano.
Ne sufiĉan kvanton da vestoj ĉe tiuj ĉi civitanoj bonege kompensis ĝentlemano de tute alia aspekto. Li vestis ledajn botetojn kun butonoj, vizit-pantalonon, plene butonumitan surtuton, kolumon, kravaton, horloĝĉeneton, kaj ankaŭ feltan ĉapelon. Dikaj lipharoj kaj vato en la oreloj kompletigis aspekton de tiu ĉi homo. Apud li staraĉis perpendikle ensabligita bastono kun vitra tenilo.
La varmego turmentis lin. La kolumo ŝvelis pro la ŝvito. Ene de akseloj de la ĝentlemano estis varmege kiel en fornego: tie oni povus fandi ercon. Sed li daŭrigis la senmovan kuŝadon.
Sur ĉiu plaĝo de mondo oni povas renkonti tian homon.
Kio li estas, por kio li venis ĉi tien, kial kuŝas plenekipita – nenio estas sciata. Sed tiuj homoj estas, po unu en ĉiu plaĝo. Eble tio estas anoj de iu sekreta ligo de stultuloj, aŭ restaĵo de iam potenca ordeno de Rozkrucanoj, aŭ freneziĝintaj fraŭloj, – kiu scias...
Jegor Skombrieviĉ lokiĝis apud ano de ligo de stultuloj, kaj rapide senvestiĝis. Senvesta Skombrieviĉ okulfrape malsimilis na Skombrieviĉ vestitan. Seketa kapo de anglo sidis sur blanka ina korpo kun deklivaj ŝultroj kaj tre vastaj koksoj.
Jegor alvenis la akvon, kontrolis ĝin per la piedo, kaj eljelpis. Poste li enakvigis la duan piedon, kaj denove eljelpis.
Poste li faris kelkajn paŝojn antaŭen, per la dikaj fingroj ŝtopis la orelojn, per la montrofingroj fermis la okulojn, per la aliaj pinĉe premis la nazajn truojn, eligis animŝiran krion, kaj mergiĝis laŭvice kvarfoje. Nur post tio li eknaĝis antaŭen svinge, turnante la kapon post ĉiu svingo de la mano. Kaj eta ondaro akceptis en sin na Jegor Skombrieviĉ – ekzemplan herkulesanon kaj eminentan socian aktivulon. Post kvin minutoj, kiam la laca soci-aktivulo turniĝis sur la dorson, kaj lia ronda globusa ventraĉo ekbalanciĝis sur surfaco de la maro, de supro de la plaĝa abrupto ekaŭdiĝis “maĉiŝ" de “antilopo”.
El la aŭto eliris Ostap Bender, Balaganov, kaj librotenisto Berlaga, sur vizaĝo de kiu speguliĝis plena humileco al sia sorto. Ĉiuj tri malleviĝis kaj, senceremonie pririgardante vizaĝojn de la banantoj, komencis serĉi iun.
– Tio estas lia pantalono, – diris fine Berlaga, haltante antaŭ vestoj de nenion suspektanta Skombrieviĉ. – Li, verŝajne, fornaĝis malproksimen.
– Sufiĉas! – kriis la granda kombinanto. – Plu mi ne intencas atendi. Kion fari, estas bezonate agi ne nur sur firma tero, sed ankaŭ sur la maro.
Li deĵetis la kostumon kaj la ĉemizon, sub kiuj okazis naĝa kalsoneto, kaj, svingante la manojn, eniris la akvon.
Sur brusto de la granda kombinanto videblis blua pulva tatuo, prezentanta Napoleonon en triangula ĉapo kaj kun bierkruĉo en la mallonga mano.
– Balaganov! – kriis Ostap jam el la akvo. – Senvestigu kaj preparu na Berlaga. Eblas ke li povos esti utila.
Kaj la granda kombinanto eknaĝis sur la flanko, dismovante la akvon per la kupra ŝultro, kaj tenante direkton al nord-nordoriento, kie konturiĝis perlamota ventro de Jegor Skombrieviĉ.
Antaŭ ol mergiĝi la marajn profundojn, Ostap estis devigata multe laboradi sur la kontinento. Ĉefvoja spuro gvidis la grandan kombinanton sub orajn literojn de "Herkules", kaj plimulton de la tempo li pasigis en tiu ĉi institucio.
Lin jam ne mirigis ĉambroj kun alkovoj kaj lavtabloj, statuoj, kaj la pordisto en kaskedo kun ora zigzago, ŝatanta paroladi pri flama sepulto.
El perturbaj klarigoj de kuraĝe senespera Berlaga konturiĝis duonrajtigita figuro de kamarado Skombrieviĉ. Li okupis grandan dufenestran ĉambron, kiun ise loĝigis alilandaj ŝipestroj, leon-dresistoj, aŭ riĉaj studentoj el Kievo.
En la ĉambro ofte kaj incite sonoris telefonoj, iam aparte, kaj iam ambaŭ kune. Sed neniu deprenis la aŭskultilojn.
Eĉ pli ofte malfermiĝis la pordo, kaj iu tondita oficeja kapo, eniĝinte la ĉambron, konfuziĝe movadis la okulojn, kaj malaperis, por tuj doni lokon al alia kapo, sed nun jam ne tondita sed ĉirkaŭkreskata per krudaj haroj, aŭ simple nuda kaj lilak-kolora kiel cepobulbo. Sed ankaŭ la cepobulba kapo ne longe ŝtopiĝis en la porda fendo. La ĉambro estis malplena.
Kiam la pordo malfermiĝis, eble kvindekan fojon dum tiu ĉi tago, en la ĉambron enrigardis Bender. Li same al aliaj turnadis la kapon de live dekstren, de dekstre liven kaj, kiel aliaj, evidentiĝis ke kamarado Skombrieviĉ en la ĉambro forestas. Arogante espriminte sian malkontenton, la granda kombinanto treniĝis tra la fakoj, sekcioj, sektoroj kaj kabinetoj, demandante ĉu iu vidis kamaradon Skombrieviĉ.
Kaj en ĉiuj tiuj ĉi lokoj li ricevis saman respondon:
«Skombrieviĉ ĵus estis ĉi tie», aŭ: «Skombrieviĉ eliris antaŭ minuto».
Duonrespondeca Jegor apartenis al multnombra speco de oficistoj kiuj «ĵus estis ĉi tie», aŭ «eliris antaŭ minuto». Kelkaj el ili dum tuta ofica tago eĉ ne povas atingi sian kabineton. Tia ĉi homo eniras la institucian vestiblon ĝuste je la naŭa kaj, plena de bonaj intencoj, levas la piedeton sur unuan ŝtupon de la ŝtuparo. Lin atendas majestaj aferoj. Li fiksis ĉe si, en la kabineto, okon da gravaj rendevuoj, du vastajn kunsidojn, kaj unu malvastan. Sur lia skribotablo kuŝas staketo da paperoj, postulantaj urĝan respondon. Kaj, entute, la aferoj estas multegaj, tagnokto ne sufiĉas. Do la duonrespondeca aŭ respondeca civitano vigle levas la piedeton sur la marmoran ŝtupeton. Sed mallevi ĝin estas ne tiel simple. «Kamarado Tolaĵov, por unu minuto», – aŭdas li kolomban voĉon, – «ĝuste nun mi volis prilabori kun vi certan problemeton». Oni mole prenas na Tolaĵov sub la brakon, kaj forkondukas en angulon de la vestiblo.
Kaj de tiu ĉi momento la rajtigita aŭ duonrajtigita laboranto pereas por la lando: li ekiras de manoj en manojn.
Ne sukcesas li prilabori la problemeton kaj trakuri tri ŝtupojn, kiam oni denove subkaptas lin, forkondukas al fenestro aŭ en malluman koridoron, aŭ en iun dezertan angulon, kie malpuremulo-mastrumisto amasigis malplenajn kestojn, kaj ion klarigas al li, ion postulas, pri io insistas, kaj petas urĝe ordigi ion. Ĝis dekkvina horo li, malgraŭ ĉio, atingas unuan interŝtuparan placeton. Al deksepa horo li sukcesas traŝiriĝi eĉ al interŝtuparo de dua etaĝo. Sed, ĉar lia laborloko troviĝas sur tria etaĝo, kaj la labortago jam finiĝis, li rapide kuras soben kaj lasas la institucion por sukcesi veni al urĝa interbranĉa konsiliĝo. Kaj dum tiu ĉi tempo en la kabineto superstreĉiĝas telefonoj, disfalas fiksitaj rendevuoj, la korespondaĵoj kuŝas senresponde, kaj anoj de du vastaj kunsidoj kaj de unu malvasta indiferente trinkas teon kaj parolaĉas pri tram-trafikaj malordoj.
Ĉe Jegor Skombrieviĉ ĉiuj tiuj ĉi specifikaĵoj estis ekstreme akrigitaj per socia aktivado, al kiu li fordonis sin kun troa vervo. Li lerte kaj profite uzis reciprokan kaj diversflankan trompon, kiu iel nerimarke penetris vivon de "Herkules", kaj ial portis nomon de porkomunuma alŝarĝo.
Herkulesanoj sidis en kunsidoj po tri horoj seninterrompe, aŭskultante humiligan babiladon de Skombrieviĉ.
Ili ĉiuj tre volus kapti na Jegor je liaj diketaj femuroj, kaj forĵeti el fenestro de sufiĉa alteco. Iam al ili ŝajnis eĉ ke entute okazas neniu porkomunuma agado, kaj neniam okazis, kvankam ili sciis, ke post muroj de "Herkules" ekzistas iu alia, ĝusta komunuma vivo. «Jen bruto», – pensis ili, angore turnante en la manoj krajonojn kaj tekuleretojn, – «simululo malbenita!». Sed alkroĉiĝi al Skombrieviĉ, senmaskigi lin, estis ekster iliaj fortoj. Jegor prononcis korektajn paroladojn pri sovetia komunumo, pri porkultura laboro, pri profesia lernado, kaj pri amatora arta aktiveco. Sed post ĉiuj ĉi varmegaj vortoj staris nenio. Dek kvin rondetoj, politikaj kaj muzik-dramaj, jam du jaroj prilaboris siajn perspektivajn planojn; ĉeloj de libervolaj komunumoj, celo de kiuj estis helpi al disvolviĝo de aviado, kemiaj scioj, aŭta kaj ĉevala sporto, vojkonstrua afero, kaj kiom eble rapida elradikigo de grandpotenca ŝovinismo, ekzistis nur en inflama imago de loka sindikata komitato.
Kaj sindikat-lernejo, kreo de kiu Skombrieviĉ metis estiel aparta sia merito, tuttempe rekonstruiĝis, kio, kiel sciate, signifas plenan foreston de agado. Se Skombrieviĉ estus honesta persono li, eble, mem dirus ke ĉiun tiun ĉi laboron oni faras «miraĝ-cele». Sed en loka sindikat-komitato tiun ĉi miraĝon oni enigis en la raportojn, kaj, en sekva sindikata instanco, ekzisto de muzik-politikaj rondetoj elvokis jam neniun dubon. La sindikata lernejo bildiĝis tie kiel granda brika konstruaĵo, kie staras lernobenkoj, kaj lerta instruisto, per kreto sur la nigra tabulo, desegnas diagramon de senlaboreco en Usono. Kaj lipharaj lernantoj kreskas politike antaŭ ĉies rigardoj. El tuta vulkana ringo da porkomunuma aktivado, per kiu Skombrieviĉ ĉirkaŭigis na "Herkules", agis nur du flamspirantaj punktoj: murgazeto “Voĉo de prezidanto”, aperanta foje monate kaj produktata dum labortempo per fortoj de Skombrieviĉ kaj Bomze; kaj krucligna tabulo kun surskribo “Ĉesintaj drinkaĉi kaj vokantaj aliulojn”, sub kiu tamen videblis neniu familnomo.
Persekuto na Skombrieviĉ tra etaĝoj de "Herkules" diable tedis al Bender. La granda kombinanto neniel povis atingi la gloran komunumaganton. Li forglitis el la manoj.
Jen ĉi tie, en loka sindikat-komitato li ĵus parolis per telefono, ankoraŭ varma estas la membrano, kaj nigra lako de la parolilo ankoraŭ ne perdis nebulon de lia spiro. Jen ĉi tie, sur la fenestrobreto ankoraŭ sidas homo kun kiu li ĵus parolis. Foje Ostap vidis eĉ respegulon de Skombrieviĉ en la ŝtupara spegulo. Li ĵetiĝis antaŭen, sed la spegulo tuj puriĝis, respegulante nur fenestron kun malproksima nubo.
– Dipatrino zorganta, polico gardanta! – kriis Ostap, rekaptante la spiradon. – Ĝis kiom banala kaj abomena por ĉiuj estas tiu ĉi burokratismo! Ankaŭ en nia Nigramarska filio estas iom da malĝustaĵoj, sed ne ĝis tiom kiel en "Herkules"... Ĉu vere, Ŝura?
La rajtigito pri hufoj eligis pezan pumpan ve-spiron. Ili denove okazis en malvarmeta koridoro de tria etaĝo, kiun ili sukcesis viziti ĉi-tage ĉirkaŭ dek-kvin-foje. Kaj denove, dek-kvinan fojon ili preteriris lignan kanapon, starantan ĉe Brulegov-kabineto.
Sur la kanapo de mateno mem sidis mendita el Germanio per multeda mono germana specialisto, inĝeniero Henriko Mario Zauze. Li vestis ordinaran eŭropan kostumon, kaj nur ukraina ĉemizeto, brodita per kozaka ornamaĵo, montris ke la inĝeniero troviĝas en Rusio ĉirkaŭ tri semajnoj, kaj sukcesis jam viziti vendejon de metiistaj produktaĵoj. Li sidis senmove, retroklinante la kapon al ligna apogilo de la kanapo, kaj fermante la okulojn same al homo kiun oni intencas razi. Povus ŝajni ke li dormetas.
Sed la laktaj fratoj, ne unufoje preterkurintaj lin en serĉoj de Skombrieviĉ, jam sukcesis rimarki ke koloroj sur senmova vizaĝo de la transmara gasto senĉese ŝanĝiĝas.
Komence de la labortago, kiam la inĝeniero ekokupis pozicion ĉe pordo de Brulegov, vizaĝo lia estis kutimgrade ruĝa. Kun ĉiu horo ĝi bruliĝis pli kaj pli, kaj ĝis matenmanĝa paŭzo akceptis koloron de poŝta sigelvakso. Ĝis tiu tempo kamarado Brulegov, verŝajne, atingis nur unuan interŝtuparon.
Post la matenmanĝa paŭzo la kolorŝanĝo ekis retroiri. La sigelvaksa koloro transformiĝis en stadion de iuj skarlatinaj makuloj. Henriko Mario komencis paliĝi, kaj al mezo de la tago, kiam estro de "Herkules", ŝajne, sukcesis traŝiriĝi al dua interŝtuparo, vizaĝo de la alilanda specialisto ekestis amele blanka.
– Kio okazas pri tiu ĉi homo? – flustris Ostap al Balaganov.
– Kiu gamo da sentoj!
Apenaŭ li sukcesis prononci la vortojn, Henriko Mario Zauze saltleviĝis de sur la kanapo, kaj malice ekrigardis pordon de Brulegov, el post kiu aŭdiĝis senesperaj telefonsonoroj.
«Ŝolokita!» (= aferprokrastado) – eljelpis li diskante kaj, ĵetinte sin al la granda kombinanto komencis plejforte skui lin je la ŝultroj.
– Genose Brulegov! – kriis li, saltante antaŭ Ostap. – Genose Brulegov!
Li eltiradis la horloĝon, ŝovis ĝin sub nazon de Balaganov, levis la ŝultrojn kaj denove ĵetiĝis sur Bender.
– Vas maĥen zi? – konsterne demandis Ostap, montrante iun konatecon kun germana lingvo. Vas volen zi de la kompatinda vizitanto?
Sed Henriko Mario Zauze ne lasis lin. Daŭre tenante la livan manon sur ŝultro de Bender li, per la dekstra mano, altiris al si na Balaganov, kaj prezentis al ili longan kaj pasian paroladon, dum kiu Ostap senpacience rigardis flankojn en espero kapti na Skombrieviĉ, kaj la rajtigito pri hufoj nelaŭte hikis, estime kovrante la buŝon per la mano, kaj sensence rigardante ŝuojn de la alilandano.
Inĝeniero Henriko Mario Zauze subskribis kontrakton por unujara laboro en Sovetio, aŭ, kiel difinis Henriko mem, ŝatanta precizecon, – en konzerno "Herkules".
«Pripensu, sinjoro Zauze», – avertis lin konatulo, doktoro pri matematiko, Bernhard Herngros, – «kontraŭ sia mono la komunistoj igos vin labori pene». Sed Zauze klarigis ke li ne timas laboron, kaj ke li jam delonge serĉas vastan kampon por apliko de siaj scioj en sfero de mekanizado de arbar-mastrumado.
Kiam Skombrieviĉ raportis al Brulegov pri alveturo de la alilanda specialisto, estro de "Herkules" ektumultis sub siaj palmoj.
– Li estas ege, ege bezonata al ni! Kien vi enigis lin?
– Dume en hotelon. Ripozu li post la vojaĝo.
– Pri kiu ripozo vi parolas! – kriis Brulegov. – Tiom da mono estas pagita kontraŭ li, valuto! Jam morgaŭ, ĝuste je la deka li devas esti ĉi tie.
Kvin minutoj antaŭ la deka Henriko Mario Zauze, brilanta per kafa pantalono kaj ridetanta pro penso pri vasta sfero de la agado, eniris kabineton de Brulegov. La estro ankoraŭ forestis. Forestis li ankaŭ post horo kaj post du horoj. Henriko komencis jam turmentiĝi. Distris lin nur Skombrieviĉ, kiu tempo de tempo aperis kaj kun senpeka rideto demandis:
– Kio, ĉu genose Brulegov ankoraŭ ne venis?
Strange.
Post ankoraŭ du horoj Skombrieviĉ haltis en koridoro matenmanĝantan Bomze kaj komencis interflustri kun li.
– Vere, mi ne scias eĉ kion fari. Brulegov fiksis al la germano renkonton je la deka matene, sed forveturis en Moskvon klopodi pri la ejo. Pli frue ol post semajno li ne revenos. Helpu, Adolf Nikolaeviĉ! Ĉe mi esta sporkomunuma agado, jen profesian lernadon neniel sukcesas ni rekonstrui. Sidu vi kun la germano, okupu lin per io. Ja kontraŭ li mono estas pagita. Valuto.
Bomze lastfoje flaris sian ĉiutagan kotleton, forglutis ĝin kaj, deskuinte la pecetojn, ekiris konatiĝi kun la gasto.
Dum la semajno inĝeniero Zauze, gvidata per ĝentila Adolf Nikolaeviĉ, sukcesis viziti tri muzeojn, spekti baleton “Dormanta belulino”, kaj sidi proksimume dek horoj sur solena kunveno, aranĝita je lia honoro. Post la solenaĵo okazis neoficiala parto, dum kiu elektitaj herkulesanoj tre ĝojadis, skuis la glasetojn kaj, rigardante na Zauze kriis «Drinku ĝisfunde!».
«Kara Tili», – skribis la inĝeniero al sia fianĉino en Aaĥen (Aachen), – «Jam dek tagoj loĝas mi en Nigramarsk, sed labori en konzerno “Herkules” mi ankoraŭ ne komencis. Mi timas ke pagon kontraŭ tiuj ĉi tagoj oni deprenos el la kontraktita sumo.»
Tamen la dek-kvinan de la monato la kasisto enmanigis al Zauze lian duonmonatan salajron.
– Ĉu ne ŝajnas al vi, – diris Henriko Mario al sia nova amiko Bomze, – ke oni pagis al mi vane? Ja mi plenumis neniun laboron.
– Lasu, kolego, tiujn ĉi malserenajn pensojn! – kriis Adolf Nikolaeviĉ. – Tamen, se vi volas, oni povas meti por vi specialan tablon en mia kabineto.
Post tio Zauze skribis leteron al la fianĉino, sidante ĉe speciala propra tablo:
«Ĉarma mia. Mi vivas strangan neordinaran vivon. Mi tute nenion faras, sed ricevas la monon akurate, en kontraktitaj tagoj. Ĉio tio mirigas min. Rakontu pri tio al nia amiko doktoro Bernhard Herngros. Tio ŝajnos al li interesa ».
Alveturinta el Moskvo Brulegov, sciinte ke Zauze havas jam tablon,ekĝojis.
– Jen kiel bonegas! – diris li. – Skombrieviĉ informu la germanon pri ties taskoj.
Sed Skombrieviĉ, kun ĉiu sia pasio fordoninta sin al kreo de potenca rondeto de tir-harmonikistoj, deĵetis la germanon al Adolf Nikolaeviĉ. Al Bomze tio ne plaĉis. La germano malhelpis al li manĝeti kaj, entute, ŝovis sin en malproprajn aferojn. Do Bomze fordonis lin en ekspluatan fakon. Sed ĉar tiu ĉi fako tiutempe reorganizis sian laboron, kio konsistis en senĉesa ŝovado de tabloj de loko en lokon, do na Henriko Mario oni transdonis en fakon financkalkulan.
Ĉi tie Arnikov, Drejfus, Saĥarkov, Korejko kaj Borisoĥlebskij, ne konantaj germanan lingvon, decidis ke Zauze estas alilanda turisto el Argentino, kaj kelktage klarigis al li herkulesan sistemon de librotenado. Dum tio ili uzis abocon de surdmutuloj.
Post monato tre maltrankvila Zauze kaptis na Skombrieviĉ en bufedejo kaj komencis krii:
– Mi ne deziras ricevi monon vane! Donu al mi laboron!
Se daŭriĝos same, mi plendos al via patrono!
Finaĵo de parolado de la alilanda specialisto ne plaĉis al Skombrieviĉ. Li elvokis al si Bomze.
– Kio pri la germano? – demandis li. – Kial li frenezadas?
– Ĉu vi scias, – diris Bomze, – laŭ mia opinio li estas nura kverelulo. Je Dio. Sidas la homo ĉe tablo, faras tute nenion, ricevas multegon da mono, kaj kuraĝas plendi post tio.
– Vere kverelema tipo, – rimarkis Skombrieviĉ, – malgraŭ ke germano. Oni devas apliki represion. Mi foje diros al Brulegov. Tiu rapide enigos lin en botelon.
Tamen Henriko Mario mem decidis trabatiĝi al Brulegov.
Sed ĉar estro de "Herkules" estis elstara reprezentanto de la laborantoj kiuj «eliris antaŭ minuto» aŭ «ĵus estis ĉi tie», tiu ĉi provo venigis lin nur al sidado sur ligna kanapo kaj al la eksplodo, viktimoj de kiu estis senkulpaj filoj de leŭtenanto Ŝmit.
– Burokratismus! – kriis la germano, pro la ekscitiĝo transiranta al malfacila rusa lingvo.
Ostap silente prenis la eŭropan gaston je la mano, alkondukis lin al kesto por plendoj, pendanta sur la muro, kaj diris, kiel al surdulo:
– Ĉi tien! Ĉu vi komprenas? En la keston. Ŝrajben, ŝrib, geŝriben . Skribi. Ĉu vi komprenas? Mi skribas, vi skribas, li skribas, ŝi, ĝi skribas. Ĉu vi komprenas? Ni, vi, ili, skribas plendojn kaj metas ilin en tiun ĉi keston. Meti. Verbo meti.
Mi, vi, ili, oni metas la plendojn... Kaj neniu elprenas ilin.
Elpreni! Mi ne elprenas, vi ne elprenas...
Sed tiam la granda kombinanto ekvidis en fino de la koridoro vastajn femurojn de Skombrieviĉ kaj, ne fininte la gramatik-lecionon, ekkuris post la nekaptebla socia aktivulo.
– Tenu vi vin, Germanio! – kuraĝige kriis Balaganov al la germano, ĵetante sin post la komandanto.
Sed, al ega bedaŭro de Ostap, Skombrieviĉ denove malaperis, kvazaŭ demateriiĝis.
– Tio jam estas mistiko, – diris Bender, turnante la kapon, – ĵus estis la homo, kaj – ne estas jam.
Pro la malespero la laktaj fratoj komencis malfermi ĉiujn pordojn laŭvice. Sed jam el tria ĉambro Balaganov elsaltis kiel el surrivera glaci-aperturo. Vizaĝo lia neŭralgie tordiĝis.
– Va-va, – diris la rajtigito pri hufoj, apogante sin al la muro, – va-va-va.
– Kio pri vi, bebo mia? – demandis Bender. – Ĉu iu ofendis vin?
– Tie, – elbalbutis Balaganov, etendante la tremantan manon.
Ostap malfermis la pordon, kaj ekvidis nigran ĉerkon.
La ĉerko staris meze de la ĉambro sur kancelaria tablo. Ostap demetis sian ŝipestran kaskedon, kaj sur ŝupintoj alvenis la ĉerkon. Balaganov time observis liajn agojn. Post minuto Ostap mansignis al Balaganov kaj montris al li grandan blankan surskribon, pentritan sur la ĉerkaj deklivoj.
– Ĉu vi vidas, Ŝura, kio estas skribita ĉi tie? – diris li.
– «Morto al burokratismo!». Ĉu nun vi trankviliĝis?
Tio estis belega agita ĉerko kiun herkulesanoj, dum grandaj festoj, eltiris sur la straton, kaj kun kantado portadis tra la tuta urbo. Kutime la ĉerkon subtenis per siaj ŝultroj Skombrieviĉ, Bomze, Berlaga kaj Brulegov mem, kiu estis homo demokratia, kaj ne hontis aperi apud la subuloj ĉe diversaj procesioj kaj politikaj karnavaloj. Skombrieviĉ tre estimis tiun ĉi ĉerkon, kaj atribuis al ĝi grandan signifon.
Tempo de tempo, pendiginte sur sin antaŭtukon, Jegor propramane refarbis la ĉerkon kaj refreŝigis la antiburokratajn sloganojn, dum en lia kabineto raŭkis kaj histeriiĝis telefonoj, kaj plej diversaj kapoj, eniĝinte la pordan fendon, malĝoje movis la okulojn.
Malgraŭ ĉiuj penoj Jegor ne estis trovita. Pordisto en kaskedo kun zigzago informis na Bender ke kamarado Skombrieviĉ estis ĉi tie antaŭ minuto, kaj ĵus foriris, forveturis baniĝi al Komendanta plaĝo, kio donas al li, laŭ lia diraĵo, ŝarĝon da vigleco.
Preninte kun si, por iu ajn kazo, na Berlaga, kaj dispuŝinte na Kozleviĉ, dormetantan ĉe la stirilo, la antilopanoj direktiĝis al la plaĝo.
Do, post ĉio okazinta, ĉu oni devas miri ke ekscitita Ostap senprokraste eniris post Skombrieviĉ la akvon, tute ne atentante tion ke gravan konversacion pri malpuraj akciaj aferoj li devos gvidi en Nigra maro.
Balaganov precize plenumis ordonon de la komandanto.
Li senvestigis humilan Berlaga, venigis lin al la akvo kaj, tenante lin per la ambaŭmanoj je la talio, trankvile komencis atendi. En la maro, ŝajne, okazis malfacila disputo.
Ostap kriis kiel mara reĝo. La vortoj ne estis klarigeblaj.
Videblis nur ke Skombrieviĉ penas preni direkton al la bordo, sed Ostap detranĉis la vojon kaj ekpelis lin en liberan maron. Poste la voĉoj plifortiĝis, kaj ekestis aŭdeblaj apartaj vortoj: «“Intensivnik!” Kaj kiu prenis? Ĉu Puŝkin prenis?..»
Berlaga jam delonge paŝadis surloke per la nudaj kalkanoj, stampante sur la malseka sablo indianajn spurojn.
Fine, de la maro venis krio:
– Lasu!
Balaganov enigis en la maron na Berlaga, kaj tiu kun neverŝajna rapideco eknaĝis hunde, batante la akvon per la manoj kaj piedoj. Ekvidinte na Berlaga, Jegor Skombrieviĉ, pro la timo, enakviĝis plene.
Dume la rajtigito pri hufoj etendiĝis sur la sableto, kaj ekfumis cigaredon. Li atendis dudek, proksimume, minutoj.
Unua revenis Berlaga. Li kaŭriĝis, prenis el poŝo de la pantalono sian naztukon kaj, viŝante la vizaĝon, diris:
– Konfesis nia Skombrieviĉ. Ne eltenis li la konfronton.
– Do denuncis vi, vipuraĉo, ĉu? – bonanime demandis Ŝura. Kaj, preninte la cigaredstumpeton per la granda kaj montra fingroj li klakis per la lango. Dum tio el lia buŝo elflugis kraĉaĵo longa kaj rapida kiel torpedo.
Saltante sur unu piedo, kaj celante per la dua la krurumon, Berlaga klarigis nebule:
– Mi faris tion ne interese de vero, sed interese de veraĵo.
Dua venis la granda kombinanto. Li svinge ekkuŝis surventren kaj, preminte la vangon al la varmiĝinta sablo, longe kaj multsignife rigardis bluan, elgrimpantan el la akvo Skombrieviĉ. Poste li prenis el manoj de Balaganov la paperujon kaj, salivante per la lango la neforviŝeblan krajonon, komencis enigi en la dosieron novajn, akiritajn per la pena laboro informojn.
Mirinda transformiĝo okazis pri Jegor Skombrieviĉ.
Nur antaŭ duonhoro la ondo akceptis en sin plej aktivan komunum-aganton, la homon pri kiu eĉ prezidanto de loka sindikato kamarado Nederlandjuk diris: «Mistrafi povas iu ajn, sed ne Skombrieviĉ». Sed mistrafis ja Skombrieviĉ.
Kaj kiel mistrafis! Eta somera ondo alportis sur la bordon jam ne mirindan inan korpon kun kapo de razanta sin anglo, sed iun senforman felsakon, plenan per mustardo kaj kreno.
Dum la granda kombinanto piratis sur la maro, Henriko Mario Zauze, kiu sukcesis malgraŭ ĉio pe-gvati na Brulegov, kaj havinta kun li sufiĉe seriozan konversacion, eliris el "Herkules" tute konsternita. Strange ridetante li direktiĝis en poŝtoficejon kaj tie, starante ĉe alta skriba pupitro, kovrita per vitra plato, pe-skribis leteron al la fianĉino en urbon Aaĥen:
«Kara mia knabino. Mi rapidas komuniki al vi ĝojan informon.
Finfine mia estro Brulegov sendas min en produktejon.
Sed jen kio mirigas min, kara Tili: en konzerno "Herkules" tio nomiĝas enigi en botelon (zagnatj v butylku!).
Mia nova amiko Bomze informis min ke sendo en produktejon estas speco de puno. Ĉu vi povas imagi al vi tion?
Kaj ĉu nia bona doktoro pri matematiko Bernhard Herngros sukcesos iam ajn kompreni tion?»
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.