La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Infano en la tombo

Estis funebro en la domo, estis funebro en la koroj: la plej juna infano, kvarjara knabo, la sola filo, la ĝojo de la gepatroj kaj ilia espero por la estonteco, mortis. Estas vero, ke ili havis ankoraŭ du pliaĝajn filinojn, el kiuj la maljuna ĝuste en tiu jaro estis konfirmota, kaj ambaŭ estis ĉarmaj, bonaj knabinoj, sed la infano perdita estas ĉiam la plej kara, kaj ĉi tiu estis la plej juna kaj filo. Ĝi estis peza bato de la sorto. La fratinoj malĝojis, kiel malĝojas junaj koroj, tuŝitaj precipe de la doloro de la gepatroj: la patro estis malgaja, sed plej profunde premita estis la koro de la patrino. Tage kaj nokte ŝi estis sur la piedoj, ŝi flegis la malsanan infanon, levadis ĝin kaj portadis sur la manoj. Ĝi estis parto de ŝi mem, tion ŝi sentis kaj konsciis. Ŝi tute ne povis prezenti al si, ke la infano mortis, ke ĝi estos metita en ĉerkon, ke la tombo ĝin baldaŭ ĉirkaŭos. Ŝi estis konvinkita, ke Dio ne povas forpreni de ŝi la infanon; kaj, kiam tio tamen fariĝis kaj estis jam afero senduba, ŝi diris en sia dolora suferado:

”Dio tion ne sciis, Li havas senkorajn servantojn ĉi tie sur la tero, ili agas laŭ siaj deziroj, ili ne aŭdas la preĝojn de patrino.”

Ŝi perdis sian fidon je Dio, kaj nun atakis ŝin mallumaj pensoj, pensoj pri la morto, timo je la porĉiama morto, timo, ke homo fariĝas polvo en polvo kaj per tio ĉio finiĝas. Ĉe tiaj pensoj ŝi havis nenion, al kio ŝi povus alkroĉiĝi, kaj ŝi falis en senfundan abismon de malespero.

En la plej malfacilaj horoj ŝi plu ne povis plori. Ŝi ne pensis pri la junaj filinoj, kiujn ŝi havis; la larmoj de la edzo faladis sur ŝian frunton, sed ŝi ne rigardis al li; ŝiaj pensoj ĉiam estis ĉe la mortinta infano, ĉiu spiro de ŝia vivo havis nenian alian celon, krom la peno revoki en sian memoron ĉiun detalon pri sia infano, ĉiun el ĝiaj senkulpaj infanaj vortoj.

Venis la tago de la enterigo. Kelkajn noktojn antaŭe ŝi ne dormis; ĉirkaŭ la mateno ŝin venkis laceco, kaj ŝi iom ekdormis. En tiu momento oni forportis la ĉerkon en pli malproksiman ĉambron, kaj oni albatis la kovrilon, ke ŝi ne aŭdu la frapojn de la martelo.

Kiam ŝi vekiĝis, leviĝis kaj volis vidi sian infanon, la edzo diris kun larmoj:

”Ni albatis la kovrilon; tio estis necesa!”

”Se Dio estas kruela kontraŭ mi”, ŝi ekkriis maldolĉe, ”kial do la homoj estus pli bonaj!”

Kaj ŝi forte ekploris.

La ĉerkon oni forportis al la tombo. La nekonsolebla patrino sidis apud siaj junaj filinoj, ŝi ilin rigardadis, nevidante ilin, ŝiaj pensoj havis plu nenion komunan kun ŝia cetera familio, ŝi fordonis sin al sia malĝojo, kaj ĉi tiu ŝin pelis sen ordo, kiel la maro pelas ŝipon, kiu perdis la remilojn kaj direktiliston. Tiel pasis la tago de enterigo, kaj multaj aliaj tagoj sekvis kun la sama unuforma peza doloro. Per malsekaj kaj malĝojaj okuloj ŝin rigardadis en la domo la funebrantoj; ŝi ne aŭdis iliajn vortojn de konsolo; kaj cetere kion ili povus diri? Ili ja mem estis tro malgajaj.

La dormon ŝi kvazaŭ tute plu ne konis, kaj tamen la dormo povus ja esti ŝia plej bona amiko, refortigi ŝian korpon kaj redoni trankvilecon al ŝia animo. Per admonoj oni tamen atingis almenaŭ tion, ke ŝi kuŝiĝis en la liton, kaj ŝi kuŝis silente, kiel dormantino.

En unu nokto ŝia edzo aŭskultis ŝian spiradon kaj kredis kun certeco, ke ŝi trovis trankvilecon kaj refreŝiĝon; tial li kunmetis siajn manojn, preĝis kaj baldaŭ ekdormis sane kaj forte. Tial li ne rimarkis, ke ŝi leviĝis, surmetis siajn vestojn kaj silente eliris el la domo, por iri tien, kie ŝiaj pensoj restis tage kaj nokte, al la tombo, kiu kaŝis en si ŝian infanon. Ŝi iris tra la ĝardeno, kiu ĉirkaŭis la domon, kaj eliris sur la kampon, kie piedvojeto ĉirkaŭe de la urbo kondukis al la tombejo; neniu ŝin vidis; kaj ankaŭ ŝi vidis neniun.

Estis bela stelluma nokto, la aero ankoraŭ varma kaj milda, ĉar tiam estis ankoraŭ septembro. Ŝi eniris en la tombejon kaj direktis sin al la malgranda tombo, kiu vidiĝis kiel unu granda kaj bonodora bukedo. Ŝi sidiĝis kaj klinis sian kapon al la tombo, kvazaŭ tra la dika tavolo da tero ŝi povus vidi sian knabeton, kies ĉarman rideton ŝi ankoraŭ tiel bone memoris. La bonkora esprimo de liaj okuloj, eĉ ankoraŭ sur la lito de malsanulo, estis ja neniam forgesebla. Kiel multeparola estis lia rigardo, kiam ŝi sin klinadis super lin kaj prenadis lian delikatan maneton, kiun li mem ne povis levi! Kiel ŝi antaŭe sidis apud lia lito, tiel ŝi sidis nun ĉe lia tombo; sed ĉi tie la larmoj povis libere flui; ili faladis sur la tombon.

”Vi volas malsupren, al via knabo!” subite diris ia voĉo ĝuste apud ŝi; la voĉo sonis klare kaj profunde, ĝi sonis al ŝi en la koron.

Ŝi ekrigardis supren, kaj apud ŝi staris homo, kovrita de granda funebra mantelo, kies kapuĉo estis tirita antaŭen super lia kapo. Sed sub la kapuĉo ŝi vidis lian vizaĝon, ĝi estis severa, sed tamen konfidiga, kaj liaj okuloj brilis, kvazaŭ li havus ankoraŭ la aĝon de junulo.

”Mi volas al mia infano!” ŝi ripetis, kaj en ŝiaj vortoj estis petego de malespero.

”Ĉu vi kuraĝas sekvi min?” demandis la figuro. ”Mi estas la Morto!”

Ŝi balancis jese la kapon. Tiam subite fariĝis, kvazaŭ ĉiuj steloj super ŝi lumus per la lumo de plenluno; ŝi vidis la belegan diverskolorecon de la floroj sur la tombo, la tera kovro delikate kaj silente forŝoviĝis kiel flugetanta tuko, la patrino malleviĝis, kaj la figuro etendis ĉirkaŭ ŝi sian nigran mantelon. Fariĝis nokto, la nokto de la morto; ŝi malleviĝis pli profunden, ol kiom penetras la tombo-fosilo, la tombejo kuŝis kiel tegmento super ŝia kapo.

La basko de la mantelo ŝoviĝis flanken; ŝi staris en grandega halo; tre vasta kaj agrabla. Ĉirkaŭe regis krepusko, sed antaŭ ŝi staris ŝia infano, kiu tuj alpremiĝis al ŝia koro. Ĝi ridetis al ŝi kaj brilis per beleco pli granda ol iam antaŭe. Ŝi ekkriis, sed la krio ne estis aŭdebla, ĉar tute proksime de ŝi kaj poste tre malproksime kaj denove tre proksime eksonis laŭta mirinde ĉarma muziko. Neniam antaŭe tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelon; ili sonis transe de la noktenigra densa kurteno, kiu apartigis la halon de la granda lando de eterneco.

”Mia dolĉa, mia kara patrino!” diris ŝia infano.

Ĝi estis la konata amata voĉo; kaj kisoj sekvis post kisoj en senfina feliĉego. La infano montris en la direkton al la malluma kurteno.

”Tiel bele ne estas supre sur la tero! Ĉu vi vidas, panjo, ĉu vi vidas ilin ĉiujn? Ĉi tio estas feliĉego!”

Sed la patrino vidis nenion, eĉ tie, kien la infano montris, nenion krom la nigra nokto; ŝi rigardis per teraj okuloj, ŝi ne vidis tiel, kiel vidis la infano, kiu estis venigita al Dio. Ŝi aŭdis la sonojn, la tonojn, sed ne la vorton, kiun ŝi devis kredi.

”Nun mi povas flugi, panjo!” diris la infano, ”flugi kun ĉiuj aliaj gajaj infanoj rekte al la bona Dio. Mi tre dezirus tion fari, sed se vi ploras, kiel nun, mi ne povas foriĝi de vi, kaj mi tamen tiel dezirus! Ĉu vi ne permesas? Vi ja baldaŭ venos al mi; kara panjo.”

”Ho restu, ho restu!” ŝi respondis, ”nur unu momenton ankoraŭ! Unu solan fojon ankoraŭ mi devas rigardi, vin kisi, vin teni en miaj brakoj!”

Kaj ŝi kisis kaj alpremis al si la infanon. Subite de supre eksonis ŝia nomo; treege plende sonis la tonoj. Kio ĝi estis?

”Ĉu vi aŭdis?” diris la infano. ”Ĝi estas paĉjo, kiu vin vokas!”

Kaj denove eksonis post kelkaj sekundoj profundaj ĝemoj, kvazaŭ de plorantaj infanoj.

”Ĝi estas miaj fratinoj!” diris la infano, ”panjo, vi ja certe ilin ne forgesis!”

Kaj ŝi rememoris la restintojn, neesprimebla korpremo ŝin atakis, ŝi ekrigardis antaŭen, kaj senĉese preterflugetadis figuroj, el kiuj kelkajn, kiel ŝi opiniis, ŝi rekonis. Ili flugetis tra la halo de la morto al la malluma kurteno kaj malaperis malantaŭ ĝi. Ĉu aperos ŝia edzo, ŝiaj filinoj? Ne, ilia voko, iliaj ĝemoj sonis ankoraŭ de supre; ŝi preskaŭ tute forgesis ilin pro la mortinto.

”Panjo, nun sonas la sonoriloj de la ĉiela regno!” diris la infano. ”Panjo, nun leviĝas la suno!”

Kaj torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin; la infano malaperis, kaj ŝi sentis, ke ŝi portiĝas supren.

Fariĝis malvarme ĉirkaŭ ŝi, ŝi levis sian kapon kaj vidis, ke ŝi kuŝas sur la tombejo, super la tombo de sia infano. Sed Dio fariĝis por ŝi en la sonĝo apogo por ŝia piedo, lumo por ŝia prudento; ŝi fleksis siajn genuojn kaj preĝis:

”Pardonu min, Sinjoro, mia Dio, ke mi volis reteni eternan animon de ĝia flugo, ke mi povis forgesi miajn devojn rilate la vivantojn, kiujn Vi donis al mi!”

Ĉe tiuj ĉi vortoj ŝi sentis, ke ŝia koro senŝarĝiĝis. Jen la suno aperis, malgranda birdo kantis super ŝia kapo, kaj la sonoriloj de preĝejo sonis por la matena preĝo. Sankta silento etendi ĝis ĉirkaŭe, sankte, kiel en ŝia koro! Ŝi rekonis denove sian Dion, rekonis siajn devojn, kaj plena de sopiro ŝi rapidis hejmen. Ŝi kliniĝis super sian edzon, ŝiaj varmaj sinceraj kisoj lin vekis, kaj ŝi ekparolis vortojn, venantajn el la profundo de la koro. Ŝi estis denove forta kaj milda, kiel edzino povas esti, kaj de ŝi venadis nun riĉa fonto de konsolo.

”Kion Dio faras, estas bone farita!”

Kaj la edzo ŝin demandis:

”De kie vi per unu fojo ricevis tiun forton, tiun koron plenan de konsolo?”

Kaj ŝi kisis lin kaj kisis siajn infanojn.

”Mi ricevis ĝin de Dio, per mia infano en la tombo.”


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.