La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Dorna vojo de la honoro

Malnova fabelo havas la superskribon: ”Dorna vojo de la honoro”; tiun vojon devis trairi unu ĉasisto, nomata Brŝde, kiu atingis altan honoron kaj rangon, sed nur post longaj kaj multaj malagrablaĵoj kaj danĝeroj en sia vivo. Multaj el ni certe aŭdis tiun fabelon en sia infaneco aŭ eble legis ĝin en la pli malfruaj jaroj kaj pensis ĉe tio pri sia propra nerimarkata dorna vojo kaj multaj malagrablaĵoj. Fabelo kaj realeco estas tre proksimaj unu de la alia, sed la fabelo havas harmonian solvon jam ĉi tie sur la tero, sed la realeco ofte forŝovas la solvon trans la teran vivon, en la eternecon.

La monda historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la malluma fono de la epoko montras al ni, kiel la bonfarantoj de la homaro, la martiroj de la genio, iras laŭ la dorna vojo de la honoro.

El ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj lumaj bildoj, ĉiu nur por unu momento, sed tamen prezentante la enhavon de tuta vivo, tutan vivon kun ĝiaj bataloj kaj venkoj. Ni rigardu kelkajn apartajn el la granda kvanto de la martiroj, el tiu granda kvanto, kiu ne havos limon, antaŭ ol la tero pereos.

Ni vidas plenan amfiteatron, la Nuboj de Aristofano eligas torentojn da moko kaj da gajeco en la homan amasegon. De sur la scenejo la spirite kaj korpe plej rimarkinda viro de Atenoj, kiu por la popolo estis ŝildo kontraŭ la tridek tiranoj, estas ridindigata. Li, kiu en la tumulto de la batalo savis Alcibiadon kaj Ksenofonton, li, kies spirito leviĝis super la diojn de la antikveco, li mem troviĝas en la teatro. Li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari, ĉu li kaj lia karikaturo sur la scenejo estas similaj unu al la alia. Rektiĝinte li staras antaŭ ili, tre alte super ĉiuj.

Vi, sukoplena, verda venena cikuto, devus esti la simbolo de Atenoj, ne la olivarbo.

Sep urboj disputis pri la honoro esti la naskiĝloko de Homer, tio estas tiam, kiam li jam plu ne vivis! Rigardu lin dum lia vivo! Tiam li travagadis tiujn samajn urbojn, deklamante siajn versojn, por akiri vivrimedojn; la penso pri la morgaŭa tago grizigas liajn harojn. Li, la plej potenca vidanto, estas blinda kaj soleca; la akraj dornoj disŝiras en ĉifonojn la mantelon de la reĝo de la poetoj.

Liaj kantoj ankoraŭ vivas, kaj nur per ili solaj vivas la dioj kaj herooj de la antikveco.

Bildo post bildo elnaĝas el la oriento kaj el la okcidento, ili estas disigitaj unu de la alia per la loko kaj tempo, kaj tamen tio estas la samaj vojpartoj sur la dorna vojo de la honoro, kie la kardo floras nur tiam, kiam oni devas ornami la tombon.

Sub palmoj alproksimiĝas kameloj, riĉe ŝarĝitaj per indigo kaj aliaj grandvaloraj trezoraĵoj. La reganto de la lando sendas ilin al li, kies kantoj estas la ĝojo de la popolo, la gloro de la lando. Li, kiun envio kaj mensogo forpelis el la patrujo, li nun estas trovita. La karavano alproksimiĝas al la urbeto, kiu donis al li rifuĝon. Mizera funebra procesio elmoviĝas el la pordego kaj malhelpas la karavanon. La mortinto estas ĝuste li, kiun ili serĉas: Firdusi. La dorna vojo de la honoro estas finita! La Afrikano kun la maldelikataj vizaĝtrajtoj, la dikaj lipoj, la nigraj krispaj haroj sidas sur la marmora ŝtuparo de la palaco en la ĉefurbo de Portugalujo kaj petas almozojn. Tio estas la fidela sklavo de Camoens, sen li kaj sen la kupraj moneroj, kiujn oni ĵetas al li, lia sinjoro, ”la kantisto de Luziado”, devus morti de malsato.

Nun staras multekosta monumento super la tombo de Camoens.

Denove bildo!

Malantaŭ feraj kradoj montriĝas homo kadavre pala, kun longa senorda barbo. ”Mi faris eltrovon, la plej grandan de post jarcentoj!” li krias, ”kaj de pli ol dudek jaroj oni min tenas ĉi tie enŝlositan!” – ”Kiu li estas?” – ”Frenezulo!” respondas la observisto de la frenezulejo. ”Kiajn ideojn homo povas havi! li manie imagas al si, ke per vaporo oni povas moviĝi antaŭen!” Tio estas Salomono de Caŭs, la eltrovinto de la forto de vaporo, kiu per la neklaraj vortoj de antaŭsento ne estis komprenita de Richelieu kaj mortas, enŝlosita en frenezulejo.

Jen staras Kolumbo, kiun iam la strataj buboj persekutadis kaj mokadis pro tio, ke li volis malkovri novan mondon. Li ĝin malkovris: ĝoje sonas la sonoriloj ĉe lia venka reveno hejmen, sed la envio baldaŭ sonas ankoraŭ pli laŭte. La malkovrinton de mondo, lin, kiu levis super la maron kaj donacis al sia reĝo la Amerikan orlandon, oni rekompencas per feraj ĉenoj. Ili, pri kiuj li deziras, ke oni ilin metu en lian ĉerkon, atestas pri tio, kiel la mondo kaj la samtempuloj povoscias taksi meritojn.

Bildo aperas post bildo, riĉa estas la dorna vojo de la honoro!

Jen en mallumo kaj nokto sidas tiu, kiu mezuris la altecon de la montoj de la luno, li, kiu penetris en la universon ĝis la planedoj kaj steloj, li, la potenca, kiu aŭdis kaj vidis la spiriton en la naturo, kiu sentis, ke la tero sub li turniĝas: Galilei. Blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de sia maljuneco, turmentata de la riproĉoj de la konscienco pro la malkonfeso, apenaŭ havanta sufiĉe da forto, por levi sian piedon, tiun saman piedon, per kiu li iam en anima doloro, kiam la vorto de la vero estis forstrekita kaj neinigita, ekfrapis la teron, kolere kriante: ”Ĝi tamen turniĝas!”

Jen staras virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo, – la standardon ŝi portas antaŭ la batalanta militistaro kaj alportas al sia patrujo venkojn kaj savon. Ĝojkrioj sonas,

– kaj la lignaro estas ekbruligata: Johanino, la virgulino de Orleano, la sorĉistino, estas forbruligita. – Jes, eĉ posta jarcento kraĉas sur la blankan lilion: Voltaire, la satiruso de la prudento, kantas pri ”La pucelle”. En la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la leĝojn de la reĝo, – ili lumas en la flamo, prilumas la tempon kaj leĝdonanton, ĵetas brilon de gloro en la malluman malliberejan turon, kie li sidas kun griza kapo, kurbigita, gratante per la ungoj sulkojn en la ŝtona tablo, li, kiu iam estis reganto super tri regnoj, la populara reĝo, la amiko de la urbanoj kaj de la vilaĝanoj: Kristiano la Dua, li kun la severa spirito en la severa tempo. Malamikoj skribis lian historion. Lian dudeksepjaran malliberecon ni memoru, kiam ni rememoras lian kulpon.

Jen ŝipo forveturas de Danujo, viro staras ĉe la alta masto, li rigardas la lastan fojon al la malnova hejmo: Tŝcho Brahe, kiu levis ĝis la steloj la nomon de Danujo kaj kiun oni pro tio rekompencis per afliktoj kaj ĉagreno, – li veturas al fremda lando. ”La ĉielo estas ĉie, kion mi bezonas plu!” estas liaj propraj vortoj; li forveturas, la plej glora viro de Danujo, libera kaj honorata en fremda lando!

Mi staras en Ameriko, ĉe unu el la grandaj riveroj; granda amaso da homoj kolektiĝis; oni diras, ke ŝipo povos veturi kontraŭ la vento kaj malbonvetero, ke ĝi estos potenco kontraŭ la elementoj: Roberto Fulton estas nomata tiu, kiu diras, ke li tion atingos. La ŝipo komencas sian iradon; subite ĝi haltas. La popolamaso ridas, krias, fajfas; lia propra patro ankaŭ fajfas kun la aliaj. ”Malmodesteco! Frenezo! Tio estas meritita rekompenco! Oni enŝlosu la malsaĝulon!” Sed jen oni rompas malgrandan najlon, kiu por momento retenis la maŝinon, la radoj turniĝas la ŝoveliloj venkas la kontraŭstaron de la akvo, la ŝipo veturas…!

La vaporbobeno aliformigas inter la landoj de la mondo la horojn en minutojn.

Homaro! ĉu vi komprenas la feliĉon, kiun donas la minuto de tiu konscio, de tiu klariĝo de la spirito koncerne ĝian taskon, la minuto, en kiu ĉiuj vundoj, ricevitaj sur la dorna vojo de la honoro, ofte eĉ pro sia propra kulpo, cedas la lokon al saniĝo, bonfarto, forto kaj klareco, la minuto, en kiu la malharmonio aliformiĝas en harmonion, la homoj vidas la elmontriĝon de la favorkoreco de Dio, kiun perceptas nur aparta individuo, sed kiu per li fariĝas apartanaĵo de ĉiuj?

Tiam la dorna vojo de la honoro montriĝas en sia brilo de gloro. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas elektitaj por pilgrimi sur tiu vojo kaj aliĝi al la vico de la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio.

Per potencaj flugiloj ŝvebas la spirito de la historio tra la tempoj kaj – por kuraĝigo kaj konsolo, por meditiga kvieteco ĝi montras en brilplenaj bildoj sur nokte malluma fono la dornan vojon de la honoro, kiu ne finiĝas sur la tero kiel en fabeloj per brilo kaj ĝojo, sed trans la tempo direktiĝas en la eternecon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.