La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Malnova strata lanterno

Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? Ĝi certe ne estas tre gaja kaj amuza, tamen unu fojon oni povas ĝin aŭskulti. Tio estis bona malnova strata lanterno, kiu dum tre multe da jaroj bone servis, sed nun devis esti forigita. Tio estis la lasta vespero, kiun ĝi sidis sur sia kolono kaj prilumis la straton, kaj en la koro estis al ĝi tiel, kiel al maljuna baletistino, kiu dancas la lastan vesperon kaj scias, ke komencante de morgaŭ ŝi malgaje pasigados sian vivon en soleca subtegmenta ĉambreto. La lanterno sentis veran teruron antaŭ la morgaŭa tago, ĉar ĝi sciis ja, ke en tiu tago ĝi la unuan fojon devas aperi en la urba domo, por ke sinjoroj la urbaj delegitoj ĝin ekzamenu, ĉu ĝi ankoraŭ estas uzebla, ĉu ne. Tie oni devis decidi, ĉu oni povas ankoraŭ sendi ĝin sur unu el la pontoj, por tie lumi, aŭ al unu el la fabrikoj en la kamparo; eble ĝi tuj devos migri al la fandisto, por ke li ĝin disfandu. Estas vero, ke tiam oni povos fande aliformigi ĝin en ĉion eblan, eĉ en ion plej altan, sed ĝin maltrankviligis tio, ke ĝi ne sciis, ĉu ĝi povos tiam konservi la memoron pri sia ekzistado en formo de strata lanterno. Sed kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi devos ja fordisiĝi de la lanternisto kaj de lia edzino, kiujn ĝi rigardis tute kiel sian familion. ĝi fariĝis lanterno, kiam li fariĝis lanternisto. Tiam la virino estis tre delikata kaj fiera, nur vespere ŝi honoradis la lanternon per ekrigardo, kiam ŝi preterpasis ĝin, sed dum la tago neniam. Sed en la lastaj jaroj, kiam ili ĉiuj tri, la lanternisto, lia edzino kaj la lanterno, fariĝis maljunaj, la virino ĝin ankaŭ vartadis, solide purigadis kaj enverŝadis en ĝin oleon. Honestaj estis la geedzoj, ili ne trompis la lanternon eĉ je unu guto. Tio estis ĝia lasta vespero sur la strato, kaj morgaŭ ĝi devis prezenti ĝi en la urba domo; ĉi tiuj du mallumaj pensoj okupis la lanternon, kaj tial oni povas prezenti al si, kiel ĝi brulis. Sed ankaŭ aliaj pensoj trudiĝis al ĝi. Multe ĝi estis vidinta, multe ĝi estis priluminta, eble tiom same multe, kiom la tridek ses sinjoroj urbaj delegitoj, sed tion ĝi ne diris, ĝi eŝtis bonkora maljuna lanterno, kiu neniun volis ofendi, precipe sian estraron. Multe, multe elnaĝis en ĝia memoro, kaj de tempo al tempo la flamo en ĝi ekflagradis, kvazaŭ interna voĉo dirus al ĝi: ”ankaŭ min oni rememoros!”

Ekzemple jen estis iam bela juna homo, – jes, multe da jaroj pasis de tiu tempo; li venis kun letero skribita sur rozokolora papero tre delikata kaj kun oraj randoj; gracie ĝi estis skribita, tio estis skribkaraktero de sinjorino. Li legis ĝin dufoje, kisis ĝin, ekrigardis per ambaŭ siaj okuloj al mi kaj diris: ”Mi estas la plej feliĉa homo!” Jes, nur li kaj mi sciis, kio staris en la unua letero de lia amatino. – Mi memoras ankoraŭ du aliajn okulojn; estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari. ĉi tie sur la strato okazis pompa enterigira ceremonio; la juna bela virino kuŝis en la ĉerko sur la velurkovrita funebra veturilo. Tia granda amaso da floroj kaj kronoj kovris la ĉerkon, tia granda multo da torĉportantoj akompanis la procesion, ke mia brilo tute paliĝis. La trotuaro estis plena de dense amasiĝintaj homoj, kiuj ĉiuj sekvis la funebran procesion; sed kiam la torĉoj preterpasis kaj mi ekrigardis ĉirkaŭen, mi vidis, ke iu staras ankoraŭ ĉe la kolono kaj ploras; neniam mi forgesos tiujn du okulojn, plenajn de malĝojo, kiuj ekrigardis al mi supren.

Tiel la maljuna strata lanterno, kiu lumis hodiaŭ la lastan fojon, estis maltrankviligata de multaj pensoj. La gardostaranto, kiu estas anstataŭata, scias ja, kiu estas lia posteulo, kaj povas diri al li kelke da vortoj, sed la lanterno ne konis sian anstataŭonton, kaj tamen ĝi ja povus doni al tiu diversajn notojn pri pluvo kaj malbonvetero, ĝis kiu loko la lunlumo atingas sur la trotuaro kaj de kiu flanko blovas la vento.

Ĉe la strata defluilo staris tri estaĵoj, kiuj prezentis sin al la lanterno, supozante, ke ĝi estas la fordononto de la ofico. Unu el ili estis kapo de haringo, kiu, kiel oni scias, lumas en mallumo, kaj ĝi tial havis la konvinkon, ke tio estus granda ŝparo de oleo, se ĝi ricevus la postenon sur la lanterna kolono. La dua estis peco da putra ligno, kiu ankaŭ disĵetas ĉirkaŭen de si kelkan brilon, ĉiuokaze pli grandan ol la haringo; krom tio ĝi estis la lasta peco de arbo, kiu iam estis ornamo de la arbaro. La tria estis lampiro. De kie ĉi tiu venis en la nuna jartempo, la lanterno ne povis kompreni, sed la lampiro ĉi estis kaj ankaŭ lumis; sed la putra ligno kaj la kapo de haringo ĵuris, ke ĝi povoscias lumi nur en difinita tempo kaj ke tial ĝi neniel estas konsiderinda.

La malnova lanterno diris, ke neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno, sed tion neniu el ili kredis; kaj kiam ili aŭdis, ke la lanterno mem ne estos la fordonanto de la ofico, ili diris, ke tio estas tre ĝojiga cirkonstanco, ĉar ĝi estas jam tro malforta de maljuneco, por fari ĝustan elekton.

Subite de la angulo de la ŝtrato venis la vento, ekbruis tra la fumtruo de la lanterno kaj diris al ĝi: ”Kion tio signifas? Mi aŭdas, ke vi volas morgaŭ foriri? Ĉu nun efektive estas la lasta vespero, en kiu mi vin trovas ĉi tie? En tia okazo vi ricevos de mi adiaŭan donacon. Mi nun bonorde aerumos vian kranion tiel, ke ne sole vi povos klare kaj precize rememori tion, kion vi vidis kaj aŭdis, sed vi havos tian klaran kapon, ke ĉion, kio en via ĉeesto estos rakontata aŭ legata, vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan.

”Ho, tio estas tro multe!” diris la malnova strata lanterno. ”Koran dankon! Se oni nur ne refandos min!”

”Tio ne okazos!” respondis la vento. ”Jen mi trablovos al vi vian keston de memoro; se vi povos ricevi ankoraŭ aliajn similajn donacojn, vi povos ankoraŭ ĝui sufiĉe gajan vivovesperon!”

”Se oni nur ne refandos min!” diris la lanterno; ”ĉu ankaŭ por tia okazo vi povas garantii al mi la konservon de la memoro?”

”Maljuna lanterno, estu prudenta!” diris la vento kaj komencis blovi. Dume aperis la luno. ”Kian adiaŭan donacon vi donas?” demandis la vento.

”Mi donacas nenion!” respondis la luno; ”mi estas ja nun en la stadio de malkreskado, kaj la lanternoj neniam lumis al mi, sed mi lumis al la lanternoj!” Kaj la luno iris returne malantaŭ la nubojn, ĉar ĝi ne volis, ke oni ion eltrudu de ĝi. Guto da akvo, tiel granda kiel el tegmenta defluilo, nun falis ĝuste sur la fumtruon de la lanterno; sed la guto rakontis, ke ĝi venas el la grizaj nuboj kaj estas ankaŭ donaco kaj eble la plej bona. ”Mi trapenetros vin tiel, ke vi ricevos la kapablon, se vi tion deziros, dum unu nokto tiel perfekte rustiĝi, ke vi tute disfalos kaj fariĝos polvo.”

Sed la lanterno rigardis tion kiel donacon malbonan, kaj ankaŭ la vento opiniis tiel same. ”Ĉu vi havas nenion pli bonan? Ĉu vi havas nenion pli bonan?” ĝi blovis tiel laŭte, kiel ĝi povis. Tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion.

”Kio tio estis?” ekkriis la kapo de haringo. ”Ĉu ne stelo falis tie malsupren? Mi havis la impreson, ke ĝi flugis en la lanternon. Nu, se la oficon deziras eĉ tiaj alte starantaj personoj, tiam ni povas trankvile iri hejmen.” Kaj tion ĝi faris, kaj la aliaj ankaŭ; sed la malnova lanterno subite eklumis mirinde forte. ”Tio estis bela donaco!” ĝi diris. ”La helaj steloj, pri kiuj mi ĉiam tiel forte ĝojis kaj kiuj tiel belege radias, kiel mi en efektiveco neniam povis radii, kvankam mia tuta celado kaj penado estis direktita al tio, ili min, malnovan lanternon, ne lasis nerimarkita, sed ili sendis unu el la siaj al mi kun donaco, kiu konsistas en la kapablo, ke ĉio, kion mi mem memoras kaj vidas tute klare, povas esti vidata ankaŭ de tiuj, kiujn mi amas; kaj tio ja efektive estas la vera ĝojo, ĉar se oni ne povas dividi ĝin kun aliaj, ĝi estas nur duona ĝojo!”

”Tio estas tre estiminda pensmaniero!” diris la vento. Sed bedaŭrinde vi ne scias; ke por tio oni bezonas vakskandelojn. Se oni ne ekbruligas en vi vakskandelon, tiam neniu el la aliaj povas ion vidi ĉe vi. Tion la steloj ne pripensis; ili opinias, ke ĉio, kio lumas, enhavas en si almenaŭ unu vakskandelon. Sed nun mi estas jam laca!” diris la vento, ”nun mi ekripozos.” Kaj ĝi ekripozis.

La sekvantan tagon, nu, la sekvantan tagon ni povas transsalti; la sekvantan vesperon la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, kaj kie? Ĉe la maljuna lanternisto. Pro sia longa fidela servado li, konforme al sia peto, ricevis de sinjoroj la urbaj delegitoj la permeson preni al si la malnovan lanternon kiel sian propraĵon.” Antaŭe ili ridis lin pro lia peto, ili tamen donis al li sian konsenton, kaj jen nun la lanterno kuŝis sur la brakse ĝo, tute apude de la varma forno, kaj ŝajnis, kvazaŭ ĝi pro tio fariĝis pli granda, ĝi okupis preskaŭ la tutan seĝon. La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo kaj ĵetadis afablajn rigardojn al la malnova lanterno, al kiu ili volonte donus lokon ĉe la tabto mem. Kvankam ili loĝis en kelo, kiu troviĝis du ulnojn sub la tero kaj al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo, tamen agrabla varmo regis en ilia ĉambro, ĉar draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉia trablovo. Tute pure kaj bonorde estis ĉi tie, kurtenoj kovris la litolokon kaj la malgrandajn fenestrojn, kaj sur unu el la fenestraj bretoj staris du strangaj florpotoj. La maristo Kristiano alportis ilin kun si el Hindujo; tio estis du elefantoj el argilo sen dorso, sur kies loko el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo, kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj, en la dua kreskis granda floranta geranio, kiu prezentis la florĝardenon. Sur la muro pendis granda diverskolora bildo kun la subskribo: ”Kongreso de Vieno”; tie ĉiuj reĝoj kaj imperiestroj prezentiĝis egale bone. Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis ”tik-tak” kaj ĉiam iris tro frue, sed la maljunaj homoj diris, ke tio estas pli bona ol se ĝi irus tro malfrue. Ili manĝis sian vespermanĝon, kaj la malnova strata lanterno kuŝis, kiel ni diris, sur la brakseĝo tute apude de la varma forno. La lanterno havis la impreson, kvazaŭ la tuta mondo renversiĝis. Sed kiam la lanternisto ĝin ekrigardis kaj parolis pri tio, kion ili ambaŭ kune travivis, en pluvo kaj en bona vetero, en la klaraj mallongaj someraj vesperoj kaj en neĝa blovado, kiam li kun sopiro iradis al la hejma kelo, tiam por la malnova lanterno ĉio denove estis en ordo; ĉar ĝi ja ĉion tion vidis tiel, kvazaŭ tio ĝuste nun starus antaŭ ĝiaj okuloj. Jes, la vento efektive donis al ĝi bonan internan lumon.

Ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco. Dimanĉe posttagmeze ili elprenadis tiun aŭ alian libron, plej volonte ian priskribon de vojaĝo, kaj la maljuna viro laŭte legadis pri Afriko, pri la grandaj arbaroj kaj elefantoj, kiuj vagas, tie sovaĝe, kaj la maljuna virino aŭskultadis atente kaj rigardadis nerimarkate al la argilaj elefantoj, kiuj estis florpotoj. ”Mi preskaŭ tute klare povas tion prezenti al mi!” ŝi diradis. Sed la lanterno tiam sentis la plej sopiran deziron, ke ĉi estu ia vakskandelo, kiun oni povus ekbruligi kaj starigi en ĝi, ĉar tiam tiuj homoj vidus ĉion tiel precize, kiel la lanterno tion vidis, la altajn arbojn, la dense interplektitajn branĉojn, la nudajn nigrajn homojn surĉevale kaj tutajn amasojn da elefantoj, kiuj per siaj larĝaj piedoj dispremadis la kanojn kaj arbetaĵojn.

”Kion povas helpi al mi ĉiuj miaj kapabloj, se ne ĉi estas vakskandelo!” ĝemis la lanterno. ”Ili havas nur oleon kaj seban kandelon, kaj tio ne sufiĉas!”

Unu tagon en la kelon estis enportita tuta fasko da vakskandelaj stumpetoj; la grandajn pecojn oni bruligis, kaj la malgrandajn la maljuna virino uzis por vaksi per ili sian fadenon ĉe la kudrado. Vakskandeloj do nun ĉi estis, sed al neniu venis en la kapon enmeti peceton en la lanternon.

”Jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj!” diris la lanterno; ”mi havas ĉion en mi, sed mi ne povas tion komuniki al ili! Ili eĉ ne suspektas, ke mi povas aliformigi iliajn blankajn murojn en plej belajn tapetojn, en riĉajn arbarojn, en ĉion, kion ili nur povas deziri! Ili tion eĉ ne suspektas!”

Frotpurigita kaj brilpura la lanterno staris en angulo, kie ĝi tuj faladis en la okulojn; estas vero, ke la homoj mokadis la malnovan eluzitaĵon, kiel ili tion nomis, sed la maljunaj geedzoj ne atentis tion, por ili la lanterno estis kara kaj valora.

Unu tagon – tio estis la naskiĝtago de la maljuna lanternisto – la maljuna virino aliris al la lanterno, ridetis kaj diris: ”Hodiaŭ mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton. ”La lanterno ekknaris en sia lada kamentubo, pensante: ”Fine en ilian kapon venas lumo!” Sed oni metis en ĝin nur oleon, ne vakskandelon. ĝi brulis dum la tuta vespero, sed ĝi konvinki ĝis, ke la donaco de la steloj, la plej bona el ĉiuj donacoj, por ĉi tiu vivo restos senviva trezoro. Tiam ĝi eksonĝis – se oni havas tiajn kapablojn, oni povas sonĝi – ke la maljunuloj mortis kaj ke gi mem venis al ferfandisto por esti refandita. ĝi havis la saman antaŭtimon kiel tiam, kiam ĝi estis venonta en la urbodomon kaj ekzamenota de sinjoroj la urbaj delegitoj. Kvankam ĝi posedis la kapablon rustiĝi kaj disfali en polvon, ĝi tamen ne faris uzon de tio, kaj tial ĝi venis en la fandofornon kaj fariĝis plej bela fera kandelingo, kiu tre taŭgis por vakskandeloj. ĝi havis la formon de anĝelo, kiu portis bukedon, kaj mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon. La kandelingo ricevis lokon sur verda skribtablo, kaj la ĉambro estis tre hejmeca kaj komforta. Tie staris multe da libroj, tie pendis grandvaloraj bildoj, tio estis la ĉambro de poeto. ĉio, kion li pensis kaj skribis, preterpasadis antaŭ li tute korpe kaj vivante. Lia ĉambro aliformiĝadis en profundajn mallumajn arbarojn, en sunplenajn herbejojn, kie gravamiene promenadis la cikonio, kaj en ferdekon de ŝipo alte sur ondiĝanta maro.

”Kiajn kapablojn mi tamen posedas!” diris la malnova lanterno, vekiĝante. ”Mi preskaŭ deziregas, ke oni min refandu!

Sed ne, tiel longe kiel la maljunaj geedzoj vivas, tio ne fariĝu! Ili min amas pro mia nuna formo. Mi anstataŭas ja al ili proprajn infanojn, ili min purigis kaj donis al mi oleon, kaj al mi estas tiel same bone, kiel al tiu mura pentraĵo, kiu prezentas la kongreson, kvankam ĝi estas ja io tre altranga!”

Depost tiu tempo ĝi havis pli da interna trankvileco, kaj tion la honesta malnova strata lanterno plene meritis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.