La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Feliĉa familio

Ĉi tie en nia lando la plej granda verda folio certe estas la folio de lapo. Se oni tenas ĝin antaŭ sia korpo, ĝi povas perfekte servi kiel antaŭtuko, kaj se oni metas ĝin sur la kapon, ĝi en pluva vetero faras tiajn samajn servojn kiel pluvombrelo, ĉar ĝi estas terure granda. Neniam lapo kreskas sola, ne, kie unu kreskas, tie kreskas ankaŭ aliaj; ĝi estas io belega, kaj la tuta belegaĵo estas mangaĵo por limakoj. La grandaj blankaj limakoj, kiuj en la antikvaj tempoj prezentis amatan manĝaĵon. de altklasaj homoj kaj ankoraŭ nun en Italujo estas rigardataj kiel plezure uzata fasta manĝaĵo, bone laboris sur la lapoj kaj diris: ”He, kiel bongusta ĝi estas!” ĉar ili rigardis ĝin kiel la plej bongustan manĝajon; ili vivis de folioj de lapoj, kaj por tio la lapoj estis semataj.

La afero estis en proksimeco de malnova kavalira bieno; kie oni plu, ne manĝis limakojn kaj kie ili tute elmortis; la lapoj tamen ne elmortis, ili kreskis kaj kreskis sur ĉiuj vojetoj kaj bedoj, oni tute plu ne povis helpi al si kontraŭ ili, tie estis vera arbaro da lapoj. Tie aŭ alie staris sola pomarbo aŭ prunarbo, sen tio oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno. Ĉie estis lapoj, kaj tie loĝis la du lastaj tre maljunaj limakoj.

Kian aĝon ili havis, ili mem ne sciis, sed ili ankoraŭ tre bone memoris, ke estis iam multe pli da ili, ke ili devenas el familio, kiu enmigris el fremdaj landoj, kaj ke por ili kaj por iliaj samgentanoj estis plantita la tuta arbaro. Ekstere de la arbaro ili neniam estis; tamen al ili ne estis nesciate, ke en la mondo troviĝas ankoraŭ io alia, kio estas nomata kavalira bieno. Tie supre oni estas kuirata, de kio oni fariĝas nigra, kaj poste oni estas metata sur arĝentan pladon; sed kio okazas plue, tion ili ne sciis. Cetere, kion tio signifas, esti kuirata kaj kuŝi sur arĝenta plado, tion ili ne povis prezenti al si, sed ia neklara sento diris al ili, ke tio kredeble estas io belega kaj tre honora. Nek la majskaraboj, nek la bufoj aŭ lumbrikoj, kiujn ili demandis pri tio, povis doni al ili informon pri tio, neniu el ili estis kuirita aŭ kuŝis sur arĝenta plado.

La maljunaj blankaj limakoj estis la plej honorindaj en la mondo, kiel ili tre bone sciis; nur por ili ekzistis la arbaro, kaj la kavalira bieno ekzistis por tio, ke ili povu esti kuirataj kaj metataj sur arĝentan pladon.

Ili vivis nun tre solece kaj feliĉa, kaj ĉar ili ne havis infanojn, tial ili adoptis malgrandan simplan limakon, kiun ili edukis kiel sian propran infanon. La etulo tamen ne volis kreski, ĉar ĝi estis de tro malalta deveno. Sed la maljunaj limakoj, precipe la patrino, opiniis, ke ili tamen rimarkas ian pligrandi ĝon, kaj la patrino petis la patron, ke se li ne povas vidi, li pripalpu la malgrandan konkon de la limako, kaj li pripalpis kaj trovis, ke la patrino estas prava.

Unu tagon estis forta pluvo.

”aŭskultu, kiel sur la lapoj frapas kaj plaŭdas!” diris la limako-patro.

”Jen venas jam gufoj!” diris la limako-patrino. ”Ili jam kuras malsupren laŭlonge de la trunko! Vi vidos, kiel malseke ĉi tie fariĝos. Mi estas tre ĝoja, ke ni posedas nian bonan domon kaj la etulo ankaŭ havas sian. Pri ni estas kompreneble pli bone zorgite ol pri ĉiuj ceteraj kreitaĵoj, kaj el tio oni povas vidi, ke al ni apartenas la regado en la mondo! De la momento de nia naskiĝo ni posedas domon, kaj la lapa arbaro estas plantita por ni! Mi volus nur scii, kiel malproksime ĝi etendi ĝas kaj kio estas ekstere de ĝi!”

”Ekstere estas nenio!” diris la limako-patro. ”Pli bone ol ĉe ni nenie povas esti, kaj mi havas nenion por deziri!”

”Jes, ” diris la patrino, ”mi volus veni en la kavaliran bienon, esti kuirata kaj metata sur arĝentan pladon; tio estis la sorto de ĉiuj niaj prapatroj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio enhavas en si ion tute eksterordinaran!”

”La kastelo eble ruiniĝis, ” diris la limako-patro, ”aŭ la lapa arbaro superkreskis ĝin tiel, ke la homoj ne povas plu eliri. Oni ankaŭ tute ne bezonas rapidi, sed tio estas jam via naturo, vi ĉiam rapidas tiel terure, kaj la etulo ankaŭ jam komencas tiel agi. En la daŭro de tri tagoj li ja suprenrampis la trunkon; mi ricevas kapturnon, kiam mi nur suprenrigardas al li!”

”Ne insultu!” diris la limako-patrino, ”li rampas tiel singarde, li certe ankoraŭ havigos al ni ĝojon; ni havas ja nenion alian, por kio ni povus vivi! Sed ĉu vi pensis jam pri tio, kie ni prenos por li edzinon? Ĉu vi ne opinias, ke malproksime, malproksime en la lapa arbaro troviĝas ankoraŭ iu el nia speco?”

”Nigraj limakoj, mi opinias, kredeble troviĝas en granda kvanto, ” diris la maljunulo, ”nigraj limakoj sen domo, sed ili malgraŭ sia sintrotakseco apartenas al la simpla popolo. Ni tamen povas komisii tion al la formikoj; ili kuradas tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron; ili certe scias pri ia edzino por nia limaketo!”

”Vere, mi scias pri unu plej bela!” diris unu formiko; ”sed mi timas, ke oni ne povos tion aranĝi, ĉar la afero koncernas reĝidinon!”

”Tio ne malhelpas!” diris la gemaljunuloj. ”Ĉu ŝi havas domon?”

”Ŝi havas palacon!” diris la formiko, ”la plej belan formikan palacon kun sepcent koridoroj.”

”Ne, mi tre dankas!” diris la limako-patrino, ”ni ne volas, ke nia filo iru en formikan amason! Se vi scias nenion pli bonan, tiam ni nin turnos al la blankaj kuloj; ili flugadas malproksimen en pluvo kaj en suna lumo, kaj ili konas la lapan arbaron de interne kaj de ekstere!”

”Ni havas edzinon por li!” diris la kuloj. ”Cent homajn paŝojn de ĉi tie sidas sur grosarbetaĵo malgranda limakino kun domo; ŝi staras en la vivo tute sole, kaj ŝi havas sufiĉan aĝon, por edziniĝi. Estas nur cent homaj paŝoj de ĉi tie!”

”Bone, ŝi venu al li!” diris la gemaljunuloj; ”li havas lapan arbaron, kaj ŝi havas nur unu arbetaĵon!”

Kaj oni venigis la malgrandan limakan fraŭlinon. Pasis ok tagpoj ĝis ĝia alveno, sed tio ĝuste estis la plej eminenta; per tio ŝi pruvis, ke en ŝi fluas vera limaka sango.

Post tio oni aranĝis la edziĝan feston. Ses lampiroj lumis tiel bone, kiel ili povis; krom tio la soleno pasis tute silente, ĉar la maljunaj limakoj ne povis toleri bruon kaj gajecon. Sed anstataŭe la limako-patrino faris belan parolon; la patro ne povis; li estis tro emociita; kaj poste ili transdonis al ili kiel heredaĵon la tutan lapan arbaron kaj ripetis tion, kion ili ĉiam diradis, ke tiu arbaro estas la plej bona aĵo en la mondo, kaj ke ke ili vivos honeste kaj estiminde kaj multobliĝos; tiam ili kaj iliaj infanoj iam venos en la palacon, estos kuirataj ĝisnigre kaj metataj sur arĝentan pladon.

Post la fino de la parolo la gemaljunuloj rampis en siajn domojn kaj neniam plu elvenis; ili dormis. La juna limaka paro regis en la arbaro kaj ricevis grandnombran idaron, sed neniam oni ilin kuiris kaj neniam oni ilin metis sur arĝentan pladon; kaj de tio ili konkludis ke la palaco disfalis kaj ĉiuj homoj en la mondo mortis; kaj ĉar neniu al ili kontraŭparolis, tio kompreneble estis rigardata kiel vera? La pluvo frapadis la lapajn foliojn, por fari al ili tamburan muzikon, la suno lumadis, por aranĝi por ili en la lapa arbaro maron da lumo, kaj ili estis tre feliĉaj, kaj la tuta familio sentis sin feliĉa, kaj tia ĝi efektive estis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.