La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Nokta ĉapo de fraŭlo

En Kopenhago ekzistas strato, kiu havas la strangan nomon ”Hüske-strato”.

Kial ĝi estas tiel nomata, kaj kion tiu nomo signifas? Oni diras, ke tio estas nomo germana, sed per tia opinio oni estas maljusta kontraŭ la germanoj. Oni devus diri ”Häuschen”, kio signifas ”malgrandaj domoj”. En la malnovaj tempoj, antaŭ multe, multe da jaroj, la domoj estis nenio alia ol lignaj budoj, proksimume tiaj, kiajn ni ankoraŭ nun vidas sur la vendejoj. Kompreneble, ili estis iom pli grandaj kaj ili havis fenestrojn, sed la vitroj de la fenestroj estis el korno aŭ el bestaj vezikoj, ĉar en tiu tempo la posedado de vitro en ĉiuj domoj estis tro multekosta. Sed tio estis tiel longatempe antaŭe, ke kiam la avo de la avo prirakontis, li nomis tion la malnovaj tempoj. De tiu tempo pasis kelka nombro da jarcentoj.

La komerco en Kopenhago troviĝis tiam en la manoj de la riĉaj komercistoj de Bremo kaj Lubeko; ili mem ne venadis, sed ili sendadis siajn komizojn. Ĉi tiuj loĝadis en la lignaj budoj de la ”Hüskestrato” kaj vendadis bieron kaj spicojn. La germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi: Brema, Prisinga, Emsa biero, eĉ la tiel nomata Brunsvika mumio, kaj krom tio ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron. Ĉi tiu lasta ludis la ĉefan rolon, kaj pro tio la germanaj komizoj en Danujo ricevis la nomon pipristoj. Estas strange, ke tiujn junajn homojn oni en ilia hejmo ligadis per la promeso, ke ili ne edziĝos en Danujo. Multaj el ili fariĝis maljunaj sur sia posteno; ili devis mem prizorgi sian malgrandan mastrumaĵon, pretigi al si la liton, hejti k. t. p. Kelkaj vivis tute solece kiel maljunaj fraŭloj kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn kutimojn. Laŭ ili oni ĉiun needzigitan viron de solida aĝo nomadis ”pipristo”; ĉion ĉi tion oni devas scii, por kompreni la sekvantan historion.

Oni mokas maljunan fraŭlon, oni diras, ke li surmetu la noktan ĉapon, tiru ĝin super la orelojn kaj kuŝiĝu.

Fraŭlo, fraŭlo-maljunulo,
Haku lignon en angulo,
Prenu ĉapon, enpakiĝu
Kaj plej zorge enlitiĝu!
 

Tiel oni kantas pri ili! Oni mokas la maljunan fraŭlon kaj lian noktan ĉapon ĝuste pro tio, ke oni lin kaj ĝin tre malmulte konas. Ho, la noktan ĉapon oni neniam deziru al si! Kaj kial ne? Audu:

En la plej malnova tempo la Hüskestrato ne estis pavimita, ĉie estis kavoj, kiel sur malbona veturvojo. La strateto estis tiel mallarĝa kaj la reciproke kontraŭstarantaj domoj tiel klinitaj unu al la alia, ke en somero ofte super la strato estis transtirata ŝnuro de unu domo al alia kaj la tuta atmosfero inter ili odoris pipron, safranon kaj zingibron. Malantaŭ la butika tablo ne staris multe da junaj homoj, ne, tio estis plejparte maljunaj fraŭloj, kaj ili tute ne estis, kiel ni eble povus pensi, en perukoj aŭ noktaj ĉapoj, en ĝisgenuaj pantalonoj kaj alte butonumitaj veŝtoj kaj surtutoj; ne, tiel estis vestita la avo de la avo, kaj tiel li estas portretita, sed la pipristoj ne havis la rimedojn por portretigi sin, kaj tamen en la nuna tempo ĝi havus por ni grandan valoron, se ni posedus la bildon de unu el ili, kiel li staris malantaŭ la butika tablo, aŭ kiel li en festotagoj iris en la preĝejon. La ĉapelo estis larĝrandaĵa kaj neordinare alta, kaj ofte iu el la plej junaj komizoj ornamis sian ĉapelon per plumo. La lana ĉemizo estis superkovrita per refaldita blanktola kolumo, la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre, la mantelo libere pendis super tio, kaj la pantolonoj atingis ĝis interne de la larĝnazaj ŝuoj, ĉar ŝtrumpojn ili ne portis. En la zono sidis enŝovite la tranĉilo kaj la kulero, tie sidis ankaŭ eĉ granda tranĉilo por sindefendo, kaj per ĝi oni en tiu tempo ofte devis servi al si. Ĝuste tiel en la festotagoj estis vestita la maljuna Antono, unu el la plej maljunaj pipristoj de la Hüskestrato, li nur ne portis la altan ĉapelon, sed ĉapon, kaj sub ĝi ankoraŭ unu broditan ĉapeton, veran noktan ĉapeton, al kiu li tiel alkutimiĝis, ke li neniam ĝin demetis, kaj li posedis de tiu speco du ekzemplerojn. Ĉiu pentristo bone lin pentrus, li estis maldika kiel bastono, ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj, li havis longajn ostecajn fingrojn kaj grizajn tufajn brovojn. Super la maldekstra okulo pendis tuta tufo da haroj, kio aspektis ne tre bele, sed prezentis bonegan eksteran rekonilon. Oni sciis pri li, ke li estis el Bremo, kaj tamen li en efektiveco devenis ne de tie, tie loĝis nur lia mastro. Li mem estis el Turingio, el la urbo Eisenach, tute proksime de Wartburg, Pri tio la maljuna Antono ne parolis multe, sed des pli multe li pensadis pri tio.

La maljunaj komizoj en la strateto ne ofte kunvenadis, ĉiu restadis en sia butiko, kiu estis fermata frue vespere, kaj tiam estis ĉie mallume. Nur tra la malgranda kornatavola fenestro de tegmenta ĉambreto penetradis eksteren senbrila lumeto, tie la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia germana preĝolibro en la mano kaj kantis sian vesperan preĝon.

De tempo al tempo li ankaŭ paŝadis tien kaj reen ĝis malfrua nokto kaj okupadis sin jen per tio, jen per alio. Intereson liaj okupiĝoj certe ne povis prezenti. Estas malĝoja afero, kiam oni devas vivi kiel fremdulo en fremda lando, kie oni neniun interesas.

Ofte kiam ekstere estis mallumega nokto kaj forte pluvis, ĉi tie certe estis tre malgaje kaj dezerte. Lanternojn oni ne vidis, esceptinte unu solan kaj tre malgrandan, kiu ĉe unu fino de la strateto pendis sub la bildo de la Sankta Virgulino, kiu estis pentrita sur la muro. Tiaj vesperoj estis longaj kaj solecaj, se oni ne havis ian laboron. Elpaki kaj enpaki, fari paperkornetojn kaj purigi la pesipelvon oni ne ĉiutage bezonas, sed tiam oni entreprenas ion alian, kaj tiel agis la maljuna Antono, li bonigadis al si mem sian tolaĵon kaj eĉ flikadis al si siajn ŝuojn. Kiam li fine enlitiĝis, li ordinare restigis la noktan ĉapeton sur la kapon, li nur tiris ĝin iom pli malsupren, sed baldaŭ li denove ŝovis ĝin supren, por vidi, ĉu la kandelo estas bone estingita, li pripalpis ĝin, kunpremis la meĉon per la fingroj kaj poste denove kuŝiĝis. Baldaŭ li rulis sin sur la alian flankon kaj denove ŝovis la noktan ĉapeton malsupren. Sed ofte subite venis al li en la kapon la penso, ĉu malsupre en la malgranda forno ĉiuj karboj elbrulis aŭ estas bonorde estingitaj. Povas ja esti, ke restis malgranda fajrero, ĝi povus doni fajron kaj kaŭzi malprofiton. Tiam li denove leviĝ is el sia lito, malsuprengrimpis la ŝtupetaron, ĉar nomi ĝin ŝtuparo oni ne povis, kaj, veninte al la forno, li ordinare trovis en ĝi neniun fajreron kaj povis iri returne. Sed ofte, kiam li apenaŭ trairis duonon de sia vojo, al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon kaj ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj. Tiam li devis per siaj maldikaj piedoj denove iri malsupren. Al li estis malvarme, liaj dentoj frapis, kiam li post tio rampis en sian liton, ĉar la malvarmo ordinare nur tiam sentiĝas plej forte, kiam ĝi scias, ke ĝi devas foriri. La litkovrilon li tiris pli alten super si, la ĉapeton pli profunden super siaj oreloj, kaj li deturnis nun siajn pensojn for de la komerco kaj de la ĉagrenoj de la tago. Tamen veran animan kvietecon li ne atingis, ĉar nun venis la malnovaj rememoroj kaj pendigis siajn kurtenojn, kaj ĉi tiuj ofte estas kunetenataj de pingloj, je kiuj oni pikiĝas, ”Aj!” oni ekkrias; kaj kiam ili enpikas profunde en la karnon kaj kaŭzas brulan doloron, tiam en la okuloj povas aperi larmoj. Ankaŭ al la maljuna Antono tio ofte okasis, varmegaj larmoj, la plej klaraj perloj fluis sur liaj vangoj. Ili falis sur la liktovrilon aŭ sur la plankon, kaj tiam aŭdiĝis tia sono, kvazaŭ krevus kordo de doloro. Ili elvaporiĝis, ili ekfulmis kiel hela flamo, sed ĉi tiu montris al li en sia lumo vivbildon, kiu neniam malaperis el lia koro. Se li sekigis al si la okulojn per la nokta ĉapeto, tiam la larmoj kaj la bildo dispremiĝis, sed ilia fonto ekzistis plue kaj restis, ĝi kuŝis en lia koro. La bildoj aperis ne en tia ordo, en kiu ili reciproke sin sekvis en la efektiveco, ofte montriĝis nur la plej doloraj, ankaŭ la melankolie ĝojaj lumante elŝoviĝis, sed ĝuste ĉi tiuj donis nun la plej grandan ombron.

”Belaj estas la fagarbaroj de Danujo!” oni diris, sed ankoraŭ pli bele leviĝis en la okuloj de Antono la fagarbaroj de la regiono de Wartburg; pli potence kaj pli respektinde aperis al li la maljunaj kverkoj ĉirkaŭ la fiera kavalira kastelo, kie la plektokreskaĵoj pendis super la ŝtonegoj de la rokaj muroj. Pli dolĉe tie odoris la floraĵoj de la pomarboj ol en la Dana lando. Li tion sentis ankoraŭ tre vive: unu larmo ruliĝis, eksonis kaj eklumis. En ĝia lumo li vidis klare du malgrandajn infanojn, unu knabon kaj unu knabinon, kiuj ludis unu kun la alia. La knabo havis ruĝajn vangojn, blondajn buklajn harojn, honestajn bluajn okulojn. Tio estis filo de riĉa komercisto, la malgranda Antono, li mem. La malgranda knabino havis brunajn okulojn kaj nigrajn harojn, ŝi aspektis vigle kaj saĝe, ŝi estis filino de la urbestro, Molly. Ambaŭ ludis per pomo, ili ĝin skuis kaj aŭskultis, kiel interne bruis la kernoj. La pomon ili distranĉis, kaj ĉiu el ili ricevis parton; ili dividis inter si la kernojn kaj formanĝis ilin krom unu, kiun, kiel diris la malgranda knabino, oni devas meti en la teron.

”Vi iam vidos, kio el tio fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj.”

Kaj ili plantis la kernon en florpoton; ambaŭ ili ĉe tio fervore laboris; la knabo fosis per sia fingro truon en la tero, la malgranda knabino enmetis tien la kernon, kaj ambaŭ kovris ĝin per tero.

”Sed vi ne elprenu ĝin morgaŭ returne, por vidi, ĉu ĝi ricevis radikojn, ” diris la malgranda Molly, ”tion oni ne devas fari! Ĉe miaj floroj mi faris tion du fojojn, mi volis vidi, ĉu ili kreskas. Tiam mi ne komprenis pli bone, kaj la floroj mortis.”

La florpoto restis ĉe Antono, kaj en la daŭro de la tuta vintro li ĉiumatene iris rigardi ĝin, sed oni povis vidi nur la nigran teron. Jen venis la printempo, la suno denove lumis varme, tiam el la florpoto elkreskis du malgrandaj verdaj folietoj.

”Tio estas mi kaj Moll!” diris Antono, ”tio estas tre ĉarma, tio estas ravanta!”

Baldaŭ aperis tria folio; kiun ĝi signifas? Kaj denove aperis unu kaj ankoraŭ unu. Kun ĉiu tago, kun ĉiu semajno la kreskaĵeto fariĝis pli granda, kaj fine ĝi disvolviĝis kaj fariĝis tuta arbo. Ĉio ĉi tio speguliĝis nun en la sola larmo, kiu dispremi ĝis kaj malaperis. Sed ĝi povis denove leviĝi el la sama fonto, el la koro de la maljuna Antono. Proksime de Eisenach etendiĝas vico da ŝtonecaj montoj; inter ili elstaras unu ronda, konusforma, kiu havas sur si nek arbojn, nek arbetaĵojn aŭ herbon; ĝi estas nomata la monto de Venero. En ĝi loĝas sinjorino Venero, diino el la tempo idolana; en tiu tempo ŝi estis nomata sinjorino Holle; tion sciis kaj nun ankoraŭ scias ĉiu infano en Eisenach.

Ŝi enlogis al si la noblan kavaliron Tannhäuser, la amkantiston el la kantista rondo de Wartburg.

Ofte la malgranda Molly kaj Antono staris ĉe la monto, kaj unu fojon ŝi diris: ”Ĉu vi kuraĝos ekfrapi kaj diri: Sinjorino Holle! Sinjorino Holle! Malfermu, ĉi tie estas Tannhäuser!” Antono ne kuraĝis tion fari.

Sed Molly kuraĝis tion fari, tamen nur la vortojn ”Sinjorino Holle, Sinjorino Holle” ŝi diris laŭte kaj klare, la ceteraĵon ŝi murmuretis tiel neklare en la venton, ke Antono estis konvinkita, ke en efektiveco ŝi nenion diris. Ĉe tio ŝi aspektis tiel maltima, tiel maltima, kiel en tiuj okazoj, kiam ŝi kune kun aliaj knabinoj renkontis lin en la ĝardeno kaj ĉiuj volis lin kisi, ĝuste pro tio, ke ili sciis, ke li ne volas lasi sin kisi kaj batas ĉirkaŭ si; ŝi sola povis tion fari.

”Mi povas lin kisi!” ŝi diris fiere kaj ĉirkaŭprenis lian kolon. En tio konsistis ŝia vanteco, kaj Antono nenion havis kontraŭ tio, kaj li nenion pensis ĉe tio. Kiel ĉarma ŝi estis, kiel maltima ŝi estis! Oni diris, ke sinjorino Holle en la monto ankaŭ estas bela, sed ŝia beleco, kiel oni diris, estas la deloga beleco de la malbono. Sed la plej alta beleco, oni diris, devas esti simila al tiu, kiu ornamis la sanktan Elizabeton, la sanktan patroninon de la lando, la pian Turingian princinon, kies bonaj faroj per la legendo donis tie ĉarmon al multaj lokoj. En la kapelo pendis ŝia bildo, ĉirkaŭita de arĝentaj lampoj; sed al Molly ŝi tute ne estis simila.

La pomarbo, kiun ambaŭ infanoj plantis, kreskis kun ĉiu jaro. Ĝi fariĝis tiel granda, ke oni devis ĝin transplanti en la ĝardenon, en la liberan aeron, kie faladis la roso, kie varme lumis la suno, kaj la arbo akiris forton, por kontraŭstari al la krueleco de la vintro. Kiam ĝi trapasis la kruelan premadon de la vintro, ĝi faris impreson, kvazaŭ per siaj floraĵoj ĝi volas doni esprimon al sia ĝojo. En aŭtuno ĝi donis du pomojn, unu por Molly kaj unu por Antono; se estus malpli, estus nebone.

La arbo vigle kreskis, kaj Molly kvazaŭ konkuradis kun ĝi, ŝi estis freŝa kiel pomarba floraĵo. Sed la sorto ne permesis al Antono longe ĝui la vidon de tiu floraĵo. Ĉio ŝanĝiĝas, ĉio aliiĝas! La patro de Molly forlasis la malnovan hejmon, kaj Molly sekvis lin malproksimen, tre malproksimen de tie. En la nuna tempo pro la vaporveturiloj tio estas vojaĝo de nur malmulte da horoj, sed tiam oni bezonis por tio pli ol tutan tagon kaj tutan nokton, por veni de Eisenach ĝis la ekstrema limo de Turingio, ĝis la urbo, kiu ankoraŭ nun estas nomata Weimar.

Molly ploris, kaj Antono ploris; sed ĉiuj tiuj larmoj kuniĝis en unu solan larmon, kaj ĉi tiu radiis per plej bela lumo de ĝojo. Molly konfesis al li, ke ŝi amas lin pli ol ĉiujn belegaĵojn de Weimar.

Pasis unu jaro, pasis du, tri jaroj, kaj en la daŭro de tiu tempo alvenis du leteroj; unu estis transdonita de veturigisto de komercaĵoj, la dua estis sendita per vojaĝanto. La vojo, kiun ili devis traveturi, estis longa, malfacila, kaj ĝi kondukis per multaj dekliniĝoj kaj devojiĝoj preter multe da urboj kaj vilaĝ oj.

Tre ofte Antono kaj Molly kune estis aŭdintaj la historion pri Tristan kaj Isolda, tre ofte li sub ili ambaŭ prezentis al si sin kaj Molly’n, kvankam la nomo Tristan devis signifi, ke li elkreskis en malĝojo. Tio tute ne povis akordiĝi al Antono, kaj li ankaŭ neniam povus simile al Tristan alkutimiĝi al la penso: ”ŝi min forgesis!” Sed Isolda ne forgesis ja la amikon de sia koro, kaj kiam ili ambaŭ mortis kaj estis enterigitaj sur du kontraŭaj flankoj de la preĝejo, la tilioj ĉe iliaj tomboj transkreskis la preĝejan tegmenton kaj ligis inter si siajn florantajn kapojn. Tio ŝajnis al Antono tiel bela kaj tamen samtempe ankaŭ tiel malgaja. Sed inter li kaj Molly ne povas okazi io malĝoja, kaj tial li fajfis kanton de la amkantisto Walther von der Vogelweide:

Sub la tili’ ĉe l’ erikejo

Kaj precipe bele sonis en ĝi la vortoj:

El la arbaro en la valo
Al tio kantis najtingalo!

Ĉi tiu kanto konstante venadis al li sur la langon, li ĝin kantis kaj fajfis en la lunluma nokto, kiam li surĉevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly’n. Li volis veni neatendite, kaj li venis neatendite.

Oni akceptis lin amike, oni donis al li plenan pokalon da vino por bonveno, vigla societo, distinginda societo lin ĉirkaŭis, komforta ĉambro kaj bona lito estis pretaj por li, kaj tamen estis tute alie, ol kiel li pensis kaj revis. Li ne komprenis sin mem, li ne komprenis la aliajn, sed ni povas tion kompreni. Oni povas esti en la domo, oni povas esti en la familio kaj tamen ne havi tie fortajn radikojn; oni babilas kun si reciproke, kiel oni babilas en poŝta kaleŝo, oni konas sin reciproke, kiel oni sin konas reciproke en poŝta kaleŝo, oni ĝenas unu la alian, oni deziras, ke oni estu jam for aŭ ke nian bonan najbaron prenu la diablo. Ion de tio sentis Antono.

”Mi estas honesta knabino, ” diris al li Molly, ”mi ĝin mem tion diros al vi. Multe ŝanĝiĝis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la alia; interne kaj ekstere fariĝis alie. Kutimo kaj volo ne povas regi nian koron. Antono, mi ne dezirus, ke vi rememoru min malamike, nun, kiam mi baldaŭ estos tre malproksime de ĉi tie, – kredu al mi, mi ĉiam konservos vin en bona memoro, sed ami tiel, kiel mi nun scias, ke oni povas ami alian homon, mi neniam vin amis! Kun tio vi, devas paciĝi! Adiaŭ, Antono!”

Kaj Antono ankaŭ diris adiaŭ, eĉ unu larmo ne aperis en liaj okuloj, sed li sentis, ke la amo al Molly malaperis el lia koro. Ardanta fera stango kaj glacie malvarma fera stango ŝiras al ni la haŭton de la lipo kun egala sento, kiam ni ĝin kisas, kaj li kisis egale forte en amo kaj en malamo.

Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach, sed pro tio la ĉevalo, sur kiu li rajdis, baldaŭ pereis.

”Kio grava tio estas!” li diris; ”mi ankaŭ pereis, kaj mi ĉion neniigos, kio povas rememorigi al mi ŝin, ankaŭ vin, sinjorino Holle, sinjorino Venero, vi idolana virino! La pomarbon mi rompos, mi ĝin elŝiros kune kun la radikoj! Neniam ĝi plu floru nek portu fruktojn!”

Sed la arbon li ne detruis, liaj propraj fortoj estis detruitaj, kaj en febro li kuŝis en la lito. Kio povus lin denove resanigi? Sed jen aperis medicinaĵo, kiu povis tion fari, la plej maldolĉa, kiun oni povas trovi, ĝi, kiu reskuas la senfortiĝintan korpon kaj la konsternegitan animon: la patro de Antono ĉesis esti riĉa komercisto. Malfacilaj tagoj, tagoj de elprovado staris antaŭ la pordo; la malfeliĉo alruliĝis; simile al grandaj ondegoj ĝi enfalis en la iam tiel riĉan domon. La patro fariĝis malriĉa homo, zorgoj kaj malfeliĉo lin paralizis. Tiam Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto kaj pri sia kolero kontraŭ Molly. Li devis nun anstataŭi en la domo la patron kaj la patrinon, li devis ordi, helpi, labori, li devis eĉ eliri en la malproksiman mondon, por laborenspezi sian panon.

Li venis en Bremon, li konatiĝis kun mizero kaj kun malfacilaj tagoj, kaj ili faras la spiriton malmola aŭ mola, ofte tro mola. La mondo kaj la homoj tie montriĝis tute aliaj, ol kiel li imagis al si en sia infaneco.

Kio estis por li nun la kantoj de la amkantistoj! Nenio krom sensignifaj sonoj, nenio krom senvaloraj parolmanieroj. Tiel li pensis dum kelka tempo; sed en alia tempo tiuj kantoj tremigis lian animon, kaj lia spirito fariĝis pia.

”La volo de Dio estas la plej bona!” li tiam diris; ”estis bone, ke Dio ne alligis al mi la koron de Molly; al kio tio nun kondukus, kiam la feliĉo tiel forturniĝis? Ŝi deturnis sin de mi, ĉar la minacintan ŝangon de la feliĉo ŝi sciis aŭ antaŭvidis. Tio estis favorkoreco de Dio en rilato al mi; estas plej bone tiel, kiel farigis. Ĉio fariĝas nur konforme al la saĝa aranĝo de Dio! Ŝi ne estis kulpa, kaj mi estis tiel kolera kontraŭ ŝi!”

Jaroj pasis, la patro de Antono mortis, fremduloj loĝis en lia patra domo. Tamen la sorto permesis al li ankoraŭ ĝin revidi. Lia riĉa mastro sendis lin en negocajn vojaĝojn, kaj ĉi tiuj kondukis lin tra lia naskiĝurbo Eisenach. La malnova Wartburga kastelo ĉiam ankoraŭ staris senŝanĝe alte supre sur sia roka altaĵo, kun la ŝtona bildo de monaĥo kaj de monaĥino. La potencaj kverkoj donis al la tutaĵo la saman aspekton, kiel en lia infaneco. La nuda monto de Venero en sia mallume griza koloro elstaris nur malmulte el la valo. Volonte li ekkrius: ”Sinjorino Holle, sinjorino Holle, malfermu la monton, tiam mi ja restos sur la tero de la hejmo!”

Tio estis peka penso, kaj li pie faris signon de kruco. Malgranda birdo kantis en la plej proksima arbetaĵo, kaj al li denove venis en la kapon la malnova amkanto:

El la arbaro en la valo Al tio kantis najtingalo!

Tiom multe denove venis al li en la kapon ĉi tie en la urbo de sia infaneco, kiun li kun larmoj vidis denove. Lia patra domo staris ankoraŭ kiel antaŭe, sed la ĝardeno estis parte debarita. Kampa vojo kondukis tra angulo de la malnova ĝardeno, kaj la pomarbo, kiun li ne detruis, staris ankoraŭ tie, sed ekster la ĝardeno, sur la dua flanko de la vojo.

Tamen la suno prilumadis ĝin ankoraŭ kiel antaŭe, kaj la roso refreŝigadis ĝin kiel antaŭe, ĝi portis abunde da fruktoj, la branĉoj fleksiĝis al la tero.

”Ĝi prosperas!” li diris, ”ĝi povas prosperi!”

Tamen unu el la grandaj branĉoj estis derompita, petolemaj manoj tion faris, la arbo staris ja ĉe la veturvojo.

”Oni deŝiras ĝiajn floraĵojn, ne donante dankon, oni ŝtelas ĝiajn fruktojn kaj derompas ĝiajn branĉojn. Ĉi tie oni povus diri, se oni povas paroli pri arbo kiel pri homo: super la lulilo oni ne kantis al la arbo, ke ĝi tiel tie staros. Ĝia historio komenciĝis tiel bele, kaj kio nun fariĝis el ĝi? Forlasita kaj forgesita ĝi estas, ĝardena arbo ekster la ĝardeno, ĉe la kampo kaj ĉe la landvojo. Ĉi tie ĝi staras sen defendo, skuata, frapata kaj kun rompitaj branĉoj. Kvankam ĝi de tio ne velksekiĝas, kun ĉiu jaro tamen la kvanto de ĝiaj floraĵoj fariĝas pli malgranda, la fruktoj ĉesas kreski, kaj fine… nu, la historio finiĝ as!”

Tion pensis Antono tie sub la arbo, tion li pensis ofte en la nokto en la soleca ĉambreto de sia ligna domo en la fremda lando, en la Hüskestrato en Kopenhago, kien lia riĉa mastro, la komercisto el Bremo, lin sendis, liginte lin per la kondiĉo, ke li ne edziĝos.

”Edziĝi, ho, ho!” li diris laŭte kaj strange.

La vintro venis frue, estis akra frosto; ekstere estis forta neĝvento, tiel ke ĉiu, kiu povis, restis interne de siaj kvar muroj. Tio estis la kaŭzo, pro kiu la najbaroj de Antono kontraŭe ne rimarkis, ke lia butiko dum du tutaj tagoj ne estis malfermita kaj li mem ne montriĝis. Kiu elirus ĉe tia vetero, se li povas ne fari tion?

Tio estis grizaj, mallumaj tagoj, kaj en la butiko, kies fenestroj ja ne estis el vitro, regis nur duonlumo kaj poste mallumega nokto. La maljuna Antono dum du tagoj ne forlasis sian liton, li ne havis plu la forton por tio. La malbonegan veteron de ekstere li longan tempon antaŭe sentis en siaj membroj. Forlasita kuŝis tie la maljuna fraŭlo kaj ne povis helpi al si, li apenaŭ povis levi al la buŝo la kruĉon kun akvo, kiun li estis stariginta apud si, kaj nun eĉ la lasta guto estis eltrinkita. Ne la febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis. Tie supre, kie li kuŝis, regis ĉirkaŭ li preskaŭ ĉiama nokto. Malgranda araneo, kiun li ne povis vidi, kontente kaj laboreme ŝpinadis super li sian teksaĵon, kvazaŭ por tio, ke tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn.

Ho, kiel longa kaj dormema estis la tempo! Larmojn li ne havis, dolorojn ankaŭ ne; Molly ne vivis en liaj pensoj. Li havis la senton, ke la mondo kaj ĝia tumulto havas plu nenian rilaton al li, ke li kuŝas jam ekster ĝi: Neniu pensis ja pri li. Dum unu momento li eksentis malsaton, ankaŭ soifon li tre forte sentis. Sed neniu venis, por lin refreŝigi; neniu volis veni. Li ekpensis pri tiuj, kiuj devis perei de senforteco, li rememoris, kiel la sankta Elisabeto, kiam ŝi vivis ankoraŭ sur la tero, ŝi, la sanktulino de lia hejmo kaj de lia infaneco, la nobla dukino de Turingio, la alte eminenta sinjorino, mem iradis en la plej malriĉajn lokojn, kaj alportadis al la malsanuloj konsolon kaj refreŝigon. En hela brilo ŝiaj agoj ŝvebis antaŭ liaj okuloj. Li rememoris, kiel ŝi venadis al la suferantoj kaj parolis al ili vortojn de konsolo, kiel ŝi lavadis la vundojn de la suferantoj kaj al la malsatuloj alportadis manĝaĵon, kvankam ŝia severa domsinjoro ŝin koleris pro tio. Li rememoris la legendon, kiel unu fojon, kiam ŝi venis kun plena korbo, en kiu troviĝis vino kaj mangaĵoj, subite aperis ŝia edzo, kiu observis ĉiujn ŝiajn paŝojn, kaj kolere demandis, kion ŝi tie portas. Timiĝinte ŝi respondis, ke tio estas rozoj, kiujn ŝi ŝirkolektis en la ĝardeno; kaj kiam li, ne kredante, fortiris la tukon, kiu kovris la korbon, jen por la savo de la pia virino fariĝis miraklo, kaj la pano kaj ĉio en la korbo tie kuŝis aliformigitaj en rozojn.

Tiel la sanktulino vivis en la animo de la maljuna Antono, tiel ŝi kvazaŭ vivante ŝvebis antaŭ liaj senfortiĝintaj okuloj, antaŭ lia lito en la mizera tabula budo de la Dana lando. Li senĉapigis sian kapon, rigardis al ŝi en la mildajn okulojn, kaj ĉio ĉirkaŭe estis plena de brilo kaj de rozoj, kaj ĉi tiuj disvastigadis tra la tuta ĉambro sian ĉarman bonodoron.

Subite penetris al li agrabla odoro de pomoj; li vidis, kiel floranta pomarbo etendas al li siajn branĉojn, tio estis la sama pomarbo, por kiu li kaj Molly plantis la malgrandan kernon.

La arbo ŝutis siajn aromajn foliojn sur lian varmegan frunton kaj malvarmetigis ĝin. Ili falis sur liajn sensukiĝintajn lipojn, kaj li havis la senton, kvazaŭ pano kaj fortiga vino lin refreŝigis. Kaj li sentis sin tiel facila; li ĝojis tiel sincere, ke li povas kviete ekdormeti.

”Nun mi dormos!” li flustris mallaŭte; ”la dormo bone efikas! Morgaŭ mi denove estos sana kaj leviĝos. Belege, belege! La pomarbon, plantitan en amo, mi vidas nun en belegeco!”

Kaj li endormiĝis.

La sekvantan tagon – ĝi estis la tria tago, de post kiam la butiko estis fermita, la neĝo plu ne estis pelata de la vento – la najbaroj de kontraŭe serĉis, kie estas la maljuna Antono, kiu ĉiam ankoraŭ ne montriĝis. Li kuŝis senvive elstreĉite kun la nokta ĉapeto premita inter la manoj. Oni ne surmetis ĝin sur lin en la tombo, li havis ja alian, puran kaj blankan. Kie nun estis la larmoj, kiujn li estis plorinta? Kie estis tiuj perloj? Ili restis en la nokta ĉapeto – la veraj larmoj ne malaperas el la tolaĵo – kune kun la ĉapeto ili estis kaŝitaj kaj forgesitaj. La malnovaj pensoj, la malnovaj sonĝoj restis ankoraŭ en la nokta ĉapeto de la maljuna fraŭlo.

Ne deziru ĝin al vi! Ĝi farus vian frunton tro varmega, ĝi batigus pli forte viajn pulsojn, ĝi alportus al vi tiajn sonĝojn, kiuj estus kvazaŭ realaĵo.

Tion spertis la unua, kiu ĝin metis sur sin, kaj tio estis ja duonon da jarcento poste, kaj tio estis la urbestro mem. Li sidis kun la edzino kaj dek unu infanoj, tre komforte inter siaj kvar muroj. Sed tuj li eksonĝis pri malfeliĉa amo, bankroto kaj zorgoj pri pano.

”Hu, kiel la nokta ĉapeto varmigas!” li ekkriis kaj forŝiris ĝin, kaj tiam deruliĝis unu perlo kaj ankoraŭ unu; ili lumis kaj eligis strangan sonon. ”Tio estas la artrito, ” diris la urbestro, ”kiu fajreras antaŭ miaj okuloj!”

Tio estis larmoj, ploritaj duonon da jarcento antaŭe, ploritaj de la maljuna Antono el Eisenach.

Ĉiu, kiu poste surmetis la noktan ĉapeton, ricevis viziojn kaj sonĝojn, lia propa historio aliformiĝis en historion de Antono. Kreiĝis tuta fabelo, kreiĝis multaj, ilin rakontu aliaj. Ni rakontis nun la unuan, kaj ni finas per la vortoj: ”neniam deziru al vi la noktan ĉapeton de la maljuna fraŭlo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.