La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Dano Holger

En Danujo staras malnova kastelo, nomata Kronborg, kiu troviĝas tute ĉe la Sundo, kie la grandaj ŝipoj ĉiutage grandanombre preterveturas, Anglaj, Rusaj, Prusaj, Ili salutas la malnovan kastelon per kanonoj: ”Bum!” kaj la malnova kastelo respondas ankaŭ per kanonoj: ”Bum!” ĉar tio estas la lingvo de la kanonoj, per kiu ili diras ”Bouan tagon” kaj ”Koran dankon”, En vintro tie ne pasas ŝipoj, tiam la tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio. Plenforma vojo tie transkondukas, sur ĝi flirtas la flagoj Dana kaj Sveda, kaj la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo salutas sin reciproke, ne per kanonoj, sed per amika manpremo, kaj ili prenas unuj de la aliaj blankan panon kaj kringojn, ĉar fremda mangaĵo havas plej bonan guston. Sed la plej bela kaj plej interesa estas tamen la malnova Kronborg, sub kiu, en profunda, malluma kelo, kien oni neniun enlasas, sidas la Dano Holger. Li estas vestita per fero kaj ŝtalo kaj apogas sian kapon sur la fortaj brakoj; lia longa barbo pendas malsupren el la marmora tablo, kiun ĝi trakreskis. Li dormas kaj sonĝas, sed en la sonĝo li vidas ĉion, kio okazas supre en Danujo. ĉiun Kristnaskan vesperon venas anĝelo de Dio kaj diras al li, ke liaj sonĝoj estas bazitaj sur realaĵo kaj ke li povas trankvile dormi plue, ĉar Danujo ankoraŭ ne troviĝas en ia granda danĝero. Sed se ĝi iam falos en tian danĝeron, tiam la maljuna Dano Holger leviĝos, tiel ke la tablo krevos, kiam li liberigos sian barbon. Tiam li denove eliros en la taglumon kaj ekbatos la malamikojn tiel, ke la sonadon de la bataliloj oni aŭdos en ĉiuj landoj de la mondo.

Ĉion ĉi tion pri la Dano Holger iam rakontis maljuna avo al sia malgranda nepo, kaj la malgrandulo sciis, ke kion la avo rakontas, tio estas pura vero. Dum li tiel sidis kaj rakontis, li skulptis grandan lignan bildon. ĝi devis prezenti la Danon Holger kaj estis destinita por ornami la antaŭaĵon de ŝipo, ĉar la maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto, kaj tio estas tia homo, kiu eltranĉas la antaŭaĵajn figurojn, laŭ kiuj ĉiu ŝipo havas sian nomon. ĉi tie li nun eltranĉis la Danon Holger, kiu staris rekte kaj fiere kaj en unu mano tenis la larĝan batalan glavon, dum la dua mano estis apogata al la Dana blazono.

La maljuna avo rakontis tiom multe pri gloraj Danaj viroj kaj virinoj, ke la malgranda nepo fine imagis al si, ke li scias nun tiom same multe, kiom povas scii la Dano Holger, kiu ja nur sonĝas pri ĉio. Kiam la knabo estis enlitigita, li tiom multe pensis pri tio, ke li profunde enŝovis sian mentonon en la litkovrilon, kaj ŝajnis al li, ke li havas longan barbon, kiu alkreskis al ĝi.

La maljuna avo tamen restis ankoraŭ ĉe sia laboro kaj skulptis la lastan parton, la Danan blazonon. Kiam ĝi estis finita, li pririgardis la tutan faritaĵon kaj pensis pri ĉio, kion li legis kaj aŭdis kaj kion li hodiaŭ vespere rakontis al la malgranda knabo. Li movetis la kapon, viŝis siajn okulvitrojn, surmetis ilin denove kaj diris: ”En mia tempo la Dano Holger certe ne revenos; sed la knabo tie en la lito eble havos la okazon vidi lin kaj partopreni en la faroj, se ili estas veraĵo.” La maljuna avo denove movetis la kapon, kaj ju pli longe li rigardis sian Danon Holger, des pli klare fariĝis al li, ke li faris bonan bildon. Li preskaŭ havis la impreson, kvazaŭ spirito de vivo ĝin trafluas, kvazaŭ ĝi ricevas kolorojn kaj la armaĵo brilas kiel ŝtalo kaj fero. La koroj en la Dana blazono fariĝis videble ĉiam pli kaj pli ruĝaj, kaj la leonoj kun la oraj kronoj preparis sin por salto.

”Ĉi tio estas ja la plej bela el ĉiuj blazonoj de la mondo!” diris la maljunulo. ”La leonoj signifas forton kaj la koroj mildecon kaj amon.” Li rigardis la supran leonon kaj pensis ĉe tio pri la reĝo Knut, kiu alkatenis la grandan Anglujon al la trono de Danujo; kaj li rigardis la duan leonon kaj pensis pri Valdemar, kiu unuigis Danujon kaj submetis la Vendajn landojn. Li rigardis la trian leonon kaj rememoris Margareton, kiu unuigis la Skandinavajn regnojn sub unu sceptro. Sed kiam li rigardis la ruĝajn korojn, ili lumis ankoraŭ pli brile ol antaŭe, ili aliformiĝis en flamojn, kiuj moviĝis, kaj en sia spirito li sekvis ĉiun el ili.

La unua flamo transportis lin en malvastan, malluman malliberejon. Tie sidis malliberulino, ĉarmega virino, filino de Kristiano la Kvara: Eleonoro Ulfeldt; kaj la flamo sidiĝis kiel rozo sur ŝia brusto kaj interfianĉiĝis kune kun ŝia koro en unu aman fajron, kun la koro de la plej nobla kaj plej bona el ĉiuj Danoj virinoj.

”Ho, kia koro en la blazono de Danujo!” diris la maljuna avo.

Kaj lia spirito sekvis la duan flamon, kiu kondukis lin eksteren sur la maron, kie tondris la kanonoj, kie la ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo; kaj la flamo alkroĉiĝis en formo de ordena rubando al la brusto de Hvitfeldt, kiam li sin kaj sian ŝipon eksplode pereigis, por savi la ŝiparon.

La tria flamo transportis lin al la malgajaj kabanoj de Grenlando, kie la misiisto Han Egede kun amo laboris per vortoj kaj faroj; la flamo estis stelo sur lia brusto, koro por la Dana blazono.

Kaj la rememoro de la maljuna avo kuris antaŭen antaŭ la ŝvebanta flamo, ĉar li sciis, al kiu celo la flamo strebis. En la mizera dometo de la vilaĝanino staris Frederiko la Sesa kaj skribis sian nomon per kreto sur la trabo. La flamo tremis sur lia brusto, tremis en lia koro; en tiu vilaĝana dometo lia koro fariĝis koro en la blazono de Danujo. La maljuna avo viŝis siajn okulojn, ĉar li konis ja reĝon Frederikon kun la arĝente blankaj haroj kaj la honestaj bluaj okuloj kaj vivis por li, kaj li kunmetis siajn manojn kaj silente rigardis antaŭen. Tiam la bofilino de la maljuna avo aliris al li kaj atentigis lin, ke estas jam malfrue, ke li ĉeŝu labori kaj sidiĝu al la kovrita vesperman ĝa tablo.

”Bela tamen estas la kreitaĵo, kiun vi faris, avo!” ŝi diris. ”La Dana Holger kaj nia tuta malnova blazono! Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun vizaĝon mi jam iam vidis!”

”Ne, vi ĝin certe ne vidis!” respondis la maljuna avo, ”sed mi ĝin vidis, kaj mi penis skulpti ĝin en ligno tiel, kiel ĝi en la rememoro ankoraŭ ŝvebas antaŭ mia animo. Tio estis tiam, kiam la Angloj staris sur la ankradejo, en la tago, kiu estas glora en la kronikoj de Danujo, la duan de Aprilo, kiam ni montris, ke ni estas ankoraŭ la malnovaj Danoj. Sur la fregato ”Danujo”, sur kiu mi servis en la ŝiptaĉmento de Steen Bille, unu viro batalis flanke de mi. Estis kvazaŭ la kugloj zorge lin evitas! Gaje li kantadis malnovajn melodiojn kaj pafadis kaj bataladis, kvazaŭ li estus pli ol homo. Mi memoras ankoraŭ klare lian vizaĝon; sed de kie li venis, kien li iris, mi ne scias, neniu scias. Ofte mi pensis, ke tio povis esti la maljuna Dana Holger, kiu alnaĝis el Kronborg, por helpi al ni en la horo de danĝero. Tia estis mia penso, kaj tie staras lia bildo.”

La bildo ĵetis supren sur la muron longan ombron, kiu parte etendiĝis ankoraŭ sur la plafonon. Oni havis la impreson, kvazaŭ ĝi venas de la propra vivanta persono de la Dana Holger, ĉar la ombro moviĝadis, kio cetere povis esti kaŭzata ankaŭ de la neregula moviĝado de la kandela flamo; kaj la bofilino kisis la maljunan avon kaj kondukis lin al la granda brakse ĝo antaŭ la tablo, kaj ŝi kaj ŝia edzo; kiu estis ja la filo de la maljuna avo kaj la patro de la malgranda knabo, kiu kuŝis en la lito, sidis kaj manĝis sian vespermanĝon. La maljuna avo rakontis pri la Danaj leonoj kaj la Danaj koroj; pri la forto kaj la mildeco, kaj klarigis en plej konvinka maniero, ke krom la forto, kiu troviĝas en la glavo, ekzistas ankoraŭ alia forto. Kaj li montris al la librobreto, sur kiu kuŝis malnovaj libroj, sur kiu kuŝis la plena kolekto de komedioj de Holberg, kiujn li pro ilia amuzeco tiel ofte legis, ke li opiniis, ke li rekonas en ili ĉiujn personojn de siaj malnovaj tagoj.

”Vidu, tiu ankaŭ povosciis bati!” diris la maljuna avo; ”ĉiujn malsaĝaĵojn kaj krudaĵojn de la popolo li batadis tiel longe, kiel la sorto al li permesis.” Kaj la maljuna avo kapsignis en la direkto al la spegulo, sur kies tableto staris la kalendaro kun la ”Ronda Turo”, la observatorio, kiel titola vinjeto, kaj li diris: ”Tŝĉo Brahe, li ankaŭ estis viro, kiu povosciis apliki glavon; ne por haki karnon kaj oston, sed por trahaki pli klaran vojon inter la steloj de la firmamento! Kaj plue li, kies patro estis mia samprofesiano, li, la filo de la maljuna skulptisto, li, kiun ni mem vidis kun la blankaj haroj kaj la larĝaj ŝultroj, li, kies nomo resonas en ĉiuj landoj de la mondo! Jes, li povoscias haki, mi povoscias nur tranĉeti! Ho jes, la Dana Holger povas aperi en diversaj formoj, tiel ke la famo pri la Dana forto estas aŭdata sur la tuta tera globo! Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen!”

Sed la malgranda knabo en la lito vidis klare la malnovan Kronborgon ĉe la Sundo, la vivantan Danan Holgeron, kiu profunde malsupre sidas kun barbo enkreskinta en la tablon kaj sonĝas pri ĉio, kio okazas ĉi tie supre. Sed Holger sonĝis ankaŭ pri la malgranda mizera ĉambro, en kiu sidis la skulptisto. Li aŭdis ĉion, kio tie estis rakontata, li movetis en la dormado la kapon kaj diris:

”Jes, vi Danoj, memoru pri mi, konservu min en viaj pensoj!” Mi venos en la momento de mizero!”

Tie antaŭ Kronborg lumis la hela tago, kaj la vento transportadis la tonojn de la arbara korno el la najbara lando; la ŝipoj preterveturadis kaj salutadis: ”Bum! Bum!” kaj el Kronborg oni respondadis: ”Bum! Bum!” Sed kiel ajn forte oni pafadis, tamen la Dana Holger ne vekiĝis, ĉar tio estis ja nur: ”Bonan tagon!” kaj ”Koran dankon!” Por lin veki, devas esti pafate alie; sed li certe iam vekiĝos, ĉar la Dana Holger havas medolon en la ostoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.