La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Historio

En la ĝardeno ĉiuj pomarboj staris en plena beleco de florado, ili rapidis eligi floraĵojn, antaŭ ol ili ricevis verdajn foliojn. Ĉiuj junaj anasoj estis ekstere sur la korto, kaj ankaŭ la kato, kiu kuŝis en la sunlumo kaj lekadis sian piedon. Kiam oni rigardis al la kampo, oni povis vidi, ke tie staras la greno mirinde verda, oni aŭdis ĝojkriadon kaj pepadon de ĉiuj malgrandaj birdoj, kvazaŭ estus granda festo; kaj oni efektive povis tion diri, ĉar estis dimanĉo. La sonoriloj sonoradis, kaj la homoj en siaj plej bonaj vestoj iris en la preĝejon kaj aspektis tre ĝojaj. Jes, ĉe ĉiuj oni povis vidi ion ĝojan; cetere la tago estis tiel varma, tiel ravanta, ke oni certe povis diri: ”Dio vere estas senfine bona por ni homidoj!”

Sed interne en la preĝejo staris la pastro sur la katedro kaj predikis per laŭta kaj kolera voĉo; li diris, ke la homoj estas malpiaj kaj tial Dio devas ilin puni, kaj post la morto la malbonuloj venas en la inferon, kie ili devas eterne bruli; li asertis, ke ilia vermo ne mortas kaj ilia fajro neniam estingiĝas, ke neniam ili povas trovi ripozon kaj pacon. Estis terure tion aŭdi, kaj li tion diris kun plej granda certeco. Li priskribis al ili la inferon kiel malbonodoran kavernon, en kiun enfluas la tuta malpuraĵo kaj maldelikataĵo de la tuta mondo, kie nenia venteto blovas krom la varmega sulfura flamo, kie troviĝas nenia fundo, sed kie oni ĉiam pli kaj pli profunden eniĝas en eternan silenton. Jam la sola aŭdado estis terura, sed oni povis vidi sur la pastro, ke la afero estas por li tre serioza, kaj ĉiuj homoj en la preĝejo estis tute teruritaj.

Sed ekstere antaŭ la preĝejo ĉiuj malgrandaj birdoj kantis tiel gaje kaj la suno lumis tiel varme, estis kvazaŭ ĉiu floro proklamas: ”Dio estas sentine bona por ni ĉiuj!” Jes, ekstere tute ne estis tiel, kiel predikis la pastro.

Vespere, kiam oni devis jam iri dormi, la pastro vidis, ke lia edzino sidas silente kaj meditante.

”Kio mankas al vi?” li ŝin demandis.

”Kio en efektiveco mankas al mi?” ŝi diris, ”al mi mankas tio, ke mi ne povas bone kolekti miajn pensojn, ke viajn asertojn mi ne tute bone povas kompreni, kiam vi diras, ke ekzistas tiom multe da malpiuloj kaj ke ili devas eterne bruli! Eterne, ha, kiel longe! Mi estas nur peka homa estaĵo, kaj tamen mia koro ne povus permesi al mi, ke eĉ la plej malbonan pekulon mi lasu bruli eterne, – kiel do tion povus fari Dio, Li, kiu estas tiel senfine bona kaj kiu scias, kiel la malbono kaptas nin de ekstere kaj de interne. Ne, mi ne povas tion imagi al mi, kvankam vi tion asertas.”

Estis aŭtuno, la folioj defalis de la arboj; la serioza, severa pastro sidis ĉe la lito de mortanto; pia kredantino fermis siajn okulojn, tio estis la pastredzino.

”Se iu ricevas pacon en la tombo kaj favorkorecon ĉe Dio, tio estos antaŭ ĉio vi!” diris la pastro, kaj li kunmetis ŝiajn manojn kaj eldiris preĝon pri mortintoj.

Oni portis ŝin en la tombon; du pezaj larmoj defluis sur la vangoj de la serioza viro. En la domo de la pastro estis silente kaj malplene, la sunlumo tie estingiĝis, ŝi ja foriris, foriris por ĉiam.

Estis nokto, malvarma vento blovis super la kapo de la pastro, li malfermis la okulojn, kaj li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambron, sed la luno tute ne lumis. Ia figuro staris antaŭ lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edzino, ŝi rigardis lin senfine malĝoje, estis kvazaŭ ŝi volas ion diri.

La viro duone leviĝis kaj etendis al ŝi la manojn. ”Eĉ al vi ne estas donita eterna ripozo? Vi suferas? Vi, la plej bona, la plej pia!” Kaj la mortintino klinis sian kapon jesante kaj metis la manon sur la bruston.

”Kaj ĉu mi povas havigi al vi trankvilecon en la tombo?” ”Jes!” li klare aŭdis.

”Kaj kiamaniere?”

”Donu al mi haron, nur unu solan haron de la kapo de pekulo, kies fajro neniam estingiĝos, de tia pekulo, kiun Dio volas ĵetegi en la inferon por eterna turmento.”

”Ho, kiel facile oni povas vin liberigi, vi pura, vi pia!” li respondis.

”Sekvu do min!” diris la mortintino. ”Tio estas permesita al ni. Ĉe mia flanko vi povas ŝvebi, kien viaj pensoj volas. Nevideblaj por la homoj, ni povas rigardi en la plej kaŝitajn faldojn de ilia koro. Sed per mano certa vi devas montri tiun, kiu estas kondamnita por la eterna turmento, kaj antaŭ la kokokrio li devas esti trovita!”

Kaj rapide, kiel portite de la pensoj, ili troviĝis en la granda urbo. De la muroj de la domoj lumis per fajraj literoj la nomoj de la mortomeritaj pekoj: malhumileco, avareco, drinkemeco, voluptemeco, – per unu vorto, la tuta sepkolora ĉielarko de la mortomeritaj pekoj.

”Jes, tie interne, kiel mi supozis, kiel mi sciis, ” diris la pastro, ”loĝas tiuj, kiuj estas kondamnitaj al la eterna fajro.” Ili staris antaŭ belege prilumita portalo; larĝaj ŝtuparoj, kovritaj per tapiŝoj kaj ornamitaj per floroj, kondukis en la internon de la domo, kaj bala muziko bruis tra la festaj salonoj. Antaŭ ĝi majeste staris la pordisto en veluro kaj silko, kun granda arĝentita bastono.

”Nia balo estas egala al la balo de la reĝo!” li diris, turnante sin al la kolektiĝinta popolamaso sur la strato; de la verto ĝis la fingroj de la piedoj lumis el li la penso: ”Kompatindaj senvaloruloj, kiuj enrigardas tra la pordo, vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj!”

”Malhumileco!” diris la mortintino, ”ĉu vi lin vidas?”

”Lin?” ripetis la pastro. ”Jes, sed li estas naivulo, nur malsa ĝulo, kaj li ne devas esti kondamnita al eterna fajro kaj eterna turmento.”

”Nur malsaĝulo!” sonis tra la tuta domo de la malhumileco, tiaj ili ĉiuj tie estis.

Ili flugis internen de la kvar nudaj muroj de avarulo, kie, tute malgrasa, tremanta de malvarmo, malsata kaj soifa, la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono; ili vidis, kiel li febre suprensaltis de sia, mizera kuŝloko kaj elprenis libere sidantan ŝtonon el la muro, en kiu kuŝis oraj moneroj en ŝtrumpo; li pripalpis sian ĉifonaĵan noktan veston, en kiu estis enkudritaj oraj moneroj, kaj liaj malsekaj fingroj tremis.

”Li estas malsana, tio estas frenezo, senĝoja frenezo, ĉirkaŭita de timego kaj malbonaj sonĝoj!”

Kaj ili rapide foriĝis, kaj ili troviĝis apud la kuŝtabulo de la krimuloj, kie ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko. Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovaĝa besto, eligante malbelan krion; per siaj pintaj kubutoj li ekbatis sian kamaradon, kaj ĉi tiu dormeme sin turnis:

”Tenu la buŝaĉon, vi sovaĝa besto, kaj dormu! Tiel estas ĉiun nokton…!”

”Ĉiun nokton!” ripetis tiu, ”jes, ĉiun nokton ĝi venas, krias kaj sufokas min. En flameco mi faris tion aŭ alian, kun kolerema spirito mi naskiĝis, tio alkondukis min ĉi tien la duan fojon; sed se mi agis malbone, mi havas ja mian punon. Nur unu aferon mi ne konfesis. Kiam mi la lastan fojon eliris de ĉi tie kaj preteriris antaŭ la bieneto de mia mastro, tiam mia interno ekbolis kaj sovaĝaj pensoj leviĝis en mia animo, – mi ekfrotis alumeton kontraŭ la muro; super kiu tre malalte elstaris la pajla tegmento. Ĉio ekbrulis, flamo ekkaptis ĝin tiel, kiel ĝi ofte min ekkaptas. Mi helpis savi la brutojn kaj meblojn. Krom unu abelaro, kiu flugis en la fajron, kaj krom la ĉenita hundo, neniu vivanta estaĵo forbrulis. Pri tiu lasta mi ne pensis. Oni povis aŭdi, kiel ĝi blekegas, – kaj tiun blekegon mi ĉiam ankoraŭ aŭdas ĉiufoje, kiam mi volas ekdormi, kaj kiam mi endormiĝas, tiam venas la hundo, granda kaj vila ĝi staras antaŭ mi. Ĝi metas sin sur min, blekegas, premas min, sufokas min. Auskultu do, kion mi rakontas, vi povas ronki, ronki la tutan nokton, sed mi ne povas dormi eĉ horkvaronon.” Kaj liaj okuloj subpleniĝis per sango, li ĵetis sin sur la kamaradon kaj batis lin per kunpremita pugno en la vizaĝ on.

”La furioza Mads denove freneziĝis!” oni diris ĉirkaŭe, kaj la aliaj friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin tiel, ke lia kapo atingis liajn piedojn, kaj en tiu pozicio ili forte lin ligis, tiel ke la sango preskaŭ elŝprucis el liaj okuloj kaj el ĉiuj liaj poroj.

”Vi lin mortigas!” ekkriis la pastro, ”ho li malfeliĉa!” Kaj dum li defende etendis la manon super la pekulon, super lin, kiu jam ĉi tie suferis tro kruele, la sceno subite ŝanĝiĝis. Ili flugis tra riĉaj salonoj kaj mizeraj kameroj; volupto, envio, ĉiuj mortomeritaj pekoj preteriris antaŭ ili, anĝelo de la juĝo voĉlegis iliajn pekojn, kiel ankaŭ ilian defendon. Ĝi havis malgrandan valoron antaŭ Dio, sed Dio legas ja en la koroj, Li scias ĉion senescepte, Li scias la malbonon, kiu atakas nin de interne kaj de ekstere, Li, la favorkoreco, la amo. La mano de la pastro tremis, li ne kuraĝis etendi ĝin, por elŝiri haron de la kapo de la pekulo. Kaj el liaj okuloj ekfluis larmoj, kiel akvo de favorkoreco kaj de amo, kiu estingas la eternan fajron de la infero.

Subite ekkriis la koko.

”Kompatplena Dio! Donu Vi al ŝi la tomban ripozon, kiun mi ne povis havigi al ŝi!”

”Ĝin mi nun havas!” diris la mortintino; ”via kruela vorto, via malluma kredo pri Dio kaj pri Liaj kreitaĵoj pelis min al vi! Ekkonu la homojn, eĉ en la malbonaj troviĝas parto de Dio, parto, kiu venkos kaj estingos la fajron de la infero.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.