La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Kora sufero

Tio, kion ni nun volas rakonti, en efektiveco estas historio en du partoj; la unua parto povus resti nerakontita, – ĝi tamen donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj.

Ni loĝis en la kamparo, en bieno. Unu tagon okazis, ke la tieaj gemastroj forestis. Tiam aperis unu virino el la plej proksima vilaĝo; ŝi havis kun si sian mopson kaj venis, kiel ŝi diris, por proponi akciojn de sia tanejo. Ĉar ŝi havis ĉiujn siajn paperojn kun si, ni konsilis al ŝi, ke ŝi metu ilin en koverton kaj skribu sur ĉi tiu la adreson de la bienmastro: ”Ĝenerala milita komisario, bienmastro, k. t. p.”

Ŝi obeis, prenis la plumon, haltis kaj petis nin, ke ni ankoraŭ unu fojon ripetu al ŝi la adreson, sed malrapide. Ni tion faris, kaj ŝi skribis: sed meze de la vortoj ”ĝenerala milita” ŝi denove haltis, ekĝemis kaj diris: ”Mi estas nur virino!” La mopson ŝi dum la skribado metis sur la plankon, kaj ĝi akceptis tiun traktadon kun murmurado, ĉar ĝi ja ankaŭ estis kunprenita por sia plezuro kaj por sia sano, kaj en tiaj okazoj oni ne devas esti metata sur la plankon. Plata nazo kaj grasa dorso estis ĝiaj generalaj distingaj signoj.

”Ĝi ne mordas!” diris la virino; ”ĝi plu ne havas dentojn. Ĝi estas kiel membro de la familio, fidela kaj defendema, sed ofte miaj nepoj ĝin incitas; ili ludas edziĝofeston, kaj tiam ĝi ĉiam devas esti la fianĉino, sed tio ĝin lacigas, la kompatindan beston.”

Ŝi transdonis al ni siajn paperojn kaj prenis la mopson sur la brakon.

Tio estas la unua parto, kiun ni povus ne rakonti.

”La mopso mortis!” tio estas la dua parto.

Estis unu semajno poste; ni venis en tiun vilaĝon kaj eklo ĝis en la hoteleto. Niaj fenestroj estis turnitaj al la korto, kiu per barilo estis dividita en du partojn; en unu parto pendis feloj kaj haŭtoj, krudaj kaj tanitaj; tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo, kaj la tanejo apartenis al nia vidvino. La mopso estis mortinta tiun matenon kaj enterigita tie sur la korto. La nepoj de la vidvino, t. e. de la tanistino – ĉar la mopso neniam estis edzigita – albatis la tombon, kaj tio estis bela tombo, estis kredeble plezuro kuŝi en ĝi.

La tombo estis ĉirkaŭbarita per potkrevitaĵoj kaj ŝutkovrita per sablo; ili starigis sur ĝi bierbotelon kun la kolo supren, kaj tio tute ne estis alegoria.

La infanoj dancis ĉirkaŭ la tombo, kaj la plej aĝa el la knaboj, praktika junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion, nome por ĉiuj infanoj de la sama strato. Pro la eniro oni pagu unu butonon, kaj tio estis io, kion posedis ĉiu knabo kaj kion li povis ankaŭ liveri al la knabinoj; kaj tiu propono estis unuanime akceptita.

Kaj ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon. Inter ili troviĝis pli ol unu, kiu en tiu posttagmezo povis iri nur kun unu ŝelko, sed kompense li vidis la tombon de la mopso, kaj tio valoris sufiĉe.

Sed ekstere, antaŭ la korto de la tanejo, tute apud la pordo, sidis malgranda ĉifonvestita knabino, ĉarma infano kun plej belaj buklaj haroj kaj kun okuloj tiel bluaj kaj helaj, ke estis plezuro rigardi ilin. Ŝi ne diris eĉ unu vorton, ŝi eĉ ne ploris, sed ĉiufoje, kiam la pordo estis malfermata, ŝi rigardadis tiel malproksimen, kiel ŝi povis. Ŝi ne posedis butonon, kiel ŝi sciis, kaj tial ŝi malĝoje restis ekstere, staris tie, ĝis ĉiuj vidis la tombon kaj ĉiuj foriris. Tiam ŝi sidiĝis, almetis la malgrandajn brunajn manojn al la okuloj kaj abunde ekverŝis larmojn; ŝi sola ne vidis la tombon de la mopso. Tio estis kora sufero, tre granda, tia ke ofte eĉ la suferoj de plenkreskuloj ne povas esti pli grandaj.

Ni vidis tion de supre, – kaj kiam oni vidas tion de supre, oni facile povas rideti pri tio, kiel ankaŭ pri multaj el niaj propraj kaj fremdaj suferoj! Tio estas la historio, kaj kiu ĝin ne komprenas, tiu povas preni akciojn de la tanejo de la vidvino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.