La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta

Nun mi volas rakonti al vi historion, kiun mi aŭdis, kiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo, kaj ĉiufoje, kiam mi depost tiam ĝin rememoris, ĝi ŝajnis al mi ĉiam pli bela. Kun la historioj estas tiel same, kiel kun multaj homoj: ju pli aĝaj, des pli belaj ili fariĝas, kaj tio estas agrabla.

Vi certe estis jam en la kamparo, vi vidis veran malnovan vilaĝanan domon kun pajla tegmento. Musko kreskas sur ĝi, nesto de cikonio estas sur la supro de la tegmento. La cikonio neniam mankas; la muroj estas malrektaj, la fenestroj estas malaltaj, kaj nur unu el ili estas malfermebla. La bakforno elstaras kiel malgranda dika ventro, kaj la siringa arbetaĵo kliniĝas super la barilon, apud kiu troviĝas marĉeto kun anaso aŭ junaj anasidoj ĝuste sub la kripla saliko. Krom tio trovi ĝas ankaŭ ĉenhundo, kiu bojas kontraŭ ĉio kaj ĉiu.

Ĝuste tia vilaĝana dometo staris tie en la kamparo, kaj en la dometo loĝis paro da maljunaj homoj, vilaĝano kaj vilaĝ anino. Kvankam ili posedis tre malmulte, ili havis ankoraŭ ion superfluan, tio estis ĉevalo, kiu ordinare paŝtiĝadis ĉe la foskavoj apud la landvojo. Patro rajdadis sur ĝi en la urbon, la najbaroj pruntadis ĝin kaj faradis pro tio iajn kontraŭservojn, tamen estus pli profite por la maljuna paro vendi la ĉevalon aŭ interŝanĝi ĝin kontraŭ tio aŭ alio, kio donus pli grandan profiton. Sed kontraŭ kio interŝanĝi?

”Tion vi, patreto, komprenos plej bone!” diris la virino.

”Nun ĝuste estas foiro en la plej proksima vilaĝo, rajdu tien, vendu la ĉevalon aŭ faru bonan interŝanĝon. Kion vi faras, estas ĉiam ĝusta. Rajdu al la foiro!”

Kaj ŝi ligis al li la kravaton, ĉar tion ŝi povosciis pli bone ol li; ŝi ligis al li duoblan banton, kio donis al li tre entrepreneman aspekton, brosis al li la ĉapelon per la manplato, kisis lin sur la varma buŝo, kaj poste li vigle elrajdis sur la vendota aŭ interŝanĝota ĉevalo. Jes, patro povosciis rajdi vigle.

La suno brulis, nenia nubeto troviĝis sur la ĉielo. Sur la vojo estis polvo. Multaj foiranoj en veturilo, sur ĉevalo aŭ sur siaj propraj piedoj vivigis la ordinare senhoman landvojon. Regis granda suna varmego, kaj nenie sur la tuta vojo oni vidis ian ombran loketon.

Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. ”Ĝi certe donas belan lakton!” li pensis, ”mi eble povus fari bonan interŝanĝon! aŭskultu, vi kun la bovino!” li diris, ”ni iom babilu unu kun la alia! Vidu, mi opinias, ke ĉevalo kostas pli ol bovino; sed estas indiferente! De bovino mi havus pli da profito. Ĉu vi volas interŝanĝi?”

”Tre volonte!” diris la homo kun la bovino, kaj ili faris la interŝanĝon.

La negoco estis finita, kaj nun la vilaĝano povus iri returne, ĉar li atingis ja la celon de sia vojaĝo; sed ĉar li eliris kun la intenco viziti la foiron, li volis nun iri al la foiro, por ĝin rigardi; kaj tial nia amiko pelis sian bovinon pluen. Li iris rapide, kaj la bovino iris rapide, kaj tial ili baldaŭ atingis unu homon, kiu kondukis ŝafon. Tio estis bona ŝafo, sana kaj abunde kovrita de lano.

”Tion mi volus havi!” pensis la vilaĝano. ”Ĉe niaj foskavoj ne mankus al ĝi herbo, kaj en la vintro oni povus preni ĝin al si en la loĝejon. En efektiveco estus por ni pli ĝuste teni ŝafon ol bovinon. Ĉu ni faros interŝanĝon?”

Nu, la homo, al kiu apartenis la ŝafo, kompreneble faris tion volonte, kaj tiamaniere la interŝanĝo estis farita, kaj la vilaĝano iris kun sia ŝafo laŭlonge de la landvojo. Sur piedvojeto, kiu kruciĝis kun la landvojo, li ekvidis homon kun granda ansero sub la brako.

”Ha, pezan anseron vi tie portas!” ekparolis al li la vilaĝano ”Kian grason kaj kiajn plumojn ĝi havas! Ĝi bone aspektus en nia marĉeto! Tiam patrino havus do ion, por kio ŝi povus kolekti siajn ŝelojn! Ofte ŝi diris: ”bone estus, se ni havus anseron!” Nun ŝi povas ĝin ricevi, kaj ŝi ĝin ricevos! Ĉu vi volas interŝanĝi? Pro via ansero mi donos al vi la ŝafon kaj ankoraŭ sinceran dankon!”

Nu, tion la alia certe volis, kaj tiamaniere ili faris interŝan ĝon; la vilaĝano ricevis la anseron. Li troviĝis proksime de la urbo, la puŝiĝado sur la vojo pligrandiĝis, estis svarmado de homoj kaj bestoj. Ĉiuj iris laŭlonge de la vojo, preter la terpoma kampo de la ŝosea impostisto; sur tiu kampo staris alligita la kokino de la impostisto, por ke ĝi ne forkuru en la ĝenerala konfuzo kaj ne malaperu por ĉiam. La kokino palpebrumadis per unu okulo kaj aspektis sufiĉe bone. ”Kluk, kluk!” ĝi kriadis; kion ĝi pensis ĉe tio, mi ne povas diri, sed kiam la vilaĝano ĝin ekvidis, li pensis: tio estas la plej bela kokino, kian mi iam vidis, ĝi estas pli bela ol la kokino de la pastro; mi volus ĝin havi. Kokino ĉiam trovas por si grajnon, ĝi preskaŭ mem povas zorgi pri si! Mi opinias, ke estus bona interŝanĝo, se mi ricevus ĝin pro la ansero. ”Ĉu vi volas interŝan ĝi kun mi?” li demandis. ”Interŝanĝi?” demandis la alia, ”nu, tio ne estus tre malbona!” Kaj ili faris la interŝanĝon La ŝosea impostisto ricevis la anseron, kaj la vilaĝano la kokinon.

Dum sia vojaĝo al la urbo li certe plenumis ne malmulte da faroj. Krom tio estis tre varme kaj li estis laca. Gluto da brando kaj peco da pano estis necesa por li. Ĉar li troviĝis ĝuste antaŭ drinkejo, li volis eniri, sed en la sama momento la drinkejmastro volis eliri; la vilaĝano renkontiĝis kun ĉi tiu, kiu portis ĝissupre plenigitan sakon, ĝuste en la pordo.

”Kion vi havas en la sako?” demandis la vilaĝano.

”Putrajn pomojn!” diris la alia, ”tutan plenan sakon por la porkoj.”

”Tio estas ja grandega kvanto! Mi dezirus, ke patrino tion vidu. Ni havis en la pasinta jaro nur unu solan pomon sur la maljuna arbo apud la stalo. Ni devis konservi la pomon, kaj ĝi staris sur la komodo, ĝis ĝi tute malboniĝis. Ĉiuokaze tio montras certan bonhavecon, diris nia patrino. Sed ĉi tie ŝi povus vidi grandegan bonhavecon! Jes, mi dezirus, ke ŝi tion vidu.

”Nu, kion vi donos pro tio?” demandis la mastro.

”Doni? Mi donos interŝanĝe mian kokinon!” Kaj li donis interŝanĝe la kokinon, ricevis la pomojn kaj eniris en la drinkejon rekte al la bufedo. Sian sakon kun la pomoj li apogis al la forno; sed ke en ĝi estis forta fajro, pri tio li ne pensis. En la ĉambro troviĝis multe da fremduloj, ĉevalkomercistoj, bovkomercistoj kaj ankaŭ du angloj, kaj ĉi tiuj ĉiuj estas tiel riĉaj, ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da oraj moneroj; en aferoj de vetado ili estas tre kompetentaj, kaj pri tio vi tuj aŭdos.

”Sss! sss! Kio estis tiu stranga sono ĉe la forno? La pomoj komencis rostiĝi.”

”Kio tio estas?” Tion ili baldaŭ sciiĝis, la tutan historion pri la ĉevalo, kiu estis interŝanĝita kontraŭ bovino kaj tiel ĉiam pli malsupren ĝis la putraj pomoj.

”Atendu, jen vi ricevos batojn de patrino, kiam vi venos hejmen!” diris la angloj. ”Mi ricevos kisojn, ne batojn!” respondis la vilaĝano. ”Nia

patrino diros: kion patro faras, estas ĉiam ĝusta!”

”Ĉu ni vetu?” ili demandis. ”Tutajn barelojn da oraj moneroj!”

”Mi estos kontenta de unu buŝelo!” respondis la vilaĝano, ”sed mi povas proponi vete nur buŝelon da pomoj kaj ankaŭ min mem kaj patrinon.”

”Bone, bone!” ili diris, kaj tiamaniere la veto estis farita.

La veturilo de la drinkejmastro haltis antaŭ la pordo, la angloj eniris, la vilaĝano eniris, la putraj pomoj estis metitaj en la veturilon, kaj fine ili alveturis antaŭ la domo de la vilaĝ ano.

”Bonan vesperon, patrino!”

”Dankon, patreto!”

”Nian ĉevalon mi bone interŝanĝis!”

”Jes, vi tion komprenas!” diris la virino, kaptis lin ĉirkaŭ la korpo kaj forgesis pri la sako kaj pri la fremduloj.

”Mi interŝanĝis la ĉevalon kontraŭ bovino!”

”Dankon al Dio pro la lakto!” diris la virino. ”Nun denove venos sur nian tablon laktaj manĝaĵoj, butero kaj fromaĝo. Tio estis bela interŝanĝo!”

”Jes, sed la bovinon mi denove interŝanĝis kontraŭ ŝafo!”

”Tio certe estas ankaŭ pli bona!” diris la virino. ”Vi agas ĉiam pripensite. Por ŝafo ni havas tute sufiĉe da herbo. Nun ni povas havi ŝafan lakton, ŝafan fromaĝon kaj lanajn ŝtrumpojn, eĉ lanajn noktajn jakojn. Tion bovino ne donas; ĝi perdas siajn harojn! Vi estas tre pripensema kaj prudenta homo!”

”Sed la ŝafon mi interŝanĝis kontraŭ ansero!”

”Ĉu efektive ni havos en ĉi tiu jaro Sanktmartenan anseron, patreto? Vi ĉiam pensas nur pri tio, ke vi faru al mi ĝojon! Tio estis ĉarmega ideo de via flanko! La anseron ni povas alligi tie sur la herbo, kaj tiam ĝi ĝis la Sankta Marteno fariĝos ankoraŭ pli grasa!”

”Sed la anseron mi denove interŝanĝis kontraŭ kokino!” diris la edzo.

”Kokino! Tion mi nomas bona interŝanĝo, ” diris la edzino; ”la kokino metas ovojn, ĝi ilin elkovas, ni ricevos kokidojn, ni ricevos tutan kokinaron! Ĝuste tion mi kaŝite deziris al mi!”

”Jes, sed anstataŭ la kokino mi prenis interŝanĝe sakon da putraj pomoj!”

”Nun mi devas vin kisi!” ekkriis la virino plena de ĝojo. ”Dankon al vi, mia kara edzo! Mi ion rakontos al vi. Kiam vi forestis, mi havis la intencon prepari por vi tre bonan manĝ aĵon: ovaĵon kun ŝenoprazo. La ovojn mi havis, la ŝenoprazon mi ne havis. Tial mi iris al la edzino de la lernejestro. Mi scias certe, ke ili havas ŝenoprazon, sed la virino estas avarulino, tiu maljuna azenino! Mi petis, ke ŝi pruntu al mi iom. Prunti! Ŝi diris, nenio kreskas en nia ĝardeno, eĉ putra pomo tie ne troviĝas; eĉ tion mi ne povus al vi prunti! Nun mi povas prunti al ŝi dek, kaj eĉ plenan sakon! Kia ĝojo, patreto!” Kaj ŝi kisis lin sur la buŝo.

”Tio plaĉas al mi!” diris unu el la angloj. ”Ĉiam pli malsupren, kaj tamen ĉiam egale ĝoja! Tio efektive meritas oron!” Kaj al la vilaĝano, kiu ricevis ne puŝojn, sed kisojn, ili donis barelon da oraj moneroj.

Jes, tio ĉiam estas rekompencata, se la edzino konscias kaj konfesas, ke patro estas pli saĝa kaj ke ĉio, kion li faras, estas ĉiam ĝusta.

Vidu, tio estas bona historio! Mi aŭdis ĝin, kiam mi estis malgranda infano, kaj nun vi ankaŭ ĝin aŭdis kaj vi scias, ke kion patro faras, ĉiam estas ĝusta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.