La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Ekzistas diferenco

Tio estis en la monato Majo, la vento blovis ankoraŭ malvarme, sed la printempo jam venis, tion predikis arbetaĵoj kaj arboj, kampoj kaj herbejoj. Estis amaso da floraĵoj, kaj antaŭ ĉio, supre ĉe la plektbarilo. Ĝuste tie la printempo mem zorgis pri siaj aferoj; ĝi parolis de pomarbo, kiu eligis nur unu solan branĉon, freŝan, florantan branĉon, ŝarĝitan de rozokoloraj burĝonoj. La arbeto certe mem sciis, kiel bela ĝi estas. Tial ĝi tute ne estis surprizita, kiam subite sur la vojo, tute antaŭ ĝi, haltis sinjora kaleŝo kaj la juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi, ke ĝi estas la printempo mem en sia plej bela prezenti ĝo. La branĉon oni derompis, kaj ŝi tenis ĝin en sia delikata mano kaj ŝirmis ĝin per sia silka ombrelo. Post tio ili veturis al la kastelo, kie ilin akceptis altaj salonoj kaj belegaj ĉambroj. Puraj blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj, kaj belegaj floroj staris en brilantaj diafanaj vazoj, kaj en unu el ili, kiu briletis kvazaŭ ĝi estus skulptita el freŝe falinta neĝo, oni plantis la pomarban branĉon inter freŝaj helaj branĉoj fagaj; estis plezuro ĝin rigardi.

Tiam la branĉo fariĝis fiera, kaj tio estis ja tute kiel ĉe homoj.

Multaj homoj de diversaj specoj trairis la ĉambrojn, kaj laŭgrade de la valoro, kiun ili havis, ili permesis al si esprimi sian admiron. Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe, kaj la pomarba branĉo rimarkis, ke inter la homoj tiel same ekzistas diferenco, kiel inter la kreskaĵoj.

”Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj, ” diris al si la pomarba branĉo; kaj ĉar oni ĝin starigis ĝuste ĉe malfermita fenestro, tra kiu ĝi povis rigardi kiel en la ĝardenon, tiel ankaŭ sur la kampon, tial ĝi havis sufiĉe da floroj kaj kreskaĵoj por konsiderado. Tie staris riĉaj kaj malriĉaj, eĉ kelkaj tro malriĉaj.

”Kompatindaj mizeraj herboj!” diris la pomarba branĉo, ”tie oni efektive faris diferencon. Kiel malfeliĉaj ili kredeble sin sentas, se tiaspecaj estaĵoj ĝenerale povas senti, kiel mi kaj miaspecaj estaĵoj sentas. Estas efektive farita diferenco, sed ĝi devas esti farata, alie ĉiuj estus ja egalaj!”

La pomarba branĉo rigardis kun kompato precipe unu specon de floroj, kiuj en granda amaso troviĝis sur la kampoj kaj ĉe la terkavoj. Neniu ligis ilin en bukedon, ili estis por tio tro simplaj, oni povis eĉ trovi ilin inter la pavimaj ŝtonoj, ili ĉie kreskis kiel la plej malbona herbo, kaj al tio ili havis ankoraŭ la malbelan nomon ”buterfloroj de la diablo”.

”Kompatinda malestimata kreskaĵo!” diris la pomarba branĉo, ”vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas, ke vi estas tiel simpla kaj ke vi ricevis la malbelan nomon, kiun vi havas! Sed kun la kreskaĵoj estas tiel same, kiel kun la homoj, nepre devas ekzisti diferencoj!”

”Diferencoj!” diris la radio de la suno kaj kisis la florantan pomarban branĉon, sed kisis ankaŭ la flavajn buterflorojn de la diablo sur la kampo, ĉiuj fratoj de la sunradio kisis ilin, la malriĉajn florojn tiel same, kiel la riĉajn.

La pomarba branĉo neniam meditis pri la senfina amo de Dio al ĉio, kio vivas; neniam ĝi meditis pri tio, kiom multe da belaĵo kaj bonaĵo kuŝas kaŝite, sed ne forgesite, – sed tio ja ankaŭ estis tute kiel ĉe homoj. La sunradio, la radio de la lumo sciis tion pli bone: ”Vi ne vidas malproksime, vi ne vidas klare! Kio estas tiu mizera herbo, kiun vi precipe priĝemas?”

”La buterfloroj de la diablo!” diris la pomarba branĉo. ”Neniam oni ligas ilin en bukedon, oni premas ilin per la piedoj, ili ekzistas en tro granda nombro, kaj kiam ili ricevas semon, ĝi flugas en formo de malgrandaj lanaj flokoj super la vojo kaj alkroĉiĝas al la homoj sur la vestoj. Herbaĉo ĝi estas! Sed tio ili ja ankaŭ devas esti! Mi estas efektive tre danka, ke mi ne fariĝis unu el tiuj floroj”

Sur la kampon venis subite tuta amaso da infanoj; la plej juna el ili estis ankoraŭ tiel malgranda, ke li estis portata de la aliaj. Kiam oni sidigis lin sur la herbo inter la flavaj floroj, li laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero, deŝiris nur la flavajn florojn kaj kisis ilin en dolĉa senkulpeco. La iom pli grandaj infanoj derompis la florojn de la trunketoj kaj formis el ili ringojn, ĝis fine el tio fariĝis tuta ĉeno; antaŭe ĉeno ĉirkaŭ la kolo, poste alia trans la ŝultro, pendante ĝis la ventro, kaj ankaŭ la kapo ne estis forgesita; belege aspektis la verdaj rubandoj kaj la ĉenoj. Sed la plej grandaj infanoj singarde deŝiris la elflorintajn kreskaĵetojn, la trunketojn, kiuj portis sur si la floksimile kunmetitan semkronon, tiun malkompaktan, aeran, lansimilan floron, kiu estas kvazaŭ formita el plej delikataj plumoj, flokoj aŭ lanugoj. Ili tenis ĝin antaŭ la buŝo, por per unu ekblovo ĝin tute forblovi. Kiu povos tion fari, ricevos novajn vestojn antaŭ la fino de la jaro, diris la avino. La malestimata floro estis en tiu okazo ŝatata profeto.

”Ĉu vi vidas?” diris la sunradio, ”ĉu vi vidas la belecon, ĉu vi vidas la potencon de tiu floreto?”

”Jes, por infanoj!” respondis la pomarba branĉo.

Jen sur la kampon venis maljuna virino, kaj per sia malakra sentenila tranĉilo ŝi ekfosis malsupre ĉirkaŭ la radikoj de la floroj kaj eltiris ilin; parton de la radikoj ŝi volis uzi kiel aldonon al la kafo, la aliajn ŝi volis vendi al la apotekisto kiel kuracilojn.

”Beleco estas tamen io pli alta!” diris la pomarba branĉo. ”Nur la elektitoj venas en la regnon de la belo! Ekzistas diferenco inter la kreskaĵoj, kiel ekzistas diferenco inter la homoj.”

La sunradio parolis pri la senfina amo de Dio al ĉia kreitaĵo kaj al ĉio, kio havas en si vivon, kaj ke Li en la tempo kaj la eterneco distribuis ĉion egalmezure.

”Jes, tio estas via opinio!” diris la pomarba branĉo.

Nun en la ĉambron eniris homoj, kaj venis ankaŭ la juna grafino, kiu tie bele starigis la pomarban branĉon en la diafana vazo, kie la sunlumo povis priradii ĝin. Ŝi alportis floron, aŭ ion similan, kiu estis kaŝita inter tri aŭ kvar folioj, kiuj estis tenataj ĉirkaŭ ĝi konuse, por ke nenia trablovo aŭ venteto povu ĝin difekti. Ĝi estis portata kun tia zorgemeco kaj singardeco, kiun oni ne uzis eĉ por la delikata pomarba branĉo. Tre singarde oni nun forprenis la grandajn foliojn, – kaj kio aperis? La malgranda floka semkrono de la flava malestimata buterfloro! Ĝin la grafino estis diŝirinta tiel singarde kaj portis tiel zorge, ke neniu el ĝiaj delikataj plumetoj, kiuj formis kvazaŭ ĝian nebulan ĉapeton kaj sidis tiel malkompakte, forbloviĝu. Sendifektan kaj belegan ŝi nun ĝin havis; ŝi admiris ĝian belan formon, ĝian aeran klarecon, ĝian tutan originalan kunmetitecon, ĝian belecon, kiam la vento forblovus la semkronon.

”Rigardu, kiel mirinde bele Dio ĝin kreis!” diris la grafino. ”Mi pentros ĝin kune kun la pomarba branĉo; estas vero, ke ĉi tiu estas senfine bela, sed en alia maniero ankaŭ tiu malriĉa floro ricevis de Dio tre multe da beleco. Kiel ajn malsimilaj ili estas, ili tamen ambaŭ estas infanoj en la regno de la belo.”

Kaj la sunradio kisis la malriĉan floron kaj kisis la florantan pomarban branĉon, kies folioj ĉe tio kvazaŭ ruĝiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.