La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Plej bela rozo de la mondo

Estis iam potenca reĝino, en kies ĝardeno troviĝis la plej belaj floroj el ĉiuj jartempoj kaj el ĉiuj landoj de la mondo, sed precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj. Ili kreskis sur la muroj de la kastelo, volvis sin ĉirkaŭ la kolonoj kaj fenestraj kadroj, plenigis la koridorojn kaj ornamis la plafonojn de ĉiuj salonoj; ĉiuj konkuradis inter si per sia bonodoro, formo kaj koloroj.

Sed malĝojo kaj aflikto regis en la palaco. La reĝino kuŝis sur la lito de morto, kaj la kuracistoj sciigis, ke ŝi devas morti.

”Kaj tamen ekzistas ankoraŭ savo por ŝi!” diris la plej saĝa inter ili. ”Alportu al ŝi la plej belan rozon de la mondo, tiun, kiu estas la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo; se ŝi ekvidos ĝin antaŭ ol ŝiaj okuloj senviviĝos, tiam ŝi ne mortos.”

Kaj aperis junuloj kaj maljunuloj, de ĉiuj lokoj ĉiuflanke, kun rozoj, la plej belaj, kiuj kreskis en ĉiu ĝardeno, sed la postulata rozo ne estis inter ili. El la ĝardeno de la amo oni devis ĝin preni; sed kiu rozo en tiu ĝardeno estis la esprimo kaj la simbolo de la plej alta, plej pura amo? La poetoj kantis pri la plej bela rozo de la mondo, ĉiu nomis la sian. Kaj tra la tuta lando oni faris proklamon al ĉiu koro, kiu batis ame, proklamon al ĉiu rango kaj al ĉiu aĝo.

”Neniu ankoraŭ nomis la floron!” diris la saĝulo. ”Neniu montris la lokon, kiu elkreskigis tiun floron en ĝia tuta beleco. Tio ne estas la rozoj de la ĉerko de Romeo kaj Julia aŭ de la tombo de Valborg, kvankam tiuj rozoj ĉiam bonodoras per legendoj kaj kantoj; tio ne estas la rozoj, kiuj elkreskis el la sangaj lancoj de Winkelried, el la sango, kiu elfluis el la brusto de la heroo dum lia morto por la patrujo, kvankam nenia morto estas pli dolĉa, nenia rozo estas pli ruĝa ol la sango, kiu tiam fluas. Tio ankaŭ ne estas tiu mirinda floro, por kies vartado homo dum multaj jaroj en sendormaj noktoj fordonas sian freŝan vivon en la soleca ĉambro de studado, la magia rozo de la scienco.”

”Mi scias, kie ĝi floras, ” diris unu feliĉa patrino, kiu kun sia malgranda infano venis al la lito de la reĝino. ”Mi scias, kie troviĝas la plej bela rozo de la mondo, la rozo, kiu estas la esprimo kaj la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo. Ĝi floras sur la ardantaj vangoj de mia dolĉa infano, kiam ĝi, fortigita de la dormo, malfermas la okulojn kaj ridetas al mi per sia tuta amo.”

”Bela estas tiu rozo, sed ekzistas pli bela!” respondis la saĝ ulo. ”Jes, multe pli bela!” diris unu el la virinoj. ”Mi ĝin vidis; pli majesta, pli sankta rozo floras nenie, sed ĝi estis pala, kiel la folioj de la tea rozo. Sur la vangoj de la reĝino mi ĝin vidis; ŝi demetis sian reĝinan kronon kaj portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon, ploradis super ĝi, kisadis ĝin kaj preĝis por ĝi al Dio, kiel patrino preĝas en la horo de angoro.”

Sankta kaj mirinde potenca estas la blanka rozo de malĝ ojo, tamen ĝi ne estas la savonta.

”Ha, la plej belan rozon de la mondo ni vidis antaŭ la Altaro de Dio!” diris la pia maljuna episkopo. ”Mi vidis ĝin lumantan kiel vizaĝo de anĝelo. La junaj knabinoj iris al la tablo de Dio, renovigis sian baptan interligon, kaj tiam rozoj ruĝiĝis kaj rozoj paliĝis sur la freŝaj vangoj. Inter ili staris unu juna knabino, kiu rigardis supren al Dio kun la plena pureco kaj amo de sia tuta animo. Tio estis la esprimo de la plej pura kaj plej alta amo.”

”La beno de Dio estu sur ŝi!” diris la saĝulo; ”tamen neniu el vi ĉiuj ĝis nun nomis la plej belan rozon de la mondo.”

Tiam en la ĉambron eniris infano, la malgranda filo de la reĝino; la larmoj staris ĉe li en la okuloj kaj sur la vangoj; li portis malfermitan grandan libron, kiu estis bindita en veluro kaj havis arĝentan garnaĵon.

”Panjo!” diris la infano, ”aŭskultu, kion mi legis!” Kaj la infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro pri tiu, kiu sin mem fordonis por la savo de la homoj, eĉ de la ankoraŭ ne naskitaj generacioj. ”Pli granda amo ne ekzistas!”

Tiam rozokolora lumeto aperis sur la vangoj de la reĝino, grandaj kaj klaraj fariĝis ŝiaj okuloj, ĉar ŝi vidis, kiel el la folioj de la libro leviĝis la plej bela rozo de la mondo, la bildo de tiu rozo, kiu elkreskis el la sango de Kristo sur la ligno de la kruco.

”Mi ĝin vidas!” ŝi diris. ”Neniam mortas tiu, kiu ekvidis ĉi tiun rozon, la plej belan sur la tero.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.