La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Lasta sonĝo de maljuna kverko

Kristnaska fabelo

Sur alta deklivo, tute apude de la libera marbordo, staris vera maljuna kverko, kiu havis la aĝon de ĝuste tricent sesdek kvin jaroj. Sed tiu longa tempo por la arbo ne signifis pli ol tia sama nombro da tagoj por ni homoj. Ni maldormas en la tago, dormas en la nokto kaj havas tiam niajn sonĝojn, sed kun arbo estas alia afero, arbo maldormas en la daŭro de tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro ĝi endormiĝas, la vintro estas ĝia dormotempo, ĝia nokto post la longa tago, kiu estas nomata printempo, somero kaj aŭtuno.

Dum multe da varmaj someraj tagoj la unutagaj muŝoj dancis ĉirkaŭ ĝia kapo, vivis, flugis kaj sentis sin feliĉaj; kaj kiam la malgranda estaĵo momenton ripozis en silenta feliĉo sur unu el la grandaj freŝaj kverkfolio, tiam la arbo ordinare diradis: ”Vi kompatinda malgranda estaĵo! Nur unu momenton daŭras via tuta vivo! Kiel mallonge! Kiel malĝoje!”

”Malĝoje?” respondadis ordinare la unutaga muŝo, ”kion vi pensas per tio? Ĉio estas ja tiel nekompareble luma kaj klara, tiel varma kaj belega, kaj mi estas tiel ĝoja!”

”Sed nur unu tagon, kaj poste ĉio estas finita!~

”Finita?” diris la unutaga muŝo. ”Kio estas finita? Ĉu vi ankaŭ finiĝas?”

”Ne, mi vivas multajn milojn da viaj tagoj, kaj mia tago ampleksas tutajn sezonojn. Tio estas io tiel longa, ke vi tute ne povus tion kalkuli!”

”Ne, ĉar mi vin ne komprenas! Vi havas milojn da miaj tagoj, sed mi havas milojn da sekundoj, en kiuj mi povas esti ĝoja kaj feliĉa! Ĉu ĉiuj belegaĵoj de la mondo malaperos kiam vi mortos?”

”Ne, ” diris la arbo, ”la mondo certe ekzistos plue, senfine pli longe, ol kiel mi povas imagi al mi!”

”Sed en tia okazo ni havas ja egalan daŭron de la vivo, sed ni nur malegale kalkulas.”

Kaj la unutaga muŝo dancis kaj suprenflugis en la aeron, ĝojis pri siaj delikataj artplenaj flugiloj, ĝojis pri ilia gazeco kaj velureco, ĝojis en la varma aero, kiu estis traspicita per la odoro de la trifoliplenaj kampoj, de sovaĝaj rozoj, de la siringo kaj lonicero, ne parolante jam pri la dolĉa odoro de la asperulo kaj de la sovaĝa mento. La odoro estis tiel forta, ke la unutaga muŝo pensis, ke ĝi iom ebriiĝis de tio. La tago estis longa kaj belega, plena de ĝojo kaj de dolĉa sento, kaj kiam la suno subiĝis, la malgranda muŝo sentis sin tiel agrable laca de la tuta ĝojo kaj feliĉo. La flugiloj ne volis plu ĝin porti, kaj tute mallaŭte ĝi malleviĝis sur la balanciĝantan trunketon de herbo, balancetis la kapon tiel, kiel nur ĝi povas balanceti, kaj ĝoje endormiĝis. Tio estis ĝia morto.

”Kompatinda malgranda muŝeto!” diris la kverko, ”tio estis ja tro mallonga vivo!”

Kaj ĉiutage ripetiĝadis la sama dancado, la sama interparolado, la sama respondo kaj la sama endormiĝo; tio ripetiĝ adis en ĉiuj generacioj de la unutagaj muŝoj, kaj ĉiuj ili estis tiel same feliĉaj, tiel same ĝojaj. La kverko travivis maldorme sian printempan matenon, sian someran tagmezon kaj sian aŭtunan vesperon, sed nun alproksimiĝis ĝia tempo de dormo, ĝia nokto. Alproksimiĝis la vintro.

Jam la ventegoj kantis: ”Bonan nokton, bonan nokton! Jen defalis folio, jen defalis alia! Ni deŝiras, ni deŝiras! Zorgu, ke vi povu dormi! Ni kantas al vi por dormo, ni skuas vin por dormo; sed ĉu ne vere, tio estas bonefika por la maljunaj branĉoj? Ili krakas de plezuro! Dormu dolĉe, dormu dolĉe! Tio estas via tricent-sesdek-kvina nokto; en efektiveco vi havas la aĝon de nur unu jaro! Dormu dolĉe! La neĝa nubo pretigos al vi molan liton, ĝi metos tutan litotukon, molan litkovrilon ĉirkaŭ viajn piedojn! Dormu en dolĉa ripozo kaj havu agrablajn sonĝojn!”

Tute senfolia staris nun la kverko, por ripozi dum la tuta vintro kaj ĝui diversajn belajn sonĝojn. Sed kiel la sonĝoj de la homoj, tiel ankaŭ ĝiaj sonĝoj prezentis al ĝi ĉiam nur ion travivitan.

Ĝi ankaŭ iam estis malgranda; laŭ homa kalkulo ĝi havis nun la aĝon de kvara jarcento. Ĝi estis la plej granda kaj plej bela arbo en la arbaro, per sia kapo ĝi elstaris alte super ĉiuj aliaj arboj, kaj de la maro oni ĝin povis vidi jam en granda malproksimeco, ĝi servis al la maristoj kiel orientiĝa signo. Ĝi tute ne pensis pri tio, kiom multe da okuloj ĝin serĉadis. Alte supre en ĝia verda kapo havis siajn nestojn la sovaĝaj kolomboj, la kukolo kriis sian nomon, kaj en aŭtuno, kiam la folioj aspektis kiel martelitaj kupraj lamenoj, aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur ĝi, antaŭ ol flugi trans la maron. Sed nun estis vintro, la arbo staris senfolie, kaj oni povis vidi tre klare, per kiaj arkoj kaj kurbaĵoj etendiĝas ĝiaj branĉoj. Kornikoj kaj monedoj venis kaj sidiĝis sur ĝi amase kaj babilis pri la malmilda tempo, kiu nun komenciĝis, kaj pri tio, kiel malfacile estas en la vintro trovi al si manĝaĵon.

Ĝuste en la sankta Kristnaska tempo la arbo sonĝis sian plej belan sonĝon; ĝin ni aŭskultu.

La arbo sentis tute klare, ke estas festa tempo; ŝajnis al ĝi, ke ĝi aŭdas, ke ĉirkaŭe sonas ĉiuj preĝejaj sonoriloj, kaj ĉe tio estis al ĝi en la animo kiel en bela dimanĉo, milde kaj varme. Freŝe kaj verde ĝi etendis sian potencan kapon, la radioj de la suno ludis inter ĝiaj folioj kaj branĉoj, la aero estis plena de la odoro de herboj kaj arbetaĵoj; diverskoloraj papilioj ludis unu kun la alia sinkaptadon, kaj la unutagaj muŝoj dancis, kvazaŭ ĉio ekzistus nur por tio, ke ili dancu kaj ĝoju. Ĉio, kion la arbo dum multe da jaroj travivis kaj vidis ĉirkaŭ si, pretermarŝis nun antaŭ ĝi kiel en festa procesio. Ĝi vidis, kiel kavaliroj kaj sinjorinoj el malnova tempo surĉevale rajdas tra la arbaro kun plumoj sur la ĉapelo kaj kun falko sur la mano. La ĉaskorno sonis, kaj la hundoj bojis. Ĝi vidis, kiel malamikaj soldatoj kun brilantaj bataliloj kaj en diverskoloraj uniformoj, kun lancoj kaj halebardoj, starigas siajn tendojn kaj denove ilin forprenas; bivakaj fajroj flamis, kaj sub la larĝe etenditaj branĉoj de la arbo oni kantis kaj dormis. Ĝi vidis, kiel amantaj paroj renkontiĝas ĉi tie en la lumo de la luno kaj entranĉas siajn nomojn, la unuajn literojn, en la grize verdan ŝelon. Citroj kaj Eolaj harpoj estis iam, antaŭ multe da jaroj, pendigitaj de junaj viglaj migrantaj viroj en la branĉoj de la kverko; nun ili denove tie pendis kaj denove sonis tiel ĉarme. La sovaĝaj kolomboj pepis, kvazaŭ ili volus rakonti, kion la arbo nun sentas, kaj la kukolo kriis sian nomon.

Tiam ĝi eksentis, kvazaŭ nova torento da vivo trafluas ĝin de la plej malgrandaj fibroj de la radikoj ĝis la plej altaj branĉoj, eĉ ĝis la internon de la folioj. La arbo sentis, ke tio donas al ĝi forton, por sin etendi, ĝi sentis per la radikoj, ke ankaŭ malsupre en la tero ekzistas vivo kaj varmo; ĝi sentis, ke ĝia amplekso pligrandiĝas, ĝi kreskis pli kaj pli alten. La trunko etendiĝis supren, ĝi ne haltis, ĝi kreskis ĉiam pli kaj pli, la kapo fariĝis pli plena, dislarĝiĝis, leviĝis supren, – kaj kun la kreskado de la arbo kreskis ankaŭ ĝia bonfarto, ĝia neesprimeble feliĉiga sopirado atingi ĉiam pli altajn celojn, elkreski ĝis la varma brilanta suno.

Jam ĝi estis elkreskinta ĝis alte super la nuboj, kie mallumaj amasoj da migrantaj birdoj aŭ grandaj blankaj vicoj da cignoj flugis sub ĝi.

Kaj ĉiu el la folioj de la arbo povis vidi, kvazaŭ ĝi havus apartan okulon, por ĉion rigardi. La steloj fariĝis videblaj dum la tago, tiel grandaj kaj brilantaj ili estis; ĉiu el ili lumis, kiel paro da okuloj, tiel milde kaj klare. Ili rememorigis pri konataj ĉarmaj okuloj, pri infanaj okuloj, pri la okuloj de la amantaj paroj, kiam ili kunvenis sub la arbo.

Tio estis senfine feliĉiga momento, tiel plena de ĝojo, kaj tamen meze de la tuta feliĉego ĝi sentis sopiron, ke ĉiuj aliaj arboj de la arbaro tie malsupre, ĉiuj arbetoj, herboj kaj floroj povu leviĝi kune kun ĝi, por ankaŭ senti tiun brilon kaj tiun ĝojon. La potenca kverko en la sonĝo tamen ne estis perfekte feliĉa de tiu tuta belegeco, se ĝi ne povis dividi sian feliĉon kun ĉiuj, kun la grandaj kaj la malgrandaj, kaj ĉi tiu sento tremis en la branĉoj kaj folioj tiel same profunde kaj forte, kiel ĝi povas tremi en brusto de homo.

La kapo de la arbo moviĝadis, kvazaŭ ĝi ion serĉis kaj ne trovis, ĝi rigardis malantaŭen, kaj tiam penetris al ĝi la odoro de la asperulo kaj baldaŭ ankoraŭ pli forte la odoro de la kaprifolioj kaj de la violoj. Ŝajnis al ĝi, ke ĝi aŭdas, ke la kukolo al ĝi respondas.

Jes, tra la nuboj montriĝis la verdaj suproj de la arbaro, la kverko vidis, ke la aliaj arboj sub ĝi kreskas kaj leviĝas simile al ĝi. Arbetoj kaj herboj kreskis alte en la aeron, kelkaj elŝiri ĝis kun siaj radikoj kaj flugis pli rapide. La betulo atingis la plej grandan altecon; kiel blanka radio de fulmo ĝia gracia trunko serpentforme leviĝis supren, ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda krepo kaj standardoj. Ĉio, kio estis en la arbaro, eĉ la brunplumeta kano, ankaŭ kreskis, kaj la birdoj sekvis kaj kantis, kaj sur la herba trunketo, kiu ŝvebis kaj flugis simile al longa verda silka rubando, sidis la akrido kaj ludis per la flugilo sur sia tibio. La majskaraboj murmuris kaj la abeloj zumis, ĉiu birdo kantis, kiel ĝi povosciis, ĉie estis kantado kaj ĝojo, tute kiel en la ĉielo.

”Sed la malgranda ruĝa floro ĉe la akvo ankaŭ devus veni!” diris la kverko, ”ankaŭ la blua kampanulo kaj la malgranda lekanteto!” Jes, la kverko volis, ke ili ĉiuj partoprenu.

”Ni ankaŭ ĉi estas, ni ankaŭ ĉi estas!” aŭdiĝis sonado de ĉiuj flankoj.

”Sed la bela asperulo de la pasinta somero … la antaŭa jaro estis tre abunda koncerne konvalojn … kaj la sovaĝa pomarbo, kiel bele ĝi staris! … kaj la tuta lukso de la arbaro antaŭ jaroj, antaŭ multe da jaroj! … se ĝi restus vivanta ĝis nun, ĝi ankaŭ povus partopreni!”

”Ni ankaŭ partoprenas! Ni ankaŭ partoprenas!” aŭdigis sonado kaj kantado ankoraŭ pli alte supre; ŝajnis, ke ili estis flugintaj antaŭen.

”Ho, tio estas nekredeble bela!” ĝojkriis la maljuna kverko. ”Mi havas ilin ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, neniu estas forgesita! Kiamaniere ĉi tiu tuta feliĉego estas ebla kaj imagebla! ”

”En la ĉielo de Dio ĝi estas ebla kaj imagebla!” aŭdigis sonado.

Kaj la arbo, kiu ĉiam ankoraŭ kreskis, sentis, ke ĝiaj radikoj elliberiĝas el la tero.

”Ĉi tio estas la plej bona!” diris la arbo; ”nun nenia ligilo plu min tenas! Mi povas leviĝi al la Plejaltulo, al Lia lumo kaj brilo! Kaj ĉiujn karajn mi havas ĉe mi, la malgrandajn kaj la grandajn, ĉiuj estas ĉe mi!’

”Ĉiuj!”

Tio estis la sonĝo de la kverko; kaj dum ĝi sonĝis, forta ventego blovis super la maro kaj la tero en la sankta Kristnaska nokto. La maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon, la arbo krakis, rompiĝis kaj elŝiriĝis kune kun la radikoj, ĝuste en tiu momento, kiam ĝi sonĝis, ke ĝiaj radikoj liberiĝas. Ĝi falis. Ĝiaj tricent sesdek kvin jaroj nun ankaŭ estis nenio alia ol la tago de unutaga muŝo.

En la Kristnaska mateno, kiam denove montriĝis la suno, la ventego kvietiĝis. Ĉiuj preĝejaj sonoriloj feste sonoris, kaj el ĉiu kamentubo, eĉ el la plej malgranda sur la tegmento de la malgranda kabano, per blueta nubo leviĝis la fumo, kiel de la altaro dum la festo de la Druidoj, oferfumo de danko. La maro fariĝis ĉiam pli kaj pli trankvila, kaj sur granda ŝipo, kiu tie sur la maro dum la nokto trasuferis la malbonan veteron, nun estis suprentiritaj ĉiuj flagoj por la festa Kristnaska soleno.

”La arbo malaperis! La maljuna kverko, nia orientiĝa signo sur la bordo!” diris la maristoj. ”Ĝi falis en ĉi tiu ventega nokto! Kiu ĝin anstataŭos por ni! Neniu tion povas!”

Tian funebran parolon, mallongan sed bonintencan, ricevis la arbo, kiu kuŝis etendita sur la neĝa kovro ĉe la bordo.

Kaj trans ĝin eksonis de la ŝipo solena sankta kanto, kanto pri la Kristnaska ĝojo kaj pri la liberiĝo de la homaj animoj en Kristo kaj pri la eterna vivo:

”Ĝoju, ĉielo, ĝojkriu, vi finoj de l’ tero!
Di’ kaj pekulo paciĝas en plena sincero;
Pacon kaj ĝojon nun Tiu proklamas,
Kiu la mondon estigis kaj amas.
Ĝoju, paŝtant’ kaj paŝtatoj!”

Tiel sonis la malnova kanto, kaj ĉiu tie sur la ŝipo per la kanto kaj per la preĝo sentis sin tiel alte. kiel sentis sin la arbo en sia lasta, sia plej bela sonĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.