La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Folio el la ĉielo

Alte supre en la maldensa klara aero flugis anĝelo kun floro el la ĝardeno de la ĉielo, kaj dum li kise alpremis siajn lipojn al la floro, malgranda folieto deliberiĝis kaj falis sur la malsekan teron meze de arbaro, kaj tuj ĝi ricevis radikojn kaj elkreskigis plantidojn inter la aliaj kreskaĵoj.

”Tio estas ja stranga plantido!” diris tiuj kreskaĵoj, kaj neniu el ili volis en ĝi sian parencon, nek la kardo, nek la urtiko.

”Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo!” ili diris kaj moke ridis, kaj poste ili komencis ŝercadi pri ĝi kiel pri ĝardena kreskaĵo. Sed la folio ĉiam pli kaj pli kreskis kiel nenia alia kreskaĵo kaj elkreskigis volvobranĉojn, kiuj etendiĝis malproksimen ĉirkaŭe.

”Kien vi celas?” diris la altaj kardoj, kiuj sur ĉiu folio havis pikilojn; ”vi kuras senlime ĉiuflanken, vi nenie havas difinitan lokon! Ni ne povas stari ĉi tie kaj vin porti.”

Venis ta vintro, la neĝo kovris la kreskaĵon, sed de ĝi la neĝa kovro ricevis brilon, kvazaŭ de malsupre trafluus ĝin sunlumo. En la printempo tie staris floranta kreskaĵo tiel bela, kiel neniu alia en la arbaro.

Venis profesoro de botaniko, kiu havis ĉe si ateston, ke li estas tio, kio li estas; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj; li neniel povis trovi, al kiu klaso ĝi apartenas.

”Tio estas variaĵo!” li diris; ”mi ĝin ne konas; ĝi ne estas registrita en la sistemo!”

”Ĝi ne estas registrita en la sistemo!” diris la kardoj kaj la urtikoj. La grandaj arboj ĉirkaŭe aŭdis tion, kio estis dirita, kaj ili ankaŭ vidis, ke tio ne estas arbo de ilia speco, sed ili nenion diris, nek bonan nek malbonan, kaj tio ĉiam estas la plej senriska, se oni estas malsaĝa.

Jen venis en la arbaron malriĉa, senkulpa knabino; ŝia koro estis pura, ŝia saĝo estis granda per ŝia kredo, ŝia tuta heredaĵo en ĉi tiu mondo estis malnova Biblio, sed el la folioj de ĉi tiu libro parolis al ŝi la voĉo de XXX Dio: ”Se la homoj volas fari al vi malbonon, tiam rememoru la historion pri Jozef: ” ”Ili intencis malbonon en sia koro, sed Dio turnis ĉion al bono.” ”Se vi suferas maljuste, se oni vin ne komprenas kaj mokas, tiam rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona, pri Li, kiun oni mokis kaj alnajlis al la kruco, sur kiu Li preĝis: ”Ho patro, pardonu al ili, ĉar ili ne scias, kion ili faras!””

Ŝi haltis antaŭ la mirinda kreskaĵo, kies verdaj folioj odoris dolĉe kaj refreŝige kaj kies floraĵoj brilis en la klara sunlumo kvazaŭ vera multkolora fajraĵo; kaj el ĉiuj el ili iris sonoj, kvazaŭ la kreskaĵo havus en si profundan fonton de melodioj, kiu eĉ dum jarmiloj ne elĉerpiĝos. Kun pia meditado ŝi pririgardis tiun tutan mirindaĵon de Dio. Ŝi klinis unu el la branĉoj, por povi bone pririgardi la floraĵojn kaj enspiri ilian bonodoron, kaj en ŝia spirito fariĝis lume, kaj en sia koro ŝi eksentis feliĉon. Ŝi tre dezirus posedi unu el la floraĵoj, sed la koro ne permesis al ŝi deŝiri ĝin, ĉar ĝi ja tre baldaŭ forvelkus ĉe ŝi. Ŝi prenis nur unu solan el la verdaj folioj, portis ĝin hejmen, metis ĝin en sian Biblion, kaj tie ĝi kuŝis, freŝa, ĉiam freŝa, kaj nevelkanta.

Inter la folioj de la Biblio ĝi kuŝis kaŝita; kune kun la Biblio ĝi estis metita sub la kapon de la juna knabino, kiam ĉi tiu post kelke da semajnoj kuŝis en la ĉerko, kun la sankta seriozeco de la morto sur la pia vizaĝo, kvazaŭ la tera polvo montris stampon de tio, ke ŝi nun staras antaŭ sia Dio.

Sed tie en la arbaro floris la mirinda kreskaĵo, el kiu baldaŭ disvolviĝis bela arbo, kaj ĉiuj migrobirdoj venis kaj kliniĝis antaŭ ĝi, precipe la hirundo kaj la cikonio.

”Tio estas alilandaj manieroj!” diris la kardoj kaj lapoj, ”tian sintenadon ni ĉi tie hejme ja neniam permesos!”

Kaj la nigraj arbaraj limakoj kraĉis kontraŭ la arbon.

Poste venis la porkopaŝtisto, li elŝiris kardojn kaj plektokreskaĵojn, por fari el ili cindron. La tutan mirindan arbon, kiun li elŝiris kune kun ĉiuj ĝiaj radikoj, li enligis ankaŭ en sian pakon. ”Ĝi ankaŭ devas alporti utilon!” li diris, kaj la faro estis plenumita.

Longan tempon post tio la reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio; li estis diligenta kaj laborema, sed nenio helpis; oni voĉlegis al li la plej seriozajn verkojn kaj la plej facilajn, kiujn oni povis trovi, sed nenio helpis. Tiam oni ricevis informon de unu el la plej grandaj saĝuloj, al kiu oni sin turnis; li sciigis, ke ekzistas certa rimedo, por refortigi kaj resanigi la suferanton. ”En la propra regno de la reĝo, en la arbaro kreskas arbeto, havanta ĉielan devenon, tiel ĝi aspektas, oni tute ne povas erari.” Kaj li aldonis desegnon de la kreskaĵo, kiu estis facile ekkonebla. ”Ĝi estas verda en vintro kaj en somero; prenu ĉiuvespere freŝan folion de ĝi kaj metu ĝin al la reĝo sur la frunton, tiam liaj pensoj denove fariĝos klaraj, kaj bela sonĝo en la nokto fortigos lin por la morgaŭa tago!”

Tio estis sufiĉe klara; kaj ĉiuj kuracistoj kune kun la profesoro de botaniko eliris en la arbaron.

Sed kie estis la kreskaĵo?

”Kredeble mi metis ĝin kunalie en mian pakon!” diris la porkopaŝtisto; ”el ĝi jam delonge fariĝis cindro, sed mi ne komprenis pli bone!”

”Li ne komprenis pli bone!” ekkriis ĉiuj. ”Malklereco, malklereco, kiel granda vi estas!” Tiujn vortoj la porkopaŝtisto povis preni al si al la koro, ĉar pri li kaj pri neniu alia ili parolis.

Eĉ unu folion oni ne povis trovi; la sola, kiu ekzistis, kuŝis en la ĉerko de la mortintino, kaj tion neniu sciis.

La reĝo mem en sia melankolio iris en la arbaron al tiu loko. ”Ĉi tie la arbeto staris, ” li diris, ”ĝi estas sankta loko!”

La lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto.

La profesoro de botaniko skribis sciencan verkon pri la ĉiela kreskaĵo, kaj pro tio li ricevis oron, kio faris al li grandan plezuron. La oro estis tre utila por li kaj por lia familio, kaj tio estis la plej bona en la tuta historio, ĉar la kreskaĵo malaperis kaj la reĝo estis melankolia kaj malĝoja. ”Sed tia li estis jam antaŭe!” diris la gardostaranto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.