La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Kuristoj

Premio estis destinita, eĉ du premioj estis destinitaj, malgranda kaj granda, pro plej rapida kurado, ne pro unufoja kuro, sed pro egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro.

”Mi ricevis la unuan premion!” diris la leporo. ”Devas ja esti justeco, kiam en la decidantaro troviĝas membroj de la propra familio kaj bonaj amikoj; sed ke la limako ricevis la duan premion, tion mi trovas preskaŭ ofenda por mi!”

”Ne!” asertis la barila paliso, kiu estis atestanto ĉe la disdono de la premioj, ”diligenteco kaj bona volo ankaŭ devas esti atentataj, tion diris multaj estimindaj personoj, kaj tion mi ankaŭ trovis tre ĝusta. Estas vero, ke la limako uzis duonon da jaro, por veni trans la sojlon de la pordego, sed ĉe tiu streĉita laborado, kio ĝi ĉiuokaze estis por ĝi, ĝi rompis al si la femuron. Ĝi vivis ekskluzive nur por sia kurado, kaj krom tio ĝi kuris ankoraŭ kun sia domo! Ĉio ĉi tio estas atentinda, – kaj tial ĝi ricevis la duan premion!” ”Min oni ja ankaŭ povus konsideri!” diris la hirundo; ”pli rapida ol mi, mi pensas, montriĝis neniu, kaj kie nur mi ne estis! malproksime, malproksime, malproksime!”

”Ĝuste tio estas via malfeliĉo”, respondis la barila paliso; ”vi tro multe vagas! Kiam komencas frosti, vi tuj strebas ĉiam antaŭen, ekster la landon. Vi ne havas patriotismon! Vin oni ne povas konsideri!”

”Sed se mi dum la tuta vintro kuŝis en la marĉejo!” diris la hirundo, ”tradormis la tutan tempon, ĉu en tia okazo mi povas esti konsiderata?”

”Havigu al vi ateston de la vulpo, ke vi tradormis duonon de la tempo en la patrujo, tiam oni povos konsideri vin ankaŭ! ”

”En efektiveco mi meritus la unuan premion, ne la duan!” diris la limako. ”Mi scias tre certe, ke la leporo kuris nur pro timemeco, kiam ĝi pensis, ke prokrasto estus danĝera; sed mi kontraŭe faris mian kuradon tasko de mia vivo, kaj en la servado mi fariĝis kriplulo. Se iu devis ricevi la unuan premion, ĝi certe estis nur mi sola. Tamen mi ne volas komenci malpacon pro tio, ion similan mi malestimas!”

Kaj ĝi kraĉis.

”Mi povas garantii per mia tuta elokventeco, ke ĉiu el la premioj, almenaŭ koncerne mian voĉon en tiu afero, estas donita nur laŭ tute justaj konsideroj!” diris la malnova termezura stango en la arbaro, kiu estis membro de la decidanta juĝantaro. ”Mi ĉiam agas orde, kun pripenso kaj prikalkulo. Ĉe ĉiu disdonado mi gvidis min per io difinita, mi ĉiam decidas laŭ alfabeta ordo. La nomoj de la leporo kaj de la limako ambaŭ komenciĝas per ”L”; sed la leporo havas post la ”L” la literon ”e” kaj la limako la literon ”i”, kaj ĉar ”e” staras en la alfabeto antaŭ ”i”, tial mi aljuĝis la unuan premion al la leporo kaj la duan al la limako. Ĉiam en ĉiu afero devas esti ordo! Oni devas havi ion, per kio oni sin gvidas.”

”Se mi ne estus unu el la juĝantoj, mi donus la voĉon por mi mem, ” diris la mulo, kiu ankaŭ apartenis al la asesoroj. ”Oni devas konsideri ne sole la rapidecon, sed oni devas atenti ankaŭ aliajn aferojn, ekzemple la cirkonstancon, kiom multe oni havas la kapablon tiri. Tamen mi ĉi fojon tion ne akcentus, ankaŭ ne la saĝecon de la leporo, ke ĝi dum sia forkurado subite saltas flanken kaj per tio falsvojigas la homojn. Ne, ekzistas ankoraŭ io, al kio multaj atribuas grandan gravecon kaj kion oni neniel devas lasi sen atento, – ĝi estas tio, kion oni nomas la belo. Tion mi atentis; mi rigardis la belajn, bone elkreskintajn orelojn de la leporo; estas plezuro admiri ilian longecon! Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidas min mem, kiam mi estis ankoraŭ malgranda, kaj tial mi donis por la leporo mian voĉon.”

”Silentu, silentu!” diris la muŝo. ”Mi ne faros longan paroladon, mi faros nur mallongan rimarkon. Tion mi scias, ke mi kurantaŭiĝis pli ol je unu leporo. Antaŭ nelonge mi al unu el la plej junaj leporoj rompis la malantaŭajn piedojn. Mi sidis sur la lokomotivo antaŭ fervoja vagonaro; tion mi ofte faras, ĉar tie oni plej bone povas observi sian propran rapidecon. Unu juna leporo kuris en granda distanco antaŭe; ĝi ne suspektis, ke mi estas ĉi tie. Fine ĝi devis forflankiĝi de la vojo, sed ĉe tio la lokomotivo transveturis al li la malantaŭajn piedojn, ĉar mi sidis sur la lokomotivo. La leporo restis kuŝante, mi veturis pluen. Ĉi tio certe estas sufiĉa, por ke mi estu ĝia venkanto? Sed mi ne pretendas pri la premio!”

”Mi opinias, ” pensis la sovaĝa rozo, sed ĝi tion ne diris, ĉar ĝi ne havas la naturon paroli, kvankam povus esti tre bone, se ĝi tion farus, – ”mi opinias, ke la suna radio devus ricevi la unuan premion kaj al tio ankaŭ la duan. Ĝi en unu momento traflugas la nemezureblan vojon de la suno ĝis ni kaj venas kun tia forto, ke la tuta naturo per tio vekiĝas. Ĝi estas tiel bela, ke ĉiuj rozoj ruĝiĝas kaj komencas bonodori. La alta estraro, kiu eldiris la verdikton, videble tute ĝin ne rimarkis.

Se mi estus la sunradio, tiam mi farus al ĉiu el ili sunfrapon,

– sed tio farus ilin plej efektive frenezaj, kaj tiaj ili sen tio fariĝos. Mi nenion diras!” pensis la sovaĝa rozo. ”Paco estu en la arbaro! Estas bele flori, bonodori kaj refreŝiĝi, vivi en la legendoj kaj kantoj! La sunradio postvivos ja nin ĉiujn!” ”En kio konsistas la unua premio?” demandis la lumbriko, kiu estis tro longe dorminta kaj nur nun alvenis.

”En libera aliro al brasika ĝardeno!” diris la mulo. ”La premion proponis mi! La leporo nepre devis ĝin ricevi, kaj tial mi, kiel pensanta kaj aktiva membro de la juĝantaro, saĝe prenis sub atenton la utilecon por tiu, kiu ĝin devis ricevi; nun la leporo estas tute prizorgita. La limako ricevis la permeson sidi sur la muro, kiu ĉirkaŭas la brasikan ĝardenon, kaj varmigi sin en la suno, kaj krom tio ĝi ricevis la oficon de unu el la juĝantoj por kura konkurso. Estas bone havi inter la juĝ antaro unu specialiston! Mi devas konfesi, ke mi atendas multe de la estonteco, ĉar ni jam faris tiel bonan komencon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.