La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Rozo de la tombo de Homero

Ĉiuj kantoj de la oriento parolas pri la amo de la najtingalo al la rozo; en la silentaj stellumaj noktoj la flugilhava kantisto faras serenadon al sia bonodora floro.

Ne malproksime de Smirna, sub la altaj platanoj, kie la komercisto pelas siajn ŝarĝitajn kamelojn, kiuj fiere levas siajn longajn kolojn kaj peze marŝas sur sankta tero, mi vidis florantan rozarbetaĵon; sovaĝaj kolomboj traflugadis inter la branĉoj de la altaj arboj, kaj iliaj flugiloj lumis, kvazaŭ ili estus el perlamoto.

Sur la rozarbetaĵo unu floro estis la plej bela el ĉiuj, kaj al ĝi la najtingalo kantis sian amdoloron. Sed la rozo silentis; eĉ unu guto da roso ne kuŝis sur ĝiaj folioj kiel larmo de kompato. Kune kun sia branĉo ĝi klinis sin super kelke da grandaj ŝtonoj.

”Ĉi tie kuŝas la plej granda kantisto de la tero!” diris la rozo, ”super lia tombo mi volas bonodori, sur ĝin mi volas ŝuti miajn foliojn, kiam la ventego ilin deŝiras de mi. La kantisto de Iliado fariĝis tero en la tero, el kiu mi kreskas. Mi, rozo de la tombo de Homero, estas tro sankta, por ke mi floru por la kompatinda najtitigalo!”

Kaj la najtingalo kantis tiel longe, ĝis ĝi mortis de sopirado!

La kamelpelisto venis kun siaj ŝarĝitaj kameloj kaj siaj nigraj sklavoj. Lia malgranda knabo trovis la mortintan birdon; la malgrandan kantiston li enterigis en la tombo de la granda Homero; kaj la rozo tremis en la vento. Venis la vespero, la rozo kunkunfaldis siajn foliojn pli dense kaj sonĝis, sonĝis, ke estas belega luma tago. Grupo da fremdlandaj, Frankaj viroj venis, ili entreprenis pilgriman vojaĝon al la tombo de Homero. Inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo, el la hejmo de la nebuloj kaj nordaj lumoj. Li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro kaj forportis ĝin tiamaniere kun si en alian parton de la mondo, en sian malproksiman patrujon. Kaj la rozo forvelkis de malĝojo kaj kuŝis en la premanta libro, kiun li malfermis en sia patrujo. Tiam li diris: ”Jen estas rozo de la tombo de Homero!”

Tiel sonĝis la floro; kaj ĝi vekiĝis kaj tremis en la vento. Guto da roso falis de ĝiaj folioj sur la tombon de la kantisto. Kaj la suno leviĝis, la tago fariĝis varmega, kaj la rozo ardis pli bele ol antaŭe, ĝi estis ja en sia varma Azio. Subite oni ekaŭdis paŝojn, venis fremdlandaj Frankoj, kiel la rozo vidis en sia sonĝo, kaj inter la fremduloj troviĝis poeto el nordo. Li rompis la rozon, metis kison sur ĝian freŝan buŝon kaj forportis ĝin kun si en la hejmon de la nebuloj kaj de la nordaj lumoj.

Kiel mumio la kadavro de la floro kuŝas nun en lia Iliado, kaj kvazaŭ en sonĝo ĝi aŭdas, kiel li malfermas la libron kaj diras: ”Jen estas rozo de la tombo de Homero!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.