La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Cigna nesto

Inter la Orienta maro kaj la Norda kuŝas malnova cigna nesto, kiu estas nomata Danujo. En ĝi naskiĝis kaj naskiĝas cignoj, kies nomoj neniam ĉesos esti famaj.

En la antikva tempo de ĉi tie flugis popolo da cignoj trans la Alpojn sur la verdan ebenaĵon de Milano, kie oni povis belege loĝi. La popolo da cignoj estis nomata Longobardoj.

Alia grupo kun brilantaj plumoj kaj fidelecaj okuloj ekloĝis en Bizantio, sidiĝis ĉirkaŭ la imperiestra trono kaj etendis siajn larĝajn flugilojn, por ĝin ŝirmi. Ĝi ricevis la nomon Varengoj.

De la bordoj de Francujo eksonis krio de timego antaŭ la sangaj cignoj, kiuj aperis el la nordo kun fajro sub la flugiloj, kaj la popolo preĝis: ”Savu nin, ho Dio, kontraŭ la sovaĝaj Normandoj!”

Sur la lukse verda herbotero de Anglujo, sur la libera bordo, staris la Dana cigno kun la triobla reĝa krono sur la kapo kaj etendis sian sceptron super la landon.

Genue ĵetis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio, kiam venis la Danaj cignoj kun la standardo de la kruco kaj kun eltirita glavo.

Tio estis en tempo tre antikva, vi diras.

Sed ankaŭ pli proksime al nia tempo oni vidis potencajn cignojn, kiuj elflugis el la nesto.

Radio de fulmo disigis la aeron, radio de fulmo prilumis la landojn de la mondo, la cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan nebulon, kaj la stela ĉielo montriĝis pli klare; estis tiel, kvazaŭ ĝi pli alproksimiĝis al la tero; tio estis la cigno Tŝcho Brahe.

”Jes, tiam!” vi diras, ”sed nun en niaj tagoj!” Nun ni vidis cignon post cigno, kiuj montriĝis en majesta flugado. Unu el ili glitigis siajn flugilojn sur la kordoj de la ora harpo, kaj sonado aŭdiĝis tra la nordo, la rokoj de Norvegujo leviĝis pli alten en la sunlumo de la tempo antikva; oni aŭdis bruon en la pinaroj kaj betularoj. La dioj, herooj kaj noblaj virinoj de la nordo montriĝis en la profunda malluma interno de la arbaroj.

Ni vidis, kiel unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon, tie ke ĝi rompiĝis, kaj la belaj bildoj, kiuj ĝis tiam ligite kuŝis en la ŝtono, eliris en la lumon de la tago, kaj la homoj ĉirkaŭe en la lando levis siajn kapojn, por rigardi tiujn potencajn bildojn.

Ni vidis, kiel tria cigno ŝpinis la pensfadenon, kiu nun kuras de lando al lando ĉirkaŭ la tuta tero, tiel ke la vorto flugas tra la landoj kun rapideco de fulmo.

Dio amas la malnovan cignan nestan inter la Orienta maro kaj la Norda. Venu tra la aero potencaj birdoj, por ĝin detrui; ”tio ne fariĝos!” Eĉ la senplumaj birdidoj stariĝas en rondo ĉirkaŭ la rondo de la nesto, ni tion vidis, ili lasas al si haki la junan bruston, ke ĝia sango fluas, ili batas per la beko kaj la ungegoj.

Jarcentoj pasos super ĝi, el la nesto elflugos cignoj, ili estos vidataj kaj aŭdataj ĉirkaŭe en la mondo, antaŭ ol venos la tempo, kiam oni povos diri kun vereco: ”Tio estas la lasta cigno, la lasta kanto el la cigna nesto.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.