La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Turgardisto Ole

En la mondo ĉio iras supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren! Nun mi ne povas leviĝi pli alten!” diris la turgardisto Ole. ”Supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren, tio estas la sorto de la plejmulto. En efektiveco ni fine ĉiuj fariĝas turgardistoj kaj rigardas la vivon kaj la aferojn de supre.”

Tiel parolis sur la turo Ole, mia amiko, la maljuna gardisto vigla, parolema homo, kiu ŝajne ĉion eldiradis kaj tamen tre multe kaŝis en sia koro. Li estis infano de bonaj homoj; kelkaj asertis, ke li estas filo de konferenca konsilano. Li estis studinta, li estis helpanto de instruisto, helpanto de sakristiano, sed kion tio povis helpi! Tiam li loĝis ĉe la sakristiano kaj devis havi en la domo ĉion senpage. Tiam li estis, kiel oni diras, ankoraŭ juna kaj eleganta: li postulis, ke liaj botoj estu polurataj, sed la sakristiano volis, ke ili estu nur ŝmirataj, kaj pro tio ili malpaciĝis. Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco, la ciro fariĝis nigra kaŭzo de malamo, kaj tial ili disiĝis. Sed tion, kion li postulis de la sakristiano, li postulis ankaŭ de la mondo, ciron, kaj li regule ricevadis ankaŭ nur ŝmiraĵon. Tial li iom post iom apartiĝis de ĉiuj homoj kaj fariĝ is ermito; sed ermitejon kun la necesaj vivrimedoj oni en granda urbo povas trovi nur sur la preĝeja turo; tien li leviĝis kaj fumadis sian pipon solece. Li rigardadis malsupren kaj rigardadis supren, meditadis ĉe tio, kaj li rakontis siamaniere pri tio, kion li vidis kaj kion li ne vidis, kion li legis en libroj kaj en si mem. Mi ofte pruntis al li legaĵon, bonajn librojn, kaj laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinata la propra valoro de homo. Li, kiel li diris, ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj kaj ankaŭ ne de la francaj romanoj, kiuj estas preparitaj el vento kaj sekvinberaj trunketoj, ne, li volis havi biografiojn, librojn pri la mirindaĵoj de la naturo. Mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare, ordinare tuj post la Nova Jaro. Li tiam havis ĉiam tion aŭ alian, kun kio kunligiĝis liaj pensoj ĉe la renoviĝo de la jaro.

Mi rakontos pri du vizitoj, kaj, kiom mi povos, mi uzos liajn proprajn vortojn.

Unua vizito

Inter la libroj, kiujn mi lastfoje pruntis al Ole, troviĝis libro pri la silikoj, kiu precipe interesis lin kaj okupis liajn pensojn.

”Jes, ili estas veraj maljuneguloj, tiuj silikoj!” li diris, ”kaj tamen oni preterpasas ilin senpense! Tiel mi mem agadis sur la kampoj kaj ĉe la bordo, kie ili kuŝas en granda kvanto. Tie oni paŝas sur la pavimŝtonojn, tiujn restaĵojn el la plej antikvaj ruinoj de la antikva tempo! Tiel mi mem agadis. Nun ĉiu pavimŝtono havas mian respekton! Mi dankas pro la libro, kiu plenigis mian tutan animon, forigis malnovajn pensojn kaj kutimojn kaj vekis en mi la deziron legi pluajn tiaspecaĵojn. La romano de la tero estas tamen la plej rimarkinda el ĉiuj romanoj! Estas domaĝe, ke oni ne povas legi la unuajn partojn, ĉar ili estas verkitaj en lingvo, kiun ni ne lernis. Oni devas legi en la tertavoloj, en la silikoj, en ĉiuj periodoj de la tero, kaj nur tiam en la sesa parto aperas la agantaj personoj: sinjoro Adam kaj sinjorino Eva. Por multaj legantoj tio estas iom malfrua, ili volas ilin havi tuj, sed por mi estas tute egale. Tio estas romano plena de aventuroj, kaj ni ĉiuj ludas en ĝi rolon. Ni moviĝas kaj ŝoviĝas kaj restas sur la sama loko, sed la globo turniĝas, ne elverŝante sur nin la oceanon. La ŝelo, sur kiu ni iras, estas fortika, ni ne trafalas ĝin. Kaj krom tio ĝi estas historio, kiu tiras sin tra milionoj da jaroj kaj ĉiam kun progresanta disvolviĝo. Dankon pro la libro pri la silikoj! Tio estas personetoj, kiuj povoscias ion rakonti. Ĉu ne estas interese, se oni de tempo al tempo estas atentigata pri tio, ke ni estas nenio, eĉ se oni sidas tiel alte kiel mi, kaj samtempe ? memorigata pri tio, ke ni ĉiuj, eĉ kun ciro, estas nur rapide malaperantaj formikoj sur la malgranda tera monteto, eĉ se ni estas formikoj kun ordenaj rubandoj, formikoj kun reputacio kaj aŭtoritato. Oni sentas sin tiel rimarkinde juna flanke de tiuj milionjaraj maljunaj respektindaj silikoj. Mi legis la libron en la Novjara vespero kaj tiel enprofundiĝis en ĝin, ke mi tute forgesis mian ordinaran plezuron de la Novjara nokto, la observadon de la preterpasado de la ”sovaĝa armeo”. Nu, tion vi eble tute ne konas?

La veturado de la sorĉistinoj sur balaila bastono estas sufiĉe konata, ĝi okazas en la Valpurga nokto kaj direktiĝas al Blocksberg, sed ni ĉi tie en Danujo ankaŭ havas sovaĝan armeon, ĝi estas enlanda, nuntempa, kaj en la Novjara nokto ĝi direktiĝas al la insulo Amager. Ĉiuj malbonaj poetoj kaj poetinoj, komponistoj, gazetistoj kaj konataj artistoj, ĉiuj, kiuj estas tute sentaŭgaj, rajdas en la Novjara nokto tra la aero al la insulo Amager. Ili sidas rajde sur siaj penikoj aŭ anseraj plumoj, la ŝtalplumo ne povas ilin porti, ĝi estas tro rigida. Mi vidas tion, kiel mi diris, en ĉiu Novjara nokto; la plejmulton el ili mi povus montri per ilia nomo, sed ne estas peninde okupi sin per ili. Ili ne volas, ke la homoj ion sciiĝu pri ilia Amagera veturo sur anseraj plumoj. Mi havas parencinon, kiu estas fiŝistino kaj, kiel ŝi diras, liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj. Ŝi estis tie mem kiel invitita gasto, sed oni ŝin elportis, ĉar ŝi mem ne atribuas grandan valoron al la ansera plumo kaj ankaŭ ne povoscias rajdi; ŝi tion rakontis al mi. Duono de tio, kion ŝi rakontas, estas mensogo, sed la dua duono jam sufiĉas. Kiam ŝi estis tie, komenciĝis la soleno per kantado; ĉiu el la gastoj tenis antaŭ si skribitan sian propran kanton, kaj ĉiu kantis sian, ĉar ĝi estis la plej bona. Poste ili ekmarŝis per malgrandaj anaroj; la procesion malfermis tiuj, kiuj havis la destinon agadi per la buŝo; ili formis la grandajn sonorilojn, al kiuj ili kutimis ĉion alpendigi. Poste iris la malgrandaj tamburistoj, kiuj eltamburas ĉion el la familioj. Tie estis farata konateco kun tiuj, kiuj skribas, ne donante sian nomon, tio estas kie ŝmiraĵo estas prezentata sub la nomo de ciro. Tie estis la ekzekutisto kaj lia servisto, kaj la servisto estis la plej akra kaj plej batema, alie oni lin ne estimus; tie estis la honesta balaaĵisto, kiu fosas en la balaaĵbareloj kaj ilin renversas kaj pri ĉio diras ”bone, tre bone, bonege!” Meze de la komuna gajeco subite rapide elkreskis trunko, arbo, grandega floro, granda fungo, tuta tegmento. Tio estis la fremdlabora kolono de la estimata kunvenintaro, ĝi portis ĉion, kion ĝi donis al la mondo en la malnova jaro. Fajreroj simile al fajraj flamoj ŝprucis el ĝi; tio estis ĉiuj fremdaj pensoj kaj ideoj, per kiuj ili estis ornamintaj siajn verkojn kaj kiuj nun denove elŝiri ĝis kaj eksplodis kiel artaj fajraĵoj. Estis tre gaje, diris mia parencino. Cetere ŝi aldonis ankoraŭ multe da aliaj aferoj, kiuj estis tre mordantaj kaj tamen sufiĉe interesaj; sed mi tion ne ripetos, oni devas aparteni al la bonaj homoj, ne al la rezonistoj. Vi tamen komprenos, ke se oni estas informita pri la tiea festo tiel bone kiel mi, estas tre alloge observi dum ĉiu Novjara nokto la flugon de la sovaĝa armeo. Se en iu jaro mi ne trovas tie kelkajn, kompense montriĝas aliaj novaj. Sed en ĉi tiu jaro mi tute forgesis observi la gastojn. Mi ruliĝis kun la rulaĵo, kun la silikoj, mi ruliĝis tra milionoj da jaroj, mi vidis, kiel la rokoj supre en la nordaj landoj kun krakego falas, mi vidis, kiel ili naĝas sur glaciegoj, longe antaŭ ol estas konstruita la arkeo de Noa, mi vidis, kiel ili falas sur la fundon kaj denove leviĝas sur rifo, sur tiu, kiu elstariĝis el la akvo kaj diris: ”Mia nomo estu Zelando!” Mi vidis, kiel ili fariĝas kovejo de birdoj, kiujn ni hodiaŭ plu ne konas, mi vidis ilin kiel loĝejon de sovaĝaj hetmanoj, kies nomoj malaperis. Nur malmultaj, en kiuj la hakilo engravuris siajn runojn, fariĝis objekto de tempokalkulo; sed ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon. Tiam subite falis tri aŭ kvar belegaj falsteloj, ili eklumis, miaj pensoj ricevis alian direkton. Vi scias ja, kio estas falstelo? Tion la scienculoj ordinare ne scias. Mi havas mian propran opinion pri tio, mi tion klarigas tiamaniere: Ofte oni silente eldiras dankon kaj benon sur iun, kiu faris ion belan kaj bonan; ofte la danko estas sensona, sed ĝi ne falas sur la teron. Mi prezentas do al mi, ke la sunlumo ĝin levas kaj la sunradio alportas ĝin sur la kapon de la bonfarinto. Se tuta popolo dum longa tempo esprimas sian dankon, tiam la danko venas en la formo de plena bukedo kaj falas en la formo de falstelo sur la tombon de la bonfarinto. Kiam mi vidas falstelon, precipe en la Novjara nokto, estas por mi vera ĝojo eltrovi per pripensado, kiun la dankesprimo celas.

Ĝi estas granda penso, ĝoja penso, se oni scias, ke iam falstelo falos sur nian tombon; estas vero, ke kun mia tombo tio ne okazos, neniu sunradio min dankos, ĉar ĉi tie troviĝas nenio, kio meritus dankon. Mi ne atingos ciron, ” diris Ole, ”mia sorto en la mondo estas ricevi ŝmiraĵon.”

Dua vizito

Estis Novjara tago, kiam mi unu fojon denove iris sur la turon. Ole parolis pri la glasoj, kiuj estas malplenigataj ĉe la transiro de la malnova guto al la nova guto, kiel li nomis la jaron. Kaj li elmetis al mi sian historion pri la glasoj, kaj la esenco de liaj ideoj estis jena:

”Kiam en la Novjara nokto la horloĝo batis dekdu, la homoj ĉe la tablo leviĝas kun plena glaso kaj trinkas je la sano de la nova jaro. Oni komencas la jaron kun la glaso en la mano, por drinkistoj tio estas bona komenco! Oni komencas la jaron per enlitiĝo, por mallaborulo; tio ankaŭ estas bona komenco ˛komenco La dormado en la daŭro de la jaro ludos grandan rolon, la glasoj ankaŭ. Ĉu vi scias, kio loĝas en la glasoj?” li demandis. ”Jes, tie loĝas sano, ĝojo kaj petolemeco, tie loĝas ĉagreno kaj maldolĉa malfeliĉo. Se mi nombros la glasojn, mi nombros kompreneble la grandaĵojn, kiujn la glaso kaŭzas ĉe la diversaj homoj.

Vidu, la unua glaso, ĝi estas la glaso de la sano! En ĝi kreskas la herbo de la sano, ĝi ĉirkaŭvolvas la arbon de la vivo, kaj en la fino de la jaro vi povas sidi en la laŭbo de la sano.

Prenu la duan glason. El ĝi leviĝas malgranda birdo, kiu pepas senkulpe gaje, tiel ke la homo aŭskultas kaj eble kunkantas la vivo estas bela, ni ne perdu la bonan humoron, kura ĝe antaŭen!

El la tria glaso leviĝas malgranda flugilhava knabeto, oni ne povas lin nomi anĝela infano, ĉar li havas sangon kaj menson de koboldo, ne por inciti, sed por fari ŝercojn. Li sidiĝas malantaŭ nia orelo kaj elflustras al ni viglan ideon; li kuŝiĝas sur nia brusto kaj varmigas nin, tiel ke ni fariĝas petolemaj, ni fariĝas spritulo laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj.

En la kvara glaso troviĝas nek herbo nek birdo nek knabeto; en ĝi kuŝas la limlinio de la prudento, kaj tiun limlinion oni ne devas transpaŝi.

Se vi prenas la kvinan glason, tiam vi ploras pri vi mem, al vi fariĝas tiel bone kaj samtempe tiel malgaje, vi fariĝas tiel kortuŝita, aŭ via koro en ia alia maniero elmontriĝas; el la glaso kun laŭta bruo elsaltas princo karnavala, babilema kaj petolema. Li vin kuntiras, vi forgesas vian dignon, se vi ĝin havas, vi forgesas pli, ol kiom estas al vi permesite forgesi. Ĉio estas danco, kanto kaj bruo; la maskoj vin fortiras, la filinoj de la diablo, en tulo kaj silko, ili venas kun disliberigitaj haroj kaj belaj membroj, – forŝiru vin, se vi povas.

La sesa glaso! Ha, en ĝi sidas Satano mem, malgranda, bele vestita, elokventa, treege komplezema vireto, kiu vin perfekte komprenas, pri ĉio diras, ke vi estas prava, via propra Mi! Li venas kun lanterno kaj akompanas vin hejmen. Ekzistas malnova legendo pri la sanktulo, kiu devis elekti unu el la sep mortmeritaj pekoj, kaj li elektis tiun, kiu ŝajnis al li la plej malgranda, la drinkemecon, sed en ĝi li faris ankaŭ la ses aliajn pekojn. La homo kaj la diablo intermiksas sian sangon, tio fariĝas ĉe la sesa glaso, kaj tiam abunde kreskas en ni ĉiuj malbonaj ĝermoj. Ĉiu el ili fariĝas potenca, kiel la Biblia grajno de sinapo, elkreskas kiel arbo, kaj al la plejmulto tiam restas nenio alia por fari ol migri en la fandofornon kaj lasi sin refandi.

Tio estas la historio pri la glasoj!” diris la turgardisto Ole, ”kaj oni povas ĝin prezenti kiel kun ciro, tiel ankaŭ kun gudro; mi miksas ambaŭ en egalaj kvantoj!”

Tio estis la dua vizito ĉe Ole; se vi deziras aŭdi pli, oni devas fari pluajn vizitojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.