La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Lasta perlo

Estis iam riĉa domo, feliĉa domo. Ĉio en ĝi, kiel la gesinjoroj, tiel ankaŭ la servistoj, eĉ la amikoj de la domo, estis feliĉaj kaj ĝojaj; hodiaŭ naskiĝis heredanto, filo; kaj la patrino kaj la infano fartis bone.

La lampo en la komforta dormoĉambro estis duone kovrita, pezaj silkaj kurtenoj el multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj.

La tapiŝo ŝur la planko estis dika kaj mola kiel musko, ĉio logis al dormeto, al dormo, al refortiga ripozo, kal al tiu allogo ankaŭ la flegistino ne povis kontraŭstari, ŝi dormis, kaj ŝi povis tion fari, ĉar ĉio estis bona, ĉio estis kontentiga. La protekta spirito de la domo staris ĉe la kapoparto de la lito; super la infano ĉe la brusto de la patrino etendiĝis plenforma reto el brilantaj steloj, riĉa aspektaĵo, ĉiu el tiuj steloj estis perlo de feliĉo. La bonaj feinoj de la vivo ĉiuj alportis al la ĵusnaskito siajn donojn; tie brilis sano, riĉeco, feliĉo, amo, per unu vorto ĉio, kion homoj povas deziri al si sur la tero.

”Ĉio estas alportita kaj donita al la infano!” diris la protekta spirito.

”Ne!” eksonis subite voĉo tute apude, ĝi venis de la bona anĝelo de la infano. ”Unu feino ankoraŭ ne alportis sian donon, sed ŝi ĝin alportos, ŝi ĝin iam alportos, se ĝis tiam eĉ pasos multe da jaroj. La lasta perlo mankas!”

”Mankas! Ĉi tie nenio devas mankil Kaj se efektive estas tiel, tiam ni ŝin serĉu, la potencan feinon, ni iru al ŝi!”

”Ŝi venos, ŝi iam venos! Ŝia perlo havas la destinon definitive ligi la florkronon.”

”Kie ŝi loĝas? Kie estas ŝia hejmo? Diru ĝin al mi, mi iros kaj prenos la perlon!”

”Vi tion volas!” diris la bona anĝelo de la infano; ”mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla! Ŝi ne havas konstantan restejon, ŝi eniras en la palacon de la reĝo, kiel ankaŭ en la kabanon de la plej malriĉa vilaĝano, kaj neniun homon ŝi preterpasas sen postesigno, al ĉiuj ŝi alportas sian donacon, ĉu ĝi estas tuta mondo, ĉu ludilo! Ankaŭ al ĉi tiu infano ŝi venos, pli aŭ malpli frue. Sed bone, ni iru, por preni la perlon, la lastan perlon en ĉi tiu riĉaĵo!”

Mano en mano ili ŝvebis al tiu loko, kiu en tiu momento estis la hejmo de la feino.

Tio estis granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta; vico da fenestroj estis malfermita, tiel ke la malvarma aero povis enpenetri; la longaj blankaj malsuprenpendantaj kurtenoj moviĝadis en la blovado de la aero. Meze en la ĉambro staris malfermita ĉerko, kaj en ĉi tiu kuŝis la kadavro de virino, kiu estis ankoraŭ en sia plej bona aĝo; ŝi estis kovrita per plej belaj rozoj, tiel ke oni povis vidi nur la kunmetitajn delikatajn manojn kaj la serenigitan de la morto noblan vizaĝon kun la alta seriozeco de konsekriteco al Dio.

Apud la ĉerko staris la edzo kaj la infanoj, tuta amaseto; la plej malgranda sidis sur la brako de la patro; ili donis sian lastan saluton. La edzo kisis al ŝi la manon, la karan manon, kiu nun estis kiel velkinta folio kaj kiu antaŭe vartadis kaj flegadis ilin kun forto kaj karesemeco.

Maldolĉaj, pezaj larmoj falis per grandaj gutoj sur la plankon, sed neniu vorto estis dirita. La profunda silento ĉirkaŭe kaŝis en si tutan mondon da doloroj. Silente, kun retenata plorĝemado ili foriris.

Kandelo tie staris, la flamo flagradis en la aerblovo, neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon. Fremdaj homoj eniris, ili metis la kovrilon de la ĉerko super la mortintinon, ili albatis la najlojn, laŭte sonis la batoj de la martelo tra la ĉambroj kaj koridoroj de la domo, penetrante dolorplene en la sangantajn korojn.

”Kien vi min kondukas?” demandis la protekta spirito; ”ĉi tie ne loĝas feino, kies perlo kunalie apartenas al la plej bonaj donoj de la vivo!” ”En ĉi tiu loko ŝi loĝas, ĉi tie en ĉi tiu sankta horo, ” diris la gardanta anĝelo kaj montris al unu angulo; tie, kie dum sia vivo la patrino estis sidinta inter floroj kaj pentraĵoj, kie ŝi, kiel la benplena feino de la domo, ame ridetadis al la edzo, al la infanoj kaj al la amikinoj, kie ŝi, kiel la sunradio de la domo, estis la koro kaj subteno de ĉio, – tie nun sidis fremda virino en longaj silkaj vestoj. Tio estis la malĝojo, ŝi regis nun ĉi tie kiel mastrino, ŝi estis nun patrino anstataŭ la mortintino. Brule varmega larmo ruliĝis malsupren sur ŝian bruston, ĝi aliformiĝis en perlon. Ĝi brilis per ĉiuj koloroj de la ĉielarko, kaj la anĝelo ĝin prenis, kaj la perlo lumis kiel stelo en la sepkolora brilo.

”La perlo de la malĝojo, la lasta, kiu ne devas manki, per kiu la brilo kaj potenco de la aliaj fariĝas ankoraŭ pli alta. Rigardu ĉi tie la brilon de la ĉielarko, de tiu, kiu interligas la teron kun la ĉielo. Anstataŭ ĉiu el niaj karuloj, kiu foriĝas de ni per la morto, ni havas unu amikon en la ĉielo pli, al kiu iras nia sopirado. En la tera nokto ni rigardas supren al la steloj, al la perfekteco. Rigardu la perlon de la malĝojo, en ĝi kuŝas la spiritaj flugiloj, kiuj portas nin for de ĉi tie.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.