La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Malnova tomba ŝtono

En malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon en unu vespero de la jartempo, pri kiu oni diras ”la vesperoj plilongiĝas”, la tuta familio sidis kune en rondeto. Estis ankoraŭ trankvile kaj varme; la lampo brulis, la longaj flankkurtenoj pendis antaŭ la fenestroj, sur kiuj staris florpotoj, kaj ekstere estis hela lunlumo. Sed pri tio ili ne parolis; ili parolis pri malnova granda ŝtono, kiu kuŝis malsupre sur la korto, tute apude de la kuireja pordo, sur kiu la servistinoj ofte starigadis la purigitajn kuprajn vazojn, por ke ili sekiĝu en la suno, kaj kie la infanoj volonte ludadis, – tio estis en efektiveco malnova tomba ŝtono.

”Jes, ” diris la mastro, ”mi opinias, ke ĝi devenas el la malnova malkonstruita monaĥeja preĝejo; kiel la katedro, tiel ankaŭ la monumentoj kaj tombaj ŝtonoj estis disvenditaj. Mia formortinta patro aĉetis kelke da ili; oni disbatis ilin por la pavimado, sed ĉi tiu ŝtono restis, kaj de tiu tempo ĝi kuŝas sur la korto.”

”Oni povas tre bone vidi, ke tio estas tomba ŝtono!” diris la plej aĝa el la infanoj; ”oni povas ankoraŭ vidi sur ĝi sablan horloĝon kaj pecon de anĝelo, tamen la surskribo, kiu troviĝis sur ĝi, preskaŭ tute defrotiĝis, nur la nomo ”Preben” kaj tuj post ĝi granda ”S” kaj iom pli malsupre la vorto ”Marta” estas ankoraŭ rekoneblaj; sed pli oni ne povas deĉifri, kaj ankaŭ tion oni rekonas nur post pluvo aŭ post lavo de la ŝtono.”

”Ho Dio! tio estas la tomba ŝtono de Preben Svan kaj de lia edzino!” ekkriis maljuna viro, kiu laŭ sia aĝo povis esti la avo de ĉiuj, kiuj troviĝis en la ĉambro. ”Jes, tiuj geedzoj estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur la malnova monaĥeja tombejo. Tio estis maljuna bonkora paro el la tempo de mia knabeco; ĉiuj ilin konis kaj amis; ili estis la plej maljuna geedza paro en nia regiono. La homoj rakontis pri ili, ke ili posedas barelon da oro, kaj tamen ili estis vestitaj simple, per plej maldelikata ŝtofo, sed ilia tolaĵo estis blindige blanka. Tio estis bonega maljuna paro, Preben kaj Marta! Kiam ili sidis sur la benko, kiu staris sur la alta ŝtona ŝtuparo antaŭ la domo kaj super kiu la maljuna tilio etendis siajn branĉojn, kaj ili kapsalutadis amike kaj afable, tiam al la homoj fariĝis tre ĝoje en la animo. Ili estis senfine bonkoraj por la malriĉuloj, ili nutradis ilin, donadis al ili vestojn, kaj prudento kaj vera kristaneco montriĝadis en ilia tuta bonfarado. Kaj kion diri precipe pri la edzino! Mi memoras tiun tagon tre klare; mi estis malgranda knabo, kaj mi estis kun mia patro tie ĉe la maljuna Preben, kiam ŝi ĵus mortis; la maljuna homo estis tre ekscitita kaj ploris kiel infano. La kadavro kuŝis ankoraŭ en la dormoĉambro, tute apude de tiu ĉambro, en kiu ni sidis, – li parolis kun mia patro kaj kun kelkaj najbaroj pri tio, kiel solece nun fariĝos ĉe li, kiel belege estis antaŭe, kiom multe da jaroj ili vivis kune kaj kiamaniere okazis, ke ili ekkonis kaj ekamis unu la alian. Kiel mi diris, mi estis tiam malgranda, kaj mi staris kaj aŭskultis, sed stranga sento ekkaptis min, kiam mi aŭskultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun ĉiu momento fariĝadis pli vigla kaj ricevis ruĝajn vangojn, kiam li parolis pri la tago de la fianĉiĝo, pri tio, kiel ĉarma ŝi estis, kiom multe da malgrandaj senkulpaj ĉirkaŭvojoj li faris, por renkontiĝi kun ŝi. Li parolis pri la tago de la edziĝo, ĉe tio liaj okuloj lumis, li kvazaŭ ankoraŭ unu fojon travivis la feliĉan ĝojan tempon, – kaj dume ŝi kuŝis tie senviva en la apuda ĉambro, maljuna virino, kaj li estis maljuna viro kaj parolis pri la tempo de la espero… jes, jes, tiel iras la aferoj! Tiam mi estis nur infano, kaj nun mi estas maljuna kiel Preben Svan. La tempo iras kaj ĉio ŝanĝiĝas! Mi memoras plej klare la tagon de ŝia enterigo; la maljuna Preben iris tuj post la ĉerko. Kelke da jaroj antaŭe la geedzoj lasis pretigi por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto; vespere oni elveturigis la ŝtonon kaj metis ĝin sur la tombon, – kaj unu jaron poste oni ĝin denove levis kaj oni metis la maljunan Preben apud lia edzino. Ili ne restigis tian riĉecon, kiel la homoj supozis kaj asertis! La postrestaĵo transiris al parencoj, kiuj loĝis tro malproksime kaj pri kies ekzistado oni antaŭe nenion iam aŭdis. Ilian domon el trabaĵoj kun la benko sur la alta ŝtona ŝtuparo sub la tilio oni laŭ ordono de la magistrato malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. Kiam poste oni faris tion saman kun la monaĥeja preĝejo kaj la tombejon oni fermis, tiam la tomba ŝtono de Preben kaj Marta, kiel ankaŭ ĉio alia, kio tie troviĝis, trafis en la manojn de diversaj aĉetantoj, kaj okazis tiel, ke tiu ŝtono ne estis disbatita kaj uzita, sed kuŝas ankoraŭ sur la korto kiel ludloko por la infanoj kaj kiel sekigloko por la purigitaj kupraj vazoj. La pavimita strato kondukas nun super la ripozejo de la maljuna Preben kaj de lia edzino, kaj neniu plu ilin memoras!”

La maljuna homo, kiu tion rakontis balancis malĝoje la kapon.

”Forgesita! Ĉio estos forgesita!” li diris.

Post tio oni en la ĉambro parolis pri aliaj aferoj. Sed la plej malgranda knabo, infano kun grandaj seriozaj okuloj, grimpis sur seĝon malantaŭ la kurtenoj kaj rigardis sur la korton, kie la luno hele lumis sur la grandan ŝtonon, kiu antaŭe ĉiam aspektis por li malplena kaj plata, sed nun kuŝis kiel granda folio de historia libro. Ĉion, kion la knabo aŭdis pri Preben kaj pri lia edzino, enhavis en si la ŝtono. Li rigardis al ĝi malsupren, kaj li rigardis al la klara, hela luno supren, en la puran, altan aeron, kaj estis, kvazaŭ la vizaĝo de Dio radias sur la teron.

”Forgesita! Ĉio estos forgesita!” estis dirite en la ĉambro; kaj en tiu momento anĝelo kisis nevideble la bruston kaj frunton de la knabo kaj flustris mallaŭte: ”Konservu bone la donitan semon, konservu ĝin ĝis la tempo de matureco! Per vi, kara infano, la forviŝita surskribo, la aerdetruita tomba ŝtono konserviĝos en helaj oraj trajtoj por la venontaj generacioj! La maljunaj geedzoj denove irados mano en mano tra la malnovaj stratoj, ridetante kaj kun freŝaj ruĝaj vangoj sidos sur la ŝtona ŝtuparo sub la tilio kaj kapsalutados malriĉulojn kaj riĉulojn. La sema grajno de ĉi tiu horo post serio da jaroj disvolviĝos en florplenan poemon. La bonaĵo kaj belaĵo ne forgesiĝas, ĝi vivas en legendoj kaj kantoj.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.