La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Ĉe la plej ekstrema maro

Kelke da grandaj ŝipoj estis elsenditaj malproksimen al la norda poluso, por difini la limojn de la lando, kiu tie etendiĝas malproksime en la maron, kaj por esplori, kiel malproksimen la homoj tie povas penetri.

Jam de longa tempo ili tie vagadis inter nebulo kaj glacio kaj eltenis multe da klopodoj kaj danĝeroj. Nun komenciĝis la vintro, la suno staris sub la horizonto; dum multe, multe da monatoj nun estis regonta tie unu sola longa nokto. Ĉio ĉirkaŭe ŝajnis unu peco da glacio. La neĝo kuŝis alte, kaj sur la neĝo mem estis aranĝitaj abelujformaj domoj, el kiuj unuj estis tiel grandaj, kiel niaj Hunaj tomboj, aliaj havis nur tian grandecon, ke ili povis loki en si nur du ĝis kvar homojn. Tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe kaj blue, ĝi estis eterna belega fajraĵo; kaj la neĝo brilis, la nokto tie estis longa lumetanta krepusko. En la plej luma tempo alvenis amasoj da indiĝenoj, kiuj en siaj vilaj peltaj jakoj prezentis strangan vidaĵon; ili veturis en glitveturiloj, kiuj estis kunmetitaj el puraj pecoj da glacio. Tutajn amasojn da feloj ili altrenis, kaj la neĝaj domoj ricevis el ili varmajn tapiŝojn; feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj, el kiuj la ŝipanoj sub la neĝaj kupoloj aranĝis siajn dormolokojn, dum ekstere la neĝo kraketadis kaj regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro. Ĉe ni estis ankoraŭ aŭtuno, pri tio ili tie malproksime nun pensis; ili rememoris la sunradiojn hejme kaj la ruĝeflavajn foliojn, kiuj pendis sur la arboj. La horloĝo montris, ke estas vespero kaj tempo por dormi, kaj en unu el la neĝaj domoj du homoj jam kuŝiĝis por ripozo. La plej juna havis ĉe si sian plej bonan, plej riĉan trezoron el la hejmo, tiun, kiun la avino donis al li antaŭ lia forveturo; tio estis la Biblio. Ĉiun nokton ĝi kuŝis sub lia kapo; de post siaj infanaj jaroj li sciis, kio tie estas skribita; ĉiun tagon li legis unu pecon, sur lia kuŝloko ofte venadis al li en la kapon la sanktaj vortoj: ”Se mi prenus flugilojn de la matenruĝo kaj restus ĉe la plej ekstrema maro, min tamen tien kondukus Via mano kaj Via dekstremano min tenus.” Kaj sub tiuj vortoj de la vero li fermadis la okulojn, la dormo venadis kaj venadis la sonĝo, la spirita revelacio en Dio. Lia animo restis vigla sub la ripozo de la korpo. Li tion sentis, kvazaŭ melodioj de malnovaj karaj konataj kantoj sonas ĉirkaŭ li. Milda sunvarma spireto ĉirkaŭblovis lin, kaj de sia kuŝloko li vidis super si lumon, kvazaŭ la neĝa kupolo estus traradiita de ekstere. Li levis sian kapon; la brilanta blankaĵo ne estis la muro aŭ la plafono, tio estis la grandaj flugiloj sur la ŝultroj de anĝelo, kaj li rigardis en la milde lumantan vizaĝon de ĉi tiu. El la folioj de la Biblio leviĝis la anĝelo kiel el kaliko de lilio, larĝe etendis siajn brakojn, kaj la muroj de la neĝa kabano falis kiel aera, malpeza, nebula vualo. La verdaj kampoj kaj montetoj de la hejmo kun ĝiaj ruĝbrunaj arbaroj kuŝis ĉirkaŭe en la senbrua sunlumo de bela aŭtuna tago. La nesto de la cikonioj estis malplena, sed ankoraŭ pendis la pomoj sur la sovaĝa pomarbo, kvankam la folioj jam defalis. La ruĝaj rozofruktoj lumis, kaj la sturno fajfis en la malgranda verda kaĝo super la fenestro de la vilaĝana domo, kie estis la patrodomo de lia hejmo. La sturno fajfis, kiel oni lin lernigis, kaj la avino pendigis birdoherbon super la kaĝo, kiel antaŭe la nepo ĉiam faradis. La filino de la forĝisto, juna kaj bela, staris ĉe la puto kaj suprenĉerpis akvon, kapsalutis la avinon, kaj la avino faris kapsignon kaj montris leteron, kiu alvenis de tre malproksime. Hodiaŭ matene ĝi alvenis el la malvarmaj landoj, de alte supre, de la norda poluso, kie troviĝas la nepo, – Dio lin gardu. Ili ridis kaj ploris, kaj li, sub glacio kaj neĝo, li, kiu en la spirita mondo sub la flugiloj de la anĝelo ĉion tion vidis kaj aŭdis, ridis kune kun ili kaj ploris kun ili. La letero estis laŭte legata, eĉ la vortoj de la Biblio: ”Ĉe la plej ekstrema maro min tamen tien kondukus Via mano kaj Via dekstra mano min tenus.” Kvazaŭ mirindaj tonoj de orgeno sonis ĉirkaŭe, kaj la anĝelo kuŝigis siajn flugilojn kiel vualon ĉirkaŭ la dormanto… La sonĝo finiĝ is, mallumo plenigis la neĝan domon, sed la Biblio kuŝis sub lia kapo, kredo kaj espero kuŝis en lia koro. Dio estis kun li, kaj la hejmo estis kun li – ”ĉe la plej ekstrema maro”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.