La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Knabineto kun alumetoj

Estis terure malvarme; neĝo faladis, kaj fariĝis jam vespero; tio estis la lasta vespero en la jaro, vespero de Silvestro. En tiu malvarmo kaj en tiu mallumo sur la strato iris malgranda malriĉa knabino kun nekovrita kapo kaj nudaj piedoj. Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn, kiam ŝi foriris el sia domo; sed tio estis tre grandaj pantofloj, ili antaŭe estis uzataj de sia patrino, tiel grandaj ili estis, kaj ilin la knabineto perdis, kiam ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis; unu pantoflon oni plu ne povis trovi, kaj kun la alia forkuris iu knabo, kiu promesis, ke li uzos ĝin kiel lulilon, kiam li iam havos infanojn.

Tiamaniere la malgranda knabino iradis sur la nudaj graciaj piedetoj, kiuj de malvarmo estis tute ruĝaj kaj bluaj. En sia malnova antaŭtuko ŝi portis amason da alumetoj, kaj unu fasketon ŝi tenis en la mano. En la daŭro de la tuta tago neniu ion aĉetis de ŝi, neniu donis al ŝi almozon. Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa. La neĝaj flokoj faladis sur siajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super sia nuko, sed pri tiu ornamo ŝi certe ne pensis. El ĉiuj fenestroj radiis hela brilo de kandeloj, kaj sur ĉiuj stratoj estis sentata la odoro de bongusta ansera rostaĵo. Estis ja vespero de Silvestro, kaj tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino.

En unu angulo inter du domoj; el kiuj unu iom pli elstaris sur la straton ol la alia, ŝi kaŭre sidiĝis. Siajn malgrandajn piedetojn ŝi subtiris sub sin, ŝi tamen ankoraŭ pli suferis de la frosto, kaj malgraŭ tio ŝi ne kuraĝis iri hejmen, ĉar ŝi ne vendis ankoraŭ eĉ unu skatoleton da alumetoj, ne ricevis ankoraŭ eĉ unu speson. Ŝi certe ricevus batojn de la patro, kaj malvarme estis ja hejme ankaŭ; ili tie havis super si nur la tegmenton, kaj la vento akre fajfadis internen, kvankam en la plej grandajn fendojn estis enŝovitaj pajlo kaj ĉifonoj. Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmiĝi al si sur ĝi la fingrojn! Fine la infano eltiris unu el la alumetoj, ”Ris!” kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis! La alumeto eligis varman helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton. Tio estis mirinda flamo; la malgranda knabino havis la impreson, kvazaŭ ŝi sidas antaŭ granda fera forno kun latunaj fermiloj kaj latunaj ornamaĵoj; la fajro brulis tiel bele kaj varmigis tiel agrable! La knabineto jam etendis siajn piedojn, por varmigi ankaŭ ilin, – tiam la flamo estingiĝis. La forno malaperis, ŝi sidis kun stumpeto de forbrulinta alumeto en la mano.

Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumis, kaj tiu loko de la muro, sur kiun falis la lumo, fariĝis travidebla kiel gazo. La rigardo de la knabineto penetris rekte en la cambron, kie la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano kaj sur ĝi plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj. Kaj kio estis ankoraŭ pli ravanta, – la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko; ĝi iris ĝuste en la direkto al la malriĉa knabino. Sed la alumeto estingiĝis, kaj oni vidis plue nur la dikan malvarman muron.

Ŝi ekbruligis novan alumeton. Kaj jen la knabineto sidis sub plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj multe pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi en la sankta vespero vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj mikskoloraj bildoj, similaj al tiuj, kiuj estis ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj, rigardis sur ŝin; la knabineto etendis al ili ambaŭ manojn, – tiam la alumeto estingiĝis. La multo da Kristnaskaj kandeloj leviĝis pli kaj pli alten, kaj nur nun ŝi vidis, ke tio estis la helaj steloj. Unu el ili falis malsupren kaj trenis post ŝi tra la ĉielo longan strion da fajro. ”Nun iu mortas!” diris la knabineto, ĉar la maljuna avino, kiu sola estis afabla en rilato al ŝi, sed nun jam delonge plu ne vivis, estis dirinta: ”Kiam stelo falas, tiam unu animo leviĝas al Dio.” Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ ŝin vastan lumon, kaj en la brilo de ĉi tiu staris la maljuna avino, hele prilumita, milda kaj afabla.

”Avineto!” ekkriis la infano, ”ho, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos tuj, kiam la alumeto finiĝos, vi malaperos, kiel la varma forno, la bongusta ansera rostaĵo kaj la granda briletanta Kristnaska arbo!” Rapide ŝi ekbruligis la tutan restaĵon de la alumetoj, kiuj ankoraŭ troviĝis en la skatoleto, ŝi volis reteni la avinon; kaj la alumetoj disvastigis tian brilon, ke estis pli hele ol en luma tago. Tiel granda, tiel bela la avino neniam estis; ŝi prenis la malgrandan knabinon sur sian brakon, kaj ili ekŝvebis alten en brilo kaj ĝojo; malvarmo, malsato kaj timo malaperis, – ili estis ĉe Dio.

Sed en la angulo ĉe la domo en la malvarma matena horo sidis la malgranda knabino kun ruĝaj vangoj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo, – senviva, frostiĝinta en la lasta tago de la jaro. La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro, kiu sidis kun la alumetoj, el kiuj preskaŭ unu tuta skatoleto estis forbruligita. !ŝi volis sin varmigi!” oni diris. Neniu sciis, kion belan ŝi vidis, en kia brilo ŝi kun la maljuna avino eniris en la ĝojon de nova jaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.