La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Infana babilado

Ĉe la gesinjoroj grandnegocistoj estis granda kunveno de infanoj, infanoj de riĉaj homoj kaj infanoj de altklasaj homoj. La grandnegocisto estis homo bonstata kaj klera. Li mem estis studinta en la universitato, laŭ la deziro de sia patro, kiu komence estis nur brutkomercisto, sed honesta kaj agema. Tio donis monon, kaj al tio la grandkomercisto ŝuldis sian prosperon. Saĝon li havis, kaj eĉ koron, tamen pri tio oni malpli parolis ol pri lia multo da mono.

Lin konstante vizitadis altkvalitaj homoj, altkvalitaj per la nobeleco de sia naskiĝo kaj altkvalitaj per nobeleco de la spirito, tiaj, kiuj havis ambaŭ nobelajn titolojn, kaj tiaj, kiuj havis neniun el ili. Tie nun estis kunveno de infanoj, infana amuziĝo, kaj infanoj eldiras libere, kion ili havas en la koro. Inter la malgranda gastaro troviĝis unu plej ĉarma knabino, sed terure fiera. Tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj por tio. Ŝia patro estis palacano, kaj tio, kiel ŝi sciis, estis terure grava afero.

”Mi estas palaca infano!” ŝi diradis. Ŝi povus tiel same bone esti kela infano, ĉar nek la unuan staton nek la duan oni povas atingi per siaj propraj faroj. Krom tio ŝi rakontis al la aliaj infanoj, ke ŝi estas ”moŝtnaskita”, kaj ŝi diris plue, ke se oni ne estas moŝtnaskita, oni povas fariĝi nenio. Lerni kaj esti tre diligenta nenion helpas, se oni ne estas moŝtnaskita, tiam oni nenion povas atingi.

”Kaj el tiuj, kiuj havas simplan nomon, neniam povas io fariĝi, ” ŝi diris. ”Oni devas alarkigi la brakojn al la flankoj kaj teni malproksime de si tiujn, kiuj havas simplan nomon.” ĉe tio ŝi alarkigis ŝiajn malgrandajn ĉarmajn braketojn kun la pintaj kubutoj al siaj flankoj, por montri, kiel oni devas agi. Kaj la malgrandaj braketoj estis tiel ĉarmaj; ŝi estis dolĉa infano.

Sed la malgranda filino de la grandnegocisto tre ekkoleris. La nomo de ŝia patro estis simpla, kaj tial ŝi diris tiel fiere, kiel ŝi povis:

”Sed mia patro povas, tuj kiam li ekvolus, aĉeti bombonojn je cent spesmiloj! Ĉu via patro tion povas?”

”Jes, sed mia patro, ” interrompis ŝin la malgranda filino de verkisto, ”povas vian patron kaj ankaŭ vian kaj ĉiujn patrojn meti en la gazeton. Ĉiuj homoj lin timas, diras panjo, ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazeto.”

Ĉe tio la knabineto alte levis la kapon, kvazaŭ ŝi estus vera princino, kiu devas sin teni fiere.

Sed ekstere antaŭ la duone malfermita pordo staris malriĉa knabo kaj enrigardis tra la fendo. La knabo ne havis la rajton eĉ eniri en la ĉambron, tiel malaltstata li estis. Li estis turnadinta la rostostangon por la kuiristino, kaj nun li ricevis la permeson stari malantaŭ la pordo kaj enrigardi al la elegante vestitaj infanoj, kiuj tie gaje amuziĝis, kaj tio estis por li tre multe.

”Se mi povus ankaŭ esti unu el ili!” li pensis, kaj li aŭskultis, kio tie estis parolata, kaj tio donis sufiĉe da kaŭzo, por esti afliktita. Eĉ unu spesdekon ne havis liaj gepatroj hejme sur la fundo de sia kofro, ili ne havis la rimedojn por aboni gazeton, des pli por ĝin verki, kaj la plej malbona estis ankoraŭ tio, ke la nomo de lia patro, kaj sekve ankaŭ lia, estis tre simpla, kaj el li sekve neniam io fariĝos en la mondo. Tio estis tre malĝ ojiga.

Tio estis en tiu vespero.

* * *

Depost tiam pasis jaroj, kaj el la infanoj fariĝis homoj.

Belega domo staris en la urbo, ĝi estis plena de belegaĵoj, ĉiuj volis ilin vidi, eĉ homoj el ekster la urbo venis, por tion admiri. Kiu, laŭ via opinio, el la infanoj, pri kiuj ni rakontis, povis diri, ke tiu domo estas lia? Nu, kredeble estas facile diveni? Ne, ne tiel facile. La domo apartenis al la malgranda malriĉa knabo; io tamen fariĝis el li, kvankam lia nomo estis tre simpla – Thorwaldsen.

Kaj la tri aliaj infanoj? El tiuj infanoj, kiuj apartenis al la nobelara deveno, mona kaj spirita, neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion, neniu superis la aliajn. Sed bonaj kaj bravaj homoj tamen fariĝis el ili; ili havis en ˛ŝi bonan grundon. Tio, kion ili tiam pensis kaj parolis, estis nur infana babilado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.