La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2026 Geo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Kolumo

Estis iam eleganta kavaliro, kies tuta loĝeja ilaro konsistis nur el bototirilo kaj kombilo, sed kompense li havis la plej belan kolumon en la mondo, kaj la historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando.

”He!” diris la kolumo, ”neniam ĝis nun mi vidis tiel gracian, tiel delikatan, tiel velure molan kaj tiel ĉarman personon. Ĉu vi permesas demandi pri via estimata nomo?”

”Ĝin mi ne diros!” respondis la ŝtrumpa rubando.

”Kie vi loĝas?” demandis plue la kolumo.

Sed la ŝtrumpa rubando, kiu estis tre hontema kaj sinĝenema, opiniis nekonvena respondi pri tio.

”Vi kredeble estas zono?” demandis la kolumo, ”interna zono, por tiel diri? Mi jam vidas, vi servas kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo, kara fraŭlino.”

”Mi ne komprenas, kiel vi povas permesi al vi alparoli min!” diris la ŝtrumpa rubando. ”Ŝajnas al mi, ke mi donis al vi nenian kaŭzon per tio.”

”Tute sendube, se oni estas tiel bela kiel vi!” respondis la kolumo. ”Tio prezentas sufiĉan kaŭzon!”

”Ne tro alproksimiĝu al mi!” ekkriis la ŝtrumpa rubando. ”Vi aspektas tiel vire maltima!”

”Mi efektive estas bontona kavaliro!” diris la kolumo, ”mi posedas bototirilon kaj kombilon.” En efektiveco tio estis tute malvera, ĉar ili apartenis ja al lia mastro, kiu ilin posedis, sed li nur fanfaronis. ”Ne estu tro familiara kun mi!” ekkriis la ŝtrumpa rubando, ”mi ne estas kutima je tio!”

”Afektulino!” moke respondis la kolumo, kaj post tio oni elprenis ilin el la tolaĵo. Oni ilin amelis, pendigis super seĝo en la sunlumo, kaj poste oni ilin metis sur la gladotabulon. Tiam venis la varmega gladilo.

”Sinjorino!” diris la kolumo, ”kara sinjorino vidvino, al mi fariĝas tute varmege! Mi min mem plu ne rekonas, mi tute perdas miajn faldojn, vi elbruligos en mi truon! Hu! Mi petas vin pri via mano!”

”Kanajlo!” diris la gladilo kaj fiere ekglitis sur kolumo, ĉar ĝi imagis al si, ke ĝi estas vapormaŝina kaldrono, kiu devas iri sur la fervojon, por tiri vagonojn.

”Kanajlo!” ĝi diris.

La kolumo iom disfadeniĝis sur la rando, tial venis la tondilo kaj devis detranĉi la fadenojn.

”Ho!” ekkriis la kolumo, ”vi kredeble estas unua baletistino? Kiel forte vi etendas la piedojn! Tio estas la plej ĉarma afero, kiun mi iam vidis. Neniu homo povas tion fari tiel, kiel vi!”

”Tion mi scias!” respondis la tondilo.

”Vi meritas esti grafino!” diris la kolumo. ”Ĉio, kion mi posedas, estas kavaliro, bototirilo kaj kombilo! Ho, se mi havus graflandon!”

”Ŝajnas al mi, ke tio estas svatiĝado!” diris la tondilo, kiu serioze ekkoleris. Tial ĝi donis al la kolumo fortan tranĉon, kaj oni lin formetis.

”Mi opinias, ke mi devos turni mian okulon al la kombilo!” diris la kolumo. ”Estas rimarkinde, kiel bone vi povoscias konservi ĉiujn viajn dentojn, kara fraŭlino! Ĉu vi neniam pensis pri fianĉiĝo?”

”Kompreneble!” diris la kombilo. ”Mi ja estas jam fianĉigita kun la bototirilo!”

”Fianĉigita!” ekkriis la kolumo. Nun en la regiono de lia konateco ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svatiĝi, kaj tial li kun hipokrita malestimo ĵuris, ke li ne volas edziĝi.

Pasis sufiĉe longa tempo, ĝis la kolumo fine transmigris en la paperfarejon. Tie estis granda societo de ĉifonaĵoj, la delikataj aparte kaj la maldelikataj aparte, bonorde, kiel devas esti. Ĉiuj havis multe por rakonti unu al la alia, sed plej multe la kolumo, li estis perfekta fanfaronulo.

”Mi havis terure multe da amantinoj!” rakontis la kolumo, ”eĉ unu momenton oni ne lasis min trankvila. Estas vero, ke mi ĉiam estis eleganta kavaliro kaj krom tio ĉiam amelita. Mi posedis bototirilon kaj kombilon, kiujn mi neniam uzis. Vi devus min vidi tiam, min vidi, kiam mi kuŝis sur la flanko! Neniam mi forgesos mian unuan amatinon, ŝi estis zono, tiel delikata, tiel velure mola, tiel ĉarma! Pro mi ŝi ĵetis sin en lavokuvon. Estis ankaŭ unu vidvino, kiu ekardis per amo al mi, sed mi lasis ŝin stari kaj malvarmiĝi! Estis poste unua baletistino, ŝi donis al mi tranĉon, kiu ankoraŭ nun min malornamas, ŝi estis tre tranĉa kaj kolerema. Mia propra kombilo enami ĝis je mi kaj pro ama suferado perdis ĉiujn siajn dentojn. Jes, en tiu speco mi multe travivis. Sed plej multe mi bedaŭras la ŝtrumpan rubandon, mi volis diri la zonon, kiu ĵetis sin en la lavokuvon. Mi havas multe sur mia konscienco; al mi oni ne povas malaprobi mian sopiron fariĝi blanka papero!”

Kaj li efektive fariĝis blanka papero; ĉiuj ĉifonaĵoj fariĝis blanka papero, sed la kolumo fariĝis ĝuste tiu peco da blanka papero, kiun ni vidas ĉi tie, sur kiu estas presita ĉi tiu historio, pro tio, ke li tiel terure fanfaronis per aferoj, kiuj en efektiveco havis esencon tute alian. Tio devas esti por ni averto, por ke ni ne kondutu tiel same, ĉar ni vere ne povas scii, ĉu ni ankaŭ ne transmigros iam en paperfarejon kaj estos aliformigitaj en blankan paperon kaj oni presos sur ni nigre sur blanke nian tutan historion, eĉ la plej sekretajn aferojn, kaj ni devos mem kuradi kun tio kaj elbabili ĉion, kiel la kolumo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.