La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABELOJ

Aŭtoro: Hans Christian Andersen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Al Edukada Servo
Al Librejo
La Titola Paĝo

  1. Malbela anasido
  2. Reĝidino sur pizo
  3. Novaj vestoj de la reĝo
  4. Neĝa reĝino
  5. Knabineto kun alumetoj
  6. Pupludisto
  7. Sovaĝaj cignoj
  8. La virineto de maro
  9. Fluganta kofro
  10. Galoŝoj de feliĉo
  11. Paŝtisto de porkoj
  12. Persista stana soldato
  13. Vojkamarado
  14. Ĝardeno de la paradizo
  15. Abocolibro
  16. Cikonioj
  17. Birdo Fenikso
  18. Ligo de amikeco
  19. Rozo de la tombo de Homero
  20. Dio de dormo
  21. Elfo de la rozo
  22. Lekanto
  23. Poligono
  24. Monteto de elfoj
  25. La najtingalo
  26. Gefianĉoj
  27. Fajrilo
  28. Abio
  29. Floroj de la malgranda Ida
  30. Sambuka virineto
  31. Flikilo
  32. Sonorilo
  33. Muta libro
  34. Guto da akvo
  35. La ombro
  36. Malgranda Tuk
  37. Paŝtistino kaj kamentubisto
  38. Dano Holger
  39. Elinjo-fingreto
  40. Bildo el kastelremparo
  41. El fenestro en Valtou
  42. Malnova strata lanterno
  43. Ekzistas diferenco
  44. Konkurso de saltado
  45. Ruĝaj ŝuoj
  46. Ŝi estis tute sentaŭga
  47. Anĝelo
  48. Feliĉa familio
  49. Historio de unu patrino
  50. Kolumo
  51. Lino
  52. Kupra porko
  53. Avineto
  54. Historio
  55. Najbaraj familioj
  56. Kora sufero
  57. Plej bela rozo de la mondo
  58. En la lasta tago
  59. Historio de la jaro
  60. Estas tute certe
  61. Cigna nesto
  62. Du fratoj
  63. Malnova tomba ŝtono
  64. Koboldo ĉe la butikisto
  65. Ib kaj malgranda Kristino
  66. Filino de la marĉa reĝo
  67. Kvin en unu silikvo
  68. Sub la saliko
  69. Folio el la ĉielo
  70. Malnova domo
  71. Lasta perlo
  72. Du pavimbatiloj
  73. Io
  74. Lasta sonĝo de maljuna kverko
  75. "Ĉio sur ĝian ĝustan lokon!"
  76. Johanĉjo-malsaĝulo
  77. Dorna vojo de la honoro
  78. Kion la patro faras...
  79. Kolo de botelo
  80. Ĉe la plej ekstrema maro
  81. Knabino, kiu paŝis sur panon
  82. Nokta ĉapo de fraŭlo
  83. Ŝtono de la saĝuloj
  84. Ŝparmonujo
  85. Malgranda Niko kaj granda Niko
  86. Post jarmiloj
  87. Kuristoj
  88. Sonorila profundo
  89. Malbona princo
  90. La vento rakontas...
  91. Supo el kolbasaj bastonetoj
  92. Sterkskarabo
  93. Anneto
  94. Infana babilado
  95. Peco de perlovico
  96. Plumo kaj inkujo
  97. Neĝulo
  98. Korta koko kaj ventkoko
  99. "Bela"
  100. Historio el la dunoj
  101. Malbonkonduta knabo
  102. Bona humoro
  103. Malnova preĝeja sonorilo
  104. Dekdu per la poŝto
  105. Turgardisto Ole
  106. Juda knabino
  107. Infano en la tombo

Avineto

Avineto estas tre maljuna, ŝi havas tre multe da sulkoj sur la vizaĝo kaj tute blankajn harojn, sed ŝiaj okuloj lumas ankoraŭ kiel du steloj, ili estas eĉ multe pli belaj, ili estas tiel mildaj, kaj estas plezuro rigardi en ilin. ŝi ankaŭ scias la plej belajn historiojn kaj havas veston kun grandaj, grandaj floroj, ĝi estas el tiel peza silka ŝtofo, ke ĝi forte susuras. Avineto scias multe, multe da aferoj, ĉar ŝi vivis longe antaŭ patreto kaj patrineto, tio estas tute certa! Avineto havas preĝolibron kun dikaj arĝentaj kovriloj, kaj en tiu libro ŝi ofte legas. Meze en tiu libro kuŝas rozo, premplatigita kaj sekigita, ĝi ne estas bela kiel tiuj rozoj, kiuj staras antaŭ ŝi en glaso, kaj tamen ŝi ridetas al tiu rozo plej amoplene, ĉe tio eĉ aperas larmoj en ŝiaj okuloj. Kial avineto en tia maniero rigardas la velkintan rozon en la malnova libro? Ĉu vi tion scias? Ĉiufoje, kiam la larmoj de avineto falas sur la floron, ĝia koloro fariĝas pli freŝa, tiam la rozo ŝveliĝas kaj la tuta ĉambro pleniĝas de ĝia bonodoro, la muroj falas, kvazaŭ ili estus nur nebulaj bildoj, kaj ĉirkaŭe staras nun la verda, belega arbaro, kie la suno lumas tra la folioj, kaj avineto – ŝi estas nun tute juna, ŝi estas bela knabino kun blondaj bukloj, kun ruĝaj rondaj vangoj, eleganta kaj ĉarma, nenia rozo estas pli freŝa ol ŝi, tamen la okuloj, la mildaj radiantaj okuloj, ili ĉiam estas ankoraŭ la okuloj de avineto. ĉe sia flanko sidas viro, juna, forta kaj bela. Li donas al ŝi la rozon, kaj ŝi ridetas, – tiele avineto ja ne ridetas! la rideto ludas ĉirkaŭ ŝia buŝo. Jen li foriras; multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ ŝi; la bela viro foriris, la rozo kuŝas en la preĝolibro, kaj avineto – jes, ŝi denove sidas ĉi tie kiel maljuna virino kaj rigardas la velkintan rozon, kiu kuŝas en la libro.

Jen avineto plu ne vivas. ŝi sidis en la brakseĝo kaj rakontis longan belegan historion. ”Kaj nun ĝi finiĝis, ” ŝi diris, ”kaj mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti.” ŝi apogis sin malantaŭe kaj spiris trankvile, ŝi dormis; fariĝis ĉiam pli kaj pli silente, ŝia vizaĝo estis plena de feliĉo kaj paco, kvazaŭ sunlumo glitis sur ĝin, kaj tiam oni diris, ke ŝi mortis.

Oni ŝin metis en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo, ŝi estis bela, kaj tamen la okuloj estis fermitaj, sed ĉiuj sulkoj de la vizaĝo malaperis; ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. ŝiaj haroj estis arĝente blankaj kaj respektindaj, kaj la aspekto de la mortintino ne inspiris timon, tio estis ja la kara, bonkora avineto. La preĝolibron oni metis sub ŝian kapon, tion ŝi mem postulis, kaj la rozo kuŝis en la malnova libro. Tiel oni enterigis avineton.

Sur la tombo, proksime de la tombeja muro, oni plantis rozarbetaĵon, kaj ĝi staris en plena florado, kaj la najtingalo kantis super ĝi, kaj de la flanko de la preĝejo oni aŭdis la orgenon, kiu ludis la plej belajn himnojn, kiuj troviĝis en la libro sub la kapo de la mortintino. La luno lumis rekte sur la tombon, sed la mortintino ne sidis sur ĝi; ĉiu infano povis en la nokto iri tien sentime kaj deŝiri rozon ĉe la muro de ta tombejo. Mortinto scias pli, ol ni ĉiuj vivantoj scias, li scias, kian timegon kaŭzus al ni lia apero. La mortintoj estas pli bonaj ol ni ĉiuj, kaj tial ili ne venas. Tero kuŝas super la tombo kaj tero interne de ĝi. La preĝolibro kun ĉiuj siaj folioj estas polvo, la rozo kun ĉiuj siaj rememoroj disfalis en polvon. Sed super tio floras novaj rozoj, super tio kantas la najtingalo kaj ludas la orgeno; oni multe pensas pri la avineto kun la mildaj, eterne junaj okuloj. Okuloj neniam povas morti. La niaj iam vidos avineton, junan kaj belan kiel tiam kiam ŝi kisis unuafoje la freŝan ruĝan rozon, kiu nun estas polvo en la tombo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.